Paĝoj de Enrique   (V 20170218)
Instrukciaro, de Zlatko Tišljar
Por kursgvidantoj uzantaj la Zagreban Metodon
Internacia Kultura Servo - Zagrebo, 1989
Lernu Esperanton  laŭ la Zagreba Metodo.

    http://miresperanto.com/biblioteko/zagreba_metodo.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/zagreba_metodo.htm

Enhavo

    Antaŭparolo  
(01)

    Enkonduko   (02)

    Ĉapitro 1: Kursospecoj   (03)
1. Ĝeneralaĵoj   (04)
2. ZM-kursoj por konsciaj, klare motivitaj plenkreskuloj dum du semajnfinoj   (05)
3. 24-30-horaj kursoj dum 8 semajnfinoj por plenkreskuloj   (06)
4. Kursoj por infanoj 10-15 -jaraĝaj   (07)
5. Instruado al infanoj malpli ol 10-jaraj   (08)
6. Aliaj eblecoj de instruado   (09)

    Ĉapitro 2: Internaciaj ekspresaj kursoj   (10)

    Ĉapitro 3: Ekzamenado   (11)
Skriba ekzameno   (12)
Parola ekzamenparto   (13)
Proponataj temoj por la parolaj ekzamenoj   (14)
Proponataj tekstoj por skriba traduko al Esperanto   (15)

    Ĉapitro 4: Aldonoj   (16)
1. Listo de ĉiuj ekzistantaj instruiloj de la Zagreba Metodo   (17)
2. Solvoj de ekzercoj A) el la baza lernolibro (demandofrazoj)   (18)
3. Solvoj de B) ekzercoj en la baza lernolibro   (19)
4. Demandoj surkasede post la lecionoj   (20)
5. Tekstoj de du kantoj surkasedaj neaperigitaj en la lernolibro   (21)
    Skema superrigardo de ekspresaj kursoj laŭ la ZM   (22)

    Ĉapitro 5: Pliaj diverstipaj ekzercoj kaj ludoj   (23)
1. Rekomendeblaj temoj por la monologoj antaŭ la instruisto   (24)
2. Rekomendeblaj temoj por verkaĵetoj   (25)
3. Tradukekzercoj, ludoj, facilaj legotekstoj laŭ la lecionoj   (26)

    Ĉapitro 6: Facilaj legaĵoj, post la kono de la tuta lernolibro   (27)
C. Piron: La feliĉo ami   (28)
C. Piron: Timiga diro   (29)


    Lernu Esperanton laŭ la Zagreba Metodo

  *   *   *

    Antaŭparolo    
(01)           (supren)

    http://miresperanto.com/biblioteko/zagreba_metodo/01.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/zagreba_metodo/01.htm

Vi tenas libreton kiu estas antaŭ ĉio praktika helpilo por ĉiuj kiuj intencas gvidi Esperanto-kurson al iu ajn grupo laŭ la t. n. Zagreba Metodo. Tiuj kiuj neniam antaŭe renkontiĝis kun ĝi unue tralegu la tutan libreton kaj poste komencu instrui. Tiuj kiuj jam laboras zagreb-metode bezonas ĝin por orientiĝi kaj ĉefe por uzi aldonajn ekzercojn laŭbezone kaj laŭsituacie, bezonas ĝin por organizi ekzamenojn aŭ fotokopii el ĝi tekstojn de la kasedo aŭ solvojn de ekzercoj en la lernolibro.

La plej spertaj ne bezonos eĉ sinpreparon por tute nova kurso. Sufiĉas enĵeti rigardon al la skemo pri ekspresaj kursoj kaj, dum la memlerna periodo, elekti ekzercojn aldonajn el ĉi tiu instrukciaro.

Multan sukceson !

    Zlatko Tišljar,   Januaro 1989


    Enkonduko    
(02)           (supren)

En Zagrebo jam dum pli ol dudek jaroj unu-sama grupo da pedagogoj komence en Studenta Esperanto-Klubo kaj ekde 1972 en Internacia Kultura Servo okupiĝas pri instruado de Esperanto en elementaj lernejoj al infanoj inter 11 kaj 15 jaraĝaj. Oni uzis por tio diversajn lernolibrojn. La rezultoj estis nekontentigaj. Komence, en unua lernojaro la gelernantoj progresas relative bone. En dua jaro apenaŭ estas progreso kaj en la tria oni spertas eĉ regreson. Senescepte ĉiuj geinstruistoj havis proksimume la samajn rezultojn. Ni eksperimentis per diversaj lernolibroj, sed same senespere. Post kelkaj jaroj firmiĝis la konvinkiĝo ke la ĉefa kialo de tia malsukceso estas strukturo de la lernolibroj kaj distribuo de la lernitaĵoj en ili. Simple, ni konstatis ke ĉiuj lernolibroj kiujn ni uzis (poste ni komparis ankaŭ plurajn aliajn alilandajn) esence baziĝis je transprenitaj principoj pri instruado de naciaj fremdlingvoj. Tio nepre kaŭzis la nenecesan longigadon de la lernprocezo kaj malmotivigon de la gelernantoj.

Tial ni decidis ellabori novan lernolibron kiu baziĝas je la strukturo de Esperanto mem. Unue ni esploris la vortoftecon en parolata Esperanto. Surbaze de surbendigaĵoj el Lucerna Universala Kongreso de Esperanto en 1979 estis komputile ellaborita frekvencmorfemaro kiu montris ke nur 467 morfemoj kovras 95% de la parolata teksto kaj ke en ĝi uziĝas nur dudeko da afiksoj, preskaŭ ne uziĝas participa sistemo. Konsiderante tiujn sciojn ni ellaboris unuagradan lernilon - lernolibron kiu estis liberigita de ĉio balasta, tiel ke komencantoj en minimuma tempo ellernu sufiĉaĵon por la plej ĉiutagaj bezonoj.

Nun necesas prilumi la faman disputon de esperantistoj ĉu Esperanto estas tre facila (kiel ni propagandas) aŭ tio ne estas vero (kiel kontraŭdiras multaj)! Al tio bele respondas jena diagramo por kiu la ideon donis al mi simila diagramo de Stanly Nisbet en propagandilo de Brita E-Asocio:

Ĝi montras ke Esperanto estas la plej facila kompare kun aliaj lingvoj en la plej elementa nivelo (kiam proksimuma diferenco estas 1:10, do Esperanton oni povas en tiu nivelo lerni dekoble pli rapide ol iun ajn fremdan nacian eŭropan lingvon), sed tiu diferenco estas ĉiam pli malgranda ju pli detale oni volas ĝin scii.

La Zagreba Metodo zorgas nur pri la plej baza lingvokono - tiu nivelo en kiu la diferenco inter Esperanto kaj aliaj lingvoj estas la plej granda kaj sekve la plej evidenta. La Zagreba lernolibro enhavas nur tion kio kovras la A-sekcion en la diagramo kaj ĝi transdonas la parolkapablon per minimume necesa vortkono. La Zagreba lernolibro evitas nenecesaĵojn por homo kiu kontentiĝas per lingvokono necesa al fremdlanda turisto. En ĝi ni instruas nur kvar vortojn pri la homa korpo (kapo, mano, piedo, okulo), nur du vortojn pri mebloj (tablo, seĝo), neniun vorton pri bestoj ktp. Niaj esploroj montris ke tiujn vortojn oni ne uzas en la ĉiutagaj konversacioj (vidu pri tio: Z. Tišljar "Frekvencmorfemaro de Parolata Esperanto,"  IKS, Zagreb, I982). Pliajn vortojn oni instruu en pli superaj gradoj.

Ĉio tio ebligas al ni maksimume rapide parolkapabligi la gelernantojn, kio motivigas ilin al esperantisteco. Multaj estas tiomgrade scivolaj ke ili pretas oferi du semajnfinojn por lerni Esperanton - eĉ se tio por ili estus forĵetita tempo. Sed se vi ofertos al ili plurmonatan kurson en kiu ili lernos plurajn nivelojn de la lingvo, ili ne pretos veni havante neniun ideon pri praktika utileco de tiu lingvo. Tiuj kiuj venis pro simpla scivolo por oferi siajn du semajnfinojn, sukcesas per la Zagreba Metodo kompreni tutece la strukturon de Esperanto, sukcesante ĝin uzeti jam por la plej elementaj bezonoj, ili pretas daŭrigi la lernadon laŭ pli malrapida kaj pli longdaŭra ritmo. Krome, identaj lernolibroj (pri kiuj ja disponas la Zagreba Metodo) en pluraj naciaj lingvoj donas tujan ŝancon por kuna lernado de Esperanto far de gelernantoj el diversaj landoj kun diversaj gepatraj lingvoj. Ankaŭ se la grupoj el diversaj landoj volas interŝanĝi vizitojn gravas ke ili lernu la saman lernmaterialon, speciale pli malgrandaj infanoj. Se ili ne lernas per identa lernolibro, eĉ post kelkjara lernado tia renkontiĝo montras ke plejmulto kapablas eĉ ne korekte saluti.

Finfine ni diru tion kion multaj ne scias. La Zagreba Metodo estas scienca realigo de la Zamenhofa ideo pri ŝlosiloj: atingi la necesan minimumon. Sed en la epoko de Zamenhof oni ne disponis pri komputiloj. Liaj ŝlosiloj entenis pli ol 2000 vortojn inter kiuj ne troviĝas pluraj kiuj apartenas al la 500 plej oftaj en la nuntempa parola uzo. Lin pro tio oni ne povas riproĉi. Sed la ideo estis ĝusta. Nun la Zagreba Metodo donas al vi konkretan manieron praktiki la Zamenhofan ideon pri ŝlosiloj.



    1. Kursospecoj    
(03)           (supren)

    http://miresperanto.com/biblioteko/zagreba_metodo/02.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/zagreba_metodo/02.htm

    1. Ĝeneralaĵoj    
(04)           (supren)

La ĉefa faktoro por bona lernsukceso estas motivo pro kiu lernanto decidas lerni la lingvon. La motivoj por komenci la lernadon de Esperanto estas pluraj kaj oni povas dividi ilin al du grupoj: ĝustaj kaj pseŭdaj. La pseŭdajn komencmotivojn ĉefe povas havi parto da infanoj kaj gejunuloj en lernejoj. Ĉe la plenkreskuloj kiuj mem decidas veni al Esperanto-kursoj por lerni ĝin, ni ne ankoraŭ rimarkis tiajn motivojn. Jen ili:

a) oni aliĝas al Esperanto-kurso por plaĉi al instruisto (kiu en la sama lernejo prelegas iun alian lernobjekton) kaj tiel eventuale akiri favoron de li,

b) oni aliĝas al Esperanto-kurso por akiri kontakton kun eksterlandanoj kun kiuj oni poste povus lerni la anglan, germanan, aŭ alian lingvon, se oni alimaniere malfacile povas akiri tian kontakton,

c) aliĝi al Esperanto-kurso por esti kun alia amiko kiu jam aliĝis, kaj dum la kurso simple ludi,

d) aliĝi al Esperanto-kurso por vojaĝi al eksterlando (ne por kontakti homojn).

La ĝusta motivo kiu preskaŭ ĉiam rolas kiel ĉefa motivo ĉe plenkreskaj homoj, mem decidiĝintaj veni al la kurso, kaj ankaŭ ĉe pli aĝaj gejunuloj estas: - lerni Esperanton por povi kontakti homojn el diversaj landoj de la mondo.

Ĉe la infanoj kutime miksiĝas la menciita ĝusta motivo kun iu el la pseŭdaj, ĉefe kun la c) kaj d).

Tamen, post kiam pasas deko la lernohoroj, la gelernantoj komprenas ke necesas klopodi, labori (kutime ili pensas komence ke Esperanton oni lernas tute senpene) kaj tiam kolizias la ĝusta motivo kontraŭ la bezono prijuĝi ĉu indas investi tiom da laboro! Pro tio ke la Esperanto-movado ne ofertas konkretajn utilojn en tiu ĉi grava decidmomento (post deko da lernohoroj), granda procento (laŭ niaj spertoj inter 50 kaj 80%) ĉesas daŭrigi la lernadon. La sola maniero plifortigi la motivon kaj decidigi la lernanton daŭrigi la lernadon estas ebligi pli rapidan lernprogreson. Entuziasmigaj sukcesoj kaj kontenteco fariĝu nun la motivo mem. Kaj en tiu ĉi momento helpas la Zagreba Metodo kiu je minimuma lernmaterialo evoluigas tujan parolkapablon.

2. ZM-kursoj por konsciaj, klare motivitaj plenkreskuloj dum du semajnfinoj    
(05)

En kursoj kun plenkreskaj personoj kiuj mem decidis lerni Esperanton estas atingeblaj tre bonaj rezultoj dum tre mallonga periodo.                                 (supren)

En Zagrebo ni multe eksperimentis ekde 1983 kun ekspresaj 24-horaj kursoj okazigataj dum du semajnfinoj kaj ekde januaro 1987 ĉiumonate estas organizata unu tiaspeca kurso por zagreba civitanaro. Al ili aliĝas inter 20 kaj 100 personoj ĉiufoje. Nur 3 - 5% de la kursfinintoj malsukcesas (pri tio vidu pli detale en ĉapitro pri ekzamenoj).

En tiuj ĉi kursoj atingas la finon kaj ekzameniĝas inter 50 kaj 80% de la aliĝintoj.

Jen rekomendinda priskribo de tia kurso:

La kursoj komenciĝas vendredan posttagmezon kaj daŭras 4 instru-horojn (tri plenajn horojn). Sabate kaj dimanĉe ankaŭ po 4 horojn sed antaŭtagmeze (plej kutime inter la 9-a kaj la 12-a horo). Oni instruas po du lecionojn ĉiutage, do, 6 lecionojn en unu semajnfino. La ĉefa specifaĵo de la Zagreba Metodo en la ekspresaj kursoj estas ke la instruistoj efektive ne instruas - ili nur organizas la lernadon kaj animigas, stimulas. Nome, laŭ la aldona instrutabelo grava tempo estas dediĉata (25- 35 minutoj por ĉiu leciono) al la memlernado el la libro, la t. n. grupa memlernado. La instruisto simple diras al la gelernantoj ke ili disponas pri 25 respektive 35 minutoj por studi la nacilingve klarigitan tiulecionan gramatikon kaj helpe de la apuda vortareto klopodi traduki la bazan tekston de la leciono. Kiom ajn tio ŝajnas stranga al homoj unuafoje renkontiĝantaj kun la Zagreba Metodo, tamen konsideru la fakton ke eksperimentoj montris tiumetodan laboron multe pli rezultoriĉa ol aliajn metodojn. Pro du kialoj:

a) tiamaniere ĉiuj aktive uzas la propran kapon, klopodas kompreni (dum kaze de instruista klarigado multaj ne plenatente aŭskultas kaj, do, ne akiras la scion),

b) tiamaniere la individua ritmo de la lernantoj estas konsiderata (iuj bezonas 15, aliaj kompletajn 35 minutojn por ĉion plene absorbi, kaj tiuj pli rapidaj poste helpas al la malpli rapidaj).

