Gerda Malaperis
Rakonto de Claude PIRON
Ekzercoj por ĉapitroj 21 - 25 (en Esperanto)

"La Gerda Kurso" en la reto kun demandoj kaj ekzercoj post ĉiu ĉapitro.
Ĉi tiu paĝo havas la ekzercoj por ĉapitroj 21 - 25
Estas 25 ĉapitroj entute.
Kopiita 14 novembro 1999 de:
http://www.esperanto.org/gerda/

Versio 31 julio 2005

Libro. Kompleta libro, en unu paĝo, 25 ĉapitroj.

Vortaro. Estas vortaro por la tuta libro, por ĉiu ĉapitro.

Ĉapitroj:     1     6     11     16     21     Reveni


"Gerda Malaperis"
Rakonto de Claude PIRON

Ĉapitro   21   (dudek unu)


La sekreta societo

Gerda sentas sin pli bone. Ŝi ĵus finis manĝi. Foriris Linda, Tom kaj la policano. Ŝi parolas kun Bob, tre mallaŭte. Ili ja devas atenti, ĉu iu proksimiĝas aŭ ne. Feliĉe, eĉ sen speciale aŭskulti, ŝi ĉiam bone aŭdis, sufiĉe frue, kiam la aĉulo venas. Bob plaĉas al ŝi. Li estas granda kaj forta, kun esprimo de bonkora, sindonema hundo.

Ili parolas pri siaj vivoj, pri la lastaj okazaĵoj. Kiam ŝi parolas pri sia edzo, lia vizaĝo ŝanĝiĝas, alprenas iom malĝojan esprimon. Ĉu li enamiĝus al ŝi?

Kaj jen aŭdiĝas paŝoj. Bob saltas sub la liton, provas rapide trovi ne tro malkomfortan pozicion sub la lito. "Ne brui", li diras al si, "plej grave, plej necese estas ne brui!"

Envenas la gardanto, la aĉa malgrasulo, kiu, per siaj vortoj pri manĝo, tiom suferigis Gerdan. Sed ĉi-foje ŝi povos kontentigi lin. Kia plezuro!

"Mi konsentas", krias Gerda, kiam la maldika aĉulo malfermas la pordon. "Mi akceptas vian proponon. Mi ne plu elportas. Mi tradukos vian aĉan paperon. Liberigu mian filinon, kaj donu al mi manĝi, mi petas."

"Jen", simple diras la maldikuleto, kaj li elprenas el sako panon, kolbason, kukon, fruktojn, ĉokoladon, kaj eĉ botelon da lakto. Gerda manĝas silente; ŝi povus manĝi eĉ pli, kvankam ŝi ĵus iom manĝis. Bob, aŭdante la manĝobruon, pli kaj pli malsatas, sed kion li povus fari?

"Nun, bonvolu klarigi al mi, kio estas skribita sur tiu malnova papero", la vizitanto diras.

Kaj Gerda klarigas. Ŝi rakontas, ke temas pri la trezoro de la Lumoserĉantoj. La Lumoserĉantoj estis sekreta societo, kiu naskiĝis en la dekkvina jarcento kaj daŭris, jen forta, jen malforta, laŭ la epokoj, ĝis la mezo de la dekoka jarcento. Ĝi havis membrojn en tre multaj landoj, en popoloj plej malsamaj. Katolikoj, protestantoj, ortodoksuloj, judoj, islamanoj, budhanoj kaj aliaj estis membroj de tiu internacia aŭ supernacia societo. Ilia celo estis sekrete labori por la unuigo de la mondo, de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj, kaj por ke la malsamaj tradicioj interkompreniĝu. Ili estis morala kaj filozofia elito. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al ili komuniki, el kiu ajn lando aŭ popolo ili estis. La ŝtatoj, kiam ili malkovris la ekziston de la Lumoserĉantoj, ektimis tiujn homojn, miskomprenis iliajn celojn, kaj ilin persekutis. Inter la Lumoserĉantoj, tre riĉaj homoj troviĝis. Tial, laŭ diversaj malnovaj dokumentoj, ilia trezoro estas multvalora. Tiu ĉi papero estas fotokopio de dokumento, kiu tre precize indikas, kie oni kaŝis la trezoron.

Gerda klarigas, tradukas, kaj la viro notas ĉiun detalon sur etan notlibron. Kiam ŝi finis, li diras:

"Dankon. Nun ni havas, kion ni deziris. Mi foriras. Mi lasas vin tie ĉi. Ni decidos poste, kion ni faros el vi. Adiaŭ, belulino, adiaŭ."

Nur post kiam la pordo fermiĝis kaj la bruo de la paŝoj forsvenis, aŭdiĝas de sub la lito voĉo, kiu diras:

"Ĉu vi lasis al mi iom de tiu kuko?"


Demandoj   21   (dudek unu)

Pri kio parolas Gerda kaj Bob?

