5-a  
(33)

  T ut
  A merika
  K ongreso de  
  E speranto

  Meksiko  
Urbo
2001


Prelego 3   Diversaj historioj,
      diversaj futuroj - kaj la volo elekti
      Mark Fettes (Kanado)
Prelego 33   Projekto  Homa  Genaro
      Ricardo Carrillo (Kolombio)


  Prelego 3: Diversaj historioj,
      diversaj futuroj - kaj la volo elekti

Mark Fettes (Kanado), Meksikurbo, 18 aprilo 2001

"Unu kontinento, diversaj historioj" -- nia kadra temo jam starigas kontraston inter kuniĝo kaj diseco, inter komunecoj kaj malsamecoj. Tre konvena dialektiko por Esperanto-kongreso, certe. Sed interesas min, ke tie la diverseco aperas unuavice kiel historiaĵo: oni ne parolas pri malsamaj nunoj, nek pri diversaj futuroj. Mi volas do streĉi tiun dialektikon en nova direkto, ekirante el la historio, pasante tra la nuno, kaj rigardante antaŭen al du eblaj vojoj en la monda evoluo.

La hazardo donis al mi du pretajn etikedojn por tiuj vojoj. Dum mi flugis ĉi tien, suden el okcidenta Kanado, aviadiloj diverslandaj direktiĝis norden al orienta Kanado, portante la ŝtatajn reprezentantojn al konferenco pri la Amerika Pakto pri Libera Komerco. Meze de Kebekurbo la polico starigis trimetran barilon por disigi la protestantojn de la APLIKistoj, se tiel nomi ilin; kaj la grandaj kanadaj ĵurnaloj bagateligas ĉiujn kritikojn, asertante ke la libera komerco servas ĉies interesojn. Do mi parolos pri la vojo de Kebekurbo kaj la vojo de Meksikurbo -- nia vojo. Ili parolas pri libera komerco; ni pri libera komunikado. Tamen la diferencoj estas pli profundaj, ol oni povus supozi el tiu simplisma formulo.

Sed unue mi notu unu gravan komunaĵon. Ambaŭloke, oni parolas pri forigo de muroj konstruitaj de ŝtatoj en la 19a kaj 20a jarcentoj, kiam la modernismo trairis sian florperiodon. Celante regi la enlandan merkaton, ŝtatoj enkondukis varlimigojn, impostojn, krompagigojn, kiuj limigis la interŝtatan komercadon kaj kreis kompleksan sistemon de reciproka dependeco inter la mondoj politika kaj komerca. Celante regi la enlandan kulturon, ŝtatoj kreis unulingvajn lernejajn sistemojn kaj diversmaniere malhelpis aŭ eĉ sufokis la publikan uzadon de aliaj lingvoj, kreante kompleksan interrilaton inter normlingvoj, etneco kaj socia klaso. Do, ambaŭkaze, la starigo de muroj inter la nacioj, ĉu komercaj, ĉu komunikaj, estis integre ligita al la firmigo de sociaj hierarkioj ene de la nacioj. Al tiu grava konstato ni revenos poste.

Tamen, okazis io preskaŭ paradoksa. Pro la fakto, ke en tiom da landoj oni aplikis la konceptojn de la modernismo, ellaborante similajn politikojn, similajn praktikojn, iom post iom estiĝis vere tutmondaj sistemoj de komerco kaj de komunikado. Neniu planis tiun evoluon, do ĝi kompreneble favoris la potenchavantojn, kiuj disponis pri kapitalo mona, homa, kaj simbola por defendi kaj firmigi sian pozicion. Kun la kreskego de internaciaj kontaktoj en la lastaj jardekoj de la 20a jarcento, la monda komerca sistemo komencis alpreni klarajn kulturajn trajtojn: ĝiaj retoj de kunlaboro kaj konkurenco iĝis pli kaj pli sendependaj de la ŝtatoj, ĝiaj valoroj kaj idealoj iĝis pli kaj pli aŭtonomaj, troveblaj ĉiulande kie oni studas "biznison", kiel niaj rusaj amikoj ŝatas diri. Ekestis nova perspektivo, en kiu la muroj inter nacioj ekaspektis kiel nedezirinda obstaklo al la disvolvigo de la kulturo de l' komerco.

