Multaj homoj kredas ke Esperanto estas nur projekto.
Eble ĝi estas facila lingvo kun malmultaj vortoj kaj
limigita esprim-maniero. Ili ne konscias pri la esprimpovo
de nia lingvo. Ili ne scias ke Esperanto uzeblas same kiel
iu alia lingvo. Ili montros nekredeblecon kaj grandan surprizon kiam ili aŭskultos por la unua fojo, homojn parolantajn esperante.
Mi nur volas montri kion ni faras per Esperanto al tiuj kiuj
ankoraŭ ne malkovris la valoron de Esperanto.
Mi kredas ke ni vivas dum la plej bona tempo por disvastigi Esperanton. Multe helpas nin Interreto, sed ankaŭ la unuiĝo de Eŭropo okazas nun, kaj ili vere bezonas komunan lingvon. Ankaŭ la tutmonda komercado bezonas lingvon por pli bona interkomprenado.
Mia prioritato estas verki libron en la angla lingvo, por atingi
usonanojn kiuj ankoraŭ ne malkovris la valoron de Esperanto. Samtempe mi provos verki aliajn librojn per la hispana kaj per Esperanto.
La esperanta libro havos du celoj:
Rakonti al la esperantistoj, precipe al la komencantoj, kiel aliaj Esperanto-parolantoj uzas la lingvon.
Bazo por traduki ĝin al aliaj lingvoj.
La libro en naciaj lingvoj celas montri al la nesciantoj kaj al la nekredemuloj, kion oni vere faras per Esperanto. Mi kredas ke tio konvinkos multaj homoj ke Esperanto valoras.
Mi verkas la librojn en la angla, hispana kaj Esperanto.
Vi povas sendi vian rakonton en iu el tiuj tri lingvoj. Estos pli bone, sed ne necese, se vi sendas la rakonton en du aŭ tri el tiuj lingvoj. Ĉiu rakonto mi devas traduki al la aliaj du lingvoj.
Bonvolu sendi viajn rakontojn al Enrique.

Koncernaj ret-paĝoj:
Angla libro:
http://esperantofre.com/book
Hispana libro:
http://esperantofre.com/book/bookh.htm
Esperanta libro:
http://esperantofre.com/book/booke.htm
Esperanta priskribo:
http://esperantofre.com/book/libro42.htm
Nun vi legas "Kiel verki rakontojn" kiu troviĝas en
http://esperantofre.com/book/libro47.htm
Aliaj pagxoj de Enrique:
Esperanto
Español
English
Aktualigita de Enrique,
30 mayo 2006
Komentoj al