Niaj mezuroj montris ĉe la ekzamenoj ke la gelernantoj lernintaj mem, do, sen instruistaj klarigadoj, havis ĉirkaŭ 30% pli bonajn rezultojn ol tiuj al kiuj eksplikadis instruistoj. Ne nur en skriba kaj teoria parto sed ankaŭ en praktika parola uzo.

Post tiu ĉi grava parto sekvas refoja lego de la teksto. Nun tiel ke laŭte legu iuj el la lernantoj. Oni povas ankaŭ traduki sed ne nepre. Tion decidu la instruisto prijuĝante mem laŭ la konsisto de la grupo. Sekvas dekminuta skriba tradukado de nacilingve skribitaj demandofrazoj en ekzerco A) el la lernolibro al Esperanto. Ili estas intence malfacilaj ĉar tiaj ili ege aktivigas la gelernantojn, devigas ilin streĉiĝi maksimume, klopodi aktivigi ĉiujn siajn sciojn. Laŭ elekto de la instruisto kelkaj lernantoj surtabule skribas siajn tradukojn kaj la instruisto helpas finkorekti ilin.

Sekvas alia specialaĵo de la Zagreba Metodo: duopaj interparoloj. Gravan problemon por ĉiu fremdlingva instruado prezentas la fakto ke dum mallonga tempo kun multaj gelernantoj en la klaso ne eblas certigi ke ĉiu lernanto produktu parole multajn frazojn. Unu instruisto povas dum unu lernohoro direkti maksimume 2-3 demandojn al ĉiu lernanto kaj, sekve, devigi ĉiun diri maksimume du aŭ tri frazojn (plej ofte tre pasivajn kiel: Ĉu Marko sidas en la ĉambro? - Jes, Marko sidas en la ĉambro.) Male, en la natura lernado de la gepatra lingvo la infanoj ĉiutage elparolas plurcentojn da frazoj! Tial ni konstatis ke, uzante nian lernblokon nomatan "duopaj interparoloj" en kiu oni ne korektas la gelernantojn, ili atingas multe pli bonajn rezultojn, ĉar ili produktas mem multe pli da frazoj dum unu lernohoro ol en iu ajn alia metodo. La tuta kursanaro estas organizata je duopoj. Ĉiuj duopoj interparolas ne tro laŭte kaj samtempe. Tion oni faras dum proksimume 10 minutoj. Unue unu el la lernantoj en la duopo (paro) legante de sur la tabulo aŭ el sia kajero, starigas unuan demandon el la ekzerco A) al sia kunparolanto. Tiu ĉi respondas. Poste li same faras starigante la duan demandon al sia antaŭa demandinto. Kiam ili elĉerpas la demandofrazojn el la ekzerco A) - kutime temas pri 5-6 demandoj - ili rerakontas unu al la alia la rakonton el la leciono. En la postaj lecionoj kiam ili jam kapablas esprimi sin pli riĉe (post la sesa leciono proksimume) la instruisto povas ankaŭ proponi al ili temon el la ĉiutaga vivo pri kiu ili rakontu unu al la alia (vidu la eblajn temojn en la aldono). La instruisto dum tiu tuta tempo kontroletas ĉu efektive ili interparolas, stimulas ilin, kaj se en la klaso estas nepara nombro de la gelernantoj li mem fariĝas kunparolanto de la lasta lernanto kiu ne havas kunulon. Per tiu lernbloko "duopaj interparoloj" atingeblas la celo ke ĉiu lernanto dum ĉiu lernhoro mem eldiras minimume 10 kaj kelkaj eĉ pli ol 25 frazojn.

Nun ni aplikas ekzercon B) el la lernolibro (Kompletigu la frazojn) dum 4-5 minutoj pri kiuj ne estas necesa aparta klarigo kaj fine, depende de la restinta tempo kaj konsisto de la gelernantoj samkiel de ilia aĝo, oni povas iom legi kaj komune traduki parton el la bildstrio "Kiu estas Jozefo" aŭ aŭskulti tekston aŭ kanton de sur kasedo, la instruisto povas legi iun facilan ŝerctekston aŭ disponigi al ili tempon por lerni vortojn de sur vortslipetoj. Eblas kelkfoje enkonduki ankaŭ iun mallongan lingvoludon. Tion la instruisto mem decidu laŭ la cirkonstancoj. Hejma tasko ĉiukaze estu: lerni la vortojn!

Laŭ la sama sistemo oni lernas la 2-an kaj la 3-an tagon kaj finlernas 6 lecionojn.

Kiam ajn ni enkete demandis fine de la kurso la gekursanojn kio por ili estis problema, ili preskaŭ senescepte diris ke la ĉefa problemo estis nesufiĉa tempo por bone lerni la vortojn kaj la komplikeco de la korelativa tabelo kies aplikon oni ne sukcesas dum la du semajnfinoj kontentige alproprigi. Sekve, en la koncernaj ekspresaj kursoj lerneblas malmultaj vortoj kaj oni insistu pri vortlernado ankaŭ hejme aŭ, se eblas, indas antaŭ la kurskomenco postuli ke la kursanoj lernu bone la vortojn de la unuaj du lecionoj. Por la korelativoj necesas ekde la kvina leciono ĉiam havi diversajn kromajn ekzercojn pri tio. (Vidu tradukekzercojn kun korelativoj en la "Ĉapitro V"). Por rapidigi la vortlernadon ekde 1988 ni aplikas VORTSLIPARON. Ĉiu vorto havas apartan karteton (proksimuma grandeco de lumbildo). Unuflanke estas esperanta vorto kaj aliflanke la nacilingva. Lernante per slipoj oni povas apartigi vortojn lernitajn disde tiuj nelernitaj kaj poste plu lerni nur ankoraŭ la nekonatajn. Sekve oni ne perdas tempon ĉiam denove lernante ĉiujn vortojn - do, ankaŭ la jam konatajn. Tiel oni fiksas la atenton al la nekonataj vortoj kaj ŝparas tempon. En la dua semajnfino (same vendredon, sabaton kaj dimanĉon po 4 lernohoroj) oni lernas sammaniere kaj ripetadas la antaŭan scion. Tial plej ofte en tiu dua semajnfino oni ne sukcesas pritrakti la restintajn 6 lecionojn (7-a ĝis 12-a), sed malpli (plej ofte 4). Ni ne nepre insistas pri finstudo de ĉiuj 12 lecionoj sed okazigas ekzamenojn ankaŭ se oni pristudis almenaŭ 10 lecionojn. Pri la ekzamenoj legu en aparta aldona ĉapitro.

Fine ni ankoraŭfoje substreku ke la plej grava funkcio de la instruisto en tiaj kursoj estas la animiga. Li devas laŭeble malstreĉigi la atmosferon, amikigi la homojn en la kurso, intimigi ilin reciproke (ofertu teon en paŭzo, gvidu ĉiujn en paŭzo aŭ post la taga leciono al proksima kafejo por iom babileti, rakontu ŝercon, rakontu pri Esperanto-vojaĝoj, montru filmon pri Esperanto-aranĝo ktp.) Sen tia engaĝiĝo ofte la kurso povas esti nesufiĉe sukcesa. Kun tio la grupo fariĝas tre integrita kaj preta streĉi komplete siajn kapablojn.

Necesas aldoni ke ne nepras insisti pri kompleta ellerno de du lecionoj tage. Laŭ la pritakso de la instruisto, post la unua labortago, li povas iom malrapidigi la ritmon. Plej ofte tio necesas en la dua labortago. Sekve, povas okazi ke en la dua tago oni lernu nur unu lecionon. Nur gravas ke dum la tuta lernperiodo oni ellernu minimume 10 lecionojn.

3. 24-30-horaj kursoj dum 8 semajnoj por plenkreskuloj    
(06)           (supren)

(kiel plenkreskulojn ni konsideras ĉiujn ekde proksimume 16-a jaraĝo)

La samaj principoj kaj lernmaterialoj uzataj en la antaŭe priskribita kurso estas aplikeblaj en kursoj kies instruhora daŭro estas preskaŭ la sama kiel en la ekspresaj kursoj, sed la horoj estas dismetitaj laŭ multe malpli intensa ritmo. La plej kutima principo estas okazigi 2-foje semajne po du instruhorojn kaj, do, prilabori ĉiufoje unu lecionon. Sekve, dum 12 -16 sesioj (6-8 semajnoj) oni prilaboras ĉiujn lecionojn kaj krome iom ripetadas.

La procedo dum la instruhoroj estas la sama kiel en la antaŭa kurso. Tamen, laŭ la cirkonstancoj, oni povas eventuale uzi iom pli da tempo en la unua lernparto (30 aŭ 40 minutoj por la grupa memlernado) kaj permesi al la instruisto ankaŭ iom mem klarigadi (speciale tiujn partojn de la gramatiko kiuj eventuale en la koncerna nacilingva lernolibro ne estas sufiĉe klarigitaj laŭ la takso de la instruisto mem). Tio signifas ke oni uzas por prilaboro de unu leciono pli ol du horojn - sed en tiaj kursoj oni havas pli da tempo kaj povas tion aranĝi. Tamen, ni ne rekomendas ke la instruistoj uzu komplete tradician metodon kaj mem klarigu ĉion pri la gramatiko. La gelernantoj ankaŭ en tiuj ĉi kursoj maksimume lernu mem. La instruistoj helpu nur ĉe la plej dubindaj kaj malfacilaj problemoj.

La avantaĝo de ĉi tiuj kursoj estas ke pro pli da disponebla tempo eblas pli serioze lerni la vortojn kaj pli detale dediĉi sin al la korelativoj, sekve, la rezultoj devus esti pli solidaj ol en la du-semajnfinaj kursoj.

La malavantaĝo de tiuj kursoj estas ilia daŭro pro kiu multe malpli da homoj aliĝas al ili kaj multe malpli granda procentaĵo el la aliĝintoj atingas la finon. En la ekspresaj kursoj la finon atingas kaj ekzameniĝas inter 50 kaj 80% de la aliĝintoj, dum en ĉi tiuj kursoj inter 10 kaj 25%.

Simple, la ekspresaj du-semajnfinaj kursoj en la nuna hastanta mondo estas pli rezultoriĉaj por plenkreskuloj kiuj disponas pri ĉiam malpli da libera tempo kaj por lerni Esperanton, kiu ankoraŭ ne prezentas rekte materiajn avantaĝojn, povas oferi eventuale 2 semajnfinojn, sed ne pli. Multe malpli da homoj pretas aliĝi al pli longdaŭraj kursoj, kaj tiuj kiuj aliĝos ankaŭ en malpli granda procento ĝin finos. Pro tio, ĉar komence ili havas alian antaŭjuĝon pri la facileco de Esperanto, kaj dum la kursodaŭro ili seniluziigas. La dua faktoro influanta al tio estas ke kursanoj kiuj pro iu privata kaŭzo forestas dum du aŭ tri sinsekvaj fojoj poste ne plu kuraĝas daŭrigi pro timo ne plu povi sekvi.

Ni prezentu la zagreban sperton. Dum la tuta 1987-a jaro en Zagrebo okazis 9 semajnfinaj kursoj en kiuj ekzameniĝis 153 personoj kaj samtempe okazis nur tri malrapidaj kursoj en kiuj ekzameniĝis nur 20 kursanoj. Tiuj 20 kursanoj havis iom pli bonan scion, sed la 153 aliaj pretis daŭrigi kaj plu lerni en supera grado laŭ malpli rapida ritmo. Sekve, konkludu mem kiu sistemo estas pli efika! Ni supozas ke certe unu el la kaŭzoj pro kiu en la plej multaj evoluintaj landoj la kursoj de Esperanto estas malmultaj kaj la kursanoj en ili ankaŭ, estas la sama kiel ĉe ni en Jugoslavio, kaj ni supozas ke verŝajne multe pli granda kvanto da lernantoj lernus ĉie en la evoluintaj landoj se oni ekaplikus la ekspresajn du-semajnfinajn kursojn laŭ la Zagreba Metodo.

por infanoj 10-15-jaraĝaj    
(07)           (supren)

En Zagrebo estas longa tradicio de Esperanto-instruado kiel libere elektebla lernobjekto en elementaj lernejoj (en Jugoslavio elementa lernejo daŭras 8 jarojn kaj infanoj ekfrekventas ĝin en la sesa jaraĝo). En 95% de la kazoj temas pri instruado ekde la kvina aŭ la sesa klaso, do, ekde la aĝo de 10 aŭ 11 jaroj. Jam miloj da tiaj infanoj lernis Esperanton inter unu kaj 3 jaroj. De kiam I.K.S. gvidas tiun agadon ĉiujare en 10 ĝis 15 elementaj lernejoj okazas tiaj kursoj plej ofte 1-2 fojojn semajne po unu instruhoro (escepte 3-foje semajne). Sekve, ne mankas spertoj.

Infanoj de tiu aĝo aliĝas al la kursoj grandnombre (pluraj enketoj lastatempe montris ke inter 15 kaj 25% de ĉiuj gelernantoj en la enketataj klasoj dezirus lerni). La kaŭzo estas simpla. Al ili plaĉas havi eblecon kontakti eksterlandajn geamikojn. Tamen, tio estas tro abstrakta motivo por ili, se tiun amikon ili tuj ne vidas. Kiam ili ekfrekventas la kurson kaj ekkonscias ke temas pri vera lernado, eĉ sufiĉe peniga, tre multaj rezignas. Kontraŭstari tiun rezignon eblas per tri vojoj.

a) laŭeble tuj venigi iun fremdulon kiu paroletos kun ili eĉ se nur tre rudimente, aŭ organizi kelkajn ekskursojn kiuj kompaktigos la grupon (se eblas organizi la ekskurson al iom proksima urbo en eksterlando, la efiko estos eĉ pli granda),

b) organizi la kurson tiel ke ĝi estu por ili amuza,

c) instrui tiamaniere ke ili spertu rapidan progreson.

Se oni faros nenion el tio, la kurso en kies komenco vi havas 30 infanojn jam post la unua monato konsistos el 5-6 gelernantoj. Tamen, malgraŭ ĉiuj klopodoj, post proksimume 1-2 monatoj la nombro kutime duoniĝas. Se oni aplikas iun (aŭ plurajn) el la supre menciitaj tri efikigiloj, la 50% restintaj stabiliĝos kaj preskaŭ ĉiuj el ili restos daŭre, eĉ kelkajn jarojn, sen esencaj postaj forlasoj. Se ne, iom post iom daŭre reduktiĝados la nombro.

