5-a  
(41)

  T ut
  A merika
  K ongreso de  
  E speranto

  Meksiko  
Urbo
2001


Raportoj

5-a TAKE:   Eddy Antonio Silva Molina
5-a TAKE:   Leonardo Luis de Andrade Janz
Kontinenta Kunkonstruado   Atilio Orellana Rojas
Mire kaj admire   Michela Lipari
5-a TAKE:   Atilio Orellana Rojas (Nederlando)
            UEA-Komisiito por Ameriko
5-a TAKE:   Vladka Chvátalová (Ĉeĥio)
            Ĝenerala Sekretario de TEJO
5-a TAKE:   Ricardo Carrillo (Kolombio)
5-a TAKE:   Mayrim Carolina Sandoval Durán (Venezuelo)
5-a TAKE:   Sally Lawton (Usono)
5-a TAKE:   Santiago Álvarez (Kolombio)
Tagoj Apud la Danubo:   Mayrim Carolina Sandoval Durán


Kontinenta kunkonstruado

Verkita de   Atilio Orellana Rojas (Nederlando)
      UEA-Komisiito por Ameriko
      Majo 2001

Kontinenta kunkonstruado

Juneca movado sopiras al pli da kunordigo kaj kunlaboro -- montris la 5-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE, 15-21 april, Meksikurbo)

Simpatian akceptemon kaj gastamon de la lokaj esperantistoj ĝuis 169 aliĝintoj el 29 landoj de 4 kontinentoj en la iama ĉefurbo de la azteka imperio.

La malfermo efektiviĝis en la sidejo de la Deputita Ĉambro, domego en barok-kolonia stilo. Per kortuŝa indiĝena ceremonio oni bonvenigis nin meze de plurkoloraj petaloj, buntaj maizospikoj, kukurboj, ĉe sonoj de jarmila konka muziko kaj de la bela naŭatla, la lingvo en kiu aperis la unua presita libro en Ameriko (1539).

Florvazo da simboloj

Ĉeestis la Alta Protektanto de TAKE, la deputitino Yolanda Torres Tello; la Honora Prezidanto de TAKE, la meksika verkisto Miguel León-Portilla; reprezentanto de la urbestro, Pablo Yanes Rizo, kaj la eksdeputitino Virginia Jaramillo Flores, kiu mirigis ĉiujn per sia flua Esperanto, iam lernita dum kurso en Budapeŝto. Fine de la ceremonio ĉiu landa reprezentanto enmetis floron en vazon meze de la podio, kreante simbolon de tergloba unuiĝo.

La temo de la kongreso, "Ameriko: unu kontinento, diversaj historioj" estis enkondukita de Mark Fettes kaj analizata en diskutsesio sub la gvido de konata mondvojaĝantino, Amanda Higley. Brilan prezenton havis la ĉirilata verko "Tra l' okuloj de l' venkitoj" de Miguel León-Portilla, eldonita okaze de TAKE en Esperanta traduko de Juan Jacobo Schmitter Soto.

La diverslanda historio de la E-movado en Ameriko estis prilumita per prelegoj de Rubén Torres (Kolombio), Fidel Figueroa (Meksiko), Juan Ramón Rodríguez Gómez (Kubo) kaj Hugo Mora Poltronieri (Kostariko).

Tradicio kaj tutmondiĝo

La LKK, sub la gvido de Leonora Torres y Torres, modele laboris por doni al la gastoj brilan programon. Ni povis konatiĝi kun la meksika kulturo per prelegoj pri "Azteka ŝtono" (Angel Segura), "Akapulko, ekzemplo de tutmondiĝo inter la 16a kaj 18a jarcentoj" (Luis Raudón Uribe), "Arkitektura tradicio en Meksiko" (Leandro García), lanĉo de la meksika poezia antologio "Flor' kaj kanto", ktp.

Rilate al instruado: fulman kurson gvidis Alberto García Fumero; en sesio de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA sukcesis 4 kandidatoj el 5; prezentadon de la televida kurso "Esperanto, pasporto al la tuta mondo" sekvis trafa metodika prelego de Grant Goodall pri ĝia utiligo. Realiĝis A-Seminario pri Cseh-metodo kun 7 kandidatoj, kaj oni eĉ povis lerni la naŭatlan lingvon.

Eblis krome aŭskulti James Rezende Piton pri filatelo kaj pri retaj rimedoj, Franklin Montenegro pri diabeto kaj endokrinaj malsanoj, Julie Regal pri la bahaa kredo en Ameriko, Ricardo Carrillo pri la homa genaro, aŭ Detlef Meier pri la doktrino de Bruno Gröning. Primovadaj estis la kontribuoj de Michela Lipari, Bill Maxey, Vladka Chvátalová kaj Juan Bachrich.

Flose sur Ludoviko

La programo kalkulis je taŭga dozo de ekskursoj. En Xochimilco tra la aztekaj kanaloj, kiuj iam irigaciis la kultivejojn de Tenochtitlán (la malnova nomo de Meksikurbo), ni veturis per multkoloraj boatoj speciale pretigitaj por ni kun la nomoj Esperanto, Klara, Ludoviko kaj MEF (Meksika Esperanto-Federacio), al Teotihuacán, la plej granda pratempa urbo amerika.

La UEA-Komisiono por Ameriko sesiis pri junularo, informado, instruado, aplikado, financoj kaj strategia plano. La aktivuloj pridiskutis kiel subteni la laboron en landoj kie ekburĝonas la movado: Honduraso, Panamo, Paragvajo.

Kunlaboro tra aĝlimoj

En la diskutado pri junularo klare vortiĝis la fenomeno ke en la plej multaj amerikaj landoj la gejunuloj laboras kune kun la ceteraj movadanoj kaj ne sentas bezonon krei TEJO-sekciojn. TEJO devus preni en konsideron ĉi tiajn situaciojn, sed la ĝenerala kompreno estas ke, por subteni la reprezentiĝoj de TEJO internaciskale, konvenas sekvi la eŭropan modelon. Fine de TAKE firmis la planoj por la starigo de 2 novaj TEJO-sekcioj: la kolombia kaj la meksika.

Venis interesaj proponoj pri diversaj laborkampoj:

-- vastigi la amplekson de la bulteno "AktivAmeriko", por ke ĝi iĝu la voĉo de la movado en landoj kie Esperanto ankoraŭ ne estas firme ankrita;

-- kadre de la sekvaj Amerikaj Kongresoj, organizi Lingvajn Festivalojn por eliri el la fermiteco de la E-rondo;

-- konigi al respondeculoj de retpaĝoj pri vojaĝoj la eblojn vojaĝi malaltkoste per Esperanto;

-- krei datumbazon pri ĝemelaj rilatoj inter urboj amerikaj kaj alilokaj;

-- baldaŭ starigi hispanlingvan sekcion de ILEI.