Mi parolos unue pri la pozitivaj trajtoj de tiu kulturo, ĉar ekzistas almenaŭ du, malgraŭ la fakto ke verŝajne ni ĉiuj emas kritike rilati al ĝi kiel tuto. Unue, temas pri inkluziva kulturo, kies kresko certe helpis kunpeli la evoluon al pli sendiskriminaciaj socioj. Due, ĝi estas dinamika kulturo, kiu eble nekonsekvence sed tamen relative ofte premias kreemon kaj iniciatemon. Ni ne subtaksu tiujn valorojn, kiuj multe kontribuas al ĝia alloga forto kaj disvastiĝemo.

Tamen ni rimarku ankaŭ, ke tiuj valoroj havas sian ombran flankon. Kun la inkluzivemo ofte iras neglektado aŭ bagateligo de diferencoj, dum la kulton de la novo ofte akompanas forgeso de la malnovo. Krome, la rutina transformado de ĉiuj valoroj en la ciferojn de spezokonto kaj bilanco emas forgesigi, ke malantaŭ ili kuŝas pli komplika kaj alte taksenda realo. Laŭ ĉiuj indikoj, precipe virojn delogas tiaj abstraktaĵoj, kaj efektive la kulturo de l' komerco restas ege virocentra, malgraŭ ĉiuj sociaj ŝanĝoj de la lastaj jardekoj.

Kaj kian liberon ofertas al ni la komerculoj, kies anoj nun entuziasme kunvenas en Kebekurbo? Eble la liberon de la kliento, kies elektopovo limiĝas nur je la enhavo de la katalogo kaj la dikeco de la monujo. Aŭ la liberon de la turisto, kiu ĉiam gardas la privilegion forfuĝi de la nedezirata realo, sen lokaj ligoj, sen respondeco. Aŭ la liberon de la televidspektanto, kun cento da kanaloj kaj la teleregilo ĉemane. Sed precipe, kompreneble, la liberon amasigi tiajn gajnojn, ke neniu socia aŭ ekologia limo restas netransirebla. Danĝera kaj deloga vizio, kiu elbriladas al ni de ĉiuj televidekranoj.

Antau deko da jaroj, usonano Francis Fukayama publikigis eseon pri "La fino de la historio". En ĝi li argumentis, ke la venko de la kulturo de l' komerco (li nomis ĝin alie, sed ne gravas) signalas la kulminon de la socia evoluo: venkinte, tiu kulturo scios vivteni sin eterne. Por li, do, la historia diverseco, al kiu aludas nia kongresa temo, estas io superenda, postlasenda. Diversaj historioj, sed unu futuro. Tia ideologio havas pelan forton: ĝiaj aktivuloj sentas sin kvazaŭ rajdante sur la ondoj de la monda evoluo. En Kebekurbo certe rolas similaj konvinkoj.

Ankaŭ al nia kulturo -- la kulturo de Esperanto -- ne mankas tiaj vizioj. Analogante al diversaj teknikaj rimedoj -- la metrosistemo, la telefono -- kaj al la kresko de la komerco mem, niaj propagandistoj ofte asertis la venkon de Esperanto esti natura, neevitebla, konforma al la leĝoj de racio. Ankaŭ al ili ŝajnis, ke per Esperanto finiĝos ia socia evoluo, trans kio troviĝas la Eterno. Kaj ni agnosku ankaŭ ĉi-kaze la inspiran forton, kiun tio alportis al niaj aktivuloj.

Tamen ni ne fermu la okulojn antaŭ la fundamenta nesufiĉo de tiu analizo. Rigardante nun pli realisme al la monda lingva sistemo, ni venos al aliaj konkludoj.

