Paĝoj de Enrique


    Mia libro:
Ĉirkaŭ la Mondo
per Esperanto

Kiam ili parolis al mi en la angla
estis ĉar ili volis vendi ion al mi.
Kiam ili parolis Esperanton al mi,
estis ĉar ili volis esti miaj amikoj.

Mi aŭdis ĉi tiun komenton
de multaj Esperanto-parolantoj
post eksterlandaj vojaĵoj.


Ĉu vi volas disvastigi Esperanton?
Ĉu vi volas helpi la disvastigadon de Esperanto?

Mi kredas ke nun estas la ĝusta momento por amase disvastigi Esperanton. Mi verkas librojn celitajn al tiuj, kiuj ankoraŭ ne malkovris la valoron de Esperanto. Estas similaj libroj en la angla, hispana kaj Esperanto.

    Ĉu vi volas helpi min verki la libron?

Mi kolektas rakontojn de Esperanto-parolantoj pri:

"Kiel Esperanto plibonigis mian vivon."

"Kiel Esperanto beligis iun momenton en mia vivo."

"Belaj okazaĵoj en mia vivo kiuj neniam okazus, se mi ne parolus Esperanton."

Bonvolu sendi vian rakonton al Enrike che aol punkto com

    Kiel verki rakontojn por mia libro.


Aliaj eblaj temoj:

"Sur kiuj kampoj vi utiligas Esperanton?"

"Kiujn novajn travivaĵojn donis al vi la kono de Esperanto?"

"Kiel transformis vian mondkoncepton la kono de Esperanto?"

"Kiel transformis vian rilaton al la aliaj lingvoj la kono de Esperanto?"

Mi ŝatos ricevi rakontojn, same de komencantoj aŭ spertuloj. Se vi "malkovris" Esperanton dum la pasintaj 5 jaroj, mi ankaŭ volas scii: kio konvinkis vin je eklerno de Esperanto?

Bonvolu skribi en la angla, la hispana aŭ Esperanto. Du aŭ tri ol tiuj lingvoj estos pli bone. Ne gravas kiel longaj estas la rakontoj.

paĝo 1

Mi prezentas min:

Enrique Ellemberg
Fremont, Kalifornio, Usono.

Ret-adreso:   Enrike che aol punkto com

Ret-paĝo:

    http://www.esperantofre.com

Mi estas usonano naskita en Argentino, jam emerita. Mi fluas en la hispana lingvo, la angla kaj Esperanto.

Mia urbo, Fremont, lokiĝas 50 kilometrojn sudoriente de San Francisco, Kalifornio, Usono.

Mia foto estas en mia paĝo pri la Universala Kongreso en Pekino, Ĉinio, julio 2004:

    http://www.esperantofre.com/uk89



Kiu estas la pli bona maniero por disvastigi Esperanton?

Mi ne scias ... sed mi provos kio okazas se mi verkas librojn, kaj rakontas al la mondo kiel ni ĝuas nian uzon de Esperanto.

Tiuj libroj havos multajn rakontojn pri spertoj de Esperanto-parolantoj ... tiuj okazaĵoj kiuj neniam okazus, se la koncerninto ne parolus Esperanton.

Mi humile petas helpon de Esperanto-parolantoj. Bonvolu sendi al mi vian rakonton pri viaj spertoj.

Kio allogis vin al Esperanto? Kio okazis en via vivo kiu ne okazus se vi ne scius Esperanton? Kiel vi profitis pro via scipovo de Esperanto?

Bonvolu sendi viajn rakontojn, raportojn, komentojn, korektojn, kritikojn al

      Enrique       Enrike che aol punkto com

paĝo 2


Ĉi tiuj estos libroj por homoj kiuj ankoraŭ ne malkovris la valoron de Esperanto. Se vi jam spertis ĝuon pro kono de Esperanto, bonvolu sendi al mi rakonton pri viaj spertoj. Ne parolu pri la meritoj de Esperanto. Parolu nur pri tiuj aferoj kiujn vi faris nur ĉar vi scias Esperanton. Mi jam publikis kelkajn paĝojn de la librojn en la reto. En la komenco estos nur kelkaj paĝoj, sed mi aldonos ĉiujn recivitajn rakontojn.   La libroj troviĝas en

    In English:
http://esperantofre.com/book

    En Español:
http://esperantofre.com/book/bookh.htm

    En Esperanto:
http://esperantofre.com/book/booke.htm

Nun vi legas la esperantan paĝon kiu troviĝas en

http://esperantofre.com/book/libro42.htm

Aliaj paĝoj de Enrique:   Esperanto   Español   English


Kiam ili parolis al mi en la angla
estis ĉar ili volis vendi ion al mi.
Kiam ili parolis Esperanton al mi,
estis ĉar ili volis esti miaj amikoj.    

paĝo 3

    Aktualigita de Enrique,  19  septembro  2006
    Komentoj al     Enrike che aol punkto com