Estis formulitaj du rezolucioj: la unua celas la Esperanto-movadon en Ameriko, la dua direktiĝas al la ekstera publiko.

Konatiĝo, kunordigo, kunlaboro

En la unua rezolucio la kongresanoj "konstatas ke ekzistas kreskanta intereso pri regiona kunlaboro en Ameriko", sed la diverslandaj aktivuloj kaj asocioj ne sufiĉe konas unu la alian. Sekve ili rekomendas i. a. "ke la plej fortaj landaj asocioj, en Brazilo, Kubo kaj Usono, dediĉu parton de sia agad-programo al plifortigo de la regiona kunlaboro", ke oni konsideru i. a. retajn interŝanĝojn de informoj kaj ideoj, plivastigon de "Brazila Esperantisto" al tutkontinenta revuo, organizadon de trejnseminarioj pri informado, instruado kaj aplikado, kaj provon kunordigi la agadprogramojn de ĉiuj landaj asocioj kun la laborplano 2000-2010 de la Komisiono por Ameriko de UEA.

La dua rezolucio alvokas, "kiam reprezentantoj de la ŝtatoj el la tuta Ameriko priparolas la komercan unuiĝon de la kontinento", por unuiĝo sur aliaj bazoj, tiuj de komunika egaleco, respektanta la naciajn kaj etnajn diferencojn, de transnacia edukado kaj de diverseco lingva kaj kultura.

La dumkongresa 'Kuriero de la Nova Mondo" aperis 4-numere sub la redakto de James Rezende Piton.

En la loka gazetaro la LKK sukcesis aperigi du artikolojn antaŭ TAKE; dum la kongreso la tradici-riĉa gazeto "Excelsior" dediĉis al ĝi kvaronan paĝon kun foto.

Fotoj pri la Kongreso jam atingeblas en la reto (http://web.mit.edu/quark/Public/meksiko/ kaj http://take2001.8k.com/Take02.htm). (Ĉi tiu paĝo)

La sekva TAKE okazos en Kubo, en 2004.


Atilio ORELLANA ROJAS
UEA-Komisiito por Ameriko
"Internacia Esperanto-Instituto"
iei001@worldonline.nl


Mire kaj admire

Verkita de   Michela Lipari
      Ĝenerala sekretario de UEA
      Majo 2001


Mire kaj admire

Onidire, TAKE estas mallongigo de TutAmerika Kongreso de Esperanto. Tio ne veras! TAKE ja signifas: Tutmonda, Admirinda, Kulturriĉa, Entuziasmiga! Jam dum la inaŭguro, salutante nome de UEA, mi diris mian emocion pro la varma akcepto flughavena kaj la dorlotado dum la unuaj tagoj, sed poste mia emocio transformiĝis al admiro kaj miro, pro la riĉa programo kaj perfekta organizado.

Ekster la oficiala programo mi povis interkonatiĝi kun la motoroj de movadoj ne sufiĉe konataj, kiel la nikaragva, la hondurasa, la kolombia, la venezuela, aŭskulti iliajn problemojn, klopodi trovi manierojn por ke UEA helpu ilian plifortigon kaj videbligon sur la monda scenejo. Ekzemple ni planis iun kunlaboran grupon inter la forta kaj establita movado de Kubo kaj la aliaj hispanlingvaj najbare al la insulo: inter iliaj ŝtatoj ne ekzistas vizaj problemoj.

Michela Lipari


5-a Tut Amerika Kongreso de Esperanto
Meksikurbo   15a ĝis 21a de aprilo 2001

Verkita de   Atilio Orellana Rojas (Nederlando)
      UEA-Komisiito por Ameriko
      16-an de majo 2001


En Meksikurbo, la iama ĉefurbo de la Azteka Imperio, efektiviĝis de la 15a ĝis la 21a de aprilo 2001 la 5-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE). 169 aliĝintoj el 29 landoj kaj 4 kontinentoj meze de varma printempo ĝuis la simpatian akceptemon kaj gastamon de la lokaj Esperantistoj.

La malfermo efektiviĝis en la sidejo de la Deputita Ĉambro, barokkolonistila domego. Per profunde kortuŝa indiĝena ceremonio oni bonvenigis nin meze de plurkoloraj petaloj, buntaj maizospikoj, kukurboj kaj sonoj de jarmila konka muziko kaj la beleco de la naŭatla lingvo. Tiam ni kalkulis je la ĉeesto de la Alta Protektanto de TAKE, la deputitio Yolanda TORRES TELLO; la Honora Prezidanto de TAKE, D-ro Miguel LEON-PORTILLA; la reprezentanto de la Urbestro de Meksikurbo, Lic. Pablo YANES RIZO kaj la eksdeputitino Virginia JARAMILLO FLORES, kiu mirigis ĉiujn per sia flua Esperanto iam lernita dum kurso en Budapeŝto. Fine de la ceremonio ĉiu reprezentanto de la diversaj landoj enmetis floron en florvazon meze de la podio kreante tiel simbolon de unuiĝo de ĉiuj landoj en nia terglobo.

La temo de la Kongreso, "Ameriko: unu kontinento, diversaj historioj" estis prezentita de Mark FETTES kaj al ĝia analizado kaj pripensado kontribuis la diskutsesio gvidita de la konata mondvojaĝanto Amanda HIGLEY pri la diversaj versioj de historio kaj kiel en la amerikaj landoj oni (mis)instruas ĝin. Certe elstare brila estis la prezentado de la meksika verkisto Miguel LEON-PORTILLA, fama klerulo, kies verko "Tra l'okuloj de l'venkitoj" estis tradukita en Esperanton de D-ro Juan Jacobo SCHMITTER-SOTO kaj prezentita kun samtempa traduko en la unua tago de la Kongreso.

Diversaj prelegoj okazis rilate al la historio de la E-Movado en Ameriko, ekzemple, Ruben TORRES konigis al ni la vivhistorion de nia lingvo en Kolombio, Fidel FIGUEROA la samon faris rilate al Meksiko, Juan Ramon RODRIGUEZ GOMEZ pri Kubo kaj Hugo MORA POLTRONIERI pri Kosta-Riko.

LKK, sub la gvido de Leonora TORRES y TORRES, modele laboris por oferti al la gastoj brilan programon. Dum TAKE ni povis konatiĝi kun la meksika kulturo per prelegoj pri "Azteka ŝtono" (Angel SEGURA), "Akapulko, ekzemplo de tutmondiĝo inter la XVI kaj XVII jarcentoj" (Luis RAUDON URIBE), "Arkitektura tradicio en Meksiko" (Leandro GARCIA), lanĉo de Meksika Antologio, ktp. La distraj programeroj konatigis nin kun la muziko kaj dancoj de Meksiko kaj dum prezentado de la ĥoro "Gepatroj kaj geamikoj" ni mezikstile celebris la datrevenon de 2 kongresanoj per la fama "Mañanitas".