Ni rememoru, kiel mi jam menciis, ke la monda komunika sistemo ne baziĝas sur racio -- neniu planis ĝin -- sed sur interesoj, ne nur tiuj de ŝtatoj, sed ankaŭ de etnoj, klasoj kaj aliaj potenchavantoj en la politika kaj ekonomia vivo. La internacia, aŭ pli vaste interkultura, komunikado estas kunordigita kun la enŝtataj sociaj hierarkioj. Pensu, ekzemple, kiom povus ŝanĝiĝi la statuso de hispanlingvanoj en Usono, se la hispana atingus saman nivelon de internacia uzado kiel la angla; aŭ, inverse, kiel la prestiĝo de la rusa kiel internacia lingvo ŝrumpis post la disfalo de Sovetunio. Do, jen ĝenerala principo: oni ne povas ŝanĝi la mondan lingvosistemon sen ŝanĝi la enlandajn lingvosistemojn, kune kun la sociaj rilatoj kiujn ili peras. Jam la disvastiĝo de Interreto alportas senteblajn ŝanĝojn en la monda komunika sistemo, kiujn nek la ŝtataj instancoj nek la kulturo de l' komerco sukcesas regi. La disvastiĝo de Esperanto promesas eĉ pli revolucian renverson -- ne fermon, sed ĝuste remalfermon de la pordo de la Historio.

ĉar, kvankam la kulturo de l' komerco estas transnacia, ĝi bezonegas la naciojn, organizitajn en ŝtatoj, por fabriki ĝiajn merkatojn. Samigaj lernejaj sistemoj, leĝaroj, komunikiloj k.s. necesas por venki la diversecon kaj eduki konsumantojn laŭ la bezonoj de amaskomerco. Esperanto simple ne funkcias en tiu kadro, ĉar ĝi neniam iĝis perilo de la hierarkiaj rilatoj inter etnoj kaj klasoj sur kiuj baziĝas la ŝtata sistemo, nek ekzistas kialoj ĝin transpreni kiel lingvon de la ĉiutaga ekonomia vivo. Ĝi estas alispeca lingvo. Kaj se ni jam venis al tiu konkludo, ni povas pludemandi: kia lingvo ĝi estas? Kian kulturon ĝi peras? Kaj kian liberon, kian futuron ĝi ofertas?

Por gvidi min en tiu esploro, mi ne trovis pli bonan rimedon ol la Manifesto de Prago, kiu listigas kaj mallonge eksplikas sep kernajn premisojn de la Esperanto-movado. Mi trairos ilin laŭvice, demandante en ĉiu kazo, kiel la vojo de Kebekurbo kaj la vojo de Meksikurbo malsamas inter si.

Demokratio. En Kebekurbo temas pri la egaleco de konsumantoj; ĉe ni pri duflanka rilato inter kunparolantoj. Tie monologas la reklamistoj, la anoncistoj, la ekzamenistoj; ĉi tie dialogas ĉiuj. Eĉ pli ol demokratian socion, ni ambicias dialogan socion, en kiu ĉiuj estas kaj konsumantoj (legantoj, aŭskultantoj) kaj produktantoj -- parolantoj, verkistoj, artistoj, eĉ se tre modeste. La komerco ne devas esti malamiko de tio, sed la kulto de l' komerco certe estas, kun sia logiĝo al giganteco, al akaparo, al industriigo de ĉio. Oni tiom timas dialogon en Kebekurbo, ke la pridiskutataj tekstoj restas plejparte kaŝitaj de la publiko. Oni volas spektantojn, ne kundecidantojn.