Kio okazas post iom da tempo?

Kion promesas Gerda?

Pri kio temas la papero?

Kiuj estas la Lumoserĉantoj?

Kial la ŝtatoj persekutis ilin?

Kiam la aĉulo foriras?


Ekzercoj   21   (dudek unu)

Ekzemplo:

kunligita aro:

---> kunligita aro: grupo

Trovu la vortojn!

administrejo por transportado de leteroj:
agrable sentiganta, kiel sukero:
ano de la militistaro:
antaŭe pripensita kaj ordigita aranĝo de realigota agado:
aro de aĵoj kun samaj ecoj:
arto aranĝi sonojn en maniero plaĉa por aŭskultado:
ĉe la flanko kontraŭa al tiu de la koro:
ĉiu el la okazoj, kiam io okazas:
dekstra aŭ maldekstra parto:
ebleco de sukceso:
elstara parto meze de vizaĝo:
estiĝi, fariĝi en iu loko aŭ momento:
farota laboro aŭ servo:
fordoni ion interŝanĝi por mono, malaĉeti:
frua parto de tago antaŭ tagmezo:
granda movebla objekto por uzado en domo:
ĝentile esprimi al iu sian kontentecon pro ties sukceso aŭ feliĉo:
io plata, el kio oni manĝas:
je la tago antaŭ la nuna tago:
korpaj ludoj:
kovri la korpon per io portebla:
kunligita aro:
malalta aŭ maldika:
maldika aĵo, sur kiu oni skribas, kaj el kiu oni faras librojn:
mallonga memoriga skribaĵo:
mallonge antaŭe:
manĝaĵo kun multe da akvo:
okazanta pli antaŭe, proksime al la komencotempo:
pansimila sed pli dolĉa bakaĵo:
perforte dispecigi:
reciproka mortigado inter malamikaj homgrupoj:
restoracia servisto, kiu alportas la trinkaĵojn kaj manĝaĵojn:
ruĝeco, blueco, bruneco, verdeco, nigreco, ktp:
ruĝete terkolora:
sciigi al alia persono, kion oni aŭdis, vidis kaj trovis:
sin movi tra la aero:
speco de simpla manĝaĵo:
supra kovrilo de ĉambro:
vere ekzistanta kaj kontrolebla:
vojo inter domoj en urbo:

La vortoj estas:

bruna, dekstra, dolĉa, flanko, fojo, flugi, frua, gratuli, grupo, hieraŭ, ĵus, kelnero, koloro, kuko, mateno, meblo, milito, muziko, nazo, noto, okazi, pano, papero, plafono, plano, plata, poŝto, raporti, reala, rompi, soldato, speco, sporto, strato, supo, ŝanco, tasko, telero, vendi, vesti


Ĉapitro   22   (dudek du)


En la kaverno

Baldaŭ venis la policanoj, por ilin liberigi. Gerda reiris hejmen, al siaj filino kaj edzo. Sed Bob rapidis al la flughaveno. Li volis ĉeesti kun Linda kaj Tom, kiam la policano arestos la kaptintojn de Gerda.

Estis sufiĉe multekosta vojaĝo, sed la familio de Gerda -- riĉa familio -- pagis por ili la bileton, tiel esprimante sian dankemon.

Ĉar la policano kaj la gejunuloj sciis pli frue ol la ŝtelistoj, kie troviĝas la trezoro, ili havis multe da tempo por prepari sin. Ili ne dubis, ke la aliaj venos kiel eble plej baldaŭ, kaj ke la tuta bando venos. Kutime tiaj homoj ne fidas sin reciproke, kaj volas kune ĉeesti por certiĝi, ke neniu kaŝos por si parton de la trovaĵo.

La loko indikita troviĝis ĉe la piedo de monto, en kaverno, kie, videble, neniu paŝis jam de jaroj.

"Feliĉe, ke ili ne kaŝis la trezoron trans la maro, ekzemple sur insulo, kien nur per ŝipo oni povas iri. Se estis vere internacia societo, kiel Gerda diris, tio estis ebla, ĉu ne?" Tiel parolis Linda.

"Vi pravas", diris Tom. "Mi tute ne ŝatus vojaĝi ŝipe. La maro ĉiam igas min malsana. Mi ŝatas rigardi la maron, resti ĉe la maro, libertempi apud la maro, sed ne vojaĝi per ŝipo sur ĝi: ŝipoj konstante dancas sur la maro, kaj ilia danco tute ne plaĉas al mi. Feliĉe, ke hodiaŭ oni povas iri preskaŭ ien ajn aviadile. Aviadiloj preskaŭ tute ne dancas. Sed eĉ aviadiloj nur duone plaĉas al mi. Plej multe mi preferas, kiam mi veturas sur tero, sur bona firma tero. Mi bezonas sub mi ion pli firman ol akvo aŭ aero. Plej plaĉe estas promeni piede sur bona tera vojo. Mi..."