Rilate al instruado, efektivigis fulma kurso gvidita de Alberto GRACIA FUMERO, prezentado de la ekzamena sistemo de ILEI/UEA kaj sekve sesio de la internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA (kun 5 kandidatoj, el kiuj 4 sukcesis), prezentado de la filmo "Esperanto, pasporto al la tuta mondo" (Lucy HARMON), kiun sekvis alitage trafa metodika prelego pri kiel utiligi la vidokurson fare de Grant GODALL. Realiĝis ankaŭ A-Seminario pri Cseh-metodo kun 7 kandidatoj kaj cetere, eblis lerni unu el la lingvoj parolataj en Meksiko, la naŭatla.

La 5-a TAKE donis la okazon aŭskulti la kontribuon de James RESENDE PITON pri filatelo kaj kiel la retaj rimedoj kontribuas al Esperanto, de Franklin MONTENEGRO pri diabeto kaj endokrinaj malsanoj, Julie REGAL pri la baha'a kredo en la amerika kontinento, Ricardo CARRILLO pri la homa genaro aŭ Detlef MEIER pri la doktrino de Bruno GROENING. Pli primovadaj estis la prezentadoj de Michela LIPARI pri UEA, de Bill MAXEY analizante la nunon de la Movado, Vladka CHVATALOVA, kiu diversfoje kunvenigis nin pri junularaj temoj aŭ Johano BACHRICH en sia pledo por fortiĝo de la hispanlingva Esperantio.

La programo kalkulis je taŭga dozo de ekskursoj. En Xochimilco tra la aztekaj kanaloj, kiuj iam irigaciis la kultivejojn de Tenochtitlan (la malnova nomo de Meksikurbo), ni veturis per plenkoloraj boatoj speciale pretigitaj por ni kun la nomoj "Esperanto", "Klara", "Ludoviko" kaj "MEF" (Meksika E-Federacio), al Teotihuacan kaj estis ankaŭ tempo por promenado kaj konatiĝo kun la plej granda urbo en la mondo.

La UEA-Komisiono por Ameriko okazigis diversajn sesiojn (junularo, informado, instruado, aplikado, financoj, strategia plano) kiam la diversaj aktivuloj pridiskutis la nuntempon de Esperanto en Ameriko kaj kiel subteni la laboron en landoj, kiel ekburĝonas la Movado (Honduraso, Panamo, Paragvajo).

En la diskutado pri junularo denove pli klare vortiĝis la fenomeno, ke en la plejmulto el la amerikaj landoj la gejunuloj laboras kune kun la maljuna parto de la movadanoj kaj ne estas sentata la bezono krei kaj vivigi TEJO-Sekciojn en la kontinento. Verŝajne TEJO devus adaptiĝi al la diversaj mondaj fenomenoj kaj provi eltrovi la manieron por ke ĉi tiaj situacioj estu konsiderataj kaj utiligataj bondirekte. Ĝenerale estas la kompreno, ke estus bone sekvi la eŭropan modelon por subteni la reprezentiĝon de TEJO internaciskale. Fine de la Kongreso estis firmaj planoj por la starigo de 2 novaj Sekcioj: la kolombia kaj meksika.

Venis interesaj proponoj, kiel:

-vastigi la amplekson de "AktivAmeriko", tiel, ke ĝi iĝu la voĉo de la Movado en landoj, kie Esperanto ne estas ankoraŭ firme ankrita;

-kadre de la sekvaj Amerikaj Kongresoj okazu Lingva Festivalo por tiel eliri la fermitecon de la E-rondo kaj prezenti sin tiel antaŭ alia medio;

-kontakti respondeculojn de retpaĝoj pri vojaĝoj por konigi la eblecojn vojaĝi malaltkoste pere de Esperanto;

-kreado de datumbazo pri ĝemelaj rilatoj inter amerikaj urboj kaj urboj en aliaj partoj de la mondo (informoj pri amerikaj urboj kaj ĝiaj ĝemelaj, bonvolu sendi al la Amerika Komisiito, Atilio ORELLANA ROJAS).

-starigi reton de kontribuantoj, kiuj monate kaj/aŭ jare kontribuos strukture al la Fondaĵo "Ameriko" de UEA por tiel konsistigi kapitalon por ĝi; -starigi en baldaŭa estontenco Hispanlingvan Sekcion de ILEI.

La Kongreso kalkulis je propra eldonaĵo, nome, "Kuriero de la Nova Mondo", kiu sub la redaktora respondeco de James RESENDE PITON aperis 4-numere.

Laste menciendas, ke antaŭ la dato de la Kongreso, LKK sukcesis aperigi 2 artikolojn en la loka gazetaro kaj dum ĝi en "Excelsior", unu el la plej malnovaj ĵurnaloj de Meksiko, estis dediĉita kvarona paĝo kun foto pri la Kongreso. Cetere, kadre de la Kongreso okazis belarta konkurso por infanoj kaj gejunuloj sub la temo "Kiel mi vidas mian landon" kaj ili estis ekspoziciitaj en la deputitejo kaj en kafejo prokisma al la kongresejo... kies nomo estis "Esperanto" kaj kie la kongresanoj estis akceptitaj de la estro.

Fotoj pri la Kongreso estas rete atingeblaj per

http://br.geocities.com/ctcampinas/take2001 (Piton)
http://web.mit.edu/quark/Public/meksiko/ (Schwartz)
http://Take2001.8k.com/index.htm (Enrique)

La ferma ceremonio estis la momento por invito al la sekva TAKE okazonta en Kubo en la jaro 2004.

Atilio ORELLANA ROJAS
UEA-Komisiito por Ameriko
"Internacia Esperanto-Instituto"
iei001@worldonline.nl


5-a Tut Amerika Kongreso de Esperanto
Meksikurbo   15a ĝis 21a de aprilo 2001

Verkita de   Vladka Chvátalová (Ĉeĥio)
      Ĝenerala Sekretario de TEJO
      Prago la 9-an de majo 2001


Mi partoprenis la Kongreson kiel reprezentanto de TEJO. Tamen, mi provis ne esti tiom oficiala persono kaj konatiĝi kiel eble plej multe ankaŭ neformale kun ĉefe junaj partoprenantoj el Ameriko. Jam dekomence formiĝis iu "kompanio" de gejunuloj ĉeestantaj kaj ni pasigis kune multe da tempo ankaŭ ekster oficialaj aranĝoj. Regis bonega etoso dum la tuta semajno kaj oni sukcesis laŭ mi ege bone kunligi seriozan laboron kun multe da amuziĝo. La Kongreso estis tre bone organizata kaj kio surprizis min multe, prelegoj kaj aliaj aranĝoj komencis plejparte ĝustatempe - tion mi vere ne atendus post miaj spertoj de sudeŭropaj landoj (italoj ne ofendiĝu :-) kun multe da tutjara suno kaj tiom da temperamento.

