Gerda Malaperis
Rakonto de Claude PIRON
Ekzercoj por ĉapitroj 6 - 10   (en Esperanto)

"La Gerda Kurso" en la reto kun demandoj kaj ekzercoj post ĉiu ĉapitro.
Ĉi tiu paĝo havas la ekzercoj por ĉapitroj 6 - 10
Estas 25 ĉapitroj entute.
Kopiita 14 novembro 1999 de:
http://www.esperanto.org/gerda/

Versio 31 julio 2005

Libro. Kompleta libro, en unu paĝo, 25 ĉapitroj.

Vortaro. Estas vortaro por la tuta libro, por ĉiu ĉapitro.

Ĉapitroj:     1     6     11     16     21     Reveni


"Gerda Malaperis"
Rakonto de Claude PIRON

Ĉapitro   6   (ses)


Gerda falas en la koridoro

Tom: Ĉu vi aŭdis? Kio estis tio?

Bob: Jes, mi aŭdis. Mi aŭdis ion.

Linda: Ankaŭ mi aŭdis strangan bruon, kvazaŭ iu falus en la koridoro.

Bob: Kvazaŭ _ŝi_ falus.

Tom: Mi havis la saman penson kiel vi. Ankaŭ mi pensis tion. Ankaŭ mi pensis: jen Gerda falas en la koridoro.

Linda: Ĉu ni iru vidi?

Tom: Kompreneble. Ni iru tuj.

Bob: Mi iru kun Tom, sed vi restu ĉi tie, Linda. Observu tiun junulon, kun kiu Gerda parolis, kaj kiu eble metis drogon en ŝian kafon.

Linda: Ĉu vi ambaŭ foriras kaj mi restu tute sola? Mi iom timas.

Bob: Ni ne havas la tempon diskuti. Ni devas iri vidi tuj. Restu trankvile ĉi tie. Vi nenion riskas. Venu, Tom, ni ne perdu tempon.


Demandoj   6   (ses)

Kion Tom, Bob kaj Linda aŭdis?
(koridoron / strangan bruon / penson / la blondulon)

Kiu eble falis en la koridoro?
(Tom / Bob / Linda / Gerda / la blondulo / Ronga)

Kiuj iras vidi?
(Linda kaj Tom / Linda kaj Bob / Bob kaj Tom / ĉiuj tri)

Kiu restas por observi?
(Tom / Bob / Linda / la blondulo / Gerda)


Ekzercoj   6   (ses)

Ekzemplo:

[Li / Lin] metas [ĝi / ĝin] en la [poŝo / poŝon].

---> Li metas ĝin en la poŝon.

Nun decidu vi:

La [blondulo / blondulon] metis [sukero / sukeron] en la [taso / tason] de [kafo / kafon].

[Li / Lin] volis iri en la [restoracio / restoracion], al la [bela / belan] [knabino / knabinon], sed [li / lin] falas en la [koridoro / koridoron].

Bob konsentas kun [Linda / Lindan].

[Ili / Ilin] rigardas al la [studentoj / studentojn].

[Iu / Iun] perdis [aĵo / aĵon] en la [restoracio / restoracion].

Ili metas [ĝi / ĝin] sur la [tablo / tablon] kaj decidas promeni al la [universitato / universitaton]. [Ili / Ilin] ekiras.


Ĉapitro   7   (sep)


En la koridoro

Tom: Jen ŝi estas. Ni pravis. Ŝi apenaŭ havis la tempon alveni ĝis la angulo, jam ŝi falis. Videble, ŝi estas nekonscia. Ŝi perdis la konscion kaj falis.

Bob: Ĉu ŝi ankoraŭ vivas?

Tom: Jes. Ne timu. Ŝi perdis la konscion, sed ŝi ne perdis la vivon. La koro batas. Ĝi batas malforte, sed tamen batas. Ŝi do vivas. Eble ŝi apenaŭ vivas, sed ŝi vivas.

Bob: Kion ni faru?

Tom: Ŝajnas, ke ŝi dormas.

Tom: Ni devas informi la aŭtoritatojn. Tuj. Mi iros. Ili eble decidos voki doktoron, kuraciston, kaj almenaŭ tuj sendos flegistinon. Certe estas flegistino en ĉi tiu universitato, ĉu ne?

