5-a  
(42)

  T ut
  A merika
  K ongreso de  
  E speranto

  Meksiko  
Urbo
2001


Raportoj

5-a TAKE:   Leonardo Luis de Andrade Janz
5-a TAKE:   Eddy Antonio Silva Molina


Raporto pri
5-a Tut Amerika Kongreso de Esperanto

Verkita de Leonardo Luis de Andrade Janz
      Curitiba, PR, Brasil
      Ĵaŭdo 26a julio 2001


Finfine! ...

Saluton al ĉiuj vi gesamideanoj!!

... mi akiris kuraĝon sendi al vi mian raporton pri TAKE (preta kaj arkivita miakomputile antaŭ konsiderinda tempo) ĵus publikigita sur nia MOMENTO (bulteno de BEJO), tio post sufiĉa kaj eĉ ĝeniga insisto de kelkaj amikoj miaj el Esperantio soifaj por scii pri la tiamaj okazaĵoj laŭ mia vidpunkto, kiu laŭ ili estas ĝenerale tre kritikema! (Ŝajne ili ŝategas min ĉu ne?) Multeble vi povos tion rimarki ĝin legonte. Do, gustumu ĝin kaj plezuron aŭ koleron depende de via juĝo... :-)

***

Raporto pri la 5a Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE5), okazinta en Meksikurbo inter la 15a kaj 21a de aprilo 2001.

Mi, Leonardo Janz, unua sekretario de BEJO, partoprenis tiun kongreson kiel ties organizo reprezentanto por ĉefe plispertiĝi rilate al la esperanta movado mondskale kaj pritrakti detalojn koncerne al la okazigo de la venonta IJK-2002 en Brazilo.

Do, mi unue parolos iomete pri miaj
(1) impresoj, spertoj tie plus kelkaj aliaj aspektoj de tiu kongreso; sekve kaj orde mi klopodos priskribi al vi
(2) kia estis la intereso de la kongresanaro pri IJK-2002 en Brazilo;
(3) kiaj estis, diskutis kaj konkludis la junularaj kunsidoj kaj laste
(4) Kiel statas nia amerika junularo.


1 - Impresoj kaj Spertoj

Mi ne havas komparbazon por analizi tiun kongreson foje ke mi neniam antaŭe estis partopreninta aranĝon internacian, do, mi nur povas tiun taksi laŭ mia privata opinio. Ĝi estis vere bonpreparita, organizita, kio laŭ oni diras, ĝenerale malmulte okazas; havis ĝi bonegan LKK-n kun siaj membroj ĉiam atentaj kaj helpemaj rilate al ĉio; la prelegoj (mirindaj kaj riĉigaj) ĉiam komencis ĝustahore, kio ja surprizigis la plimulton (kial mi ne scias, eble tio raras en aliaj eventoj); la du kongresejoj, tre belaj, konfortaj kaj ege proksimaj, permesis al ĉiuj facile moviĝi tien kaj ĉi tien sen mistrafoj. Antaŭ la hotelo Bamer, kie gastiĝis la plimulto, estis fiksita bela kaj ĉarma, krom sufiĉe granda, esperanta flago kiu vokadis la atenton de la pasantoj. Ĉiuj ŝanĝetoj 'surhoraj' estis anoncitaj sufiĉe antecipe, ebligante al ĉiuj ĉeestintoj rapide kaj sen ĝeno readaptigi sin.

La ekskursoj kaj vizitoj al famaj lokoj de la urbo estis afero nekredebla, ĉiam ni foriris je la ĝusta horo markita sen prokrastoj, kaj, foje tie, en la koncerna loko, ĝenerale (escepte de tiuj malobeemaj) ĉiuj dividis sin en grupoj gviditaj de iu responsulo kiu rolis, i.e, kiel turismgvidanto nin montrante kaj eksplikante pri la monumentoj kaj/aŭ dokumentoj en la hispana. Estis tie ankaŭ specifa loko por oni uzi la reton, la t.n ret-kafejo, inkluzive kies vernome estas Esperanto! Jes! Vere, kaj, ties posedanto, krom esti tre ĝentila al ĉiuj ni, rezervis specialan kareselmontron al nia esperantistaro, ĉiuj sangverduloj ricevadis dek procenton da rabato je siaj fakturoj.