Alia ĉefa problemo estas ke tiuaĝaj infanoj (krom esceptoj) ne havas evoluintan konscion ke ili devus lerni kaj tiel progresi. Ili klopodas dum la kurso ludi. Ĉar plej ofte estas malfacile trovi konvenan tempon ke ili frekventu la kurson pli ol du horojn semajne, la tempo estas nesufiĉa por kontentiga progreso. Hejme ili apenaŭ lernas, dum la instruhoro ili ĉefe ludas! La rezultoj kutime estas la jenaj: En la unua instrujaro sufiĉe kontentiga progreso. En la dua jaro apenaŭ oni sukcesas teni la antaŭan scion kaj en la tria oni ne plu povas kontraŭstari la regreson. Kion fari? En tiu instrugrupo apliki la Zagreban Metodon estas pli grave ol en iu ajn alia. Jen kial:

1. Por laŭeble rapide povi kontaktigi ilin kun alilandaj infanoj necesas ke kaj unuj kaj la aliaj lernu la saman vortprovizon kaj gramatikon por povi interparoli. Tiurilate ni jam havis multajn seniluziiĝojn. Plej ofte ni reciprokas vizitojn kun hungaraj lernejaj grupoj kiuj lernas per tute aliaj libroj kaj ne konsideras la neceson laŭeble rapide per multuzataj sed malmultaj vortoj atingi elementan parolkapablon. Plurfoje okazis ke al Zagrebo venis hungaraj infanoj lernintaj la internacian lingvon 1-2 jarojn kaj ne kapablaj eĉ bone saluti. Tio estis granda seniluziiĝo por niaj infanoj kiuj kapablis multe pli.

2. Por infanoj rapidaj kaj videblaj rezultoj (do, multe pli bonaj ol en la lernado de iu nacia fremdlingvo) estas multe pli grava motivigilo por plulerni ol ĉe plenkreskuloj. Kaj ĝuste la Zagreba Metodo plej rapide povas doni tion al ili.

Jen la rekomendinda maniero apliki ĝin en elementaj lernejoj:

A) Por ĉiu leciono ne uzi du sed tri horojn laŭeble tiel ke dum du horoj oni lernas (instruas) novajn elementojn dum en la tria horo oni nur ripetas kaj ekzercas.

B) La instruisto devas multe pli ol ĉe plenkreskuloj klarigadi al la infanoj kaj klasike instrui (do, la memlernado havu malpli grandan rolon).

C) En la instruadon oni devas enplekti pli da ludoj kaj ludekzercoj, eĉ se tio plilongigas la planitan tempon.

D) Konstante necesas kontroli la sciojn per apartaj testekzercoj kaj per unuopaj kontroloj de la parolkapablo.

E) Dum ĉiu horo oni havu iun konkurekzercon (ekz. kiu el ili dum egale longa tempo diros pli da frazoj aŭ kiu dum egale longa tempo skribos pli da ekzemploj pri io ktp).

F) Laŭeble ofte (rekomendinde estas unufoje monate) organizi komunajn ekskursojn semajnfine, aŭ prepari skeĉojn, filmetojn, aranĝi konkursojn kun aliaj grupoj el aliaj lernejoj ktp.

G) Por ĉiuj skribaj kontroltestoj necesas havi minimume 4-5 samtipajn sed diversajn testotaskojn. Alikaze preskaŭ ĉiuj malpli bonaj lernantoj transskribos de la pli bonaj kaj ne eblos reale testi.

H) Lernante novajn vortojn, kiam ajn eble, necesas uzi la sistemon kun vortslipoj. La vortkonon necesas laŭeble ofte kontroli (dediĉi en ĉiu ripethoro dekon da minutoj por tio).

I) Post la finprilaboro de la tuta lernolibro, en pli rapida ritmo komplete ripeti la tutan lernolibron dediĉante nun 1-2 horojn por ĉiu leciono kaj aplikante novajn ekzercojn donitajn en la "ĉapitro V" aŭ la instruisto mem elpensu kelkajn.

J) Nur tiam sekvas la plulaboro helpe de la lernolibreto "Esperanto ne estas nur lingvo".

K) Fine necesas klopodi post la du-jara instruado konvinki la gepatrojn ke ili sendu la infanojn al iu minimume 7-taga internacia junulara aranĝo (ekz. TEJO-kongreso), ĉar nur tio ebligas ke la infanoj definitive ekregu la lingvon. Alikaze, malgraŭ ĉiuj klopodoj, la plulernado alportos nur malpligrandiĝon de la scio.

Se oni ne konsideras ĉion tie ĉi diritan la malbonaj rezultoj fortege influos ankaŭ la instruiston (por ne paroli pri amatoraj instruantoj) kaj li aŭ ŝi anstataŭ plifortigi siajn klopodojn kutime perdas intereson kaj pluinstruas senvole kaj sename. Tio, kompreneble, kontribuas al plia malboniĝado de la rezultoj.

La bazaj principoj kaj lerniloj (ZM-lernolibro tute identa kiel por la plenkreskuloj, la memlernado de tempo al tempo, duopaj interparoloj, la uzo de bildstrio, kasedo kaj vortslipoj) aplikataj en kursoj por plenkreskuloj estas tute sammaniere uzeblaj nur kun la aldona konsidero de la postuloj prezentitaj de A) ĝis K) en tiu ĉi ĉapitro. Necesaj aldonaj ekzercoj kaj testoj troviĝas en "Ĉapitro V".

5. Instruado al infanoj malpli ol 10-jaraj    
(08)           (supren)

Ni en Zagrebo havis eksperimente kelkajn grupojn de 8 kaj 9-jaruloj (infanoj en 3-aj kaj 4-aj klasoj de la baza lernejo). La rezultoj simple estis nulaj. Ni uzis diversajn materialojn kaj lernilojn. Ni ne rekomendas komenci instrui antaŭ la deka jaraĝo, kaj se iu tamen faras tion, tiu mem devas inventi la metodon.

6. Aliaj eblecoj de instruado    
(09)           (supren)

La Zagreba Metodo ne estas konceptita kiel dogmo. En ĝi ĉio povas esti plibonigota kaj ŝanĝota. Ni ankaŭ ne asertas ke nia baza lernolibro estas perfekta. Ofte, adaptante ĝin al unuopa lingvo la adaptantoj trovas rimarkojn, speciale rilate la komencon. Tamen, ĝi en sufiĉa grado kontentigas ĉiujn de ni starigitajn celojn kaj ĉiu ŝanĝo en ĝi signifus ke oni devus ŝanĝi ankaŭ alilingvajn eldonojn kio estas nefarebla rapide. Sekve, en baldaŭa tempo ni ne intencas ŝanĝi ĝin. Ni nur rekomendas al adaptantoj al novaj lingvoj kiuj trovas ke en la unuaj du lecionoj ili ne povas samrapide kaj sammaniere procedi, enkonduki antaŭlecionojn (antaŭ la unua) en kiuj ili enkonduku kaj pli detale klarigu tiujn gramatikerojn por kiuj ne estis sufiĉa spaco dediĉita en la originalo. Nature, ankaŭ ni daŭre evoluigas kaj evoluigos aldonajn materialojn kiel bildstriojn, facilajn legaĵojn, romanojn, ni plibonigados aŭdkasedon en ĉiu nova eldono, prilaboros novajn ekzercotekstojn kaj testojn, eksperimentos pri komputila frazaro ktp. La materialoj trovigantaj en la Zagreba Metodo, en ĝia kompletaĵo povas esti uzataj tutece aŭ parte, laŭ la konkretaj cirkonstancoj. (En teknike neekipitaj medioj sufiĉas havi nur la lernolibron, en evoluintaj kaj teknike alte ekipitaj medioj oni povas uzi ĉion inkluzive video-bendojn, filmojn kaj komputilan frazgenerilon post kiam ĝi estos preta.)

Kompreneble, ekzistas multaj neantaŭvideblaj specifaj situacioj. Eble iu havos grupon de maljunaj pensiuloj. Nature, la kursgvidanto devas mem adaptiĝi al la fakto ke por ili li devas malrapidigi la ritmon, rakonti mem pli multe ktp. En iu alia kazo eble iu havos grupon da tradukistoj konantaj plurajn lingvojn. Kompreneble ke la gvidanto tiam povos plirapidigi eĉ la plej ekspresan ritmon (memlernado povos tiukaze daŭri malpli longe).

Ankaŭ la gepatra lingvo grave influas al tio kiel adaptiĝi. Por ĉiuj eŭropanoj inkluzive hungarojn kaj finnojn validas la jam priskribitaj principoj (por la ugro-finnoj tamen kun iom pli malrapida ritmo). Eĉ vjetnamoj kelkfoje informis nin ke la Zagreba Metodo tre konvenas por ili. Sed gravajn problemojn frontas ĉinoj, koreoj, japanoj. Por ili krom la elparolo ankaŭ la skribado mem prezentas gravan obstaklon. Sekve por ili la komenca kurso laŭ la libro de la Zagreba Metodo povas esti nur iaspeca daŭriga kurso post kiam ili ellernis la bazan elparoladon kaj skribadon kaj havis gramatikan enkondukon pri por ili tre specifaj elementoj. En tiaj neordinaraj cirkonstancoj la instruisto mem decidu kiel adapti la metodon. Ĉu plilongigi la instrutempon, ĉu enkonduke instrui ion antaŭ ol komenci uzi la zagreban instrumentaron, ĉu aldoni iujn mem preparitajn materialojn.

Ni esperas ke la ekzistanta instruilaro povas kontentigi plej multajn grupojn en la mondo, sed ni scias ke ekzistas multaj situacioj en kiuj ĉio kion ni ĝis nun faris ne ankoraŭ sufiĉas. Do, helpu, kontribuu per aldonaj ekzercoj, sugestoj, pliperfektigaĵoj.

Ni okazigas ĉiujare en Zagrebo internaciajn seminariojn por zagreb-metodaj instruistoj kun la celo aŭdi la spertojn de novaj uzantoj kaj iniciati novajn plibonigojn. Ankaŭ por transdoni al ili ĉiuj novajn sciojn kaj instruilojn.



    2. Internaciaj ekspresaj kursoj    
(10)           (supren)

    http://miresperanto.com/biblioteko/zagreba_metodo/03.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/zagreba_metodo/03.htm

La plej forta rekta motivo por lerni Esperanton nuntempe estas sendube la ebleco tuje, dum la lernado mem, havi la ŝancon kontakti, paroli kun eksterlandanoj, alilandanoj havantaj alian gepatran lingvon.

Sekve, la plej efikaj kursoj ne nur lingve sed ankaŭ movade estas tiuj en kiuj kune sidas en la sama klaso gelernantoj el diversaj landoj. Tiaj kursoj ja okazas kaj okazadis dum jardekoj diversloke sur la terglobo, sed ĉiam nur en la dua, perfektiga grado. Do, ilin povis ĉeesti nur tiuj kiuj jam finlernis la bazan gradon ie kun siaj samlandanoj en sia loka societo, lernejo, kulturdomo. Nur per la Zagreba Metodo ni plurfoje sukcese organizis komunajn internaciajn kursojn por absolutaj komencantoj - ekde nulo. Tiaj kursoj havas multajn avantaĝojn kaj nur unu malavantaĝon.

La malavantaĝo estas ke ilin povas organizi nur relative riĉaj landoj kaj esperantistoj kiuj vivas sufiĉe proksime de landlimo de iu alia lando. (La plej multaj ĉinoj, sovetianoj aŭ brazilanoj tion ne povas.) La kaŭzo estas tiu ke la kursanoj devas havi monon por vojaĝi al alia lando kaj ke tiu vojaĝo ne rajtus tro longe daŭri.

Kaj jen la avantaĝoj:

1. Lerni kune kun eksterlandanoj signifas la tujan efektivigon de la baza celo: per Esperanto kontakti alilandanojn kaj vojaĝi kaj per tio oni tuj altege levas la motivforton de la gelernantoj.

2. Lerni kun alilandanoj signifas paralele kun la lernado tuj devi paroli ĉar alikaze oni ne povas esti komprenata.

3. Por ŝpari la kostojn kaj certigi egalecon de la lernantoj la plej simpla maniero estas organizi duurbajn kursojn (tiel ke grupo el unu urbo de lando A vojaĝu al grupo en alia urbo en lando B). La gekursanojn necesas loĝigi en la hejmoj de la kursanoj en la gastiganta urbo. Tiamaniere ili estas kune ankaŭ ekster la lernotempo kaj daŭre praktikas siajn sciojn.

4. Por realigi ĉion tion grupo X vojaĝos al grupo W kaj poste inverse, la grupo W vojaĝos al la grupo X je tri-taga restado. Tiamaniere la kurso mem fariĝas samtempe vojaĝado kaj malmultekosta turismo.

Ĉiuj tiuj avantaĝoj kaŭzas ke la efikeco de tiaj kursoj estas multoble pli granda ol ĉe la kursoj en kiuj lernas nur samlingvanoj. Tiel nur post 6-taga komuna lernado kaj kelktaga antaŭpreparo en sia urbo la gekursanoj senprobleme komunikadas kaj ensorbas ankaŭ la esperantismon pro samtempa tuja akiro de alilanda esperantista amiko.

Ni tial forte rekomendas tion al ĉiuj kiuj havas ian ajn ŝancon organizi la instruadon kune kun iu alilanda grupo.

Post pluraj eksperimentoj (trilanda eksperimento kun hungaroj, aŭstroj kaj jugoslavoj kaj 5 komunaj kursoj inter jugoslavoj kaj aŭstroj) montriĝis ke necesas organizi tiujn kursojn jene:

Post la interkonsento pri la datoj de la forvojaĝo kaj pri la nombro de interŝanĝeblaj gejunuloj ĉiu el la du grupoj (ekz. grupo X el Graz en Aŭstrio kaj grupo W el Zagrebo en Jugoslavio) lernas ankoraŭ en sia urbo kun sia loka kursgvidanto la 1-an kaj 2-an lecionon de la lernolibro. Kun tiu scio la grupo X forvojaĝas al la grupo W. Tie ili restas 3 tagojn, lernas kune kun la grupo W lecionojn 3-an, 4-an, 5-an kaj 6-an, eventuale ankaŭ la 7-an.

Oni aplikas la samajn principojn priskribitajn en naciaj semajnfinaj kursoj. La grupo X havas zagreb-metodan lernolibron en sia nacia lingvo kaj la grupo W en la sia. Sekve, ili lernas la gramatikon mem laŭ la sistemo de grupa memlernado el la libro sen instruistaj klarigadoj kaj poste ili kune ekzercadas - la plej ĉefa punkto estas ke la konversaciaj duopoj estu internaciaj (en ĉiu duopo estu unu el grupo X kaj alia el grupo W).

