Paĝoj de Enrique   (V 20170220)
Profesoro Zlatko Tišljar
Rimarkoj
  • Profesoro Zlatko Tišljar komencis la esploradon por la Zagreba Metodo per registrado de babiladoj dum la 64-a UK, en Luzerno, Svislando en 1979.
  • Li estas la sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio.
  • Li estas la redaktoro de "Eŭropa Bulteno" (ĉiumonata revuo) la Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.
      Artikoloj verkitaj de Profesoro Zlatko Tišljar, aŭtoro de la Zagreba Metodo

  *   *   *
    21. Pri Profesoro Zlatko Tišljar
    00. Enkonduke   (Januaro 1997)
    01. Pri la Esperantista Popolo. Esperanto Hodiaŭ (Kontakto 1969/2)
    02. Strategiaj Taskoj de Esperanto-Movado en la Jaroj 1982-1987
            (Heroldo de Esperanto 1982/5)
    03. La Rolo de Mezkapabluloj en Esperanto-Movado (Tempo 4, 1982)
    04. La Rolo de Esperanto-Komunumo en la Homara Progreso (1984)
    05. Esperanto ĉe la Vojkruciĝo (Esperanto-Revuo, junio 1990)
    06. Monda Merkato Donas Perspektivon (Esperanto-Revuo, julio-aŭgusto 1991)
    07. Estonto de la Internacia Lingvo (Esperanto-Revuo 1994)
    08. Nur Esperanto Garantias Egalecon de Ĉiuj Lingvoj en
            Estonta Internacia Komunika Ordo (1995)
    09. Karakterizoj de la Kulturo de la Esperantista Popolo
            (Referaĵo prezentita dum la 2-aMIRO, Trakoshchan, aprilo 1995)
    10. Eŭropa Normlingvo - Necesa Eŭropa Identigilo (1996)
    11. Lingvo kiel Komunikilo kaj Identecsigno (1996)
    12. Raŭmismo kaj Finvenkismo - Nur Ŝajna Kontraŭdiro (1996)
    13. Eŭropa Manifesto (1996)

        2. Sciencaj Verkoj

    14. Frekvencmorfemaro de Parolata Esperanto (Zagreb 1982)
    15. Teorio de Informacio kaj Mezurado de Lingva Malfacileco
            (Lingva imperiismo), IKS Zagrebo, 1986)
    16. Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) Cele al Rapidigo de la Lernado
            de Fremdlingvoj (1996)

        3. Edukado

    17. Spertoj pri la Zagreba Metodo (Esperanto-Revuo 1983/2)
    18. Ĉu Denaskismo, kial ne? (El Popola Ĉinio 1988/5)
    19. Raporto pri la Realigita Projekto "Landlimaj Sloven-Aŭstraj
            Ekspresaj Esperanto-Kursoj por 11-13-jaraj Gelernantoj"
            1-29 Marto 1993
    20. Esperanto kiel Konscia Celo de du- aŭ plurlingva infanedukado (1996)
    21. Pri Profesoro Zlatko Tišljar
   

        4. Aldonoj

    22. Esperanton oni Instruas per Malbonaj Lernolibroj (22 julio 2014)

  *   *   *


    21. Pri Profesoro Zlatko Tišljar

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/22.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/22.htm

Zlatko Tišljar (kun kromnomo Pajo) esperantistiĝis en 1962 en Studenta Esperanto-klubo en Zagrebo kiel 17-jara mezlernejano. Jam en la sama jaro li fariĝis membro de la komitato de la sama klubo post B-kurso, kiun gvidis Roger Imbert. Unuajn kontaktojn kun eksterlandanoj li havis samjare en E-kampadejo en Primoshten ĉe la kroata adriatika bordo. Li komencis mem gvidi komencajn kursojn por mezlernantoj kaj fariĝis redaktoro de Bulteno de SEK (1963-64). Samtempe li membriĝis en la Drama sekcio de tiu klubo kaj komencis tradukadi kroatan literaturon al Esperanto. Unua eksterlanda vojaĝo okazis en 1963 al junulara aranĝo en Passaŭ en Germanio, kie li gajnis 2-an premion en oratora konkurso. Sekvis samjare partopreno en TEJO-kongreso en Vraca. Dum la soldatservo 1965-66 li tradukis esperanten 280-paĝan romanon de kroata verskisto Jojha Horvat "Kaskon havanta kato". Li estis prezidanto de Studenta Esperanto-klubo inter 1966 kaj 1968, kiam la klubo ege vigliĝis. En 1966 oni organizis plurdekon da kursoj por la junularo, kolektis kelkmilojn da subskriboj por UEA-kampanjo al UNO, la Drama grupo prezentis plurajn teatraĵojn. En 1967 oni organizis feston de la 10-jariĝo de la klubo, SEK fariĝis membro de IOE de Tibor Sekelj kaj komencis prepari grandan turisman kaj kulturan agadon. Intertempe Tišljar skribis kune kun R. Imbert B-lernolibron. La nombro de novaj E-kursoj daŭre kreskis.

Organiziĝis pluraj eksterlandaj vojaĝoj de SEK-anoj. En 1968 SEK organizis somere 5 somerajn kulturaranĝojn, inter kiuj la 1-an Pupteatran Internacian Festivalon en Zagreb kaj la 1-an Teatran festivalon en Pula. Tio estis komenco de pupteatra agado en Zagrebo kaj en Esperantujo entute.

En 1968 Tišljar elektiĝis prezidanto de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj membro de komitato de TEJO. Pro tio la sidejo de JEJA translokiĝis el Beograd al Zagreb. Intertempe li gajnis plurajn premiojn en oratoraj konkursoj de TEJO-kongresoj, kio estis kronita en 1969 per la unua premio en la kongreso de Tyreso. Prezidanto de JEJA li estis ĝis 1977.

La 2-an PIF organizis ankaŭ SEK el Zagrebo gvidata de Tišljar. En 1970 Tišljar transprenis profesian laboron de kulturgvidanto ĉe Popoluniversitato Peshchenica kaj tiukadre organizis kune kun SEKanoj la 3-an PIF ricevante ĉiam pli da subteno de la urbaj instancoj de Zagreb. La 4-an PIF Tišljar organizis kiel prezidanto de JEJA. Per eta profito li decidis fondi apartan profesian entreprenon, kiu plu zorgos pri PIF. Oficiala fondinto de tiu entrepreno estis JEJA, kiu en sia jarkunveno en oktobro 1971 en Beograd gvidata de Tišljar efektive fondis Internacian Kulturan Servon. La sama kunveno decidis, ke la urbo de TEJO-kongreso en 1973 estos Sarajevo. De 1972 IKS en Zagrebo efektive profesie eklaboris kun Tišljar kiel direktoro kaj S. Štimec kiel kunlaboranto. De 1972 ĝis 1974 li redaktis satiran bultenon de SEK "Jes,sed". En 1971 Tišljar fondis Kroatian Esperantan Junualaran Asocion, kies unua sekretario li estis kaj en 1979 li fondis Esperanto-societon de Velika Gorica, kies unua prezidanto li estis. En 1979 li fariĝis membro de la komitato de UEA. En 1978 kiel komitatano de KEJA kaj direktoro de IKS li forte influis al kununuiĝo de KEL kaj KEJA sub la nomo KEL, kiu ekde tiam ricevadis signifan financan helpon de la kroata ŝtato. Li estis membro de la prezidantaro de KEL de 1978 ĝis 1982. Intertempe IKS evoluis al entrepreno kun 10 profesie laborantaj personoj, kun signifa eldona agado (ĉiujare 3-5 libroj), kun ĉiujara profesia festivalo de pupteatroj, kun organizo de sciencaj simpozioj, teatraj festivaloj, kontaktoj kun televido de Zagreb kaj gazetaro, seminarioj por Esperanto en Kroatio, eldonado de gazeto de kroataj esperantistoj TEMPO (kiu teknike estis aranĝata en IKS de 1980-1991) kaj evoluigo de la Zagreba metodo instrui Esperanton. Aperis 7 eldonoj de la baza E-lernolibro en la kroata, ĉiam plibonigata, kaj intertempe ĝi estis adaptita al pli ol 20 lingvoj.

De 1984-85 li estis sekretario de Jugoslavia E-Ligo kaj daŭre restis komitatano de UEA ĝis nun. En IKS li eksperimentis kun ĉiaspecaj ekspresaj E-kursoj por junuloj kaj aĝuloj. En 1983 okazis amasa eksperimento kun 300 personoj en 15 kursoj en Zagrebo, kiuj lernis dum du semajnfinoj tre sukcese. En 1985 okazis unuaj komunaj kursoj por gejunuloj de Aŭstrio kaj Kroatio kaj poste por instruistoj kaj laste apartaj turismaj seminarioj por senioroj en Kroatio kaj Aŭstrio. Tišljar organize kaj finance gvidis 23 PIFojn, en kiuj partoprenis pli ol 300 profesiaj pupteatroj, centran prifeston de 100-jariĝo de Esperanto en 87 en Zagrebo, teknike gvidis kaj kunordigadis la preparojn de TEJO-kongreso en Zagrebo 1988 kaj kelkajn aliajn kongresojn en Kroatio kaj Slovenio (Blindula en 1980 en Zagrebo, SAT-kongreso en 1995 en Maribor). Li organizis 8 sciencajn simpoziojn (5 en Kroatio, 2 en Slovenio kaj unu en Aŭstrio. Tiu ĉi lasta estis organizita nome de UEA en 1994 en Graz je la temo"Internacia familio - ĉu utopio aŭ realaĵo?"). En 1994-96 li estis reprezentanto de UEA en viena sidejo de UNO. Inter 1990 kaj 1994 li estis kunordiga sekretario de Alp-Adria Esperantistaro kaj organizis en Maribor en 1993 Alp-Adrian E-konferencon.

Post la ekesto de milito en Kroatio li decidis transloĝiĝi al Slovenio. Ekde 1992 li loĝas en Maribor Slovenio, kie li fondis entreprenon Inter-kulturo, kiu plu agas similkaraktere, kiel IKS agis en Zagrebo. Li tuj fondis novan pupteatran internacian festivalon KPF (Klagenfurta Pupteatra Festivalo en Klagenfurt, Aŭstrio), kiu okazis sukcese en 1992 kun 15 pupteatroj kaj 1993 kun 12 pupteatroj. En februaro 1996 li fondis en Maribor internacian Asocion por Eŭropa Konscio, kies labora lingvo estas Esperanto.

Li aktive partoprenas de 1980 en REFoj (Renkontiĝoj de E-familioj) kaj edukis la proprajn du filinojn kiel denaskajn esperantistinojn (Maja kaj Danka). Li mem organizis du REFojn (en 1985 en Pag, insulo kroata, kaj en 1994 en Maribor (Slovenio).

Li agadis ankaŭ traduke kaj science. Li tradukis unu el la ĉefverkoj de la plej grava kroata verkisto M. Krlejha (romanon 260-paĝan "Rande de 1 prudento"), infanromanon de Jojha Horvat (Wakajtapu), duonon de novelaro "Sonĝe kaj maldorme sub la karpeneto" de Ivo Andrich. Li tradukis poste ankaŭ el la slovena (T. Partljich "Mi volis vidi la sunon") kaj el Esperanto en la kroatan: Ribillard "Vivo kaj opinioj de majstro M Saud" kaj kelkajn aliajn novelojn en novelaro de originalaj E-verskistoj aperinta en aparta libro ĉe IKS. Li estas unu el la ludantoj en unua esperanta video-dramo filmita baze de originala scenaro de S. Štimec "Gastamo", kiun en 1982 filmis kaj reĝisoris Krunoslav Tišljar.

Scienca agado: studaĵo "Fundamentoj de gramatiko de Esperanto kiel modelo de universala gramatiko per analogie-kompara metodo" en simpozia libro de Kumrovec 1975, IKS Zagreb; en materialoj de Liege-a Kibernetika kongreso 1983 aperis studesploro "Frekvecmorfemaro de parolata Esperanto", kiu aperis libroforme ĉe IKS, Zagreb 1982 kaj kiel mallongigita artikolo en GrkH 1/1982; kroatlingve aperis en libro "Jezichni imperijalizam", IKS 1986, Zagreb artikolo "Teorio de informacio kaj mezurado de lingva malfacileco", kaj en 1991 aperis same en Zagreb 140-paĝa libro pri etiko "Duobla spiralo". Kaj jen verkoj en pedagogia kampo: "Instrukciaro por kursgvidantoj laŭ ZM", IKS 1988; Vortaro E-kroata, IKS 1973; ĉefaŭtoris kaj kunordigis la teamon por A- kaj B-lernolibroj laŭ Zagreba Metodo, (unua kroata eldono en 1980), kiu aperis en dudeko da lingvoj. En 1995 aperis ĉe Inter-kulturo Maribor artikolo en referaĵkolekto de la Graza simpozio "Internacia familio - utopio aŭ realaĵo?" - "Edukaj valoroj de dulingveco en la kazo de nacia lingvo kaj Esperanto kaj en 1996 en Bratislavo "Esperanto kiel konscia celo de du- aŭ plurlingva infanedukado" en "Multkulturaj familioj de nuntempa Eŭropo". Li ankaŭ studis ĉe AIS-San Marino, bakalaŭriĝis en 1993 kaj magistriĝis en 1996 pri kibernetiko ĉe prof. H. Frank.

Aperis ankaŭ lia studeto pri Drama sekcio de SEK Zagrebo "Internacia kiso" kaj multaj artikoloj dise tra E-gazetaro. Dum la agado en Maribor ekde 1992 aparte elstaras pedagogia laboro en propedeŭtika kampo, eldona agado, organizo de tribunoj, konferencoj, kongresoj, simpozioj. Li entute gvidis ĉirkaŭ 200 E-kursojn (krom en Kroatio ankaŭ en Aŭstrio, Hungario, Anglio, Hispanio, Italio kaj Slovenio) de tiuj por etaj infanoj ĝis tiuj por senioroj, faris pli ol 300 prelegojn pri Esperanto aŭ en Esperanto pri diversaj temoj, li verkis centojn da artikoloj, partoprenis en multaj radio-elsendoj kaj televidaj raportaĵoj en Kroatio kaj Slovenio, li vojaĝis al multaj E-aranĝoj en tuta Eŭropo kaj en Pekino, li havis kontaktojn kun multaj politikaj personoj en Kroatio kaj Slovenio okaze de organizo de diversaj internaciaj aranĝoj. Li redaktis pli ol 50 librojn kaj kunredaktis (kiel membro de la redakcio) 40 numerojn de TEMPo kaj 5 numerojn de OVO. Li parolas 4 lingvojn (krom Esperanto kaj la gepatra kroata, la slovenan kaj la germanan, iom ankaŭ la anglan). Inter-kulturo sukcesis nur post 3-jara ekzisto esti la unua entrepreno en Maribor al kiu eŭropa fondaĵo PHARE aprobis financi projekton (serio da prelegoj pri diskriminacio).

Li naskiĝis en 1945-a jaro en Zagrebo (Kroatio), kie li frekventis elementan kaj mezan elektroteknikan lernejon. Iom da tempo li laboris kiel teknikisto en elektronika sektoro de Scienca Instituto "R. Boshkovich" en Zagrebo kaj paralele studis ĉe la Zagreba Filozofia Fakultato jugoslavistikon kaj la germanan lingvon (1966-1974). Poste ĉe la sama fakultato li studis ĝeneralan lingvistikon kaj humanisman informadikon (1976-1982).

  *   *   *

    00. Enkonduke   (Januaro 1997)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/01.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/01.htm

En la jaro de 35-jariĝo de mia esperantistiĝo mi decidis kunmeti en unu libro diversajn artikolojn kaj sciencajn verkojn rilatajn al la fenomeno de Esperanto, kiujn mi verkis diversokaze dum tri jardekoj. Mi decidis dividi la materialon je 3 grupoj, el kiuj ĉiuj certamaniere povas esti utilaj por Esperanto kaj ties historio. La ĉefa grupo rilatas al diversaj miaj artikoloj pri sociologiaj aspektoj de Esperanto-komunumo, en kiu mi aktive vivis kaj ĝin kunkonstruis. Oni povas en tiuj artikoloj vidi ankaŭ mian pensevoluon, kiu definitive maturiĝis en kelkaj lastaj jaroj dramece influintaj al mia persona vivo pro la milito en eksa Jugoslavio.

Mi skribis 4 pli ampleksajn sciencajn verkojn rilatantaj al Esperanto kaj el ili mi elektis 3 por ĉi tiu libro. Mi kredas, ke ĉiu el ili povas esti utila al multaj esperantistoj kaj E-institucioj. En la tria grupo troviĝas 4 artikoloj rilatantaj al du miaj ĉefaj E-agadoj: instru-metodologia en la kampo de evoluigo de la Zagreba Metodo instrui Esperanton kaj en eduka kampo de denaskaj esperantistoj. Mi esperas, ke mi ricevos multajn reagojn de la legantoj, ĉar mi konscias, ke pluraj miaj pensoj estas tre polemikprovokaj.

    Januaro 1997

  *   *   *

    01. Pri la Esperantista Popolo.   Esperanto Hodiaŭ   (Kontakto 1969/2)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/02.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/02.htm

Hieraŭ venis en mian laborejon unu el miaj ĉefoj, doktoro pri scienco, konata elektronikisto. Hazarde sur mia tablo troviĝis Esperanta gazeto provoke alloganta la rigardon. Ĉiuj scias, ke mi estas esperantisto, tamen kun li mi ankoraŭ neniam parolis pri tio. Ĉi-okaze mia ĉefo trafoliumis la gazeton kaj rakontis al mi pri sia unua renkontiĝo kun Esperanto. Estis tio en Svedujo dum unu el liaj prosciencaj vojaĝoj, kiam en trajno li sidis kun kvindekjara esperantisto. Ties tutnokta persvadado efikis tiel, ke li plene ekmalamis Esperanton. "Ja kiel povas Esperanto esti bona kaj nobla, se ĝiaj portantoj estas fanatikuloj?! Oni scias, ke ĉiu fanatikulo asertas pri sia fiksa ideo, ke ĝi estas la plej granda valoraĵo".

Mi estis hontigita. Apenaŭ tiam mi ekkonsciis, ke absolute same mi aspektas. Sep jarojn mi verve konvinkadis kaj ĉiam pli da homoj kuris de mi for. Ne, mi neniam tion faris fanatike, ĉiam mi parolis maksimume argumentite, sed la efiko estis la sama. Hodiaŭ mi plene konscias, kia sizifa laboro estas la tuta poresperanta aktivado! Ĉeestante kunsidon de JEL (Jugoslavia E-Ligo) mi, flavbekulo, kuraĝis rimarki, ke nia asocio estas samspeca kaj samsignifa en la okuloj de la ŝtato kiel ia ŝaka, sporta asocio - grupiĝo de iuj hobiuloj. Oni bonvolis terure indigni pro tia malpia opinio, ĉar "bedaŭrinde estas, ke iu el nia junularo povas tiel pensi". Ŝajnas al mi, ke sufiĉas al ĉiu nur kelkjara esperantisto iom rerigardi en sian vivon por konvinkiĝi, ke tiaj ekzemploj estas sennombraj. Juĝante do iom pli sobre oni nepre vidos, ke estas klare al ĉiu homo, pri kia ekstreme religiema grupiĝo - efikanta strange, forpuŝe - ĉi tie temas. Belaj estas la vortoj de nia prezidanto*: metu malgrandan stelon, ne propagandu sed informu, ne ardu sed argumentu; belaj estas la principoj de Frostavallen, sed ĉio-ĉi prezentas nur iom pli modemigitan formon de religio, kaj en la okuloj de eksteruloj restas la samo. Ni povas daŭre indigne forlasadi societojn, en kiuj oni primokas Esperanton aŭ afliktite pardoni - "ĉar ili ne scias kion ili faras" - sed ĉio tio ne kondukas nin al la celo.

Mi estas certa, ke hodiaŭ jam sufiĉe multaj esperantistoj sin demandas, ĉu ne estas strange, ke tiu nia "sankta" afero ne montras signojn pri baldaŭa celatingo kaj kio estas la kaŭzo?

La ekdubo ne nur komencis glimi en ĉies cerbo, sed eĉ laŭte esprimiĝis. Eĉ necesis plej draste ataki tiun fenomenon kaj kondammni ĝin, "ĉar la defetismo estas neallasebla en nia malforta popolo" (laŭ la tezaro de nia prezidanto).

Tamen mi aŭdacas mem ekdubi, kaj mi decidis pripensi la tutan situacion. El tiu esplorpensado rezultas la sekva teksto. La deknaŭa jarcento kondukis la homan civilizon al stato, en kiu jam multloke praktike sentiĝis la baroj de plurlingveco kaj ne nur kelkiu filozofo okupiĝis pri la ideo de internacia lingvo. Ekestis multaj projektoj. Tamen neniu el ili ekhavis praktikan aplikon, ĉar lingvo estas reflekto de homa penso, do unu el la plej komplikaj mekanismoj, kaj produkti tian instrumenton science oni ne povos ankoraŭ longan tempon. La bazon de tia lingvo povis doni nur homo, kiu ne opiniis sin granda lingvisto, sed kiu maksimume konis la homan animon, havis la amon al la homoj kaj neelĉerpeblan energion. La koro kaj la praktiko devis esti esencaj kreofortoj. Tia homo estis Zamenhof. Se li ne havus tiun grandegan persistemon kaj kredon pri la ideo, li ne eksperimentus senĉese en la lingvo kaj lia ideo restus nur projekto same kiel la aliaj. La koro, la deziro plifortigi la interhoman amon donis al li la energion por daŭra eksperimentado - tradukado. Nur tiel li povis vidi la mankojn de la eltrovaĵoj kaj korekti ilin. Senemocia lingvisto-sciencisto nesukcesinte en la unua provo rezignas, "ĉar liaj scioj ne sufiĉas" aŭ deklaras iun sian nur teorie kunmetitan projekton Internacia Lingvo, kiu - nature - ne kapablas ekvivi.

Tamen, malgraŭ ĉio, Esperanto ne sukcesus, se Zamenhof ne estus tiel klarvida kaj konscius, ke lia bazo ne ankoraŭ estas lingvo. Doninte ĝin al la vera praktiko de entuziasmaj unuaj esperantistaj pioniroj, li enmasonis fundamentŝtonon de la konstruaĵo - la Internacia Lingvo. Se do ni konscias, ke Esperanto en la unuaj jardekoj de sia ekzisto ankoraŭ ne povis esti konsiderata praktika ilo, lingvo antaŭ ol havi riĉan literaturon, vivajn lingvoparolantojn kaj uzon en ĉiu branĉo de la homa vivo, ni povas kompreni, kial ĝi ne povis eniri en la oficialan uzon de la homaro. Se oni havas varon nefinproduktitan ĉiudetale, oni ne povas ĝin vendi. Des malpli, se ekzistas nesufiĉe multa interesita klientaro. En tia situacio la produktantoj (evoluportantoj) de la lingvo devis esti idealistoj. Ili devis aliloke prenitan kapitalon, energion investi por la evoluigo de la lingvo por ĝia finproduktiĝo. Klaras do la nepreco de "sankta afero", "interna ideo" kaj la sinteno de Zamenhof ne permesi en tiu unua epoko la opinion, ke Esperanto estas pure ilo. Se tiam esperantistoj estus nur praktikemuloj, tiam kiam la lingvo ne estis ankoraŭ preta kaj do fiaskus en la ekprovo, ili ne plu havus jenan flamon, kiu ebligas la daŭrprocezon evoluan.

Tial naskiĝis nova, unika nacio en la mondo - la esperantista. La devo de la esperantistoj estis gardi kaj evoluigi la lingvon. Ili devis ĝin uzi, praktiki kaj defendi. Nur la sankta fajro de la "interna ideo" povis rekompenci la primokojn, ofendojn kaj misfarojn de la ĉirkaŭa mondo. Por esti pli fortikaj, la esperantistoj evoluigis la propran kulturon, filozofion, propran percepton pri la vivo. Ili kreis konkretajn eblecojn por sia kontentiĝo: kongresojn, vojaĝadojn, korespondadon. Oni povas absolute plenrajte aserti, ke evoluis vera nacio. Tiu nacio kiel ĉiu alia, ekhavis ankaŭ sian taskaron, principaron sed ankaŭ tabuojn, sian kredaron: la lingvo certe venkos foje kaj kaŭzos la elkreskon de la granda homarfamilio. Ni tial devas klopodi varbi antaŭ ĉio kiel eble plej multajn novajn nacianojn, praktike evoluigi la lingvon en ĉiuj eblaj branĉoj kaj neniel ni rajtas vendi nin - ni devas resti idealistoj (malidealismo signifas malkredon kaj tiu forlason de la Movado). Tia kredaro kaŭzis ĉiam pli grandan enfermiĝon kaj donis la aspekton de fanatika, religia grupiĝo en la okuloj de la neesperantistoj.

Laŭ la historio de Esperanto belege videblas, ke esperantistoj neniam ion ajn entreprenis por monda praktika apliko de la lingvo en kiu ajn branĉo - nekonscie ili gardis sian nacion konvinkante sin mem, ke ili ĉion faras tiudirekte. Ĉiuj provoj de praktika utiligo estis tiel solecaj kazoj, ke ili fakte nur plenumis la esencan devon de la nacio evoluigi la terminarojn. La posta sorto de tiu praktikado ne piu gravis. Tion ilustras nur kelkaj ekzemploj el la epoko post la unua mondmilito. En la jaroj 1922-1926 multege ekevoluis la uzo en komerco kaj scienco. Okazis unikaj konferencoj de sciencistoj en Parizo, kie ĉiuj parolis Esperanton, konferenco de plurdeko de naciaj komercaj ĉambroj, kiuj jam uzis la lingvon. Sed tuj poste en la krizaj jaroj ĉio-ĉi disformiĝis. Kial? Ĉar la esperantistoj nenion faris por la konservo de la pozicioj. Ĉiuj kreskoj kaj faloj de Esperanto ĉiam dependis nur de eksteraj komponantoj. Kial la plej granda kresko okazis ĝuste post la unua mondmilito? Pro tio, ĉar la ĝenerala stato estis favora al idealismo - la homaro malmulton havis, devis vivi de ideoj ĝis io estos elkonstruita. Tiam facile la homoj ekŝatis Esperanton laŭ la idealisma starpunkto de la esperanta nacio. En Jugoslavio la sama procezo estis post la dua mondmilito. Dekon da jaroj post la milito Esperanto floris kaj post kiam la lando estis pli riĉa, malgraŭ la ĉiam favoraj aŭtoritatoj, la Esperanto-movado rapide malkreskis, ĉar la esperantista nacio havis siajn vivoleĝojn de idealismo kaj la homoj ĉirkaŭ ĝi ne plu konis tiun principaron, ĝi al ili fariĝis fremda. Nun Esperanto plej bone prosperas en la socialismaj landoj, kie ankoraŭ ĉiam la ĝenerala spirito estas nematerialisma. Pro la sama kaŭzo la plej signifan rolon en la Movado ĉiam havis la junularo, ĉar la junuloj estas senescepte idealistoj - ili devas komenci la vivon, devas produkti la komencan kapitalon por certigi la ekzistadon postan. Nur la idealismo, kiu estas la emo kredi je fantazio, povas ilin paciencigi kaj doni energion multe pli grandan ol ĝin havas pliaĝulo.

Sed tiu fazo ankaŭ pasas, ĉar de ideoj oni ne povas longe vivi. Ideoj restas signifaj ĝis la momento, kiam oni finproduktas la varon, kiun oni povas vendi. Tiam komenciĝas pura ekonomia procezo. Esperanto evoluas okdek jarojn. Ĉu ĝi kiel lingvo estas finproduktita, ĉu ĝi estas preta por la enpraktikigo? Kiel tion ekscii? Ni provu vidi, kiel tion solvas la ĉiutaga vivo. Se oni produktas varon kun certa intenco, unue oni ĝin elmodlas krude, poste oni ĝin fajne prilaboras kaj fine vendas. Tamen oni povas ĝin, jam pretan por la plenumo de sia funkcio, reteni en la procezo ĉiam aldonante novajn kaj novajn plibonigojn. Tiu transpaŝo de la unua antaŭvido estas negativa, ĉar pasas amaso da tempo, en kiu oni nenion esencan aldonas kaj intertempe la metodoj plimoderniĝas kaj aperas alia, pli moderna varo, malnovigante la unuan antaŭ ĝia ekuzo. Iom post iom la varo krome malvaloriĝas, se oni ĝin ne utiligas. Necesas do ĝustatempe fini la produkton kaj vendi ĝin. Pruvo, ke Esperanto estas nun preta por sia ekapliko, estas ĝuste la fakto, ke la signifo de esperantismo komencas malfortiĝadi en la mondo, ĉar ĝi jam komencis perdi de sia valoro. Kiam Zamenhof indigne en 1907 forĵetis la opiniojn, kiuj insistis pri Esperanto nur kiel ilo praktika, li tamen diris, ke li scias ke, kiam la lingvo estos oficialigita, nia ekzisto kaj ideologio ne plu havos sencon. Li nur ne antaŭvidis kiamaniere okazos tiu oficialigo, li esperis pri la ŝtatistoj. En tio li eraris, ĉar ĉiu grava novaĵo ne povas esti enkondukita per unu frapo, sed iom post iom. Tio signifas, ke la oficialigon devas kaŭzi ni, la produktintoj de la lingvo, per ĝia iom post ioma disvendado, tiamaniere ĉiam pligrandigante la terenon de ĝia praktika uzado kaj malplimultigante la funkciojn de nia nacio.

Tio sole estas natura vojo: komenci de sube, de la rektaj uzantoj, de la larĝa homaro. Prokrastadi plue pri tiu ekvojo, ennestiĝi en la dogmoj, kiuj proklamas hontindecon de malidealismo en la poresperanta laboro, kiuj kondarnnas la realismon kaj tiel malebligas la larĝan aplikon de Esperanto, ne nur fariĝas negativa, sed estas eĉ krimo kontraŭ la homaro. Havi pretan internacian lingvon, kiun la homaro urĝe bezonas kaj ne voli ĝin vendi signifas krimon en la plena senco de tiu vorto. Mi provos pruvi ĉi-asertojn per nur kelkaj ekzemploj: Dum Jugoslavia Esperanto-Ligo cerbumas kiel havigi pli da mono, ĉu la ekzistantaj 2.500 membroj (fiktivaj - efektivaj kotizpagantoj estas terure malmultnombraj, ne pli ol 500) pagu anstataŭ 8 dinarojn jare la kotizon de 10 dinaroj, per kio oni akirus 25.000 dinarojn (sumo apenaŭ sufiĉinta por sendi unu delegiton al la Universala Kongreso en Tokio), Studenta Esperanto-Klubo kiel IOE (Instituto por Oficialigo de Esperanto)-sekcio sen ia ajn materia bazo organizas praktikajn internaciajn festivalojn kun Esperanto kiel oficiala lingvo kaj jam en la dua jaro ricevas 250.000 dinarojn nur por tio (de kroatiaj kaj zagrebaj fontoj). Dua ekzemplo: dum oni propagandas kursojn argumentante pri utiloj de la lernado per priesperantaj eldiroj de Tolstoj aŭ Tito, venas ĉiam malpli da interesitoj. Al ili oni donas nepagitan instruiston, ĉar honte estas labori por mono. Tio estas nerespondeca kaj kaŭzas disfalon de tia kurso - la kursanoj mem, kiuj por la lernado nenion pagas, sentas la malseriozecon kaj ne revenas post du-tri lecionoj. Aliflanke al kurso organizita de SEK kun kvalifikita, pagita instruisto, propagandita tiel, ke oni lernu Esperanton por ebligi al si kvaroblan rapidecon de lernado de iu fremdlingvo, aliĝis 150 personoj. La pura gajno estis 8.000 dinaroj.

Evidentas, ke tiel nur unu loka grupo povas kaŭzi fondon de pluraj entreprenoj, kiuj vivos de Esperanto praktikata, kaj ĉiuj el ili perlaboros sumojn pli altajn ol nun la tuta UEA. Tia rapida monakiro terure rapidigos la procezon de la enpraktikigado kaj kondukos nin baldaŭ al la celo. Kio ja hodiaŭ estas ĉefa rimarko de la homoj, kiam oni proponas al ili lerni Esperanton: "Kion mi ricevos pro tio, ĉu mi povos uzi sciencan literaturon, ĉu mi povos uzi ĝin ie ajn por turismaj celoj?" Al tio ni povas respondi nenion. La ekesto de la nomitaj entreprenoj nuligos ankaŭ tiun mankon.

La rezisto kontraŭ tia labormetodo okazas ja laŭ naturaj leĝoj. Ĉiu ŝanĝo kaŭzas kontraŭstaron, reagon. Certa esperantista tavolo apartenanta al la pli aĝa generacio defendas siajn interesojn. Normale estas, ke homoj 30 aŭ 40 jarojn batalintaj laŭ la senco de la E-nacio kaj estintaj tiom da jaroj primokataj, havas la aspiregon esti rekompencitaj, esti revenĝitaj. La nura rekompenco estus la venko de Esperanto. Estante pli aĝaj ili povas esperi la ĝisvivon de la revrealiĝo nur en la kazo, se tion farus iu de supre - UNO, ŝtatistoj. Ili ne povas havi tioman kuraĝon por ekentrepreni pli ampleksajn laborojn, tiujn longdaŭrajn kaj iom post iomajn. Aliflanke aliaj, ne tiom idealisme aktivintaj, alkutimiĝis al certaj avantaĝoj de la nacio - senpaga delegita reto, ebleco por povi ludi gravulon kaj signifecon, se en la normala vivo ili ne estas por tio kapablaj (en Esperantujo ĉiu povas havi "funkciojn", partopreni en "kongresoj" ktp), pli facila ligiĝo kun eksterlando ks. kaj ili kun persisto batalas kontraŭ ĉiuj, kiuj klopodas rompi tian beatan staton.

En tia situacio sole la junularo havas sufiĉan energion, idealismon kaj kuraĝon.

Tial la ĉefan ŝarĝon en la nova movado devas transpreni la junularo kune kun honorindaj esceptoj el inter la pli aĝaj esperantistoj.

    Kontakto 2/1969

    * Lapenna

  *   *   *

    02. Strategiaj Taskoj de Esperanto-Movado en la Jaroj 1982-1987
              (Heroldo de Esperanto 1982/5)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/03.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/03.htm

La ĉefa demando, kiun la Movado nun frontas, estas: ĉu ĝi kapablos tiel organiziĝi, ke la tajdon de monda intereso pri Esperanto ekestonta en la jubilea jaro 1987 ĝi povos eluzi kaj per ĝi transformiĝi al signifa kaj influa monda potenco (almenaŭ dekoble pli forta ol nun!)? Nome, la okazo, kiuprezentiĝos, ne tiel baldaŭ ripetiĝos. Estas pli ol verŝajne, ke ne staras apartaj obstakloj sur la vojo de amasa informado pri Esperanto en 1987 (UNESCO certe donos gravan subtenon, multaj ŝtatestroj eniros honoran patronan komitaton, publikaj informrimedoj certe pretos informadi pri tio). Sed ve, kio poste? Imagu, se subite malfortan Movadon en iu lando (sen profesia personaro, sen instruistaro, sen sufiĉa kvanto da lernolibroj, sen kapablaj organizantoj) alimpetas ondo da dekmiloj, kiuj volas lerni la lingvon kaj organiziĝi en la Esperanto-movado?! Nekapablante sufiĉe rapide reagi, respondi al postuloj, la Movado preterlasos la okazon. Post unu-du jaroj ĉio forgesiĝos kaj ni ree dronos en nia letargio, kiu tiam, verŝajne pro seniluziiĝo, eĉ pliprofundiĝos. Kion ni faru por eviti la fiaskon?

Ni devas kuraci nin de du gravaj malsanoj. La unua estas la lingvo-elitismo. Tio evidentiĝas en la fakto, ke plej ofte la gvidpoziciojn ĉie okupas homoj lingve plej kapablaj, kvankam tre malofte ili estas ankaŭ organize plej kapablaj. Tial la plejmulto de la Esperanto-societoj kaj organizaĵoj tute ne aktivas, sed pasive, sektisme enfermitaj, atendas la Sanktan Tagon de la Fina Venko. Tio vidiĝas ankaŭ en literaturaj tendencoj. Preskaŭ ĉiuj eldonaĵoj strebas al la plej altaj lingvaj pintoj - tre malmultajn oni destinis al komencantoj. Preskaŭ ĉiuj internaciaj aranĝoj iel preferas lingvajn perfektulojn, tre malmultaj esceptoj antaŭvidas ion por la ĵus-bakitaj esperantistoj. La elitisma koncepto de la Movado malebligas al ĝi fariĝi amasa, eĉ se por tio ekzistas eksteraj kondiĉoj, baras la vojon al junaj kapablaj homoj stariĝi ĉe la stirrado de tiu ĉi esperanta "popolo", kontraŭstaras eĉ la penson pri tio, ke necesus antaŭvidi ian lokon en la Esperanto-komunumo por la "balbutantoj" aŭ eĉ (ho kia herezo!) por homoj sen lingva kono, sed kun bona volo aktivi en ĝi. Kontraŭbatali la elitismon en la Movado signifas porbatali la amasismon, aŭ tiel nomatan desubismon.* Cetere ekzistas nun ankaŭ bonaj ŝancoj por sukcesi en tiu batalo, ĉar la nova konscio, ke minimuman scion de Esperanto eblas rapidege akiri, se la unua lernofazo baziĝas sur la frekvencvortaro ricevita post komputila esploro kaj aplikita en la zagreba instrumetodo, ebligas al grandaj amasoj rapide alproprigi la bazon de la lingvo.

Alia malsano, la diletantismo, per kiu la preskaŭ senescepte amatora movado reprezentiĝas antaŭ aliaj, detruas grandparte ĝiajn ŝancojn. Nome, la Movado mem eĉ kontraŭstaras la tendencon de profesiigo: profesia servo-strukturo produktas homojn, kiuj ŝajnas danĝeraj por la "porĉiame certigitaj" foteloj al lokaj gvidantoj. Ne estas hazardo, ke ĉiam oni denove elvokas la "internan ideon" kaj citas la vortojn de Zamenhof, per kiuj li komence de la jarcento kontraŭstaris utilismajn tendencojn. Tiamaniere oni ŝtopas la buŝon de tiuj, kiuj kontraŭbatalas la diletantismon per la plej alta aŭtoritato. Sekve, la nuna malforta stadio de profesia poresperanta agado ne ŝuldiĝas al "objektivaj cirkonstancoj", sed ĉefe al la movada kontraŭstaro je la profesiigo. Sed oni devas konscii, ke sen la profesiigo la Movado neniam kapablos transsalti la nunan stagnan nivelon (30.000 membroj de UEA kaj sensignifa ekonomia povo). Amatore unu Esperanto-societo havas netransireblan limpunkton. Ĝi povas organizi du aŭ tri kursojn jare, sed kiam ĝi troviĝas en pozicio, ke ĝi devas majstri kontinuan funkciadon de dek kursoj samtempe, ĝi fiaskas. Tiun ŝtupon povas transsalti nur profesia agado. Jen la gravega dua tasko: konscie lukti por la starigo de profesia laboro, kie ajn eblas. Minimume landa asocio havu unu profesian sekretarion, sed kie ajn eblas pli, oni havu pli - teamon, aŭ plurajn teamojn, eĉ plurajn entreprenojn, kiuj uzos Esperanton. Se ni sukcesos atingi almenaŭ minimuman profesiigon en pli-malpli ĉiuj landaj asocioj, la ŝanco por nova potenca movado, kies voĉo devas esti aŭdata post 1987, estas sufiĉe realismaj. Pensu do ĉiuj, kies unua idealo estas la bazaj celoj - esperantigi la mondon kaj ne uzi la Movadon por siaj propraj etanimaj ambicioj aŭ plezuroj - ke la malamikoj de Esperanto estas inter ni!

Heroldo de Esperanto 5/1982

* Tio ne signifas ke ni publike bruligos altkulturajn atingojn de Esperanto-literaturo aŭ pilorios la perfektulojn de Esperanto, eĉ kontraŭe, ni daŭre stimulu per ĉiuj eblaj rimedoj pli bonan lingvokonon kaj uzon - sed nur kontraŭstaros diversajn privilegiojn de esperantista elito.