Tiu kongreso kompreneble estis plensukcesa, kaj por mi, ĝis nun, ja la plej valora, ĉar, kiel mi esperantiĝis nur de du jaroj, ĝis tiam mi nur estis partopreninta du esperantajn kongresojn, la unuan: 6a Paranaa Kongreso de Esperanto (provinca) en la urbo Pato Branco, suda regiono; kaj la duan: 36a Brazila Kongreso de Esperanto (nacia) en la urbo Petropoliso, sudorienta regiono; kurioze la afero al mi okazis vere sekvence, unue provinca renkonto, due nacia kongreso kaj trie kaj 'laste' (vi ne kredas vere ke tiu estis mia lasta ĉu ne!?), aha! Tutamerika kongreso! Do, sincere, el mia tuta koro, mi vin esprimas nun mian impreson rilate al tiu 5a TAKE: Estis ĝi sendube mirinda evento, kaj al mi, ja unika.

Tiam mi povis, afero plej grava al mi i.a, reale pruvi la funkciecon de esperanto kiel facila, demokratia kaj verinternacia lingvo; koni diversajn senegalajn homojn el multaj mondpartoj, siajn kulturojn, la plej brilaj, siajn mondviziojn, signale ege proksimaj, malgraŭ la signifaj distancoj kiuj ilin apartigas (kial tio???), krom, plej bone, konatiĝi, amikiĝi kaj amuziĝi ĉe ĉiuj ili per esperanto, kaj, dum tiuj konatiĝ-amuziĝ-amikiĝ-momentoj, promenoj, viziti multajn lokojn eksterordinare belaj kiel la ĉefan katedralon, la prezidentan palacon situata en la placo nomata Zokalo aŭ Tenoĉtitlan? (Mi forgesis!), la ĉefan muzeon Nacia Antropologia Muzeo (kiun oni bezonus minimume du tutajn tagojn por komplete koni), la futebalstadionon Azteka! Kie Brazilo, eĉ rimas, brazile brile venkis Meksikon en 1970; la metroon, tre bone aranĝita kun siaj fervojoj distribuataj kvazaŭ vejnsistemo tra la tuta urbo kaj laste, por lasi vin kun 'akvo en la buŝo', la urbon Teotihuacan kun la famaj, brilaj, grandegaj, lacigaj kaj mirindaj antikvaj piramidoj de l' Aztekoj... Vere lacigaj pro siaj ŝtuparoj, tamen, de tie, supre, ili donas al oni magian pejzaĝon ja ne bildigebla...

Certe estus multe pli por skribi kaj rakonti, ekz. Pri la Meksika Nokto kaj ties vigleco kaj varmo en kiu ni dancis ĝis ŝviti; pri Soĉimilko! Kun siaj 'karnavalboatoj' sur kiuj ni iris tra sia belrivereto kantante en sekvenco naciajn kanzonojn kiam, por ĉies gapiĝo, nia ĝenerala sekretario de TEJO, Vladka, paralizis ambaŭ boatojn niajn per sia, laŭ nin diris la tiama kuriero, anĝelvoĉo; ni povus ankaŭ larĝigi tiun ĉi dokumenton ankoraŭfoje per rakontoj de la interkona vespero, kiam kelkaj sindisponis, per iniciato de Amanda el Usono, instrui la ĉefajn dancojn de siaj landoj (mi sambon!), kaj tiamaniere sekvis ni ĝis la frumateno, eĉ sen muzikoj! Tamen, tiuj estas rakontoj por alia oportuno...


2 - Pri IJK-2002

Vladka, laŭ mi legis el sia raporto jam sufiĉe tuŝis tiun ĉi temon, kiun mi kredas legis la plimulto; do, vere ne restas multe por aldoni, tial, kiel mi citis komence, mi emfazos la punkton intereson de l' ĉeestintaro kaj tuŝos malpeze iujn dubetojn.

Tie mi kontaktis kaj parolis al pluraj homoj kaj junuloj kiel estas sciate, kaj kion mi persone konstatis estis sendube granda scivolo kaj intereso de la plimulto veni Brazilen en 2002, eĉ kelkaj konjekturis veni bicikle! Imagu tion! Tiuj kelkaj estis uloj el Norvegio kaj Kolombio, certe al la dua grupo la ebleco estas pli realisma, tamen, nenio malpermesas ke la Norvegoj kunportu siajn biciklojn ĝis São Paŭlo aŭ Rio aviadile kaj de tie iru 'sanutile' al Fortalezo kaj sekvence al Pato Branco, estus mirinda afero tutinda je propagando niasine.

Principe tiam, en la unua junularkunsido ekaperis kurioza dubo rilate al atingebleco, tio pro oni konsideri kiel ege embarasigan la distancon inter Pato Branco, en la suda regiono, kaj Fortalezo, en la nordorienta regiono, foje ke multaj intencas partopreni ambaŭ eventojn, tiom UKn kiom IJKn; oni timadis ekz. ne povi ĉeesti ambaŭ precipe pro devi uzi du aviadilojn, kaj, kompreneble, elspezi la duoblon por tio, kio estus vere malhelpa al nia varbado... Sincere ĝis tiam mi ne estis analizinta detale la flugeblecojn al tiuj urboj, kaj, ĝuste pro tio, mi iom baraktis por ilin ekspliki, kio igis tia dubeto persisti ĝis nia dua junularkunsido.