Mia persona impreso estis, ke multe pli bone ol en Eŭropo funkciis la kunĉeesto de gejunuloj kune kun la pli frue naskiĝintaj, kion montris ekzemple la vespero/nokto, en kiu gejunuloj instruis al si reciproke (sen muziko!) siajn naciajn dancojn kaj pluraj pli aĝaj rigardis ilin kun granda interesiĝo... Multegaj interesiĝis pri la junulara agado en unuopaj landoj kaj pri TEJO kaj fiere oni anoncis sin al mi estante patrono de TEJO.

Dum la solena inaŭguro mi mallonge salutis la kongresanojn nome de TEJO kaj substrekis nian intereson je vera tutmondiĝo de la organizo. Dum la Kongreso mem okazis du prelegdiskutoj de mi gvidataj - unuhora enkonduka "Tutmonda Junulara Agado", en kiu partoprenis ankaŭ pluraj ne-plu-gejunuloj, entute ĉirkaŭ 50 personoj, kaj pli ol duhora kunveno de gejunuloj, dum kiu ni pridiskutis pli konkrete kelkajn temojn. Krom tio, mi partoprenis kelkajn diskutojn pri junularo gvidatajn de Atilio Orellana Rojas (pri tio ekzistos apartaj protokoloj faritaj de diversaj personoj). Ankaŭ kun helpo de aliaj ni preparis etan informstandon kun materialoj de TEJO (sur ĉielarka fono), de kiu malaperis preskaŭ ĉio...

Bedaŭrinde ne povis en la Kongreso partopreni alia estrarano de TEJO, Joaquin Rosillo, pro laboraj kialoj.

IJK 2001 - Strasburgo, Francio

Mi informis pri la strasburga IJK kaj ni parolis pri ebla partopreno de latinamerikaj aktivuloj en ĝi. Kompreneble la ĉefa problemo de ili estas mankanta mono por vojaĝo al Eŭropo. Mi informis ilin pri la vojaĝsubvencioj de TEJO, sed atentigis, ke ili estos ege malaltaj kaj ne kovros la elspezojn. Atilio proponis, ke TEJO povus por elektitaj personoj prizorgi, ekzemple, senpagan restadon (almenaŭ en kategorio de tendumantoj) - por 1-2 brazilanoj, organizantoj de IJK 2002, kiuj samtempe povus partopreni iom en organizado por spertiĝi, por Mayrim Sandoval el Venezuelo, eble iu kolombiano (ekzemple, Ricardo Carillo, kiu ŝatus kandidatiĝi por la estraro de TEJO, same kiel Mayrim), eventuale por iu el Nepalo (Rankrishna Subedi proponus iun alian ol sin mem por ebligi spertiĝon ankaŭ al aliaj personoj el Nepalo; por nepalanoj eble eblas organizi senpagan aliĝon pere de Fondaĵo Azio).

IJK 2002 - Brazilo

Mi parolis kun Leonardo Janz, unu de organizantoj de IJK en Brazilo. Ĉefe ni parolis pri loko de la Kongreso. Mi demandis, ĉu eblus okazigi ĝin en nordo de la lando, proksime al Fortaleza, kie okazos en la sama jaro UK. La proponata loko Pato Branco troviĝas en suda Brazilo, kaj do distanco estas ege granda, pliproksimigo de lokoj povus posti pli da partoprenantoj al ambaŭ aranĝoj. Oni informis min, ke efektive ĉiuj eksterlandanoj devas nepre unue alflugi al Sao Paulo aŭ Rio, kiuj troviĝas ne tiom malproksime de Pato Branco, kaj poste de tie flugi, ekzemple, al Fortaleza. Tio signifas, ke por pluraj personoj tiu distanco de UK kaj IJK ne devus esti problemo. La demando estas, kiel tio influus la nombron de ĉeestantoj de Brazilo mem aŭ de proksimaj landoj.

Leonardo ankaŭ argumentis, ke en nordo ne ekzistas forta grupo surloke, kiu povus okupiĝi pri organizado, tamen promesis esplori pri tio. Li informos nin ĝis nia junia estrarkunsido, nome ĝis fino de majo 2001. Mi petis lin ankaŭ prezenti al TEJO kiel eble plej multajn informojn pri planoj por IJK, tiel ke la estraro povu decidi dum la estrarkunsido pri certa okazigo de IJK en Brazilo. Mi petas al ***Holger*** informi Leonardo kiel eble plej detale pri ĉiuj mankoj de la peto.

Junulara Festivalo Panamo 21-28 julio 2001

Ŝajne kolombianoj facile povas veni por helpi prezenti TEJO-n kaj junularan E-agadon, ili loĝas plej proksime kaj ne bezonas vizon. Oni entuziasmiĝis pri la ideo (mi kredas, ke de Enĉi?) prezenti TEJO-n pere de lingva festivalo. Mayrim, kiu partoprenis TEJO-seminarion en Budapeŝto marte kaj spertiĝis pri tio, povus helpi. En Panamo laŭ Atilio estas juna esperantisto, kiun oni povus envolvi (Roberto Perez Branco). Atilio jam kontaktas kun li. Ĉu TEJO povus pagi vojaĝkostojn, ekzemple, al Hokan? Oni esprimis deziron spertigi ankaŭ por estonto multajn amerikajn aktivulojn, por ne devi alporti homojn el Eŭropo por similaj aranĝoj.

Trejnado en Ameriko

Atilio kaj Mayrim informis pri sia interparolo kun Enĉi Barkoviĉ, laŭ kiu ili dezirus inviti ŝin al trejnado de amerikaj aktivuloj ĉirkaŭ la dato de IJK en Brazilo (antaŭ aŭ poste laŭ dato de UK) en sidejo de PEA (Paranaa E-Asocio). Aldone oni povus okazigi trejnadon antaŭ IJK, ekzemple, en Kolombio. Ŝajnas ke Latinameriko estas granda fonto de fortoj por TEJO, kaj ke gejunuloj tie sopiras je spertiĝo kaj kunlaboro kun TEJO, aperis en lasta tempo ŝajne homoj preparitaj por gvidi la agadon tie, kaj ni devas kapti tiun ŝancon! Mi kredas, ke dum IJK en Brazilo oni povus eĉ sukcesi pri teamo de trejnistoj, de ĉeestontaj jam iom spertaj aktivuloj, tiel ke Enĉi ne devu trejni dum 24 horoj tage... Eĉ se tio devus kosti al TEJO, tio estas unika ŝanco por malplieŭropigi nian "tutmondan!" organizon, en iu kontinento oni ja devas komenci, kaj la komunikado kun latinamerikanoj ŝajnas funkcii finfine ege bone!