  *   *   *

    03. La Rolo de Mezkapabluloj en Esperanto-Movado (Tempo 4, 1982)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/04.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/04.htm

En malgrandaj sociaj grupoj kiel interalie ankaŭ en la E-movado estas ankaŭ malmultaj supertalentitaj, geniaj personoj. Treege talentitaj homoj ne estas fenomeno, kiu regule aperas en baza organiza unuo de nia E-komunumo - en Esperanta societo. Tial en ili la gvidan pozicion transprenas mezkapablaj homoj. Talentuloj aperas de tempo al tempo sur landa nivelo. Ĉar la esperantistoj samtempe vivas en pli vasta socia grupo - ilia nacio - kaj en tiu pli vasta socio la mezkapabluloj havas sian mezan pozicion - sekve, ne la gvidan - ili restas tie grizaj ĉiutaguloj sen apartaj sukcesoj kaj aŭtoritato.

Sed en E-societo pro relativa bagateleco kaj ĉefe pro eventuale pli bona lingva kapablo ol aliaj, ili fariĝas pli aŭ malpli grandaj aŭtoritatuloj. Se foje homo, kiu en la kutima nacia medio signifas nenion, eksentas la dolĉon de aŭtoritata povo, de eventuala admirado flanke de la subuloj, estas normale, ke ties ambicioj subite kreskas. Tiaj homoj fariĝas senskrupulaj ekstermantoj de ĉio, kio povus endanĝerigi tian ilian pozicion. Se hazarde en iu societo aperas pli kapabla homo, ekstreme talentita, ili entreprenas ĉion por amarigi ties vivon kaj forpeli lin/ŝin el la Movado. Kaj plej ofte ili sukcesas en tio, ĉar tiuj talentitaj baldaŭ komprenas, ke iliaj valoroj havas multe pli da ŝanco esprimiĝi en la pli vasta nacia skalo ol en tiu sekte enfermita areo, kiun diktatoras unuopaj mezkapabluloj. Nu, tia "reganta klaso" en la E-movado organiziĝas ankaŭ sur landa kaj eĉ internacia niveloj kaj la organizaj strukturoj sekve plene rigidiĝas praktike malebligante al alte kvalitaj personoj ie ajn esprimiĝi. Tia strukturo ebligas eĉ al unuopaj personoj iom escepte talentaj sed pro ia kaŭzo ekskomunikitaj el la nacia socio ruze ŝajnigante mezkapablulon, atingi la pinton de la hierarkia piramido kaj tiam plene ekdiktatori. Per siaj pli altaj kapabloj inter la mezkapabluloj ili havas senduban aŭtoritaton kaj komprenante la strukturon ili porbatalas ĝin, fariĝas eksponantoj de tia "reganta mezkapablula klaso" kaj ne timas konkurencon.

Por iom mildigi la situacion almenaŭ sur la internacia nivelo, kie troviĝas la ununura punkto, en kiu la E-komunumo permesas tuŝi la eksteran mondon (ĉar ja ankaŭ ni bezonas akceptojn ĉe la urbestroj kaj tie nin devas reprezenti iom pli inteligentaj gvidantoj), en la strukturo oni elpensis C-komitatanojn, kiuj estas elektataj rekte en la superan pozicion kaj tiel eblas, ke en la plej superaj institucioj de la Movado (komitatoj kaj estraroj) ni povas havi vere talentajn homojn - sed nur, se ili defendas la interesojn de nia "reganta klaso". En la momento, kiam ili ne plu volas tion, la Movado trovas manieron anstataŭigi ilin.

Kaj tiel harmonie ni vivas nian vivon en nia propra kaĝo jam cent jarojn. Ni produktas mezkapablajn gvidantojn, kiuj zorgas, ke la Movado ne pliampleksiĝu (ĉar tiam ne plu estus kontrolebla la eniro de talentuloj), ni produktas mezkapablan tavolon de literaturistoj (duono de nia "popolo" konsideras sin verkistoj, recenzistoj, lingvistoj). Kaj jen la kaŭzo, pro kiu Esperanto havas malgrandan ŝancon fariĝi internacia monda lingvo. La Movado efektive kontraŭbatalas la antaŭenmarŝon de Esperanto, kontraŭbatalas tion en la epoko, kiam efektive prezentiĝas tre bona ŝanco por ĝi - kiam oni ĉiam pli konsciiĝas pri la lingva problemo kaj serĉas solvojn.

Tamen ekzistas truo en tiu sektomuro. Ĝi estas la junularo. Tie, kie la gejunuloj hazarde havis la ŝancon memstare organiziĝi (ĉu en iu plene junulara aŭ studenta klubo, ĉu en landa junulara aŭ eĉ internacia organizo). En junularaj rondoj ankoraŭ oni ne konscias pri la "neceso" flati siajn mezkapablulojn kaj eblas, ke ili elstarigu vere talentajn homojn, kiuj ekribelos kontraŭ tiel establita ordo. Ĉiuj ribeloj, kiuj en la ĝisnuna E-historio skuis ties mondeton, estis kaŭzitaj de gejunuloj. Sed, feliĉe por la "sankta ordo", ĝis nun la institucioj ĉiam sukcesis venki tiujn ribelojn kaj forigi el nia "komunumo" la ribelantojn aŭ aliigi ilin je defendantoj de la sistemo. Kelkloke la breĉoj tamen ne estis ŝtopitaj kaj certe la plej danĝeran aspekton, kiu serioze endanĝerigas la strukturojn, prezentas la profesia poresperanta agado. Cjar en la profesia agado nepre devas partopreni kapablaj homoj, kiuj povos rilati kun la ekstero kaj en la normala ekonomia konkurenco elbatali por si ekzistorajton. Tiuj nestoj de iom pli kapablaj nepre signifas mortodanĝeron por la trankvila ĉasareo de la mezkapabluloj. Homoj el profesiaj organizaĵoj kaj entreprenoj komprenos la problemon kaj kontraŭbatalos ĝin, batalos por la malfermo de la Movado, por amasa alfluo de novuloj, por eniro en la naciajn publikajn vivojn, por normala pozicio en tiuj naciaj vivoj, ĉar nur tio povas certigi la pluekziston kaj evoluon de la profesia agado kaj kapitalakumulado. Sed tio ekstermos la nunan Movadon, ekstermos la privilegiojn kaj la regpotencojn de la mezkapabluloj - ne tuj, ne per unu bato, sed iom post iom - kaj certe!

    Tempo 4, 1982

  *   *   *

    04. La Rolo de Esperanto-Komunumo en la Homara Progreso (1984)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/05.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/05.htm

1. Enkonduko

La enkonduko celas skizi kelkajn bazajn trajtojn de la ĝisnuna homara historio kaj surbaze de tio la nunan socipolitikan situation en la mondo kiel grundon, sur kiu kreskas la esperanta komunumo por poste povi paroli pri ties perspektivoj, strategio kaj rolo.

Baze la kompleta ĝisnuna homara historio karakteriziĝas per la leĝo de la pliforto. Ĉiuj sociaj movoj estis kaŭzitaj de egoismaj celoj de iuj homgrupoj.Tio signifas, ke okazis militoj, en kiuj certaj homgrupoj celis subjugi, rabi aŭ ekspluati aliajn grupojn aŭ okazis ribeloj de subjugitaj homgrupoj kun la celo detrui la subjugantojn kaj laŭeble ekspluati ilin. Ĉiuj sociaj, naciaj kaj klasaj movadoj (militoj, revolucioj, ribeloj, kontraŭrevolucioj) karakteriziĝis per perforto kaj memamaj celoj (alimalamaj). Neniu movado proklamis kiel sian celon batalon por la bono de sia malamiko kaj de si mem, do por sociordo, en kiu ĉiuj homoj havos la samajn egalrajtajn ŝancojn. Neniam iu ajn revolucio efektive havis tuthomaran, mondan koncepton - eĉ la proklamita tutmondeco de la proletara revolucio neniam realiĝis alimaniere ol kiel naciaj ribeloj, en kiuj unu homgrupo (la ribelanta, ĉefe kamparana klaso) celis la detruon (ne la egalrajtecon) de la alia (feŭda klaso). En ĉiuj revolucioj kaj ribeloj la ribelantoj proklamis la rajton liberiĝi de la ekspluatanto (ĉu de iu superreganta klaso, ĉu de iu ekstera popolo) kaj la ekspluatantojn malamikoj detruendaj. Oni edukis siajn adeptojn malamegi tiujn malamikojn kaj ke ne ekzistas alia alternativo ol: ni aŭ ili! Kaj post ĉiu venko tia pensmaniero de la liberigitaj venkintoj nepre kondukis al nova formo de malegaleco, subjugado kaj ekspluatado. Aŭ formiĝis la propra reganta klaso aŭ oni atakis novan malamikon (nun malpli fortan por el la ĝistiama justa ribelanto fariĝi maljusta agresanto) aŭ plej ofte okazis kombino inter tiuj du formoj. Unue Vjetnamio juste batalis por sia liberiĝo kontraŭ pli forta subjuganto. En tiu batalo ĝi malamegis la usonajn malamikojn. Post la venko ilia tridek jarojn nutrata malamo devis pluserĉi novan nutraĵon - nun malpli grandan "fiŝon" por subjugi kaj ekspluati ĝin (Kampuĉio). Dum la judoj estis diskriminaciataj tra la mondo, ĉiuj justamaj homoj subtenis iliajn rajtojn, sed kiam ili ekhavis ŝtatan potencon, anstataŭ batali por la egalrajteco de sia nacio kun alinacianoj vivantaj en ilia ŝtato - ili tuj kreis malamojn kaj pretekstojn por "defendante sin" detruadi la aliajn.

Sekve, la ĝisnuna historio estas historio de homa besto, historio de grupa egoismo kaj malamo. La ideo troviĝanta en multaj religioj "ami sian proksimulon", kiu devus tradukiĝi per simpla slogano "plej bone por mi, se bone por ĉiuj", neniam efektive estis komprenita de tiuj, kiuj influis al la historiaj fluoj. Neniam iu batalis por ni ambaŭ, ĉiam nur por si kontraŭ iu alia.

Kaj nun ni troviĝas ĉe krucpunkto, en epoko, kiu devas decidi ĉu daŭrigi tian historilinion (kaj per ĝi nepre detrui la civilizon) aŭ ŝanĝi la bazan karakterizon de tiu ĉi ĝisnuna historio? Malgraŭ la daŭraj ĉiutagaj ekzemploj de la besta, egoisma, malhoma konduto inter ŝtatoj, malgraŭ la prezentiĝo de la plej brutalaj aspektoj de la homa malamo en la dua mondmilito, la dudeka jarcento subite ekhavas novan lumeton - ion en la ĝisnuna epoko neekzistintan - ion esperigan, ekhavas movadojn kaj ekzemplojn de paca konsciiĝo, de la pli altruisma filozofio "por ni". Neniam antaŭe malpli forta kaj predikanta la juston kaj egalrajtecon venkis pli fortan aŭ almenaŭ sukcesis kunekzisti. Sed jen: movado de Gandhi kreas senmilite grandan novan ŝtaton, Esperanto-movado naskiĝas kaj vivas cent jarojn, naskiĝas Unuiĝintaj Nacioj, Movado de Nealiancitaj Landoj, fortiĝadas kaj senarmile komencas influi la politikon pacismaj kaj verdismaj movadoj. Davidoj sukcese ekrezistis al Goliatoj: Jugoslavio de Tito al Sovetunio de Stalin, Kubo al Usono kaj ĉiam pli da tiaj ekzemploj. Tio ne ekzistis antaŭe - tio estas esperiga signo por la nova homaro.

Tamen ni estas ankoraŭ tre malproksime de serioza venko de la nova historipaĝo. Ankoraŭ la ĉefa argumento estas kanono en la mondo kun landoj, kiuj socipolitike troviĝas sur la linio inter klasika feŭdismo kaj evoluinta kapitalismo kaj kun artefarita ideologia antagonismo inter la du grandaj potencoj, kiuj daŭre strebas al la konservo de la malnova historia pensmaniero: laŭeble subjugigi kiel eble plej multajn malpli fortajn kaj malaperigi la alian konkuranton. Artefarita ideologia antagonismo, ĉar la monda problemo ne estas ĉu iu ŝtato havas individuan aŭ ŝtatan kapitalismon kiel ekonomian sistemon, sed ĉu la plene neevoluinta monda sudo povos pli rapide evolui kaj levi la vivnivelon de la homoj al ekzistominimumo?! Nek sovetoj nek usonanoj mortas pro malsato, ĉiuj uzas elektron kaj rigardas televidon aŭ legas gazetojn kaj librojn, senkonsidere pri ekonomiaj sistemoj. La problemo estas ĉu kelkdek milionoj da homoj ĉiujare mortantaj pro malsato, revolucioj kaj militoj (kaŭzitaj de la subminimumaj vivkondiĉoj), centmilionoj da analfabetoj sen elektro ktp. ekhavos nutraĵon, lernejojn kaj bazan industrion? Ĉu komunismo aŭ kapitalismo, tio estas absolute malgrava dilemo. Ilia nuna celo estas eduki la proprajn civitanojn al malamo kontraŭ la alia konkuranto kaj tiel teni la tension en la batalo por novaj predoj. Kaj en tiu celaro ambaŭ flankoj pretas nome de siaj hegemonismoj detrui la tutan mondon!

2. La Rolo kaj Ebla Strategio de la Movado

Nun, kiun strategion evoluigu la E-movado en tia mondo? Evidente unue necesas reala (ne sintrompa) memdifino de la E-komunumo kaj de ĝia celo.

Estas klare, ke la Movado havas kaj devas havi pliajn celojn ol estas la disvastigado de la Internacia Lingvo. Tiuj pliaj celoj ĝis nun neklare difinitaj (interna ideo!?) efektive ĝin kuntenis, sed ĝuste tiu ĉi maldifino (eĉ nervoza insistado, ke oni tion evitu, ĉar ĉiu plia celo farus la movadon engaĝita, sekve neneŭtrala, do endanĝerigus ĝin) malebligis ĝian seriozan disvastiĝadon.

Pensu iom realisme! Pluraj ŝajne multe malpli gravaj movadoj havas multe pli da adeptoj, sukceso kaj reala povo (diversaj religiaj sektoj, sennombro da hobiaj amatoraj asociiĝoj: ekz. eĉ asocioj por defendo de hundoj, katoj aŭ birdoj estas ege pli multnombraj kaj disponas pri pli granda ekonomia potenco ol la E-movado, kies tasko devus esti defendo de la homo!).

Nu, pri la frustracioj de E-komunumano, kiu sentas sin sensignifa kaj sen efektiva rolo, ĉar ja ĉion plenumas lianome nur la gvidantoj, lian rolon proklamas "sankta": kunveni unufoje semajne aŭ monate kaj paroli la "sanktan" lingvon kaj atendi la "tagon de la venko", kiu sentas sin hontigita antaŭ la alia, "ekstera" mondo kaj ne kuraĝas paroli pri tiu sia "sankta" rolo, espereble parolos aliaj en tiu ĉi seminario*.

Mi volas prezenti la celon de la E-komunumo, kiu devus tiri ĝin estonte en pli seriozajn batalojn por la defendo de la homo.

Pensu: Se iu antaŭ dudek jaroj estus dirinta, ke la slogano "Ni volas freŝan aeron kaj puran akvon" iun tagon fariĝos batalilo por multaj milionoj, bazo por politikaj partioj, certe vi proklamus lin frenezulo. Same povas ŝajni, ke la slogano "plej bone por mi, se bone por ni ĉiuj", ŝajnas tro banala por povi iun impresi. Tamen, ĉu ne ĝuste tio: la kompreno, ke ni ĉiuj devas labori por ni ĉiuj, por ke estu bone por ĉiuj el ni unuope, mankas en la hodiaŭa mondo regata de egoismoj klasaj, naciaj, religiaj, ideologiaj...? Komenci komprenigi al la homaro, ke ĝi travivos sian danĝeran puberectempon nur, se ĝi tion komprenos. (Al tio bele vokis nin jam la versoj de la Infana Raso en la kvindekaj jaroj!). Necesas fidi al aliaj, necesas helpi al aliaj, por ke estu pli bone ankaŭ por ni. Se la sovetoj kaj usonanoj daŭre vendados al la malriĉaj landoj armilojn, ĉar tiamaniere ili plej rapide kaj plej multe profitas anstataŭ helpi ilin krei industriojn kaj evoluigi ilin, tiuj landoj fariĝos ĉiam pli malriĉaj, pli ŝuldantaj, kio fine kaŭzos disfalon de la monda ekonomia ordo (ĝin oni ja devas ŝanĝi, sed konscie kaj po iome). Kaj ĉiuj antaŭaj ekonomiaj krizoj, rompiĝoj de ekonomiaj sistemoj kondukis al mondaj militoj. Ĉu pro la momentaj profitoj la grandaj potencoj volas detrui ne nur la malriĉajn landojn, sed ankaŭ sin mem? Ĉu tio estas ilia intereso? Se la grandaj ne volas helpi la malriĉajn industriiĝi kaj evolui, al kiu ili vendos siajn elektronikajn varojn, se du trionoj de la homaro posedas eĉ ne elektron? Helpu al ili evolui, tiam plej multe profitos ankaŭ vi!

La filozofio "por ni" (ne kontraŭ iu) signifas pacan dissolvadon de konfliktoj. Konfliktoj, kompreneble, ĉiam ekzistos. Sed kiom ajn longe oni solvados ilin per perforto, per forigo (mortigo) de la kontraŭulo, per nekapablo trovi kontentigajn solvojn por ambaŭ, la mondo troviĝos antaŭ abismo. Estas klare, ke solvi konflikton pace eblas sub du kondiĉoj: ke oni havu sufiĉe da tempo (tiuj procedoj estas longdaŭraj) kaj ke oni ne estu en tre senespera kaj ekonomie disfalanta situacio. Kiam homamasoj troviĝas en danĝero de malsatmorto, ili ne havas tempon por interparoladoj kaj longaj diskutadoj kun riĉuloj. Tiukaze nepre ekestas sanga revolucio. Sed tie, kie almenaŭ ne minacas mortdanĝero, oni povas esti iom pli pacienca por pace atingi la celon. Sekve, ŝtatgvidantoj, planantoj kaj politikistoj neniam rajtus permesi, ke oni atingu tiun stadion, kiam ne plu estas tempo - ili devus ĝustatempe komenci diskutadi.

Ni faru hipotezan analizon de eventuala pacema batalo por la egalrajteco far nigruloj en Sudafrika Unio. La paca batalo signifus: jes, ni batalu, ni demonstraciu, ni striku, ni informadu, sed ni neniun mortigu. Ni ne proklamu blankulojn "niaj malamikoj" kaj en niaj celoj ni ne enmetu la batalon kontraŭ la blankuloj sed "por nia egalrajteco, por la blankuloj kaj la nigruloj". Tiu gandhisma strategio povas ŝajni tro naiva en la solvado de tiel akra konflikto kiel tiu inter la rasisma kaj la nerasisma vivkoncepto - tamen, ĝi devus rezulti pozitive, se ĝi sufiĉe longe celkonscie daŭrus. En Sudafriko oni ne malsatas. Se la nigruloj revolucios armile, estas demando ĉu ili sukcesos. Tamen, senkonsidere ĉu jes aŭ ne, tiu batalo forportus milionojn da viktimoj. Pro kio? En la kazo de malsukceso, sensence! En la kazo de sukceso pro la malamo kontraŭ blankuloj, la blankuloj estos subjugitaj aŭ forpelitaj, la ekonomio ne povos esti regata nur per la propraj fortoj same bone (aŭ pro la perdo de eksteraj amikoj) kaj fondiĝos interne de la nigrula popolo la reganta supra kaj la regata suba klaso same tiel ekspluatata kiel antaŭe de la blankuloj. Sekve, pro kio mortu la revoluciantaj milionoj da homoj? Nur pro tio, ke la blankajn ekspluatantojn ili anstataŭu per nigraj?

Se ili batalos pace, demonstraciante kaj strikante, sed ĉiam kun la slogano: ne kontraŭ vi, blankuloj, sed por vi kune kun ni, ili certe ne venkos en la daŭro de unu generacio. Sed la junaj blankulaj generacioj vidante ĉiam tiajn sloganojn ne povos resti daŭre influitaj nur de siaj gepatroj (ke tiuj nigrulaĉoj estas bestoj volantaj nur detrui ilin kaj ke necesas esti preta ĉiam mortigadi ilin). En la dua generacio la problemo certe solviĝos. Kaj tiel neniu mortos, la postaj generacioj blankaj kaj nigraj simple pliproksimiĝos unu al la alia kaj realigos egalrajtecon surbaze de reciproka fido.

Kaj jen la celo por la Esperanto-movado kaj la komunumo, celo iel interne subkomprenita en la ĝisnuna E-historio, sed neniam klare difinita kiel baza filozofio de nia Movado: EDUKADO DE NUNAJ KAJ POSTAJ JUNAJ GENERACIOJ POR LA KOMPRENO "LABORU POR ĈIUJ, KE PLEJ BONE ESTU POR VI MEM"! Estu pli altruisma, por ke pli certe kaj sekure profitu ankaŭ via propra egoo. Kaj ni sciu, ke tiu ĉi celo estas realigebla nur, se ĝi estas komprenata kiel longdaŭra procedo. Ni eduku la homaron esti pli altruisma kaj ni rapidigu tiun edukadon per pli bona interkompreniĝado per ĉiam pli multa uzo de la Internacia Lingvo. Tiel ĉiu komunumano scios, ke ni havas longtempan taskon, en kiu ĉiu unuope havas taskeron, pli malgrandan sed gravan kaj ke en tiu longdaŭra procedo ni devas krei ankaŭ niajn proprajn vivamuzojn kaj institutojn, kiuj kontentigos niajn mallongdaŭrajn bezonojn (do ni havu niajn kongresojn, niajn poetojn, niajn komitatojn ktp), sed ni ĉiam sciu, ke tio ne estas nia celo, sed nur nia nutraĵo por strebi al la celo!

Sekve, la komunumo devus esti maksimume malfermita al la mondo, laŭeble agi kaj helpi ĉie kie eblas al la humanaj celoj de aliaj movadoj, kaj kie ajn eblas proponi Esperanton kiel solvon, sed nur post la amikiĝo kaj helpo al aliaj - ne antaŭe kiel kondiĉo por helpo! La Movado devos malferme montri en praktiko sian pretecon esti ekzemplo de tia pli altruisma konduto kaj devos evoluigi siajn edukinstituciojn por la nova filozofio. La Movado devos aktive kunlabori kun ĉiuj pacamaj movadoj. Tiel ĝi havos la ŝancon unuflanke ricevi ĉiam pli da subteno, aliflanke ĝi mem prezentos la eblecon transformiĝi en okcidentaj landoj al partioj, por kiuj multaj voĉdonos. En aliaj landoj ĝi devos ĉiam serĉi komunajn elementojn de sia filozofio kun la oficialaj ideologioj - preskaŭ ĉie oni povas trovi tiajn kaj tiel kunlabore kun la oficialuloj kaj helpante la samcelanojn, la komunumo povus multe pli rapide kreski ol ĝis nun. Tion ĉion ĝi malfacile atingos sen profesiaj centroj kaj materiaĵoj kiel konstruaĵoj, bienoj, havaĵoj! Ĝi do devos evoluigi ĉiam pli da profesiaj centroj, kiuj gvidos kaj organizos la kreskantan amasiĝadon.

3. Danĝeroj Troviĝantaj sur tiu Vojo

Du ĉefaj tendencoj estas, kiuj povus tian evolucelon detrui aŭ konduki al tute kontraŭa direkto kaj nuligi komplete la historian signifon kaj la rolon de la E-movado.

La unua estas la danĝero de la naciaj grupegoismoj. Jam multfoje okazis kaj eĉ nuntempe kelkloke okazas, ke unuopaj naciaj E-movadoj "sin vendas" al naciismaj celoj de siaj landoj aŭ ideologia bloko. Ekstremaj ekzemploj por tio estas la famaj kazoj de Germana E-Asocio post la alveno de Hitler, kiu tuj proklamis, ke en ĝi ne estas loko por judoj kaj ke Esperanto servas ekskluzive por propagando de la "grandaj naziaj" celoj, aŭ la itala E-organizo, kiu faris multon por laŭdi sian diktatoron Mussolini kaj konvinki la faŝistojn, ke Esperanto povas esti por ili tre utila.

Estas klare, ke la naciaj movadoj devas pli aktive partopreni en la publika vivo de siaj landoj, eĉ serĉi komunajn celojn en la sialanda soci-politika ideologio kun tiu ĉi altruisme-pacema celado sia, sed neniam ĝi rajtas identiĝi komplete kun la celado de iu nacio, ideologio aŭ religio. Estas klare, ke profesiaj E-centroj eĉ en tre malfavoraj politikaj cirkonstancoj povas konservi ian kernon de la E-movado (kiel ekz. en Ĉinio dum la "kultura revolucio") plenumante propagandajn naciismajn taskojn, sed ankaŭ tiam ili ne rajtas plene identiĝi kun la koncernaj ideologioj, ĉar tio signifus transpreni tute kontraŭajn celojn ol estas tiuj de la E-komunumo: celojn egoismajn de unu nacia homgrupo. Kunlabori jes kaj aktive malferme agi kune kun institucioj de sia nacio, kiam temas pri diskonigo de sialanda kulturo, kiam temas pri tiuj naciaj fortoj, kiuj ankaŭ strebas al plia kunlaboro kun aliaj landoj kaj nacioj, neniukaze enfermi sin en la propran E-ŝelon, sed neniam absolute identiĝi kun sia nacia celaro, ĉefe ne kun tiu ĝia parto, kiu celas al gajno de tiu nacio kontraŭ la interesoj de aliaj.

La dua grava eraro en la strategio estas la evoluigo de la propra egoismo de la E-movado. Tio grava-parte bremsis la Movadon pli sukcese kaj rapide evolui. Ĉar ĝi fermas la Movadon en sektan grupon, kiun neniu volas subteni pro ties troa malakcepto kunlabori kun aliaj, pro la propra egoismo. La tendencoj, kiuj pasivigas la Movadon estis tiuj tendencoj de sektismo, la propra E-movada naciismo. Ideologioj, kiuj postulis de la E-movadanoj ne kunlabori kun iu ajn en sia nacio, malakcepti ion ajn kaj proklamis neŭtralecon rilate al ĉiuj mondaj ideologioj kaj filozofioj, aliigis la bazan signifon de la "interna ideo" kaj kondukis la Movadon al statuso de fermita kaj malakceptita movado flanke de la mondo ĝenerale.

En tiaj cirkonstancoj esperantistoj ĉiam konsideris sin la plej "progresemaj kaj gravaj" (komparu tion kun la pensmaniero de iu ajn naciisma ideologio) kaj la "eksterulojn" stulta homaro, kiu nin ne povas kompreni. Ofte tiam oni tendencas al ĉio "nia": nia bieno, nia kastelo, nia terpeco, nia Esperantujo.

Tie ĉi estas utile kompari la Movadon kun la diaspora nacio de judoj, ĉar nur al ĝi ni similas. Dum jarcentoj, en kiuj judoj ne havis sian ŝtaton, ili havis apartan integrigan rolon en la mondo. Ofte nur ili povis vidi tiujn bezonojn de kunlaborado, tiujn pli homarajn celojn, ol vidis alinacianoj, kiuj ne kapablis kompreni ion plian ol la interesojn de la propra nacio. Tial neniel estas hazardo, ke ĝuste la judoj generis multajn plej grandajn personojn de la mondo: Einsteinon, Freŭdon, Marxon, Zamenhofon ktp. Nur ili kapablis vidi supernacie. Sed, ekde la momento, kiam judoj ekhavis sian ŝtaton tiu ilia parto, kiu vivas en tiu ŝtato perdis komplete iun ajn eron de tiu juda rolo. Ili ekkondutis egoisme kiel ĉiuj aliaj nacioj kaj interesiĝas pri nenio plu krom pri si mem. Ili militas, kreas grandan armeon. En la periodo de ekzisto de Israelo en ĝi ne plu naskiĝas granduloj krom kelkaj "grandaj generaloj".

Grava eraro de la E-movado estus same strebi al iu propra ideala ŝtato ("ĉar la mondo ne volas kompreni nin"). Tuj tio egoismigus la Movadon kaj plene pereigus ĝian esencan rolon. Iujn formojn por kontentigi la propran egoon de la "nacio esperantista", la Movado havu. Kaj ĝi evoluigu siajn "registarojn", instituciojn, akademiojn, esperantologojn, sed neniam tro instituciigitajn, neniam tro ekskluzivajn, ĉiam kun la konscio, ke tio estas formoj organizaj por iu homgrupo, kies celo estas dissolviĝi kaj malaperi kiel "nacio", movado, komunumo, kiam ĝi atingos sian celon. Nenio en nia agado strategie kaj fincele rajtas esti "por la Movado" sed nur "por la mondo".

    1984

* La referaĵo estis prezentita en la seminario de UEA pri strategio de la Movado por la duajarcento okazinta en 1984 proksime de Berlino kaj aperis en referaĵkolekto de tiu seminario.

  *   *   *

    05. Esperanto ĉe la Vojkruciĝo (Esperanto-Revuo, junio 1990)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/06.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/06.htm

Venis la tempo surtabligi la verajn fakturojn. Kaj por tio necesas reala diagnozo.

Kio estis la E-movado ĝis nun?

Spirite ĝi estis humanisma movado de pacifistoj (almenaŭ ĝi sin mem proklamis tia) kaj samtempe alloga komunumeto, en kiu la mediokritatoj (mezkapabluloj, kiuj pri si mem havas tro altan opinion) povis trovi bonegan kuŝejon por kontentigi siajn tro pufigitajn ambiciojn. Propagandcele oni uzas humanismajn kaj pacifismajn sloganojn por allogi iom da novuloj. Interne la Movadon firme kuntenis hierarkia piramido de malkapablulkratio (en lokaj kluboj diktatoris plej ofte mediokritatoj kun senfinaj mandatoj, ili elektis inter si mediokritatojn por la landaj asocioj ktp). Materie la situacio iom diferencis okcidente kaj oriente. En okcidentaj landoj tian movadeton neniu subtenas. Ĝi ne estas ekonomie utila, ĝi ne havas politikan karakteron. Ĝi plej similas al eta religia sekto. Sekve, ĝi mem financu sin el individuaj kotizoj. Pro la relativa materia bonstato en tiuj landoj la alteco de la kotizoj povis teni sufiĉe stabile la materian vivon de tiu eta komunumeto. Escepte ŝtatoj subvenciis kelkiun projekton de Esperanto-junularoj.

En Oriento la Movado devis adaptiĝi al la cirkonstancoj de la ŝtata ĉionpovo kaj la movadoj plej ofte flate submetiĝis al ŝtataj potenculoj kaj ofertis siajn servojn por internacie reklami la "grandajn atingojn" de la koncerna "plej ideala ŝtatordo". Pro tio en limigita grado ili ricevis koncedojn povi sendi delegitarojn al eksterlandaj E-kongresoj. Tiaj ĉi koncedoj iom post iom evoluigis orient-eŭropan E-turismon, homoj relative amase aliĝadis al la Movado esperante povi facile vojaĝi okcidenten aŭ almenaŭ koresponde rilati al ĝi. Nun la ĉionpovaj potenculoj senpotenciĝas. La flatulaj E-organizaĵoj perdis siajn protektantojn, popolanoj ricevas libere pasportojn, la merkato devigas onin mone pensi - ideologioj perdis ĉiun allogon, eĉ la pacismaj.

En la transirtempo, kiu daŭros sufiĉe longe, inter klasika komunismo (realsocialismo) kaj nova merkata sistemo (verŝajne kapitalisma), evoluas fortaj ŝovinismaj tendencoj, fortiĝas interpopolaj malamoj en plurpopolaj landoj (kaj preskaŭ ĉiuj eŭropaj socialismaj landoj estas tiaj). La senhelpeco de homoj en aŭtoritataj sistemoj serĉas malamikon kaj kutime kulpigas por sia malfeliĉo la najbaran nacion. Fortoj dezirantaj reteni siajn antaŭajn privilegiojn instigas tiajn pensojn kaj malamojn por tiel alidirektigi la popolan malamon. En tiaj cirkonstancoj neniu idealo pri paco kaj internacia amo havas bonan grundon.

Ekster la realsocialisma bloko la E-movado havas evidentan kreskon en Afriko, suda Ameriko, partoj de Azio, tamen kompare kun iu ajn kreskanta fenomeno en la mondo ĝi estas sensignifa. En Indonezio kun 150 milionoj da loĝantoj troviĝas neniu esperantisto, en Hindujo kun preskaŭ unu miliardo kelkdeko da esperantistoj, en tuta araba mondo (trideko da landoj) apenaŭ iu esperantisto - ĉio tio montras la fakton, ke la E-movado estas treege minora fakto.

Kia situacio estas en Jugoslavio?

Inter la 70-aj kaj 80-aj jaroj estis bonegaj tempoj de relativa liberalismo en politiko, sufiĉe optimisma, kreskanta ekonomia situacio (pro kreditoj kaj gastlaboristoj) kaj malgraŭ la socialismo, eblis entrepreni iniciatojn, fondi novajn instituciojn, societojn, agadojn. Tiam post ioma stagno reekfloris la kroatia movado kaj mirinde kreskis la bosnia, relative kontentige funkciis ankaŭ aliaj krom la serba, kiu dum jaroj havis personajn problemojn. Komence de la okdekaj jaroj la krizo komencis influi la Movadon, sed ne tuj, ĉar la efektoj de la antaŭa jardeko pludaŭris (la Movadon ekhelpis influaj homoj, kiuj akiris konfidon al ĝi en la antaŭa periodo). Dank al centjariĝo de Esperanto kaj UK en 1988 en Zagrebo iel la linio de malprogreso ne videblis ĝis 1988, sed tuj poste rapide amasiĝis signoj de ŝrumpiĝo en Kroatio. En Slovenio jam multe pli frue praktike ĉesis la Movado. En Serbio ĝi daŭre restis dissplitita kaj sensignifa kaj en Makedonio ĝi neniam havis bonan gvidantaron. Bosnia movado estis tre "porŝtata", eĉ la ejojn ĝi ricevis en politika organizaĵo. Ĝi ankaŭ evoluigis branĉon de E-turismo ligitan al la orient-eŭropa entreprenado. Verŝajne ankaŭ ĝi baldaŭ spertos gravajn problemojn. La kroatia movado post la bona jardeko (78-88) rilate la sinmalferman procedon al la merkato kaj gajno de prestiĝo, dank ĉefe al IKS kaj ĝiaj altkvalitaj manifestaĵoj en kulturo kaj scienco, denove ekmarŝis la vojon de enfermiĝo, sektiĝo, verdismo. La rilatoj kun IKS preskaŭ komplete estas rompitaj, pluraj societoj ĉesis funkcii, la membraro malplinombriĝas, la agadoj fariĝis denove nur internaj (vojaĝoj de esperantistoj, internaj renkontiĝoj kaj kunvenoj, eldonado de internaj gazetoj kaj bultenoj, esploroj de la movada historio ktp), la gejunuloj estas dispelataj.

Evidente la estonto en Jugoslavio neniel estas brila. Ĝin atendas esence la sama sorto kiel tiu de la Okcidento. La ŝtato ne plu pretos subvencii en sin mem fermitan movadeton kun kelkcenta membraro kaj la mediokritata gvidantaro ne kapablos kaj ne volos turni sin al la merkato. De malriĉa membraro ne eblas ricevi altajn kotizpagojn kaj baldaŭ multaj perdos eĉ la ejojn pro financaj malfacilaĵoj.

Dum unuflanke la mondo rapide evoluas al la baza esperantista celo - al la unuigita tutgloba ŝtato, forigante la ideologiajn, malvarmmilitajn barojn, aliflanke la esperantistoj mem sentas tion kiel egan krizon! Kial?

Nenio en la mondo estas grava, kio en sia matura versio ne estas vendebla, surmerkatigebla varo. Tiun ĉi fazon de kreskado kaj maturiĝo de iu produkto kutime ne pagas industrio aŭ ŝtato, sed firme kredantaj amatoroj. Mi daŭre admiras la grandegan laboron, kiun faris la amatora movado de esperantistoj sur la literatura, traduka, pedagogia kaj terminologia planoj.

Sed nun, kiam la produkto definitive pretas por la surmerkatigo la "sciencistoj", kiuj ĝin evoluigis en projekta fazo rezistas al tio transdoni sian "idon" al la merkato. Nun ni nepre bezonas la politikon de surmerkatigo.

Esperanton oni devas aplike uzi en diversaj interesbranĉoj, kie ĝi tuj estas utiligebla por certa homgrupo, kiu pro tio tuj estos preta pagi por ĝi merkatan valoron. Tiun surmerkatigon devas prepari profesiuloj. La nuna profesia aparataro en la landaj asocioj kaj internaciaj asocioj ne volas fari tion, ĉar ilia celo estas alia: servi la nunan esperantistaron, ne la mondon.

Kelkaj individuoj kaj kelkaj ekstermovadaj institucioj ekpaŝis sur tiu vojo. Ilia rolo estas grandega, ĉar la ĝusta kaj moderna surmerkatiga laboro estas esenco de la komerco. Ili ankaŭ bezonos tempon. Poste ili rapide serĉos kvalitajn esperantistojn por enoficigi ilin. Akumulita mono pliprosperigos la disvastigadon de Esperanto, ebligos enlaborigi novajn esperantistojn kaj tiuj plilarĝigos la agadkampojn eĉ malgraŭ la klasika movado, kiu verŝajne klopodos rezisti al tiu evoludirekto. Sekve, ni nun troviĝas ĉe la vojkruciĝo. Se la nun komencaj paŝoj de komercigo sukcese prilaboros la merkaton, post deko da jaroj ni havos konkurence fortan lingvon sur la monda merkato. Se ne, la E-movado mem ĝin eble por ĉiam dronigos kaj marĝenigos.

    Esperanto-Revuo, junio 1990

  *   *   *

    06. Monda Merkato Donas Perspektivon (Esperanto-Revuo, julio-aŭgusto 1991)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/07.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/07.htm

Internacia Kultura Servo el Zagrebo planis eldoni libron kun opinioj de multaj esperantistoj pri la ĝisnunaj kaŭzoj de nekontentiga sukceso de la Esperanto-Movado kaj pri strategio por la dua jarcento de nia lingvo. Bedaŭrinde, reagis al la anonco nur dek personoj, pro kio la libro ne povas aperi, sed la opinioj esprimitaj en tiu deko da enketiloj estas tre interesaj kaj indaj, ke oni analizu ilin. Tial en ĉi tiu artikolo mi klopodas informi pli vastan legantaron pri la vidpunktoj gravaj por eventuale iniciati plian pensinterŝanĝon, el kiu kristaliĝu pli klara vojkoncepto por la antaŭ ni troviĝantaj jardekoj.

Unue mi diru, ke inter la enketiloj troviĝas tiuj de kelkaj kulture gravaj aktivuloj por la Movado kiel sinjorino M. Boulton kaj sinjoroj G. Lagrange kaj G. Pirlot - sed ne malpli interesajn ideojn mi povis trovi ankaŭ en leteroj de aliaj gesinjoroj.

La unua demando traktis la kaŭzojn de la ĝisnuna nesufiĉa sukceso rilate la disvastiĝadon kaj uzon de Esperanto. La respondoj preskaŭ unuece montras, ke la kaŭzoj estas ĉefe internaj (en la Movado), ĉar ĉiuj insistas pri la manko de praktika valoro, la manko de komerca rilato al tiu "ekonomia komunikrimedo", la troa sektismo kaj idealismigo, kiuj kaŭzas, ke uzi Esperanton eblas nur en "fermita medio". Ne malpli gravaj estas la internaj movadaj kvereloj kaj malunueco. Oni trovas ankaŭ jenajn opiniojn: "Ne filozofii sed ekonomii", "La esperantismo estas ĉiam malpli kredinda". Tamen troviĝas ankaŭ ĉi tiaj konstatoj: "Malgraŭ ĉio por realisto la atingaĵoj de Esperanto ĝis nun ne estas malsukceso", "La homaro opinias la nunan staton kun tradukistoj kaj interpretistoj kontentiga".

Eksteraj kaŭzoj estas "persekutoj, mokoj, burokrataj malhelpaĵoj". Kelkaj eĉ rimarkas, ke mankas serioza plano por internacia disvastigado, aŭ ke devus ekzisti internacia lernolibro uzata en diversaj landoj. Nature, ankaŭ la konstato "ke la Movado ne havas sufiĉan monon" ne estas sen signifo.

Ŝajnas al mi, ke tiuj ĉi nemultaj opinioj tamen estas tre trafaj. Nome, la Movado per sia "ideologio" arigas ĉefe homojn, kiuj malŝatas okupiĝi pri kruda ekonomio kaj "malpura" komerco, sed ŝatas babili kaj filozofiumi. Homoj, kiuj riskus sian ekonomian statuson aŭ decidus entrepreni komercan agadon, en kiu iliaj vivenspezoj dependos de io rilatanta al Esperanto estas apenaŭ troveblaj, sed ankaŭ inter ili grandega plimulto komercas ene de la Movado - ne sur la ĝenerala merkato.