Mi do konsultis kaj konversaciis pri tio kun James Piton, responsulo pri Amerika Agado en nia lando, kaj kun Atilio Rojas, la ĉies nekonatulo ĉu!? Ili plenklarigis al mi, ĉefe Atilio pro multe vojaĝi, pri la konekto kiun la vojaĝontoj al Brazilo nepre devos fari kaj pri la distancoj inter la du ejoj, kiu estos preskaŭ la sama ĝuste pro tiu konekto... Do, jen ke mi kontentige sukcesis, en la dua kunsido, mortigi definitive ĉifoje ĉies 'monstrajn dubojn' ĉirilate: ĉiuj, senescepte, venontaj elekstere, por iri al Fortalezo, endos flugi unue al São Paulo aŭ Rio, ĉar ne ekzistaj flugoj rekte al nia norda regiono, kaj, foje tie, eniri alian aviadilon (konekto kiu ĉiam enestas en la biletoprezo), tiel, atingonte la nordan urbon...

Kiel ni planas okazigi IJK-n en la suda regiono kaj nur post UK (1), ĉiuj kiuj eventuale dezirus partopreni tiun aranĝon ankaŭ, povus facile kaj sen kapdoloro, reveninte al São Paŭlo aŭ Rio, depende de sia deziro, kaj foje tie, simple etendigi la daton de sia definitiva foriro; tiel la kamarado/ino trankvile povus resti plian semajnon en la lando, nun en la suda regiono, kaj, plibone! Sen necesi elspezi pli ol komence pensite; la nurplia 'malkonveneco' al 'sia' poŝo estus koncerne al la interŝtata buso por iri de São Paŭlo/Rio al Pato Branco, ĉirkaŭ ses horoj ŝajne. Tiu estis ja la plej granda dubo aperinta, la kiu pli postulis nin tempon kaj paciencon, plie, estis ekz. pri la biciklkaravanoj kiujn mi jam tuŝetis kaj kiuj nedubeble estas okazigeblaj, pri la turismaj flankoj kiujn oni, krom multe demandi, laŭdis! "Ho tiuj strandoj" "Sepfaloj atendu min!" "Ankaŭ mi povus post la kongreso facile iri al Argentinio ĉu ne?" disvastigrimedoj - "Ĉu vi jam scias el kiuj fontoj akiri la tutan sumon?" nombro da partoprenontoj, ktp...

Interesa rimarko estas ke oni demandadis min kie ajn kaj konstante, la dubojn kaj scivolojn pri IJK-2002 en Brazilo neniu rezervis por fari nur en kunsidoj, preskaŭ ĉie venadis novaj kaj novaj, kio plurfoje igis min iri ĝis la granda kaj malnova globo kiu kuŝis en la halo de l' hotelo por ilin klarigi.

Do, sume, ŝajne ne resume, la intereso pri IJK en Brazilo estis sendube kontentiga kaj mi fieras estinte, laŭŝajne, bona reprezentanto por klarigi ĉiajn dubojn pri ĝi.


3 - Kiaj estis, diskutis kaj konkludis la junularkunsidoj.

Ili estis vere junaj... Oni malfruis... Longdaŭris iomete por ilin komencigi... Iu metis la 'nazon' en la vico de la alia... Laŭtaj voĉoj, ansiozaj, varmaj... kelkaj eĉ tremaj... ronddiroj... La spirito de niaj kunsidoj estis vere juna kaj ili sendube estis tre agrablaj; ĉar junuloj ĝenerale ne multe pensas antaŭ ol paroli, do, kritikoj abundis bunte kaj brile, sed, ĉiam respekte kaj konstrutive. Grava elstaro el niaj kunsidoj, mi ne certas pri aliaj, estis la fakto ke, ili ja ne okazadis nur en lokoj fermitaj kaj formalaj, ni 'kunsidis' preskaŭ ĉie! En restoracioj, surstrate, surplace, en ies ĉambro, alies... Mi tion diras, ĉar ni diskutis pri 'niaj' aferoj preskaŭ ĉiam, do, sendube la kunsidoj ne rezerviĝis al niaj formalaj ĉambroj, ni pritraktadis esperantajn temojn senhalte, mi eĉ foje enuiis iomete pro tio: "Ĉu ni ne povas nur momente paroli pri aliaj aferoj?" Nia esperanta junularo estas ja diligenta kaj serioza rilate al la kaŭzo esperanto, tio ege emociis min kaj estas alia punkto tute neforgesebla.