Transnacia edukado. La transnacieco de la komerculoj tendencas al samigo, la nia kondukas al intervizitado. Ili kultas ĉion monumentan kaj potencan; ni kultivas proprecojn homskalajn. ĉu ne ironie, ke la kulturo de l' komerco disvolviĝas en ejoj sterile neŭtralaj: oficejoj, hotelĉenoj, flughavenoj, stadionoj -- dum la esperantistoj, kies lingvon oni nomas "artefarita", plej ofte renkontiĝas en medio vivproksime specifa: hejmoj, etaj gastejoj, tendaroj. ĉu vi imagas, ke tio ŝanĝiĝos, kiam Esperanton parolas ne miloj sed milionoj? Mi male supozas, ke amasiĝos tiuj retoj de personaj kontaktoj, ke ĝuste tiu intima dimensio de interkultura komunikado per neŭtrala lingvo restos plej specifa kaj valora.

Pedagogia efikeco. Nekredeble sed vere: la kulturo de l' komerco estas intime ligita kun lernejsistema administrado ĉiulande. La universaligo de la lernejo en la 20a jarcento sekvigis la industriigon de la naciaj eduksistemoj, kontraŭante ĉion, kion ni scias pri la eduka procezo. Efika pedagogio dependas de reciproka rilato inter instruistoj kaj lernantoj, de adaptado de la lernendaĵoj al kulturaj antaŭscioj kaj atendoj, de la havigo de iloj por propra krea eksperimentado kaj malkovrado. Tio preskaŭ ne eblas en publikaj lernejoj, kiuj plejparte provizas edukadon tajlitan laŭ la kulturo de la regantaj klasoj kaj etnoj, kaj kiuj allasas (aŭ altrudas) precipe aprobitajn verojn, konformajn al ties ideologia sistemo. Pli multe temas pri disciplinigo ol pri mensmalfermo. Kaj tio validas interalie por la lingvoinstruado, kie oni edukiĝas ne al kreemo kaj eksperimentado, sed al la blinda sekvado de reguloj kaj parolturnoj karakterizaj pri la reganta socitavolo. Kiel ni ĉiuj scias, kun Esperanto okazas alie. Oni ricevas ne pretan normaron, sed ilaron kun senfina kombineblo, kiel pasporton al mondo de tre diversaj veroj. Oni edukiĝas per malkovro. Ĝis nun la studoj pri Esperanto en edukado koncentriĝis al relative malvastaj temoj, kiel ĝia lernfaciliga efiko por plua lingvolernado. Mi opinias ke ĝia latenta eduka potencialo estas enorme pli vasta, kvankam malfacile ekspluatebla kadre de la nuntempa lerneja sistemo.

Plurlingveco. La kulturo de l' komerco favoras difinitajn tipojn de plurlingveco, precipe tiun de la vendista elito kiu vojaĝas tra la mondo kolportante siajn varojn, kaj tiun de la financa-politika elito kiu kunsidas, kunedukiĝas kaj kungolfludas en la ĉefa lingvo de la kapitalo, la angla. Pri lingvoj sen granda ekonomia signifo, kaj pri aliaj tipoj de plurlingveco, ĝi ne interesiĝas. Kontraste, ni en Meksikurbo alstrebas plurlingvecon de la civitano, plurlingvecon de la aktivulo, kaj en tiu kadro ni ekskludas neniun lingvon. Male, ni komprenas, ke la plej esenca kriterio por lerni kaj uzi lingvon estas la ebleco rilati per ĝi kun nova grupo de homoj, kaj ekkoni (eble eĉ ekpartopreni) la kulturon kiun ili kunvivas.

Lingvaj rajtoj. De ĉi tiu konstato ekiras nia koncepto pri egalrajteco: nome, ke la plej gravaj lingvaj rajtoj estas tiuj, kiuj ŝirmas la parolantojn de la plej malgrandaj lingvoj, kaj ebligas la pluekziston kaj pludisvolviĝon de ilia komuna kulturo. En tio nia vojo estas tute kontraŭa al tiu de Kebekurbo, kie oni rigardas la homojn kiel konsumantojn, kaj agnoskas la lingvajn rajtojn nur de la parolantoj de la merkate gravaj lingvoj. Ni en Meksikurbo do multe pli fidelas al la baza koncepto de homaj rajtoj, kiel rimedo por defendi individuojn kaj malfortajn sociajn grupojn kontraŭ ŝtata subpremo. Pri tio, kiam temas pri lingvoj, la kulturo de l' komerco estas tute indiferenta.