Sed Linda interrompis lian paroladon, iom strangan en tiuj kondiĉoj, en kiuj ili troviĝis:

"Kiam alvenos la trezor-serĉantoj, laŭ via opinio?" ŝi demandis la policanon.

"Morgaŭ, tute certe. Ili ne povus alveni hodiaŭ, ĉar ne plu estis aviadilo post la nia, kaj aŭte ili bezonus la tutan nokton. Verŝajne Bob flugos en la sama aviadilo."

La temperaturo estis plaĉa, kaj bela la vetero. Ili starigis sian tendon en la proksimeco, tamen bone prizorgante, ke ĝi ne estu videbla por alvenantoj. La sola maniero, laŭ kiu la trezorserĉantoj povus alveni antaŭ la morgaŭa tago, estus, ke ili flugu per malgranda aviadilo, speciale luita. Sed lui specialan aviadilon kostas tiel multe, ke plej verŝajne ili ne uzos tiun rimedon.

La sekvantan matenon, niaj amikoj vekiĝis frue. Tuj la policano kaj la gestudentoj aranĝis, ke ĉiu el ili, unu post la alia, gardostaros en loko, de kie eblas facile observi la solan vojon -- aŭ pli ĝuste vojaĉon -- laŭ kiu oni povas proksimiĝi al la kaverno, kaj ke ĉiu havos en la kaverno sian difinitan kaŝejon.

Post tri horoj da atendado, io fine okazis. Linda, kiu gardostaris en la iom alta observejo, faris la deciditan signalon, kaj rapide kuris de supre al siaj kunuloj.

"Aŭto alvenas!" ŝi kriis.

En tiu ege soleca regiono, kiu povus veni aŭte per tiu tera vojaĉo, se ne la trezorserĉantoj? La tri atendantoj sin kaŝis, ĉiu en sia difinita loko, malantaŭ rokoj, da kiuj oportune troviĝis multe en la kaverno.


Demandoj   22   (dudek du)

Kie troviĝas la loko indikita?

Kial Tom tute ne ŝatus vojaĝi ŝipe?

Kiel oni povas iri preskaŭ ĉien ajn?

Kiom da homoj atendas la trezorserĉantojn?

Kion rimarkas Linda observante la vojon?


Ekzercoj   22   (dudek du)

Ekzemplo:

ekpreni kaj firme teni:

---> ekpreni kaj firme teni: kapti

Trovu la vortojn!

aliigi:
aparato por montri la horojn:
atenti, zorgi kontraŭ danĝero aŭ ebla malbono, teni:
certigi, ke oni ion faros:
detale esplori, ĉu io estas ĝusta aŭ ĝuste farita:
domo aŭ loko, kie oni konstante vivas:
ekpreni kaj firme teni:
ekzemplo prezentanta iun specon:
estanta post ĉiuj aliaj:
firme restanta ĉe siaj opinio kaj volo:
grava skribaĵo:
irigi kun si:
kapti por teni, porti aŭ uzi; havigi al si; akcepti, ricevi:
kaŝe forpreni ion de alia homo:
kontentigi, feliĉigi, ĝojigi:
kun multe da havaĵo, da mono, da io ajn:
kunaĵo de objektoj kaj iloj servanta por ion fari:
ne bezonanta manĝaĵon:
ne kontraŭstari, vivi kun io ĝisfine:
ne tute, sed ne tute ne:
pagilo konsistanta el pecoj kun difinitaj valoroj:
preni kiel rimedon, agi per io por kontentigi bezonon:
provadi por trovi:
rapide forigi de si tra la aero:
scienco pri pasintaj okazaĵoj; rakonto pri okazintaĵo:
sekvi per okuloj kaj kompreni ion skribitan:
sekvi tion, kion volas alia persono:
senti doloron, travivi malfeliĉaĵon:
sin vidigi, ekmontriĝi, iĝi videbla:
skribaĵo sendita al alia homo:
solvota demando, malfacilaĵo:
suferi pro manko de iu necesa, necesigi ion:
surpaperigi vortojn:
timego:
tio, kio igas iun agi aŭ opinii en iu maniero:
trairi, preteriri; transirante malaperi, ne daŭri:
trovi la respondon al demando, la rimedon kontraŭ malfacilaĵo:
vira ido de samaj gepatroj:
vira homido:
viro ligita al virino por kunvivado kaj nasko de infanoj:

La vortoj estas:

aparato, aperi, bezoni, dokumento, edzo, elporti, filo, frato, gardi, hejmo, historio, horloĝo, ĵeti, kapti, konduki, kontroli, lasta, legi, letero, mono, motivo, obei, obstina, pasi, plaĉi, preni, preskaŭ, problemo, promesi, riĉa, sata, serĉi, skribi, solvi, suferi, ŝanĝi, ŝteli, teruro, tipo, uzi


Ĉapitro   23   (dudek tri)


La trezoro en kofro

Post duonhoro, iu envenis. Estis Bob!