Ĉe ekzercoj A) en la lernolibro (tradukendaj demandofrazoj al Esperanto) X-grupanoj faras tion el sia lingvo kaj la W-grupanoj el la sia. Tamen la esperanta rezulta versio devas esti preskaŭ tute identa. Oni skribos tiujn esperantajn frazojn sur la tabulon por ke ĉiuj vidu, korektos ilin kaj poste povos uzi kiel demandojn por reciproka demandado kaj konversacio en duopoj. Ĉiu grupo havos E-instruiston - gvidanton. Ili du interkonsentas pri gvidado kaj de tempo al tempo instrukcias nacilingve al la gelernantoj (ĉiu al sia lernantoparto) kion ili faru.

Post la 4-hora taga lernado oni tagmanĝas (ĉiu ĉe sia gastiganto) kaj posttagmeze rekunvenas por kune turismi. Vespere ĉiu gastiganto kondukas sian gaston hejmen por vespermanĝi kaj tranokti kaj matene ili reiras al la 4-hora komuna lernado.

Semajnon aŭ du pli poste, laŭ la interkonsento, la grupo W reciprokas la viziton al la grupo X kaj oni procedas same dum la tri komunaj tagoj nun en alia urbo kaj lando lernante la restintajn lecionojn (la 7-a ĝis la 10-a aŭ 11-a ĉar la 11-a kaj la 12-a ne estas devigaj).

Fine, jen kelkaj evitendaĵoj:

1. Povas okazi ke al tiaj internaciaj kursoj aliĝas gejunuloj ne por lerni Esperanton sed por akiri eblecon kontakti eksterlandanon kaj babili kun li en la angla aŭ alia en la lernejo jam plurajn jarojn lernita lingvo. Tiukaze la gekursanoj ne emas lerni kaj ĝenas aliajn babilante. Tiajn oni nepre devas forigi el la kurso. Por eviti ilin antaŭ la vojaĝo oni jam en la prepara loka fazo (du unuaj lecionoj) rimarkos kiuj ili estas kaj oni tuj malakceptu ilin kunvojaĝi aŭ forte admonu ke kaze de ilia babilado en aliaj lingvoj ili estos forĵetitaj el la kurso.

2. Povas esti ke en infana grupo troviĝas lernantoj kiuj lernas Esperanton por plaĉi al la instruisto kiu samtempe estas instruisto de iu lernobjekto en la lernejo. Tiaj ne komprenas la verajn celojn kaj ne multe lernas. Sekve, profesiaj instruistoj devus konsideri tion ankaŭ antaŭ la forvojaĝo kaj provi eviti tiajn.

3. La grupoj kiuj interkonsentas pri komuna lernado devas esti aĝe similaj. Tio tre gravas por gejunuloj. Estas esenca eraro se kuniĝas grupo X el 17-jaruloj kun grupo W el 14-jaruloj.

En la menciataj kazoj ne okazos la dezirata kontakto inter ili kaj la efektoj estos ne tro grandaj.

Se oni, do, evitos tiujn faktorojn, ni rekomendas al ĉiuj kiuj decidiĝas fari tion kaj kiuj havas en sia nacia lingvo lernolibron de la Zagreba Metodo klopodi organizi tiajn kursojn. Ili postulas sufiĉe multan organizan antaŭpreparon, sed poste ili daŭras mallonge kaj donos al vi rapide "plenbakitajn" novajn esperantistojn. Nature, oni ne forlasu ilin poste. Daŭrigu kun ili la lernadon je B-nivelo proksimume 1-2 foje semajne kaj insiste propagandu inter ili la neceson somere pasigi almenaŭ 7 tagojn en iu internacia Esperanto-renkontiĝo (kongreso, seminario, kunloĝado, turisma semajno ktp.) Ideala por tiuspecaj kursoj sendube estas Eŭropo ĉar sur relative malgranda teritorio troviĝas multaj ne tro grandaj landoj kun multaj lingvoj. Krome, preskaŭ ĉiuj el ili estas ekonomie evoluintaj kaj plej multaj loĝantoj povas pagi tiajn vojaĝkostojn. Ankaŭ politikaj rilatoj inter plejmulto el la eŭropaj landoj estas stabilaj kaj sufiĉe bonaj kaj nun jam ĉirkaŭ duono el ili posedas adaptitan lernolibron por la Zagreba Metodo.

Krome, notu ke en Zagrebo ni havas ĉiumonate unu ekspreskurson. Se iu ajn volas veni al Zagrebo sufiĉas nur anonciĝi unu monaton antaŭe. Ĉi tie vi trovos ĉiam interŝanĝeblan grupon - ĉefe konsistantan el gejunuloj ĝis 30-jaraĝaj.

La plej efika maniero rapidege atingi bonan parolkapablon estas kombini la ekspresajn 2-semajnfinajn kursojn kun tuj posta partopreno en iu granda internacia aranĝo (por gejunuloj, ekz. TEJO-kongreso). Tiaspeca kurso kiun ni organizis en Zagrebo en Julio 1988 montris ke ĉiuj supozoj realiĝis. Ni organizis kurson por gejunuloj dum du semajnfinoj (1-3.07. kaj 8-10.07.) en kiu lernis 17 personoj. El ili 10 aktive partoprenis TEJO-kongreson en Zagrebo, de la 15-a ĝis la 22-a de julio. Post la kongreso jam ĉiuj povis sufiĉe flue paroli en Esperanto. Sed malofte okazas ke oni havas internacian kongreson en aŭ proksime de sia urbo. Tamen, se tia okazo prezentiĝas, nepre necesas eluzi ĝin. Do, tiuj urboj en kies proksimeco okazas iu internacia E-aranĝo, devus nepre organizi rapidajn kursojn senpere antaŭ tiu aranĝo, inkluzive kun organizita vojaĝo por partopreni en ĝi.



    3. Ekzamenado    
(11)           (supren)

    http://miresperanto.com/biblioteko/zagreba_metodo/04.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/zagreba_metodo/04.htm

Post la finprilaboro de almenaŭ 10 lecionoj en la baza lernolibro (ĉe la ekspresaj du-semajnfinaj kursoj ni ne insistas pri kono de ĉiuj 12 lecionoj ĉar en la lastaj du praktike ne estas nova gramatiko) ni kontrolas la sciojn per ekzameno. Kutime la ekzamenon efektivigas dupersona komisiono konsistanta el la instruisto kiu instruis la grupon kaj unu plia persono havanta mem almenaŭ A-ekzamenon.

La celo de la ekzameno estas konstati unuflanke la scion kiu ebligas al la ekzamenato elementan konversacikapablon pri la plej ĉiutagaj kaj turismaj temoj kaj aliflanke la sukcesgradon de la aplikita metodo.

Ĉar la ĉefa celo estas la konversacikapablo, sekve la plej grava parto estas la buŝa parola ekzameno, sed ekzistas, kompreneble, ankaŭ skriba parto.

Jen la principo laŭ kiu ni organizas la tutan ekzamenon:

SKRIBA EKZAMENO konsistas el du partoj:    
(12)           (supren)

1. traduki el nacia lingvo en Esperanton proksimume 100-vortan tekston,

2. kompletigi frazojn kiuj havas mankantajn partojn.

La tekstojn uzatajn por la tradukado ni parte prenis el la libreto "Esperanto ne estas nur lingvo" kaj parte mem konstruis ilin baze de la vortoj kaj gramatiko el 10 lecionoj de la lernolibro. Ni disponas pri deko da diversaj tiatipaj tekstoj tiel ke la egalan tekston ricevas maksimume 3 ekzamenatoj, ĉar neniam ni havas pli ol 30 gelernantojn en unu ekzamengrupo. Aldone al tiu ĉi ĉapitro vi trovos kelkajn el tiuj tekstoj en Esperanto por povi traduki ilin al via nacia lingvo kaj poste la lernantoj dum ia ekzameno traduku ilin al Esperanto.

La kompletigotaj frazoj estas la samaj ekzemploj kiujn vi trovas en la B-ekzercoj de la lernolibro, sed intermiksitaj (po unu el diversaj lecionoj). Do, la instruistoj preparantaj la ekzamenojn devas laŭhazarde kunmeti 5-6 diversajn taskojn kaj en ĉiu el ili estu 7-8 tiaspecaj frazoj elektitaj el diversaj lecionoj. Por ambaŭ skribaj partoj ni disponigas al la ekzamenata grupo unu lernohoron, respektive 45 minutojn.

Sekvas individua PAROLA EKZAMENPARTO kiu estas simpla:    
(13)           (supren)

La ekzamenanto(j) havas dekon da kartonetoj kaj sur ĉiu el ili estas skribitaj du paroltemoj. La gekursanoj venas individue al la ekzamenanto(j) kaj lotume elprenas unu el la kartetoj. Tiam li mem decidas kiun el la du sur la papero li elektos por paroli. Li aŭ ŝi disponas pri 3 minutoj (se estas malgranda grupo povas esti ankaŭ 4 minutoj) por monologi, rakonti pri la koncerna temo. La ekzamenanto(j) ne interrompas la ekzamenaton, ne korektas lin principe kaj nur escepte intervenas per kelkiu demando se la lernanto meze de la disponebla tempo simple haltis. Do, la celo estas nur noti kiom da frazoj diris la ekzamenato dum la 3 minutoj, kiom el ili estis kompleksaj (suborditaj) kaj fine konstati ĉu la kompleta 3-minuta paroladeto (kutime konsistanta el meze dek frazoj) estis tiel dirita ke alilanda esperantisto komprenus la intencon de la parolanto. Sekve, ne gravas la nombro kaj tipo de eraroj, sed la kompleta impreso ĉu la tuto estus komprenebla al eksterlandano aŭ ĝi estas tro konfuza.

Se restas tempo, aŭ se tio estis antaŭplanita, oni povas peti ĉiujn gekursanojn plenigi skribe apartan enketslipon kun deko da nacilingve starigitaj demandoj por esprimi sian kontenton aŭ malkontenton pri la tuta metodo. Laŭ niaj dekjaraj spertoj rilate ĉi tiajn ekzamenojn ni konstatis ke nur 3-5% el ĉiui ekzamenitoj ne sukcesas (ne kontentigas laŭ la ĉi tie priskribitaj kriterioj) kaj tio estas vere malgranda procentaĵo.

Kaj laŭ pluraj centoj da enketiloj ni povis konstati ke ĉiuj estis tre kontentaj rilate la metodon kaj sciojn kiujn ili akiris. Kiel la plej problemaj elementoj montriĝis en la rapidaj (ekspresaj) kursoj la apliko de korelativaj vortoj kaj la nesufiĉa tempo por bone lerni ĉiujn planitajn vortojn.

            * * * *
   
    Proponataj Temoj por la Parolaj Ekzamenoj:    
(14)           (supren)

1. "Miaj geamikoj" aŭ "Libroj kiujn mi legas"
2. "Miaj leteramikoj" aŭ "Moderna muziko"
3. "Mia ferio" aŭ "Vizito al kinejo"
4. "En mia domo" aŭ "Ekologiaj problemoj"
5. "En iu hotelo" aŭ "aŭtoj"
6. "En lernejo" aŭ "Studentoj kaj studoj"
7. "Mia libera tempo" aŭ "Televido kiun mi ŝatas"
8. "En vendejo" aŭ "En teatro"
9. "Gepatroj kaj gefiloj" aŭ "Esperanto-kongreso"
10. "En malsanulejo" aŭ "Mia unua amo"
       
Proponataj Tekstoj por Skriba Traduko al Esperanto:    
(15)           (supren)

(Memoru! Tiujn ĉi tekstojn vi devas unue traduki al via nacia lingvo, multobligi ilin kaj tiam postuli de la gelernantoj ke ili traduku al Esperanto.)

Teksto 1.

El taglibro de esperantlsto

Iun tagon mi vidis en mia lernejo malgrandan papereton. "Lernu Esperanton! La tuta mondo estos via!"

Mi legis la tekston kaj mi ridetis. Malvero kiel en ĉiu reklamo. Mi ne ŝatas reklamojn. Mi ne ŝatas malverojn.

Ĉiutage mi vidis Ja papereton en ia lernejo. Mi havis nenian planon por tiu vespero en kiu devis okazi la unua horo de Esperanto-kurso. Tial mi ekiris al la unua studhoro de la Internacia Lingvo. Mi volis aŭdi kia lingvo ĝi estas.

Teksto 2.

La kurso

En la ĉambro sidis geknaboj. Ili interparolis. Mi demandis:
"Ĉu ĉi tie okazos kurso de Esperanto?"

"Jes, ĉi tie. Eniru! Ĉu vi deziras ke la tuta mondo estu via?" - iu knabo demandis min kun rideto. "Mi ne bezonas la tutan mondon ". - mi diris. Li ne plu demandis.

Tiam eniris instruistino. Ŝi parolis tiel ke ni ĉiuj povis bone aŭdi ŝin. Ŝi ne parolis pri gramatiko sed pri la mondo en kiu estas pli ol 3000 lingvoj. Ĉiu lingvo havas sian kulturon. Esperanto - neŭtrala lingvo - povus la mondon pliproksimigi al ni. Mi venis al la kurso ankaŭ la duan fojon.

Teksto 3.

Vojaĝado

Mi ŝatas veturi kaj rigardi la mondon. Mi veturis per aŭto, aŭtobuso, biciklo kaj tiel plu. Mi estis en multaj landoj kaj rigardis novajn kaj interesajn urbojn. Mi vidis belegajn kaj altajn domojn sed ankaŭ malgrandajn kaj malpurajn dometojn. Mi loĝis en multekostaj kaj malmultekostaj hoteloj kaj aĉetadis belajn aferojn. Mi ekhavis multajn novajn geamikojn. Al ili mi nun skribas leterojn. La poŝtisto portas al mi iliajn leterojn ĉiutage. Kiam mi fartas malbone mi pensas pri ili kaj kantas kantojn kiujn ili instruis al mi. Tiam mi estas tre ĝoja.

Teksto 4.

Granda problemo

En iu lando homoj komencis pensi pri granda kaj malfacila problemo. Kiam fine venos la tago ke homoj ne plu malamos aliajn homojn? Ĉu iam ĉiuj prezidentoj kaj inteligentuloj de ĉiuj landoj havos necesan scion kaj veran deziron forigi la historion de la malespero? Ĉu ni nun estas antaŭ granda triumfo aŭ ni falas en absolutan tragedion? Ni malhelpu ĉi tiun kaoson kaj aŭdu la vokon de espero!

Teksto 5.

Ŝi pensis pri nenio

Tina estas naŭjara knabino. Hieraŭ ŝi sidis en la familia ĉambro antaŭ la fenestro. Ŝi rigardis tra la fenestro kaj silentis. Ŝia dekkvarjara frato Johano vidis ke ŝi silentas kaj demandis: "Pri kio vi pensas, Tina?" "Pri nenio " - respondis la knabino.

"Vi estas malsaĝa." - diris Johano, "ne estas eble pensi pri nenio."

"Certe, estas eble. " - rediris Tina - "Mi pensis pri la donaco kiun mi ricevis de vi por mia naskiĝtago."