Lingva diverseco. Tiu indiferenteco estas plej frape konstatebla kiam ni turnas nian atenton al la leviĝanta tajdo de lingvomalapero. Malpli ol cent lingvoj tutmonde estas ŝtataj; eĉ per la aldono de duobla nombro de ekonomie gravaj subŝtataj lingvoj, la lingva diverseco de la kulturo de l' komerco sumiĝus je malpli ol dudekono de la lingva heredaĵo de la homaro, kutime kalkulata kiel 6 ĝis 10 mil lingvoj. Laŭ nuntempaj prognozoj, sufiĉos tri aŭ kvar generacioj por efektivigi tiun amasan reduktiĝon, ja neeviteblan se la kulturo de l' komerco daŭre disvastiĝos en mensoj kaj institucioj ĉiulande. ĉie jam la ŝtataj edukistoj uzas la ekonomiajn interesojn de la infanoj por pravigi sian unulingvan instruadon, se hazarde la naciisma argumento ne sufiĉis.

Esperantistoj, aliflanke, emas troigi en mala direkto: iliaj deklaroj foje donas la impreson, ke per la ŝanĝo de kelkaj leĝoj oni povus garantii la konservadon de ĉiuj lingvoj kaj egalecon por iliaj parolantoj. Ekzistas tamen vastaj diferencoj inter lingvo uzata buŝe inter kelkmilo da homoj kaj lingvo integrita en industria ekonomio de cent milionoj. Principoj kaj leĝoj ne ŝanĝos tion. Kion ni en Meksikurbo ja proponas, tio estas radikale nova bazo por la serĉado de justaj kaj efikaj solvoj: nome, interrilatadon en komunika egaleco. Tion oni neniam provis. ĉiam tra la homa historio la pli fortaj starigis la komunikan kadron, ŝajnigante ĝin neŭtrala, aŭtoritata, nepridiskutebla. La spertoj pruvis ĝin ilo pli potenca ol pafiloj kaj pagiloj. ĉu vi do miras, ke en Kebekurbo oni ne volas aŭdi pri Esperanto? Ne nur, ke oni ne volas aŭdi: oni ne kapablas aŭdi, ĉar tiu ideo renversus ilian mondbildon.

Homa emancipiĝo. Kiel ni ĵus konstatis, la lingva diverseco ne estas afero nur lingva. Ĝi profunde koncernas homajn interrilatojn, la manieron organizi socion. Per Esperanto eblas ekrigardi tiujn rilatojn el nova perspektivo -- ne nur ekrigardi, sed eksenti, ekvivi ilin. La konsciiĝo kiun ĝi peras ne estas io abstrakta, sed io profunde konkreta kaj persona. Kaj la celo de tio -- la celo kiu motivis Zamenhof tra tiom da malfacilaj jaroj, la celo kiu pli bone ol iu alia resumas la ekzistokialon de la Esperanto-movado -- estas la liberigo de ĉiu homo el subpremaj, sufokaj rilatoj esprimitaj lingve. Al tiu persona liberigo nemalhaveble kontribuas la disvastiĝo kaj plifortiĝo de komuna Esperanto-kulturo, multfaceta "kulturo de kulturoj" kiu ebligas al la homoj ne timi sian diversecon, sed ĝui ĝin kaj kultivi ĝin, responde al homaj bezonoj.

En Kebekurbo malmulte temas, finfine, pri homa libero. Domaĝe, ĉar en pli egaleca rilato inter vendisto kaj kliento, en pli vasta koncepto pri komerco ne nur libera sed justa, troviĝus multo komuna kun la vojo de Meksikurbo. En tia konferenco ni eble trovus aliancanojn. Sed la venkigo de nur unu monda kulturo, la kulturo de l' komerco, kaj la transformado de ĉiu diverseco en varon vendeblan, estas strebo kondukanta en direkto mala al la nia. Ni klare konsciu tiun fundamentan diferencon, kaj -- kiel diris Ivo Lapenna antaŭ pli ol sesdek jaroj, en la ombra epoko antaŭ la dua mondmilito, kiam la faŝismo disvastiĝis ĉiulande -- ni ne hontu pri tio, ke la registaroj neglektas Esperanton; male, ni fieru, ke ili ne konsentas kun ni!