"Kie sin kaŝas la Lumserĉantoj?" li kriis, "ĉu en la mallumo?"

La aliaj sin montris.

"Rekaŝu vin, ili tuj alvenos", li diris.

"Kiel vi faris por antaŭi ilin?"

"Dank'al Gerda: ŝi telefone aranĝis, ke veturilo atendu min ĉe la flughaveno, kaj ke ŝoforo min veturigu ĉi tien. Ŝi estas riĉa, kaj mono solvas multajn problemojn. Ŝi donis tre precizajn indikojn por ebligi al la ŝoforo trovi la lokon, kaj jen mi estas. Sed niaj trezorserĉantoj tuj alvenos. Ili flugis en la sama aviadilo, kiel mi, kaj kiam la ŝoforo min trovis, mi vidis ilin iri al oficejo, kie oni luas aŭtojn."

Tom kuris supren al la observejo. Post kelkaj minutoj, la aliaj aŭdis lian signalon.

Envenis la kavernon flegistino Marta, ŝia frato la alta blondulo, la malgrasulo, kiu rilatis kun Gerda, kiam ŝi estis mallibera, kaj du aliaj viroj.

"Profesoro Ronga!" mire diris al si la tri gestudentoj, kaj tuj poste ili aldonis: "Kaj Profesoro Fergus!"

La unua instruis lingvistikon, la dua anglan literaturon.

Laŭ la malnova dokumento, la trezoro troviĝis en kofro metita en kavo aranĝita en la rokoj, kaj la ŝtonoj, kiuj ĝin kovris kaj kaŝis, kuŝis laŭ preciza desegno. Fakte, la ĝusta loko estis indikita per signoj tiel multaj, kvankam diskretaj, ke la pasado de l' jarcentoj ne povu forpreni ĉiujn. Pro tiuj precizaj indikoj, la ĝusta loko iĝis rapide trovita. La grupo forprenis la kaŝantajn ŝtonojn. Montriĝis, ke la kavo estis plenigita per korko kaj diversaj aliaj substancoj, kies celo verŝajne estis protekti la kofron kontraŭ malsekeco.

La kofro, kiun ili eltiris, ne estis tre granda, nek speciale bela aŭ valora. Ĝi estis ŝlosita. Per siaj iloj, ili ĝin malfermis.


Demandoj   23   (dudek tri)

Kiel Bob sukcesis antaŭi la bandon?

Kiom da trezorserĉantoj envenis la kavernon?

Kio mirigas la tri studentojn?

Kie, laŭ la malnova dokumento, troviĝas la trezoro?


Notoj

En ĉapitro 9 vi lernis pri la finaĵo "-it-". (La kapo de Bob estis "batita".) En ĉapitro 11 vi lernis pri la finaĵo "-ant-". (Linda pensas, sin "demandante", ĉu...) Poste, en ĉapitro 14, aperas la finaĵoj "-at-" kaj "-int-". (Ĉambro "nekonata". Kvazaŭ ŝi estus "laborinta".)

La vortoj kun "-ant-" kaj "-at-" rilatas al la nuno, al la estanteco (al tio, kio okazas aŭ estas nun). La vortoj kun "-int-" kaj "-it-" rilatas al la estinteco (al tio, kio okazis aŭ estis antaŭe).

Ekzistas ankaŭ finaĵoj "-ont-" kaj "-ot-" por la estonteco (tio, kio okazos aŭ estos poste). Vortoj kun la finaĵoj "-ant-", "-at-", "-int-", "-it-", "-ont-", "-ot-" estas nomataj PARTICIPOJ, kaj tiuj finaĵoj estas la PARTICIPAJ FINAĴOJ.

La participoj kun "-nt-" estas la SUBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas al la subjekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin ankaŭ AKTIVAJ PARTICIPOJ.

La participoj kun nur "-t-" estas la OBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas al la objekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin ankaŭ PASIVAJ PARTICIPOJ.

 
ANTAŬE  
NUN
POSTE

SUBJEKTA  
    -int-
    -ant-
    -ont-

OBJEKTA  
    -it-
    -at-
    -ot-

Jen kelkaj ekzemploj:

La polico serĉas malaperintan virinon [virinon, kiu malaperis].

La virino estas enŝlosita en forlasita domo [domo, kiun oni forlasis].

Linda rigardas la kriegantajn soldatojn [soldatojn, kiuj kriegas].

Ŝi iomete timas pro la ĵetataj teleroj [teleroj, kiujn oni ĵetas].

Ĉu vi streĉe atendas la venontan ĉapitron [ĉapitron, kiu venos]?

Kion trovas la kaptotaj krimuloj [krimuloj, kiujn oni kaptos]?