En ambaŭ, ĉar ili estis du en malsimilaj tagoj, ni diskutis pri specifaj kaj ĝeneralaj aspektoj kaj planoj de/al nia movado. Por citi jen kelkaj:

1 - KER (Komisiono por Eksteraj Rilatoj): Vladka el Ĉehio kaj Mayrim el Venezuelo parolis sufiĉe al ni pri tiu temo kies valoro estas vere grava al nia movado, foje ke tiu komisiono havas la rolon, i.a, starigi kontakton kun Noroj (Neregistaraj Organizoj) sciante pri iliaj manieroj aktivi kaj akiri subvenciojn. Ni diskutis kiel ni povus plikonatigi la rolon de ties Komisiono inter niaj junuloj por ke ili lernu realigi similan laboron en siaj respektivaj lokoj.

2 - LFj (Lingvaj festivaloj): Ili estas realigataj bunte ĉiujare en Eŭropo kun partopreno, averaĝe, de ĉirkaŭ 4000 junuloj el diversaj landoj; tiam oni povas, krom prezenti sian lingvon, koni multajn aliajn, kaj, inter ili esperanton nature. Tiuj festivaloj, laŭdiskutite, povas porti al ni grandan entuziasmon de la amaso pri esperanto, foje koninte la malfacilecon de aliaj lingvoj, krom ni ĉiuj esti luktante por defendi ĉies lingvajn rajtojn. Laŭ tiam dirite ĉi tie en Ameriko tiuj festivaloj ŝajne ne estus tiom buntaj kiel estas en Eŭropo pro ne ekzisti ĉe ni tiom da lingvoj kiom tie; tamen, nenio povas nin bari importi kelkajn favore al ni kaj al nia kaŭzo...

3 - Interŝanĝo de studentoj: Tiu ideo ankoraŭ ne multe maturiĝis inter ni kaj tiam, ŝajne, ni nur malpeze tuŝis ĝin... Tia servo estus tre simila kiel okazas inter la angllernantoj - Iu el ni, portugalparolanto, irus ien eŭrope, al iu ajn lando, por tie lerni ties lingvon; same okazus al aliaj estu ili eŭropanoj Usonen, Afrikanoj Brazilen, Orientaj Mezameriken kaj tiel plu... Estas granda ideo fruktodona kiu nur mankas foriri el la papero al la realeco. (2)

4 - Lingva Ĉielarko (Lingvaj Seminarioj): Ili ankaŭ okazantas regule eŭrope, havas similan bazon kompare al Lfoj, kaj oni planas realigi tiujn ankaŭ tie ĉi amerike; Tamen, antaŭ ol fari ion ajn tiudirekten, ni bezonus instrui la homojn (niajn junulojn) kiel tiujn okazigi. Estas kelkaj el Ameriko kiuj jam partoprenis tiun aranĝon, do, estis decidite ke baldaŭe ni havos tiajn kursojn inter ni por tuja efektivigo.

6 - Amikoj tra Ameriko: Ankoraŭ nur rete kreita de Ricardo Carrillo el Kolombio kaj Mayrim el Venezuelo. Ni tiam decidis teni ĝin rete kaj varbi al ĝi. Nia plej grava decido tiam rilate al tio estis krei laborplanon por nia amerika junularo, kaj, logike, tiu estus konstruota pere de ĝi.

7 - Junularo Amerika: Kiel ĝin disvolvigi? Bonega demando... Laŭ niaj ĉi tieaj junuloj la ĉefa problemo nia en Ameriko estas la distanco inter niaj landoj kaj nia subfinanca kondiĉo kompare al eŭropanoj; Do, krom ne havi sufiĉe da mono por vojaĝi tien kaj ĉi tien, tiuj prezoj ankoraŭ restas pli altaj pro niaj distancoj; plie, por ni disvastigi esperanton ĉi tie en Ameriko estas, laŭdirite, ja pli malfacile ol tie en Eŭropo pro ni ĉi tie ne havi tiom da lingvbaroj kaj ŝokoj kiel tie. Ĉi tie estas nur tri lingvoj efektive, la portugala, la hispana kaj la angla, kontraste al tie, kie oni havas amason. Do, por ni sugesti esperanton ĉi tie kiel solvo al nia komunikado estas vere komplika afero... Despli hodiaŭe kiam ni ekhavas 'duan internacian' lingvon, la hispanan. Ĉu estis konkludo pri tiu diskuto? Hum... Absolute ne... Sed, tamen, la temo estis vere riĉiga kaj ekscitiga kaj en tiu etoso mi vin demandas: Kion vi sugestas???