Tio el la Movado faris respektindan spiritan socian fenomenon, sed apenaŭ kapablan vivi sur tiu ĉi reala terglobo. Oni povas konstati, ke dum cent jaroj Esperanto atingis multon, evoluis kiel lingvo, fariĝis neneglektebla unika homara fakto - sed por ke ĝi fariĝu reala faktoro ĝi devas ekhavi valoron sur la monda merkato. Kiel surmerkatigi ĉi tiun "varon", kiel interesigi por ĝi komercistojn, homojn, kiujn ni nun en la Movado ne havas, ŝajnas esenca problemo solvenda.

La dua demando en la enketilo estis: Kiaj estas la nunaj ĝeneralaj cirkonstancoj, kiuj kondiĉas la estonton? Respondoj ĉi tie montras kelkajn tendencojn, kiuj estas esencaj por la nuna epoko kaj gravaj por la estonto:

1. La mondo ĉiam pli rapide ŝanĝiĝadas kaj konstante akceptas novajn fenomenojn. Teknologiaj kaj teknikaj novaĵoj rapide detruas diversajn antaŭjuĝojn kaj donas grandajn ŝancojn ankaŭ al Esperanto.

2. La politikaj ŝanĝoj, kvankam multrilate turbulentaj kaj danĝeraj, tamen principe direktiĝis al pli rapida akiro de liberecoj kaj pli rapida integrigo de Afriko, Arabio, Latinameriko en la mondan evoluon.

3. Ĉio tio ĉiam pli evidente montras al la nesolvita problemo de internacia komunikado.

4. Al Esperanto tamen konkurencas ĉiam pli kelkaj aliaj solvoj kiel la plifortiĝanta rolo de la angla, komputiloj en parta tradukado, diversaj teknikaj solvoj en pli efikaj tradukservoj ktp.

Ĉio ĉi diras al ni, ke la tempo estas ĉiam pli konvena por Esperanto, sed ĝi ne permesas nedecidemon kaj atendon. Aliaj solvoj - ne tiel elegantaj kiel la nia - per helpo de tekniko tamen povos tiom penetri sur la merkaton, ke apenaŭ eblos plu forigi ilin, se ni nur deflanke observos la evoluon.

Kaj fine la tria demando estis: Kiujn strategiojn ni devus apliki por la jarcento antaŭ ni? La respondoj ĉi tie ŝajnas al mi iom malpli interesaj ol la antaŭaj. Ili estas simple konsekvenco de la du antaŭaj demandoj. "Nepras realismo kia ekz. ĉe AIS San Marino" (Pirlot) aŭ "Ni celu paŝ-post-paŝan progreson" (Lagrange) estas unuaj avertoj. Sekvas diversaj proponoj pri ĉefe novaj aplikendoj de Esperanto: krei novajn servojn, entreprenojn en profitaj kampoj, plue klopodi penetri lernejajn sistemojn kun la celo per Esperanto akiri diplomojn, lanĉi ampleksan adresaron de fakuloj, persvadi UEA fondi internacian komercan entreprenon, stimuli interuniversitatan kunlaboron, modernigi informadon (ekz. video-kasedoj k.s.), organizi distancan transliman instruadon por internaciaj grupoj per modernaj komunikretoj, fondi tradukentreprenojn kun Esperanto kiel intera lingvo, entreprenojn por diversaj formoj de turismo.

Evidentas, ke granda plimulto konscias pri la nepreco, ke Esperanto fariĝu komerce utila varo, sed ke necesas ankaŭ daŭre klopodi agi al internaciaj instancoj kaj al lernejaj sistemoj. Mi plene apogas tian duflankan komprenon. Sed eĉ en la kampo, en kiu ni multon faris ĝis nun (klopodoj oficialigi Esperanton en tatoj aŭ internaciaj organizaĵoj), ni estas tute nesufiĉe organizitaj kaj mallaboremaj. Okazas senĉese internaciaj konferencoj, kie oni traktas ankaŭ la problemojn de internacia komunikado, en kiuj neniu esperantisto ĉeestas pro neinformiteco. UEA devus establi pli efikan reton por ekscii, kie kaj kiam okazos internaciaj konferencoj gravaj por ni.

La dua gravega kampo - fondi komercajn entreprenojn, en kiuj Esperanto estas profitiga - ĝis nun ne serioze estis plugata - ĝi dependas de personoj sufiĉe kuraĝaj kaj havantaj almenaŭ iom da kapitalo. Cetere, tio eĉ ne estas kampo de la Movado, sed de la mekanismoj sur la libera merkato. Tamen tiu merkato devos uzi servojn de la nuna Movado: lingvajn, terminologiajn, universitatajn, akademiajn. Se la Movado volas esti pagata por tiuj servoj, ĝi devas stimuli la merkatan evoluon. Eble la nuna disfalo de socialismo estas iusence bona kondiĉo. Nun multaj esperantistoj el la t.n. eksa orienta bloko restas sen klasikaj ŝtataj enspezoj, kiuj malstimulis entreprenemon. Eble inter tiuj amasoj troviĝas sufiĉe granda kvanto da kapablaj entreprenistoj, sed plej ofte sen kapitalo. Ĉu eble la okcidenta esperantistaro, la okcidenta Movado ne povus inventi iun kapitalisman manieron kolekti kapitalon kaj disponigi al orientaj entreprenistoj sub certaj kondiĉoj? Mi mem estas "orientano" kaj ne konas bone la investmekanismojn de la "sana" merkato. Sed mi certas, ke relative malgrandaj privataj fondusoj de esperantistoj el okcidento nun troviĝantaj ĉe UEA, kelkaj landaj asocioj kaj kelkaj privataj asocioj, samkiel iu nova strategio pligrandigi tiujn fondusojn, povus alporti gravajn profitojn, se uzataj de kapablaj komerchomoj. Kaj en la okcidenta Movado ni havas ekonomikajn fakulojn, kiuj sendube povus bone projekti tian investciklon.

    Esperanto-Revuo, julio-aŭgusto 1991

  *   *   *

    07. Estonto de la Internacia Lingvo (Esperanto-Revuo 1994)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/08.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/08.htm

Nur tri jaroj pasis de post la analiza artikolserio en la E-revuo kaj Eŭropo spirite komplete ŝanĝiĝis. Ankaŭ mia persona vivo en la ondegoj de la historio forfluis al antaŭe tute ne konjektitaj direktoj. Antaŭ tri jaroj mi vivis en lando Jugoslavio kaj laboris en socialisma memmastruma entrepreno Internacia Kultura Servo. Nun mi estas civitano de ŝtato Kroatio laboranta en persona entrepreno "Inter-kulturo" (Societo kun Limigita Respondeco) en ŝtato Slovenio. Tamen mia esenca vivcelo ne ŝanĝiĝis, mi daŭre baraktas en profesia vivo klopodante perlabori monon kaj kontribui al antaŭenigo de Esperanto kaj humanismo ĝenerale. Kie do ni estas nun?

Eŭropo denove en unu sia parto militas kaj tiu milito ankoraŭ longe daŭros en diversaj formoj. La kaŭzoj de la milito estas la ekonomia malriĉeco en regionoj identecmiksitaj. Forta ekonomia krizo en landoj, kie kune vivas diversreligiuloj, diverspopolanoj aŭ alispecaj diversidentecaj grupoj ĉiam necesigas serĉadon de kulpuloj por la kriza stato kaj oni elektas inter la malpli fortaj grupoj iun, kiun oni kulpigos. Tio kaŭzas fortan sendependiĝemon kaj aktivigas defendmekanismojn ĉe la malpli grandaj. Nova Eŭropo nepre konfrontiĝas kun novaj konsciiĝoj de etaj marĝenaj grupoj, ne nur en malriĉaj landoj. Belgaj flandroj kaj francoj, irlandanoj, bretonoj, baskoj, eĉ svisaj francoj kaj germanoj kaj multaj aliaj komencas timi, ke la krizo povus fortiĝi kaj ilia identeco estus serioze endanĝerigita. Tendenco al klara difino de grupoj ĝis nun ne agnoskataj estas tiel forta, ke ĝi ŝanĝos komplete la ideon pri unuforma kaj grandimperia Eŭropo. La fakto, ke en la nuna Eŭropa Komunaĵo oni tute ne pensas pri komunika lingvo montras, ke oni jam decidis en fermitaj rondoj de la grandpotencule pensantaj nunaj kreantoj de Eŭropo, ke la lingva situacio jam estas decidita: la angla kun ioma eta rolo de la franca kaj la germana. Tamen ne okazos, kiel ili planis. La milito venigos en riĉan Eŭropon novan kvantegon da senesperaj militrifuĝantoj neniam revenontaj kaj malgraŭ la limoj invados ĝin kvantegoj da malriĉaj orientanoj kun multaj lingvoj, sen mono kaj edukiteco por rapide adaptiĝi. Ili alportos novan grandan lingvan kaoson kaj identeckonfuzon.

Etaj novaj kaj malnovaj ŝtatoj de orienta Eŭropo komencas rapidege konsciiĝi, ke iliaj lingvoj kaj nacia identeco estas multe pli forte endanĝerigitaj en la libera merkato ol en antaŭe de komunisma muro protektita areo.

La nova ekonomia malstabileco devigos eĉ la ĝis nun ŝajne ne ŝanceleblajn okcidentajn ŝtatojn komenci serĉi ankaŭ en la lingva tereno pli racian kaj malmultekostan solvon, krome premitaj de la "etuloj" ricevi garantion pri egalrajteco. La afero de minoritatoj ĉiam pli akre sentiĝos. En aŭstrio oni agnoskis la statuson de minoritato al Vienaj hungaroj forkurintaj el Hungario en 1956. Post dek jaroj nepros tiamaniere agnoski la rajtojn de minoritato ĉie tra Eŭropo al bosnianoj, al turkoj, albanoj...

Aliflanke la teknologio evoluas kun nekredebla rapideco kaj la komunikiloj faras miraklegojn. Ne nur riĉaj homoj povos nur post kelkaj jaroj esti servataj de komunikaj retoj, per kiuj oni estos ĉiumomente ligitaj kun kiu ajn en la tuta mondo. La DLT projekto, al kiu ni esperantistoj tiel multe fidis, malsukcesis. Tio montris, ke efektive maŝinoj neniam povos tradukadi ĝis grado, kiu estus ekonomie ekspluatebla. La homa lingvo restos la homa lingvo, transportilo de homa spirito kaj neniam komplete kaptebla en la reton de antaŭplaneblaj komputilprogramoj.

La potenculoj devos tre baldaŭ komenci pensi pri la lnternacia Lingvo. Kie do estas la malfortaj punktoj de la nuna fronto de la angla? Ĝuste en Eŭropo kaj aparte ĉe la multaj landlimoj inter ŝtatoj kun tre diversaj lingvoj. Kiel ekzemplon mi nur nomu la centran Eŭropon. Slovenio, slava, limas kun kvar landoj de kvar lingvoregionoj kaj al ĉiu el ili eblas veni post ne pli ol 2-3-hora aŭtoveturado. La aŭstroj en landlimaj urboj povas praktike piede promeni al Slovenio aŭ al Hungario, sed ili ne povas rilati al la tieaj homoj. Landlimaj ekspresaj komunaj E-kursoj jam okazas en tiu regiono. Lernante E-on infanoj kaj familioj amikiĝas kaj interkonatiĝas jam post nur kelkaj tagoj. La nuna valoro de la E-movado estas, ke ni en ĝi facile atingas gravulojn en aliaj popoloj kaj rilatas facile al popoloj pli malgrandaj kaj tre foraj. Etaj nacioj bezonas konfirmon kaj pliproksimiĝon al similuloj. Literaturan interŝanĝon ni povas plirapidigi per Esperanto. (Ekz. el la estona oni nun tradukas al la slovena tra Esperanto.) En internaciaj aranĝoj montru novan egalrajtan principon: oni parolu en kiu ajn nacia lingvo, sed la traduko okazu nur al Esperanto. En novaj etaj ŝtatoj estas eblaj pli facilaj kontaktoj al la politikaj pintoj (Baltio, Slovenio, Hungario, Slovakio ktp.). Tio donas la ŝancon aliri vere la ĝis nun nealireblajn superajn ŝtatgvidantojn kaj konsciigi la ŝtatpintojn, kiuj havas rimedojn por antaŭenigi Esperanton.

Kiel? Unue montri, kion Esperanto povas, due klarigi kion eta ŝtato ricevus ekonomie per ĝi kaj trie atingi la aplikon. Sed vi diros: ankaŭ Jonas kaj Tito ne enkondukis E-on! Prave. Ili ne povis. Por fari iun ajn novan revolucian aŭ gravan decidon oni devas havi subtenon de la plimulto de la popolo. Por tio oni bezonas iom da tempo. Sed eblas tion atingi rapide, uzante la amasajn informrimedojn: televidon, gazetaron k.a. Por engaĝiĝi en milito oni unue komencas bombardi la propran popolon per informoj, kiuj kreskigas la subtenan tutpopolan atmosferon. Same eblas por Esperanto. Kial ne eblis antaŭe? Ĉar kontraŭstaris fortegaj interesoj de la grandaj lingvoj, sed ilia forto en la alvenanta krizo rapide malgrandiĝas. Post la milito en eksa Jugoslavio denove okazos impetego al pacamaj movadoj kaj deziro kontakti aliulojn, sekve reekfloros Esperanto. Kion la malamikaj parolantoj de la serba respektive kroata lingvo el siaj ekonomie detruitaj landoj povos vendi? Nur sian idealan elparolon de Esperanto!

    Esperanto-Revuo 1994

  *   *   *

    08. Nur Esperanto Garantias Egalecon de Ĉiuj Lingvoj en
            Estonta Internacia Komunika Ordo (1995)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/09.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/09.htm

Kiel ekestas nacia normlingvo? Parolataj idiomoj estas ja multaj dialektoj. Tiuj dialektoj, kiuj inter si estas tiom similaj, ke malgraŭ la diferencoj plej multaj iliaj parolantoj povas baze interkompreniĝi prezentas flindamenton por ekesto de nacia lingvo. La dialektoj estas efektive la "naturaj lingvoj", spontanaj, neplanitaj. Ilin oni ne fiksas skribe kaj tial ili tre rapide ŝanĝiĝadas. Kiam en historia procezo konstituiĝas ekonomie sufiĉe forta homgrupo, ekestas la bezono pri skriba prinotado kaj tiam aperas unuaj skribistoj, verkistoj kaj gramatikistoj.

Kiun lingvon oni prinotas? Kompreneble tiun dialekton, kiun oni uzas en la ekonomie plej forta urbo (ĉefurbo de iu novekestinta ŝtato). Ĉar temas pri longdaŭra procezo, la firmiĝo de la nacia lingvo ne estas simple skriba fiksado de tiu unusola dialekto, sed eniras la vortaron kaj gramatikon ankaŭ vortoj kaj reguloj el kelkaj aliaj dialektoj, kiuj dumtempe sukcesas enmiksiĝi en ĉi tiun evoluprocezon. Tiamaniere post kelkaj jarcentoj ekestas skriba normlingvo, kiu ne plu estas lingvo de iu ajn el la dialektaj grupoj, ĉar ĝi alprenis la lingvan materialon el pluraj dialektoj, dum samtempe ankaŭ la komence baza dialekto mem ŝanĝiĝis kaj fremdiĝis de la propra historia bazo. Kio do estas la nacia lingvo? Tio estas neŭtrala artefarita lingvo, kiu interligas ĉiujn inter si similajn dialektojn de iu geografie-spirita spaco kaj ĝi estas pli riĉa ol kiu ajn el la dialektoj mem, konservante la lingvan trezoron de ĉiuj dialektoj kaj poste aldonante dum la civiliza evoluado de la nacio novan civiliz-teknologian lingvotrezoron. Kial estas grave substreki, ke temas pri artefarita lingvo? Ĉar ĝi estas kreita laŭ konscia plano kaj decido de unuopaj verkistoj, sciencistoj kaj politikistoj kaj ne estas iu de dio donita "natura" fenomeno.

Kion signifas, ke ĝi estas neŭtrala? Ĉar ĝi ne apartenas al iu ajn grupo. Tio estas sociologie kaj politike tre grava. Se ni volus nun devigi ĉiujn aŭstrojn transpreni kiel nacian lingvon la vienan dialekton, tio neniel povus sukcesi. Sed ĉar ĉiuj aŭstroj devas lerni la oficialan kaj literaturan germanan lingvon, do iun ne tute sian hejman lingvon, neŭtralan, ĉiuj ĝin sentas kiel ion, kio metas ilin en reciproke egalan pozicion kaj elstarigas nur komunan econ de ĉiuj. Tio donas al ili kroman, ne nur lokan identecon. Ili ĉiuj devas lerni tiun lingvon kaj ĝi (la lernita normlingvo) kreas la nacian senton, dum oni samtempe havas la regionan (dialektan) identecon, la lokan (subdialektan) kaj eventuale la aparte vilaĝan, en aŭstra kazo ankaŭ la ĝeneralgermanan. Ĉiu el tiuj niveloj estas signita per iu almenaŭ parte malsama varianto de la uzata lingvaĵo.

Se ni tion komprenas, ni povas paroli pri lingvo, kiu devus fariĝi interliga lingvo de ĉiuj homoj en la mondo, lingvo, kiu aldonus al ilia identecsentaro la lastan, sed gravan sentŝtupon: la tuthomaran identecon. Estas la fundamenta kondiĉo, ke tio estu politike neŭtrala kaj interkonsentita (do artefarita) lingvo. El tio sekvas, ke tio ne povas esti iu ajn nacia ekzistanta lingvo, ĉar tio signifus perforton absolute neakcepteblan. Komplete artefaritaj kaj plane ellaboritaj superregionaj lingvoj ne estas iu novaĵo. Tia estas parte la suahilia, tia estas "bahasa indonesia" kaj ankaŭ la novhebrea kaj aro da pli etaj kreolaj pacifikaj insulaj lingvoj. Sed ili konstituiĝis kiel interregionaj aŭ eĉ kiel unuigaj por unu dise loĝanta nacio kaj dekomence ne havis la celon fariĝi internaciaj.

Sed la homara historio zorgis ankaŭ pri tio, ĉar ja la naskiĝo de Esperanto datas jam de antaŭ pli ol cent jaroj kiel lingvo konscie planita por esti internacia kaj lingvo de interkonsento, lingvo de neperforto, neŭtrala ĉar artefarita en sia komenco kaj apartenanta al neniu nacio. Lingvo nun ĉiusence evoluinta kun la propra kulturo kaj homara spirito. Kiuj homoj faris tion? Nederlandanoj, rusoj, angloj, kroatoj, francoj, poloj, ĉinoj, japanoj... do normalaj apartenantoj de siaj nacioj, siaj regionoj kaj siaj vilaĝoj, kiuj amas sian urbon, sian popolon, sed samtempe sentas la apartenon al la homaro kaj kreas verkojn, kiuj komprenigas la egalrajtecon, la toleremon, la amon al diverseco, batalantaj por la kunvivado.

La monda integriga procezo ne rajtas sekvi iujn perfortajn vojojn, alie ĝi fariĝos malintegriga. Tial la Movado por la internacia neŭtrala lingvo devas komprenigi al la mondo, ke nur Esperanto povas realigi tiun celon pri alkonstruo de tuthomara identeco al ĉies identecskalo, ĉar ĝi metas ĉiujn naciajn lingvojn en egalan pozicion: kaj la anglan kaj la slovenan, kaj la keĉuan kaj la ĉinan, kaj la bretonan kaj la frisan senkonsidere pri la grandeco. Esperanto kiel neŭtrala povas fariĝi internacia monda normlingvo, ligilo de ĉiuj mondaj "dialektoj": la normaj naciaj lingvoj.

    1995

  *   *   *

    09. Karakterizoj de la Kulturo de la Esperantista Popolo
            (Referaĵo prezentita dum la 2-aMIRO, Trakoshchan, aprilo 1995)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/10.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/10.htm

Foje Vinko Oshlak diris: La ĉiaman historian kontraŭdirecon de nomada vivmaniero kaj setla oni devus senkonfliktigi per tio, ke la homaro fariĝu setle organizita, sed en la spirito edukita nomadkulture. Unu el la ekzemploj de nomadkulturo estas la esperanta.

Kulturo kiel spirito de iu homgrupo prezentas fakte tiun altruisman "gluaĵon", kiu kungluas individuojn apartenantajn al unu specifa socia organismo, unu socia tuto.

Esperanta grupo ja laŭ multaj kulturelementoj similas al popola kulturo kaj mi kredas, ke ĝuste tio, ke jam de la komenco oni komprenis la lingvon kiel ilon de socio, ebligis al Esperanto resti kaj kreski, do evolui kiel lingvo, kiu krom la socion, devas havi ankaŭ historion. Dum oni atendas la momenton, ke ĝi fariĝu tio, por kio Zamenhof ĝin destinis, Esperanto evoluigis la propran nacion kun propra ideologio, simila al tiu de judoj: nome la E-popolo konsideras sin io speciala, kun aparta rolo en la mondo, konsideras sin iel elektita popolo, kiu alportos novan, pacan, senmilitan mondon, mondon kun unu lingvo kaj ideala interkompreniĝado de ĉiuj surteraj homoj.

Tiu homgrupo ankaŭ kun propra religio nomata "interna ideo" (cetere interesa fenomeno, ĉar ĝi ja proklamas individuecon en kredo: interna ideo estas io, kion ĉiu portas en si, klarigas ĝin mem al si, kaj neniu ĝin fakte dogme difinas), kun certaj (feliĉe ne tro multaj) proceduroj kaj simboloj de popolo (flago, himno, insigno), kun sia ĉefprofeto (Zamenhof), produktis diversajn formojn de sia propra kulturo, aŭtenta kaj diferenca de aliaj naciaj kulturoj. Jen kelkaj el ĝiaj ecoj:

1. Ĉiuj kreaĵoj de la E-kulturo celas al la tutmonda teritorio, al internacia publiko.

2. La temoj de artaĵoj kreitaj en tiu kulturo grandparte estas tiaj, ke ili admiras kaj atentigas pri agoj kaj sortoj celantaj la pacon en la mondo kaj la amikecon.

3. En la E-kulturo renkontiĝas ĉiam homoj diferencaj: el diversaj landoj, el diversaj edukoj, el diversaj religioj. Sekve esperantistaj kulturkreantoj ŜATAS DIVERSECOJN, ŝatas scii pri aliaj, alispecaj, AKCEPTAS DIFERENCOJN kiel riĉon, sekve ili malakceptas la samecojn, la unuecojn.

4. E-kulturo peras reciproke etajn naciajn kulturojn (tradukliteraturo, pupteatra arto) kaj kontribuas al lernado pri diferencoj kaj reciproka tolero.

5. E-verkistoj skribas pri humanismaj temoj. Estas interese, ke verkistoj kiel Tibor Sekelj aŭ Sandor Szatmary, kiuj estis ankaŭ naciaj verkistoj, eĉ ne ete tiom estis akceptitaj en siaj landaj kulturoj kiel en la Esperanta, ĉar ilia kosmopolita humanismo ne akceptiĝas en nacioj (la nacioj ne ankoraŭ maturiĝis por tio) kiel ĉe la E-popolo. Verkistoj kiel Spomenka Štimec eĉ ne estas tradukataj al lingvo de sia lando. Escepto estas Istvan Nemere pro tio, ke li verkas krimromanan kaj sciencfikcian literaturon, kiu pro sia aventureco estas populara ĝenerale kaj tial oni ne rimarkas, ke ĝi enhavas ankaŭ la internacian humanismon.

6. Denaskuloj en Esperanto estas alitipe edukataj ol infanoj nacie edukataj. Denove ĉefe kiel internaciuloj, ŝatantaj la diferencojn kaj estante homaranoj kun grandaj kaj vastaj scioj.

Konklude: E-kulturo, la kulturo de la E-popolo evoluigis tutmondajn valorojn kiel tuthomaran identecon kaj per tio antaŭeniras, malfermas la vojon al aliaj naciaj kulturoj pli klare kaj pli amase ol iu ajn alia (nacia) kulturo. Ĝia ĉefa "differentia specifica" estas: NI ŜATAS DIFERENCOJN. NI UZAS ESPERANTON POR PLI RAPIDE LERNI PRI POZITIVAĴOJ DE DIFERENCOJ. Ekzistas ja ankaŭ negativaj trajtoj: La E-ideologio kaj religio koherigas la E-popolon kaj donas al ĝi forton kaj eltenemon, sed kiel ĉiu nepridubebla dogmo, ankaŭ ĝi cementigas la veron. La ekskluziveco kondukas al memamo de la propra grupo kaj kontraŭstaro al klopodo agi en la senco de la baza celo de Zamenhof: esperantigi ĉiujn homojn de la mondo. En tiu kazo malaperus la E-popolo, malaperus ĉiuj supre menciitaj karakterizoj.

Aperas ofte fanatikuloj, kiuj fakte havas la funkcion forigi de nia eta memama nacio la eksterulojn kaj malebligi la disvastiĝadon de Esperanto-popolo. Ofte tiaj gvidas unuopajn asociojn. Ekzistas ankaŭ kiel en ĉiu popolo ambiciemo kaj potencemo super la subuloj. Plej ofte ĉefe en spirita senco: kontentiĝante, se iu eta homgrupo akceptas iun kiel gvidanton, kiel homon kun aŭtoritato.

Kiam kelkloke aperas ankaŭ mono en la E-popolo, ekestas kiel ĉe ĉiuj popoloj batalo por povo super tiu mono aŭ valoroj. Tial la etaj potenculoj en la Movado kontraŭstaros forte ĉiun entreprenadon, timante, ke entrepreno kun mono baldaŭ estos pli potenca ol ili kaj forprenos ilian rolon de "gravuloj".

En la momento, kiam Esperanto povos esti akceptita en la vasta mondo, esperantistoj forte kontraŭstaros tion. Espereble ili ne sukcesos.

    Referaĵo prezentita dum la 2-aMIRO, Trakoshchan, aprilo 1995

  *   *   *

    10. Eŭropa Normlingvo - Necesa Eŭropa Identigilo (1996)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/11.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/11.htm

Se ni observas la identecsituacion en la plej sukcesaj landoj de la mondo, ni konstatas la jenon: Japanio konstruas la identecsenton de siaj civitanoj sur la principo: unu popolo - unu kulturhistorio - unu lingvo - unu ŝtato - unu popolaparteno; Usono faras tion je la principo: unu ŝtata teritorio - multaj devenoj kun multaj lingvoj - unu neŭtrala ŝtata lingvo - unu ŝtataparteno; Svislando faras tion jene: tri popoloj (se ni ne konsideras la nombre sensignifajn romanĉojn), tri lingvoj, tri teritorioj, unu ŝtato, duobla identeco popola kaj ŝtata.

Kian identecformon devus konstrui la nova Eŭropa Unio? Sen forta sento de klara eŭropa identeco, pro kiu ties civitanoj estos fieraj aparteni al ĝi - ĝi ne havas ŝancon longe ekzisti. La pure raciaj argumentoj, ke ĝi estas necesa pro merkataj ekonomiaj kaŭzoj, absolute ne sufiĉas - speciale ne sufiĉas, se la ekonomiaj diferencoj inter la unuopaj eŭropaj popoloj estas grandaj. Tio kaŭzas daŭran netoleremon, malamon kaj la tendencon "liberiĝi de tiuj nekulturaj sovaĝuloj" flanke de la pli riĉaj kaj "liberiĝi de tiuj ekspluatantoj" flanke de la pli malriĉaj. La stato de relativa tolero kaj paco en Svislando ne estas tipa (ĝi ja estas ununura tia lando en la mondo), ĉar ĉiuj kvar popoloj en ĝi estas pli-malpli egale riĉaj kaj ĉiuj kvar dankas sian riĉecon al speciala pozicio kaj rolo de Svislando kiel rifuĝejo de malamikoj kaj rifuĝejo de mono de la malkonfidantoj al la propraj ŝtatoj. Sekve, la modelo de Svislando ne povas esti aplikata al Eŭropo. Ankaŭ ne pro tio, ke en Eŭropo ne estas nur kvar lingvoj, sed pli ol 15.

Eŭropo devas, se ĝi volas havi firman longdaŭran estontecon, evoluigi novan formon de duobla identeco, identeco de la popolo (tradicia historio, aŭtonomia teritorio de regiono, tradicia nacia lingvo kaj kulturo en tiu lingvo) kaj identeco de la Eŭropa ŝtato, kiu krom al ekonomia celo, devas strebi ankaŭ al nova kreado de komuna kulturo baze de nova internacia komuna lingvo!

Tiu nova lingvo devas esti produkto de konscia volo kaj logiko, do artefarita, ĉar ĝi devas esti NEŬTRALA rilate la unuopajn popolojn, samkiel neŭtrala kaj artefarita estas ĉiu nacia lingvo kiel komuna esprimilo por pluraj similaj dialektoj.

Se oni akceptus ekz. la anglan kiel eŭropan lingvon, tio kondukus al simila rezulto kiel en eksa Sovetunio, kie la rusa lingvo trudis ankaŭ sian kulturon kaj historion al nerusoj aŭ en eksa Jugoslavio, kie la samo okazis pro la neneŭtrala serba lingvo. Anstataŭ evoluigi iom post iom tutsovetian aŭ tutjugoslavian identecon, oni provokis la reziston de la nerusaj, resp. neserbaj popoloj kaj fortigis la regionajn naciajn identecojn.

Felice tiu neŭtrala eŭropa lingvo jam ekzistas. Ĝi estas Esperanto. Same kiel naciaj lingvoj ne ekestis en unu momento sed estis kreataj dum relative longa tempo, tiel ankaŭ Esperanto, ekestinta en Pollando baze de slava sintakso, ĝermanlatinida vortaro kaj finnugra aglutina vortfarado, jam havas pli ol 100 jarojn de sia kultura ĉefe eŭropa evoluo. Kaj ĝi estas lingvo logika kaj plej kreiva, kapabla multe pli libere esprimi ĉion novan en la rapidege evoluanta mondo, ĉu en la teknologia kampo, ĉu en la arto.

Kompreneble, tia eŭropa normlingvo, komuna eŭropa esprimilo, kiu kunligas ĉiujn eŭropajn naciajn "dialektojn", ne estas dua lingvo, eĉ ne estas egala lingvo al la naciaj, sed ĝi havas superan pozicion, super la naciaj, samkiel la naciaj lingvoj estas super la dialektoj. Ne estas hazardo, ke la nuntempaj naciaj intelektuloj sentas, ke Esperanto povus esti danĝera por ilia "sankta" nacia lingvo kaj kontraŭstaras la ideon de la Internacia Lingvo, timante fali en duarangan pozicion. Sed tio estas neevitebla ekde la momento, kiam oni decidas pri supernacia eŭropa lingvo, ĉar la premo de la merkato presi en lingvo, per kiu oni tuj atingas ĉiujn eŭropanojn kaj ne nur parton da ili, paroli en televido en lingvo, en kiu komprenas vin ĉiuj, sed ne nur parto, baldaŭ poste metos la naciajn lingvojn en duarangan pozicion. Ekz. la aŭstra ministro Busek tuj post la akcepto de Aŭstrio al EŬ proponis forte pliampleksigi la instruadon de la angla (8 horojn semajne jam ekde la 3-a klaso)! Li jam rezignis pri la aŭstra identeco kaj eĉ pri la aparteno al la granda germanlingvio por akcepti la anglo-usonan superecon!

Esperanto ne postulas tion, ĝi postulas de ĉiuj egale (same de angloj kiel de aŭstroj) lerni komunan neŭtralan lingvon, samkiel norma nacia lingvo postulas de ĉiuj dialektanoj lerni en la lernejoj tiun neŭtralan komunikilon. Sed, kvankam la nacia lingvo estas supera al la dialektoj en sia funkcia pozicio kaj sekve ankaŭ en konflikta stato al ili, ĝi tamen ne sukcesas detrui la dialektojn! Kial? Ĉar la sociologiaj leĝoj postulas de homo paralele posedi ankaŭ pli etajn, lokajn identecojn, kiuj prezentiĝas plej ofte ankaŭ per iom, eĉ se nur nuance, diferenca lingvo. Samtiel la interetna eŭropa normlingvo neŭtrala (Esperanto) estos en konflikta stato kun la popolaj naciaj lingvoj. Tamen ĝi neniel povas detrui ilin, ĉar la homoj bezonas tiujn diversajn identecŝtupojn kaj tial oni nepre konservos la tradiciajn kulturojn en tradiciaj regionaj lingvoj. Sed tiu ĉi principo metos en egalan pozicion ne nur la naciajn (etajn kaj grandajn) lingvojn, sed apud ili ankaŭ la ĝisnunajn minoritatajn kaj neŝtatajn lingvojn kiel la baska, bretona aŭ la slovena en Italio aŭ la itala en Slovenio.

En la moderna teknologia mondo, dank' al la komputilaj kaj televidaj retoj esperantigi Eŭropon eblas per intensa instrukampanjo tra la medioj dum nur kelkaj monatoj! Necesas nur klara konscio kaj volo, sekve decido baze de racio kaj interkonsento, ne baze de trudo de pli forta popolo.

La decido enkonduki Esperanton kiel ŝtatan identigilon de Eŭropa Unio fortigus eŭropan identecon kontraŭstarigante al aliaj potencregionoj la propran eŭropan kulturan simbolon, lingvon pli junan kaj pli kapablan adaptiĝadi, do pli konkurencan aŭ/kaj ĝi spronus pli tutmondan procezon establante Esperanton kiel norman mondolingvon, neŭtralan esprimilon por komunikado tutgloba.

    1996

  *   *   *

    11. Lingvo kiel Komunikilo kaj Identecsigno   (1996)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/12.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/12.htm

La artikolo de R. Dobrzinski pri Mazi en Pola televido (E-Revuo, decembro 96) finiĝas per du demandoj, ĉiam aktualaj: kiel stiri la lernadon, por ke la amasa spektantaro efektive ekregu la lingvon kaj kiel la movado ensorbu la homojn, kiuj tiel ellernos Esperanton?

Por provi respondi al ili, necesas unue skize analizi la E-fenomenon. Lingvoj kaj kulturoj evoluas paralele kun la soci-ekonomia evoluo de certa homgrupo kaj interaktive influas unu la alian. Pli forta ekonomio influas pliriĉigon kaj plinormigon de iu lingvo. La pli normigita kaj kulturitalingvo influas la plifortigon de la grupkonscio, do de la grupforto.

Kvankam ŝajne alispeca, Esperanto ne estas escepto. La unua lernolibro de Zamenhof estas tamen produkto de humanismaj streboj al la universaligo de la homaro en la 19-a jarcento kaj do idee ne apartenas al unu persono sed al spirita tendenco de multaj tiutempaj homoj. La escepto de Esperanto estas ĝuste en tio, ke diference de aliaj IL-provoj nur Zamenhof transdonis ĝin al la uzantaro kaj ne retenis ĝin por si mem. Tiel li fakte ebligis, ke ĝi fariĝu normala, ne escepta lingva fenomeno. Tio signifas, ke tuj de la naskiĝo komenciĝis la procezo de reciproka interinfluo de lingvo al konscio de la kreskanta popolo kaj kiel kreskis la materia potenco de la popolo, tiel ĝi influadis al la daŭra kresko kaj fortiĝo de la lingvo.

Ĉiu grupo karakteriziĝas per sia grupa spirito (identeco), kiu estiĝas per eduka procedo kaj edukkaŭzita kulturo. Individuoj portas tiun identecon en formo de kredo pri la celoj kaj roloj de sia grupo en la mondo (religio, ideologio, nacia ideo...). Ĉiu lingvo havas du funkciojn: la komunikan kaj la identecan. Ĝi estas la ĉefa kaj la plej klara signo pri tio, al kiu grupo oni apartenas. Uzante kaj posedante iun lingvon oni montras sian apartenon al la samgrupanoj, malapartenon al alilingvuloj.

Kaj ekde la ekesto de Esperanto la adeptoj de Zamenhof transprenis la grupkredon (interna ideo), kiun iniciatis li mem, sed efektive difinis la popolo: "la grandega sankta rolo de nia grupo estas pacigi la mondon per la komuna lingvo!" Popolanoj de tiu popolo eĉ ne devas tre bone regi Esperanton, sed estas veraj popolanoj nur tiuj, kiuj forte kredas je la interna ideo, je tiu rolo de la E-popolo.

Kaj tiel fermiĝas la cirklo. La lingvo influis ekeston de la popolo, la popolo plu evoluigis la lingvon kaj nun ni havas plian nacion en la mondo: esperantistojn. Ĝi kondutas same kiel aliaj nacioj: Membroj amas la propran nacion, malamas la aliajn ("tiu stulta mondo, kiu ne komprenas nin!"), ni havas niajn insignojn, flagon, himnon, solenaĵojn kaj ceremoniojn. Ni havas nian religion (interna ideo) kaj nian profeton (ni levis Zamenhofon al trono de superpersoneco), kompreneble ni havas ankaŭ nian kulturon (oni preskaŭ tute ne legas tradukitajn librojn, sed ĉefe la originalajn, verkitajn en "nia lingvo"). Nia kredo pri nia baza rolo estas tiel firma, ke neniu evidenta historia pruvo povas nin malkredigi (ekz. ke la komuna lingvo de kroatoj, serboj, bosnianoj kaj montenegranoj tute ne helpis al ilia pacigo)!

Sekve, esperantisto ne estas homo, kiu parolas Esperanton, sed homo edukita akcepti la kredon de esperantistoj kaj almenaŭ balbutanta la lingvon.

Same kiel ĉiuj aliaj homgrupoj, ni volas konvinki aliajn, ke nia grupo estas la plej bona, ke ĝi maksimume garantias bonfartecon de individuo en ĝi kaj certecon kondiĉe, ke la individuo akceptos maksimuman lojalecon. Kaj ni varbas.

Jen la kontraŭdiraĵo: Per ekz. la pola televido ni montras al la amasoj da neesperantistoj la objektivan komunikan valoron de nia lingvo kaj multaj ekinteresiĝas pri ĝi! Sed ni ne kapablas:

a) transpreni tiujn amasojn por pluinstrui al ili la lingvon kaj eduki ilin por akcepti nian "religion" kaj tiel integri ilin en nian popolon aŭ

b) interesigi eksterajn komercistojn vendi nian komunikan varon sen paroli pri nia "religio".

Ĉu ni ne kapablas aŭ ni ne volas? Kaj - kaj! Sed ĉefe, ni ne volas. Grandajn amasojn ne eblas rapide eduki, ke ili akceptu ankaŭ nian ideologion (religion), do ni neinteresiĝu pri tiuj amasoj. Al komercistoj "sen nia dio" doni profiton pro nia lingvo estas ankoraŭ pli granda herezo, necesas maksimume ignori ĉiun, kiu dezirus fari tion!

Kaj jen: nek la siatempa televida kurso en Ĉehoslovakio, nek tiu en Nederlando, nek la ĉina, nek la nuna pola sukcesos atingi iun esencan penetron kaj ecence pligrandigi la nombron de la E-popolanoj! Kial? Ĉar ni, la popolanoj de Esperantujo akceptas nur tiujn, kiuj longtempe partoprenis en niaj ceremonioj kaj tiel pruvis sian ideologian apartenon al nia grupo.

Ĉu ĉio tio estas negativa? Jes, sed ĉefe ne! Stranga respondo, sed jen argumentoj por ĝi: Sen la intuicia kompreno de Zamenhof, ke skribita lernolibra iniciato povas fariĝi lingvo nur se oni traktas ĝin ne nur kiel komunikilon sed ankaŭ kiel identigilon de iu grupo, Esperanto ne povus fariĝi efektive valora vivanta lingvo. Ĝi fariĝis vera lingvo nur dank al la fakto, ke baze de sia ideologio (religio) ĝi kunkreadis sian propran popolon. Sen tio ĝi ne ekzistus! Tial tio estas bona! Sed la ekestinta popolo ne plu interesiĝas pri la baza celo de la internacia lingvo - ke ĝi fariĝu monda lingvo por ĉiu. Efektive la E-movado (la E-popolo) batalas kontraŭ tiu ĉi celo!