Se la ĉefa parolo estas nuna (supre estas "serĉas", "estas", "rigardas",...), oni povas "traduki" la participojn jene:

X-inta
X-ita
X-anta
X-ata
X-onta  
X-ota

---> kiu X-is
---> kiun oni X-is
---> kiu X-as
---> kiun oni X-as
---> kiu X-os
---> kiun oni X-os

Tamen, se la ĉefa parolo ne estas nuna, oni normale ne povas tiel simple "traduki". Ekzemple:

"Hieraŭ matene Bob pensis pri la farota laboro."

Sed eble li faris la laboron hieraŭ vespere. Se hodiaŭ oni dirus, ke hieraŭ matene Bob pensis pri la laboro, kiun oni faros, tio signifus, ke eĉ hodiaŭ la laboro ankoraŭ ne estas farita. Pli ĝusta "traduko" estas do: Hieraŭ matene Bob pensis pri la laboro, kiu estis objekto de posta faro.

"Morgaŭ vespere Bob rigardos la faritan laboron."

Sed eble li faros la laboron morgaŭ vespere. Se hodiaŭ oni dirus, ke morgaŭ vespere Bob rigardos la laboron, kiun oni faris, tio signifus, ke jam hodiaŭ la laboro estas farita. Pli ĝusta "traduko" estas do: Morgaŭ vespere Bob rigardos la laboron, kiu estos objekto de antaŭa faro.

Ĉu tiu klarigo estas komprenebla? Se ne, tio ne tro gravas, ĉar la realo estas multe pli simpla ol mia klarigo. Kompreneble oni normale ne tradukas participojn; oni komprenas ilin sentraduke. "Manĝonta" signifas kvazaŭ "malsata"; "manĝanta" signifas kvazaŭ "ĉe-tabla"; "manĝinta" signifas kvazaŭ "sata".

Provu la sekvantan ekzercon, en kiu oni devas reskribi uzante participon!


Ekzercoj   23   (dudek tri)

Ekzemplo:

Mi serĉas monujon, kiun mi perdis.

---> Mi serĉas perditan monujon.

Reskribu uzante participon!

La strangulo parolas al si mem, ne atentante la studentojn, kiuj lin rigardas.

La studento redonas la librojn, kiujn li jam legis.

Kato, kiu manĝis, normale volas dormi.

La policanoj ne rekonos la krimulon, kiun ili serĉas.

Li zorge purigis la aŭton, kiun li volis vendi.

En la universitato Marta estas virino, kiun ĉiu konas.

Ŝi provis legi la numeron de la aŭto, dum ĝi veturas.

Tiam ŝi ankoraŭ havis la monujon, kiun ŝi poste perdis.

Li pensis pri la suferoj, kiujn li jam travivis.

Mi plendos pri la seĝoj, kiuj malaperis.

Mi devis atendi la buson, kiu venis poste.

Ŝi longe adiaŭis la amikon, kiu devis foriri.


Ĉapitro   24   (dudek kvar)


La trezoro de la Lumo

"Nur papero!" kriis Ronga.

"Ankaŭ estas libro!" diris Marta, sed jam Ronga laŭtlegis:

"Tie ĉi kuŝas la Trezoro de la Lumo. Pro la daŭra persekutado, la Sankta kaj Sekreta Frataro de la Lumo-Serĉantoj baldaŭ ĉesos ekzisti. Sed ĝia Spirito plu vivos. Iun tagon, homoj retrovos la Sanktajn Principojn kaj rekomencos ilin apliki. Por ili estas ĉi tie kaŝita la Trezoro de la Lumo.

"Ĝi estas skribita en la Speciala Lingvo de la Frataro, sed certe homoj troviĝos, kiuj ĝin povos kompreni. La Trezoro konsistas el la arto praktike apliki kaj defendi la Veron, la Justecon, la Dignecon, la Respekton al ĉiu homo, la Interkomprenon, la Honestecon, la Amon, la Kompatemon kaj la Konon de si mem kaj de sia ĝusta loko.

"Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj estas la plej altaj. Tial ĝia Trezoro estas pure Spirita.

"Al vi, homo, kiu trovis ĝin, trans multaj aŭ malmultaj tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj, jardekoj aŭ jarcentoj, Saluton kaj Fratecon!"

*     *     *        

Ili sidis en komfortaj brakseĝoj en la hejmo de Gerda.

"Kio okazis poste?" ĉi-lasta demandis.

"Ni malkaŝis nin, kaj mi ilin arestis", diris la policano. "La loka polico estis antaŭe informita, kaj enŝlosis ilin."

"Ĉu vi scias, kiel komenciĝis la afero?" scivolis Tom.