8 - Aĝo de l' anoj ĉe TEJO kaj siaj sekcioj: Kiel ĉiuj scias, laŭ la aktŭala statuto de TEJO kaj de BEJO junulmembro estas tiu kiu aĝas ne pli ol 29 jaroj, ĉar, kompletinte 30, aŭtomate li transiriĝas alian kategorion, 'VEJOn' (ŝercete nature). Komence Vladka malkonsentis pri tio, sekve, ŝin akompanis la plimulto; Do, post rigore diskutinte tion, ĉiuj interkonsentis esti la 'bonaĝo' 35 jaroj; Jes, ĉar vere, eĉ science tia ulo, 35 jara, ankoraŭ estas konsiderata junulo. Vladka proponos tion al TEJO kaj se ili tion akcepti nun, en sia junia kunsido, laŭŝajne post jaro (jes, ĉar ŝanĝoj je la TEJOa statuto signifas devige ŝanĝoj je la UEAa statuto ankaŭ) tiu nova regulo jam validos. "Kia sortulo estas vi ĉu ne Rodrigo?" "Povraj de ni ĉu ne Marcos?" Tamen, fine, estis ĉies opinio: Tiuj aferoj ve devas ekzisti formale, sed ververe nur ekzistas la mensaĝo (spiritstato); iu diris: "Mi konas maljunulan junulon nur 20 jara!" *Mi konas la kontraŭon grace... junulan maljunulon 80 jara...

9 - Sekciigo aŭ ne de la sekcioj?: TEJO havas, laŭmenciite, nur dependajn sekciojn (junularaj organizoj), t.e, ĉiuj ili estas ŝnurigitaj kaj funkciantaj sub la prokteto kaj superrigardo de siaj naciaj ligoj, escepte nur de unu, (imagu kiun?), jes, BEJO... Nur BEJO estas sendependa de BEL kaj mi ege suferis pro tio! Oni pluvadis argumentojn sur mi favore al tiu sekciigo, sed mi kurage kontraŭargumentis, foje, denove, refoje, ĝis perdi miajn fortojn kaj ekfali malfeliĉe. Estis tie plimulta interkonsento kiun mi ne sukcesis bari kaj devis engluti: preferinde la junularaj organizoj de TEJO estu sekcioj de siaj maksimumaj naciaj reprezentantoj. "Tiu estis al vi Marcos."

Ni diskutis ankaŭ pri la ebla akcepto de ABEJO (Aktiva Bogota Esperantista Junulara Organizo) en la kadro de sekcioj de TEJO; Ricardo Carrillo kaj Rubens Antônio jam havis tiun grupon longtempe kaj jam estis provintaj registri ĝin ĉe TEJO, ŝajne dufoje sensukcese. Do, solidarece ĉiuj, precipe mi kaj Vladka, promesis ilin helpi tion fari ĉifoje glate, t.e, ilin orientigi rilate al la tuta procedo kaj dokumentaro prezentota por ke ili finfine iĝu, kiel ni BEJO, sekcio de TEJO kaj fortiku sin kaj TEJO-n samtempe.

10 - TEJO-sidejo en Ameriko?: Tia 'babilo' kurioze ekaperis nature, tiel, sen esti antaŭe fiksita sur nia diskuttemaro... Estis vere interesa afero ĉar ni estis preskaŭ finante nian lastan kunsidon, t.e, la duan, kiam ĝi aperis pro kelkdiroj de Mayrim el Venezuelo. Ni, per ŝi, ekis re-diskuti ĝuste pri kiel fortikigi nian 'ĉi tiean' junularon kiam iu, ŝajne Jacobo (el Usono) aŭ Jimer (el Kolombio), menciis la malfacilecon realigi eventojn memstare ĉi tie sen antaŭ ol kontakti kaj havi minimumajn klarigojn kaj materialojn el TEJO, ĝuste pro ĝi esti ege for, tie... en Eŭropo.