Mi vidas unu eblan eliron el ĉi tiu ŝajna absurdo: Necesas ligi al Esperanto novan ideologion, kiun bezonas la nun formiĝanta Eŭropunia popolo (ne la sumo de la nunaj popoloj en Eŭropa Unio!). La kredon, ke nepras ekzisto de la Eŭropunia ŝtato kiel muro kontraŭ nova militkonflikto en Eŭropo kaj do kontraŭ tutmonda milito eventuale detruonta la tutan homan civilizon, necesus ligi al la bezono de tiu ŝtato pri superŝtata komuna eŭropa lingvo, kiu portos la identecon, la spiriton de Eŭropunianoj. Tiel Esperanto povus ricevi novan rolon de eŭropa lingvo, kaj Eŭropo mem per sia ekonomia potenco kaj prestiĝo poste influus ankaŭ al ĝia tutmondigo. La tutmondigo ne povas esti tuja unua celo, kiel nun teorie deziras la esperantistoj, ĉar ĝi estas tro megalomania celo. Unue ni, la popolanoj de Esperantujo, devas esti pretaj transdoni nian lingvon al iu alia popolo (ekz. la Eŭropunia) kun alia ideologio, kio signifas, ke per tio nia popolo devos malaperi! Se ni povos fari tion, ni konstruos novan ŝtupon en la monda historio, se ni ne povos fari tion, Esperanto restos dum ankoraŭ certa tempo lingvo de eta sensignifa popoleto sur la terglobo, dum la rolon de la identeclingvo de Eŭropunio transprenos iu alia lingvo neŭtrala aŭ la Eŭropa Unio post kelkaj jardekoj disfalos per katastrofa milito. Tial mi ege feliĉas, ke la Pola televido faris gravan profesian laboron, per kiu eblas prezenti la komunikan valoron de Esperanto al amasoj. Sed tiuj el ni, kiuj volas kontribui al la baza ideo de Zamenhof, devus startigi novan movadon por Eŭropunia identeco kun nova "ideologio", ideologio eŭropa, kiun kunportas eŭropa lingvo Esperanto. Sekve, ne plu varbi Eŭropanojn al nia E-komunumo!

Eŭropunio vere ne havas ŝancon sen komuna lingvo, kun kiu identiĝos ĉiu eŭropuniano! Kaj tiu lingvo nepovas esti ne-neŭtrala nacia lingvo de Eŭropo! Ĉar ne-neŭtrala lingvo konstante avantaĝigas nur tiujn, kies denaska lingvo ĝi estas. Tial la elitoj de aliaj lingvoj, ne povante esti egalŝancaj en tiu nova komuna ŝtato komencos reevoluigi la lokajn naciismajn ideologiojn, kiuj iom post iom detruos la komunan ŝtaton. Nur neŭtrala normlingvo, kiun egale devas en la lernejoj lerni ĉiuj, dum hejme ili povas paroli kaj uzi kiun ajn "gepatran" lingvon kaj dialekton, donas la ŝancojn evoluigi la komunan ŝtatidentecon kaj tiel krei stabilan kaj fortan ŝtaton, kiu estos ankaŭ garantiulo de la paco, por mi tamen la plej supera idealo!

1996

  *   *   *

    12. Raŭmismo kaj Finvenkismo - Nur Ŝajna Kontraŭdiro (1996)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/13.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/13.htm

Jam dum preskaŭ du jardekoj flamas la polemikado kaj milito inter ŝajne du kontraŭdiraj ideologioj interne de la Esperanto-movado, almenaŭ tiu eŭropa. Sed ĉu entute temas pri kontrŭdiro kaj kontraŭeco?

La t.n. finvenkistoj estas tiuj, kiuj ŝatus, ke Esperanto "venku" en la tuta mondo do, ke Esperanto fariĝu internacia monda lingvo de ĉiuj teranoj kaj ili kredas, ke la rolo de la nuna movado estas agi por atingi tiun celon: propagandi, malfermi la movadajn strukturojn al neesperantistaj internaciaj kaj aliaj organizoj.

Ĉar ĉi tiu agado ne alportis seriozajn signojn de sukceso dum longa tempo, kelkaj (ĉefe parto de la Esperanto-elito) eltrovis novan spiritan nutraĵon kaj pravigeblon por sia pluekzisto ene de la Movado: ni agnosku, ke ni estas speciala popolo kaj ke ni havas aparte valoran kulturon. Ni ĝuu tiun fakton kaj ne zorgu pri la neesperantistoj. Jen la raŭmismo.

Kial mi asertas, ke la kontraŭdireco ne ekzistas?

Jes ja pravas la raŭmistoj. Ni ĉiuj estas nova popolo (esperanta popolo) kun nia esperanta kulturo. Sed tio, kion la raŭmistoj forgesas kaj kion substrekas la finvenkistoj estas, ke ĉiu popolo, do ankaŭ la nia havas sian kredon. La esperanta popolo kaj ĝia kulturo neniam ekzistus, se de la komenco Zamenhof ne estus inventinta la internan ideon. La popolo ne estas nur alte kulturita elito (ja nur kelkaj procentoj de la "nacio") sed "amasoj", kiuj pagas siajn kotizojn, por ke la kulturo povu evolui. Kaj inter tiuj amasoj multaj estas la tiel nomataj eternaj komencantoj, balbutantoj de la lingvo sen kono de akuzativo. Sed ili apartenas al la E-popolo, ĉar ĉiuj kredas pri la aparta rolo de nia E-nacio. Ili ĉiuj kredas, ke ni iam pacigos la mondon per nia "kara lingvo". Tiu kredo, tiu ideologio estas la bazo de la E-kulturo. Al tiu kredo apartenas kaj la raŭmistoj kaj la finvenkistoj. Sen tiu kredo la raŭmistoj neniam havus sian publikon, ĉar tiuj, kiuj ne kredus je aparta rolo de sia popolo, ne kredus ankaŭ je la valoro de ties kulturo, sen tiu kredo la raŭmistoj ne povus ekzisti. Aliflanke la finvenkistoj, negante la "nacian" karakteron de la E-movado ne kapablas konfrontiĝi kun la fakto, ke ni estas popolo, pro kio ni ne kreskas kaj ne proksimiĝas al nia finvenkista celo. Nome, la popolo, tia kia ĝi estas, estas kontenta pri si mem kaj efektive ne deziras, ke tio ŝanĝiĝu, ke Esperanto finvenku. Tiam malaperus nia popoleto! Fakte la rolo de raŭmistoj estas malfermi la okulojn al la finvenkistoj, montri al ili, ke ni ĉiuj pro nia aparteno al nia popolo ne ŝatas la ideon, ke nia popolo malaperu kaj intuicie kontraŭstaras la agadon, kiu proksimigas nin al la efektiviĝo de nia ideologio.

Sen Esperanto-popolo Esperanto kiel lingvo ne povus evolui kaj maturiĝi, kun la popolo ĝi ne povas fariĝi monda!

1996

  *   *   *

    13. Eŭropa Manifesto (1996)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/14.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/14.htm

l. Supozita politika evoluo en la mondo en la unua duono de la 21-a jarcento

Post la falo de la opozicio KAPITALISMO-KOMUNISMO komencas kreski nova opozicio: DEMOKRATIA ŜTATO - PURISMA ŜTATO.

La postkomunismaj landoj kun la escepto de Ĉekio, Pollando, Hungario, Slovenio, Slovakio, Estonio kaj Kroatio estas escepte subevoluintaj landoj kun nacia jara pokapa enspezo sub 2000 dolaroj jare. Faliginte la komunismon ili ĉiuj ekesperis pri rapidega riĉiĝo kaj ke nur post kelkaj jaroj iliaj civitanoj havos altajn salajrojn, aŭtojn kaj komfortajn loĝejojn, liberan pasporton kaj sufiĉan monon por vojaĝi tra la mondo. Kompreneble, ke tio ne eblas. Anstataŭ tio iliaj ekonomioj daŭre agonias. La riĉa landaro de Okcidento nek povas nek volas helpi. Interne, ene de siaj landoj ili organiziĝis kun alta solidareco kaj sociaj solvoj, dum sur la internacia merkato restis (kaj ili subtenas ĝin) tro liberalisma, ekspluata, primitiva, imperiisma ekonomia ordo, kiu ebligas al la riĉaj ankoraŭ pli riĉiĝi kaj al la malriĉaj ankoraŭ pli malriĉiĝi.

Reage al tio la malriĉaj ekskomunismaj landoj ĉiam pli evoluigas la mekanismojn de sinizoligo, enfermiĝo, por unuflanke malebligi la totalan prirabon el ekstero kaj aliflanke por doni iun psikologian nutraĵon al siaj popoloj elteni longdaŭran periodon de malriĉo, kiu atendas ilin. La nova (malnova) ideologio, kiu helpas ilin en tio estas la ĉiam pli ekstrema naciismo kaj ŝovinismo, moderne nomita etnopurismo. Sed ne temas nur pri etnopurismo, sed ankaŭ pri religipurismo, politika purismo ktp, tial plej ĝenerale oni nomu ĝin: PURISMO. Provante defendi sian malhumanisman ideologion, per kiu en unuopaj ŝtatoj povas avantaĝe vivi nur unu nacio aŭ nur unu religio (ofte ankaŭ nur unu politika linio gvidata de unu partio) kaj la aliaj estas aŭ forigotaj (forbalaitaj) aŭ devige asimilitaj aŭ forte diskriminaciataj, tiuj ŝtatoj komencos grupiĝi ĉirkaŭ la plej forta el ili, kiu posedas nukleajn armilojn kaj kiu ŝajnos al ili garantiulo de iliaj propraj purismaj ideologioj formante tiel novan ideologian blokon. Denove kreskos muro kaj malamika rilato inter purismaj landoj kaj la evoluinta demokratia bloko, al kiu verŝajne aliĝos la menciitaj 5-6 pli evoluintaj ekssocialismaj landoj.

Ĉiu naciismo estas karakterizata de ekspansiismo. Tial komence estos militoj inter la purismaj landoj mem, sed kelkaj el ili komencos endanĝerigi rekte la okcidentajn demokratiojn. Rapide rekreskos la stato de malvarma milito inter la demokratia bloko kaj la purisma bloko (kies nuraj komunaj ecoj estos la komuna malamiko kaj la komuna malriĉeco). Tiu stato daŭros kelkajn jardekojn ĝis la momento, kiam unuflanke la purismaj landoj mem tiom domaĝos al la propraj popoloj, ke nepros la frakasiĝo (kia estis la disfalo de komunismo), sed ankaŭ samtempe la demokratiaj landoj devos ŝanĝi tion, kio fakte kaŭzis la novan opozicion: ili devos enkonduki iun novan internacian ekonomian ordon kun iu nova UNO, kiu havos la kompetentecojn de impostisto en la internacia komercado kaj kiu el la kolektata imposto helpos la evoluon de la malriĉaj kaj investos por forigi la danĝerojn de la ekologia detruado de la mondo. Se la evoluinta mondo ne komprenos tion, povus venki la purisma bloko kaj reirigi la tutan homaran historion je kelkaj jarcentoj en la pasinton. (Ja la science kaj demokratie alte evoluintan romian imperion detruis barbaroj kaj la tutan sciencan historion multe malprogresigis, ĉar la romianoj ne kapablis kompreni, ke necesas forigi la propran sklavismon.)

Intertempe daŭros serioza malvarma milito (aŭ "malvarma paco") kun daŭra danĝero de nuklea milito kaj danĝero, ke infektiĝos partoj de la demokratia bloko, speciale de Eŭropa Unio per la purisma viruso. La grandaj purismaj potencoj klopodos sian novan ideologion venene disŝpruci ĉie tra la mondo. Kaj la viruso jam agas en Kanado, Brita Irlando, Belgio, Italio, Hispanio kaj potenciale en ĉiuj aliaj landoj. Necesos granda batalo de demokratiaj fortoj, kiuj konscios pri la danĝero de purismo interne de demokratiaj landoj kaj el la ekstero.

2. Eŭropa Unio kiel unika novkreaĵo endanĝerigita de novnaciismo

La burĝa revolucio de la 18-a jarcento postulis laŭeble grandan teritorion por evoluigi laŭeble grandan merkaton. Tio rezultis per ekesto de la nocio "nacio", kies difino estis la jena: nacio estas ŝtato. Ĉiu, kiu loĝas en Francio estas franco! Se iu ŝtato (do nacio) milite konkeras pli grandan teritorion, novaj teritorioj fariĝas partoj de tiu ŝtato, sekve la novaj ŝtatanoj fariĝas samnacianoj kaj la nacio aŭtomate kreskas. Ke nacio estas io alia, tion oni longe ne komprenis (nome la kuneco de kulturo de iu homgrupo, kiu inkluzivas lingvon, kutimojn, vivmanieron, edukadon, komunajn ideojn, ofte religion ktp) kaj la lastaj klopodoj de tiu burĝa logiko per milito grandigi sian merkaton kaj sekve nacion okazis dum la du mondmilitoj. Paginte sian miskomprenon per nekredeblaj milionoj da viktimoj Eŭropo nur post la 2-a mondmilito komencis pensi alimaniere. La evoluo de la eŭropa ideo, ideo de civitana demokratia ŝtato, kiun Usono praktikis jam pli ol unu jarcenton, de post kiam ĝi forigis la rasismon, signifas lasi al ĉiu unuopulo aŭ homgrupo senti ian ajn identecon kaj organiziĝi libere kiel ajn: teritorie, kulture, lingve, religie kaj ne klopodi tion unuecigi. Tio signifas, ke eblas krei laŭeble grandan unikan merkaton, kie ĉiuj estos taksataj nur laŭ la aparteno al tiu ŝtato, neniu estos pli aŭ malpli bona pro tio, ke li apartenas al islamo, kataluna nacio, frisa lingvo aŭ esperantista movado!

Grandigi merkatan teritorion - jes, ĉar la granda merkato ebligas evoluon kaj forton. Sed ne fari tion perforte sed unuigante libervole ĉiujn diversajn homgrupojn, kiuj tion deziras. Ni ĉiuj ricevu Eŭropan pasporton, en kiu ne troviĝos distingo rasa, nacia, religia, lingva aŭ iu ajn alia.

Tiu nova grandioza ideo kondukis al same grandioza rezulto: iu dum jarmiloj neebla afero jam realiĝis: paca kununuiĝo de Francio kaj Germanio kadre de EŬ! Sed samtempe pro la kresko de purismaj ideologioj Eŭropo mem komencas denove skuiĝi ankaŭ de interne. Kresko de fortaj naciismoj kaj iredentismoj, kresko de malamo al fremduloj, nesolvitaj minoritataj problemoj, ĉiam pli agresiva altrudado de la angla lingvo al ĉiuj neanglalingvanoj estas komencoj de inflamo de tre danĝera malsano!

Eŭropa Unio bezonas movadon, kiu batalos por eŭropa konscio, por eŭropa identeco kiel primara identeco, ŝtata civitana identeco, identeco de tiu nova eŭropa ideologio pri civitaneco kun homa vizaĝo!

Por esti eŭropano necesas ankaŭ la plej grava signo de tiu identeco: la eŭropa lingvo. Nuntempe la eŭropa burokrataro ankoraŭ ne konscias, kiom grava estas tiu fakto. Ili vidas lingvon nur kiel komunikilon kaj por tio sufiĉas, ke oni per forto de ekonomio iom post iom altrudu la anglan. Ili ne konscias, ke same grava kiel komunikilo estas la rolo de lingvo kiel identeca signo! Kaj por tiu celo Eŭropa lingvo devas esti neŭtrala rilate al ĉiuj eŭropaj nacioj. Ĉiuj devas senti ĝin kiel ion, kion ne trudas iu alia, kiel ion, kio egale apartenas al ĉiuj eŭropanoj kaj kion ĉiuj egale devas lerni! Tiu neŭtrala unuiga norma eŭropa lingvo povus esti iu ajn neeŭropa lingvo! Sed estas tute nenecese serĉi ĝin ekster Eŭropo! Kiel indonezianoj kreis artefaritan lingvon bazitan je iliaj tradicioj de malajzia kaj hindia lingvoj kaj historio kaj je islama religio, tie! Eŭropo jam havas lingvon artefaritan kaj multe pli flekseblan ol iu ajn ĝisnuna, lingvon kiu ekestis sur eŭropaj tradicioj de la latina, greka kaj inter influoj de ĉiuj ĉefaj tri lingvogrupoj: la ĝermana, la latinida kaj la slava. Tio estas sendube la centjara Esperanto!*

Se Eŭropo ne konscios baldaŭ, ke necesos kontraŭ la viruso de purismo batali per rimedoj por primara eŭropa konscio povas esti, ke ĝia belega ideo ne travivos sian infanan aĝon!

Baze de trudita neneŭtrala angla lingvo kreskos nova imperio, en kiu ĉiuj neanglaj denaskuloj sentos malkontenton kaj postkelkaj jardekoj tia Eŭropo disfalos eksplode, kiel okazis pri Aŭstro-Hungario aŭ Sovetunio (Sovetoj volis evoluigi tutsovetan identecon kiel primaran, sed trudis la rusan lingvon al nerusaj popoloj kaj per tio postulis de aliaj akcepti la rusan primarecon. Pro tio la nerusoj anstataŭ akcepti la sovetan identecon, eĉ pli intense evoluigis la lokan identecon kaj atendis la momenton, kiam la rusoj malfortiĝos por liberiĝi de ili.)! Kaj tiu eksplodo signifos verŝajne la trian mondmiliton kaj detruon de la homa civilizo!

3. Kion fari?

1. organizi internacian movadon en eŭropaj landoj por konsciigadi eŭropanojn pri la neceso esti antaŭ ĉio eŭropano. Realigi tiun celon per Asocio por Eŭropa Konscio, kiu aktivos kadre de lokaj societoj por eŭropa konscio per ĉiaspecaj formoj de klerigado.

Tiu movado devos malfortigi la malfidon, kiun la nacioj havas kontraŭ ĉiu, kiu reklamas ion, pro kio ili devus iel domaĝi al sia nacia, loka identeco. Tio estas ebla nur, se oni la novan eŭropan identecon ne ligas al identeco de unu el la eŭropaj nacioj aŭ unu el la eŭropaj religioj, sed al neŭtralaj rimedoj kaj komunaj atingoj: neŭtrala lingvo, egalrajteco de virinoj kaj viroj, eventuale nova konceptode individua kredo**, neŭtrala filozofio pri civitanaj rajtoj aparteni al kiu ajn nacio, etna minoritato aŭ politika partio, solidara socia demokratia ordo.

2. kontraŭbatali la ŝovinismon kaj la purismon ĝenerale per klerigado kaj per edukado por akcepti plurismon de Eŭropo kiel valoron, esti fiera pri ĉiuj eŭropaj kulturoj kaj atingoj kaj montri, ke ĉiuj eŭropaj popoloj kontribuas al eŭropa kulturo, tre grava por la monda kulturo kaj progreso.

3. Uzi la plej potencan rimedon: la televidajn retojn kaj ĉiujn informretojn por laŭeble rapide instrui almenaŭ la pasivan scion de Esperanto al kiel eble plej granda kvanto da eŭropanoj.

4. Instrui la minoritatojn, kiam iliaj membroj edz(in)iĝas al alinaciano, kiel edukila infanojn dulingve tiel, ke ili ne perdu unu el siaj gepatraj lokaj identecoj.

5. Fondi internaciajn malfermajn universitatojn kaj internaciajn gimnaziojn, kiuj instruos fakojn en neŭtrala eŭropa lingvo kaj zorgos pri reciproka diskonigo de lokaj kulturoj kaj lingvoj de siaj studentoj.

6. Subteni kaj iniciati aktivadojn, kiuj kontribuas al demokratio, plifortigo de la homaj rajtoj, egalrajteco de virinoj, al solvoj de ekoiogiaj problemoj kaj al konstruado de pli justa kaj solidara internacia ekonomia ordo***.

7. Organizi ĉiuspecajn internaciajn aranĝojn, kiuj servas al interkonatiĝado kaj interamikiĝado de diversaj etnoj, religioj, fakaj kaj interes-grupoj, aparte de gejunuloj.

8. Batali por Eŭropo de regionoj kun apliko de la principoj de subsidiareco.

* Esperanto ne estas lingvistika nenormalaĵo. Ĝi estas lingvo ekestinta pro volo kaj bezono de homoj, artefarita kiel ĉiuj naciaj lingvoj. Ja ili ĉiuj estas rezultoj de certaj politikaj kaj sciencaj decidoj (Ĉu la bazo de iu nacia lingvo estu tiu aŭ alia loka dialekto, kiuj leksikaj elementoj el aliaj dialektoj eniru ĝin, kiel skribi, kiujn vortojn akcepti el aliaj lingvoj ...) Nacia lingvo estas artefarita komunikilo, neŭtrala rilate al ĉiuj dialektoj de la koncerna nacio. Neniu hejme parolas precize la nacian lingvon, sed iun varianton de dialekto (pli aŭ malpli simila al la nacia lingvo). Ĉiuj devas lerni en lernejo (ofte longe) la nacian lingvon. Se ili scius ĝin denaske, ne necesus lerni ĝin! Finfme, en la pli nova historio ekzistas multaj ekzemploj de tiaspecaj komunaj ŝtatnaciaj lingvoj, kreitaj per scienca sintezo de iuj lingvaj influoj kaj per simpligo de gramatiko: la indonezia, la suahilia, la novhebrea kaj multaj malgrandaj lingvoj sur etaj insulŝtatoj ekestintaj el piĝinaj lingvoj. Esperanto kiel eŭropa lingvo povas fariĝi portanto de nova eŭropa kulturo, pro kio eŭropanoj fieros. Poste ĝi povus kreski kiel monda helplirigvo, pro sia lernfacileco kaj eŭropa prestiĝo.

** Sur la fundamento de ĝenerala noveŭropa ideologio pri diverseco kiel valoro kaj individueco de homaj rajtoj, evoluas en Eŭropo nova kompreno de la homa kredo. Homo estas estaĵo per si mem kredanta (homo religiosus). Sen kredo li ne povas vidi iun vivsencon. Sed ne necesas aparteni al iu konkreta religia institucio por kontentigi sian kredobezonon. Cetere, ankaŭ apartenantoj al konkretaj religioj tre diference konceptas la propran religion, la dion, la spiritan mondon, la morton. Sekve, la kredo estas individua fenomeno, dependa de socia ĉirkaŭaĵo, en kiu kreskis la individuo, de ĉirkaŭa kulturo kaj de personaj spertoj. La kredo de ĉiu daŭre dum la tuta vivo ŝanĝiĝas kaj evoluas kune kun la ĝenerala spirita evoluo de ĉiu individuo. La koncepto, ke kredo estas individua fenomeno, kiun eŭropano povas kontentigi en religiaj institucioj (kie kuniĝas homoj akceptantaj certajn komunajn kredelementojn) sed ankaŭ sen aparteni al iu eklezio, evoluigante la propran individuan kredon, kiel rezulton de filozofia kulturo, kiun li aŭ ŝi akiras en sia vivo, povus fariĝi eŭropa filozofia trajto, io pro kio Eŭropo fieras kaj kion iom post iom akceptos ankaŭ aliaj.

*** La malamikeco inter la riĉa demokratia parto de la mondo kaj la malriĉa, nedemokratie purisma estas forigebla nur per longtempa agado kun la celo ŝanĝi la nunan maljustan internacian ekonomian ordon. Se Eŭropo akceptos tion kiel sian celon, ĝi havos plian gravegan rolon en la estonto de la mondo. Krome, Eŭropo jam havas avangardan rolon en la mondo rilate la tendencon plene egalrajtigi la virinojn kun la viroj, en tio ĝi jam estas gvida modelo.

Aldona klarigo: Nia difino de la AMO eliras el la homa instinkto kunvivi kun aliaj, el ties altruismo. Tio signifas: decidon pri grupo, al kiu oni donos sian AMON (kaj malamon kontraŭ aliaj grupoj, kiuj ĉi tiun endanĝerigas) ni ne faras pro hazardaj ecoj de la homoj (invalideco, sekso, aĝo, raso...) aŭ pro ilia fakeco. Oni aliĝas al tiu grupo, en kiu oni havas spiritan, idean proksimecon kun aliaj. La IDEA PROKSIMECO kreas en homo la senton de la AMO kaj idee oni proksimas, se oni vivas sur la sama teritorio kaj parolas la saman lingvon. Tamen, nek la teritorio per si mem, nek la lingvo per si mem estas sufiĉaj kondiĉoj por la amo. Ĝin kreas la EDUKO, la idea reciproka influo inter minimume du homoj, per evoluigo de similaj ideoj kaj komprenoj pri la baza homa vivstilo kaj moralo. Sekve la decida vorto, kiu komprenigas al ni la FAMILION (amon al familianoj), la LOKAN PATRIOTISMON (amon al sia vilaĝo aŭ urbo), la STRATAN BANDON (la amon al membroj de la bando), la NACION (la amon al sia popolo), la RELIGION (la amon al sia(j) dio(j)), la LERNEJAN KLASON (la solidarecon kaj amon al siaj samklasanoj) ktp. estas la EDUKADO. Pro komuna eduko, kiu povas esti planita (lernejoj, religiaj institucioj, televido kaj medioj) do tia, ke la sciantoj persvadas la malpli-sciantojn pri la vivmoralo kaj vivceloj; aŭ spontana (familio, stratbando, lerneja klaso...), kiam okazas reciproka interfluo de ideoj, oni atingas la idesimilecon de la grupanoj, do la idean homogenecon, sekve la grupan IDENTECON.

Distingi inter ecoj, pro kiuj homoj ariĝas al interesgrupoj (pro fakeco aŭ bezono solvi certajn problemojn) disde tiuj, pro kiuj ili ariĝas kiel sociaj estaĵoj bezonantaj la amon al identecgrupoj estas facile: interesgrupoj ne strebas montri sian diferencecon per aparta lingvo, kontraŭe - ili strebas al laŭeble vaste komuna lingvo de ĉiuj interesgrupoj. Aliflanke, la identecgrupoj strebas al klare diferencigita lingvo karakterizanta la grupon. Ekz. pro la disfalo de Jugoslavio la kroatserba lingvo tendencas al reala disfalo je minimume 3 klare diferencaj lingvoj. Do la interesgrupoj bezonas la lingvon nur kiel komunikilon, dum la identecgrupoj postulas, ke la LINGVO estu ankaŭ IDENTECSIGNO. Se ni volas atingi plian ŝtupon de identeco, eŭropan identecon, necesas eŭrope edukadi. Sed tiu eduko ne rajtas negi la aliajn identecojn. Tio estas farebla, se oni en jura kaj ŝtata sistemo aplikas la principon de subsidiareco (ke la pli supra instanco ne havas kompetencojn en aferoj, kiujn povas efektivigi la pli suba). El tio eliras la bazaj celoj de la Asocio por Eŭropa Konscio: eduki por eŭropa identeco batalante por konsekvenca apliko de la principoj de subsidiareco. Kaj la posta ŝtupo estos la edukado por la TUTMONDA HOMARA identeco.

1996

  *   *   *

            2.   Sciencaj Verkoj

    14. Frekvencmorfemaro de Parolata Esperanto

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/15.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/15.htm


1.   Enkonduke

La celo de tiu ĉi referaĵo estis eltrovi jenan ŝlosilan minimuman vortaron, kiu "necesas kaj sufiĉas" por komencanto en internacia Esperanto-renkontiĝo. Tial mi decidis ellabori frekvenc-vortaron de parolata Esperanto. Mi elektis Universalan Kongreson de Lucerno kaj internacian Junularan Kongreson de Aŭsterlitz (1979), dum kiuj mi surbendigis konversaciojn de diverslandaj esperantistoj ĉefe en ĉiutagaj cirkonstancoj (ne legataj referaĵoj). La intenco estis surbendigi parolan materialon de 100.000 vortoj, kio estas kutime minimumo, kiu certigas science sufiĉe kompetentan parol-korpuson. Tamen mi sukcesis akiri nur 60.000 vortojn. Sekve, la korpuso ne estas plene reprezenta kaj la rezultoj de ties prilaboro estas observeblaj kun neplena certeco.

La korpuso konsistas el sep diversaj tipoj de parolata teksto (temoj) kaj ilin eldiris esperantistoj kun 14 gepatraj lingvoj. Jen la temoj:

    ĝenerala konversacio (privataj babiloj)
    diskutoj en laborkunsidoj
    diskutoj dum junularaj kunsidoj
    junulara debato
    familiaj konversacioj (en familio kun denaskaj etinfanoj)
    babiladoj en infana kongreseto
    intervjuoj
Kaj jen la gepatraj lingvoj de surbendigitaj parolantoj:

1. kroata, germana, hebrea, dana, angla, itala, franca, pola, hungara, portugala (brazila), nederlanda, sveda, islanda, hispana.

Por havi kiel eble plej larĝajn esploreblecojn la projekto celis:

a) prepari liston de frekvenco de vortoj kaj ties alfabetliston

b) morfemlistojn (frekvencan kaj alfabetan)

c) listojn de dek elektitaj plej uzataj sintagmoj (frekvenca kaj alfabeta).

Krome mi antaŭvidis la eblecon aparte esplori temajn partojn (do, aparte ellabori frekvencvortarojn nur de tekstoparto, kiu rilatas al unuopa temo) kaj naciecajn partojn (frekvencvortaron de parolata Esperanto por ĉiu nacio aparte).

Komputilprogramon, kiu realigos la unuan bazan celon (nombros vortojn, morfemojn kaj elektitajn sintagmojn kaj efektivigos alfabetajn listojn) ellaboris Jim Cushing kaj mi en programlingvo PL1.

El inter ĉiuj 60.000 vortoj por la komputila prilaboro mi sukcesis prepari nur 24.280 vortojn (nome tiom da teksto estis transskribita laŭ la planita sistemo, ke morfemoj estis inter si dividitaj per streketo). Pro tempomanko daŭrigi la prilaboron, mi decidis fari studon nur pri tiu parto de la korpuso. Evidente, temas pri malgranda korpuso, apenaŭ unu kvarono de tio, kion oni nomas minimuma. Tamen la rezultoj montris, ke por baza konkludo - t.e. por esplori, kiuj morfemoj konsistigas 95 procentojn de tekstoj parolataj en Esperanto - tio sufiĉas. Nome, ankaŭ la aparta prilaboro de parto de tiu korpuso el 14.000 vortoj montris en la nivelo de 95% la samajn rezultojn. La unuaj 467 morfemoj estas preskaŭ tute la samaj kaj la ĝeneralaj procentaĵoj estis la samaj.

Postaj morfemoj (konsistigantaj la lastajn 5% de la korpuso) estas ĉiam pli diferencaj kaj pri ili ĉi tiu listo ne estas kompetenta. Tiu parto estas forte dependa de cirkonstancoj kaj parolsituacioj. Tio signifas, ke iu alia estonta esploro devus je la nivelo de 95% ricevi tre similajn rezultojn, dum la lastaj 5% devus tre diferenciĝi.

2. La Korpuso

1. Entute la korpuso konsistis el 24.280 vortoj. Tiuj 24.280 vortoj konsistis el 41.456 morfemoj (sekve, unu vorto konsistas average el 1,7 morfemoj).

2. La komputilo trovis en tiu vortamaso 3.708 diferencajn vortoformojn (tio signifas, ke aparte estas kalkulitaj formoj kiel: patro, patron, patroj, patrojn, patra ktp.) kaj entute tiu amaso konsistis el 1.343 morfemoj (kies unuajn 467 vi trovas aldone al ĉi tiu laboraĵo). Do, 1343 diferencaj morfemoj estis brikoj per kies kombinado estis eldirita la tuta teksto el 41.465 morfemoj (aŭ 24.280 vortoj).

3. Frekvencprocentaĵoj
1. Morfemoj:

a) unuaj 15 morfemoj konsistigas 47,25% de la korpuso
b) unuaj 100 morfemoj konsistigas 77,90% de la korpuso
c) unuaj 117 morfemoj konsistigas 80,00% de la korpuso
d) unuaj 172 morfemoj konsistigas 85,00% de la korpuso
e) unuaj 265 morfemoj konsistigas 90,00% de la korpuso
f) unuaj 467 morfemoj konsistigas 95,00% de la korpuso
g) unuaj 520 morfemoj konsistigas 95,80% de la korpuso
h) unuaj 786 morfemoj konsistigas 98,20% de la korpuso
i) 1343 morfemoj konsistigas 100,00% de la korpuso

2. Vortoj

a) unuaj 15 vortoj konsistigas 30,61 % de la korpuso
b) unuaj 223 vortoj konsistigas 70,00 % de la korpuso
c) unuaj 319 vortoj konsistigas 74,94 % de la korpuso
d) unuaj 563 vortoj konsistigas 80,29 % de la korpuso
e) unuaj 972 vortoj konsistigas 85,94 % de la korpuso
f) unuaj 1643 vortoj konsistigas 91,40 % de la korpuso
g) 3.708 vortoj konsistigas 100,00 % de la korpuso

3. Aliaj procentaĵoj

1. Vortospecoj:
a) verboj - 19,8%
b) substantivoj - 13,5%
c) adjektivoj kaj posesivaj pronomoj - 6,4%
d) personaj pronomoj - 10,6%
e) korelativaj vortoj - 10,1%
- el tio substantivaj - 6,5%
- adverbaj - 3,3%
- adjektivaj - 0,3%
f) adverboj - 5,6%
g) prepozicioj - 7,8%
h) konjunkcioj kaj subjunkcioj - 6,9%
i) aliaj (numeraloj, neklaraj adverboj, interjekcioj, demandovorto 
"ĉu", personaj nomoj) - 19,3%

2. Kunmetitaj vortoj (ĉiuj vortoj kun almenaŭ unu afikso aŭ du 
radikoj)
Entute kunmetitaj vortoj - 2067 - 8,51%
El tio:
- vortoj kun unu afikso - 884 - 3,64%
- vortoj kun 2 radikoj - 661 - 2,72%
- vortoj kun unu participo - 179 - 0,74%
- trielementaj vortoj (radiko plus 2 afiksoj aŭ radiko plus 
1 afikso plus 1 participo aŭ 2 radikoj plus 1 afikso aŭ 1 participo, 
tri radikoj - 246 - 1,01%
- korelativaj vortoj - 11 - 0,05%
- kunmetitaj numeraloj - 86 - 0,34%

3. Vortoj laŭ finaĵoj:

a) vortoj sen gramatikaj finaĵoj 12.324 - 50,76%
b) vortoj kun gramatikaj finaĵoj 11.956 - 49,24%

4. Frazoj

a) Entute la korpuso konsistis el 4.352 frazoj.
El tio:
-796 demandaj - 18,3%
- 3.556 aliaj frazoj - 81,7%
b) Averaĝe unu frazo konsistis el 5,58 vortoj aŭ 9,53 morfemoj.

5. Participoj

Entute troviĝis 254 vortoj kun participaj finaĵoj aŭ 1,04%.
El tio:
- 0,64% - aktivaj participoj
- 0,39% - pasivaj participoj.

6. Afiksoj

Nombro - Afikso - Sumo de 2 frekvenclistoj*

1 iĝ 239
2 ebl 206
3 mal 203
4 ig 177
5 ad 122
6 ist 114
7 et 99
8 uj 97
9 in 95
10 aĵ 93
11 re 89
12 for 74
13 ec 7476
14 ar 68
15 ul 64
16 ej 58
17 an 56
18 eg 41
19 ind 37
20 estr 35
21 dis 32
22 on 31
23 il 30
24 ek 26
25 urn 25
26 ge 23
27 aĉ 15
28 eks 8
29 er 7
30 op 4
31 em 3
32 end 3
33 ism 2
34 obi 2
35 id 1
36 bo -
37 mis -
38 ing -

* Por havi pli objektivan liston, ĉi tie estas sumitaj nombroj de apero en la korpuso, kiun ni prilaboras kaj en alia malpli granda korpuso el 14.000 vortoj antaŭe prilaborita.

4. Rimarkigoj pri la listoj

1 .Anstataŭ diversaj personaj nomoj (personoj kaj urboj) troviĝas signo "x" (erare restis kelkaj esceptoj). Tamen landnomoj restis intence en la listo kiel vortoj.

2. Inter la morfemoj troviĝas kelkaj mallongigoj: LKK (Loka Kongresa Komitato), PIF (Pupteatra Internacia Festivalo), SUKK (Someraj Universitataj Kursoj, Liege kun duobla K por diferencigi tiun morfemon de radiko SUK) kaj UEA, TEJO, GDR, USSR.

3. Kelkaj morfemoj havas klare tro altan nombron. Temas ĉefe pri vortoj el familia konversacio, kiam patro rakontis fabelon al infano, kie ofte ripetiĝis vortoj alie neuzataj. Ili estas: "karoto", "ŝafo", "lago", "ĉevalo", "kuniklo" kaj "saŭno". La radiko "simsalabim" estis uzata dum la prezentaĵo de magiisto en la Infana Kongreseto kaj lia konversacio kun infanoj estis ankaŭ surbendigata.

4. Sendube tro altan pozicion havas vortoj specife uzataj en la kongresoj, sed verŝajne en aliaj situacioj ne. Tiaj vortoj estas ekz. kongreso, komisiono, komitato, konsilio, protokolo, raporto, statuto, UEA,TEJO kaj kelkaj landnomoj.

5. Konkludoj

La rezultoj de ĉi tiu esploro montras, ke en la parola lingvo esperantistoj ne utiligas la potencialojn de la esperanta strukturo (La parolantoj cetere ĉiuj estis eŭropanoj, eble la uzmaniero de azianoj aŭ afrikanoj estus alia). Nome, aglutina lingvo, kia estas Esperanto devus havi aglutineckoeficienton minimume 2,00 kaj la skriba Esperanto tion havas. Sed la parola, esplorita ĉi tie rezultas per nur 1,7 (nombro de morfemoj / nombro de vortoj). Oni povus diri, ke parole ĝi estas tro eŭropece uzata.

Komparo inter frekvencvortaroj de naciaj lingvoj kaj tiu ĉi montras, ke 80% de la nacilingvaj korpusoj de hindeŭropaj lingvoj kovras ĉirkaŭ 2000 vortoj kaj en Esperanto nur 563. Sekve jam tio montras, ke oni devas lerni 4-oble malpli da vortoj por la sama efiko (efektive sufiĉe pli ol kvaroble, ĉar tiuj 563 vortoj konsistas el multe malpli da morfemoj, kiujn oni efektive devas lerni) ol ĉe naciaj lingvoj.

Tiuj rezultoj sugestas al ni la neceson klopodi ŝanĝi nian aktivadon en jena senco:

1. Ĉar por baza lingvokono (95% de la korpuso) sufiĉas lerni nur 467 morfemojn (do proksimume 500), necesas tion konsideri, kiam oni ellaboras bazajn lernolibrojn. Unue instrui nur tiujn morfemojn kaj ebligi pli rapidan akiron de la baza parolkapablo surbaze de tiu morfemmaterialo.

2. En instrusistemoj kaj lernolibroj necesas eviti kompletajn vortsistemojn. Ekz. se oni instruas pri homo, oni kutime en la sama leciono instruas dudekon da vortoj pri ĉiuj korpopartoj. La frekvencvortaro montras, ke sufiĉas nur tri (kapo, mano, piedo). Mebloj ne ekzistas, nomoj de tagoj, bestoj, kolornomoj, dompartoj ktp. simple mankas, ĉar en la ĉiutaga babilado oni ne uzas tiujn vortojn. Tiel oni senŝarĝigas la cerbon en la komenca fazo je pli ol 100 morfemoj.

3. Insisti pri uzado de kunmetitaj vortoj, kiujn oni nesufiĉe uzas - sed aparte pri tiuj, kiuj estas necesaj. Stimuli tiun uzon per legado de libroj el serio "Facila Esperanto", aŭ de facilaj tekstoj en Kontakto, kie la tekstoj estas adaptitaj al tiuj 500 morfemoj.

4. En la unuagradaj libroj ne necesas instrui pri malofte uzataj afiksoj kaj pri participoj (konsideru, ke el ĉiuj uzataj vortoj nur 1% estas participaj, kaj posta esploro montris, ke duono el ili estas nur tri vortoj: "Esperant(ist)o", "sekvonta" kaj "pasinta", kiujn eblas instrui simple kiel vortojn sen klarigi, ke ili estas kunmetaĵoj).

5. Nur en la dua grado de lernado (daŭrigaj kursoj, post kiam oni akiris jam la parolfluon) oni instruu pliajn 400-500 morfemojn (99% de la parolata lingvo) kaj fininstruu la gramatikon (pli maloftajn afiksojn kaj la participan sistemon).