KER ĝenerale

Ekzistas granda intereso je KER, do eksteraj rilatoj, la problemo estas, ke la gejunuloj ne scias, kiel kontakti kaj rilati kun aliaj organizoj. Minimume necesas sendi al kelkaj homoj KER-manlibron kaj aliajn praktikajn informojn -- ekzemple al iu el Kolombio, Venezuelo, Brazilo, eventuale de aliaj landoj.

Kolombio kiel Landa Sekcio de TEJO

Kun kolombia aktivuloj Ricardo Carillo, Ruben Torres kaj Jimmer Vasques mi parolis pri ebla akcepto de ilia junulara organizo (ABEJA) kiel Landa Sekcio de TEJO dum IJK 2001 en Strasburgo. Mi konstatis, ke ne okazis oficiala kunveno de la organizo kaj do oficiale ĝi ne estis fondita, sed ĝi ja funkcias. Ĝis proksimume fino de junio necesus okazigi tian kunvenon, sendi kandidatan leteron por la Komitato de TEJO kun listo de estraranoj kaj membroj kaj priskribo de aktivecoj, statuto jam ekzistas kaj estis sendita al TEJO.

Junularaj sekcioj en Ameriko

Ĝenerale mi konstatis laŭ informoj de pluraj landoj, ke la ĉefe eŭropa modelo de junularaj sekcioj de plenkreskaj organizoj ne estas ofta kaj bezonata afero en Ameriko. Ne estas farata tiom granda diferenco inter junuloj kaj maljunuloj, oni ne sentas bezonon krei proprajn organizojn. Ekzemple en Kubo plej multaj membroj de organizo estas junaj (eĉ centoj da membroj, multaj studentoj kaj infanoj), sed ne ekzistas junulara sekcio kaj ankaŭ ne streboj al ĝi. TEJO devus ŝanĝi sian eŭropan pensmanieron kaj provi iel kunlabori ankaŭ kun gejunuloj de ne-junularaj organizoj, ĉar ili en kelkaj regionoj simple neniam ekzistos.

Kandidatoj por estraro

Mayrim Sandoval el Venezuelo kandidatiĝos al la estraro de TEJO en Strasburgo, verŝajne por la posteno de ĝenerala sekretario. Mi retiriĝus en tiu kazo de la estraro kaj helpus al ŝi komence, eventuale mi povus transpreni kiel iu helpanto kelkajn rutinajn taskojn de ĝensek por ebligi al ŝi eki novajn projektojn, por kiuj oni kutime ne havas tempon ĝuste por tro da rutinaĵoj. Krome ŝatus por la estraro kandidatiĝi Ricardo Carillo en Kolombio, kun kiu TEJO tenas jam kontakton ekde iom da tempo. Ekzemple li povus transpreni kampon Landa Agado. Mi jam informis lin pri proceduro. Estus bone, se ili ambaŭ povus partopreni en IJK Strasburgo por prezenti sin al la Komitato antaŭ la elektoj, sed ili estas informitaj, ke ankaŭ nur skribaj kandidatiĝoj eblas.

Centro de amerika agado en Venezuelo

Mayrim proponis uzi oficejon de venezuela "plenkreska" organizo por kvazaŭ sidejo de TEJO en Ameriko, el kiu ŝi kaj aliaj povus kunordigi diversajn aktivaĵojn. Mi petis al ŝi ĉefe unue prezenti buĝeton. Krome, ŝi menciis, ke ŝi konas en Venezuelo manaĝeron, kiu spertas pri financado de neregistaraj organizoj, kaj eble li povus trejni kelkajn aktivulojn pri tio.

Adreso tejo-aktivuloj

Mi aldonis post la kongreso kelkajn adresojn de junaj aktivuloj al la dissendolisto tejo-aktivuloj@esperanto.org, nome tiujn de Leandro Garcia Rodriguez de Oaxaca, Meksiko, kiu kun siaj gefratoj ekde longe okazigas kursojn en sia urbo kaj demandis min, kiel rilati kun TEJO kaj rakontis pri la kursoj; de Leonardo Janz el Brazilo, organizanto de IJK 2002, Jacob Schwartz el Usono, Luis Cantillano el Kostariko kaj de Jeneeya Suwal el Nepalo, kiu persone ne ĉeestis, sed rekomendis ŝin kiel aktivulinon Ramkrishna Subedi, nia komitatano C, kiu alvenis fine de la Kongreso.

Informmaterialoj

Mi kolektis kelkajn materialojn, ĉefe informilojn de amerikaj organizoj, kiujn ni povas arkivi en la Centra Oficejo.

Mi taksas la ĉeeston kaj prezentiĝon de TEJO pozitive, plej grave laŭ mi estas, ke TEJO montris sian intereson je okazaĵoj en Ameriko. Ni devus strebi al partopreno de reprezentanto en ĉiu grava aranĝo en diversaj kontinentoj, ĉar tio estas la plej rekta vojo al pli bona kaj pli internacia estonto de la organizo.

Venonta TAKE okazos en 2004 en Kubo.

      Vladka Chvátalová
      vchvatalova@hotmail.com

PS:   Bonvolu skribi al mi, se vi bezonas pliajn detalojn pri iu temo, aŭ kontakton je aliaj menciitaj personoj.


Raporteto pri la
5-a Tut Amerika Kongreso de Esperanto
15a ĝis 21a de aprilo 2001

Verkita de Ricardo Carrillo (Kolombio)
      Sabato 5a majo 2001


Estimataj geamikoj:

Tre malfacile mi povas esprimi per vortoj tian amuzan, amikecan, ĝuigan kaj afablegan etoson kiel tiu travivinta en Meksikio dum la ĵus pasinta Tutamerika Kongreso de Esperanto.

Unue, la granda gastigemo kaj sindono de la gemeksikanoj bele impresis min, tio certe helpis la sukceson de tiu evento.

Dum la antaŭa semajno al tiu kongresa, mi ricevis kelkajn samideanojn en la flughaveno, sed bedaŭrinde kelkaj ne vidis min! Ho ve! Mi faris etan verdan flagon, kaj post tiam kiam mi informiĝis pri tiu problemo, do, mi faris grandan verdan flagon, multe videblan por miaj karaj alvenintaj samideanoj. Sed tio tute ne estis problemo, ĉio iris enorde.

Dum tiuj tagoj mi kaj Jimmer helpis la LKK-anojn pretigi lastminutajn aferojn por la kongreso. Kiom da entuziasmo kaj nervo!

Dimanĉe ni interkonatiĝis kun la aliaj gesamideanoj kaj komencis travivi tian amikecan etoson propra de Esperantaj eventoj.

S-o Atilio Orellana komencis prelegi kaj diskutrondi pri la Esperanto movado, tre interesa temo al ĉiuj spektantoj.