Mi, Amanda, Vladka, Ramkrisna kaj aliaj konkordis kiam subite kaj komplike liberis la verbon nia kara, entuziasma kaj ege inteligenta amikino el Venezuelo, Mayrim... Ŝi do konkludis: "Ni kreu do TEJO-sidejon ĉi tie, kial ne?" kun sia dirmaniero ege privata kaj rekta. "Mi konas kelkajn kiuj povus nin facile helpi tion fari, ni povus trankvile transformi nian venezuelan sidejon en TEJO-sidejon, kompreneble ne entute, tamen, havi iun ĉambron estus ja facila tasko." Tiam Vladka, kaj ni ĉiuj sendube, ege ĝojis kaj eĉ tostis tiujn vortojn kaj asertojn de Mayrim, ĉar certe tio ege helpus nin disvolvigi 'privatajn' esperantajn aferojn ĉi tie en nia kontinento sen nepre ĉiam bezoni la 'vizon' de TEJO, ĉar ekde tiam ni estus TEJO ĉi tie! Sume do, ĉiuj interkonsentis pri tio kaj Vladka nur plumenciis la konvenojn al tiom, ŝi, Mayrim, nur necesus principe prezenti detalan buĝeton al TEJO por ke la projekto antaŭeniru...

Do, laŭ vi povis konstati, la junulaj kunsidoj tie estis brilaj kaj profitaj, malgraŭ ni diskutinte pri variaj temoj kaj alveninte al malmultaj konkludoj; Kelkaliajn temojn pritraktitajn tiam ankaŭ mi ne citis kaj detaligis ĉi tie pro ilia supraĵeco, rezervinte al vi kompreneble la plej gravajn koncernantajn al la estonto de l' nia junularo. Mi petas vin gravan atenton al tiu numero naŭ, kiu estis vere iom ĝeniga kaj certe pludiskutinda al nia ĉi tiea junularo, brazila mi volas diri.


4 - Kiel statas nia amerika junularo

Estis tie prelego de Amanda Higley el Usono nomata 'Esperantio, kiel statas' kiu laŭ mi resumas perfekte tiun ĉi temon... Mi, kiu por neniu el tiu ĉi mondo perdus tiun prelegon estis tie kompreneble plenatente. Ŝi, Amanda, kantadis mirinde siajn vojaĝojn tra eŭropo, komentadis magie pri la diversaj aranĝoj en kiuj ŝi partoprenis kaj oni realigas tie ĉiujare, pri la granda diferenco kaj apartiĝo inter junuloj kaj maljunuloj, pri la monhelpoj ricevataj de la tiea junularo el multaj instancoj, precipe gubiernaj, ktp... Vere, tie esperantio ja ekzistas kaj evoluantas, precipe la junulara esperantio (movado). Kiam ŝi estis preskaŭ je la fino de sia prelego mi manifestis min por fari, laŭ mi, taŭgan demandon kiu povu helpi nin plikoni kaj disvolvigi nian ĉi tiean junularon, ŝi tamen, petis min atendi alian demandi antaŭe kaj fiksis mian demandon kiel lasta el la prelego; do, mi pacience atendis mian vicon kiam ŝi deklaris: -- Vi vicas kaj bonvolu estu rapida Leonardo.

Mi klopodos diris mi, rerigardis miajn notetojn surkajere kaj ĝin ĵetis: Amanda, vi kiu ege spertis en Eŭropo povus diri al ni kiu estas la ĉefa diferenco inter la eŭropa junularo kaj la nia amerika, dekonsiderite kompreneble la jam 'batita klavo' pri la distancoj inter siaj respektivaj landoj? Tiam ŝi min unuvorte kaj neheziteme respondis por mia surprizo: Ĉio. Ĉiuj ridetis strange, prenis siajn aferojn kaj foriris... Tio markis min de tie antauen kaj mi decidis reflekti pliprofunde sur tiu ĉi punkto; do, kiel statas fine nia ĉi tiea junularo Leonardo? Nu, kontraste, kompare al la eŭropa, ĝi drastas. Kial? Bone, unue ili vere bezonas esperanton pro sia lingvodiverseco, kaj do, forte atentas kaj sindediĉas al tiu kaŭzo. Plie, ili havas etajn distancojn interlandajn (kiel jam dirite), apogon de l' ŝtato, tiom vorte kiom, plejgrave, finance; ili havas jam tradiciajn eventojn kiel la famaj Lfoj, Kfoj, IJKoj, UKoj, KER-seminarioj, lingvseminarioj, ILEJ-konferencoj, i.a; kaj ni?

Bone, ni havas... volforton! Al multaj tio simple ja sufiĉas, sed, ĉu? Ni vere, junule, malmultas kaj ve ankaŭ tre 'malmonas' en ameriko... Ni bezonas apogon de l' instancoj kaj organizaĵoj kiuj instruu nin ekz. kiel atingi la ŝtaton por akiri subvenciojn, fari buĝetojn kaj esplorojn ĉiuspecajn, okazigi Lfojn, Kfojn k.a, nur tiel ni povos agi produktive kaj ne vane; nur tiel ni povos iĝi arbo en Ameriko, ne nur plu ordinara semo sen radikoj. Ni devas esti stimulotaj kaj de ĉiuj esperantaj organizaĵoj instruotaj kaj helpotaj, nur tiamaniere nia semo povos disvolviĝi, fiksi fortajn radikojn, kreski, multobliĝi kaj ekdoni la necesatajn fruktojn al nia kontinento proe esperanto.