VI. LISTO DE MORFEMOJ LAŬ APERNOMBRO (unuaj 467 morfemoj, kiuj konsistigas 95% de la parolkorpuso)

Ordnumero. Apernombro (Frekvenco) - Morfemo
1. 3262 - o
2. 2299 - as
3. 2093 - n
4. 1606 - j
5. 1554 - a
6. 1382 - e
7. 1083 - mi
8. 1050 - est
9. 977 - la
10. 939 - is
11. 797 - ne
12. 776 - kaj
13. 672 - i
14. 643 - vi
15. 453 - tio
16. 451 - en
17. 398 - u
18. 361 - tiu
19. 357 - ĉu
20. 357 - ni
21. 312 - os
22. 306 - hav
23. 294 - de
24. 282 - ke
25. 266 - kiu
26. 255 - al
27. 241 - sed
28. 234 - x (nomoj)
29. 222 - do
30. 222 - jes
31. 220 - oni
32. 217 - pri
33. 214 - bon
34. 210 - li
35. 209 - tie
36. 208 - ili
37. 197 - pov
38. 191 - por
39. 190 - us
40. 187 - kio
41. 179 - kun
42. 174 - dev
43. 171 - far
44. 162 - ĉi
45. 151 - dir
46. 145 - unu
47. 143 - iĝ
48. 142 - ĝi
49. 142 - ankaŭ
50. 142 - du
51. 141 - ven
52. 136 - vid
53. 133 - mal
54. 132 - ĉar
55. 129 - se
56. 127 - sci
57. 126 - ebl
58. 126 - post
59. 123 - ant
60. 123 - pli
61. 122 - nun
62. 121 - el
63. 120 - dek
64. 119 - ir
65. 106 - vol
66. 105 - kiel
67. 105 - ali
68. 100 - ig
69. 100 - tut
70. 99 - don
71. 98 - tiel
72. 91 - ĉiu
73. 84 - ankoraŭ
74. 84 - it
75. 84 - manĝ
76. 83 - iom
77. 82 - iu
78. 82 - ŝi
79. 81 - jam
80. 79 - mult
81. 76 - ad
82. 76 - hom
83. 72 - da
84. 71 - jar
85. 70 - aŭ
86. 68 - afer
87. 67 - nur
88. 65 - tri
89. 64 - et
90. 64 - ist
91 63 - esper
92. 63 - in
93. 63 - io
94. 63 - kongres
95. 63 - kvin
96. 62 - kiam
97. 62 - parol
98. 62 - pren
99. 61 - antaŭ
100. 61 - si
101. 60 - ŝajn
102. 59 - ver
103. 58 - uj
104. 57 - eĉ
105. 57 - kie
106. 56 - aĵ
107. 56 - inter
108. 56 - nov
109. 56 - tiam
110. 55 - kompren
111. 55 - trov
112. 54 - ĉe
113. 53 - fakt
114. 53 - re
115. 52 - for
116. 51 - cert
117. 51 - nom
118. 51 - per
119. 51 - tag
120. 50 - sid
121. 49 - labor
122. 48 - laŭ
123. 48 - ĉio
124. 47 - sufiĉ
125. 46 - tre
126. 45 - kelk
127. 45 - kon
128. 45 - land
129. 44 - ec
130. 44 - grand
131. 44 - ĉiam
132. 42 - ĝis
133. 42 - ar
134. 42 - plu
135. 41 - ĝust
136. 41 - ej
137. 41 - plej
138. 40 - tamen
139. 39 - dum
140. 39 - sur
141. 39 - ul
142. 38 - okaz
143. 38 - temp
144. 38 - tia
145. 37 - ekzempl
146. 37 - interes
147. 37 - ricev
148. 37 - tem
149. 36 - ha
150. 35 - demand
151. 35 - mem
152. 35 - sam
153. 34 - bezon
154. 34 - cent
155. 34 - jen
156. 33 - foj
157. 32 - aŭd
158. 32 - german
159. 32 - kial
160. 32 - rigard
161. 32 - skrib
162. 31 - an
163. 31 - preskaŭ
164. 31 - propon
165. 30 - je
166. 30 - komision
167. 30 - organiz
168. 29 - ekster
169. 29 - kiom
170. 29 - lud
171. 29 - nu
172. 29 - simpl
173. 28 - aĉet
174. 28 - hodiaŭ
175. 28 - infan
176. 28 - libr
177. 28 - pag
178. 28 - verk
179. 27 - eventual
180. 27 - komitat
181. 26 - on
182. 26 - pens
183. 26 - port
184. 26 - problem
185. 26 - ŝat
186. 25 - divers
187. 25 - eg
188. 25 - komenc
189. 25 - lingv
190. 25 - part
191. 25 - person
192. 25 - pro
193. 24 - at
194. 24 - bel
195. 24 - grav
196. 24 - kvar
197. 24 - ten
198. 23 - ja
199. 23 - jun
200. 23 - met
201. 23 - mon
202. 22 - fin
203. 22 - ia
204. 22 - il
205. 22 - ind
206. 22 - konsili
207. 22 - rest
208. 22 - rilat
209. 22 - sub
210. 22 - UEA
211. 22 - ŝanĝ
212. 21 - int
213. 21 - kost
214. 21 - kred
215. 21 - lag
216. 21 - last
217. 21 - leg
218. 21 - lok
219. 21 - memor
220. 21 - mil
221. 21 - ol
222. 21 - ont
223. 21 - sinjor
224. 21 - trans
225. 21 - vend
226. 21 - vesper
227. 20 - ĝeneral
228. 20 - help
229. 20 - saŭn
230. 20 - TEJO
231. 20 - tro
232. 19 - estr
233. 19 - mank
234. 19 - minut
235. 19 - ok
236. 19 - prezent
237. 19 - rajt
238. 19 - rapid
239. 19 - ses
240. 19 - teatr
241. 18 - ekzist
242. 18 - ho
243. 18 - konsent
244. 18 - kultur
245. 18 - plen
246. 18 - terur
247. 18 - tuj
248. 17 - ag
249. 17 - aper
250. 17 - diabl
251. 17 - dis
252. 17 - forges
253. 17 - mez
254. 17 - moment
255. 17 - montr
256. 17 - opini
257. 17 - raport
258. 17 - sekv
259. 17 - sep
260. 16 - amik
261. 16 - dank
262. 16 - elekt
263. 16 - log
264. 16 - nenio
265. 16 - pardon
266. 16 - scienc
267. 16 - sukces
268. 15 - atend
269. 15 - dom
270. 15 - ek
271. 15 - kant
272. 15 - kapabl
273. 15 - knab
274. 15 - las
275. 15 - manier
276. 15 - mond
277. 15 - naŭ
278. 15 - sen
279. 15 - situaci
280. 15 - tiom
281. 15 - traduk
282. 15 - vort
283. 14 - almenaŭ
284. 14 - dezir
285. 14 - fort
286. 14 - frank
287. 14 - funkci
288. 14 - grup
289. 14 - inform
290. 14 - kamp
291. 14 - kia
292. 14 - long
293. 14 - maten
294. 14 - pet
295. 14 - punkt
296. 14 - salut
297. 14 - seri
298. 14 - serĉ
299. 14 - sol
300. 14 - um
301. 13 - amas
302. 13 - aranĝ
303. 13 - facil
304. 13 - hieraŭ
305. 13 - ie
306. 13 - kapt
307. 13 - kontakt
308. 13 - man
309. 13 - paper
310. 13 - program
311. 13 - proksim
312. 13 - publik
313. 13 - send
314. 13 - urb
315. 13 - vir
316. 12 - am
317. 12 - aŭtomobil
318. 12 - bedaŭr
319. 12 - daŭr
320. 12 - ferm
321. 12 - ge
322. 12 - karot
323. 12 - morgaŭ
324. 12 - naci
325. 12 - nokt
326. 12 - preleg
327. 12 - sat
328. 12 - svis
329. 12 - trink
330. 12 - zorg
331. 12 - ĉambr
332. 12 - ĵet
333. 11 - atent
334. 11 - aŭskult
335. 11 - edz
336. 11 - ekskurs
337. 11 - eŭrop
338. 11 - famili
339. 11 - hor
340. 11 - japan
341. 11 - konkret
342. 11 - kuir
343. 11 - mov
344. 11 - nederland
345. 11 - pied
346. 11 - plan
347. 11 - pret
348. 11 - respond
349. 11 - rimark
350. 11 - special
351. 11 - star
352. 11 - util
353. 11 - aĉ
354. 10 - decid
355. 10 - dorm
356. 10 - firm
357. 10 - form
358. 10 - fot
359. 10 - fru
360. 10 - hejm
361. 10 - hotel
362. 10 - klar
363. 10 - lern
364. 10 - membr
365. 10 - nepr
366. 10 - ord
367. 10 - pas
368. 10 - pom
369. 10 - protokol
370. 10 - stult
371. 10 - tra
372. 10 - vojaĝ
373. 9 - alt
374. 9 - bild
375. 9 - flank
376. 9 - frat
377. 9 - ide
378. 9 - imag
379. 9 - invit
380. 9 - iran
381. 9 - klopod
382. 9 - kontraŭ
383. 9 - kontrol
384. 9 - kunikl
385. 9 - kur
386. 9 - lig
387. 9 - normal
388. 9 - numer
389. 9 - okup
390. 9 - ov
391. 9 - plur
392. 9 - prez
393. 9 - region
394. 9 - semajn
395. 9 - simul
396. 9 - sistem
397. 9 - statut
398. 9 - supr
399. 9 - universitat
400. 9 - ĉarm
401. 8 - apart
402. 8 - baz
403. 8 - cel
404. 8 - diskut
405. 8 - iam
406. 8 - fuŝ
407. 8 - krom
408. 8 - lev
409. 8 - liber
410. 8 - nask
411. 8 - neces
412. 8 - neniu
413. 8 - prepar
414. 8 - pur
415. 8 - regul
416. 8 - reklam
417. 8 - rekomend
418. 8 - romp
419. 8 - simsalabim
420. 8 - skatol
421. 8 - spert
422. 8 - ĉef
423. 8 - ĉeval
424. 8 - sir
425. 7 - adres
426. 7 - akcept
427. 7 - aparat
428. 7 - av
429. 7 - aŭtobus
430. 7 - bilet
431. 7 - dan
432. 7 - difin
433. 7 - film
434. 7 - franc
435. 7 - gratul
436. 7 - gvid
437. 7 - ital
438. 7 - kaz
439. 7 - kutim
440. 7 - literatur
441. 7 - material
442. 7 - neniam
443. 7 - patr
444. 7 - pend
445. 7 - perd
446. 7 - perfekt
447. 7 - plaĉ
448. 7 - popular
449. 7 - prezid
450. 7 - produkt
451. 7 - rakont
452. 7 - rekt
453. 7 - river
454. 7 - salon
455. 7 - signif
456. 7 - strat
457. 7 - supoz
458. 7 - task
459. 7 - tranĉ
460. 7 - universal
461. 7 - uz
462. 7 - vetur
463. 7 - viv
464. 7 - vizit
465. 7 - ĉirkaŭ
466. 7 - ŝaf
467. 7 - ŝip
* Tiu ĉi laboraĵo estis la bakalaŭra tezo de la aŭtoro ĉe la Filozofia fakultato de Zagreb (1982) kaj poste adopte-adapta ekzamenlaboraĵo por bakalaŭreco ĉe Akademio Internacia de Sciencoj en San Marino (1993). Ĝi aperis kiel artikolo en Revuo GRKG Humankybernetik nro: 1/82 (Gunter NarrVerlagTuebingen) kaj kune kun la tuta listo de 1343 morfemoj en aparta broŝuro "Frekvencmorfemaro de parolata Esperanto" eldonita de IKS Zagreb en 1982.

  *   *   *

    15. Teorio de Informacio kaj Mezurado de Lingva Malfacileco
            (Lingva imperiismo), IKS Zagrebo, 1986)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/16.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/16.htm

            1.

La celo de tiu ĉi ellaboraĵo estas pli ekzakte montri la diferencojn, pro kiuj iuj lingvoj estas pli malfacilaj kaj iuj pli facilaj por lerni. Pri tio ekzistas diversaj opinioj de ĉiutagaj laikaj ĝis fakaj, sed ankoraŭ ne efektiviĝis esploroj, kiuj tion pruvus aŭ sugestus al ni metodon, per kiu eblus fari tion, krom kelkiu eksperimento de paralela lernado de diversaj lingvoj. Ĉi tiuj eksperimentoj observis grupojn da lernantoj kaj post iom da lernotempo per testoj kontrolis la diferencojn rilate la sciojn pri du aŭ pli da lingvoj. Oni konstatis diferencojn, sed ne gravajn. Samtempe ekzistas ĉe la lingvistoj opinioj diversaj de tiuj, kiuj agnoskas grandajn diferencojn ĝis tiuj, kiuj trovas, ke la diferencoj entute ne ekzistas.

Nuntempe la nura teorio, kiu ebligas al ni apliki matematikon en lingvaj esploroj estas la teorio de informacio. Ĝi fiksis iujn bazajn leĝojn, laŭ kiuj oni difinas la nocion "informacio" kaj montras la matematikan manieron kalkuli kvanton da informoj en teksto aŭ en iu ajn mesaĝo de iu ajn kodo. Necesas do memorigi, ke - plej simple dirite - informacio estas probableco de aperado de unuopaj mesaĝelementoj. Alivorte, informacio estas tio, kio estas novaĵo, ĝis nun nekonata mesaĝero. Se iu mesaĝo aperas pli ofte (ties probableco de apero estas pli granda), la informkvanto estas malgranda. Se ion ni ekscias la duan, trian aŭ dekan fojon, tio vere ne plu estas informo por ni. Problemo ekestas en la momento, kiam oni starigas la demandon pri lingvoelementoj, kiuj enhavas plenan informacion? Nuntempe oni opinias, ke tio estas vorto, kaj tial oni plej ofte nombras vortkvanton en iu teksto (frekvencon) kaj tiel kalkulas informkvanton, kiun entenas unuopa vorto. Ŝajnas, ke en tio kuŝas la ĉefa manko de la apliko de la informaciteorio en lingvistiko. Ĉar tiamaniere kalkulante la informkvanton (en la vortoj) oni atingas absurdajn konkludojn, ke la plej frekvencaj vortoj estas la plej malinformaj, el kio sekvas, ke necesas lernante fremdajn lingvojn antaŭ ĉio lerni maloftajn vortojn. Ja ili estas pli informaci-plenaj, dum la oftajn (ĉiutagajn) oni traktu kun malpli da intereso (vidu lit. 1).

La tezo, kiun mi ĉi tie prezentas estas, ke la baza mesaĝelemento portanta informacion ne estas la vorto, sed la frazo (aŭ "frazemo" laŭ la difino en lit. 2., laŭ kiu frazemo povas esti kaj ununura vorto kaj pluraj). La ofteco de la apero de vortoj, morfemoj aŭ fonemoj ne havas influon al la informkvanto en iu mesaĝo, ĉar temas simple nur pri elementoj, partoj, per kiuj oni konstruas la informacion, do ili estas brikoj el kiuj konsistas frazemo kiel elementa informacio. Nur ofta aperado de sama frazo (frazemo) prezentas ripetadon de malnova informo. Ni montru tion per ekzemplo: Se ni uzas laŭvice la jenajn du frazojn:

a) En la skatolo estas taso.

b) En la taso estas skatolo.

ni vidas ke ĉi tie ni uzis tute samajn vortojn kaj morfemojn, nur iom alimaniere distribuitajn. Se la informkvanto troviĝus en vortoj aŭ morfemoj, la dua frazo estus ripeto, do ne enhavus informon: 1 = 0, ĉar aperas la samaj vortoj refoje. Sed se kiel elementon de informacio ni konsideras la frazon, tiukaze la dua frazo estas komplete nova informacio.

Informacio do ne estas malofteco (nerekonebleco) de figuroj, sed malofteco (noveco) de kombinoj inter la laŭeble konataj kaj fikse difinitaj figuroj. Informplena estas tio, kion oni eksplikas per laŭeble konataj, kiel eble plej fikse interkonsentitaj rimedoj (signoj), sed per reguloj, kiuj permesas maksimume grandan kvanton dakombinoj inter tiuj signoj (ebligas maksimume grandan nombron da neatenditaj, novaj rilatoj):

Do, se la informacion de teksto oni povas mezuri nur laŭ la probableco de aperado de frazoj, tiam estas klare, ke principe ekzistas tre malmulta seninforma materialo en tekstoj, ĉar tute samaj frazoj malofte aperas. Krome, mezuri kaj kalkuli informkvanton je tiu ĉi maniero eblus nur en ege granda teksto, kio estas tre malfacila tasko. Sed en ĉi tiu studo mi uzos ĉi tiun komprenon de informacio kiel aksiomon por apliki la teorion kaj por montri, kiom iu signosistemo estas kapabla generi lingvajn frazojn kaj ĉu por atingi la saman efekton (informkvanton) estas necesa pli aŭ malpli granda streĉo de la cerbo.

            2.

Lingvo kiel kodo estas aro da reguloj, laŭ kiuj oni produktas frazemojn kaj ili portas iun informkvanton.

Reguloj, kiuj havas limigojn (esceptojn) igas la kodon (lingvon) malpli kapabla por senlima kombinado kaj tio signifas: ebligas havante la saman nombron da konstruelementoj (vortoj, kiuj plu konsistas el morfemoj) malpli grandan kvanton da frazemoj ol reguloj sen esceptoj. Lingvoj kun multegaj regulesceptoj (kun t.n. malfacila gramatiko) estas pli malekonomiecaj, car por konstrui certan nombron da pleninformaj frazemoj ili bezonas pli da konstruelementoj kaj pli da reguloj ol tiuj, kiuj havas regulojn kun malpli da esceptoj. Ni provu montri tion matematike:

A-sistemo: konsistas el 4 konstruelementoj: A, B, C, D.

Regulo: Ĉiu konstruelemento (vorto) estas signo por unu informacio (frazemo).

Ni prenu nun hazardan vicon el 16 frazemoj:

A:B:C:A:C:B:D:D:A:A:A:B:D:D:A:B:

Informacio (aŭ informkvanto) en tiu ĉi frazemo estas kalkulata laŭ la formulo:

H = -N S p1 log2 p1

P1 = pA + pB + pC + pD

pA = 0,371 IIog2(6/16)I = 0,37 (4 - 2,45) = 0,5735

pB = 0,25Ilog2(l/4)I = 0,25 x 2 = 0,5

pC = 0,125I log,(l/8) I = 0,125 x 3 = 0,375

PD = PB = 0,5

S p1 = 0,5735 + 0,5 + 0,375 = 0,5 + 1,9485

H= 16 x 1,9485 = 31,176 bitoj

Se ni deziras elkalkuli maksimuman informkvanton, kiun povas doni la sumo de 16 konstruelementoj en tiu ĉi sistemo, ni devas uzi la jenan formulon:

Hmax = N log2 n (N = nombro da frazemoj; n = nombro da konstruelementoj)

Hmax =16 log2 4 = 16 x 2 = 32 bitoj.

Tiu ĉi sistemo estas maksimume eluzita, ĉar oni aplikas la regulon sen esceptoj, sed maksimuma informkvanto estas malgranda pro la malgranda kvanto da konstruelementoj.

B-sistemo: konsistas el kvar konstruelementoj: A, B, C, D.

Regulo: Po 2 konstruelementoj inter si kombinataj prezentas unu frazemon (informacion).

Se ni denove prenas hazardan vicon el 16 frazemoj kiel ekz:

AB; CA; CB; DD; AA; AB; DD; AB; BA; CA; BD; BD; DA; AB; CA; CC;

ni havos informkvanton de 46,81 bitoj, dum la maksimuma ebla informkvanto estos por tiu ĉi sistemo 64 bitoj.

C-sistemo: konsistas el 4 konstruelementoj: A, B, C, D.

Regulo: Informacio (frazemo) konsistas ĉiam el du vortoj kaj ĉiu el la vortoj el po du konstruelementoj. Hazarda vico el 16 frazemoj en tiu ĉi sistemo kiel ekz:

BA AB; BB AA; BA BD; AB DA; AB CC; DD BA; CC DD; AA CC; DABA; DD BA; BD DA; DA DA; CC BA;AACC; CB DA; AACB;

enhavas informkvaton kun 68 bitoj dum la maksimuma kvanto estas 128 bitoj.

Se ni daŭrigus plivastigadi la sistemon, la informkvanto por la sama nombro da frazemoj (16) estus ĉiam pli granda. Ĉiuj prezentitaj sistemoj havas la ekonomiecon maksimuman, ĉar ili ne havas esceptojn de la reguloj kaj ĉiuj kombinebloj estas permesitaj. Se ni dezirus por la sistemo C elkalkuli kompletan informacion de la tuta sistemo (do, se ni unu apud la alia vicigus ĉiujn kombineblecojn sen unu nura ripeto, la rezulto estus, ke tiu ĉi vico da frazemoj (entute 1.439.988) havus informkvanton de 30.987.472 bitoj (2 x 16 x log2 (2 x 16 x log2 (2 x 16)).

Se al la sistemo C ni almetas nur unu limigan regulon ekz: "Vortoj kun du samaj konstruelementoj ne povas esti uzatataj" (ekz. AA, BB, CC...), ni tuj havos signifan malpligrandigon de eblaj kombinoj kaj tio reflektiĝos al la totaleco de la sistemo tiel, ke nun la maksimuma nombro da malsamaj frazemoj estus 49.152 kaj la kompleta informkvanto de tiuj frazemoj ĉirkaŭ 730.000 bitoj, t.s. ĝi malpligrandiĝus al nur 2,36% de la antaŭaj 100%. Ĉiu nova limigo ege malriĉigas kombineblecojn kaj la potencialon de generado de grandaj informkvantoj.

Se per tia sistemo kun limigoj ni deziras realigi la samajn kombineblecojn kiel en tiu sen limigoj, ni devas aldoni

a) novajn regulojn por plialtigo de la informkvanto aŭ

b) pli da konstruelementoj (vortoj kaj morfemoj).

Ekz. nova plia regulo povus teksti: "Oni povas uzi ankaŭ vortojn el nur unu konstruelemento" (do nur A, B, C, D). En tia okazo la informpotencialo de la tuta sistemo refariĝas same granda kiel antaŭe. Sekve: la saman rezulton oni povas atingi nur per unu regulo (sen esceptoj) aŭ per tri reguloj: I baza regulo, II escepta regulo, III aldona regulo. Estas evidente, ke la unuan sistemon ni povas nomi pli ekonomieca kaj la duan pli malekonomieca.

Kial en la t.n. naturaj lingvoj (popolaj) ekestas esceptoj, t.e. limigoj grandkvante? La kaŭzo estas ilia arbitra t.e. neplana evoluo. Pro ekesto de novaj reguloj kaj novaj vortoj okazas semantikaj kolizioj, t.e. aperas formoj, kiuj ekhavas du aŭ pli da diversaj signifoj, kaj ne plu estas distingaj (Esperanta ekzemplo: unue ekzistis "cigaro", sekve "cigareto" estis eta cigaro. Poste oni ekproduktis ion alian similan, kio ne estis eta cigaro, sed ricevis la nomon cigareto kaj nun tiu vorto havas du signifojn. Oni enkondukas novan vorton, aŭ esceptan afikson "cigaredo". Ekzemplo en la kroata: Malnova vorto "kost" = osto en instrumentalo havas la formon "kostima" = kun ostoj. Poste envenas la lingvon latina vorto "kostim" = kostumo, kies genitivo estas "kostima" = de kostumo(j) kaj jen la formo "kostima" havas tute du diversajn signifojn, kvankam ambaŭ konstruas siajn morfologiajn formojn tute laŭ normalaj gramatikaj reguloj. Se tiuj du formoj praktike neniam aperas en frazo unu apud la alia, kio kaŭzus neklarecon, oni ne faras ŝanĝon. Alikaze oni enkondukus regulescepton: la normala genitiva finaĵo "a" ŝanĝiĝus al io alia. En la slovena lingvo troviĝas interesa ekzemplo: la formoj "moram" = "mi devas" kaj "morem" = "mi povas" estas en la elparolo tiel similaj, ke oni ofte miskomprenis. Pro tio oni enkondukis esceptan sistemon ĉe la verbo povi: en pozitiva prezenco oni ne plu diras "morem" (mi povas"), sed oni uzas adverbon "lahko" = "facile" plus alia verbo en prezenco. Ekz. "Lahko kupim = Mi facile aĉetas = Mi povas aĉeti", sed negativa prezenco restas senŝanĝa: "Ne morem." = Mi ne povas. ). Por ke ne suferu la ĉefa lingva funkcio: la komunika, la distinga, unu el la reguloj devas ricevi esceptan subregulon aŭ oni devas enkonduki novan vorton. Planlingvo povas tion grandparte eviti.

Se ĉion tion ni provas apliki nur je hazardaj ekzemploj komparante po du lingvojn, ni ricevos ekz.:

Ekzemplo A-1:

a) angla:

Regulo: Ekzistas substantivoj kaj adjektivoj samformaj

Limigo: Por scii, kio estas substantivo kaj kio adjektivo estas fiksita vortordo tiel, ke la unua vorto ĉiam estas adjektivo.

Eblecoj: Per 100 adjektivoj kaj 100 substantivoj (t. e. 200 morfemoj) eblas konstrui 10.000 stilkombinojn.

b) Esperanto:

Regulo: La sama radiko havas en la kazo de adjektivo finaĵon A kaj en la kazo de substantivo la finaĵon O.

Limigo: Ne ekzistas.

Eblecoj: Per 98 radikoj kaj 2 finaĵoj (t.e. 100 morfemoj) eblas konstrui 39.644 stilkombinojn.

Ekzemplo A-2:

Analizo de prezenco por 48 verboj, kiuj apartenas al la plej fekvencaj en la kroata kaj Esperanto:

a) kroata:

Elektitaj verboj estas: biti (esti), dati (doni), vidjeti (vidi), ichi (iri), imati (havi), mochi (povi), raditi (labori, fari), morati (devi), htjeti (voli), dochi (veni), zeljeti (deziri), razumijeti (kompreni), trebati (bezoni), izgledati (aspekti, ŝajni), znati (scii), gledati (rigardi), govoriti (paroli), kretati (movi), pomochi (helpi), dozvoliti (permesi), predlagati (proponi), pocheti (komenci), zavrshiti (fini), ostati (resti), vjerovati (kredi), misliti (pensi), gurati (puŝi), nachi (trovi), zhaliti (bedaŭri), baviti se (okupiĝi), bojati se (timi), primiti (akcepti, preni), odluchiti (decidi), slati (sendi), nadati se (esperi), dogoditi se (okazi), jesti (manĝi), kazati (diri), spavati (dormi), padati (fali), smjeti (rajti), kupovati (aĉeti), sjediti (sidi), trazhiti (serĉi), slijediti (sekvi), uchiti (lerni), stajati (stari), pisati (skribi).

REGULOJ:

(Por preciza analizo de la nombro de necesaj reguloj plej bone konvenus la metodo de transforma gramatiko efektivigante per derivadoj kaj transformadoj algoritmojn, sed ĉi tie mi ne uzos ĝin, sed la pli simplan priskriban analizon, kiu tamen parte konsideras la principojn de la transforma gramatiko - ĉar tiel ni ricevos pli travideblan kaj mallongan superrigardon, sufiĉan por la ilustro)

1. Divido de ĉiuj verboj je tiuj kun 2 gramatikaj aspektoj (finita kaj infinita) kaj je tiuj, kiuj tion ne havas. Tiu disdividregulo havas 21 algoritmojn (subregulojn), ĉar oni devas lerni aparte 21 verbojn, kiuj havas du aspektojn, sekve la aliaj 27 ne havas tion.

2. Verboj kun I-finaĵo en prezenco:

vid-im, rad-im, zhel-im, govor-im, misl-im, zhal-im, bav-im se, boj-im se, sjed-im, trazh-im, stoj-im, slijed-im, nalaz-im, uch-im, dogod-im se, (do kun 15 subalgoritmoj lernendaj)

3. Verboj, kiuj havas E-finaĵojn:

id-em, daj-em, dod-em, razumij-em, krech-em, pomazh-em, pochinj-em, ostaj-em, vjeruj-em, nad-em, odluchuj-em, shalj-em, smij-em, kazh-em, jed-em, kupuj-em, pish-em (17 subalgoritmoj)

4. Verboj kun A-finaĵoj:

im-am, mor-am, treb-am, izgled-am, zn-am, gled-am, dozvoljav-am, zavrshav-am, gur-am, prim-am, pad-am, nad-am se, spav-am (13 subalgoritmoj).

5. sam (mi estas)
6. hochu (mi volas)
7. mogu (mi povas)
8. unua persono de singularo ricevas finaĵon M
9. dua persono de singularo ricevas finaĵon SH
10. tria persono de singularo ne ricevas finaĵon
11. unua persono de pluralo ricevas la finaĵon MO
12. dua persono de pluralo ricevas la fmaĵon TE
13. tria persono de pluralo de verboj kun I-finaĵoj ricevas la finaĵon E
14. tria persono de pluralo de verboj kun E-finaĵo ricevas la finaĵon U
15. tria persono de pluralo de verboj kun A-finaĵo ricevas la finaĵon JU
16. SI (vi estas)
17. JE (li/ŝi/ĝi estas)
18. SMO (ni estas)
19. STE (vi estas)
20. SU (ili estas)
21. HOCHESH (vi volas)
22. HOCHE (li, ŝi, ĝi volas)
23. Pluralo de "voli" laŭ la reguloj 11, 12 kaj 14
24. MOZHESH (vi povas)
25. MOZHE (li, ŝi, ĝi povas)
26. pluralo de "povi" laŭ la reguloj 11 kaj 12.
27. MOGU (ili povas)
28. Konstruado de la prezenca bazo: vidjeti kaj zheljeti - oni forigas JE (2 subalgoritmoj)
29. Konstruado de la prezenca bazo: oni forigas I ĉe raditi, govoriti, misliti, zhaliti, baviti se, sjediti, trazhiti, nalaziti, slijediti, uchiti, dogoditi se (11 subalgoritmoj)
30. Konstruado de prezenca bazo: oni forigas A- ĉe bojati se
31. Konstruado de prezenca bazo: oni forigas A kaj ŝanĝas la radikon ĉe stajati al STOJ
32. Konstruado de prezenca bazo: oni enmetas J ĉe ostati kaj dati (2 subalgoritmoj)
33.Konstruado de prezenca bazo: G transformiĝas al ZH kaj oni forigas A ĉe pomagati kaj predlagati (2 subalgoritmoj)
34. Konstruado de prezenca bazo: ICHI trasformiĝas al ID
35 Konstruado de prezenca bazo: oni aldonas D ĉe dochi kaj nachi (2 subalgoritmoj)
36. Konstruado de prezenca bazo: restas neŝanĝita ĉe razumijeti
37. Konstruado de prezenca bazo: ĉe kretati tranformiĝas al KRECH
38 Konstruado de prezenca bazo: pocheti al POCHINJ
39. Konstruado de prezenca bazo: oni forigas OV kaj anstataŭigas ĝin per UJ ĉe vjerovati kaj kupovati (2 subalgoritmoj)
40. Konstruado de prezenca bazo: odluchiti al ODLUCHUJ
41. Konstruado de prezenca bazo: slati al SHALJ
42. Konstruado de prezenca bazo: smjeti al SMIJ
43. Konstruado de prezenca bazo: kazati al KAZ
44. Konstruado de prezenca bazo: jesti al JED
45. Konstruado de prezenca bazo: pisati al PISH
46. Konstruado de prezenca bazo: ĉe ĉiuj verboj kun finaĵo A oni forigas el la infinitivo ATI
47. Al verboj bojati, baviti, nadati, dogoditi oni aldonas en ĉiuj formoj kroman vorteton SE. (4 subalgoritmoj)

En la kazo, ke oni volas lerni ankaŭ la duan verban aspekton ĉe verboj, kiuj ĝin havas necesus aldoni pliajn 30-40 regulojn. Do, por plene regi nur la prezencon de la menciitaj 48 verboj en la kroata estas necese komputile aranĝi minimume 80 bazajn algoritmojn (regulojn) kaj pliajn minimume 100 subalgoritmojn.

b) Esperanto

Ekzistas nur unu regulo por ĉiuj verboj (ne nur por 48 elektitaj): la finaĵo AS. Do, se oni volas lerni prezencon de ĉiuj verboj en Esperanto necesas lerni nur unu regulon.

Ekzemplo A-3:

Komparo de konstruado de ĉiuj verbaj tempoj en la kroata kaj Esperanto:

Ĉar la intenco de ĉi tiu laboraĵo estas nur ilustri la diferencojn, mi ne klopodos nun montri detalojn, ĉar por tio necesus tuta libro, sed simpligite mi mencios nur la esencajn trajtojn de ambaŭ lingvoj:

a) kroata

En la kroata lingvo ekzistas 7 verbaj tempoj, kiujn oni konstruas per kvar helpverboj kaj tri specoj de finaĵoj, krome ekzistas pliaj tri tipoj de finaĵoj depende de genro (en perfekto) kaj po 6 finaĵoj por ĉiu gramatika persono dividita je 22 specoj kaj klasoj kun multegaj esceptoj. En preskaŭ duono de ĉiuj verboj ekestas ankaŭ ŝanĝoj en la verbaj radikoj (lit. 5).

Se ĉion tion oni transformus al derivaj kaj transformadaj algoritmoj je limigita korpuso de 1000 verboj ni ricevus amasegon el pli ol 10.000 bazaj algoritmoj kaj ankoraŭ multe pli da subalgoritmoj.

Do, per kelkdek mil reguloj ni konstruas 7 verbajn tempojn de 1000 kroataj verboj.

b) Esperanto

En Esperanto al la radiko oni almetas tri finaĵojn por tri bazaj tempoj (por ĉiuj gramatikaj personoj same). Kombinante kun unu helpverbo kaj aldonaj tri participaj fmaĵoj ni ricevas 9 kompleksajn aktivajn tempojn.

Do la sistemo el 7 morfemoj (helpverbo kaj 6 gramatemoj) sen esceptoj realigas entute 12 verbajn tempojn (3 bazajn kaj 9 kompleksajn) nelimigite por ĉiuj verboj de la lingvo.

Sekve, la ekonomieco estas tre diference distribuita laŭ la lingvoj. Tio esence ne gravas ĉe la gepatra lingvo, ĉar ĝin ni lernas aŭtomate en la infaneco kaj la homa cerbo havas tiomegan kapaciton, ke ĝi povas lerni multe pli ol estas la plej komplikaj lingvoj (kvankam oni povas diri, ke la pli komplikaj lingvoj prezentas pli grandajn problemojn en la koncernaj landoj, kiam temas pri senanalfabetigo de la loĝantaro), sed tio estas treege grava, se oni devas lerni iun alian lingvon. Tial estas normalaĵo, ke iujn lingvojn oni lernas pli rapide (pli sukcese) ol aliajn.

Ĉi tie necesas tamen aldoni tre gravan rimarkigon. Ĉio ĝis nun dirita estas klaraj lingvostrukturaj faktoj. Sed same tiel klara estas la fakto, ke lingvo estas socia kreaĵo, malfermita kod-sistemo, neniam finfarota. Tio signifas, ke en ĝin oni konstante enŝovas novajn vortojn kaj regulojn, ke ĝi daŭre ŝanĝiĝas kaj evoluas. Sekve, iun ajn lingvon estas neeble komplete finlerni, ĉar neniu lingvo havas la finon, do - ĉiu estas senlime malfacila.

Ĉar Esperanto estas normala socie uzata lingvo, pri ĝi validas la samo. Ankaŭ ĝi estas malfermita sistemo, ankaŭ ĝin oni ne povas finlerni kaj do ĝi estas senlime malfacila.

Ĉi tio evidente kontraŭdiras al la antaŭaj pruvoj pri ĝia facileco. Pri kio temas? La solvo estas simpla.

Lingvoj kiel kodoj baze havas du funkciojn: funkcion de komunikado kaj funkcion de arta esprimado. Je la nivelo de komunikado estas en la lingvo tendenco al firme fiksitaj sencoj en ĉiu lingva elemento (vorto, sintagmo), dum je la nivelo de la arto la signifoj fariĝas relative labilaj. Ju pli la vortoj aŭ sintagmoj estas frekvence maloftaj, des pli labilaj estas iliaj signifoj. Tio signifas la jenon: je la plej malsupra nivelo (primara, tiu necesa por la plej elementa konversacio), je la nivelo, ni diru, de la elementa lingva kono, la reguloj kaj konstruelementoj (vortoj, morfemoj) havas firme normigitajn funkciojn kaj ĉio antaŭe priskribita validas. Ju pli alta estas la lingva nivelo, la komunikado ĉiam pli malfortiĝas, la arta funkcio fortiĝas, estas ĉiam pli granda nombro da esceptoj el la reguloj, estas pli granda nombro da neklaraj signiftransiroj (tio validas ankaŭ por Esperanto) kaj estas necesa ĉiam pli granda streĉo por atingi pli superajn nivelojn. La sekva diagramo montras tion klare (lit. 7):

Ĉi tie videblas la esenco de la tuta ellaboraĵo. Esperanto estas multoble pli facila (oni lernas ĝin pli rapide kiel negepatran lingvon) ol iu ajn nacia lingvo je la plej elementa nivelo. Ĝi pli facilas ankaŭ je pli altaj ŝtupoj, sed la diferenco ĉiam pli malgrandiĝadas kaj en la fina, nekaptebla tendenco al la totala scio ĝi egaliĝas kun aliaj lingvoj fariĝante nefinlernebla samkiel ili.

            3.

Nun ni provu iom enrigardi la metodojn de fremdlingva instruado kaj la necesajn streĉojn por lerni fremdan lingvon. Se ni akceptis la starpunkton, ke la bazan informkvanton enhavas frazemo (frazo), sed ne vorto, tiam estos klare, ke lernante fremdan lingvon unue necesas lerni laŭeble multajn plej oftajn (plej frekvencajn) vortojn kaj gramatikajn regulojn. Per ties helpo eblos realigi la plej grandan kvanton da efektive aplikeblaj frazoj. Ju pli granda estas la nombro da eblaj, en praktiko necesaj frazemoj, des pli grandas la povo ekspliki plenan informacion. Tial sendube la plej efika metodo instrui fremdlingvon baziĝas je la ideo, ke unue necesas al la lernantoj instrui la plej gravajn (la plej frekvencajn) regulojn kaj laŭeble malgrandan kvanton da plej frekvencaj vortoj kaj ekzercigi la aplikon (la parolkapablon) de tiuj reguloj pere de tiuj vortoj. Multaj konataj mezuradoj de vortfrekvenco montris, ke ĉirkaŭ 2000 plej oftaj vortoj kovras ĉirkaŭ 80% de la normale uzata vortkorpuso (lit. 3). Estas granda eraro de tiuj metodoj, kiuj amasigas vortojn kaj gramatikajn detalojn, sed ne dediĉas sin sufiĉe al la ekzercado baze de malgranda vortkorpuso. Ne nur, ke sur tiu malgranda vortnombro de la plej oftaj vortoj staras la konstruaĵo de la bezonata tekstaro, ĉiutage praktikata lingvo, sed eĉ oni ne uzas ĉiujn formojn de iu ofta vorto. La metodojn do oni devus tiel strukturi, ke en la unua fazo oni elĵetu ĉion, kio estas balasta, t.e. ke oni ne lernu ekz. en la kroata ĉiujn formojn de simpla pasinta tempo aoristo, de pasivo k.s. de ĉiuj verboj, se tiuj formoj laŭ la frekvencesploroj estas malmulte aŭ tute ne uzataj. Por lerni Esperanton en tiu baza nivelo (80% de la ĉiutage bezonata lingvo) estas necese lerni 300 morfemojn. Tion konfirmis mezuradoj efektivigitaj je korpuso de 25.000 vortoj de la parola lingvo. Estis konstatitaj entute 1343 diversaj morfemoj, el kiuj 467 plej frekvencaj konsistigis 95% de la tuta korpuso kaj tial grupo da aŭtoroj en Zagrebo decidis konstrui lernolibron (la Zagreba Metodo) baze de tiuj proksimume 500 morfemoj kaj plej oftaj gramatikaj reguloj (lit. 6).