"Proksimume. Kiam Marta estis flegistino en la hospitalo, ŝi ĉeestis kirurgian operacion de historiisto, Prof. (=Profesoro) Kosadi. Kiam ĉi-lasta estis duone dormanta, duone vekiĝanta, li parolis nekonscie pri la trezoro de la Lumoserĉantoj. Li diris, ke temas pri malnova societo, elita, tre riĉa, pri kies trezoro li eksciis hazarde legante en la Vatikana Biblioteko."

"Jes", daŭrigis Gerda. "Tiun parton de la afero mi konas. Li faris historian esploron en la Biblioteko Vatikana. Inter la paĝoj de malnova libro, li trovis dokumenton en la sekreta lingvo de la Lumoserĉantoj. Li antaŭe kelktempe interesiĝis pri tiu sekreta societo internacia, kaj iom komprenis ĝian sekretan lingvon. Li komprenis, ke tiu papero indikas, kie troviĝas la trezoro de la Lumoserĉantoj, sed mem ne povis traduki ĉiujn detalajn indikojn. Li ricevis la permeson fotokopii la dokumenton. Foje, kiam ni renkontiĝis, li parolis pri tio al mi. Li diris, ke eble homoj provos trovi tiun trezoron, ĉar pli kaj pli multaj personoj interesiĝas pri la malnovaj sekretaj societoj. Li sciis, ke mi estas la sola persono en la mondo, kiu vere ĝisfunde studis tiujn malnovajn sekretajn lingvojn, kaj li petis min solene promesi, ke mi neniam kunlaboros kun homoj serĉantaj la trezoron pro materia intereso."

"Kion li volis, ke oni faru pri ĝi?" Linda demandis.

"Ke ĝi transiru al iu muzeo aŭ ŝtata institucio."

Tom intervenis:

"Kiel Marta ricevis la fotokopion?"

"Tion ŝi mem klarigis al mi", respondis la policano: "ŝi konstatis, ke la substanco uzita antaŭ la operacio por dormigi la profesoron estas unu el tiuj, kiujn oni kelkfoje uzas por t.n. (= tiel nomata) narkoanalizo. Post la operacio, kiam la profesoro kuŝis en sia ĉambro -- li havis privatan ĉambron kaj do estis sola -- ŝi injektis al li tiun substancon, kaj pridemandis lin. Sub la influo de la koncerna substanco, oni dormas, sed dormante aŭdas kaj respondas demandojn, ĝenerale dirante la veron. Li do dorme respondis al ŝi. Per tiu metodo ŝi eksciis pri tio, ke nur unu persono en la mondo, nome Gerda, komprenas tiun sekretan lingvon, kaj pri multaj aliaj aferoj."


Demandoj   24   (dudek kvar)

Kiel aspektis la trezoro?

Kion legis Ronga?

Kiam Marta eksciis pri la trezoro de la lumoserĉantoj?

Kie profesoro Kosadi faris historian esploron?

Kion profesoro Kosadi eksciis pri la trezoro? Kion li ne povis kompreni?

Kiel Marta eksciis pri la trezoro?


Notoj

En la antaŭa ĉapitro vi lernis pri ĉiuj ses participoj en Esperanto, sed ni uzis ilin nur kiel adjektivojn. Adjektivon oni povas uzi aŭ apud substantivo ("Ŝi vidas blondan viron"), aŭ kun iuj verboj, ekzemple "esti" ("La viro estas blonda"). Ankaŭ participajn adjektivojn oni povas uzi en tiuj du manieroj:

Mi vizitas la enŝlositan virinon.

La virino estas enŝlosita.

La participaj adjektivoj havas la saman signifon en ambaŭ situacioj.

Oni povas montri la subjekton de objekta (pasiva) participo per la prepozicio "de":

Mi vizitas la virinon enŝlositan de la blondulo.

La virino estas enŝlosita de la blondulo.

Tiuj frazoj signifas preskaŭ same kiel:

Mi vizitis la virinon, kiun la blondulo enŝlosis.

La blondulo enŝlosis la virinon.

Tiuj lastaj frazoj estas tamen pli simplaj kaj pro tio pli bonaj.

Eblas uzi ankaŭ subjektan (aktivan) participon post la verbo "esti":

La blondulo estas enŝlosinta la virinon.

Tiaj "kunmetitaj verbotempoj" estas tamen tre maloftaj. Preskaŭ ĉiam sufiĉas simple:

La blondulo enŝlosis la virinon.

Participoj uziĝas ne nur adjektive, sed ankaŭ adverbe kaj substantive. Ni konsideru unue ilian substantivan uzadon.

Participaj substantivoj havas kompreneble la finaĵon "-o": malaperinto, krieganto, kaptoto. Oni devas memori, ke participa substantivo ĉiam signifas personon, aŭ ulon. "Malaperinto" estas do "malaperinta ulo", "krieganto" estas "krieganta ulo", kaj "kaptoto" estas "kaptota ulo". Se oni volas paroli pri aĵo, oni povas uzi kroman finaĵon "-aĵ-". "Donitaĵo" estas ekzemple aĵo donita, io donita.