Bob: Verŝajne, sed mi ne scias certe. Mi estas ĉi tie apenaŭ unu semajnon.

Tom: Nu, mi tuj iros informi ilin. Restu ĉi tie kun ŝi. Sed ni unue metu ŝin pli bone, ke ŝi kuŝu komforte, kun la piedoj pli altaj ol la kapo.

Bob: Ĉu vere? Ĉu vere vi volas, ke ŝi kuŝu kun la piedoj pli altaj ol la kapo? Tio ne estas komforta.

Tom: Tamen, kiam iu perdis la konscion, tio estas la ĝusta pozicio, se mi bone memoras, kion oni instruis al mi.


Demandoj   7   (sep)

Ĉu Gerda ankoraŭ vivas?
(jes / ne)

Kiel batas la koro de Gerda?
(forte / malforte / nekonscie / konscie / verŝajne)

Kiun Tom volas informi?
(la blondulon / la profesoron pri lingvistiko / la aŭtoritatojn / spionon)

Ĉu iu, kiu perdis la konscion, kuŝu kun la kapo pli alta ol la piedoj?
(jes / ne)


Ekzercoj   7   (sep)

Ekzemplo:

[Mi / Min] restis tie unu [semajno / semajnon].

---> Mi restis tie unu semajnon.

Nun faru vi:

La [sukerpeco / sukerpecon] falis en la [kafo / kafon].

Sed [mi / min] ne deziras [sukero / sukeron] en [mia / mian] [kafo / kafon].

Jen [Linda / Lindan] venas en la [restoracio / restoracion]!

Eble [ŝi / ŝin] deziras [kafo / kafon] kun [sukero / sukeron].

[Tiu / Tiun] [tago / tagon] [mi / min] laboris tre multe.

[Li / Lin] restis tie unu [tago / tagon]; [mi / min] restis dum [tuta / tutan] [semajno / semajnon].

Demandu, [kio / kion] [li / lin] faras! --- Ne! Demandu [vi / vin]!

La [kafo / kafon], [kiu / kiun] [vi /vin] havas, estas sen [sukero / sukeron].

La [kafo / kafon], [kiu / kiun] [vi / vin] metis sur la [tablo / tablon], [ili / ilin] ne trinkis.

La [viro / viron], [kiu / kiun] metis [kafo / kafon] sur la [tablo / tablon], ne estas [studento / studenton].

La [tablo / tablon], sur [kiu / kiun] estas la [kafo / kafon], estas tro [malgranda / malgrandan].

Ĉu [vi / vin] havas iom da [kafo / kafon]? --- [Mi / Min] havas tri [tasoj / tasojn] da [kafo / kafon].

Ekzemplo:

Ĉu Tom estas same alta [kiel / ol] Bob, aŭ ĉu li estas pli alta [kiel / ol] Bob?

---> Ĉu Tom estas same alta kiel Bob, aŭ ĉu li estas pli alta ol Bob?

Nun faru vi:

[Kiel / Ol] vi scias, Bob estas pli alta [kiel / ol] Tom, sed malpli alta [kiel / ol] la stranga blondulo.

Mi preferus resti ĉi tie [kiel / ol] iri informi la aŭtoritatojn.

La vero ofte ŝajnas pli absurda [kiel / ol] imagaĵoj.

Li iĝis pli kaj pli forta; li iĝis forta [kiel / ol] fortulo.

Iru pli rapide, aŭ iru malpli rapide; iru [kiel / ol] vi volas!


Ĉapitro   8   (ok)


Linda ne scias kion fari

En la universitata memserva restoracio, Linda sidas kaj pensas. Ŝi pensas ne tre trankvile. Fakte, ŝiaj pensoj iĝas pli kaj pli maltrankvilaj.

Ŝi observas la junan viron, kiu metis ion en la kafon de Gerda.

Ŝi pli kaj pli maltrankviliĝas.

Tom kaj Bob estas for jam longe. Ili ne revenas. Ĉu do vere okazis io al Gerda? Sed kio okazis? Ĉu io grava?

Linda observas la junulon kaj pensas:

"Kion mi faros, se li ekstaros kaj foriros?

"Ĉu mi sekvos lin? Ĉu mi sekvu lin?