Tion konfirmis ankaŭ alia speco de praktiko. Baze de la disponeblaj 500 morfemoj tradukisto R. Imbert devis traduki du porinfanajn romanojn (Molnar: La knaboj de Paŭlo-strato kaj J.F. Cooper: Bravo) en simpligita kaj mallongigita formo orientiĝante pli al kunmetitaj vortoj el tiuj 500 morfemoj ol al neologismoj. Post la farita laboro montriĝis, ke li devis enkonduki ne pli ol 50 radikojn, nepre bezonatajn por la temoj de la romanoj aldone al la bazaj kvincent. Sekve, por lerni sufiĉe da Esperanto por la bazaj bezonoj, necesas ellerni 500 morfemojn kaj ne 2000 vortojn kiel ĉe aliaj lingvoj. Se ni supozas, ke por komprenigi iun regulon la instruisto devas ebligi, ke ĉiu lernanto uzu ĝin en almenaŭ tri ekzemplaj frazoj kaj por komprenigi reciprokan kombinadon de pluraj antaŭaj reguloj kun la nova estas necesaj minimume 2-3 pliaj ekzemploj; estos necese por instrui centon da reguloj (por lerni prezencon de la kroata lingvo), ke ĉiu lernanto eldiru minimume 1000 ekzemplajn frazojn. Se en la klaso estas nur 20 gelernantoj, tio signifas 20.000 frazojn. Ĉar en unu instruhoro estas eble efektivigi maksimume 50-80 frazojn, por regigi la prezencon (nuntempon) de 50 kroataj verboj estas necesaj 250-400 horoj, t.e. ĉirkaŭ du instrujaroj!! Se ĉiuj gelernantoj daŭre sekvus la instruadon, t.e. se ilia atento estus aktive direktita al la instrumaterialo, oni bezonus iom malpli. Se oni deziras atingi la samon ĉe Esperanto, estas necese, ke ĉiu lernanto diru 5 frazojn kun verbo havanta AS-finaĵon, t.e. entute ĉirkaŭ 100 frazojn, kio estas plenumebla dum proksimume unu horo (ne por lerni nuntempon de 50 verboj, sed de ĉiuj!).

Estas neeble elkalkuli kiomoble malpli granda streĉo estas necesa por lerni bazan Esperanton ol la bazan kroatan, sed ankaŭ ĉi tiuj ĝis nun prezentitaj ilustroj montras, ke temas sendube pri kelkdekobla diferenco.

Tion konfirmas ankaŭ la fakto, ke laŭ la Zagreba Metodo Esperanton oni povas sukcese instrui en malgrandaj grupoj (ne pli ol 10) dum 20-30 instruhoroj dum por tiu sama nivelo en fremdlingvaj lernejoj por lerni iun nacian fremdlingvon oni bezonas minimume 300 horojn (ricevante malpli bonajn rezultojn). Do, ankaŭ ĉi tie temas pri 10-15-obla diferenco.

            4.

Fine ni provu montri ankaŭ kelkajn ekonomiajn aspektojn. Ĉar en la lernejoj oni lernas fremdlingvojn kutime 4-6 horojn semajne, tio signifas ke la elspezoj de la landa lerneja budĝeto por fremdlingva instruado estas inter 1/6 kaj 1/5. Laŭ la indikoj el 1976 Irano elspezis ĉirkaŭ 400 milionojn da dolaroj por fremdlingva instruado en la lernejoj en tiu jaro (lit. 4). Por lando kun 20 milionoj da loĝantoj estas tiuj elspezoj inter 200 kaj 300 milionoj da dolaroj. La rezultoj de la lernado estas tute nekontentigaj. En la plimulto de Eŭropaj landoj 2-5% de de la loĝantaro scias iun fremdlingvon post 5-jara deviga lernado de fremdlingvoj en elementaj lernejoj. Tiun minimuman scinivelon pri Esperanto estas eble atingi dum 14-taga kurso tiel, ke la pozitivajn rezultojn havus 70-80% de ĉiuj lernantoj (se oni lernas en ne tro grandaj grupoj ĝis 10 personoj). Por definitiva fiksado de tiu scio estas necese unu jaron ekzerci unufoje semajne dum du horoj. Do entute por klaso de 10 lernantoj necesas investi maksimume 100 instruhorojn por havi la deziratan sukceson.

Tio signifas ke en la lando kun 20 milionoj da loĝantoj unu generacio de 500.000 gelernantoj devus lerni fremdlingvon nur unu jaron anstataŭ 5 (aŭ 8-9 inkluzivante ankaŭ postajn pli superajn lernejojn). La kosto de tia instruado estus ĉirkaŭ 50 milionoj da dolaroj por tiu unu jaro, kio estas kvinono de la nunaj elspezoj jaraj. Efikeco de la rezultoj estus ankaŭ 20-obla (ĉar ĝin sukcese ellernus 70-80% el la gelernantoj). La nuraj kromaj kostoj estus la presado de lernolibroj kaj aliaj libroj en Esperanto, ĉar la tutan ĝisnunan scion necesus el la kelkaj plej potencaj lingvoj traduki al Esperanto. Se ĉiuj landoj decidus uzi nur 1/10 de la akiritaj ŝparoj por presi novajn librojn (tiu ŝparita sumo por lando de 20 milionoj da loĝantoj estus ĉirkaŭ 25 milionoj da dolaroj) oni povus presi milionon da diversaj libroj je miliardo da ekzempleroj! Se plian kvinonon de la ŝparo oni uzus por lerni aliajn fremdlingvojn (nur tiuj kiuj volontule tion deziras) kaj por alikvalifikigo de la ĝisnunaj instruistoj de fremdlingvoj (multaj povus foriri al evolulandoj, ĉe kiuj mankas kvalifikitaj instruistoj), la materiaj ŝparoj jam en la 2-a kaj 3-a jaro estus 50% de la antaŭa elspezo dum la sukcesnivelo kaj per tio ankaŭ la rapideco de informfluo en la mondo kreskus plurdekoble, aparte en la senco de la statplibonigo en la evolulandoj, kiuj nun devas pagadi altegan "imposton" por lerni lingvojn de grandaj potencoj, kiuj siavice elspezas absolutan minimumon por tio.

Lit. 1. Shkarich, Ivo: "Kibernetika i jezik" (Kibernetiko kaj lingvo) en la revuo "Suvremena lingvistika" 7/8, 1973, Zagreb, paĝo 26.

Lit. 2. Tišljar, Zlatko: "Elementoj de Esperanto-gramatiko kiel modelo de universala gramatiko per analogie-kompara metodo", referaĵoj de Internacia lingvistika simpozio en Kumrovec, IKS, Zagreb 1875, paĝo 9

La plej konciza priskribo de frazemo en tiu verko estas:

FRAZ (frazo, frazemo) = [SUBS] < [D1]*n < [D2]*n

PREP = PREPOZICIO + [SUBS < D1*n]

PROP - FRAZ = SUBJUNKCIO + FRAZ

SUBS = SUBSTANTIVO aŭ INTERJEKCIO aŭ P-PRONOMO

ADJ = ADJEKTIVO aŭ NUMERALO aŭ ADJEKTIVA PRONOMO

P-PRONOMO = PERSONA aŭ ALIA PRONOMO ANSTATAŬANTA SUBSTANTIVON

ADV = ADVERBO

n = IU AJN NOMBRO INKLUZIVE 0 KAJ RILATAS AL KIU AJN ELEMENTO INTER LA KRAMPOJ

+ = FIZIKA LIGO INTER DU ELEMENTOJ

x V y = aŭ X aŭ Y

x < y = se X tiukaze ankaŭ Y kiel determiniga elemento

Se anstataŭ SUBSTANTIVO, VERBO, PRONOMO, ADJEKTIVO, ADVERBO ktp ni enmetas konkretajn substantivojn, verbojn ktp. ni ricevos sennombron da eblaj frazoj, kiuj ne chiuj estos sencplenaj sed ĉiuj estos sintakse, gramatike korektaj (ne enirante la detalojn de morfologio).

Se por D1t; n = 0 kaj por D2; n = 0, la frazo konsistos nur el SUBS, t.e. nur el unu vorto de substantiva tipo (substantivo, interjekcio, substantiva pronomo).

Se por D1; n = 0 la frazo konsistos el SUBS kaj D2, t.e. el vorto de substantiva karaktero kaj verbo (kun eventualaj verbaj kompletigoj). Se por D2; n = 0, la frazo konsistos el SUBS kaj D1, t.e. el substantivo kun ties determinanto(j).

Lit. 3. The Brown s Corpus, Standard Present Day American English, 1967

Lit. 4. V. Sadler "Intervjuo kun doktoro M.H. Saheb-Zamani, E-revuo 865, januaro 1978, paĝo 4-5.

"Lernado de fremdaj lingvoj daŭras proksimume 6 horojn semajne dum 7 jaroj. Tio signifas 1/5 da tempo pasigita en la lernejo, ĉar la semajna programo ampleksas 30 horojn. Do ankaŭ la prezo estas 1/5 de la budĝeto de la Ministerio por Edukado. Laŭ la pasintjara (1976) budĝeto tio estas 400 milionoj da usonaj dolaroj nur por la lernando de fremdaj lingvoj. Kun kia rezulto? Pasintjare la edukministro mem deklaris, ke post 7 jaroj da lernado niaj gelernantoj scias skribi aŭ elparoli eĉ ne unu anglalingvan frazon senerare. Sekve la rezultojn oni povas konsideri neniaj."

Lit. 5. Tomo Maretic: Gramatika hrvatskog ili srpskog jezika (Gramatiko de la kroata aŭ serba lingvo), Matica Hrvatska, Zagreb, 1961

Lit. 6. ZlatkoTišljar: Frekvencmorfemaro de parolata Esperanto, IKS 1982, Zagreb

Lit. 7. Stanley Nisbet: Internacia lingvo devas esti facile lernebla, Revuo "Israela Esperantisto" 88, decembro 1984.

Kroatlingva versio de ĉi tiu verko aperis en libro "Jezichni imperijalizam" (Lingva imperiismo), IKS Zagrebo, 1986

  *   *   *

    16. Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) Cele al Rapidigo de la Lernado
            de Fremdlingvoj (1996)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/17.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/17.htm

(magistriĝa tezo ĉe Akademio Internacia de Sciencoj, San Marino, 1996)

A) KIBERNETIK-PEDAGOGIA TEORIO DE LA LINGVO-ORIENTIGA INSTRUADO
        (LOI)

A1. Enkonduke:

La teorion ellaboris dum la lastaj tridek jaroj ĉefe profesoro doktoro Helmar Frank el Kibernetikpedagogia instituto en Paderborn, kiu ankaŭ organizis la unuan grandan eksperimenton de LOI laŭ la t.n. Paderborna modelo. La baza demando, el kiu eliras la teorio rilatas al la malnova konstato, ke kono de iu lingvo rapidigas la lernadon de alia ĉefe, se la lingvoj estas parencaj kaj certagrade similaj. Sed ne estas egala la rezulto, se oni unue lernas lingvon L1 kaj poste L2 aŭ inverse unue L2 kaj poste L1. luj lingvoj estas pli bonaj kiel enkonduklingvoj kaj pli rapidigas la lernadon de aliaj lingvoj ol aliaj. La pravigo lerni iun lingvon unue kaj poste la efektive deziratan povas ekzisti nur, se la tempo de lernado de la enkonduklingvo L1 + la tempo de lernado de la celata lingvo L2 estas malpli granda ol la nura tempo de lernado de L2 sen antaŭa lernado de L1 do se:

t (L1, L2) < t (L2) < t (L2 L1)

La karakterizoj de la enkonduka lingvo kun t.n. propedeŭtika valoro devas esti la jenaj: simpleco (ke ĝi ne atentigu pri kroma informo negrava por la celata instruaĵo), reguleco (ke ĝi ne atentigu per esceptoj pri diferencoj rilate la paradigmojn), disigebleco (ke ĝi ebligu leniadon per malgrandaj paŝoj).

Jen iom da klarigoj:

Uzo de simpla kaj klara modelo, per kiu oni instruas antaŭscion, kiu multoble plirapidigas la postan akiron de la celata scio. Ekzemple, se vi devas rememori kaj poste parkere desegni precize la jenan bildon:

       
vi bezonas dekon da minutoj por bone parkeri ĉion, sed se oni propedeŭtike instruis al vi antaŭe, ke unue necesas per paperpeco kovri la suban duonon de la tuta bildo por kompreni la principon, la tempo uzita kaj por tiu aparta antaŭinstruo kaj por la posta memorado estas entute nur 20-30 sekundoj.

Por lerni iun ajn fremdan lingvon en lernejoj ĝis la grado de parolkapablo (kono de la necesa gramatiko kaj baza vorttrezoro kun sufiĉa ekzercotempo) estas necesaj 5-8 jaroj, en kiuj vere la lingvon praktike ekregas nur 5-10 procentoj de la lernantoj. Antaŭaj eksperimentoj pri propedeŭtika rolo de ILo en tiu senco montris, ke unujara antaŭa instruado de ILo plirapidigas poste la leniadon de la fremdlingvo je proksimume 30%. La eksperimento inter lernejoj de Radlje (Slo) kaj Deutsclandsberg (A) montris, ke jam 2-semajna intensa ĉiutaga lernado en miksitaj komunaj grupoj ebligas bazan praktikan scion de ILo. Ekzemploj:

ILo havas senesceptajn gramatikajn regulojn tre simplajn: Infanoj facile lernas, ke la pasintan tempon de verboj oni faras nur per finaĵo IS: "Mi manĝlS, ŝi manĝlS". Poste ili pli facile komprenos komplikajn kaj kompleksajn formojn por lerni diversajn pasinttempojn en naciaj lingvoj. Ili facile lernas, ke adjektivoj finiĝas je A kaj adverboj je E (bela, bele) kaj sekve komparativo de tio estas "pli bela", resp. "pli bele". Poste el tio ili facile komprenas, kial en la slovena oni foje diras "manje" kaj foje "manjshe". Se germanaj infanoj lernis la esperantajn vortojn "ke" kaj "la" kaj "tio" ili tre bone scios en la germana distingi, kiam ili devas skribi "das" aŭ "dass" ktp. Eĉ tute specialaj gramatikeroj kiel la dualo en la slovena estas per modela lingvo ILo facile klarigeblaj:
Singularo: Dualo: Pluralo:
libro libroduo libroj
libron libroduon librojn
pri libro pri libroduo   pri libroj
     
legas duoplegas legas
legis duoplegis legis
legos duoplegos legos
Al hungaraj infanoj estos multe pli facile kompreni la prepozician sistemon de aliaj eŭropaj lingvoj, diference de ilia postpozicia kaj aglutina, se oni montras la jenan modelon:

surtable - sur la tablo
enĉambre - en la ĉambro ktp.

Necesas mencii, ke la etimologio de la 500 radikoj de ILo, kiujn lernas la infanoj en tiu ĉi eksperimento estas 70% latindevena, 30% ĝermandevena, kio signifas, ke la kono de tiuj vortoj faciligos al ili tuj rekoni poste 300 latinidajn vortojn. Tio estas utila, se oni lernas la francan, italan aŭ hispanan. Ankaŭ enestas ĉirkaŭ 150 germanaj vortoj, kio utilas, se oni lernas la anglan aŭ la germanan. Krome, la latinida bazo ebligas rekoni la ĝeneralan vorttrezoron de la latina lingvo je 50-procenta nivelo de tiuj, kiuj lernis 2 jarojn la latinan lingvon.

A2. Kibernetika teorio de la transfero:

Mi klopodas ĉi tie iom malpli longe prezenti la teorion laŭ prof. Frank (vd. Kybernetische Paedagogik, Band 6, p. 315-322).

La plej ofte uzata mezuro de la amplekso de la lernendaĵo estas INFORMENHAVO aŭ informacio kaj la plej praktika mezuro de la lernmalfacileco estas la bezonata resp. ŝparebla lerntempo. La lerntempo t proporcias kun la dume lernita informacio I(t) laŭ la formulo:

I (t) = h Cv t

en kiu Cv signifas la aĝdependan lernrapidecon (0,7 bit/sek) kaj la faktoro h la tiel nomatan efikancon de la instruado (Inter 0 kaj 1, depende de ĝenfaktoroj kaj la koncentriĝo al la lernado. Tiu faktoro estas normale en la lernejoj ĉirkaŭ 0,3-0,4).

La kvociento inter hCv kaj la lernenda informacio prezentas la LERNFACILECON:

La kompetenteco (konkreta akirita scio) estas procentaĵo de rilato inter informacio akirita en certa tempo kaj komplete lernenda informacio:

pt = I (t) / I.

Sed la lernado ne progresas linie kun la investita tempo, sed laŭ kurbo, kiu tendencas al akiro de kompleta scio, sed ne atingas ĝin, do laŭ la jena formulo:

pt = 1 - e*-lt.

Sekve, la formo de la kurbo dependas de la faktoro de lernfacileco (l):

BILDO 1.

       
Celi al pli bona rezulto signifas atingi aŭ pli frue la saman rezulton aŭ en la sama tempo pli bonan rezulton do ŝanĝi la kurbon, ke ĝi estu komence pli vertikala aŭ ŝovi ĝin tempe antaŭen. En tiu dua kazo ni ricevas la jenon:

BILDO 2.

       
En tiu ĉi bildo ni fakte observas la saman kurbon dufoje, ĉar ni komencis la instruadon pli frue kaj havas pli frue la rezultojn. Tiuj rezultoj ekestas kaŭze de t.n. manifesta transfero. Se ni volas plibonigi la kurbon (ricevi pli bonajn rezultojn en la sama tempo), ni devas influi al la kvanto da lernenda informacio, ĉar la Cv estas lernrapideco dependa de individuo kaj aĝo, sekve neinfluebla kaj la efikanco dependas de eksteraj kaj organizaj faktoroj. La kompreno de la informacio pliboniĝas per influo de la kaŝita transfero, kiun ni ricevas per antaŭa instruado de simpla kaj dispartebla modelo. Tiun kaŝitan transferon ni povas simple kalkuli jene:

K = l (L2 L1) / l L2

Konkreta formulo por K en kazo de la eksperimento kalkuliĝas per formulo:

K = ln (1 - p1*) - ln (1 - p0*) / ln (1 - p1*x) - ln (1 - p0*x)

p1 estas kompetenteco post certa lernado,
p0 estas komenca kompetenteco
indekso * signas modellingvon antaŭlernatan
indekso x signas celatan lingvon.

Rezultoj post tia apliko montras la jenan kurbon:

BILDO 3. Kaŝita transfero

       
kio signifas, ke - se oni lernas komence modellingvon dum tempo T kaj komencas lerni la celatan lingvon nur poste - tiu kurbo estas kvalite pli bona kaj jam baldaŭ poste ĝi tratranĉas la kurbon de la lernado sen antaŭa lingvomodelo.

Sekve la pli frua komenco de la lernado ne havas kvalite pli bonan kurbon, sed eĉ malpli bonan kurbon ol en la kazo de la pli posta lernkomenco, ĉar la Cv estas malpli granda, ĝi ja dependas de la aĝo. Pli junaj infanoj lernas mapli rapide. Do komenci instrui fremdlingvon en unua aŭ dua klaso de la elementa lernejo estas granda tempoperdo, ĉar la infanoj lernos ĝin du jarojn pli longe kaj rezulte ili estos apenaŭ iom pli bonaj ol tiuj, kiuj komencas lerni ĝin du jarojn pli poste.

B) HISTORIO DE LA ĜISNUNAJ EKSPERIMENTOJ LAŬ LA PADERBORNA MODELO DE LOI:

La unua projekteto, kiu celis konstati, kiom influus al lernado de fremdlingvoj la antaŭa lernado de la internacia lingvo Esperanto estis efektivigita de prof. Istvan Szerdahelyi en Budapest en 1970. Klaso da infanoj lernis unue IL Esperanton kaj poste dispartiĝante lernis ĉu la rusan, la anglan, germanan aŭ francan. Liaj konstatoj estis, ke la rusan oni lernis 25% pli sukcese ol tiuj, kiuj antaŭe ne lernis Esperanton, la germanan 30%, la anglan 40% kaj la francan 50%.

Sed la unua vera eksperimento laŭ la Paderborna modelo kun preciza mezurado kaj kalkulado laŭ antaŭe prezentitaj formuloj estis entreprenita de prof. Helmar Frank en Paderbornaj elementlernejoj en 1975 kaj 1976, en kiu Esperanton lernis preskaŭ 300 gelernantoj, parte unu jaron kaj parte du jarojn kaj poste daŭrigis lerni la anglan lingvon. Tiu eksperimento montris, ke tiuj kiuj lernis E-on ĉirkaŭ 100 lernhorojn dum du jaroj havis 30% pli bonajn rezultojn ol la nelernintoj, dum tiuj, kiuj lernis nur unu jaron havis jam 20% pli bonan rezulton.

Preskaŭ paralele kun tiu eksperimento okazis de 1975-1977 eksperimento organizita de ILEI (Internacia ligo de Esperanto-Instruistoj) kaj gvidata de H. Sonnabend en Belgio, Francio, Germanio, Greklando kaj Nederlando. Ĝi ne estis tre unuece kaj sammetode farita.

E. Geisler faris en 1979 finan esploron pri la angla scio de germana grupo kaj atingis la serĉatajn rezultojn. La faktoro de kaŝita transfero K nur post 36 horoj da angla instruado estis 1,16279 do 14 % pli bonaj ĉe infanoj, kiuj antaŭe lernis Esperanton ol en grupoj, kiuj ne lernis E-on. La postaj mezuradoj montis daŭran pligrandigadon de la diferenco inter la LOI-lernantoj kaj ne-LOI lernantoj. Ŝi kalkulis, ke la LOI-lernantoj ŝparas 129 horojn da lernado, se la tuta lerntempo estas 960 horoj. (Vd. Eŭropa dokumentaro, Nro 25/1980, paĝo 4). Oni analizis la rezultojn de tiuj infanoj ankaŭ per notoj en aliaj studobjektoj kaj konstatis pli bonajn rezultojn ankaŭ en lernobjektoj: gepatra lingvo (la germana), matematiko kaj geografio. (Vd. Frank: Kybernetische Paedagogik, Band 6, p. 424-436).

En la jaroj 1983-1985 instruistino Elizabeta Formaggio el Italio havis dujaran kurson de Esperanto kun 25 gelernantoj en 3-a kaj 4-a klaso de la baza itala lernejo Scuola Elementare "Rocca" en San Salvatore de Cogorno kaj faris ampleksan ekzamenon en majo 1985. En marto 1988 ŝi faris samtipan ekzamenon pri la franca kun la sama grupo kaj egale granda alia grupo, kiu ne antaŭe lernis Esperanton. Ŝia rezulto meze montris kaŝitan transferon k = 1,3 do pli-malpli egalan kun la aliaj esploroj (Vidu E. Formaggio en revuo Humankybernetik, Band 30, Kajero 4 (1989), p. 141-151.

Laste, de septembro 1994 ĝis julio 1995 instruistino Ines Frank en Germanio la samon faris en elementa lernejo en Oberndorf am Neckar kun komence 38 kaj fine 20 gelernantoj de kvara klaso. La testoj estos farataj fine de la kvina klaso.

Aldone al tio necesas mencii studon de prof. Yukio Fukuda el Japanio "Zur rationalisierten Fremdsprach-Lehrplanung unter Beruecksichtigung der (z.B. deutschen oder japanischen) Muttersprache", Grundlagestudien aŭs der Kybernetik und Geisteswissenschaft 21, 1980 (paĝo 1-16), kiu argumentas, ke la LOI por lerni la anglan pli utilas al infanoj, kies gepatra lingvo pli diferenciĝas de la angla.

C) RAPORTO PRI LA INTERNACIA EKSPERIMENTO PRI LA ROLO DE ESPERANTO KIEL MODELLINGVO POR LERNI FREMDAJN LINGVOJN LAŬ LA PADERBORNA MODELO ARANĜITA EN SLOVENIO, KROATIO KAJ AŬSTRIO EN 1994 KAJ 1995

1. Enkondukaj konstatoj:

La eksperimenton planis kaj ellaboris la projekton Interkulturo en Maribor gvidata de Zlatko Tišljar. Subtenis la projekton Pedagogia fakultato en Maribor kaj prezentis ĝin al la Ministerio por Sciencoj de Respubliko Slovenio por financado en 1993.

La komenca tezo, kiun la eksperimento volis pruvi estis, ke la lernantoj, kiuj unue lernas 70 lernhorojn Esperanton poste tiom pli rapide kaj sukcese lernos la anglan aŭ germanan, ke la efekto estos pli granda ol la investitaj komencaj 70 horoj por lerni Esperanton. Por pruvi, ke la tezo validas en diversaj landoj necesis la eksperimenton efektivigi en almenaŭ tri landoj.

Minimumo de anoncitaj infanoj en unuopa grupo estis 10, kiuj lernos Esperanton kaj estis necese tuj elekti saman nombron da infanoj por kompara grupo kun la proksimume samaj rezultoj el gepatra lingvo (kaj fremdlingvo en tiuj lernejoj, kie la eksperimento komenciĝis en 5-a aŭ 6-a klaso, ĉar ili jam antaŭe lernis iom da fremdlingvo).

2. Preparoj por la eksperimento:

Kiam fine de 1993 la Ministerio por Scienco de Respubliko Slovenio akceptis financi la projekton dum 1994 kaj 1995, estis elektitaj 4 lernejoj por la eksperimento:

a) Hauptschule II en Deutschlandsberg (Aŭstrio), duaj klasoj (sesa jaro de lernejo),

b) Elementa lernejo Prejhihov Voranc en Maribor (Slovenio), kvinaj klasoj,

c) Elementa lernejo Alojzije Stepinac en Zagreb (Kroatio) - 2 grupoj (la unua en kvaraj klasoj kaj la dua en kvinaj)

d) Elementa lernejo en Radlje ob Dravi (Slovenio) - kvaraj klasoj.

Al ĉiu el la grupoj komence aliĝis inter minimume 13 kaj maksimume 20 infanoj, krom en Deutschlandsberg, kie estis 8 infanoj komence kaj fine de la eksperimento.

En la grupoj de Radlje kaj Zagreb I (kvaraj klasoj) paralele kun la lernado de Esperanto oni komencis lerni ankaŭ fremdlingvon, en lernejoj de Maribor kaj Zagreb (kvinaj klasoj) oni lernis Esperanton, post kiam la infanoj jam lernis unu jaron la anglan kaj en la aŭstra lernejo oni komencis lerni Esperanton, post kiam ili jam lernis la anglan 2 jarojn.

Sekve la ideala kondiĉo por LOI laŭ la Paderborna modelo, ke oni unue lernu E-on kaj poste alian fremdlingvon ne estis plenumita, krom en la du kvaraj klasoj. La kvinajn klasojn oni povas ankaŭ konsideri preskaŭ en bona kondiĉo, ĉar la antaŭa lernado de la angla estis nur unujara kaj praktike ne ankoraŭ tre serioza. Bedaŭrinde en Aŭstrio ne eblis trovi alian lernejon krom la menciitan, kie oni disponis pri instruistino de la koncerna sesa klaso. Krome, ilia lerneja sistemo, en kiu la elementa lernejo finiĝas post la kvara klaso malebligas postajn esplorojn, se oni instruas Esperanton en la tria aŭ kvara klaso, ĉar en la kvina ili ne plu estas en la sama lernejo. Tial ni tamen decidis testi tiun grupon, kiu lernis E-on en 1993 en la 2-a (6-a jaro) klaso.

Ekzistis la identa lernolibro laŭ la Zagreba metodo en ĉiuj tri lingvoj (slovena, kroata kaj germana) kaj ĉiuj grupoj povis lerni la saman materialon de Esperanto fakte tre konvenan por la celo de la eksperimento, ĉar en la koncerna lernolibro jam en 5 unuaj lecionoj estas instruataj ĉiuj gravaj gramatikaj reguloj de Esperanto - kio ja devus faciligi la komprenon de la gramatiko de aliaj lingvoj. Aŭtoroj de la Zagrebmetoda lernolibro estas: ZlatkoTišljar, Spomenka Štimec, Roger Imbert kaj Ivica Špoljarec (originale kroata eldono). Slovenan adapton faris Branka Levachich kaj Janko Shtruc kaj la germanan Josef Wesian kaj Vesna Burchards-Stanichich.

3. Efektivigo de la eksperimento:

1. Kiel jam menciite: 8 gelernantoj de la dua klaso (sesa lernojaro) de Hauptschule II en Deutschlandsberg (Aŭstrio) lernis Esperanton en 1993-a jaro (unuajn 30 instruhorojn gvidis Zlatko Tišljar kaj la postajn 40 instruistino de tiu lernejo H. Gross). En la jaroj 1994 kaj 1995 la gelernantoj estis testitaj pri la angla lingvo la 25-an de okt. 1994, la 20-an de marto 1995 kaj la 26-an de junio 1995. En la samaj tagoj la testojn de la angla faris paralela kompara grupo de la samaĝaj 8 gelernantoj, kiuj ne lernis antaŭe Esperanton.

2. Du grupoj en Zagreb (Kroatio) kaj unu en Maribor (Slovenio) lernis Esperanton en la dua duono de la lernojaro 1993/94, de februaro ĝis junio 1994. Ambaŭ grupojn en Zagreb gvidis instruistino Vera Roknich instruinte 70 horojn. La grupon en Maribor instruis Zlatko Tišljar. La Zagrebaj grupoj komencis 20-ope kaj la finon atingis po 10 gelernantoj en ĉiu el la grupoj.

La grupo en Maribor estis en tiu periodo instruita dum nur 40 instruhoroj, kion finis 6 gelernantoj. Estis planite daŭrigi en septembro, sed tiam la gelernantoj ne volis plu daŭrigi. Tial necesis fari postajn testojn kun ili malgraŭ tio, ke Esperanton ili ne lernis sufiĉe longe. Al la testoj unu el la lernantinoj entute neniam venis, sekve nur 5 gelernantoj estis testitaj pri la anglaj scioj.

La testoj pri la angla lingvo estis faritaj jene: - por la 4-aj klasanoj de Zagreb (10 en la esperanta grupo kaj 10 en la kompara neesperanta grupo) la 10-an de februaro 1995, la 19-an de majo 1995 kaj la 17-an de novembro 1995.

- por la 5-aj klasanoj de Zagreb (10 en la esperanta grupo kaj 10 en kompara neesperanta grupo) la 14-an de junio 1994, la 10-an de marto 1995 kaj la 19-an de junio 1995,

- por la 5-aj klasanoj de Maribor (5 en la esperanta grupo kaj 4 en la neesperanta kompara grupo) la 21 -an de junio 1994, la 2 3-an demarto 1995 kaj la 20-an de junio 1995).

La grupo de 4-aj klasoj de la elementa lernejo en Radlje ob Dravi lernis Esperanton 70 horojn de oktobro 1994 ĝis marto 1995, la lernadon finis 7 gelernantoj. La instruisto estis Zlatko Tišljar kaj ĉiujn instruhorojn sekvis instruistino de la lernejo Sonja Vinshek. Testoj de la germana lingvo kun tiu grupo estis faritaj kune kun same granda grupo de tiuj, kiuj ne lernis Esperanton la 1-an de februaro 1995, la 10-an de majo 1995 kaj la 8-an de novembro 1995.

Tiel estis entute efektivigitaj po tri testoj de la angla por entute 33 lernintoj de Esperanto kaj 32 nelernintoj de Esperanto. Krome estis efektivigitaj 3 testoj de la germana lingvo por 7 gelernantoj, kiuj lernis Esperanton kaj por 7, kiuj ne lernis ĝin, do entute por 40 gelernantoj, kiuj lernis E-on kaj 39, kiuj ne lernis ĝin.

Ĉiuj testoj konsistis el 15 testfrazoj kaj por ĉiu testo estis faritaj egale malfacilaj 2 versioj de la testo (A kaj B), por ke estu malpli granda ŝanco por la gelernantoj transskribadi unuj de la aliaj. Ĉiu el la 15 testfrazoj havis unu lokon malplenan kaj kvar eblajn respondojn. Necesis elekti unu el la 4 respondoj, per kiuj necesis kompletigi la mankantan lokon. Tiel estis eble ricevi maksimume 15 punktojn por ĉiu lernanto krom en 3 testoj de la angla (en unu estis eblaj maksimume 17 punktoj kaj en aliaj du po 19 punktoj).

Tio signifas, ke Z. Tišljar kaj helpantoj (Suzana Mati, Ivica Ivaci kaj Maja Tišljar) ellaboris entute diversajn testojn por la angla en la 4-a klaso, en la kvina kaj en la 7-a klaso (tri diversaj por ĉiu testado kaj po 2 versioj), sekve entute 16 testoj kun po 15 demandoj, 1 kun 17 demandoj kaj du kun 19 demandoj.

Por la germana estis ellaboritaj 3 testoj por la 4-a klaso po 15 demandoj.

Entute estis ellaboritaj 24 demandaroj kun 360 testofrazoj kaj 1440 eblaj respondoj.

Jen ekzemplo de demandaro de la germana lingvo por la kvara klaso:

3. TESTO (GERMANA), 4/5 klaso A
 1. Monika ist in______Kuche.
a) der
b) die
c) das
d) dem

2. Thomas______zehn Mark.
a) habt
b) hat
c) hast
d) haben

3. ______ist Peter? Er ist im Wohnzimmer.
a) Was
b) Wer
c) Wo
d) Wie

4) Lidia kommt ______vier Uhr.
a) ob
b) in
c) um
d) aŭf

5) Ich ______drei Tage im Haus bleiben.
a) muss
b) musst
c) mussen
d) musst

6) Ich fahre mit dem Zug_____________Osterreich.
a) aŭf
b) mit
c) ohne
d) nach

7)_____________du morgen mit dem Auto?
a) Was
b) Spazieren
c) Fahre
d) Fahrst

8______________den Ball in die Hand!
a) Nehme
b) Nehmen
c) Nimm
d) Geh

9) Heidi und Peter_____________Fuflball.
a) spielen
b) fahren
c) habt
d) spielt

10. Was_____________Mutti machen?
a) wollen
b) will
c) spielt
d) in

11______________Kino lauft ein Film.
a) In
b) Durch
c) Im
d) Ja

12. Nein, ich komme_____________
a) ja
b) nein
c) bitte
d) nicht

13. Das mache ich_____________Hause.
a) zu
b) bei
c) in
d) wo

14.Wie heisst_____________Freundin?
a) dein
b) deine
c) um
d) deiner

15. Der Zucker ist fur_____________
a) ich
b)du
c) dich
d) mein

Kaj jen ekzemplo de la angla testo por la 7-a klaso:

3-A TESTO ANGLA 7/8-A KLASO A

1. My uncle lives in Italy. He is an_____________
a) Italy
b) Italy man
c) Italians
d) Italian

2. If it rains,_____________stay at home.
a) I
b) I'll
c) I am
d) I have

3. My purse_____________by a thief.
a) was stolen
b) steal
c) stolen
c) was stole

4) If I won a million dollar,_____________around the world.
a) I travelled
b) I would travel
c) I travell
d) to travel

5) John has got a cat_____________is called Pike.
a) who
b) when
c) which
d) -

6. She always cooks lunch by_____________
a) herself
b) her
c) she
d) hers

7.I felt the ghost_____________my hand.
a) touch
b) is touching
c) to touch
d) touching

8. She_____________in that house for 8 years.
a) was living
b) lived
c) has been living
d) live

9. Mary: "I like this house very much."
Mary said she_____________that house very much.
a) liking
b) liked
c) has liked
d) was liking

10. Mrs. Brown is looking_____________an elegant dress.
a) for
b) in
c) on
d) from

11. Your shirt is_____________than mine.
a) short
b) shortest
c) as short
d) shorter

12. Are you good_____________Maths?
a) for
b) in
c) at
d) on

13. You have to show your passport after_____________
a) landing
b) land
c) is land
d) landed

14.1 haven't seen my sister_____________a week.
a) since
b) for
c) -
d) at

15. The skyscraper_____________by the builders.
a) was build
b) is building
c) builded
d) was built

16. WRITE IRREGULAR FORMS!
THROW
WEAR
BREAK
GO
La testoj estis produktitaj por la scinivelo, kiun la testatoj havis en la momento de la testado.

4. Metodologio de kalkulado de la rezultoj:

La tuta eksperimento estis planita laŭ la metodologio de kibemetika pedagogio de prof. Helmar Frank aplikante la tiel nomatan paderbornan modelon. La testoj estis ellaboritaj tiel, ke oni povu ekzakte kompari la rezultojn kaj matematike kalkuli la kaŝitan transferon kaj procentaĵojn de plifaciligo aŭ malplifaciligo de la lingvolernado.

La baza formulo, laŭ kill ni kalkulis la faktoron de la kaŝita transfero K estas:

       
(Ĉio en procentoj)

u = nescio en averaĝa procento de la kompara grupo (kiuj ne lernis Esperanton),

u* = nescio en averaĝa procento de lernintoj de Esperanto

Indekso o = signifas komencan punkton (nulan tempon antaŭ la lernado de Esperanto aŭ unuan teston)

Indekso t = signifas pli postan teston (post iom da tempo).

Ekz. se ni sumas la ĝustajn respondojn de ĉiuj gelernantoj en unu grupo, dividas ilin per nombro de la lernantoj kaj per nombro de maksimumaj eblaj punktoj, ni ricevos la averaĝan scion. Tion ni multiplikas per 100 kaj ricevas la averaĝan procenton de la scio. Por ricevi la procenton de la nescio ni devas subtrahi tiun procenton de 100. Tiel ni ricevos la valoron de U. Ekz. 10 gelernantoj kune ricevis 112 punktojn (112 ĝustaj respondoj) el maksimume eblaj 150, ĉar ĉiu demandilo havis 15 demandojn. Averaĝe do 11,2 punktoj po lernanto.

Tion ni dividas per 15 (nombro de demandoj en enketilo) kaj multiplikas per 100. Tiel ni ricevis la averaĝan procenton de la scio 74,66%. La averaĝa nescio U = 100 - 74,66 = 25,34%.

Tiel ni elkalkulas ĉiujn kvar U (nescion en la komenca fazo de ambaŭ grupoj kaj nescion en la momento de la testo de ambaŭ grupoj) kaj kalkulas laŭ la supra formulo la logaritmojn por ricevi la faktoron K de la kaŝita transfero. Por ricevi la efektivan procentaĵon, laŭ kiu la esperanta grupo lernas pli sukcese la anglan ol la neesperanta (se K estas pli granda ol 1) necesas apliki la jenan formulon:

p = (1- 1/K)100.

Se temas pri relative malgranda K, la procentaĵo preskaŭ samegalas kun la decimalaj punktoj post 1, ekz. se K = 1,13 la procentaĵo P = 12-13%. Sed ju pli granda estas K, la diferencoj estas ĉiam pli grandaj.

Pro tio, ke neniu grupo lernis Esperanton antaŭ la lernado de la alia fremdlingvo, kio estus ideala por la paderborna modelo, ni decidis kalkuli la kaŝitan transferon inter teoria nula punkto (ekz. tempo antaŭ la lernado de la angla kaj Esperanto, kiam laŭsupoze ambaŭ grupoj sciis neniom da angla do iliaj nescioj estis egale grandaj u0 = u0* = 1) kaj la postaj testoj. Ni nomas tiujn kaŝitajn transferojn: K01 (inter teoria nula punkto kaj unua testo), K02 (inter nula punkto kaj dua testo) kaj K03 (inter nula punkto kaj la tria testo).

Por kontrola celo ni kalkulis ankaŭ la kaŝitan transferon inter la unua kaj la tria testo, kiun ni nomis K13.

5. La rezultoj:

1-a grupo (4-a klaso, germana lingvo, Radlje ob Dravi, Slovenio)

l.Testo: Nombro: Ĝustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kaŝita transfero) P(procento de pliboneco de E)

a) Esperanto lernantoj:

7 70 el 105 eblaj 10 K01 = 1,56 36%
b) NeEsperanto lernantoj 7 53 el 105 eblaj 7,57    
2. Testo: Nombro: Ĝustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kaŝita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 6 44 el 90 eblaj 7,33 K02=2,397 58,3%
b) NeEsperanto lernantoj 6 22 el 90 eblaj 3,66    
3. Testo: Nombro: Ĝustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kaŝita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 6 50 el 90 eblaj 8,33 K03=1,646 39,2%
b) NeEsperanto lernantoj 6 35 el 90 eblaj 5,83    

K13 = 1,375
P13 = 27,3%

Averaĝa procentaĵo de pliboneco de E-lernantoj el ĉiuj 4 rezultoj estas 40,2%.


2-a grupo (4-a klaso, angla lingvo, Zagreb, Kroatio)

l.Testo: Nombro: Ĝustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kaŝita transfero) P(procento de pliboneco de E)

a) Esperanto lernantoj:

16 172 el 240 eblaj 10,75 K01 = 1,194 16,3%
b) NeEsperanto lernantoj 16 168 el 240 eblaj 10,5    
2. Testo: Nombro: Ĝustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kaŝita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 13 169 el 195 eblaj 13,0 K02=1,038 3,7%
b) NeEsperanto lernantoj 14 177 el 210 eblaj 12,64    
3. Testo: Nombro: Ĝustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kaŝita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 10 137 el 150 eblaj 13,7 K03=1,456 31,3%
b) NeEsperanto lernantoj 9 110 el 135 eblaj 12,2    

K13 = 2,256
P13 = 55,7%

Averaĝa procentaĵo de la pliboneco de Esperanto-lernantoj estas 26,75%.