Similajn aliajn tekstojn ĉiu instruisto povas mem inventi aŭ adapti uzante simplajn legaĵojn el diversaj libroj de rakontoj, fabeloj aŭ amuzaĵoj.



    4. Aldonoj    
(16)           (supren)

    http://miresperanto.com/biblioteko/zagreba_metodo/05.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/zagreba_metodo/05.htm

1. Listo de ĉiuj ekzistantaj instruiloj de la Zagreba Metodo    
(17)           (supren)

Baza lernolibro A-nivela de Zlatko Tišljar, Spomenka Štimec, Ivica Špoljarec kaj Roger Imbert kun kantoj de Claude Piron kaj artikolo "Esperanto kaj esperantistoj" de Nikola Rashich. Laŭ la kroatserba originalo en la 5-a eldono ekzistas adaptoj al la angla, germana, itala, hispana, portugala, hungara.malta, albana, kirunda kaj kataluna. Laŭ ne tute identaj antaŭaj eldonoj ekzistas la franca, la slovena, makedona kaj vjetnama. Diversaj multobligitaj formoj ekzistas en Sovetunio.

Aŭdkasedo de la samaj aŭtoroj kiel la lernolibro. Ĝi konsistas el enlegitaj ĉiuj 10 lecionoj de la baza lernolibro, demandoj kaj kantoj. Post ĉiu leciono troviĝas 12 demandaj frazoj direktitaj persone al la lernanto kaj teme nerilatantaj al la lecionaj tekstoj. La demandojn povas la lernanto hejme mem aŭskulti kaj provi al ili respondi. Do, tiu ĉi parto estas iuspeca instruisto transportebla hejmen kun kiu la lernanto povas hejme konversacii. Oni povas uzi ĉi tiujn demandojn ankaŭ en paraj konversacioj dum la instruhoroj mem. Post ĉiu para leciono troviĝas ankaŭ unu kanto. La aŭtoro de la unuaj tri kantoj (kaj de teksto kaj de muziko) estas Claude Piron kaj ilia teksto troviĝas presita en la baza lernolibro post la 12-a leciono. Sekvas populara Jugoslavia kanto "Mariana" kaj ĉehoslovaka popola kanto "Mariŝa". La tekstojn de ĉi tiuj du kantoj vi trovas ankaŭ inter la aldonoj en tiu ĉi instrukciaro, same kiel ĉiujn demandojn postlecionajn.

Bildstrio "Kiu estas Jozefo" kies scenaron verkis Claude Piron kaj desegnis Vjekoslav Ivezich. Ĝi estas farita kiel ekzerco post la dua, kvara kaj sesa lecionoj. Nome, la tekstoj en ĝia unua triono estas bazitaj je konoj el la unuaj du lecionoj, la tekstoj de la dua triono baziĝas je kono de la 4 lecionoj kaj la lasta triono baziĝas je la kono de 6 lecionoj en la lernolibro.

"Sentimulo" - romano de J.F. Cooper, adaptita de Roger Imbert estas legebla post la ellerno de la tuta baza lernolibro. Cento da novaj vortoj estas signitaj en la fino de la romano. Ĝin oni povas uzi kiel legaĵon post la baza kurso.

"Instrukciaro por kursgvidantoj" - jen la libreto en viaj manoj necesa por pli facila orientiĝo de la instruantoj kaj helpo por apartaj adaptnecesoj.

"Frekvencmorfemaro de parolata Esperanto" de Zlatko Tišljar estas libreto kiu prezentas al instruistoj kaj lingvistoj la sciencan fundamenton je kiu baziĝas la Zagreba Metodo. Tie vi trovos ĉiujn 1350 morfemojn laŭ la oftecrango kaj laŭ la alfabeta ordo el kiuj konsistis ĝenerala parolriĉeco de esperantistoj en Universala Kongreso de Lucerno kaj komentarion pri komputila esploro de la vortofteco.

Slipvortaro. Ĝi estas grava helpilo por rapidigi la lernadon de vortoj. Ĝi konsistas el 500 kartonetoj grandaj kiel diapozitiva bildeto sur kies unu flanko troviĝas esperanta vorto kaj sur la alia la nacilingva vorto. Bedaŭrinde, nun ni havas nur ankoraŭ kroatserban version. La aliaj estos farotaj se la tiulandaj eldonistoj mendos tion.

Serio de 6 duonhoraj video-filmoj uzeblaj kiel motivigiloj (oni povas prezenti ilin dumpaŭze aŭ fine de taga lernado), ĉar ilian kompletan tekston la gelernantoj ankoraŭ ne povas kompreni, sed ilia enhavo povas ilin ankoraŭ pli entuziasmigi. Temas pri unu filmo ĝenerale pri Esperanto kiel lingvo kaj kulturo, alia sur kiu estas teatra spektaklo, tria kun pupteatra spektaklo, kvara pri TEJO-kongreso en Zagrebo, kvina pri muziko en Esperanto (kantoj de pluraj kantistoj dum iliaj koncertoj), sesa pri naturbelaĵoj. La filmoj estas originalaj kaj ni kopias ilin nur se oni mendas. Daŭro de unuopaj filmoj estas inter 20 kaj 30 minutoj.

Video-filmo por informi pri funkciado de la Zagreba Metodo. 25-minuta filmo en kiu videblas ankaŭ praktika instruado al elementlernejaj infanoj kaj baze ĉiuj gravaj faktoj pri la metodo. Ĝi estas uzebla por informaj celoj ĉefe al esperantistoj kiuj ankoraŭ ne scias pri ĝi.

"Esperanto ne estas nur lingvo" de Spomenka Štimec kaj Nikola Rashich estas libreto por ripetekzerco post la baza kurso. Ĝi konsistas el 12 lecionoj, uzebla internacie. En ĝi ni ne instruas novan gramatikon sed enkondukas novan temaron pri E-movado kio necesigas enkondukon de 150 novaj vortoj. La lecionoj estas nur instigilo por diskutado, babilo kaj ripetado de la antaŭa scio. Ni rekomendas rapide prilabori kun la gelernantoj tiun libreton dum pliaj 12 horoj (eventuale eĉ 24 se temas pri infanoj) kaj nur tiam daŭrigi per la B-nivelo.

"Lernolibro B". Kun la helpo de instruisto ĝi estas uzebla ankaŭ internacie kvankam la vortoj estas klarigitaj nur kroatserbe. La gramatikaj klarigoj estas dulingvaj (en Esperanto kaj la kroatserba). Ĝi konsistas ankaŭ el 12 lecionoj en kiuj oni finlernas la restantan gramatikon, lernas novajn 300 vortojn kaj jam komencas legi originalajn tekstojn de E-literaturo samkiel tradukitajn tekstojn el tre diversaj naciaj literaturoj. Por ĝin instrui necesas baze pliaj 24 horoj por plenkreskuloj, respektive 36 horoj por infanoj.

2. Solvoj de ekzercoj A) el la baza lernolibro (demandofrazoj)    
(18)       (supren)

Leciono 1
1. Kiu estas via amikino?
2. Ĉu via amikino Ana nun skribas en la ĉambro?
3. Ĉu amiko de via patro laboras en hotelo?
4. Kio estas sur la labortablo en nia ĉambro?
5. Ĉu Esperanto-lernolibro estas sur via tablo?

Leciono 2
1. Kia estis via malnova domo?
2. Kiujn librojn vi legis kaj ĉu ili estas bonaj?
3. Kion Ana kaj Marko faris en malgranda ĉambro de Marko?
4. Ĉu vi ŝatas legi librojn pri amo?
5. Kiu iros kun vi al via domo?
6. Kiaj estas la okuloj de via amikino?

Leciono 3
1. Ĉu kelneroj en grandaj hoteloj komprenas multajn lingvojn?
2. Ĉu vi scias, ĉu Ana ŝatas la novan kanton pri malriĉulo kaj belulino?
3. Kie vi vidis maljunulon kaj junulon kiuj portis grandan tablon, mi serĉas ilin longe?
4. Kiel okazis ke vi denove venis al ni sen gefratoj?
5. Ĉu per la nova lernolibro vi povas sufiĉe rapide lerni Esperanton, aŭ ĉu estas malfacile al vi?

Leciono 4
1. Kiam mi revidos vin?
2. Kiom longe vi lernas la Internacian Lingvon?
3. Kie estas mia nova libro kun fotoj?
4. Kien vi iros post la manĝo?
5. Ĉu oni povas fermi la pordon de la ĉambro se estos malvarme?
6. Kiom longe vi koleras, se oni prenas de vi multan monon?

Leciono 5
1. Ĉu vi povas trankvile lerni dum iu gaje kantas?
2. Kiu scias kiam kaj kie ni revidos nin?
3. Kioma horo estas?
4. Ĉu iu helpis al vi malfermi la pordon de la malnova domo?
5. Kial vi ne havas tempon aŭskulti min pli longe?

Leciono 6
1. Ĉu vi deziras ke mi hodiaŭ montru al vi la plej novan libron pri infanmalsanoj?
2. Kion vi deziras morgaŭ por la matenmanĝo?
3. Ĉu vi scias kiam venos Marko, ĉu je la kvina aŭ je la oka horo?
4. Kiam vi rimarkis ke la tuta familio nomas min bonulo?
5. Ĉu al vi utilis la libreto kiun mi antaŭhieraŭ sendis al vi?

Leciono 7
1. Ĉu baldaŭ oni malfermos la novan poŝtejon en via strato, kiun vi atendis pli ol du jarojn?
2. Ĉu vi deziras ke mi montru al vi mian plej karan foton?
3. Kie vi aĉetis ĉi tiun vestaĵon?
4. Kien vi iros dimanĉon, se estos suna tago?
5. Ĉu via frato estas malgaja aŭ kolera, la tutan tagon li nek ekridis nek ekkantis kun ni?
6. Kien vi metis la akvon kiun vi mem alportis?

Leciono 8
1. Kiu purigos la kuirejon post la tagmanĝo?
2. Kion vi deziras trinki, ĉu teon, iom da kafo, glason da akvo, aŭ ĉu vi deziras nenion?
3. Pro kio vi tiel subite decidis renovigi vian ĉambreton kaj aĉeti kelkajn multekostajn librojn?
4. Kien vi metis purajn glasojn por vino?
5. Kontraŭ kiu ludis via sporta klubo antaŭ du semajnoj?
6. Ĉu vi ofte vidas la policiston, kiu loĝas en la loĝejo super la via?

Leciono 9
1. Kio povus plej multe ĝojigi viajn gepatrojn?
2. Se vi almenaŭ volus post la lernado kun mi iri al la urbo!
3. Kien vi dezirus vojaĝi se vi havus sufiĉe da mono kaj tempo?
4. Ĉu vi planas per aŭto vojaĝi al Parizo, ĉu ne ŝajnas al vi ke multe pli bone estas veturi per vagonaro?
5. Kial la samajn ideojn diversaj homoj klarigas diversmaniere?

Leciono 10
1. Ĉu amikeco feliĉigas vin pli ol la amo?
2. Kiom ofte vi skribas leterojn al viaj amikinoj en Italio kaj Etiopio?
3. Ĉu ŝanĝiĝis la rilato inter vi kaj via instruisto, aŭ ĉu ĝi restis la sama?
4. Ĉu vi nun jam sufiĉe bone scias Esperanton, tiel ke vi povas mem uzi ĝin?

3. Solvoj de B) ekzercoj en la baza lernolibro (Kompletigu la frazojn)  
(19)  (supren)

Leciono 1
1. En la ĉambro estas Marko (Ana, mi, vi...)
2. Marko (li, mi...) sidas sur seĝo.
3. Instruisto instruas. Laboristo laboras. Lernanto lernas.
4. Marko kaj Ivo estas lernantoj kaj sportistoj.
5. La patro de Marko estas instruisto.
6. La seĝo estas en la ĉambro.
7. La libro estas lia.
8. Mia nomo estas.....

Leciono 2
1. Marko havas amikon kaj amikinon.
2. Li kuiras kafon kaj ili trinkas ĝin en nia hejmo.
3. Ili iras al la hotelo.
4. Ŝi vidas ke Marko amas ŝin.
5. Ili havas facilajn lernolibrojn.

Leciono 3
1. Mia amiko skribas multe.
2. Bela kelnerino estas belulino.
3. Ni havas multajn belajn aferojn.
4. Ni kune lernas en lernejo.
5. Miaj gepatroj manĝas en manĝejo.
6. La kuko estas manĝebla.

Leciono 4 1. Ana kaj Marko iris tra la strato.
2. Ili venis al kafejo, iris al tablo kaj vidis la patron sidi sur seĝo.
3. Ana metis tri kukojn sur seĝon.
4. Ŝi remetis poste la kukojn sur la tablon.

Leciono 5
1. Dankon, sinjoro. Ne dankinde.
2. Horo estas mallonga, tago estas pli longa, monato estas la plej longa.
3. Mi legas pli multajn librojn ol mia amiko.
4. Mi sendis al mia amiko longajn leterojn dum (kiam) li estis en Tokio.
5. La libro estas leginda.

Leciono 6
1. La gepatroj ĉiam deziras, ke ni lernu multege.
2. Mia amiko deziras, ke mi iru kanti kun li.
3. La patro volas ke lia infano manĝu kukon, kiu estas sur la tablo.
4. Ni loĝas en malgranda ĉambreto.
5. Mi fariĝis maltrankvila, kiam mi vidis vin.
6. Ĉiuj rimarkis ke ŝi estas belega.

Leciono 7
1. Li trinkis rapidege sian matenan trinkaĵon por frue veni al la lernejo.
2. Mi ankoraŭ ne aŭdis novaĵon.
3. En tiu momento Marko ekkriis.
4. Knabo kiu ne ŝatas aliajn geknabojn havas nek amikojn nek amikinojn.

Leciono 8
1. Ni ordigis ĉion kaj transdonis al ili.
2. Mi petas glason da kafo kaj iom da akvo.
3. Doloris lin la kapo. Li malsaniĝis.
4. La knabino ŝatas esti bela kaj pro tio ŝi beligas sian vizaĝon.
5. Tiu knabaĉo agis malbone kaj plorigis la knabinon.
6. Hieraŭ aperis kelkaj sovaĝaj bestoj. Homoj mortigis ilin.

Leciono 9
1. Se mi havus tiom da mono kiom da tempo, mi vojaĝadus ĉirkaŭ la mondo.
2. En ĉiu vortaro mankas kelkaj vortoj.
3. Homo kiu longe rakontadas ĉe la manĝotablo, restos malsata.
4. Li devis atenti kaj ne rajtis longe resti ekstere en pluvo. Tial li malvarmumis.
5. Li havas sian klaran ideon, sed li kredos ĉion, kion vi diros, kvazaŭ vi estus lia edzino.

Leciono 10
1. En juneco oni havas ankaŭ belecon.
2. Malsimplajn laborojn ĉefoj devus plisimpligi.
3. En tiu aĝo li jam fariĝis klubano de sporta klubo.
4. Monon oni metas en monujon.
5. Sekvu la ekzemplon de la bonaj familianoj.