Venonte, ĉiuj programeroj estis ege interesaj kaj buntaj:

La interkona vespero, kiam multaj artistaj kongresanoj donacis multe da ĝojo al la aliaj, ni lernis kanzonetojn, dancojn, rakontojn, poemojn kaj tre amuzan ridigon ("sketch") far de la kubanoj. La klasoj pri dancoj daŭris multe (ĝis frumateno!).

Ekspozicio de arto infana kaj junulara, tre diversa kaj mirinda; la oficiala malfermo, kun tre interesa indiĝena ceremonio kaj vortoj de la gravuloj tieaj: S-ino Mikela Lipari -- ĝenerala sekretariino de UEA, S-o Atilio Orellana, S-ino Leonora Torres, Vladka Chvátalová, estroj de Meksikurbo kaj aliaj samideanoj; prelegoj pri diversaj temoj, estonteco de nia movado, endokrinologio, arkitekturo, filatelo, historio, junulara movado, naciaj movadoj, kurso de naŭatla lingvo, Cseh-metodo, ekzamenoj...

Tre grava prezentado de la libro "Tra l'okuloj de l'venkitoj", de grava meksika verkisto S-o Portilla, tradukita de S-o Juan Jakobo Schmitter-Soto. La verkisto legis mesaĝon en esperanto kaj montriĝis tre interesata pri nia kara lingvo kaj la nuna monda diskriminacio rilate lingvojn en la mondo; meksika nokto, kun tipaj meksikaj muzikoj, dancoj kaj vestaĵoj, kaj kelkaj samideanoj dancis sur la scenejo! Tre amuze; ekskurso al Soĉimilko, beleta lago kiun ni trapasis sur tipaj ŝipoj nomigitaj speciale por la okazo: Ludoviko, Esperanto kaj... (mi forgesis la alian nomon, tiu de fama virino, ve).

Muzikero pri ĉambro-muziko, tre bela, mi speciale memoras eron nomata "La kato kiu dancas valson" pro ŝerco kiun faris Jimmer poste (la sono de la violono estis ege simila al tiu de kato).

Ekskurso al Teotiuakan', tre fama kaj mirinda loko, plena je piramidoj kaj manfaraĵoj aĉetindaj. Sekvante al Ruben "Indiana" Torres, ni riskis eniri la sunan piramidon per flanka enirejo, estis tre malhela tunelo, tre memorinda sperto.

Bela ĥoro kiu kantis tipajn kanzonojn, eĉ unu en la esperanta. Je la fino, la ĥoro omaĝis al ĥorano, tre kortuŝa momento.

Ekskurso en la urbocentro, vidante multajn belajn lokojn kaj muzeojn; eksterkongrese, ni tagmanĝis kune, vizitis aliajn lokojn, aĉetadis, retumis ĉe la retkafejo "Esperanto" (jes, ĝi troviĝas nur unu bloko for de la kongresejo, kaj sia estro rakontis al ni pri ĝia nomo).

Konkurso pri oratorio; solena fermo, kun multaj gratuloj pro la sukcesa kongreso, atestiloj al la partoprenintoj, fotoj, ridetoj,... Kubo anoncis oficiale sin kiel venonta TAKE-ejo; la oficiala bankedo, kiam ni profitis muzikbandon kaj dancis la tutan nokton, tre amuze, je rondoj, grupaj dancoj...

Jen la 22n de aprilo, dimanĉe, kiam ni vizitis la Antropologian Muzeon, tre granda kaj mirinda loko; persone, mi ĉeestis tie dum pli ol tri horoj, lernanta multe pri tutamerikaj kulturoj, ĉefe indiĝenaj el Meksiko. La plej mirinda muzeaĵo: la Azteka Suna Ŝtono (Azteka Zodiako), tre fama kaj grava antropologiaĵo.

La 23n, lunde, ni komencis la postkongresan ekskurson, rekte al Oahaka.... nu, certe mi ne devas diri "ni", ĉar mi kaj Jimmer atingis la hotelon tre malakurate (kvankam ni eliris frue el nia gastigejo, sed pro tio ke estis plej trafika horo, nek per taksio, nek per metroo, nek per kurado ni atingis ĝin akurate... nekredeble). Tio ĝenis ĉiujn multe, sed Amanda estis tiom priokupita, ke ŝi igis la ŝoforon reveni al la hotelo (kiam la buso ja estis survoje al Oahaka)... sed ni ankoraŭ ne alvenis. Mi profitas la okazon por pardonpeti pro tio. Ĉiukaze, mi kaj Jimmer atingis Oahakan per alia buso.

Marde, ni vizitis la vilaĝon Mitla, vidis ruinaĵojn kaj vizitis tipan familian entreprenon pri drinkaĵo nomata Mezkal', el agavo. Mi iĝis tradukisto samtempa (estis mia nurunua sperto tia, verŝajne mi sukcesis) kaj vidis la plej dikan arbon en la kontinento (eĉ en la mondo).

Merkrede ni vizitis la ruinaĵojn kaj piramidojn en Monte Alban, tre bela loko, certe oni povas sperti pacan kaj legendan indiĝenan ejon. Mi ekkonis praan sportejon, kie la indiĝenoj ludis la "pilkan ludon". Sed tio ne estis kiel hodiaŭa ludo, ili adoris siajn diojn kaj la pilko trairis la sportejon kiel la suno trairas la spacon, estis religia evento por ili.

Pro tio ke la tempo flugis tre rapide, kaj ni vidis alveni la tempo forflugi al Kolombio (kaj aliaj al siaj landoj), ni apartiĝis el la oficiala ekskurso por koni meksikajn strandojn kiel tiuj de Kaŝita Haveno kaj Akapulko. Aliaj iris pli suden kaj vizitis Merida kaj Chichen Itza'.

Merkrede nokte, do, ni ĝisbaldaŭis niajn karajn gesamideanojn ĉe la hotelo, kaj subite, Amanda donacis al ni belegan kaj mildetan kanzonon pri amikeco. Ŝi ploradis tiom ke eĉ ne povis kanti tiun kanzonon, tio tre multe kortuŝis nin. Certe tio estas unu el la plej belaj momentoj travivintaj iam en mia vivo, bela bela bela sperto.

Kaj jen la fino de la paradiza tempo! Revene al mia ĉiutaga vivo... ve! Certe mi revas pri la venonta Esperanta evento kiam ni travivos denove tian etoson, plena je verdaj koroj.

Dankon Zamĉjo! Kaj vivantaj anĝeloj!


5-a Tut Amerika Kongreso de Esperanto
15a ĝis 21a de aprilo 2001

Verkita de Mayrim Carolina Sandoval Durán
      Valencia Esperanto Klubo (Venezuelo)
      Dimanĉo 6a majo 2001


Saluton!!!

Jen iomete pri la gejunuloj dum la 5-a TAKE...

Amerika Junularo Estonteco: Brila kaj Bela!!!