3-a grupo (5-a klaso, angla lingvo, Zagreb, Kroatio)

l.Testo: Nombro: Ĝustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kaŝita transfero) P(procento de pliboneco de E)

a) Esperanto lernantoj:

10 133 el 150 eblaj 13,3 K01 = 1,00 0%
b) NeEsperanto lernantoj 10 133 el 150 eblaj 13,3    
2. Testo: Nombro: Ĝustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kaŝita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 10 132 el 150 eblaj 13,2 K02=0,921 -8,53%
b) NeEsperanto lernantoj 10 135 el 150 eblaj 13,5    
3. Testo: Nombro: Ĝustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kaŝita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 10 136 el 150 eblaj 13,6 K03=1,118 10,5%
b) NeEsperanto lernantoj 10 132 el 150 eblaj 13,2    

K13 = 1,422
P13 = 29,6%

Averaĝa procentaĵo de la pliboneco de Esperanto-lernantoj estas 7,9%.


4-a grupo (5-a klaso, angla lingvo, Maribor, Slovenio)

l.Testo: Nombro: Ĝustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kaŝita transfero) P(procento de pliboneco de E)

a) Esperanto lernantoj:

5 64 el 85 eblaj 12,8 K01 = 1,099 9,1%
b) NeEsperanto lernantoj 4 49 el 68 eblaj 12,25    
2. Testo: Nombro: Ĝustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kaŝita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 5 63 el 75 eblaj 12,6 K02=0,955 -4,7%
b) NeEsperanto lernantoj 5 64 el 75 eblaj 12,8    
3. Testo: Nombro: Ĝustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kaŝita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 5 60 el 75 eblaj 12,0 K03=0,637 -56,9%
b) NeEsperanto lernantoj 5 69 el 75 eblaj 13,8    

K13 = 0,54
P13 = -85,1%

En ĉi tiu grupo average la neesperantistoj estis je 34,3% pli bonaj ol la esperanto-lernantoj!!


5-a Grupo (6-a klaso, angla lingvo, Deutschlandsberg, Aŭstrio)

l.Testo: Nombro: Ĝustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kaŝita transfero) P(procento de pliboneco de E)

a) Esperanto lernantoj:

8 102 el 120 eblaj 12,75 K01 = 1,24 19,3%
b) NeEsperanto lernantoj 8 94 el 120 eblaj 11,75    
2. Testo: Nombro: Ĝustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kaŝita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 6 97 el 114 eblaj 16,17 K02=1,05 4,8%
b) NeEsperanto lernantoj 6 95 el 114 eblaj 15,90    
3. Testo: Nombro: Ĝustaj respondoj de la tuta grupo Meze po lernanto K (kaŝita transfero) P(procento de pliboneco de E)
a) Esperanto lernantoj: 7 120 el 133 eblaj 17,14 K03=1,227 18,5%
b) NeEsperanto lernantoj 7 113 el 135 eblaj 16,14    

K13 = 1,173
P13 = 14,7%

Averaĝa procentaĵo de la pliboneco de Esperanto-lernantoj estas 14,32%.

6. Interpreto de la rezultoj:

La IV. grupo estas la nura, kiu montras negativajn rezultojn. Estas kelkaj kaŭzoj, pro kiuj ni devas tiun ĉi grupon forigi el la eksperimento. Jen la kaŭzoj: tiu grupo estis la nura, kiu ne havis plenajn 70 horojn da lernado de Esperanto, sed nur 40. La testojn faris nur 5 lernantinoj, en la unua testo nur 4, kio estas tro malgranda nombro. Nome sufiĉus, ke nur unu el la lernantoj havu nur 2 pliajn ĝustajn respondojn, por ke la rezulto estu tute inversa. Krome montriĝis en la fino, ke 2 el la lernantinoj de la kompara (neesperanta) grupo lernadis aparte ekster la lernejo en aldona kurso la anglan lingvon. Tial ni decidis ne uzi ĉi tiun grupon en la finaj konkludoj.

Ĉe ĉiuj aliaj grupoj estas evidente videbla pozitiva rezulto, nome ĉie, krom en unu kazo la kaŝita transfero K estas pli granda ol nulo. La plej interesaj estas la kaŝitaj transferoj K03 kaj K13, ĉar ili montras la rezultojn atingitajn en la plej granda tempa distanco. Tiu kaŝita transfero por ĉiuj 4 grupoj estas K03 = 1,646; 1,456; 1,118 kaj 1,227 aŭ averaĝe K03 = 1,3725 kaj sekve la procentaĵo de pliboneco ĉe la esperanto-grupoj estas P03 = 27,15%.

K13 = 1,375; 2,256; 1,422 kaj 1,173. Averaĝe K13 = 1,556. P13 = 35,7%.

Se ni forigas ekstremajn rezultojn (la plej malbonan kaj la plej bonan) por ankoraŭ pli malgrandigi la ŝancon, ke eventuala hazardo ludu rolon en la rezultoj, la averaĝa K03 = 1,3415, P03 = 25,5% kaj K13 = 1,398, P13 = 28,5%. Do ankaŭ en tiu kazo la rezultoj estas praktike tre similaj kun la supre konstatitaj.

Eblas konkludi, ke efektive tiuj, kiuj lernis 70 horojn la internacian lingvon plirapidiĝas poste en la lernado de la angla, respektive la germana je proksimume 25-30%, kio signifas, ke post 2 jaroj da lernado de la fremda lingvo ili scias 50-60 % pli bone ol tiuj, kiuj ne lernis Esperanton. Ĉar la fremdan lingvon oni lernas 3 horojn semajne, do 120 horojn jare aŭ 240 horojn dum 2 jaroj, la ŝparo estas pli ol 120 horoj. Sekve la investitaj 70 horoj de la internacia lingvo kompensiĝas jam post malpli ol 2 jaroj de la fremdlingva lernado. Kvankam ĉi tiu esploro ne povas esti akceptita kiel komplete science fidinda ĉefe pro tro malgranda nombro da partoprenintoj, ankaŭ pro tio, ke partoprenis la volontuloj kaj ne averaĝaj gelernantoj, kaj ankaŭ pro tio, ke temis pri neegala aĝo (unuj en la 4-aj klasoj, aliaj en la kvinaj kaj triaj en la 6-aj) - estas sendube konfirmita la tezo, ke la antaŭa lernado de Esperanto plirapidigas la lernadon de aliaj fremdlingvoj en grado, kiu kompensiĝas jam post malpli ol du jaroj. La tezo konfirmiĝis ankaŭ tiusence, ke tio validas por diversaj nacioj (ĉar partoprenis en la eksperimento gelernantoj kun tri gepatraj lingvoj (kroata, slovena kaj germana). Sed la efekto ne estis la sama. La germanlingvanoj havis malpli altan kaŝitan transferon ol la slavoj (aŭstroj meze lernas la anglan pli bone je 14,3% kaj kroatoj je 31%). Tio konfirmas la argumentadon de prof. Y. Fukuda en la scienca traktaĵo de 1980 pri tio, ke pli bonajn rezultojn atingas tiuj, kies lingvoj estas pli diferencaj de la angla (vidu: literaturon). Interesa estas ankaŭ la fakto, ke la germanlingvanoj lernis la anglan per 14% pli bone ol la neesperanton-lernantoj, ĉar tute la saman procenton ricevis ankaŭ s-ino E. Geisler, kiu esploris germanan grupon en la eksperimento de ILEI (vidu: literaturo: Geisler, Sonnabend).

D) PROPONO POR ORGANIZO DE SCIENCE PLENE FIDINDA PROPEDEŬTIKA EKSPERIMENTO BAZE DE LA SPERTOJ EL ĈI TIU EKSPERIMENTO (1993-1995) POR PRUVI LA VALORON DE ESPERANTO KIEL MODELLINGVO POR POSTA PLI RAPIDA LERNADO DE FREMDLINGVOJ

SLOVENIO - AŬSTRIO 1997-1999

Por plene komplete science konfirmi la rezultojn de la eksperimento el 1993-1995 kaj ricevi vere science fidindajn rezultojn necesas fari pli grandan eksperimenton kun partopreno de minimume 100 gelernantoj kaj kun partopreno de kompletaj klasoj (ne volontuloj) kaj en minimume 2 landoj.

A) Problemoj solvendaj:

Organizante tian eksperimenton oni renkontas multegajn organizajn komplikaĵojn.

Unue: la lernejaj sistemoj estas tre diversaj de lando al lando. En Aŭstrio ekz. la baza lernejo finiĝas post la 4-a klaso, en Italio post la kvina kaj en Slovenio post la 8-a. Plej ofte oni komencas lerni la fremdajn lingvojn en la 4-a klaso de la baza lernejo.

Due: por ricevi vere sciencajn rezultojn oni devus testi la gelernantojn pri la fremdaj lingvoj almenaŭ 3 jarojn post la lernado de Esperanto, kiu devus okazi antaŭ la lernado de fremdlingvo. Tio estas preskaŭ tute ne ebla en landoj, kie jam post la kvara aŭ kvina klaso la infanoj forlasas la lernejon kaj disiras al multaj diversaj pli superaj lernejoj.

Trie: Por atingi la permeson necesas aproboj ekde lerneja ministerio de la ŝtato ĝis lerneja direktoro kaj gepatroj de la koncernaj infanoj. Se oni volas atingi tion por starti samtempe en kelkaj landoj, tio estas organize praktike neebla.

Kvare: La instruistoj de Esperanto devas esti laŭ preskaŭ ĉiuj landaj leĝoj oficialaj instruistoj de la koncernaj lernejoj, kiuj havas diplomojn de instruistoj en la konceraj landoj. Tiajn oni havas en vere malmultaj ŝtatoj.

Kvine: stimuli la infanojn, ke ili restu ĝis la fino en la kurso de Esperanto estas treege malfacile. En la praktiko montriĝis, ke preskaŭ ĉiam pli ol 50% de la komencintoj ne atingis la finon.

B) Projektprincipoj, laŭ kiuj eblus venki ĉiujn menciitajn problemojn kaj realigi pli grandan eksperimenton dum ne tro longaj preparoj:

1. Organizi eksperimenton nur en 2 najbaraj landoj kun neparencaj gepatraj lingvoj. Tio ebligas relative rapidan atingon de la necesaj aproboj (de nur du ministerioj).

2. Organizi ĝin en po 3 urboj ĉe la landlimo tiel, ke ĉiu lernejo havu paran lernejon en najbara lando tre proksiman (maksimume je 50-kilometra foro). Tio ebligos plifortigon de la stimulo de la gelernantoj, ĉar dum la E-lernado ili kelkfoje reciproke vizitos sin kaj povos uzi E-on en reciproka kontaktado. Krome, tio faciligos la problemon de la manko de profesiaj instruistoj, ĉar tiel eksterlanda instruisto povas instrui en najbara lando en komunaj kursoj. En tia kazo oni ne postulas diplomon.

3. Oni elektu po 1 kompletan klason de kvina lernojaro po proksimume 30 gelernantoj en ĉiu lernejo. Tiel oni ebligos senĝenan sekvadon de la rezultoj dum postaj tri jaroj, ĉar en ĉiuj lernejaj sistemoj la infanoj restas ekde la kvina lernojaro minimume 3-4 jarojn en la sama lernejo kaj ricevos entute proksimume 100 lernantojn en unu lando kaj 100 en la alia do entute 200 lernantojn, kiuj lernos Esperanton kaj kies postan lernadon de fremdlingvo oni testos kune kun aliaj 200 infanoj, kiuj ne lernos E-on.

4. Tie, kie Esperanton ne instruas profesia instruisto necesas, ke la lernejo delegu iun lernejan profesian instruiston, kiu ĉeestu en ĉiuj instruhoroj lernante la lingvon mem kaj zorgante pri baza disciplino.

5. La testojn de la fremdlingvo (angla aŭ germana) oni faru kun pli da demandoj (ekz. 60 aŭ pli en ĉiu testo) tiel, ke la diferencoj estu pli distingeblaj kaj en minimume tri samgrade malfacilaj sed diversaj testoj por eviti transskribadon.

C) Konkreta projektpropono:

La projekton efektivigi en suda Aŭstrio kaj norda Slovenio, en tri urbetoj en Aŭstrio: Deutschlandsberg, Leibnitz kaj Radkersburg kaj tri en Slovenio: Radlje, Pesnica kaj Radgona. De Deutsclandsberg ĝis Radlje estas 40 km, de Leibnitz ĝis Pesnica estas 30 km, Radkersburg kaj Radgona estas la sama urbo dividita nur per rivero, kiu estas ŝtata landlimo. En ĉiuj 6 urboj jam estas faritaj unuaj oficialaj kontaktoj en lernejoj aŭ urbaj administracioj do la subteno de lernejaj instancoj estus tuj ricevebla same kiel tiu en la lernejaj ministerioj. En Slovenio oni ne postulas, ke en tiaj eksperimentoj la instruisto estu profesiulo kaj oni havas bonajn E-instruistojn. En Aŭstrio oni trovos kompromison. En Deutschlandsberg troviĝas instruistino kaj al Leibnitz kaj Radkersburg povus vojaĝi instruistoj el Graz aŭ el Maribor.

En Maribor troviĝas profesia institucio, kiu okupiĝas pri Esperanto kaj instruado, Inter-kulturo, kiu povus ĉion bone organize prepari kaj startigi en aŭtuno 1997. La E-kursoj daŭrus ĝis junio 1998. La testoj pri la fremdlingvo okazus antaŭ la E-lernado do en aŭtuno 1997 kaj poste fine de 1998, kaj fine de 1999, kiam la eksperimento finiĝus. La profesian pedagogian kontrolon farus profesora komisiono de la Pedagogia fakultato de Maribor kaj de Instituto por Pedagogio de Graz. Aparta fakgrupo ellaborus la testojn kaj Inter-kulturo efektivigus la testadon kaj en la fino farus la raportojn kaj kalkulus la rezultojn. Finkontrolon de la raporto farus AIS sub la gvido de prof. Helmar Frank.

E) LITERATURO

Helmar Frank: Kibernetike-pedagogia teorio de la Lingvo-Orientiga Instruado, Kybernetische Paedagogik/Klerigkibernetiko, Band 6, paĝoj 311-331, Paderborn 1993

Helmar Frank: Propedeŭtika valoro de la Internacia Lingvo, Kybernetische Paedagogik / Klerigkibernetiko, Band 6, paĝoj 424-442, Paderborn 1993

H.Frank kaj E. Formaggio: La profito el propedeŭtika (speciale lingvo-orientiga) instruado depende de aĝo kaj transfero, Grkg/Humankybernetik, Band 33, Kajero 4 (1992), p. 164-174

Yukio Fukuda: Zur rationalisierten Fremdsprach-Lehrplanung unter Beruecksichtigung der (z.B. deutschen oder japanischen) Muttersprache. Grundlagenstudien aŭs Kybernetik und Geisteswissenschaft 21, p. 1-16, 1980

Istvan Szerdahely: La didaktika loko de la Internacia Lingvo en la sistemo de lernejaj studobjektoj, En Internacia Pedagogia revuo, kajero 0,1979

Helmut Sonnabend: Esperanto: lerneja eksperimento. Raporto, analizo, konkludo, Edistudio, Pisa 1979

Evelyn Geisler: La unuaj mezuradoj pri la lernplifaciligo inter la Internacia kaj la Angla lingvoj, Eŭropa Dokumentaro 21/1979, p. 9-10

Evelyn Geisler: Mezurado de la lernplifaciligo de la angla pro ILo, Eŭropa Dokumentaro, Nro 25/1980, paĝo 4

Elisabetta Formaggio: Lerneja eksperimento pri lernfacileco kaj transfero en la fremdlingvoinstruado, Grkg/Humankybernetik, Band 30, Kajero4(1989), p.141-151.

Ines Frank: Raporto pri instruado de Esperanto en elementa lernejo en Oberndorf am Neckar (1994/95)

Zlatko Tišljar: Raporto pri la 14-taga eksperimento pri rapida Esperanto-lernado en Deutschlandsberg kaj Radlje, Inter-kulturo, Maribor 1993

  *   *   *

            3.   Edukado

    17. Spertoj pri la Zagreba Metodo (Esperanto-Revuo 1983/2)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/18.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/18.htm


Antaŭ tri jaroj en Esperanto-Revuo (1980/1) aperis artikolo de la sama aŭtoro pri la unuaj eksperimentoj rilate novan instrumetodon en Jugoslavio (Kroatio) kun invito peti tiun instrumaterialon. Temis pri lernolibro (tiam ĝia dua eldono), kiun ellaboris aŭtora grupo el Zagrebo. Tiu artikolo estis poste represita en kelkaj aliaj E-gazetoj (eĉ aperis kelkaj nacilingvaj tradukoj de ĝi). El ĉio tio sekvis 358 leteroj, ĉefe de instruistoj kaj instruantoj el 43 landoj de ĉiuj kontinentoj. Internacia Kultura Servo (IKS) - eldonisto de tiu instrumaterialo - dissendis al preskaŭ ĉiuj petintoj la lernolibron (ĝia tria eldono aperis fine de 1981) kaj la akompanan instrukciaron. Ni petis, ke oni skribu pri siaj rimarkoj precipe, se oni aplikos la metodon.

Krome, en 1981 kaj 1982 ni dissendis al pli ol duono de tiuj petintoj enketilon, per kiu ni volis informiĝi pri la aplikado de la metodo kaj ankaŭ esplori pli vaste la nunan staton de la Esperanto-instruado ĝenerale. Ĉio ĉi aldoniĝis al la fakto, ke la aŭtoro de tiu ĉi teksto jam en 1979 faris apartan esploron pri la vort- kaj morfemfrekvencoj en la parolata Esperanto. Temis pri tio, ke dum la 64-a UK en Lucerno kaj la 35-a TEJO-kongreso en Aŭsterlitz (Nederlando) estis sonbende registritaj multaj ĉiutagaj diskutoj, paroladoj kaj konversacioj, por ke poste tiu materialo estu komputile prilaborita. Provrezultoj de tiu esploro estis konataj kaj parte aplikitaj jam en la tria eldono de la lernolibro.

La sama aŭtora grupo (S. Štimec, I. Špoljarec, R. Imbert kaj Z. Tišljar), plifortigita de Tibor Sekelj, ellaboris la kvaran, plibonigitan eldonon de la lernolibro. En ĝi oni plene aplikis la rezultojn de la frekvencesploro kaj la nova kunaŭtoro donis pli belan stilan veston al la lecionaj tekstoj.

Intertempe ankaŭ UEA kaj TEJO komencis interesiĝi pri la minimuma vortprovizo kaj eldonis la t.n. facilan numeron de Esperanto (novembro 1981), por ekde ĉi tiu jaro tiurilate transformi la revuon de TEJO, "Kontakto". Krome, UEA ellaboris programon por baza internacia ekzameno, kies vortprovizo esence baziĝos ankaŭ sur la zagrebaj esploroj.

Ĉar la instruado laŭ la nova metodo produktis ĉiam pli kaj pli da esperantistoj, kiuj kapablis uzi la lingvon, sed kun limigita vortprovizo, montriĝis necese zorgi ankaŭ pri legaĵoj por ili, pri libroj, kiujn ili tuj povus legi. Tial IKS komisiis al Roger Imbert (Zagrebo) adapti al facila Esperanto konatan kaj interesan romanon. Tiel estiĝis "La sentimulo" de J.F. Cooper, kiun Imbert mallongigis kaj rerakontis per la vorttrezoro permesebla en la metodo (ĉirkaŭ 450 radikoj). Ekinteresiĝis pri la afero ankaŭ Claude Piron, kiu mem verkis jam tri originalajn romanetojn en facila Esperanto. Jen do la tuta "fabriko" ekfunkciis.

Ke la laboro de la zagreba grupo ne havis nur lokan karakteron montras ankaŭ la fakto, ke la menciita lernolibreto estas jam tradukita-adaptita (laŭ la 2-a kaj 3-a eldonoj) al 14 lingvoj; ĝi aperis en presita aŭ multobligita formo en naŭ lingvoj: kroata aŭ serba, makedona, slovena, germana, franca, malta, kataluna, itala kaj kirunda. Tradukoj pretas ankaŭ en la lingvoj: norvega, angla, nederlanda, njanja kaj bembua. Oni interesiĝas pri adaptoj en la portugala, kastilia, pola, hungara, bulgara, rusa kaj sveda.* Tia interesiĝo - almenaŭ laŭ nia scio - ne estas ĝis nun konata pri iu ajn alia E-lernolibro. Unu el la kialoj de tiu interesiĝo devus esti ankaŭ la fakto, ke la lernolibro maksimume eluzas la avantaĝojn de Esperanto mem kaj evitas esti kopio de nacilingvaj lernolibroj de fremdaj lingvoj.

En Jugoslavio (ĉefe en Kroatio) ĉio ĉi provokis sufiĉe viglan nacilingvan informadon. Pri la metodo skribis kelkaj grandaj gazetoj, eĉ la Zagreba televido filmis kvaronhoran elsendon por sia rubriko "Scienco kaj ni".

Se oni konsideras, ke IKS planas daŭrigi la libroserion "Facila Esperanto" (en kiu aperis "La Sentimulo"), ke verŝajne la programo por la internacia baza ekzameno baziĝos sur la vortprovizo de la metodo, ke regule aperados "Kontakto" kun facilaj legaĵoj, oni povas supozi, ke ĉi tiu lernmetodo plue populariĝos. Tian atendon apogas ankaŭ la fakto, ke la metodo ne estas farita surbaze de teoria supozo, sed - ĉefe - pere de konstantaj apliko kaj praktikado. La aŭtoroj post ĉiu eldono atente sekvis la rimarkojn de la uzantaj instruistoj kaj mem gvidis plurajn kursojn por eksperimenti pri la metodo. Montriĝis, ke oni senprobleme povas instrui tiun bazon de la lingvo dum du semajnoj (du horoj tage) aŭ dum du semajnfinoj en grupoj ĝis 10-personaj. Surbaze de la tuta korespondado ĉi-rilata, ni kolektis abundon da informoj pri la nuna stato de la E-instruado ĝenerale. Jen kelkaj konkludoj:

Pere de la enketilo, kiun resendis 31 demanditoj, eblas ricevi preskaŭ tutecan bildon pri la nombro kaj konsisto de kursanoj en kelkaj landoj: Usono, Israelo, Malto, Francio kaj Jugoslavio. Partajn respondojn ni havis pri Hispanio, Finnlando, Aŭstrio, FR Germanio, Italio, Soveta Unio kaj Svedio. El tio konkludeblas, ke en la 12 menciitaj landoj ĉiujare lernas Esperanton minimume 9000 kaj maksimume 20.000 personoj. Surpriza fakto estas, ke inter 50 kaj 90 procentoj (meze 75%) de tiuj personoj estas gejunuloj. Tio plene malkoincidas kun la aĝstrukturo de UEA. Kien malaperas tiu amaso da gejunuloj?

Se ni provas el la ĉi-supraj informoj fari pliajn konkludojn, ni povas supozi, ke ĉiujare en la mondo la lingvon lernas amaso de 50 ĝis 100 mil personoj (alkalkulu nur 20.000 ĉinojn, plurmilojn da bulgaroj, poloj, kubanoj, brazilanoj, irananoj, kies respondojn ni ne havas). Kion faras niaj landaj asocioj kaj UEA por organizi tiujn amasojn? Ŝajne, nenion. Tial la amasoj daŭre elfalas el la cirklo, kaj ilin ĉiujare anstataŭas novaj dekmiloj malaperontaj.

El la menciita amaso de 358 leteroj, ni eksciis ankaŭ aliajn interesajn informojn. Tiel ni ricevis la impreson, ke la instruado de Esperanto plej serioze estas traktata en Svedio, Francio, Hispanio, FR Germanio kaj Sovetunio. El tiuj landoj venis la plej multaj respondoj de instruistoj kaj instruantoj. Estis surprizo konstati, ke el kelkaj landoj, konataj pro la amasa Esperanto-instruado (Pollando, Hungario, Bulgario) venis tre malmultaj informpetoj. Aliflanke, ni ricevis multajn leterojn el ekstereŭropaj landoj: preskaŭ ne ekzistas lando en Sudameriko, el kiu ne venis pluraj petoj; skribis ankaŭ instruantoj el Tajlando, Kuvajto kaj Vjetnamio. Fine estas stranga la fakto, ke la faka organizaĵo - ILEI, internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj - montris nenian intereson pri nia metodo kaj spertoj pri ĝi.

Esperanto-Revuo 1983/2

* Ĝis nun la zagrebmetoda baza lernolibro aperis en jenaj lingvoj: kroata, slovena, makedona, angla, germana, franca, itala, hispana, kataluna, malta, hungara, finna, portugala, sveda, japana, korea, kirunda, rumana kaj laste prepariĝas la nederlanda, prespretaj atendas la sveda kaj la albana. La baza kroata lernolibro aperis je sep eldonoj kun ĉirkaŭ 40.000 ekzempleroj, la germana kaj slovena havis jam tri eldonojn, la itala kaj kataluna du eldonojn (la franca havas originalan eldonon kaj iom ŝanĝitan Metodon 11). Oni petis permeson ankaŭ pri la eŭska, vjetnama, rusa kaj nepala, sed neniam ricevis konfirmon pri ilia apero.

Claude Piron poste verkis specialajn kanzonojn por la metodo kaj du bildstriajn rakontojn, kiuj estas konsista parto de la lernado (la kompleto konsistas el la lernolibro, aŭdkasedo, unua bildstrio de Claude Piron kaj la romaneto de J.F Copper / R. Imbert "La Sentimulo"). La metodon kompletigas "Instrukciaro por kursgvidantoj laŭ la Zagreba Metodo" de Z. Tišljar, libreto de S.Štimec "Esperanto ne estas nur lingvo" kaj daŭriga B-lernolibro de Z. Tišljar kaj J. Cushing.

  *   *   *

    18. Ĉu Denaskismo, kial ne? (El Popola Ĉinio 1988/5)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/19.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/19.htm

Reage al la artikolo de Tibor Sekelj pri denaska uzo de Esperanto jen kelkaj faktoj, kiuj verŝajne ne estas sufiĉe konataj inter geesperantistoj krom ĉe tiuj, kiuj mem praktikas familian Esperanton.

A) Kial tre malmultaj esperantistoj edukas siajn infanojn denaske en Esperanto?

Laŭ la nuna scio ŝajnas, ke ne estas pli ol 200 familioj en la tuta mondo, kiuj tion praktikas. Se oni konsiderus, ke estas almenaŭ 10.000 personoj en la mondo, kiuj bonege konas la Internacian Lingvon, tiu proporcio estas vere eta. Kial do granda plimulto de la esperantistoj ne edukas siajn infanojn denaske krom en la nacia (eventuale du naciaj) lingvo ankaŭ en Esperanto? Laŭ mia kompreno la ĉefa kaŭzo estas psikologia, ĉar por bona esperantisto tute ne estas granda problemo paroli al la infano ekde ĝia naskiĝo nur en Esperanto kaj postuli, ke ankaŭ ĝi reciproku. La ĉefa psikologia obstaklo estas tiu, ke la gepatroj timas esti rigardataj de la ĉirkaŭa medio kiel stranguloj. Eble en nesufiĉe evoluintaj kaj dogmismaj ŝtatoj oni havus eĉ verajn malagrablaĵojn, ĉar oni ja parolas en iu nekonata, nekontrolebla lingvo. Alian psikologian barieron prezentas tio, ke ofte la medio (kaj la ŝtata kaj la ĉirkaŭfamilia) proklamas la dulingvecon danĝera por la infana psika evoluo (tion kelkloke asertas eĉ la oficiala "psikologio", kiu servas al la naciismaj interesoj), dum la najbaroj kontraŭstaras tion pro ĵaluzo.

Fine, iom strange, kelkaj bonegaj esperantistoj iel subkonscie timas, ke iliaj infanoj povus esti iliaj konkurenculoj kaj tute ne intencas ligi ilin al Esperanto, ofte pravigante tion per "mi ne volas trudi ion al ili, ili mem decidu, kiam ili kreskos". Kutime la infanoj lasataj dum la infaneco flanke de la poresperanta agado de la gepatroj neniam poste decidas lerni la lingvon kaj okupiĝi pri ĝi, ĉar ĝi por ili en la infaneco estis io fremda, io kion ili abomenis, ĝi ja fortiris de ili la gepatrojn.

Tial estas tre malbona fakto, ĉar estas ĉiam pli da tiaj kazoj, ke post la morto de fervoregaj esperantistoj, kiuj posedis valoregajn trezorojn el la vidpunkto de Esperanto-historio, iliaj gefiloj rapide neniigas tiujn trezorojn ĉion forĵetante aŭ forvendante al rubaĵistoj.

B) Esperante eduki estas tre facila tasko

Kelkaj esperantistoj eble timas, ke eduki infanon en Esperanto estas malfacila tasko. Mi povas tuj malkredigi ilin pri tio. La plej simpla maniero estas decidi, ke unu el la gepatroj parolu al la infano(j) nur esperante kaj la alia nacilingve. Poste necesas nur la konsekvenceco. Tiu el la gepatroj, kiu parolas Esperanton devas absolute konsekvence ĉiam tion fari kaj postuli, ke la infano ankaŭ reciproku. Se vi bone scias Esperanton, vi absolute ne bezonas timi. Jam post maksimume dumonata uzo de tiu principo, ĝi fariĝos ankaŭ por vi aŭtomatismo. Tute ne pensante, turnante vin al la infano, vi parolos Esperanton - la infano same, eĉ en nekutimaj cirkonstancoj, kiam kunestas aliaj homoj, kun kiuj vi parolas nacilingve.

Sed krom tiu maniero ekzistas multaj aliaj. Se temas ekzemple pri internacia paro, en kiu oni deziras, ke la infano lernu ambaŭ naciajn lingvojn kaj Esperanton kiel la 3-an lingvon, necesas apliki alian sistemon. Oftfoje tiam la patrino parolas, kiam ŝi estas sola kun la infano, sian nacian lingvon, la patro la sian kaj kiam ili ĉiuj estas kune, Esperanton. Ekzistas multaj aliaj kombinoj. Eĉ foje mi aŭdis, ke iu el la denaskuloj poste kreskinta deklaris, ke dum sia tuta juneco li iel sentis, ke Esperanto estas lingvo, kiun oni parolas ene, subtegmente. Nome, lia patro parolis al li Esperanton nur hejme. Elirinte eksteren - ne plu, timante verŝajne la malbonajn efikojn de la ĉirkaŭa medio. Ĉiuj manieroj estas bonaj nur, se ili estas absolute konsekvencaj. Do, se vi decidas, ke ĝi estu ĉambra lingvo, ĝi ĉiam estu ĉambra lingvo!

Kompreneble, sistemoj en kiuj Esperanto estas malpli uzata (evidente "ĉambra lingvo" signifas multe malpli da ĉiutaga praktikado ol la "tutpatra lingvo") signifas, ke la infano ne havos en Esperanto tiom riĉan vorttrezoron, kiel en la nacia lingvo, sed la bazajn lingvajn regulojn kaj lingvan fluecon ĝi posedos sambone kiel en la nacia lingvo. Tamen, se la diferenco inter la lingva kono de la du (aŭ tri) lingvoj estas tro granda, la infano klopodos rezisti al tiu lingvo, en kiu ĝi senteble malpli facile esprimas sin. Tio okazos en la 3-a aŭ 4-a jaraĝo, kiam la infano konscios, ke ankaŭ la gepatroj parolas la nacian lingvon. Tio estas la signo, ke vi devas esti pli intense kun la infano kaj dediĉi al ĝi pli da tempo, en kiu oni aplikas Esperanton. Post proksimume sesa aŭ sepa jaraĝo la lingvoj jam estas tiom enradikiĝintaj, ke eĉ - se vi tute ĉesos paroli al ili - ili neniam plene forgesos ĝin. Sufiĉas, ke la infano post pluraj jaroj estu kelktage en E-medio, ĝi tuj reparolos ĝin.

Tamen okazas ankaŭ, ke Esperanto estas nur lingvo de la patro, kiu ne vojaĝas al internaciaj E-aranĝoj, en kiuj troviĝas ankaŭ infanoj, sekve la infano havas nur kontaktojn (maloftajn) kun plenkreskaj alilandaj esperantistoj. Tiuj infanoj, kiuj en sia juneco ne havis okazon uzi la lingvon ankaŭ kun samaĝuloj, en sia konscia vivperiodo komencas negative rilati al Esperanto kaj, neniam trovinte personajn amikojn esperantistojn, ili poste fariĝas eĉ kontraŭuloj de Esperanto. Sekve, tre gravas rilati tuj kun similaj familioj. En Eŭropo laŭeble kun alilandaj familioj plej proksimaj - en Azio aŭ Ameriko verŝajne estas bona eĉ kontakto kun tia samlanda familio. La plej bona maniero estas, se grupo da tiaj familioj (kutime iu el la familioj transprenas la ĉefan iniciatan rolon) organiziĝas kaj unufoje jare organizas 7-10-tagan komunan internacian familian renkontiĝon.

Nun miaj filinoj estas 9- kaj 11-jaraj. Jam tri jarojn mi ne plu parolas Esperanton al ili, nur mi insistas, ke ili regule legu librojn en Esperanto. Sed mi plane ĉiujare havas plurajn kontaktojn kun eksterlandaj amikaj familioj, kiuj havas similaĝajn infanojn. Nia familio ĉiujare ĉeestas renkontiĝojn de Esperanto-Familioj (7-tagajn), du-tri foje jare vizitas najbarlandajn amikajn familiojn kaj ni same akceptas 3-4-foje jare iliajn vizitojn. Tio signifas, ke niaj infanoj minimume unu monaton jare efektive uzas Esperanton kun samaĝuloj, siaj geamikoj, kaj senprobleme retenas kaj eĉ plivastigadas siajn lingvajn konojn, nature, daŭre havante pozitivan sintenon al tiu lingvo. Ankaŭ al la Movado, ĉar ni edukas ilin ankaŭ pri ĝiaj celoj.

Post du-tri jaroj ili atingos la aĝon de junulinoj kaj mi esperas, ke ili volonte aktivos en TEJO*.

C) Infanoj de denaskuloj en aziaj landoj

T. Sekelj havas la tezon, ke estus pli da bonaj parolantoj kaj pli da kapablaj homoj, kiuj povus ĝuste instrui ĝin, se multaj denaskuloj vivus en aziaj landoj, en kiuj Esperanton oni malpli facile elparolas kaj lernas.

Teorie tiu tezo estas bona. Praktike ĝi havas du gravajn mankojn: unue, dum la cent jaroj de Esperanto neniam estis multaj familioj, en kiuj oni edukis E-denaskulojn. Sekve, estas verŝajne, ke ankaŭ estonte ili ne estos multaj kaj ankaŭ tiuj ĉi pledoj de T. Sekelj kaj mi ne ŝanĝos la inertecon kaj la menciitajn psikologiajn barierojn. Due, la infanoj lernantaj denaske povas bonege mastri E-on el ĉiuj vidpunktoj, sed fonetike ilia lingvaĵo dependas de la gepatroj, kiuj paroligas ilin. Do ankaŭ denaskuloj ofte parolas Esperanton kun sentebla nacia akcento, uzante sonojn neekzistantajn en la esperanta sonsistemo. Ĉinaj denaskuloj lernos la lingvon de ĉinaj gepatroj, inter kiuj verŝajne nur malmultaj fonetike tre bone mastras la lingvon kaj sekve lernos paroli ĝin kun ĉinaj fonetikaj karakterizoj.

Malgraŭ tio mi subtenas la pledon por pli da denaskuloj, ĉar fari tion ne estas malfacile por ĉiu bona esperantisto kaj se farus tion ĉiuj, ni aŭtomate havus plurajn milojn da bonegaj lingvokonantoj en la postaj generacioj.

El Popola Ĉinio 1988/5

* Nun la filinoj Danka kaj Maja estas aktivaj junaj esperantistinoj en TEJO kaj Zagreba Studenta Esperanto-klubo.

  *   *   *

    19. Raporto pri la Realigita Projekto "Landlimaj Sloven-Aŭstraj
            Ekspresaj Esperanto-Kursoj por 11-13-jaraj Gelernantoj"
            1-29 Marto 1993

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/20.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/20.htm

    1) AntaŭHistorio

Zlatko Tišljar kiel ĉefaŭtoro de la Zagrebmetoda lernolibro de Esperanto eksperimentis per diverslongaj kursoj por gelernantoj en Zagrebo inter 1980 kaj 1990. En Internacia Kultura Servo en Zagrebo oni ellaboris sub la gvido de Z. Tišljar la tutan lernmaterialon: bazan lernolibron je 12 lecionoj, kies kroatlingva sepa ŝanĝita kaj plibonigita eldono estis adaptita kaj aperigita en pli ol 20 lingvoj inter kiuj ankaŭ la slovena kaj la germana: kasedon, instrubildstrion, instrukciaron por kursgvidantoj, facilan legomaterialon post la baza kurso. En 1985 oni faris unuan eksperimentan internacian kurson inter gejunuloj 16-18-jaraj de Zagrebo kaj gimnazio en Judenburg (Aŭstrio) kunlabore kun mag. Herbert Mayer, kiu okazis dum unu semajnfino en Judenburg kaj dum alia semajnfino en Zagrebo. Sekvis en 1986 komuna kurso de instruistoj de Stirio kaj Kroatio kiun organizis IKS kaj Pedagogia Instituto de Stirio en Graz gvidata de doktoro Karl Haas laŭ la sama sistemo, ke unu semajnfinon miksita instruistgrupo el Stirio kaj Kroatio lernis en Graz kaj alian semajnfinon en Zagrebo. Inter 1989 kaj 1991 okazis 4 similtipaj kursoj 7-14 tagaj por senioroj de Kroatio, Aŭstrio, Italio kaj Germanio en Zagrebo, Zadar, Arnoldstein kaj Iserlohn. En 1992 estis fondita Inter-kulturo en Maribor direktorata de Z. Tišljar, kiu daŭrigis ĉi tiun pedagogian projekton de rapida paralela lernado de Esperanto en miksitaj internaciaj grupoj kaj la propono pri unua tiaspeca kurso por infanoj 11-13-jaraj venis de Interkulturo, Maribor.

    2) Preparoj por la Projekto

Inter-kulturo petis kunlaboron kaj helpon de doktoro K. Haas, kiu informis pri la projekto la Pedagogian Instituton de Stirio en Graz. Ĉi tiu plusendis la cirkuleron al apudlimaj lernejoj petante la direktorojn esplori, ĉu estas intereso inter gelernantoj kaj gepatroj por tio. Pozitive reagis du lernejoj: Hauptschule 2 en Deutschlandsberg kaj Gimnazio en Leibnitz. La originala propono de Inter-kulturo petis trovi 6 infanojn por tia grupo. En Deutschlandsbgerg oni trovis 9 kaj en Leibnitz 6. Inter-kulturo tuj kontaktis proksimajn lernejojn en Slovenio kiel partnerojn: la Elementan lernejon en Radlje ob Dravi kaj la Elementan lernejon en Pesnica, kiuj baldaŭ ankaŭ trovis sufiĉan nombron da interesitaj infanoj, en Radlje ankaŭ 9 kaj en Pesnica 8. Fine de decembro 1992 oni interkonsentis, ke la kursoj okazu en marto 1993 tiel, ke ĉiu kurso daŭru du semajnojn. Ili okazu ĉiutage (krom dimanĉe) po du horojn tiel, ke unu semajnon lernantoj de unu lernejo veturu al la partnerlernejo kaj la postan semajnon inverse. Fine de la kursoj oni planis publikajn ekzamenojn.

Inter-kulturo prizorgis la necesajn lernolibrojn, lernilojn, ekzercmaterialojn kaj la instruiston (Z. Tišljar).