4. Demandoj surkasede post la lecionoj:    
(20)           (supren)

Leciono 1
1. Ĉu via patrino estas instruistino?
2. Ĉu la patrino de via amikino nun laboras?
3. Ĉu la patro de via amiko estas esperantisto?
4. Kiuj paperoj estas viaj?
5. Kiu lernas kaj sidas en via ĉambro?
6. Kiuj estas viaj amikinoj?
7. Ĉu la nomo de via amiko estas Johano?
8. Ĉu vi skribas sur via tablo?
9. Kio estas vi?
10. Ĉu via patro estas instruisto?
11. Ĉu libro de via patrino estas en via ĉambro?
12. Kio estas sur via tablo?

Leciono 2
1. Kion vi faras nun?
2. Kian kafon vi ŝatas, varman aŭ malvarman?
3. Kiajn okulojn havas via amikino?
4. Kiu amas kiun?
5. Kian hejmon havas via bona amiko?
6. Kiun vi povis vidi en granda hotelo?
7. Al kiu vi volis paroli pri via mono?
8. Ĉu vi ŝatas doni multan monon al viaj geamikoj?
9. Ĉu vi venos al la hejmo de via amiko?
10. Kiu donis al vi monon?
11. Kian demandon vi faris al via frato?
12..Ĉu vi volas lerni kun hotelisto?

Leciono 3
1. Ĉu vi havas sufiĉan monon?
2. Kie vi longe parolas post Esperanto-kurso?
3. Ĉu vi havas mil dolarojn en banko?
4. Per kia voĉo vi parolas?
5. Kie vi parolis longe?
6. Kiel vi kantas en la lernejo?
7. Kiuj viaj amikoj povas multe paroli pri lingvoj?
8. Kion vi scias fari en via kuirejo?
9. Kion vi manĝis en la restoracio?
10. Ĉu ŝia domo estas en via strato?
11. Kie estas malnova trinkejo?
12. Kiel vi komprenas la diron de via instruisto?

Leciono 4
1. Ĉu vi ŝatas legi leterojn de aliaj?
2. Ĉu oni trinkas bonan kafon en via kafejo?
3. Ĉu vi fariĝas ruĝa kiam vi koleras?
4. Kiam vi aŭdos la tutan lecionon, ĉu vi fariĝos trankvila?
5. Kiom multaj viaj geamikoj havas vian foton?
6. Kien vi iros post la leciono?
7. Kiam vi revenis el la lernejo?
8. Kiun pordon vi devas malfermi, kiam vi volas manĝi?
9. Kiam vi ricevis leteron de via fratino?
10. Kien iris du poŝtistoj kiujn vi vidis sur la strato?
11. Ĉu vi volas montri al mi ŝian foton?
12. Kien oni metas librojn kiam oni ne plu legas ilin?

Leciono 5
1. Kiu libro estas via plej multekosta libro?
2. Kial vi aĉetis ĝin?
3. Ĉu vi havas pli multajn problemojn kun viaj gepatroj aŭ kun Esperanto?
4. Kio plej multe malplaĉas al vi en la nuno?
5. Kial via amikino neniam havas sufiĉan tempon?
6. Kial vi sendis al mi la libron?
7. Kiu estas pli bona fotisto: ĉu vi aŭ via plej bona amiko?
8. De kiu vi ricevis tiun grandan libron?
9. Kiam estis la plej bela tempo de via vivo?
10. Kie oni povas aĉeti bonan seĝon?
11. Kiujn aŭtojn vi ŝatas rigardi en tiu ĉi strato?
12. Kial vi vendis vian plej belan tablon?

Leciono 6
1. Je kioma horo venis viaj geamikoj al via domo?
2. Ĉu vi rimarkis ke la doktoro estas terura burokrato?
3. Kiu estas via plej kara amiko?
4. Kio estas la plej necesa en la vivo?
5. Ĉu hieraŭ en via lando oni rimarkis sateliton?
6. Kiel vi fartas nun?
7. Kiel nomiĝas tiu doktoro kiu venis helpi al vi?
8. Kiam vi rimarkis ke vi estas malsana?
9. Kial vi deziras ke multaj personoj vidu vin?
10. Kion vi pensas pri veturo al malproksima lando?
11. Ĉu vi volas helpi al aliaj personoj?
12. Kion vi pensas, kiam vokas vin policisto?

Leciono 7
1. Ĉu vi mem legis la libron?
2. Kiu aŭdis la tutan novaĵon?
3. Kial vi nek skribis nek telefonis al via maljuna patrino?
4. Kial vi ekridis post tiu novaĵo?
5. En kiu tago vi ricevis tiun poŝtaĵon?
6. Kiel vi eksciis pri Esperanto?
7. Kiujn geknabojn vi memoras kiam vi ekpensas pri la antaŭaj tempoj?
8. Kiun vi atendos morgaŭ?
9. Kian akvon oni devas trinki se oni volas resti sana?
10. Kiam vi foriros al via poŝtejo?
11. Ĉu vi mem povas fari novan aŭton?
12. Kie loĝas tiu familio kiun vi atendis dimanĉon?

Leciono 8
1. Kiu purigis la domon?
2. Ĉu tiu informo dolorigis vin?
3. Kiu aperigis la novaĵon en la radio?
4. Ĉu vi transigis la monon al la banko aŭ ĉu la mono restis ĉe vi?
5. Kiom da glasoj da vino povas trinki forta homo?
6. Kiu ordigis la ĉambron en kiu vi loĝas?
7. Kiu purigas la stratojn post kiam ili malpuriĝas?
8. Kiom ofte vi ricevas leterojn?
9. Kie vi sentas doloron?
10. Kiun timigis la hundo antaŭ kelkaj tagoj?
11. Kiom da jaroj vi havas?
12. Kion vi sentas kiam vi trinkas vinaĉon?

Leciono 9
1. Ĉu mono aŭ sano mankas al vi?
2. Kial vi ne rajtas veni kun mi?
3. Nekredeble, ĉu vi tion ne sciis?
4. Kial vi kredis nek min nek lin, kiam mi diris al vi la novaĵon?
5. Rakontu al mi pri viaj planoj?
6. Ĉu vi kredus al viaj geonkloj, se ili dirus, ke morgaŭ vi veturos al Havajo?
7. Kien vi vojaĝis per vagonaro?
8. Kiajn ideojn vi rakontus al la prezidanto de via lando?
9. Kiom da vortaroj vi havas en via hejmo?
10. Kiam vi sunumas, ĉu vi estas feliĉa?
11. Kiamaniere vi povas kontraŭagi la malpurigon de arbaroj?
12. Kie estas la domo de via kara amiko?

Leciono 10
1. Ĉu vi ŝatus revidi viajn familianojn?
2. Kial vi ne realigis viajn planojn?
3. Ĉu vi ne vidis ke ĉio ŝanĝiĝis?
4. Kie troviĝas tiu urbeto?
5. Ĉu homoj en ĉiu aĝo same sentas la belecon de la vivo?
6. Kien vi iros ekskursi dimanĉon?
7. Kiu proponis al vi iam supreniri la pomujon?
8. Kie en via urbo eblas ŝanĝi monon?
9. Kial iuj amerikanoj ne sekvas la proponojn de sia prezidanto?
10. Kion vi opinias pri universaleco de Esperanto?
11. Kiom da lakto troviĝas en via laktujo?
12. Kiam vi naskiĝis kaj en kiu urbo?

5. Tekstoj de du kantoj surkasedaj neaperigitaj en la lernolibro:    
(21)       (supren)

MARIANA

Estis, estis bela maja nokto,
Mariana volis veni al nia rendevu'.

Ho, Mariana, dolĉa, eta, Mariana,
atendos mi nun vin ĝis frumaten'.

Pasis, pasis jam la noktomezo,
Mariana ne alvenis
al nia rendevu'.

Vane, vane floras majaj floroj,
Mariana ne alvenis
al nia rendevu'.


MARIŜA

Ĉiuj knaboj kaj knabinoj amas sin,
nur neniu junuleto amas min.

Mariŝa, kisu min, sen peto al patrin',
ŝi juna same faris, pri kisoj ne avaris.

Batas panjo, batas panjo, batas min,
ke mi amas, ke mi kisas, knabo, vin.

Sidas panjo, sidas panjo sur kortet',
kaj mi estas en kamero kun knabet'.


Skema superrigardo de ekspresaj kursoj laŭ la ZM    
(22)           (supren)

Alklaku  por pligrandigi (158 KB)   Alia versio



    5. Pliaj diverstipaj ekzercoj kaj ludoj    
(23)           (supren)

    http://miresperanto.com/biblioteko/zagreba_metodo/06.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/zagreba_metodo/06.htm

En ĉi tiu ĉapitro ni prezentas diversajn ekzercojn kiuj povas esti uzataj laŭbezone kaj laŭ prijuĝo de la instruanto, ĉu pro tio ke la situacio estas specifa, ĉu pro tio ke la instruisto decidis plilongigi la instrutempon. Eventuale ĉi tiuj ekzercoj povas esti ankaŭ hejmaj taskoj. Mi disaranĝis ilin laŭ la lecionoj, tamen pluraj el ili ne nepre devas esti ĝuste en la koncerna leciono, speciale ne la ludoj, skribaj verkaĵoj aŭ individuaj monologoj je koncerna temo. Ankaŭ la facilaj legotekstoj ne devas esti ĝuste en la koncerna leciono, ĉar ĉiuj estas faritaj tiel ke ili legeblas kiam ajn post la sesa leciono. En la kazo ke oni decidas post la tute prilaborita lernolibro refoje ripeti ĝin (kaj tio rekomendeblas en elementaj lernejoj), oni povas uzi ĝuste ĉi tiujn ekzercojn. - La priskriban parton de diversaj taskoj kaj ekzercoj la instruisto devas unue traduki nacilingven, multobligi ĝin kaj tiel prezenti al la gelernantoj por solvado.

- La samo validas por ekzercoj "Traduku al Esperanto". Do, la instruisto unue traduku tiujn tekstojn nacilingven, multobligu ilin kaj uzu kiel ekzercojn.

- La ludojn la instruisto klarigu kaj gvidu.

- La ekzercoj de la tipo "Kompletigu la frazojn" estas nur multobligendaj kaj la gelernantoj plenigu nur la mankantajn lokojn. - Se vi decidiĝas por la ekzerco: "Skribu verketon", ni rekomendas uzi minimume 30 minutojn por tio kaj postuli ke ĉiu lernanto skribu minimume 10 frazojn. La plej bona maniero estas paralele kun tiu tasko apliki ankaŭ individuajn monologojn je alia difinita temo. Ekz. se la klaso konsistas el 15 lernantoj kaj oni disponas pri 45-minuta lerneja horo, ĉiu lernanto laŭvice povas paroli antaŭ la instruisto dum 3 minutoj je la temo ekz: "Mia amiko" kaj samtempe dum ĉiuj 45 minutoj la tuta klaso verkas eseeton je la temo "Kiu estas mia granda problemo".

1. Rekomendeblaj temoj por la monologoj antaŭ la instruisto:    
(24)           (supren)
1. Mia instruisto
2. Miaj geamikoj
3. Kiun sporton mi ŝatas
4. Kion mi rigardis en la televido
5. La amo
6. Mia plej bona amiko
7. Miaj gefratoj
8. Kiel mi ludas
9. Mia lando
10. Mia najbaro
11. Mia urbo
12. Filmo kiun mi vidis k.t.p.

2. Rekomendeblaj temoj por verkaĵetoj:    
(25)           (supren)
1. Mia plej granda problemo
2. Kial homo vivas
3. Kio estas nacio
4. Kio estas rasismo
5. Kio estas dio (religio)
6. Mi
7. Kial mi lernas Esperanton?
8. Kio estas en la kosmo
9. Kio estas la geedziĝo
10. Kion mi (ne) ŝatas en mia lando (urbo) k.t.p.



3. Tradukekzercoj, ludoj, facilaj legotekstoj laŭ la lecionoj    
(26)           (supren)

UNUA LECIONO

1. El la prezentitaj vortoj kaj afiksoj uzante la tutan gramatikon el la unua leciono kunmetu laŭeble multajn senc-havajn frazojn tiel ke en neniu frazo aperu unusama vorto pli ol du fojojn: AMIKO, ĈAMBRO, ESTI, LERNI, LABORI, SEĜO, PATRO, NE, JES, MI VI, EN, SUR, KAJ.

2. Faru el la vortoj kaj gramatiko de la unua leciono kiel eble plej longan senc-havan frazon.

DUA LECIONO

1. El la prezentitaj vortoj kaj afiksoj kaj la gramatiko lernita en la unua kaj dua leciono faru laŭeble multajn senc-havajn frazojn tiel ke neniu vorto rajtas esti en unu sama frazo pli ol du fojojn: ESTI, POVI, VOLI, VIDI, MI, VI, ŜI, KE, KAJ, AL, DE, SIDI, AŬTOBUSO, VETURI, AMIKO, MANĜI, ZAGREBO, SUR, EN. Skribu nacilingvan signifon de la vortoj tiel kreitaj.

2. Kompletigu la jenajn frazojn:
a) Li vidas nov... amik...
b) Mi vidas, vi vidis, li vid...
c) Fratoj iras ... ni. Fratinoj iras ... ili.
d) Patro estas bon... Gepatroj estas bon...
e) Marko havas tri amik... Ana havas amikin...
f) Ni rigardos ni... jun... gepatr...

3. Traduku el via nacia lingvo al Esperanto (unue la instruisto traduku la subajn frazojn al la nacia lingvo):

a) Li faris longan demandon kaj ŝi mallonge respondis. Nur bonajn vinojn ili trinkis hejme, sed ne venis geamikoj, kaj ili legis librojn. Kiu povis vidi lin, havis bonajn okulojn.

b) Ni volas havi grandan domon, sed ni ne havas monon. Ŝi amas lin kaj ŝi rigardos lin ankaŭ en la fabriko. Ili ŝatis rigardi mian ĉambron, kaj paroli pri malfacilaj demandoj.

c) Ĉu vi povas vidi, kion mi vidas? La instruisto volis demandi junan lernanton pri lia maljuna frato, sed li ne povis. La patrino parolos kun la patro kaj mia frato, kiuj povos iri al la parko.

d) La malbona lernantino povas kuiri tre bonan kafon. Ili diris al la fratino de Petro ke ŝi ne venis al la hotelo. En liaj okuloj mi vidis amon al la mono.

e) Malvarma rigardo kaj malamo estis en ŝiaj grandaj okuloj. La libro en kiu vi povis legi pri mia laboro, estis sur la skribotablo. La gepatroj ne volis trinki malbonan vinon kun la kelneroj.