"Kion mi faru, se li iros eksteren? Ĉu mi sekvu lin eksteren? Ĉu mi sekvu lin ekstere? Mi ne scias, kion mi faru. Mi ne scias, kion mi faros. Mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne.

"Kaj se li foriros en aŭto? Ĉu ankaŭ mi sekvu lin aŭte?

"Jam estas vespero. Baldaŭ venos nokto. Jes. Baldaŭ noktiĝos. Ĉu mi sekvu lin nokte?

"Kaj eĉ se li ne iros eksteren de la universitato, eĉ se li restos ĉi tie, ĉu mi sekvu lin?

"Se li eliros tra tiu ĉi pordo, li iros en la koridoro al iu ĉambro. Ĉu mi sekvu lin en la koridoron? Ĉu mi sekvu lin en la koridoro? Ĉu mi sekvu lin en la ĉambron, en kiun li eniros? Ne. Neeble. Mi atendos en la koridoro. Sed se nenio okazos? Se li restos longe plu en la ĉambro?

"Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, verŝajne al la urbo. Ĉu mi sekvu lin al la urbo? Ĉu mi sekvu lin en la urbon? Ĉu mi sekvu lin en la urbo?

"Se li iros piede, eble li vidos min, verŝajne li vidos min. Li suspektos, ke mi lin sekvas. Li turnos sin al mi. Mi ektimos. Mi paliĝos aŭ mia vizaĝo iĝos ruĝa kiel tomato. Jes. Mi konas min. Mi paliĝos kaj tuj poste ruĝiĝos. Ĉiaokaze, mi maltrankviliĝas. Jam nun mi maltrankviliĝas.

"Se li iros per buso, li eĉ pli certe vidos, ke mi sekvas lin, ĉar ni devos kune atendi ĉe la haltejo."

Linda ne sukcesas decidi, kion ŝi faru.

Ŝi timas. Ŝia koro batas rapide. Ŝi volus, ke Tom kaj Bob estu kun ŝi, ke ili helpu ŝin, ke ili helpu ŝin decidi. Ŝi estas tute sola. Ŝi sentas, ke ŝia koro rapidiĝas, sed ŝi ne scias, kion fari.

Kaj jen, antaŭ ol ŝi povis decidi, antaŭ ol ŝi sukcesis retrankviliĝi, jen la juna viro ekstaras. Li rigardas al la koridora pordo. Ĉu tien li iros? Li rigardas al la pordo, tra kiu oni eliras al la urbo. Ĉu tien? Jes, tien li iras.

Kaj Linda aŭtomate ekstaras kaj ekpaŝas al la sama pordo. Ne ŝi decidis. Ŝajnas, ke ŝia korpo decidis mem. Ŝajnas, ke ŝiaj kruroj agas mem. Nu, ĉiaokaze, jen Linda sekvas lin. Al kiu mistera destino?


Demandoj   8   (ok)

Ĉu Linda estas trankvila?
(jes / ne)

Ĉu Tom kaj Bob jam revenis?
(jes / ne)

Ĉu Linda scias, kio okazis al Gerda?
(jes / ne)

Kiu ekstaras kaj iras al la pordo?
(Linda / Gerda / la juna viro, kiu metis ion en la kafon de Gerda / Bob / Tom)

Kiu sekvas?
(Linda / Gerda / la juna viro, kiu metis ion en la kafon de Gerda / Bob / Tom)


Ekzercoj   8   (ok)

("Berlino", "Londono" kaj "Parizo" estas urbo-nomoj.)

[Oni / Onin] sendis [mi / min] al [Berlino / Berlinon] por paroli kun la [spiono / spionon].

En [Berlino / Berlinon] mi atendis kvar [tagoj / tagojn] sed ne vidis [li / lin].

La [tuta / tutan] [tempo / tempon] ili observis la [virino / virinon] en [Londono / Londonon].

Ili sekvis [ŝi / ŝin] al [Parizo / Parizon], sed en [tiu / tiun] [urbo / urbon] [ili / ilin] perdis [ŝi / ŝin].

Kiam [oni / onin] aŭdis [tiu / tiun] [novaĵo / novaĵon] el [Parizo / Parizon], [oni / onin] decidis, ke [mi / min] ne plu restu en la [urbo / urbon].

Ekzemplo:

Vi parolu pri [vi / si].

---> Vi parolu pri vi.