Participaj adverboj havas la finaĵon "-e": enirante, forironte, vidinte. Pri participaj adverboj oni devas memori, ke ili ĉiam rilatas al la subjekto de la frazo. Ekzemple, la frazo:

Bob vidis Lindan enirante la restoracion.

Devas signifi:

Bob vidis Lindan, dum li (Bob) eniris la restoracion.

Jen aliaj ekzemploj:

Forironte Bob turnis sin al la pordo. (Bob turnis sin al la pordo por foriri.)

Vidinte Lindan Bob iris al ŝia tablo. (Post kiam li vidis Lindan, Bob iris al ŝia tablo.)

Kompreneble oni povas uzi ankaŭ objektajn (pasivajn) participajn adverbojn:

Bob forlasis la restoracion ne vidite de Linda.

Observate de la studentoj li ne kuraĝis foriri.

Kaptote de la malamiko li decidis sin mortigi.

En skriba Esperanto oni ofte uzas tiajn frazojn kun participaj adverboj, sed en parolata Esperanto ili ne estas tiom uzataj. Oni preferas paroli per simplaj mallongaj frazoj.


Ekzercoj   24   (dudek kvar)

Ekzemplo:

ĈAR la studentoj LIN OBSERVIS, li ne kuraĝis foriri.

---> Observate de la studentoj li ne kuraĝis foriri.

Forigu la vortojn skribitajn GRANDE!

La HOMOJ, KIUJ FORIROS, ne plu zorgos pri sia laboro.

La INFANOJ, KIUJ LERNAS, ekstaras, kiam la instruisto envenas.

POST KIAM LI longe PRIPENSIS la aferon, li decidis ekagi.

Oni enŝlosis la HOMON, KIUN ONI KAPTIS, en la policejo.

La HOMO, KIU MALAPERIS, estas instruisto pri malnovaj sekretaj lingvoj.

DUM LI ATENDIS la buson, Tom ekhavis ideon.

La HOMOJ, KIUJN LA AFERO INTERESAS, povas trovi pli da informoj en iu ajn biblioteko.

La blondulo forveturis, DUM Tom kaj Linda OBSERVIS LIN.

La HOMOJ, KIUJN ONI LIBERIGOS, ankoraŭ atendis la malfermon de la pordego.

ĈAR la polico LIN KAPTOS, la spiono manĝis la dokumenton.

POST KIAM ĉiu FORGESIS ĜIN, la libro atendis multajn jarcentojn en la biblioteko.

TUJ ANTAŬ OL LI MALFERMIS la pordon, li subite konsciis pri stranga bruo venanta de ĝia alia flanko.


Ĉapitro   25   (dudek kvin)


Tiom da riskoj kaj zorgoj

"Sed vi ne respondis pri la fotokopio!"

"Ho, pardonu. La profesoro havis ĝin en sia paperujo. Li fartis tre malbone post la operacio. Marta simple prenis la dokumenton el lia paperujo, dum li dormis; ŝi ja sciis, ke li ne vivos longe. Li fartis malbone. Lia sanstato ne lasis multe da espero. Fakte, li baldaŭ mortis post tio. Neniu do zorgis pri la malaperinta papero."

"Kiel Ronga enmiksiĝis en la aranĝon?"

"Li estis la amanto de Marta, kaj ŝi rakontis al li. Li vivas tiamaniere, ke li daŭre bezonas multe da mono. Li organizis la aferon. Estas li kaj kolego Fergus, kiuj forportis Gerdan, post kiam ili batis Bob senkonscia. La oficejo de Fergus estas tute proksima. Tien ili portis ŝin, kaj tie ili atendis, ĝis la vojo estis libera kaj ili povis veturigi ŝin al la forlasita domo."

Gerda parolis:

"La frato de Marta plurfoje vizitis min, antaŭ kelkaj monatoj. Li provis igi min traduki por li la dokumenton. Sed kiam mi demandis, de kie li ricevis ĝin, li hezitis, iom paliĝis, ne respondis tuj, kaj mi komprenis, ke li ne agis honeste. Mi memoris la vortojn de Prof. Kosadi, kaj malakceptis kunlabori. Sed li revenis unufoje, dufoje, trifoje. Mi ĉiufoje rifuzis. Kiam mi poste ricevis inviton instrui pri malnovaj sekretaj lingvoj en la kadro de kurso de Prof. Ronga, mi tute ne imagis, ke estas rilato inter Ronga kaj la junulo, kiu tiel ofte venis al mia hejmo insisti, por ke mi traduku la paperon pri l'trezoro."

"Jes", diris Tom. "Pro via plurfoja rifuzo ili elpensis tiun planon. Kapti vin kaj perforte devigi vin traduki la tekston."