Malmultaj homoj ankoraŭ konscias, ke ekzistas alternativo al la vojo de Kebekurbo. Ege malpli multaj konscias, kian kernan rolon Esperanto povas ludi en tio. Ni devas do kultivi tiun konscion! La historio, kaj ĝia mirinda heredaĵo de homa diverseco, devas ne finiĝi kun ni! Oni povas elekti: necesas nur la scio, kaj la volo. Tiujn do ni disvolvu kaj fortigu, ĉi tie en nia kongreso, kaj poste reveninte hejmen, por ke nia voko atingu tiujn milionojn kiuj batalas por la vera libero -- ne la libero de la komerco, sed la sola libero kiu indas tiun nomon -- la libero de la homo.


Prelego 33:   Projekto Homa Genaro
Esperanto kiel scienca lingvo

Jen la teksto de mia prelego "Homa Genaro", kadre de la pasinta TutAmerika Kongreso en Meksikio. Mi ne prelegis laŭ paĝoj, mi ne legis. Mi prezentis tion per "Powerpoint-o", do jen la tekstoj kiuj akompanis la bildojn.

      Ricardo Carrillo,     Dimanĉo 13a de majo, 2001

Homa genaro:   Medicino en la Tria Jarmilo.

• ENKONDUKO AL GENETIKO

• Ĉiu organisma ĉelo havas kromosomojn, kiuj enhavas genetikan materialon, la genojn.
• Desoksiribonukleata acido (DNA) estas molekulo duoblehelica, konsistanta el paroj da nitrogen-havaj bazoj (kiel ŝtupoj de tiu skalo). Ĝi konsistigas la genojn.
• Ili montrigas laŭ kvar fundamentaj tipoj: Adenino, Citosino, Gvanino, Timino. Ili konsistigas literparan kodon, 3.1 miliardoj formas la genaron (genomon).
• La geno estas sinsekvo da literoj kiu enhavas la recepton de specifa proteino; la maniero kiel ili estas kombinitaj en la genoj difinas la karakterizaĵon de iu persono.
• Proteinoj difinas la aspekton de la korpo, ties metabolon, funkciadon, ktp.
• La homa genaro enhavas preskaŭ 100.000 genojn, tio estas 3.5 milionojn da nitrogen-bazoj (literoj). Nur la 10% el la genoj aktive funkcias (produktas proteinojn).
• Genetika kodo: sekvenco da nukleotidoj kodigitaj triope (kodonoj) trans la mesaĝenhava ribonukleata acido (mRNA). Gi kontrolas sekvencon da aminoacidoj.


• PROJEKTO HOMA GENARO

• CELOJ

• Trovi ĉiujn genojn enhavatajn de homa DNA (preskaŭ 100.000).
• Sekvencigi la precizan ordon de la paroj da nitrogenbazoj (ĉirkaŭ 3 milionojn) kiuj konsistigas la DNA-n.
• Surdatumbazigi tiun informaĵon.
• Produkti ilojn por analizi la konitaĵaron.
• Analizi etikajn, laŭlegajn kaj sociajn rezultojn de ties aplikado.


• HISTORIO

• 1986: Post prelego pri genetiko en Usono oni iniciatas projekton pri homa genaro kaj ties plena studo.
• 1990: Oficiala projekto ekkomenciĝas.
• 1992: Malbonkvalita genetika mapo estas publikigita.
• 1997: Bonkvalitaj mapoj de kromosomoj X kaj 7 estas publikigitaj.
• 2000: Oni anoncas publike la unuan skizon pri kompleta mapo pri homa genaro. Temas pri la 85% (65% skize kaj 17% plenplene).
• 2003: Tre eble oni plenplene senkodigos la homan genaron.