    3) Efektivigo de la Projekto

1) Kurso Deutschlandsberg-Radlje:

Post kiam en ambaŭ lernejoj anonciĝis po 9 gelernantoj (en Deutschlandsberg 2-a klaso, ĉiuj naskiĝis en 1980 kaj 1981) kaj en Radlje la 6-aj kaj 7-aj klasoj (naskiĝis en 1979 kaj 1980), la direktoroj, sro Siegfried Robia kaj sinjoro Herman Tomazich taskigis instruistojn, kiuj zorgos pri la grupoj: instruistino Darinka Pivec kaj instruistino Helene Gross, kiuj mem decidis ankaŭ kunlerni. Poste aliĝis al ili ankoraŭ profesorino Zalcer Dana en Radlje kaj sinjoro S. Robia el Deutschlandsberg. Post la unuaj du tagoj decidis ne plu daŭrigi po unu lernanto el ambaŭ lernejoj, ĉar ŝajnis al ili tro malfacile. Tiel la definitiva nombro de partoprenintoj ĝis la kursofino estis 8 lernantoj el Radlje, 8 gelernantoj el Deutschlandsberg, du instruistinoj el Radlje, 1 instruistino kaj unu instruisto el Deutschlandsberg. Jen la listo:

Gelernantoj el Deutschlandsberg:
1. Marco Strohmeier, Franz Grobelbauerstr. 79a, 8530 DL
2. Daniela Steinbauer, Habenfeld 14, 8524 Bad Gams
3. Martin Stenzl, Feilhofengasse 15, 8530 DL
4. Monica Teissl, Gersdorf 24, 8524 Bad Gams
5. Paul Temmel, Rusbach 103, 8530 DL
6. Gerd Willing, Ulrichsberg 27, 8530 DL
7. Stephanie Wohlgemuth, Frauenthalerstr. 51, 8530 DL
8. Thorsten Zerha, Eschensiedlung 81, 9530 DL

Gelernantoj el Radlje:
1. Grega Bobovnik, Prisoje 6, 2360 Radlje ob Dravi
2. Mitja Cheru, Partizanska 47, 2360 Radlje
3. Mateja Karlatec, Vuhred 77, 2365 Vuhred
4. Ales Kogelnik, Koroshka c. 16, 2360 Radlje
5. Jasmina Koleznik, Vuhred 17, 2365 Vuhred
6. Karmen Mihelich, Partizanska 44, 2360 Radlje
7. Jasmina Ternik, Vorancheva 11, 2360 Radlje
8. Robert Zolger, Maistrova 2, 2360 Radlje

Geinstruistoj el Deutschlandsberg
1. sinjoro Siegfried Robia
2. sinjorino Helene Gross

Geinstruistoj el Radlje:
1. sinjorino Darinka Pivec
2. sinjorino Dana Zalcer

La kurso okazis jene:

De la 1-a ĝis la 6-a de marto la grupo el Deutschlandsberg ĉiutage veturis per buseto post la regula matena lernejo al Radlje kaj la du grupoj kune lernis en Elementa lernejo de Radlje ĉiutage de la 15,30 ĝis la 17,30 h kun interpaŭzo de 20 minutoj. Ĉiu el la du lernohoroj daŭris 50 minutojn.

De la 7-a ĝis la 13-a de marto la grupo el Radlje veturis per buseto al Deutschlandsberg, kie la kurshoroj okazis inter la 15-a kaj la 17-a horo.

La lernoplano antaŭvidis la lernadon de 6 lecionoj en la Zagrebmetoda lernolibro, kio ampleksas 240 vortojn kaj gramatikon, kiu kovras ĉirkaŭ 70% de la necesa gramatiko en la parola lingvo. La unuan tagon oni lernis la 1 -an lecionon, la duan tagon la 2-an lecionon, la trian tagon oni ekzercadis. La 4-an tagon oni lernis la 3-an lecionon, la 5-an tagon la 4-an lecionon kaj en la sesa tago oni nur ekzercis. La 7-an tagon oni lernis la 5-an lecionon kaj la 8-an oni ekzercadis. La 9-an tagon estis instruata la 6-a leciono kaj la 10-an kaj la 11-an tagon oni ekzercadis. La 12-an tagon okazis publika ekzameno.

Dum la lernado de novaj lecionoj estis uzata la klasika Zagreba metodo nur, ke la instruisto devis unue klarigi la gramatikon dulingve (germane kaj slovene). En la ekzercohoroj la instruisto enkondukis kelkajn novajn elementojn por ebligi maksimume la reciprokan amikiĝon kaj praktikan paroladon inter la gelernantoj:

a) la lernantoj sidis en benkoj tiel, ke en ĉiu benko sidis unu sloveno kaj unu aŭstro,

b) post ĉiu leciono unu el la ekzercoj (dum 10-15 minutoj) estis samtempaj paroladoj en paroj. Ĉiu paro ricevis 12-16 sur papero skribitajn demandojn. Ĉiu en la paro devis legi duonon de la demandoj kaj la alia respondi al ili. Tio ebligis la reciprokan paroladon jam post la 2-a tago.

c) post la 4-a leciono aldoniĝis plia simila ekzerco, en kiu ĉiu en la paro devis mem rakonti al la alia partnero pri si je iu difinita temo. La partnero devis noti, kion li aŭdis kaj inverse.

d) En la dua semajno 4-foje okazis ekzerco, en kiu ĉiu unuopulo devis 3-minutojn rakonti al la instruisto je iu donita temo kaj tiel diri ĉiufoje minimume 8 frazojn.

e) krom tiuj paroligaj ekzercoj okazis multaj skribaj ekzercoj, ĉefe tradukadoj al Esperanto, legado de bildstrio, kantado kaj lingvoludoj laŭ la instrukciaro por la kursgvidantoj.

f) Ĉiutage estis dediĉitaj 10 minutoj al lernado kaj kontrolado de la vortoscio.

Malgraŭ la fakto, ke tiu ĉi grupo estis iom tro granda (originala plano estis havi 6+6 kursanojn do entute 12), la tuta programo estis komplete realigita. La partoprenintaj infanoj estis meze kvalitaj, do inter ili troviĝis ĝenerale bonegaj, meze bonaj kaj ankaŭ malbonaj lernantoj.

La nura efektive nesolvita problemo restis la manko de tempo por lerni vortojn kaj la fakto, ke la infanoj ne lernis sufiĉe hejme.

Aparte grava kaj pozitiva flanko de ĉi tiu kurso estis, ke pri ambaŭ grupoj tre atente zorgis la lernejoj mem pere de taskigitaj instruistoj kaj prizorginte manĝojn dum la paŭzoj, en kiuj la infanoj povis plie pliproksimiĝi. Krome la instruistoj iom pli stimulis la gelernanojn lerni tiel, ke ili pli serioze lernis ankaŭ hejme kaj dum la veturado en la busetoj. La lernejoj helpis al la lernantoj ankaŭ tiel, ke ili ne devis tro zorgi pri la lernado por la antaŭtagmeze vizitata regula lerneja instruado, ĉar la profesoroj ne ekzamenis la infanojn en tiu periodo. La publikan ekzamenon la 13-an de marto kontrolis ĉeeste ankaŭ oficiala regiona lerneja inspektoro de Deutschlandsberg, sinjoro Gernot Pecwar. Jen la rezultoj de la ekzameno:

La ekzameno konsistis el skriba kaj parola parto.

En la skriba parto chiuj skribis taskon dum 30 minutoj. Ili povis mem elekti inter du proponitaj temoj: "Kial mi lernas Esperanton" kaj "Mia granda problemo" kaj devis skribi minimume 10 frazojn. En tiu skriba parto la plej malgranda tasko konsistis el 10 frazoj kun entute 51 vortoj (krom unu escepto) dum la plej granda estis 17-fraza kun 110 vortoj. Specialan taskon kun nur 6 frazoj sed tre komplikaj skribis knabino Stephanie:

"Kial mi lernas Esperanton?"

Mi pensas, ke ĝi la bona ideo estis, ke infanoj de Deutschlandsberg kaj infanoj de Radlje kune Esperanton lernas. Mi ŝatas Esperanton, ĉar ĝi estas facila kaj car oni ĝin kiel sekreta lingvo uzi povas. Estas ĝoje, ke lingvon oni povas, kiun preskaŭ neniu komprenas. Krome interesas min aliaj lingvoj kaj mi trovis novajn amikojn kaj amikinojn."

Dua aparte bona eseeto estas de knabo Thorsten:

"Mi lernas Esperanton. Kial? La lingvo plaĉas al mi. Mi trovas la lingvon bonega. Mi trovas tion ankaŭ bona, ke iu lingvon Esperanton malkovris. La lingvo estas jam iomete malfacila. Oni bezonas ankaŭ pli da tempo por tio. Mi lernus la lingvon. Mi ŝatus plulerni. La silaboj estas multe pli facilaj ol ĉe la germana lingvo. Mi ŝatas skribi leterojn en la lingvo al aliaj infanoj. Mi aĉetis ankaŭ jam librojn en Esperanto. La lingvo plaĉas al mi."

La plej malbona teksto estas la jena:

"Mia granda problemo

Mia granda problemoj estas ke estis malordo. Mia problemoj estas ke kverelas pro aŭto. Mia problemoj estas ke kverelis kun amikoj. Mia problemoj estas lerni. Mia problemoj estas skribi sur tabulo. Mia problemoj estas en lernejo. Mia problemoj estas alia lernantoj. Mia problemoj estas instruistino ĉe matematiko. Mia malgrandan problemo estas patro kaj patrino." (Tamen tre impresa enhavo!)

En la parola parto ĉiu devis paroli dum 3 minutoj je hazarde elektita temo. Sur dek kartonetoj troviĝis 20 temtitoloj, sur ĉiu kartoneto po du. Ĉiu lernanto elprenis hazarde unu el la kartonetoj, turnis ĝin kaj povis elekti unu el la du supre skribitaj temoj. Jen la temoj: Milito kaj paco / Mia instruisto, Teatro kaj kino / Ekskurso kun geamikoj, Moderna muziko / Miaj leteramikoj, Sporto en mia lando / Kiel mi ludas, Gepatroj kaj gefiloj / En malsanulejo, Mia lando / Kion mi rigardas en televido, La amo / Mia plej bona amiko, Televido hodiaŭ / En vendejo, Mia unua amo / En lernejo, Literaturo / En malsanulejo.

La minimuma nombro da diritaj frazoj dum la tri minutoj estis 8 kaj la maksimuma 24.

Do la kompleta rezulto estis bonega, kion ja esprimis ankaŭ en sia parolado la inspektoro, dirinte, ke estas mirinde, ke nur post du semajnoj la infanoj povas tiom multe paroli kaj skribi. Objektive, mi havis tamen la impreson, ke unu el la lernantoj ne faris la minimumon necesan: atingi tiun staton, en kiu la frazoj de li diritaj estus komprenitaj de alilandaj esperantistoj. Tamen ankaŭ li en la ekzameno mem atingis tiun minimumon. Do la sukceso estis 100%. La notoj estas la jenaj: 2 infanoj estas superbonegaj, 4 estas bonegaj, 4 estas tre bonaj, 4 bonaj kaj 2 minimume bonaj.

2) Kurso Pesnica - Leibnitz

La kurso okazis en la jenaj datoj: 15-20-a de marto en Elementa lernejo en Pesnica, de la 22-27-a de marto en Gimnazio en Leibnitz. Publika ekzameno okazis la 29-an de marto en Pesnica.

La organizon de la kursvarbado kaj disponigon de la lernejoj prizorgis la direktoroj, sro Plankensteiner en Leibnitz kaj sinjoro Franc Fisher el Pesnica.

La tekniko de la kurso estis identa kun la antaŭe priskribita.

La konsisto:

Gelernantoj el Pesnica:
1. Andrej Zvarc, Pekel 24, 2211 Pesnica (1980)
2. Iztok Kropec, Pesnica 21, 22111 Pesnica (1980)
3. Bojana Tomazich, Gachnik 84, 2211 Pesnica (1979)
4. Biska Djerlek, Shentiljska c. 161, 2211 Pesnica (1979)

Gelernantoj el Leibnitz:
1. Falko Kostron, Emerich Kalmang. 4, Leibnitz (1981)
2. Nina Baumhackl, Gersdorferstr. 2, Strass (1981)
3. Birgit Trumpp, Mureckerstr. 3A, Strass (1981)

Studentoj el Maribor:
1. Darja Krajnc, Maistrova 21a, 2000 Maribor (1972)
2. Mario Tement, Na gaj 6, 2351 Bresternica (1971)

patrino de unu infano:
1. Elfriede Kostron, Emerich Kalmang. 4, Leibnitz

La diferencoj disde la kurso 1):

a) La grupo estis grave malpli granda kaj tiusence pli facila.

b) Kromaj helpoj de la lernejoj ne ekzistis. Neniu instruisto estis taskigita zorgi pri la grupoj aŭ sekvi, kio okazas, nenia kroma oferto, manĝeto aŭ simile. Ankaŭ la transporton organizis la gepatroj.

Tio kaŭzis, ke jam al la unua horo el la 6 anoncitaj el Leibnitz venis nur 3 kaj el la 8 el Pesnica venis 5. Post la 3-a tago unu plia el Pesnica forfalis. La restintaj sukcesis atingi la finon. Krom la menciitaj vizitantoj ankaŭ unu patrino (Elfriede Kostron) regule vizitis ĉiujn horojn kaj kunlernis.

c) La ĝenerala kvalito de la anoncitaj infanoj estis sub la mezo. Tial la rezultoj estis iom malpli bonaj ol en la unua kurso. Jen la karakterizoj de la rezultoj:

1. La kurso tamen plaĉis al la kursanoj, ĉar ĉiuj krom unu sukcesis regule viziti ĉiujn kurŝorojn, ĝi estis amuza por ili kaj ebleco kontakti fremdajn infanojn.

2. Pro la ĝenerale malpli alta nivelo de la infanoj kaj neprizorgo de lernejoj, mankis aŭtoritato, kiu devigus ilin iom pli lerni hejme, sekve la vortojn ili praktike tute ne lernis.

3. Necesis perdi multe pli da tempo por klarigadi la gramatikon de la propra lingvo (slovena kaj germana), ĉar la plej multaj ne distingis, kio estas substantivo kaj kio verbo, des malpli konis la helpverbojn. Pro tio ili malfacile tradukadis el la nacia lingvo en Esperanton.

4. Tiun gravan tempoperdon eblis parte kompensi pro tio, ke la grupo estis grave malpli granda tiel, ke la programon tamen oni faris komplete kaj la finaj rezultoj tamen estis pozitivaj.

5. La lernejoj ne helpis la lernantojn faciligante al ili la regulan lernadon. Pro tio ankaŭ la infanoj ne povis lerni iom hejme, ili devis lerni por la normala lernejo.

6. Malgraŭ tiuj mankoj, la entuziasmo de la lernantoj estis grandega, kion montras la ekzamenaj taskoj, kies titolo estis "Kial mi lernas Esperanton". Kaj tiu entuziasmo kaŭzis, ke la finaj ekzamenoj montris pli bonajn rezultojn ol ŝajnis antaŭe. La fina rezulto estis nur iom malpli bona ol ĉe la unua kurso. Ne ekzistis escepte bonegaj, sed ankaŭ ne escepte malbonegaj.

La ekzameno:

En buŝa ekzameno minimuma nombro da diritaj frazoj estis same 8 kiel en la unua grupo, sed la maksimuma estis nur 12. Tamen, ĉiuj senescepte sukcesis paroli pri sia temo tiel, ke fremdulo povus kompreni ilin.

En la skriba ekzameno, kiu daŭris same 30 minutojn, la lernantoj povis same elekti inter la temoj: "Mia granda problemo" kaj "Kial mi lernas Esperanton". Interese, ke ĉiuj senescepte skribis pri la dua temo. La plej malgranda tasko konsistis el 8 frazoj kaj 36 vortoj, sed la plej longa konsistis el 19 frazoj kun 125 vortoj.

La enhavo de la taskoj montras senescepte grandan entuziasmon pri la kurso kaj pri Esperanto, kvankam inter la taskoj ne troviĝas escepte bonaj aŭ escepte malbonaj. Bonega estis neniu. Kvar estis tre bonaj, 2 estis bonaj kaj unu estis minimume bona.

    4) Konkludo kaj Sekvoj

La rezulto montras, ke tiaspecaj kursoj estus plensencaj por tiaj infanoj, se nepre la agadon sekvus atente la lernejaj aŭtoritatoj, kiel tion faris la lernejoj en Radlje kaj Deutschlandsberg kaj se la grupoj estas malgrandaj (ĝis 12 personaj). Se tio ne ekzistas, pli bone estas fari la kursojn kun pli aĝaj infanoj (15-17 jaraj), kie forfalas la problemo de baza nacilingva gramatiko, ili konas pli da fremdaj vortoj lerninte pli longe aliajn lingvojn kaj estas pli seriozaj rilate la hejman lernadon de vortoj.

Por tamen ĝenerale pliefikigi la lernadon de vortoj necesus nepre enkonduki helpilon per vortoj sur kartetoj.

Post tiu rapida kaj intensa enkonduka lernado, sed grava pro tio, ĉar per ĝi oni povas jam reciproke paroleti, sed ĉefe ĉar oni atingas la momenton de entuziasmiĝo kiel gravan motivigilon antaŭ ol oni eventuale perdus la deziron plulerni, oni devas daŭrigi la lernadon dum pliaj 24-30 horoj. Se tiu lernado okazas ankaŭ komune kun alilandanoj (eĉ se nur unufoje semajne) la flueco de la lingvo estas atingata post tiuj aldonitaj horoj, do post 2-4-monata lernado.

Grava ŝtupo en pliperfektigo de tiu ĉi-modelo estus enkonduki familian kursaron, en kiu infanoj kune kun gepatroj lernus. La familio Kostron en la dua kurso montris bonegan ekzemplon, ĉar tiel kaj la infano kaj la patrino havis bonegan sukceson. Nome la patrino lernis por stimuli kaj helpi la filon kaj la filo stimulis la patrinon. Ili ambaŭ lernis pli hejme ol se lernus nur unu el ili. En la taskoj de pluraj infanoj videblas, ke hejme kun la infanoj iom kunlernis kaj helpis pluraj gepatroj.

La tutan eksperimenton kelkfoje vizitis ĵurnalistoj. 3 foje el slovenaj gazetoj Vecher kaj Slovenec kaj unu foje el radio Radlje. El Aŭstrio 1-foje en loka gazeto Weststeierische Rundschau kaj unufoje en loka Radio.

    5) Aldonoj

a) Listo de lerniloj

1. Lernolibro Zagrebmetoda en la germana kaj slovena versioj (aŭtoroj: Zlatko Tišljar, Spomenka Štimec, Ivica Špoljarec, Roger Imbert). Slovena adapto: Branka Levachich.

Germana adapto Josef Wesian, Karl Hirmann, Dr. Heinz Paul Kovacic.

2. Instrukciaro por la kursgvidantoj de Zlatko Tišljar

3. Bildstrio "Kiu estas Jozefo" de Claude Piron kaj Vjekoslav Ivezich

4. Aŭdkasedo de la Zagreba Metodo (aŭtoroj kiel ĉe la lernolibro)

5. Serioj de demandofrazoj por stimuli konversaciadon (Z. Tišljar)

b) fotoj

c) gazetartikoloj

d) Skemo de la Zagreba Metodo

e) Informo pri ekzisto de video-filmo

f) Atestilo

Maribor, 30.03. 1993

  *   *   *

    20. Esperanto kiel Konscia Celo de du- aŭ plurlingva infanedukado (1996)

    http://miresperanto.com/biblioteko/tishljar/21.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/tishljar/21.htm

En la simpozio pri la "Rolo de Esperanto en la porpaca batalo" en 1986 en Zagrebo oni klare konstatis, ke Esperanto-eduko ebligas ĉefe, ke la homoj tiel edukitaj ne permesas al siaj ŝtataj doktrinoj esti endoktrinitaj, konservante sian realisman distancon, havante siajn fontojn kaj povante distingi inter vero kaj propagando, sed aliflanke Esperanto ebligas kritike akcepti la "stratan" logikon pri idealigo de forta amika lando, sciante per siaj fontoj, ke ankaŭ Usono ne estas paradizo, sekve ĝi gardas sanan kaj realisman patriotismon.

Kiam oni decidas uzi Esperanton en denaska edukado, estas eblaj multaj principoj kaj la elekto dependas de konkretaj cirkonstancoj. Gravas nur, ke Esperanto estas parolata en tute klare difineblaj kadroj, por ke la infano rekonu aŭtomate la situacion, en kiu oni uzas tiun lingvon kaj tiam la konduto de la gepatroj devas resti absolute konsekvenca.

a) La plej simpla maniero estas: unu homo - unu lingvo. Ekz. la patrino parolas la nacian lingvon (ĉi kaze patrina) kaj la patro Esperanton (ĉi-kaze la patra lingvo).

b) La situacia principo estas principo, kiam oni laŭ situacio uzas unu aŭ alian lingvon.

Ekz: nacian lingvon ekster la propra domo kaj Esperanton nur en la propra domo; nacian lingvon normale ĉiam, Esperanton nur dum ferioj kaj en rondoj kun eksterlandaj amikoj; ...

c) Kombinita sistemo: hom-situacia, kiam ekz. la tuta familio estas kune, oni parolas Esperanton, kiam la patro estas sola kun la infanoj, oni parolas la patran kaj kiam la patrino oni parolas la patrinan nacian lingvon, kiam ĉeestas parencoj oni parolas la lingvon, kiun komprenas la parencoj...

d) en la tempa sistemo oni distribuas tempon por unuopaj lingvaj celoj (ekz. unu lingvon oni parolas mardon kaj ĵaŭdon, alian en aliaj tagoj, aŭ unu lingvon oni parolas antaŭtagmeze kaj la alian posttagmeze k.s.).

Edukiloj uzataj en Esperanto-edukado: Krom la baza kondiĉo, ke oni bone scias la lingvon, kiun oni uzas, oni bezonas ankaŭ diversajn aliajn edukilojn, speciale en pli posta aĝo: bildlibrojn, kantarojn, sed antaŭ ĉio laŭeble oftajn renkontojn kun familioj, kiuj havas similaĝajn infanojn esperantistajn en alilingvaj regionoj. Tial la E-familioj ĉiam klopodis kaj aparte intense en la lastaj 20 jaroj, organiziĝi kaj kune produkti bildlibrojn, kasetojn, kantarojn, ludlibrojn kaj organizi REFojn, (renkontiĝojn de E-familioj) apartajn angulojn por familioj kadre de kongresoj k.s. kaj reciproke sin vizitadi.

Infana ĉirkaŭaĵo en tia edukado fariĝas alia ol ĉe nur nacilingva eduko. En la infana ĉambro vi trovos geografiajn mapojn jam en tre frua aĝo, leterojn el diversaj landoj, poŝtmarkkolektojn, albumojn kun fotoj de eksterlandaj vojaĝoj, kasetojn kun kantoj el diversaj landoj, diversajn librojn el multaj kulturoj, nekutimajn objektojn, donacojn, memoraĵojn, memproduktitajn aferojn en aliaj landoj lernitaj de aliaj, ludilojn nekutimajn. Tiuj infanoj frue scias kio estas UNO kaj eĉ UNICEF, frue scias, kiaj religioj ekzistas en la mondo, kio estas origamio, sorobano aŭ kimono.

Rezultoj de tia edukado estas tre pozitivaj, kreantaj homojn por la tolera pacama mondo.

Enketa esploreto ĉe 10 tiaj familioj, kiuj havis infanojn minimume en la sesa lerneja klaso, farita en 1989 montris, ke el la dudek infanoj el Kroatio, Japanio, Koreio, Germanio, Pollando, Aŭstrio, Hungario kaj Italio:

- 18 estis bonegaj lernantoj en la lernejoj, unu estis tre bona kaj 1 estis bona. 6 el ili (30%) estis eminentaj, kiuj havis el ĉiuj lernobjektoj la maksimume bonajn notojn.

- Ĉiuj havis signifajn avantaĝojn ĉe lernado de aliaj fremdaj lingvoj, ĉiuj pli ol 14-jaraj infanoj jam flue parolis minimume unu plian nacian lingvon krom la du lernitajn denaske.

- Ĉiuj korespondis kun samaĝuloj esperantistoj kaj havis inter 2 kaj 10 korespondamikojn kaj reciproke sin vizitadis.

- Ĉiuj unualoke ŝatas legi beletron kaj tuj poste iliaj ŝatataj okupoj estas sportoj kaj muziko (80% de ĉiuj estas aktivaj sportistoj aŭ muzikistoj).

El diversaj aliaj respondoj de la enketilo sekvas ankaŭ, ke ili havis

- pli vastan komprenon pri la internacia komunumo, sen naciaj troigitaj antaŭjuĝoj, sed ankaŭ sen troigitaj entuziasmoj por iuj elektitaj idollandoj,

- pacifisman ideologion (ne povas imagi batali kontraŭ aliaj landoj, havante en multaj el ili amikojn),

- grandan emon al eksterlandaj vojaĝoj kaj vastajn interesiĝojn kaj dezirojn lerni pli kaj scii pli,

- pli da toleremo por diversecoj (naciaj, religiaj, rasaj, aliaj),

- azianoj perdas la kutiman timon pri renkontiĝo kun Eŭropo kaj Usono, kun eŭropanoj kaj usonanoj.

Mi efektivigis novan enketon en 1996, kiun respondis 9 familioj el Kanado, Kroatio, Germanio, Aŭstrio, Hungario kaj Svisio kun entute 23 infanoj, denaskaj esperantistoj.

La rezultoj estas preskaŭ identaj kun la antaŭaj rezultoj. Ĉi tie mi prezentas la precizajn indikojn.

La tuta esploro rilatis al 23 infanoj pri kiuj la respondojn donis iliaj gepatroj. Meza aĝo: 19 jaroj (krom 3, kiuj nun estas pli aĝaj, sed la patro sendis indikojn, kiuj koncernis la momenton de ilia universitata studo do de ilia proksimuma aĝo de 20 jaroj).

1. La unua demando estis: Kiajn averaĝajn sukcesojn la infanoj ĝis nun havis en la lernejoj.

Ĉar la plej multaj prinotis per la sistemo: 1 estas plej malbona kaj 5 la plej bona rezulto, mi rekalkulis ĉiujn aliajn laŭ tiu sistemo. Tiukaze la rezultoj estis:

La averaĝa meza noto por ĉiuj iliaj klasoj estis: 4,54 aŭ 91%.

6 el ili havis en ĉiuj klasoj de ĉiuj siaj lernojaroj ĉiam la maksimuman noton el ĉiuj lernobjektoj!

Do 26%.

2. La dua demando tekstis: Kiujn hobiojn havis la infanoj (sporto, muziko...)?

La respondoj estis variaj, sed la unuajn tri lokojn havis la samaj objektoj kiel en la antaŭa enketo:

1. Sporto (11 respondoj)
2. Legado de literaturo (9 respondoj)
3. Muziko (8 respondoj)
4. Esperanto (4 respondoj)
5. Danco (4 respondoj)
6-9. Desegnado, lingvoj, teatro kaj vojaĝoj (po 3 respondoj)
10. Naturprotektado ( 2 respondoj)
Po 1 respondon havis: tradukado, astronomio, hejmaj bestoj, matematiko, skoltoj, komputiloj, tekniko, ŝako, politiko kaj frizado.

3. La tria demando estis: Kiujn specialajn sukcesojn en la lernejoj ili havis (ĉu ion aparte bone ili sciis aŭ kapablis)?

Jen la respondoj:

1. Fremdlingvoj (12 respondoj)
2. Matematiko (7)
3. Muziko (4)
4. Biologio (3)
5-8. Literaturo, pentroarto, kemio kaj fiziko (po 2 respondoj)
9. Geografio (1 respondo)

Necesas rimarkigi, ke ĉe nur du infanoj oni ne respondis al tiu ĉi demando. Sekve 21 infanoj havis esceptajn rezultojn el io, do 91 %.

4. La kvara demando tekstis: Ĉu la infanoj havis korespondantojn en minimume 2 landoj?

Jen la respondoj:

a) tute ne korespondis: 5
b) Korespondis kun nur 1 lando: 2
c) Korespondis kun 2 aŭ pli da landoj: 16.

5. La kvina demando: En kiom da landoj la infanoj ĝis nun vojaĝis?

a) en 3 landoj 1
b) en 6 landoj 1
c) en 7 landoj 4
d) en 8 landoj 6
e) en 10 landoj 2
f) en 12 landoj 2
g) en 13 landoj 1
h) en 15 landoj 2
i) en 16 landoj 1
j) en 17 landoj 1
k) en 19 landoj 1
l) en 20 landoj 1

Averaĝe en 10,65 landoj.

6. La sesa demando estis: Kiun mezan noton ili havis en la lernejo el la gepatra lingvo?

La rezulto averaĝa estis 4,387 aŭ 88%.

7. La sepa demando: Kiun mezan noton ili havis el matematiko?

La averaĝa rezulto estis: 4,342 aŭ 87%.

8. La oka demando: Kiujn lingvojn ili parolas aktive?

Jen la rezultoj: (la nombro de lingvoj inkluzivas la gepatran kaj Esperanton)

a) 3 lingvojn parolas 7
b) 4 lingvojn parolas 9
c) 5 lingvojn parolas 3
d) 6 lingvojn parolas 2
e) 7 lingvojn parolas 1
f) 11 lingvojn parolas 1

Averaĝe ili parolas 4,43 lingvojn aktive.

9. La lasta demando tekstis: Viaj rimarkigoj (io aparte menciinda rilate ilian plurlingvan edukon)?

Ĉi tie preskaŭ ĉiuj menciis tion, ĉu la infanoj en sia plenaĝo aktivas en la E-movado aŭ ne?

Evidentiĝis, ke minimume 14 el 23 (61%) estas aktivaj en la E-movado, do transprenis la identecon de la E-popolo de siaj gepatroj.

KONKLUDO

La ĉefaj pozitivaĵoj de du- aŭ plurlingva denaska edukado estas

1. ke ĝi aŭtomate postulas duoblan investon da tempo de la gepatroj por edukaj celoj en unuaj 6-7 jaroj, kiuj estas esencaj en la elkreo de valoroj kaj kutimoj. Se vi volas, ke via infano parolu alian lingvon, vi devas pasigi kun ĝi multan tempon parolante kaj tiam vi instruos, edukos, rakontos, legos. Nacia lingvo povas esti lernata ankaŭ sen gepatroj, sekve sen gepatra eduko.

2.Esperanto-eduko kreas internacian, tolereman, pacamantan, kontraŭmilitisman personon. Ja la militojn en la historio ne komencadis popoloj karakterizataj de dulingveco (ciganoj, judoj...) ĉefe pro escepte multaj internaciaj vojaĝadoj kaj kontaktadoj kun alinaciaj homoj.

3. Senduba avantaĝo de dulingveco estas, ke ĝi faciligas esence pli sukcesan akiron de scioj pri aliaj fremdlingvoj, sed ĝi helpas ankaŭ en aliaj lernobjektoj, do plibonigas la lernrezultojn ĝenerale. Speciale elstaras matematiko kaj artoj.

La eblaj negativaĵoj estas:

1. Povas ekesti psikologiaj problemoj de izolado el la nacia ĉirkaŭaĵo, ĉar pluraj nacilingvaj infanoj taksas ilin strangaj, nekutimaj,

2. Pozitivaj efektoj povas inversiĝi al negativaj, se oni ne konsideras la principojn de konsekvenceco kaj planeco. Ekz. ĉe multaj gastlaboristoj okazas, ke la infanoj lernas en la socio novan lingvon pli bone ol la gepatran en la hejmo. Tiam ili klopodas ankaŭ kun la gepatroj paroli tiun landan lingvon. Nun la gepatroj faras gravan eraron, ke ili akceptas tion kaj respondas ankaŭ en la landa, por ili fremda lingvo kaj ne bone regata. Tiam la infanoj ne scias, kiu el la du variantoj de la landa lingvo, (ĉu tiu de la strato aŭ tiu de la propraj gepatroj) estas la bona kaj ili miksas. Tiukaze ili longe aŭ neniam bone lernas la enlandan lingvon kaj tio malebligas ilin en lernejoj, sed ili malbone lernas ankaŭ la propran gepatran.

"Multkulturaj familioj de nuntempa Eŭropo", Esprima, Bratislavo 1996

  *   *   *



    22. Esperanton oni Instruas per Malbonaj Lernolibroj (22 julio 2014)

    http://www.ipernity.com/blog/pajo.zlatko/765057

Mi revenis el la ĉi-jara Somera Esperanto-Studado el slovaka Nitra kun agacaj sentoj.

Mi gvidis porkomencantan kurson. La tutan kursanaron de proksimume 20 personoj el deko da landoj oni disdividis antaŭ mia veno al du grupoj. Stano Marček prenis 15-on da personoj kaj al mi restis 6. Mi laboris kiel kutime kun ili kaj prilaboris dum 6 tagoj 5 lecionojn de la Zagreba lernolibro (estis du junaj slovakinoj Julia kaj Veronika, serbo Draško, usonano Jeff, katalunanino Noa kaj hungaro Lajos).

Kvankam en internaciaj kursoj estas malfacile komenci la kurson sen eblo klarigi ion ajn lingve, mi sukcesis superi tiun komencan problemon per iom da angla kaj miksaĵo de kroatslovaka kaj sen problemoj atingis la sukcesan finon tiel ke ĉiuj jam povis paroli el la kapo pri kiu ajn simpla temo, kion ni dokumentis filminte la lastan tagon ekzameneton dum kiu ĉiu devis dum tri minutoj paroli pri SES. Draško komence iris dum tri tagoj al kurso de Stano kaj poste venis al mi pro malkontento pri la metodo de Stano. Mi estis mirigita konstatinte ke li post tri tagoj eĉ ne sciis ke oni devas diri »estas«. Li ne bone tion aŭdis kaj diradis »este«. Mi sciis ke la lernolibro de Stano tute ne konsideras la principojn pri morfemofteco de parolata Esperanto kaj ne klopodas stimuli al aktiva parolado, dialogado kaj frazkreado, sed mi ne sciis kiel fakte Stano gvidas la kurson. Tial mi iris la antaŭlastan tagon al lia prelego pri lia »rekta« metodo. Kaj jen la kaŭzo por mia agaco. Li asertis ke li gvidas laŭ la maniero kiel la homoj lernas la propran lingvon, do sen klarigi ion ajn, sed nur parolante al ili en la lingvo. Iom lin helpas bildoj en tio. Sed kiel praktike li faras tion? Li montras bildojn kaj diras »Ĝi estas ĉevalo« kaj ĉiuj kolektive ripetas. Li montras amasegon da bildoj kun amasego da bestoj, mebloj, objektoj ĉiuspecaj inkluzive de inka plumo (kiun la nunaj gejunuloj neniam vidis) kaj legas: Ĉevalo estas besto. Plumo ne estas besto. Lernanto sidas en klasĉambro....

Dum tri tagoj li tiel tralegis montrante la bildojn al la kursanoj 50 paĝojn kun 17 lecionoj kaj kvincent tute neuzeblaj vortoj por la ĉiutaga konversacio. La akuzativo estas enkondukata post la 7-a leciono. Sed ne okazas dialogo, ne okazas demandoj, ne okazas interdiskutoj, ne okazas iu ajn klarigo de gramatiko. La kursanoj ripetas kolektive liajn vortojn. Kaj li asertis ke la vortojn li elektis inter »plej oftaj vortoj laŭ rekomendo de la Akademio«.

Efektive temas pri mezepoka lernsistemo, kiam oni nur ripetadis kolektive kaj parkeras post multa ripetado tutajn frazojn sen kapabli mem paroli. Ne temas pri tio kiel la homo lernas sian gepatran lingvon, ĉar tie estas unu lernanto kaj multaj instruistoj, kiuj ne nur parolas sed ankaŭ postulas respondojn, ne temas pri la vortoj elektitaj pro ofteco, ĉar la nura esploro pri la morfemofteco en parolata Esperanto estas tiu kiun mi faris en 1980 kaj la vortoj aplikataj de Stano enhavas nur 20% de tiuj vortoj – ĉio alia estas balasto kiu malfaciligas la lernadon kaj ne donas la eblon efektive uzi E-on.

Sed ne estas nur Stano kiu uzas terure neadekvatan metodon por komencantoj, estas ŝajne preskaŭ ĉiuj tiel nomataj pedagogoj. Antaŭ kelkaj tagoj aperis unuaj kvin lecionoj en la reto de la kurso de Stefano Mac Gill (ĉefa respondeculo por instruado de UEA) pretigita por la 125-jariĝo de Esperanto. Tiu kurso estas eĉ pli terura ol tiu de Stano. Ĝi same uzas bildojn kaj do eliras el la sama logiko ke ne necesas ion ajn klarigi. Inter 200 morfemoj kiujn li uzas en tiuj 5 lecionoj 84 apartenas al la vortofteca listo (do estas necesaj), sed 116 estas komplete ekster la listo inter kiuj nekredeble strangaj kiuj vere al neniu komencanto povas esti utilaj kiel radiatoro, ananaso, modeltrajno, trako, drato, ĝirafo, serpento, menso, revo.... En la tuta kurso dominas la vorto JEN. Ne troviĝas iu ajn demandovorto, neniu formo de dialogado, eĉ komplete mankas akuzativo. (Akuzativa finaĵo estas la tria laŭ uzofteco, tuj post substantiva »o« kaj prezenca »as«.)

Kaj fine la lasta tiusenca tendenco de Esperanto-instruado: La plej fama reta paĝaro lernu.net forigis interalie la Zagreban metodon kiu estas la nura kiu uzas la morfemoftecan principon. La kaŭzo estas ke ĝi ne estis sufiĉe uzata. Kompreneble ke ne, ĉar oni ne sufiĉe ĝin reklamis, ĝi estis inter 6 aŭ sep ebloj elekteblaj kaj ne enhavis sufiĉajn interaktivajn ekzercojn. Novlernanto ne scias kio por li estas la plej bona kaj elektas laŭ bildoj aŭ rekomendo.

En lernu.net oni enkondukas novan metodon kiu anstataŭos ĉiujn ĝisnunajn kaj kies celo estas lerni laŭ la celoj de la eŭropa ekzamena lingvokadro. Mi iom studis kelkajn komencajn lecionojn, kiuj baziĝas je teksto de Anna Lowenstein. La ideo estas tre bona. Ŝi verkis streĉan romanon kiu en la komenco uzas malmultajn vortojn kaj poste ĉiam pli vastigas la vort- kaj gramatiktrezoron.

Sed ankaŭ ĝi en la komenco malsanas de la sama malsano: Multe tro da vortoj en la unuaj lecionoj, tro da tiuj kiuj ne apartenas al la morfemofteco kaj sekve io kio malmotivigas la lernadon en la komenco pro neeblo rapide progresi. Cetere la ekzercoj kaj temoj de eŭropkadra sistemo celas ekzamenojn (A1, A2 ktp), ne la efektivan scion. Kaj la ekzamenoj estas direktitaj al praktikaj bezonoj de novveninto al alia lando, kiu devas akiri sciojn por ricevi laboron, plenigi diversajn ŝtatformularojn ktp. Tio por Esperanto estas plene sensenca, ĉar ja Esperanton ankoraŭ longe oni ne lernos por ricevi laborpostenon. Do, niaj kursoj devus celi laŭeble rapidan akiron de parolkapablo kiu per si mem stimulas al plia lernado kaj ne stimuli ke oni faru iujn ekzamenojn.

Konklude: la nunaj tendencoj en la Esperanto-instruado daŭre faras Esperanton same malfacila por atingi parolkapablon kiel iu ajn alia lingvo kaj tiel neniel montras ke Esperanto havas avantaĝon estante gramatike multe pli facila ol aliaj lingvoj. Per tiuj metodoj la novlernantoj ne atingas rapidajn sukcesojn, seniluziiĝas kaj ĉesas lerni. Tial el miloj da lernantoj kiuj komencas lerni E-on diversmaniere maksimume 1% kun la plej granda peristo lernas ĝin ĝis la kontentiga grado kaj iĝas novmovadanoj.

Mi dediĉis mian tutan vivon al Esperanto-instruado kaj komprenis ke Esperanto estas plej avantaĝa kompare kun aliaj lingvoj nur en la plej komenca fazo de la lernado. Ju pli profunde oni lernas, ĝi iĝas ĉiam pli komplika. Tial necesas instrui en unua grado tion, kio la unua grado estas. Kaj tio estas ĉirkaŭ 500 plej ofte uzataj morfemoj en la parolata Esperanto trovitaj en mia studo en 1980 kiuj kovras 95% de la tuta parolata korpuso. Malgraŭ tio ke tiu studo ekzistas jam 35 jarojn kaj ke poste neniu faris similan studon de PAROLATA (ne skribita) Esperanto, la pedagogoj plu daŭre fajfas pri tio kaj faras lernolibrojn arbitre miksante instruatajn gradojn.

Ŝajne ke la nura kaŭzo por tio estas la personaj ambicioj de verkintoj kiuj kredas ke ili mem ĉion scias kaj ne devas studi sciencajn verkojn pri tio. Aŭ ili kontentiĝas pri pedagogio kiun ili akiris en nacilingvaj fakultatoj studinte kiel instrui nacian fremdlingvon.

  *   *   *


Retpaĝoj de Enrique     Zagreba Metodo Priskribo kaj aliaj retpaĝoj    
Aktualigita de Enrique,   20  februaro,  2017