1 - Tia decido inversiĝis depost mia reveno al Brazilo; Akorde kun la penso de nia bejo-estraro estos plibone kaj sekure ni realigi IJK-n antaŭ UK.

2 - Tutartikolo pri tio vi trovos sur la antaŭlasta TEJO TUTMONDE, per Julio Calegari.

*Vi ĉiuj pardonu min se mi estis tromultvorta kaj ankaŭ min senkulpigu pro, laŭŝajne, ne estinte bonklara rilate al la IJK-aj eksplikoj.

*Bonvolu ne ŝparu viajn kritikojn, sugestojn kaj/aŭ laŭdojn kiuj ebligos al mi plibonigi mian skribmanieron aŭ ankoraŭ pli entuziasmiĝi pri nia movado. Tiucele sendu al mi vian privatan mesaĝon per la suba retadreso, prefere uzu la unuan. Dankon.

*Raporto jam publikita sur la junia MOMENTO (bulteno de BEJO) kiu eldoniĝas po kvarfoje jare ĉiam organizataj kaj kompilataj de Molina Milanez.

*Eble ĝi taŭgos por io... :-)

Raportis: Leonardo Janz unua sekretario de BEJO. Skizo farita je la 19a de majo 2001 kaj ellaborita je la 2a de junio 2001. Definitiva versio finita je la 05a de junio 2001. Kuritibo, 25a de julio 2001.

Leonardo Luis de Andrade Janz.
Rua da Lua, travessa 221 casa 07.
Curitiba = 81.910-390 - PR - Brasil.
Hejmtelefono: +55-41-270.8547.

Retadreso:   mimem@terra.com.br
alternativa:   mimem2001@yahoo.com.br

*Ĉu vi kredas je egaleco de rajtoj? Jes?! Kaj kial do vi devas lerni la lingvon de alia nacio por komuniki sin internacie, krom, kun ekstrema malavantaĝo pro ne esti vi denaskulo de tiu lingvo?? Jen al vi la solvon: "Al ĉiu popolo sian idiomon kaj al ĉiuj esperanton." Komuniku sin monde! Sed, ekde nun, je perfektaj kondiĉoj de egaleco, kio siavice, naskas reciprokan respekton, tiom manka hodiaŭe en la interrilato de l' popoloj.


Raporto pri
5-a Tut Amerika Kongreso de Esperanto

Verkita de Eddy Antonio Silva Molina
      Delegito de UEA pri Nikaragvo.


Alvenis la dato de la 5a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en la granda kaj belega ĉefurbo de Meksiko, dankon al la plej grava amaskomunikilo tra la mondo, Esperanto.

Por mi estis la dua sperto, do, mi partoprenis en la tria ameriko kongreso en Kostariko. Tie mi konis multajn geesperantistojn el diversaj landoj tra la mondo. Mi komencis amikecon kun geesperantistoj en Ameriko, mia kontinento, kaj ankaŭ en Eŭropo. Nun mi havas bonan amikecon kun geesperantistoj kiuj amas la justecon kaj la pacon kiel Doroteo Holland, Bill Maxey, kaj Ellen Eddy. Dum la tria ameriko kongreso mi ankaŭ konis la pioniron de la Esperanta movado en Ameriko, Atilio Orellana Rojas, kiu loĝis dum tri tagoj en mia modesta domo.

Por mi la plej grava estas la amikeco. La pordo de mia modesta domo estas malfermita aŭ malferma por la geesperantistoj kiuj deziras viziti Nikaragvon. Pri la 5a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, dankon al la organiza komitato pro la granda laboro en Meksikurbo, ĉar ili kontaktis al meksikaj aŭtoritatoj pri eksterlandaj rilatoj por ke mi povus havi la vizon, la permeson eniri Meksikon. Estis eble danke al speciala laboro de mia nova amiko d-ro Michael Porter K.

Dum la 5a TAKE mi sentis multan harmonion ene de ni mem, por diri tiel. Mi pensis ke se la homaro de la mondo agus kiel ni tuj, ni la homaro vivus tre agable kun paco. Ene mi sentis pura la harmonion en la Esperanta familio, ĉar sincere mi amas la pacon, sed kun justeco. Mi malamas ke multaj popoloj tra la mondo estas sklavoj (moderna mondo = moderna sklavo). Dum la 5a TAKE mi regardis al ĉiu geesperantisto partoprenanto tute feliĉe kiel antaŭ multaj jaroj pensis nia kara okulisto L. L. Zamenhof. Li amis la pacon, la ĝustan pacon, pacon kun justeco kaj amikeco. Li venkis ĉar en ni, ĉiu el la homoj kiuj parolas Esperanton, vivas Zamenhof ĉar ni estas la paco, ni estas la amikeco, ni estas la Esperanto.