• SEKVENCIIGO

• La sekvenciigo de la genetika kodo estas publikigita en neprivata reta pago, do ĉiuj rajtas koni tion.
• Ankoraŭ neniu scias kiel interpreti ĝin, tio ne estas praktika nun.
• Per plej modernaj komputilegoj, oni malkovras genojn kaj ties sinsekva kodo, sciencistoj malkovras ties kemiajn komponentojn.


• APLIKADO

• GENETIKA TERAPIO

• Multaj malsanoj deiras de ia mutacio, t.e., de ia eraro en la sinsekvo de la DNA-literoj kaj povas esti herede transigitaj per la reproduktigo de la difektita geno, de gepatroj al idoj.
• Genetika terapio celas forigi genetikajn malsanojn, kaj eĉ antaŭeviti ilin.
• Ĝi manipulas ĉelojn por interŝangi difektitan genetikan materialon.
• La genoj estas enmetitaj en la ĉelojn per transportiloj nomataj vektoroj, ĉefe virusoj (retrovirusoj), pro tio ke ili facile enmetas sian genetikan materialon en homajn ĉelojn. Oni demetas ĝiajn genojn kaj enmetas funkciantajn homajn genojn.
• La malavantaĝo de virusoj estas eblaj imunreagoj kaj toksigo. Ekzistas aliaj vektoroj el DNA kaj lipidoj, sed ili ne bone efikas ankoraŭ.
• Ne ekzistas perfekta vektoro, tiu, kiu ne igu la homon imunreagi, trovu trafe specifajn organojn, kaj ne sanĝu bone funkciantajn DNA-erojn.
• Sciencistoj enmetas funkciantajn genojn en virusan RNA-n. Oni miksas ilin kun malsanaj homaj ĉeloj en laboratorio. La virusoj infektas la ĉelojn per la funkcianta geno, kaj la ĉeloj estas enmetitaj denove en la homon.
• Genetika Inĝenierio: Oni uzas enzimojn por elmeti DNA-eron de bakterio, plibonigas ĝin, kaj enmetas denove en la bakterion. Ĝi reproduktigas tie, kaj oni produktas multajn kopiojn en laboratorio.
• Rekombinanta teknologio: Ĝi celas elmeti genojn el iu fonto kaj enmeti tiujn en DNA-n de muŝo , Escericia koli aŭ mamuloj por produkti novajn proteinojn.
• La malsano de Hungtinton temas pri difektita geno kiu okazigas malbonan funkciadon de la neuronoj. Ĝi deiras de duobligo de la DNA sekvenco CAG en la geno 4p16.3.
• Ekzistas diagnozoj por malkovri ĉu la homo malbone metabolas iun medikamenton aŭ ne, kaj tio dependas de genoj. Tiam, la paciento profitus pli bone ĝian efikecon.
• Per tiuj diagnozoj oni povas antaŭscii ĉu la homo emas malsanigi per malsano de Hungtinton aŭ tiu de Alzheimer, ĉu tiuj malsanoj latentas aŭ ne, eventuale antaŭ la naskiĝo (akuŝo).


• MULTOBLIGO (KLONADO)

• Klono estas ekzakta kopio el DNA-ero, ĉelo aŭ kompleta organismo kiel la ŝafino Dolly.

• TRANSGENAJ MANĜAĴOJ

• Ili estas plantoj al kiujn oni aldonis eksterajn genojn (tiujn de bakterioj) por plifortigi ilin kontraŭ malsanoj, bakterioj, bestoplagoj aŭ ekstrema klimato.
• Oni jam produktas transgenajn maizon (kukoj "Nabisco"), sojon (por besta manĝaĵo) kaj aliajn plantojn.
• Oni protestis en Hispanio pro tio ke oni uzas bebojn kiel "eksperimentotoj" (oni produktas transgenan manĝaĵon por beboj).
• La poleno el transgenaj plantoj povus influi aliajn plantarojn.
• Oni avertas kontraŭ eventuala nuligo de la efiko de antibiotikoj per tiaj plantoj.
• Oni povos klonadi organojn el la samaj pacientoj kiuj bezonos ilin, por eviti imunreagojn.