"Tiom da riskoj kaj zorgoj por nenio!" komentis Gerda. "Kia malsaĝeco! Kia stulteco!"

"Jes. Amatoroj", diris la policano malestime. "Ili agis amatore ekde la komenco. Pro tio ni tiel facile ilin kaptis. Sed pri tiu amatoreco vi danku Dion, Gerda. Pro tiu amatoreco ni povis liberigi vin, kaj vi plu vivas. Neamatoroj en simila situacio ne hezitus: vin uzinte, ili vin mortigus."

"Ĉu vere?"

"Jes. Vi sciis tro multe. Estus tro danĝere lasi vin vivi. Sincere, vi povas danki Dion, ke nur amatoroj planis kaj realigis tiun aferon."

Gerda silentis, pensema.

"Terure!" ŝi fine diris. "Ĉiaokaze, mi plej sincere dankas vin, ĉiun el vi. Vi agis mirinde. Vi savis min kaj mian filinon. Sed, Bob, kion vi opinias pri la tuta afero? Vi ankoraŭ diris nenion."

Bob rigardis ŝin, kiun iom stranga esprimo.

"Mi plezure trinkus glason da brando", li diris. Kaj li restis malĝojeta, dum ĉiuj aliaj ekridis.


Nova Mistero!

KARA KAJ ESTIMATA LEGINTO,

Vi legis ĉi tiun aventuron ĝis la fino. Sendube vi estas kontenta, ke ĉio finiĝis bone. Sed ĉu vi rimarkis, ke en la rakonto grava kontraŭdiro troviĝas? Alivorte, en unu loko la aŭtoro diras ion, kaj en alia li diras la kontraŭon. Vi ne rimarkis, ĉu vere? Bedaŭrinde! Nun vi devos relegi la tutan tekston por trovi, pri kio temas. Legu atente, kaj se post unu legado vi ne trovis, relegu duan fojon, trian fojon, ktp. Certe vi fine trovos. Kaj se ne, nu, la vortoj kaj esprimmanieroj de Esperanto pli bone metiĝos en vian kapeton...


Demandoj, sed ne ekzercoj

Ĉar tiu ĉi estas la lasta ĉapitro de la GERDA-kurso, ne estas demandoj pri la teksto, kaj ne estas ekzercoj. En ilia loko estas demandoj pri la tuta kurso, pri via opinio pri la kurso. Mi esperas, ke vi zorge respondos ilin, ĉar viaj respondoj helpos nin plibonigi la kurson.

Respondu per multegaj vortoj!

Kiom da Esperanto vi jam sciis, kiam vi komencis la GERDA-kurson? Kiel vi lernis Esperanton antaŭe?

Ĉu la GERDA-kurso estis por vi utila? Ĉu vi sukcesis multe lerni per ĝi? Ĉu vi ĝuis ĝin?

Ĉu vi pensas, ke la teksto uzita (la rakonto "Gerda malaperis!") estis bone elektita? Ĉu ĝia lingvaĵo estas tro simpla? Ĉu la rakonto estas tro stulta, infaneca aŭ malinteresa?

Ĉu la demandoj pri la teksto estis utilaj? Ĉu eble estus pli bone havi nur ekzercojn post ĉiu ĉapitro, sen demandoj? Ĉu la demandoj estu malpli simplaj, por ke oni povu respondi ilin per pli da vortoj?

Ĉu la ekzercoj estis utilaj? Ĉu la vortaro-ekzercoj, en kiuj oni devas parigi vortojn kaj difinojn, estis utilaj? Kiuj estis la plej utilaj ekzercoj, kaj kiuj estis la malplej utilaj? Ĉu vi povas proponi aliajn specojn de ekzercoj?

Ĉu la "vortlisto" estis sufiĉe bona? Ĉu ĝi enhavu pli da gramatikaj klarigoj, aŭ pli da ekzemploj? Ĉu ĝi estu havebla en aliaj lingvoj? Ĉu eble vi eĉ povus helpi traduki ĝin al alia lingvo?

Ĉu vi uzis aŭ havas iujn aliajn lernilojn, ekzemple vortaron aŭ lernolibron pri Esperanto? Kiujn?

Ĉu vi volas plulerni Esperanton? Kiel? Ĉu kurso simila al la GERDA-kurso, sed kun bonaj literaturaj tekstoj anstataŭ la GERDA-rakonto, estus utila por vi? Ĉu vi preferus simple trastudi iun libron en Esperanto? Ĉu vi volus trastudi libron diskutante ĝin kun iu? Ĉu vi volas lerni pli pri la historio kaj celoj de la Esperanto-Movado?


Ĉapitroj:     1     6     11     16     21     Libro     Vortaro     Reveni

Enrique Ellemberg
Fremont, CA, Usono

Julio 31a, 2005

Vokita fojoj.

flago

Esperanto Flago