Mi ne sentis ke mi estas en alia lando ĉar inter ni ne ekzistas landlimo, nek malamikeco. Ankaŭ mi vidis ke por la Esperanto-movado organizi Esperanto-kongreson ne estas facile. Tial mi sincere gratulas al la gemembroj de MEF (Meksika Esperanto-Federacio) ĉar ili organizis la 5an amerikan kongreson, kiu estis tre bela. La loka kongresa komitato laboris multege. Tial la 5a TAKE estis sukceso. Mi rigardis gravan informon en loka meksika ĵurnalo: unu paĝon pri la 5a TAKE. La ĵurnalisto meksikano estis atenta pri la 5a TAKE. Mi memoras la foton kiu aperis en la meksika ĵurnalo, Juan Ramón Rodríguez (kubano) ktp. Mi legis iom pri la informo de la ĵurnalo. Li (la ĵurnalisto) skribis pri kio estas la Esperanto-movado en Meksiko kaj tra la mondo, la celo de Esperanto, kiel grave estas lerni nian universalan lingvon. Ĝia informo signifas ke multegaj meksikanoj legis pri la 5a TAKE.

Mi sentas ke la Esperanto-movado en nia kontinento progresas de tago al tago sendepende de politikaj problemoj. Tamen en nia amerika kontinento, ni la latin-amerikanoj (tiuj el ni kiuj parolas la hispanan lingvon) estas tre malriĉaj kaj por ni estas malfacile monhelpi al nia Fondaĵo Ameriko kaj Fondaĵo Afriko. Mi pensas ke Latinameriko kaj Afriko vivas simile en la ekonomiaj problemoj.

Por mi estis la plej grava surprizo ekkoni persone la ĝeneralan sekretarion, nian karan Michela Lipari. Mi sentis multan amikecon de ŝi. Ŝi estas agrabla kaj la respegulado kiel pensis Zamenhof la granda direktado senfinaĵo de la amikeco kaj paco en la menso de la homaro. Por mi Michela Lipari estas agrabla kaj aktiva esperantistino. La novaj geesperantistoj kiujn mi konis nun, mi vidis tre aktivaj Rubén Torres kaj Ricardo Carrillo (Kolombio), Amanda Higley (Usono), Vladka Chvátalová (Ĉeĥa Respubliko), kaj Normand Fleury (Kanado).

Ankaŭ por mi estis grava surprizo paroli kun mia nova amikino s-ino Takako MATSUURA (Japanio). Por mi estis tre agrable paroli kun ŝi pere de nia komuna lingvo Esperanto pri diversaj temoj. Mi lernis iomete pri la kostumoj en Japanio, kaj ŝi lernis pri Nikaragvo. Tial Esperanto estas la universala lingvo de paco, amikeco kaj kulturo kaj tiel eblas havi kontakton kun geesperantistoj tra la mondo. ĉar L. L. Zamenhof pensis ke unu tagon tuta la homaro kune parolus unu lingvon, Zamenhof vidis la futuron. Esperanto ne estas projekto, Esperanto estas reala. Tial inter ni ne devas ekzisti landlimoj.

Mi gratulas kaj kun multa respekto donas specialan saluton al loka kongreso de la 5a TAKE. Ankaŭ kun multa respekto, senfinan dankemon al la geesperantistoj per la mansolidareco por helpi min povi partopreni en la 5a TAKE. Mi dankas rekte solidarecon de Bill Maxey, Michael Porter K, Fidel Figueroa, Estela Gracía, Leonora Torres y Torres kaj aliaj membroj de la loka kongresa komitato. Atilio Orellana Rojas, Michela Lipari, Doroteo Holland. Ru Bossong, ankaŭ estraro de UEA. Dankon, samideanoj geesperantistoj pro la mansolidareco ke danke al vi, mi povis partopreni en la 5a TAKE. Dankon ankaŭ al la amikeco de la geesperantistoj kiuj partoprenis en la 5a TAKE de Brazilo kaj aliaj landoj.

01   02   11   20   31 32 informoj   33 prelegoj
39 kial   40 rezolucioj   41 42 raportoj  


  Vokita     fojoj.  
  Enrique,   4 oktobro 2001  

  Hejmpaĝo:  
  Komentoj al:  

Eeo.8k.com .  
Enrique@eeo.8k.com