La lando de la Naŭatla lingvo, Meksiko, malkaŝis ĝiajn sekretojn antaŭ la granda scivolemeco de la amerikaj gejunuloj kiuj gaje partoprenis la 5-an Tutamerikan Kongreson de Esperanto (5TAKE), kun la temo "Ameriko: Unu kontinento, Diversaj Historioj".

Vladka Chvátalová, Ĝenerala Sekretario de TEJO, estis unu inter la gravuloj partoprenintaj ĉi tiun ankaŭ gravegan kongreson dum kiu multege da diskutado pri la estonteco de la Esperanto Lingvo en la kontinento, kaj pri la graveco de la junularaj aferoj, tie ŝi direktis la diskutado pri TEJO kaj la junularaj aferoj en Ameriko, kun ege bonaj rezultoj kiuj montras ke en Ameriko estas multaj brilaj junuloj kiuj laboras kaj laboros por Esperanto.

Brile partoprenis Amanda Higley, usonanino kiu vere spertis la Pasportan Servon, voĵaĝante dum jaro kaj duono tra Europo, kaj kiu nun prelegas en la diversaj universitatoj de Usono kaj Kanado pri sia sperto kaj uzas siaj prelegoj kiel ilo por vigligi la junularan movadon en Nordameriko, kaj kiu dum la kongreso ankaŭ gvidis ege interesa diskut-sesio pri la instruado aŭ misinstruado de la Amerika historio en la tuta kontinento, kiu estis unu el la plej interesaj aktivaĵoj el la kongreso.

Inter la diversaj punktoj diskutitaj dum la kunsidoj estis Amikoj tra Ameriko, la ankoraŭ nur reta, dissendolisto kiu celas kuniĝi en unu organizo la junularo de la tutameriko por kunlabori: por, pro kaj per Esperanto. Estas rimarkinda ke preskaŭ ĉiuj el la gejunuloj partoprenintoj estas aktivaj membroj de Amikoj tra Ameriko.

La amerikaj junaj partoprenantoj estis: Leonardo Janz el Brazilo, Eddy el Nikaragvo, Luis Cantillano el Kosta Riko, Ricardo Carrillo, Jimmer kaj Jennifer el Kolombio, Mayrim Sandoval el Venezuelo, Aurora García el Meksiko, Jacob Schwart kaj Amanda Higley el Usono.

Ankaŭ ili diskutis pri la preskaŭ certa ebleco de Brazilo kiel gastiganto de la venontjara IJK, kiu promesas esti interesa ebleco por tiuj kiuj ankaŭ volus partopreni en la UK en Fortaleza venontjare en la lando de la "Samba Muziko kaj la Karnavaloj", tio povas esti ege granda oportuno kaj multaj intecas partopreni en tiu du grandaj aranĝoj.

Aliflanke, gejunuloj diskutis pri ekkomenci okazigi venontjare TEJO-semianrioj kaj trejnado por aktivuloj de Ameriko, kio rezultos en la plibonigado de la junulara movado en tiu ĉi kontinento, kaj multaj zorgas pri tiuj aferoj nun, pli ol antaŭe.

Gravaj helpintoj de la diversaj junularaj kunsidoj kaj aferoj estis Atilio Orellana, kiu multege helpis al la diversaj partoprenantoj kaj kiu multe zorgas pri la junularaj aferoj en Ameriko.

Sed ne ĉio estis seriozaj diskutoj, tute ne... kie estas amerikaj gejunuloj ĉiam estas festo oni diras... kaj dum la kongreso tio tute veris, multo da gajeco, kantado, dancado, promenado tra la urbo, kaj grimpado sur la piramidoj amuzis al la gejunuloj.


5-a Tut Amerika Kongreso de Esperanto
15a ĝis 21a de aprilo 2001

Verkita de Sally Lawton (Usono)


Aliĝis al la TAKE pli ol 160 partoprenantoj el Eŭropo, Afriko kaj Tut Ameriko. La 40+ afrikanoj havis problemojn pri vizoj. Eble alvenis iuj malfrue post mia foriro.

Estis belaj muzikaj kaj dancaj prezentoj. Estis pensigaj prelegoj. Estis du bonaj ekskursoj, unue al Soĉimilko, kie ni sidis en buntaj kanalboatoj por rigardi la ĝardenojn surborde, kaj aŭskulti (kaj pagi) muzikistojn sur aliaj boatoj; aŭ eĉ aĉeti orelringon, kolĉenon de vojaĝanta vendisto. Ni ankaŭ povis ĝui bieron dume.

La dua ekskurso estis al la piramidoj de Teotihuacan norde de la urbo. Multaj, inkluzive mi, grimpis al la supron de la plej alta, tio de la Suno, laŭ la mallarĝaj deklivaj ŝtuparoj. Mi ne rapidis sed plurfoje ĉesis por foti kaj rigardi ĉirkaŭe al la montoj kaj la aliaj piramidoj. La vetero estis perfekta dum la tagoj de mia vizito.

Post la piramidoj ni tagmanĝis ĉe tre eleganta restoracio, kaj la vetero komencis ŝanĝi malrapide. Nuba aero sternis sin supre.

Estis multe da aliaj ĝuaj aferoj dum la Kongreso kun novaj kaj malnovaj amikoj. Sed mi devis foriri bonŝance antaŭ la inversio iĝis ĝena.

Post du jaroj estos 6a TAKE eble en Brazilo, eble en Kubo. Ĉu vi iros?


5-a Tut Amerika Kongreso de Esperanto
15a ĝis 21a de aprilo 2001

Verkita de Santiago Álvarez (Kolombio)
      Ĝenerala sekretario de la Bogotá Esperanto-Klubo
      Bogoto la 21-a de majo 2001


      La Tutamerikaj Kongresoj

Kiel sciate la kongresoj latinamerika en Brazilo kaj tutamerikaj en Argentino, Kostariko, Kolombio kaj Meksiko estis sukcesaj. Ĉi-lasta atingis plej grandan nombron da ĉeestantoj el diversaj landoj, kaj lasis en la sento de la homoj la deziron reveni tien. La venonta TAKE okaziĝos en Kubo, kie la esperantomovado fortiĝas. Ni nur skribas kelkajn elpensaĵojn originitajn de la teksto de la kongresaj konkludoj.

* Ni kutimas diri tion, kion ni devas fari sed oni ŝajnas forgesi KIEL fari ion. Al la rezolucioj, tiel en Meksiko kiel ekzemple en Kolombio, sendube ege oportunaj, mankas almenaŭ iaj indikoj por ilin plenumi.. Pro tio, la plej proksima al kompetenta realiĝo estas la (4) kiu diras: "...la organizadon de trejnseminarioj pri informado, instruado kaj aplikado de Esperanto". Ĉe tiuj kunvenoj oni analizus la vojojn, la rimedojn, por konkrete atingi determinitajn celojn.