TRIA LECIONO

1. Kompletigu la jenajn frazojn:
a) Belulo, bonulo, grand...ino.
b) Hi lernis en.......ejo. Ni manĝis en......ejo. Ŝi trinkis en........ejo.
c) Venu! Iru! Ni sid..!
d) Bel... knabino bel... kantas.
e) Bon... rigardis la knabo grand... instruist...
f) Li komprenis.....kio ŝi skribis.
g) Vi venis .... amiko.

2. Ludu ludon de adjektivoj.

Klarigo: La instruisto povas elpensi iun ajn 10-frazan tekston en kiu estos menciataj personoj kaj situacioj konataj al la kursanoj kaj en ĉiu frazo lasos liberan lokon antaŭ iu substantivo por enmeti adjektivon. Tiun tekston la gelernantoj ne konos. La tasko al ili estas elpensi 10 diversajn adjektivojn (ĉiu aparte) kaj skribi laŭvice sur papereton. Poste la instruisto transprenas de la gelernantoj la paperetojn kun la 10 adjektivoj kaj laŭte legas la tekston de li skribitan enmetante la adjektivojn laŭvice en la malplenajn lokojn. Ekz. la teksto elpensita povus teksti jene:

"Nia ...... instruisto instruas nin. En nia ....... ĉambro sidas ......... gelernantoj kaj lernas. Ni ŝatas........direktoron de nia........lernejo kaj ni diras al li ....... parolojn......... amikino Ana skribis ....... leteron al ...... amiko Marko."

3. Traduku el la nacia lingvo en Esperanton:

a) Kion ŝatas lerni via fratino kiu havas belajn, grandajn okulojn? Ĉu la riĉuloj povas kompreni ke la loko kie ili povas multe manĝi ne estas en nia strato? Post longa laboro fortuloj fine vidis ke la malamikoj venos antaŭ fino de la laboro.

b) Kiel kanti sufiĉe forte? Ne estis sufiĉa loko en la kinejo kie ili volis rigardi la filmon. La portebla televidaparato ne estis en la ĉambro kiam okazis la eksplodo.

c) Sen scio vi ne povas esti riĉulo. En kuirejo sur la tablo mi vidis malvarman, trinkeblan sukon. Trinkejoj kaj manĝejoj en tiu strato estis multaj kaj ni povis vidi multajn ĝojulojn.

d) Portu rapide viajn librojn al alia sinjoro. Rigardu mian vizaĝon! Sen scio la homoj ne povas progresi, sed kompreno de la lingvo Esperanto donos al ili la scion.

e) Ĉu la manĝo estis manĝebla? Kantu bele kaj longe al ŝi, ŝi certe poste amos vin. La vizaĝo de la lernanto kaj la voĉo de la lernantino estis tre belaj. De kie venas kelneroj kiuj ne komprenas aliajn lingvojn?

f) Serĉu tra la stratoj, eble vi trovos vian amikinon. Ŝia voĉo estis bela, sed sur ŝia vizaĝo estis malĝojo. Parolu al mi pri viaj geamikoj kiujn vi ne povis vidi post la lernejaj tagoj.


KVARA LECIONO

1. Faru kiel eble plej grandan nombron da vortoj el radikoj MANĜ kaj RIĈ, finaĵoj O, A, I kaj afiksoj MAL, GE, UL, EJ, IN, RE. Ekz: (manĝulo, riĉmanĝo, riĉulino, manĝriĉa, malriĉi...)

2. Ludu la faldludon. Jen la klarigo: Ĉiuj kursanoj sidiĝas en rondo kaj ĉiu havas unu malplenan paperpecon kaj krajonon. La instruisto klarigu al ili ke ili devas imagi unu homparon (viron kaj virinon) kiuj estas konataj al ĉiuj kursanoj kaj kiam li starigos demandojn ili skribe respondos pensante ĉiam pri sia paro. Poste la instruisto demandas: KIU ESTAS LI? La gekursanoj skribas la nomon de la viro kiun ĉiu el ili havas en la imago sur la supron de la papero kaj faldas la paperon tiel ke la nomo ne vidiĝu. Tiam li donas la paperon al sia dekstra najbaro. Kiam ĉiuj transdonis siajn paperojn al la dekstra najbaro, la instruisto demandas: KIU ESTAS ŜI? Ili ĉiuj skribas la nomon de la imagita virino sur la papero sub la faldaĵo kaj refaldas tiel ke ĝi ne vidiĝu kaj denove transdonas al sia dekstra najbaro. Laŭ la sama procedo ili respondas kaj plu donas siajn paperojn al jenaj pluaj demandoj: 3. KIE ILI KUNVENAS? 4. KION LI DIRAS AL ŜI? 5. KION ŜI RESPONDAS? 6. KION ILI FARAS? 7. KIO OKAZIS POSTE? Tiam la instruisto kolektas ĉiujn falditajn paperojn kaj malrapide legas laŭte ĉiujn unu post la alia al la gekursanoj. La tiel intermiksitaj respondoj estas tre ridindaj kaj amuzas la gelernantojn.

3. Traduku el la nacia lingvo en Esperanton:

a) Kiam falis la aferoj sur la straton, ŝi fariĝis malĝoja. Kiel multajn leterojn ricevis la amiko de mia patrino! Mi devas diri ke via trankvila instruisto ne scias bone instrui.

b) Kiam vi staras sola en la ĉambro, vi povas forte paroli. Ili aŭskultis belan muzikon, fermis la okulojn kaj ne plu koleris. Mi prenos mian monon kaj mi povos iri al aliaj landoj.

c) Montru al ili viajn manojn kaj ili scios ke vi estas tre forta. Ĉu inter ni sidas mallaboruloj? La pordo antaŭ mi devis fali. Kien vi metis mian mallongan pantalonon?

d) La gesinjoroj iris en la ĉambron, fermis la pordon kaj montris la foton. Kiom longe vi devis sidi en la kafejo antaŭ lia reveno? Ili povis paroli pri vera amo, sed ili ne sciis kio ĝi estas.

e) Kiam mi vidis la lastajn dek ses fotojn, mia amikino fermis la albumon. Li koleris kaj en la manon li metis la leteron kiun alportis la granda poŝtisto per biciklo. Reprenu viajn librojn kaj sciu ke mi ne volas vidi vin plu.

f) La piedoj de la patro estis longaj kaj li ne povis facile iri. Staru trankvile 35 minutojn kaj manĝu kukojn. Ĉu la lernanto povis mem fermi sin en la ĉambron?


KVINA LECIONO

1. Skribu nacilingvan tradukon por la kombinaĵoj:

 
 
 
   
kiun  
kian
kion
kien
kiujn  
kiajn
 
 
kiuj  
kiaj
 
 
de kiu
de kia
de kio
de kiam
al kiu  
al kia
 
 
pri kiu
pri kia
 
 

2. Faru kiel eble plej grandan nombron da frazoj kombinante prepoziciojn kaj korelativojn en la malplena loko de la frazo:

MI VOLAS IRI......................

(Ekz. Mi volas iri al iu. Mi volas iri sen iuj. Mi volas iri al neniu. Mi volas iri kun ĉiuj....)

3. Traduku el la nacia lingvo en Esperanton!

a) Sur iu stacio li forgesis ĉiujn siajn aferojn. Tion oni neniam povis bedaŭri. En tiu loko la gesinjoroj komencis paroli pri iuj aŭtoj.

b) Tiam li parolis pri iuj lecionoj kiujn li malbone komprenis. Ĉie en la domo oni povis vidi iujn malplaĉajn librojn. En kiu strato vi ĉiam aĉetas tiujn multekostajn librojn?

c) Tie estis gesinjoroj kiujn vi certe ne povas foti. Oni sendis min al ĉiuj miaj amikoj, sed mi veturis nur al la plej bona. Aferojn, kiujn vi volis vendi, metu en mian hejmon kaj iru labori.

d) Neniu demandis min ĉu plaĉas al mi tiu ĉi filmo. Ĉu tion vi sciis antaŭ ol vi venis en la vendejon? Helpi en ĉio siajn gepatrojn estas devo de ĉiuj gejunuloj.

e) Ŝi aŭskultis ĉiujn amikojn sed ne estis certa kion ŝi aŭdis. En monato majo ĉiuj sinjoroj ŝatas kanti amkantojn, kaj la sinjorinoj tiam nur aŭskultas. Kiom longan aŭton aĉetis tiu ĉi sinjoro?

f) Iu malfermis la pordon kaj neniu en la ĉambro povis vidi kiel rapide eniris la ulo kun la masko. Ĉu neniu komencos legi pri tiu malbonulo? Tiu ĉi vagono certe estas pli plena ol ĉiuj aliaj.


SESA LECIONO

1. Traduku nacilingven kaj skribu en la tabelon la signifojn de kombinoj inter la vertikale skribitaj prepozicioj kaj la horizontale skribitaj korelativaj vortoj:

                  ĉiu     iuj     nenia     tiu     ĉiuj     tio
    ĝis
    por
    post
    per
    antaŭ

(ekz. por la kroatserblingvaj lernantoj: ĝis ĉiu = do tog, ĝis iuj = do nekih ktp)

2. Ludu la ludon "Strangaj frazoj". Jen la klarigo:

La gekursanoj formas rondon. Unue ĉiu el ili laŭvice diras iun vorton, plej bone substantivon. Poste unu el ili diras tutan frazon en kiu estas lia substantivo. Tiam laŭvice ĉiuj devas diri la saman frazon sed en la loko de substantivo devas esti la vorto kiun komence diris la koncerna persono. Kiam ĉiuj diris tiun frazon, la dua persono diras frazon kun sia substantivo, kaj ĉiuj tiam devas diri ĉi tiun frazon sed enmetante siajn substantivojn kaj tiel plu. Ekz. estas 4 personoj. La unua diras: KRAJONO, la dua: LEONO, la tria: FLORO kaj la kvara: AMIKINO ANA. Nun la unua diras la frazon kun sia vorto: MI SKRIBAS PER KRAJONO. La dua devas diri: MI SKRIBAS PER LEONO. La tria: MI SKRIBAS PER FLORO. Kaj la kvara: MI SKRIBAS PER AMIKINO ANA. Poste la dua diras sian frazon: LEONO MANĜAS VIN. Sekvas la alia: FLORO MANĜAS VIN. La tria: AMIKINO ANA MANĜAS VIN. Kaj la kvara: KRAJONO MANĜAS VIN. Kaj tiel plu.

3. Traduku el la nacia lingvo al Esperanto:

a) Ni ĉiam legis pli rapide ol gelernantoj el la dua klaso, kiuj estis la plej bonaj en matematiko. Tiajn aŭtomobilojn deziris nur malriĉuloj. lu sinjoro legis nelegindajn librojn, dum ni ĉi tie aŭskultis ĉian muzikon.

b) Ni iam bedaŭris pro la malnovaj, pli bonaj tempoj, dum niaj geamikoj helpis al ni forgesi malfacilajn tagojn de la nuntempo. Tial ni ne povis aŭskulti tiujn junulinojn kiuj kantis pli bele ol radio. Ni vendus ankaŭ la aŭton, sed, bedaŭrinde, ni ne havis ĝin.

c) Tial mi ekiris en la lernejon kun tia deziro jam je la unua horo, kiam mi ekvidis iun sinjoron. Plej multe mi ŝatis tiun aŭton kiun iuj junuloj forgesis sur la strato. Mi kantis ĉiun tagon kaj mi parolis kun neniu.

d) La plej kara por mi estis tiu kanto kiun ni aŭskultis en parko, ĉar tiam la atmosfero estis tiel romantika. Mi rigardis lin iom da tempo kiam li ekstaris kaj ekiris al tiu tablo. Tie rigardis nin ĉiuj maljunulinoj de alia tablo.


SEPA LECIONO

1. Faru laŭeble multajn vortojn el la jenaj radikoj kaj afiksoj: NOKT, FRU, KUR, EK, RE, IĜ, AĴ, EG, ET, EJ, IST. Skribu la nacilingvan signifon de la tiel kreitaj vortoj.

2. Legu facilan legaĵon kaj klopodu kompreni:

a) Johano havis sep jarojn. Li ŝatis ludi en malpuraĵoj, sed lia patrino estis malĝoja pro tio. Li ĉiam estis malpura kaj malbelis liaj vestoj. Iun matenon li venis hejmen de la rivero. Liaj piedoj estis tre malpuraj. Lia patrino vidis tion kaj diris: "Iru supren en la lavejon kaj lavu la piedojn." Johano iris supren. Dek minutojn post tio lia patrino demandis: "Ĉu viaj piedoj estas puraj?" "Ne", respondis Johano "sed ĉiuj viŝtukoj nun estas malpuraj." (nekonataj vortoj: RIVERO, SUPRE, LAVI, VIŜTUKO)

b) Du junaj virinoj estis najbarinoj, sed ili ne ŝatis unu la alian. Iun tagon unu el ili vizitis la alian. Ili trinkis kafon kaj tiam ili parolis pri beboj. Post ioma tempo la unua virino iris al la tablo kaj portis foton sur kiu oni povis vidi junan virinon kun tre bela bebo. Ŝi diris: "Vidu tion. Tio estis mi antaŭ dudek du jaroj." La alia virino rigardis al la foto mallonge kaj rediris: "Ho! Kaj kiu, do, estas tiu ĉi bebo?"

(nekonataj vortoj: VIRINO, NAJBARINO, BEBO, VIZITI)

3. Traduku el nacia lingvo al Esperanto:

a) Ĉiuj infanoj rigardas iujn malbonajn filmojn. Miaj geamikoj nenie kaj neniam povas ricevi tiujn fotojn. Vi vivas en iuj dometoj, kiuj ne estas belaj.

b) Ĉiu povis veni en tiujn hotelojn, en kiuj neniam estis iuj malbonaj gastoj. Ni venis ĉiun fojon, sed ĉio kion ni vidis estis neniel interesa.

c) Ĉiun tagon iu iras en lernejon kun siaj geamikoj. Ni neniam rigardis tiun filmon kiun ni tre deziris vidi.

d) Ĉiaj junulinoj iras en tiujn lernejojn, en kiuj neniu scias bone ĉiujn lernobjektojn. Iuj aŭtomobiloj veturas ĉiam rapide, kaj iuj aliaj neniam.

e) Neniu estas ĝoja kiam iu deziras preni de li ĉiujn tiujn interesajn aferojn. Iuj knaboj en tiu lernejo malbone lernis, kaj neniu estis bonega.


OKA LECIONO

1. Traduku el Esperanto al via nacia lingvo jenajn kombinaĵojn de prepozicioj kun korelativaj vortoj:

DE KIU, KIUN, DE KIUJ, AL NENIU, PRI ĈIUJ, SEN TIO, AL NENIO, DE ĈIUJ, AL IO, KUN TIO, ĈIUJN, KUN IUJ, KUN ĈIO, KUN ĈIAJ, AL NENIA, PRI KIUJ, SEN KIUJ, INTER ĈIAJ, INTER NENIAJ, DE NENIO, PRI TIA, PER KIA, PER IAJ, SEN ĈIO, NENIAJN...