Nun faru vi:

Mi konas [min / sin]. Mi do ne volas vidi [min / sin] en la spegulo. Tom estas pli bela ol mi, kaj mi ofte vidas lin rigardi [lin / sin] en la spegulo. Kiam li turnas [lin / sin] al mi, mi plene vidas [sian / lian] belan aspekton.

Ĉu vi volas piediri reen al [via / sia] ĉambro? Vi promenos longe, sed ne timu, ke [viaj / siaj] kruroj tro laboros kaj perdos [ilian / sian] tutan forton.

Ekzemplo:

Mi konas [mi* / si*] vizaĝon.

---> Mi konas mian vizaĝon.

Atente rigardu la tutan ekzercon unue!

Ĉu vi havas informojn pri Linda? Ŝi kuŝis en [ŝi* / si*] ĉambro kaj ne sentis [ŝi* / si*] tre bone. Tom iris al [ŝi* / si*] kun [li* / si*] kuracisto, sed ŝi ne rigardis tiun kuraciston serioza. Ŝi preferis [ŝi* / si*] kuraciston; ŝi vere ne amas [li* / si*]. Li do forsendis [li* / si*] kaj vokis [ŝi* / si*]. Strange, kiam ŝi vidis [li* / si*] kuraciston, ŝi sentis [ŝi* / si*] malbone, sed tuj kiam ŝi vidis [ŝi* / si*] kuraciston alveni, ŝi jam sentis [ŝi* / si*] pli bone. Oni [oni* / si*] demandas, ĉu ŝi ametas [li* / ŝi* / si*] kuraciston.


Ĉapitro   9   (naŭ)


Gerda malaperis

"Ŝi kuŝas meze de la koridoro! Venu, venu tuj. Certe la afero urĝas", diras Tom.

Li rigardas la flegistinon: ŝi estas dika, grasa virino kun bluaj okuloj, ruĝaj haroj, kaj tre ronda vizaĝo. Jam kelkajn minutojn li provas diri, kio okazis, sed ŝajnas, ke tiu flegistino ne rapide komprenas. La vorto "urĝa" ŝajnas ne ekzisti en ŝia vortaro.

"Kuŝas, ĉu? Meze de la koridoro, ĉu vere?" ŝi diras.

Videble, la flegistino apenaŭ povas kredi.

"Kial, diable, ŝi kuŝus meze de la koridoro?" ŝi demandas.

"Mi petas, venu urĝe. Mi ne scias, kial ŝi kuŝas tie. Mi nur diras, kion mi vidis. Ni trovis ŝin tie. Eble ŝi estis malsana. Mi ne scias. Ŝi svenis, ŝi perdis la konscion. Nun certe oni devas urĝe okupiĝi pri ŝi."

"Stranga afero!"

"Nu, mi ne estas fakulo. Vi jes. Okupiĝi pri malsanaj homoj estas via fako, ĉu ne? Venu tuj. Urĝas!"

"Nu, nu, nu, nu. Kial, diable, ŝi svenis en la koridoro? Stranga ideo! Oni neniam svenas tie."

"Ĉu vere? Kie do oni svenas en ĉi tiu universitato? Pardonu min, sed mi ne konas la tradiciojn. Mi estas novulo. Apenaŭ unu semajnon mi estas ĉi tie."

"Juna viro, en ĉi tiu universitato, oni svenas en la klasĉambroj, oni svenas en la restoracio, oni svenas en la dorm-ĉambroj, oni svenas en la banĉambroj, eble oni eĉ povus sveni en iu administra oficejo. Sed pri sveno koridora mi neniam aŭdis. Stranga epoko! Stranga generacio! Oni faras ion ajn niaepoke."

"Vi parolas, parolas, paroladas, kaj dume tiu kompatinda knabino kuŝas en la koridoro, kaj neniu zorgas pri ŝi!"

"Nu, nu, ne maltrankviliĝu, juna viro, ne havu zorgojn. Ni tuj rapidos tien, kaj mi tuj prizorgos ŝin."

Kaj ili kune rapidas al la loko, kie Tom lasis sian amikon kun Gerda.

Sed jen subite Tom haltas.

"Kio okazas? Kial vi ekhaltis?" demandas la flegistino.

"Ŝi estis ĉi tie, kaj ne plu estas, sed..."