• LEĜOJ

• Oni ne permesas klonadi homojn en pluraj landoj, kiel Germanio, Argentino, Kanado, Ĉinio, Dannio, Hispanio, Usono, Rusio, Francio, Japanio, Britio, Svedio, Svislando.
• La Universala Deklaro pri la Homa Genaro kaj Homaj Rajtoj, far de UN, difinas klonadon kiel "praktiko kontraŭ la homa indeco".
• Uzi klonadon por reproduktigi neas nian individuecon kaj atentas kontraŭ nia esenco.
• Pri aliaj teknikoj, ili estas ankoraŭ tre modernaj kaj la ĉefaj registaroj ne regulas ties praktikadon kaj aplikadon.


• ETIKO

• La ĉefa kontrolo kaj manipulado de la Projekto Homa Genaro estas far de la Usona Registaro kaj de privataj laboratorioj kiel Celera Genomics.
• Ili batalas unu la alian pro tio ke la registaro pensas ke la rezulto devas esti publike profitebla, kaj la laboratorio, ke tiu devas esti monprofitebla de ili, ili rajtus "patenti" genojn.
• Oni jam vendas terapiojn antaŭ la fino de la Projekto, kiel freneza kurado.
• Oni nepre ne uzu privatan genetikan informaĵon kontraŭ la paciento mem, tio devas esti nur por medicino, ne por asekur-kompanioj aŭ entreprenoj.
• La ekonomia manipulado rezulte de tiu projekto devas esti regulata de la registaro, favore de la socio.
• Oni nepre uzu genetikon por resanigi homojn aŭ antaŭeviti malsanojn aŭ produkti medikamentojn, ne por ŝanĝi la homojn mem, siajn karakterojn, fizikan aspekton, inteligentecon, rason, ktp.
• Multaj malsanoj dependas ne nur de genoj, sed samtempe de la medio. La projekto ankoraŭ estas tre ĵusa, kaj multaj ludas dangere per ties rezultoj ne tute konkludaj.
• Sciencistoj trovis ke nervaj ĉeloj povas transformiĝi eĉ en sangajn ĉelojn, do, la ĉirkaŭa medio influas multe la ĉelojn.
• La registaro de Islando permesos la starigon de genetika datumbazo de ties loĝantaro, kaj la laboratorio deCode Genetics rajtas uzi ĝin.
• Se oni klonadas novajn bestojn aŭ jam praege mortintajn, tio estus ege danĝera al nia hodiaŭa medio.
• La genetika informaĵo devas esti tute privata kaj ne tusebla de iu ajn krom la persono mem kaj sia kuracisto.
• Pri psikaj malsanoj, nur kelkaj specoj da skizofrenio deiras de genetika difekto kaj estas heredeblaj.


• TTT-EJOJ

• Human Genome Project Information (angle)
      http://www.ornl.gov/hgmis/

• Tutmonda Esperanta Medicina Organizo por Studentoj
      http://www.geocities.com/medicinostudento

• Grupo de medicinstudantoj kaj interesantoj pri
      medicino kiuj komunikiĝas per Esperanto
      http://groups.yahoo.com/group/medicino
      medicino@yahoogroups.com

• TEMAS: 30 membroj, 8 kuracistoj. El Rusio, Japanio, Pakistanio, Francio, Urugvajo, Usono, Argentino, Belgio kaj Kolombio.


01   02   11   20   31 32 informoj   33 prelegoj  
39 kial   40 rezolucioj   41 raportoj  


  Vokita     fojoj.  
  Enrique,   4 oktobro 2001  

  Hejmpaĝo:  
  Komentoj al:  

Eeo.8k.com .  
Enrique@eeo.8k.com