* El la dua (2) "...la plivastigon de Brazila Esperantisto al tutkontinenta revuo", ni deduktas la kreadon de tutamerika revuo kies nomo povus esti ekz. "Amerika Esperantisto", kaj kies sidejo, direktado, kaj komencantaj redaktoroj kaj eldonejo estus en Brazilo. Pluraj verkistoj, reprezentantaj la amerikajn landojn bone akrigus la plumon por reliefigi la revuon.

* La ideo de la ŝtatoj de Ameriko atingi la komercan unuiĝon en si mem estas laŭdinda. La horora falo en unuiĝan globaliĝan ekspluatadon estus alia afero kontraŭa al la bezonoj de la homaro. Do, se la amerikaj ŝtatoj organizas inde prosperan komercadon, oni kontentiĝos. Kaj ni, esperantoparolantoj, devas memori ke ankaŭ dank´ al la kuna laboro de esperanto-komerco, esperanto-kulturo, esperanto-turismo kaj esperanto-scienco, Esperanto-movado trovos nepre tujan sukceson.


      UEA por la Pacpremio

Ankoraŭ ni ne scias ĉu en Meksiko oni parolis pri la monda premio pri paco por UEA. Verdire, ĝi meritas ĝin kaj torenta kaj publika kanpanjo favore al tiu aljuĝo estus pli efika ol diplomataj paroladoj. Kiom da milionoj da subskriboj oni povas kolekti por ĉi tiu celo? Tamen, oni proksimiĝos al plijusta rezulto se tiu nepra kampanjo estus farita de UEA, SAT, Fondaĵo Lapenna, kaj de ĉiuj aliaj organizoj religiaj, edukaj, kulturaj ktp., por ke simple la premio estu aljuĝita al ESPERANTO. Inter aliaj avantaĝoj tiel agi, estas la libera spaco por ke UEA senpreme povas libere labori por la atingo de la premio.

      Unu el niaj celoj

Dum unu el niaj kunvenoj ni konsentis ke la delegacio kolombia al TAKE-2001 estis eca. Tamen, ni pensis ke iuj el ni, ankaŭ altvaloraj homoj, estus povinta vojaĝi se ili estus havinta monon. Laŭ tiu konsidero, nia Prezidantino Martha Gallo Gómez proponis ke la Klubo ekde nun ŝparu monon por ke iu alia partoprenos la venontan kongreson en Kubo.

Se la diversflankaj organizoj, en la mondo, sendus, post demokratia voĉdonado, sian delegiton al la universala kongreso, tiu evento tre altkvalitiĝus. Tiam, UEA fariĝus ankoraŭ pli universala.


Bogoto la 8-an de Majo 2001

TAKE-2001
La revenintoj elmontras kontenton. S-ro Rikardo Carrillo raportis pri la alloga kaj bonorganizita Kongreso okazinta en Meksiko. Tiuj, kiuj ne povis, ĝenerale pro manko de mono, ĉeesti la grandiozan eventon, atente aŭskultos niajn vojaĝintojn. Rikardo enfazis pri la rimarkinda aktivado de la kolombianoj dum la kongreso kaj la intereso de pluraj partopreni nian eventon en novembro.


Bogoto, la 19-an de aprilo 2001

TAKE-2001
Ses kolombianoj vojaĝis al Meksiko por partopreni la "Kvinan TutAmerikan Kongreson". Verŝajne, tiu kongreso okazonta en nia frata respubliko de Meksiko, indikos al la tuta Ameriko, optimajn vojojn por la estanteco kaj la futuro de nia esperantomovado. Al Rubén, Ricardo, Jimmer kaj fraŭlino Tovar, ni deziras feliĉajn restadon en Meksiko kaj partoprenon en la kongreson. Bedaŭre, Luis Jorge Santos trovis malfacilaĵojn reprezenti Kolombion pro neebleco vojaĝi.


Santiago Alvarez
santialv@multi.net.co


Tagoj Apud la Danubo
25a de marto ĝis la 1a de aprilo 2001

Verkita de Mayrim Carolina Sandoval Durán
      Valencia Esperanto Klubo (Venezuelo)
      Dimanĉo 6a majo 2001


Tagoj Apud la Danubo

La Belega Budapeŝto sur ambaŭ flankoj de la granda Danubo rivero, estis la atestanto de una el la plej belaj primtempaj semajnoj de la jaro 2001, kiam inter la 25 de marto ĝis la 1a de aprilo, 35 homoj el 23 landoj kunsidis por lerni kaj interŝanĝi kaj ankaŭ certe por amuziĝi sub la bunteca ombro de la TEJO-seminario "Lingva Ĉielarko, ponto al kulturaj trezoroj".

Gravuloj kiel Atilio Orellana Rojas, Dennis Keefe, kaj Mauro la Torre, disdonis iliajn spertojn pri diversaj internaciaj projektoj kiel: Interkulturo, Indiĝenaj Dialogoj kaj la Lingva Festivalo movado, tiu lasta, la ĉefa celo de la seminario, kaj la ununura projekto kiu estis disvolvita en la seminario.

La internacia etoso estis plena da interesaj momentoj dum kiuj ĉiuj lernis multon pri aliaj landoj kaj kulturoj, kiel la internacia vespero dum kiu ĉiuj prezentis sian landon kaj tipajn manĝaĵojn, aŭ la arta vespero kun tipaj dancoj kaj kantoj.

Dum unu vespero estis prezentitaj 20 lingvojn en Lingva Festivaleto, kiu estis organizita de la partoprenintoj, por senti la ideon de la projekto, ĝi ankaŭ kalkulis la ĉeestado de kelkaj vizitantoj de la urbo.

Dum tiu festivaleto, ĉiuj lernis pri la lingva diverseco kaj ĉiuj multe ĝojis viziti la lingvojn de siaj plej karaj samseminarianoj. Tiu sperto konsciigis al la partoprenantoj pri la simpleco kaj vera ebleco de la organizado de lingvaj festivaloj, sed tamen ankaŭ montris kiom interesa povas esti la lingva festivalo kiel ilo kiu lumigas al la mondo pri la lingva diverseco kiel ponto al la kulturo.

En la unua tago la partoprenatoj estis nur tio ĉi: homoj el diversaj landoj kiuj alvenis por interŝanĝi kelkajn spertojn, sed je la fino, ĉiuj estis homoj pli ol fratoj kiuj certe neniam forgesos la Tagoj apud la Danubo!!!


01   02   11   20   31 32 informoj   33 prelegoj  
39 kial   40 rezolucioj   41 42 raportoj  


  Vokita     fojoj.  
  Enrique,   4 oktobro 2001  

  Hejmpaĝo:  
  Komentoj al:  

Eeo.8k.com .  
Enrique@eeo.8k.com