"Sed estas iu alia, kaj _li_ estas senkonscia, ŝajnas al mi. Ĉu vi konas lin?"

"Jes, estas mia amiko Bob. Kio okazis al li?"

La flegistino iras al Bob, kiu falsidas ĉe la koridora muro. Ŝi tuŝas lian kapon.

"Batita! Oni batis la kapon al li!"

"Diable! Bob, Bob! Respondu! Ĉu vi aŭdas min? Diru! Mi petas! Kio okazis?

Sed Bob ne respondas, kaj Tom iĝas pli kaj pli maltrankvila.


Demandoj   9   (naŭ)

Ĉu la flegistino venas tuj?
(jes / ne)

Ĉu oni ofte svenas en koridoro?
(jes / ne)

Kial Tom ekhaltas?
(Li estas novulo. / Gerda ne plu estas tie. / Okupiĝi pri malsanuloj ne estas lia fako.)

Kiu sidas ĉe la muro?
(Tom / Bob / linda / Gerda / la flegistino)

Ĉu Bob paroladas?
(jes / ne)


Ekzercoj   9   (naŭ)

Pri demandovortoj. Ekzemplo:

___ vi iras? - Mi iras al la urbo.

---> Kien vi iras? - Mi iras al la urbo.

La demandovortoj jam lernitaj estas:
kio, kion, kiu, kiun, kiel, kiam, kial, kie, kien, ĉu.

Jen por vi:

___ diris la kuracisto? - Li diris, ke mi estu senzorga, ke mia malsano ne estas tro serioza.

___ vi resaniĝos? - Baldaŭ. Eble post kelkaj tagoj.

___ vi iros unue post la resaniĝo? - Unue mi iros en bonan restoracion.

___ vi iros sola? - Ne, amikoj iros kun mi.

___ helpas vin dum la malsano? - Mia amiko Petro.

___ estas via patrino? - En sia oficejo; ŝi devas multe labori tie.

___ vi ne povas iri piede? - Ĉar miaj kruroj estas tute senfortaj.

___ vi ekmalsanis? - Mi ekmalsanis tre subite.

___ tio okazis? - En mia laborejo.

___ ili metis en vian laborlokon? - Neniun, do la laboro restas nefarita kaj atendas min.

___ ili metis neniun en vian lokon? - Ĉar laboristo por mia laboro estas malofte trovebla.


Ĉapitro   10   (dek)


Nefidinda flegistino

Fakte, Tom ne estas ema fidi la flegistinon. Kial? Ĉu vi scias, kara amiko, vi kiu sekvas ĉi tiun aventuron ekde la unua vorto? Ĉu vi scias, kial Tom ne emas fidi la flegistinon?

Ne. Certe vi ne scias. Ankaŭ mi ne scias. Sed fakto restas fakto, eĉ se ni ne komprenas ĝin. Kaj la fakto estas, ke Tom ne emas ŝin kredi.

Tom estas agema knabo, eĉ iom aventurema, kaj eble tiu tro parolema flegistino ne ŝajnas al li kredinda. Eble li opinias, ke tiu flegistino tro emas paroli, kaj do ne estas fidinda. Aŭ ĉu temas pri io alia?

Tom ege ŝatas sian amikon Bob. Li ŝategas lin. Li lin amas, fakte. Bob kaj li amikiĝis antaŭlonge en la urbego, kie ili vivis tiutempe -- ili dumtempe eĉ iradis al la sama lernejo -- sed poste Tom devis iri al malsama urbo, kaj ili ne plu vidis sin reciproke. Kiam, antaŭ kelkaj tagoj, ili retrovis unu la alian en la sama universitato, ambaŭ ege dankis la destinon.

Ili treege ŝatas la tiean bonegan vivon. Ili ŝategas ĝin. Ambaŭ estas agemaj, laboremaj knaboj, kun speciala ŝato al la iom timemaj studentinoj. Eble ĉar timema junulino estas malpli timinda ol ino neniam ema timi, ol sen-tim-ulino. Ĉu vi komprenas?

Sed nun Tom malŝatas la aventuron. Li sin demandas, kial li sentas tiun flegistinon nefidinda. Li preferus silenteman, grav-aspektan sinjorinon. Tiu ĉi ne aspektas tre zorgeme, kaj li ne trovas ŝin atentema pri liaj demandoj. Verdire, li opinias ŝin ema fuŝi sian laboron. Li timas, ke ŝi ofte agas fuŝe. Fuŝemaj homoj ekzistas en la mondo. Kial tiu tro parolema flegistino ne estus unu el ili? Ĉu li mispaŝis, kiam li turnis sin al ŝi? Sed al kiu alia li povus sin turni? Ŝi estis la sola flegistino, kiu troviĝis en la universitato. Aŭ ĉu li mispensas?

Kaj nun li sentas sin ema zorgi pri Linda. Ĉu tiu belega knabino ne troviĝas en danĝero? Li amas ŝin, li eĉ amegas ŝin, pli kaj pli, kaj la ideo, ke danĝeraj homoj povus fari ion al ŝi, apenaŭ estas travivebla. La vivo ne estas facila, kaj ŝajnas nun, ke la tuta afero iĝas pli kaj pli malŝatinda.


Demandoj   10   (dek)

Kiu ne emas fidi la flegistinon?
(Tom / Bob / Linda / Gerda / la blondulo)

Kie Tom kaj Bob retrovis sin reciproke?
(en lernejo / en universitato / en la urbego, kie ili vivis tiutempe)

Estas ___ flegistino(j) en la universitato.
(unu / du / tri / kvar / kvin)

Pri kiu zorgas Tom?
(pri Bob / pri Gerda / pri Linda / pri la flegistino)

Ĉu Tom ŝatas la novan aventuron?
(jes / ne)

Kiun amas Tom?
(Gerdan / Lindan / Rongan / la flegistinon)


Ekzercoj   10   (dek)

Ekzemplo:

Tom [*] Linda estas student[*].

---> Tom kaj Linda estas studentoj.

Nun faru vi:

Tom [*] Linda estas student[*]. En universitat[*] restoraci[*] ili observas blond[*] junul[*], kiu agas plej strange: Dum li parolas [*] knabino, li kaŝ[*] metas io[*] en ŝi[*] kafotaso[*].

Eble estis drogo, ĉar tuj post ki[*] ŝi ekstaras kaj forlasas la restoracio[*], [*] la koridoro[*] ŝi jam perdas la konscion. Intertemp[*], Bob sid[*]is ĉe Tom kaj Linda.

Li povas rakont[*] al ili[*], ki[*] estas la knabino: Ŝi estas Gerda, nova instruist[*] pri kriptaĵoscienco ([*]novaj sekretaj lingvoj). Ronga, la profesoro pri lingvistiko, volis, ke ŝi ven[*] al la universitato [*] instru[*] kaj labor[*] kun li.

Kiam ili aŭdas ŝi[*] falbruon el la koridor[*], Bob kaj Tom rapidas por helpi ŝi[*]. Bob metas ŝin bone, tiel [*] ŝi kuŝu komforte, kaj Tom ir[*] vok[*] flegistinon.

Tiu flegistino, dika, grasa kaj parolema, nur post long[*] diskut[*] kun Tom konsciiĝas [*] tio, ke la afero urĝas. Se ŝi est[*] pli zorgema, ŝi [*] rapidus kaj eble ne okazus jeno:

Kiam Tom fine [*]venas kun la flegistino, Gerda estas for, kaj Bob sidas ĉe la koridor[*] mur[*], bat[*]a surkape. Kion [*]tempe faras Linda? Ŝi pli kaj pli [*]trankvil[*]as, lasite sola [*] la universitata restoracio kun la blond[*] strang[*].

Ŝi observ[*] lin, kaj kiam li eliras tra la pordo alurb[*], ŝi[*] sekvas li[*]. Linda estas junulino iom tim[*], certe belega. Tom am[*]as ŝin; li havas okulojn nur [*] ŝi.

Li zorgas pri ŝi. Ĉu ŝi trov[*] en danĝero? Ki[*], fakte, ŝi iros? Kaj Gerda, kien ŝi[*] foriĝis? Ki[*] okaz[*] kun ŝi? La afero [*] pli kaj pli mistera!


Ĉapitroj:     1     6     11     16     21     Libro     Vortaro     Reveni

Enrique Ellemberg
Fremont, CA, Usono

Julio 31a, 2005

Vokita fojoj.

flago

Esperanto Flago