2. Ludu la ludon de vortĉeno. Klarigo: La instruisto diras unu vorton kaj ĉiu sekva lernanto faras novan vorton ŝanĝante en la antaŭa vorto nur unu literon. Ekz: kaso, kato, sato, samo, semo...

aŭ la ludon "Malfermita frazo": La instruisto skribas ekz. la jenon sur la tabulo: "Ĉiu..........o.........as iun.......on."

Ĉiu lernanto devas formi frazon plenigante la malplenajn lokojn per certaj radikoj. (Ekz: Ĉiu homo vidas iun libron. Ktp.)

3. Legu facilan legaĵon kaj klopodu kompreni:

a) Sinjoro Jozefo havis belan, brunan jakon. Li ŝatis ĝin tre, sed lia edzino ne ŝatis ĝin, ĉar ĝi estis malnova. Ŝi ofte diris: "Donu ĝin al iu malriĉulo", sed sinjoro Jozefo ĉiam respondis: "Ne, mi ŝatas tiun ĉi jakon." Tiam cigaredo falis sur ĝin kaj fariĝis truo. La edzino diris: "Mi petas, ne plu vestu ĝin." Sinjoro Jozefo portis ĝin al eta tajlorejo kaj diris al la tajloro: "Mi petas, faru alian jakon tute saman kiel tiu ĉi!" La tajloro faris la jakon tre atente. Tiam li per cigaredo faris truon en ĝi.

(Nekonataj vortoj: JAKO, TRUO, TAJLORO, ATENTE)

b) Gesinjoroj Trezorski loĝis en bela domo en malgranda urba strato. Iuj novaj gesinjoroj tiam venis loĝi en la sama strato. Vespere gesinjoroj Trezorski venis hejmen. La sinjorino iris al la fenestro de la ĉambro. "Niaj novaj najbaroj estas tute aliaj ol ĉiuj aliaj homoj en la strato", ŝi diris. "Ĉu?" - rediris sinjoro Trezorski. "Kiel aliaj ili estas?" "Ili ne havas radioaparaton, ili ne havas televidaparaton, ili ne havas aŭton kaj ili havas malbelajn vestojn." "Do, ili certe havas multan monon" - respondis la edzo.

(nekonataj vortoj: URBO, FENESTRO, DOMO, HOMO)


NAUA LECIONO

1. Faru laŭeble multajn vortojn el la radiko LOK , prepozicioj SUR, AL, DE, SEN kaj afiksoj RE, EK, IG, IĜ, EBL, UL, IST, EJ, ET, EG kaj finaĵoj O, A, I. Skribu nacilingvan signifon de ĉiu tiel kreita vorto.

2. Traduku el la nacia lingvo al Esperanto:

a) Mi havas neniun kiun mi povus demandi. Ie vivas homoj kiujn mi devas vidi. Iel mi eltenis tiom longe, ĝis venis ĉiuj miaj amikinoj.

b) Certe estas bonaj ĉiuj kiuj skribis al ni. Al ĉiuj en la lernejo ni diris ĉion, sed neniu koleris. De tiuj belulinoj ni aŭdis neniun saĝan vorton.

3. Ludu Vortlongigon. Klarigo: La instruisto prezentas iun radikon. Li petas de lernanto plilongigi ĝin per iu afikso, poste alian lernanton ke li klopodu ankoraŭ plilongigi ktp. Ekz. SAN, SANUL, MALSANUL, MALSANULIN aŭ MALSANULEJ ktp.

4. Legu facilan tekston kaj klopodu kompreni:

a) Maria havis ses jarojn. Ŝia patrino diris al ŝi: "Maria, via avino venos kaj restos kun ni dum la posta semajno." La avino de Maria alvenis per aviadilo. Maria kaj ŝia patrino iris atendi ŝin. La avino alportis al Maria belajn aferojn kaj iris kun ŝi al kinejo. Post sep tagoj la patrino diris: "Via avino reiros morgaŭ, Maria!" Maria estis malĝoja ĉar ŝi amis sian avinon. Morgaŭ ili iris denove al la aviadilejo. Ŝia avino eniris en la aviadilon kaj Maria komencis plori. Tiam ŝi diris al la patrino: "Kial la avino loĝas en la ĉielo kaj ne kiel ĉiuj aliaj sur la tero?"

(nekonataj vortoj: AVINO, AVIADILO, KINEJO, ĈIELO, TERO)

b) Gesinjoroj Veturiĉ veturis tra kamparo kaj vidis maljunulinon. Ŝi havis belegajn oranĝojn. "Ŝi vendas ilin tre malmultekoste." - diris sinjorino Veturiĉ. Sinjoro Veturiĉ haltigis la aŭton, lia edzino eliris kaj aĉetis dek oranĝojn. Tiam ili komencis paroli kun la maljunulino. Kaj ŝi diris al ili: "Venu kun mi al mia hejmo kaj al mia edzo por trinki teon." Ili manĝis kukojn kaj trinkis teon kaj tiam sinjorino Veturiĉ demandis la maljunulinon: "Vi vendas la oranĝojn tre malmultekoste. Kial vi faras tion?" La maljunulino ridis kaj respondis: "Ni loĝas en la kamparo kaj neniu loĝas proksime de ni. Ni ŝatas paroli kun homoj, sed neniu haltas ĉi tie. Tial ni vendas malmultekoste la oranĝojn. Pro tio nun multaj homoj haltas. Mi petas ilin veni al mia hejmo kaj ni ĉi tie parolas kaj estas tre feliĉaj."

(nekonataj vortoj: KAMPARO, ORANĜO, HALTI)


DEKA LECIONO

1. Traduku la jenajn vortojn nacilingven:

surpaperigi, alparoli, disbati, sentimulo, malsanulejo, ekkompreni, trinkaĵvendejo, forĵeti, silentigi, diraĵo, pagadi, ekkoni, repagi, eklabori, revidiĝi, sanigilo, paroligi, libretejo, malveraĵo, ekpatriniĝi, sendube, reĵeti, malfermigilo, kunsidejo, resaniĝi, sciigi, sciegulo, ekdolorigi, residiĝi, surtabligi, eltrovaĵo, kolorigi, nesatigebla, sentebla.

2. Faru kiel eble plej multajn senc-havajn vortojn el radiko LIBER kaj afiksoj MAL, EK, RE, IG, IĜ, UL, EG, ET, IST, IN, EBL, EJ kaj la gramatikaj finaĵoj O, A, I. Skribu la nacilingvan signifon.

3. Legu facilan tekston kaj klopodu kompreni:

a) Sinjoro O Malriĉul venis al malgranda, malmultekosta hotelo je kelkaj tagoj kaj tiam la hotelestro diris al li. "Sinjoro O Malriĉul, vi faris brultruon en la tablo de via ĉambro per cigaredo. Tio kostas kvin dolarojn. Mi petas, donu la monon." "Ho, ne!" - sinjoro O Malriĉul diris. "Mi ne faris brultruon en la tablo. Mi ne fumas cigaredojn kaj mi neniam havis cigaredojn en mia ĉambro." La sinjoro hotelestro diris kolere: "Mi havas tiun ĉi hotelon jam dekdu jarojn, kaj neniu ĝis nun diris al mi: "Mi ne donos la monon al vi pro tiu ĉi brultruo."!

(nekonataj vortoj: BRULTRUO, HOTELESTRO, FUMI)

b) Tri malliberuloj kunestis en la sama malliberejo en Rusio. Unu el ili diris: "La polico metis min ĉi tien ĉar ili pensas ke mi estas amiko de Danĝerulof! Kiu li estas? - mi respondis - Mi neniam vidis Danĝerulof! Sed ili ne aŭskultis min kaj metis min ĉi tien." La dua malliberulo diris: "La polico metis min ĉi tien ĉar ili pensis ke mi estas malamiko de Dangerulof. Mi ankaŭ diris ke mi neniam vidis lin. Kiu li estas? Sed ili metis min ĉi tien." Tiam la du malliberuloj demandis la trian: "Kaj kial vi estas ĉi tie?" La tria respondis: "Mi estas Danĝerulof!"



    6. Facilaj legaĵoj, post la kono de la tuta lernolibro    
(27)           (supren)

    http://miresperanto.com/biblioteko/zagreba_metodo/07.htm
    http://www.marquez-art.ru/biblioteko/zagreba_metodo/07.htm

        La Feliĉo Ami, de Claude Piron    
(28)           (supren)

Mi estas psik-analizisto. Kio estas tiu besto, vi eble vin demandas. Nu, mi estas homo, kiu havas iom neordinaran laboron: mia ĉiutaga laboro estas helpi al homoj kiuj venas al mi tiucele, iĝi pli feliĉaj. Por tio, ili devas diri al mi ĉion, kion ili pensas.

Se venas iu ideo, nu, tiun ideon ili devas vortigi. Ne gravas ĉu la ideo estas ĝusta aŭ malĝusta, bela aŭ malbela, homa aŭ besta, plenkreskula aŭ infana. Ne gravas ĉu ĝi plaĉos al mi aŭ malplaĉos: ĉiun ideon la persono devas diri tuj, kiam ĝi naskiĝas en li aŭ ŝi. Ke homoj konsentas tiel pensi aŭdeble antaŭ fakulo, kiun ili ne vere konas, tio estas miriga, sed tio estas fakto.

Ne malpli mirige estas rimarki ke tiu metodo utilas. Ankaŭ tio estas fakto. Eĉ se ni ne vere komprenas ĝin. (Kompreneble, por ke la afero sukcesu, ili devas revenadi multfoje, ĉar nur iom post iom la kaŭzoj de iliaj malfeliĉoj aŭ vivmalfacilaĵoj montriĝas eksteren.) Nu, mi ne priskribos al vi la tutan aferon, ĉar ĝi estas ege malpli simpla, ol povas unuavide ŝajni. Kaj verŝajne multaj el vi jam scias pri ĝi. La demando ĉi tie ne estas, kial psik-analizo funkcias, nek kiel nek kiom. Se mi parolas pri ĝi, tio havas plej simplan kaŭzon, jenan:

Kiam iu venas por submeti sin ĉe mi al psik-analizo, tiu devas kuŝi, lasi la pensojn veni kiel eble plej nature, kaj vortigi ĉion kio prezentiĝas al li aŭ ŝi en la kapo (la kapo, tio estas la parto de ni, tute supre, kie troviĝas nia "pensejo" aŭ "pensujo", aŭ se vi pli ŝatas "pensilo", kiu estas ankaŭ, fakte nia "sentejo" aŭ "sentujo" aŭ "sentilo"). Mi sidas malantaŭ tiu persono - li aŭ ŝi ne vidas min - kaj skribas ĉion, kion ŝi aŭ li diras. Mi uzas stenografion (tio estas rapidskribo, metodo skribi, ne kiel ordinare, sed per alia skribmaniero, kiu ebligas skribi same rapide kiel la persono parolas). Nu, hodiaŭ, dum mi rapidskribis ĉion, kion rakontis al mi juna viro, kiu faras psik-analizon kun mi, frapis min jena penso: ĉiuj liaj vortoj troviĝas inter la 500, kiuj sufiĉas por la facila teksto lernata laŭ la Zagreba Metodo. Eble - mi pensis - impresos la legantojn scii, kion tia homo rakontas en tia situacio. Mi, do, ĉi-sekve prezentos al vi, kun la permeso de la junulo, kelkajn partojn el lia eldirado.

        * * * * *

Sofia vidis sian antaŭan kunvivulon vendredon vespere. Mi ne reagis tre bone ĵaŭdon, kiam ŝi parolis al mi pri tiu decido rerenkonti lin. Mi ne montriĝis amika. Mi diris al ŝi: "Sufiĉas nun. Aŭ vi estas kun li, aŭ vi estas kun mi. Ne eblas havi du virojn samtempe, mi tion ne akceptas."

Vi konas min nun de kelka tempo. Vi scias, ke mi ordinare ne parolas tiel. Sed, mi ŝanĝiĝas: dum mi parolis mi eĉ demandis min, kion mi faros, se ŝi reagos per ega malkontento. Antaŭe tiu zorgo malhelpus min vortigi mian opinion. Sed ŝi respondis al tio tute bone. Ŝi diris: "Kion vi diras, tio estas ĝusta. Mi devus agi klare. Fakte, mi devus sukcesi seniĝi je li. Mi ne plu amas lin. Eble mi neniam vere amis lin. Vi estas la viro por mi. Neniu alia. Sed li aperas tiel malfeliĉa, kiam mi parolas pri vera fino, pri disiĝo, pri apartiĝo porĉiama, ke mi ne trovas en mi la forton rigardi lin kaj diri: ĉi-foje estas la fino. Mi ne plu volas revidi vin."

Mi rimarkas ke nun estas malpli kaj malpli da problemoj inter Sofia kaj mi. Eble, ĉar ni decidis ĉiufoje klarigi la aferojn unu al la alia. Komence ni ne povis. Nek ŝi nek mi. Ni kaŝis la veron pri tio aŭ tio ĉi. Ni timis ke, se unu el ni diros la veron, la alia lin forlasos. Sed nun montriĝas, ke ŝi tiom deziras resti kun mi, kiom mi kun ŝi.

Hodiaŭ estas ŝia naskiĝtago. Mi aĉetis ion tre belan por ŝi. Mi esperas ke ŝi estos kontenta. Ni faros etan feston. Nur ni du. Ni iros al loko, kiun mi konas, por bonega, neordinara, ŝatinda vespermanĝo. Tio, kion ili tie preparas, estas tute speciale manĝinda. Mi estas certa, ke plaĉos al ŝi. Mi sentas, ke ni estos feliĉaj. Tiu knabino pli kaj pli plaĉas al mi ĉiurilate, ankaŭ en la diversaj situacioj de la ĉiutaga vivo. Unuafoje mi amas tiamaniere. Antaŭe, kiam mi opiniis, ke mi amas, mi fakte nur ludis kun bildoj en mia kapo: mi ne rilatis kun io vera. Estas mirige: mi sentas min pli riĉa. Pro tiuj kunaj travivaĵoj. Pro ĉio, kion ŝi diras al mi. Pro ŝia maniero iri, paroli, ludi, ridi aŭ fari tion aŭ tion ĉi kun mi. Jes, pli riĉa.

Sed mi estas riĉa nur rilate al la sentoj. Mi ne scias kiam mi povos pagi vin. En mia laboro, multo malbone funkcias. Mi havis okazon havi alian laboron, multe pli bonan ol la nuna estas, sed mi ne kaptis ĝin. Mi lasis la tempon flugi. Nun estas tro malfrue. La ulo, kiu povis doni tiun laboron, hieraŭ diris al mi: "Kial vi ne venis antaŭe? Nun mi havigis ĝin al iu alia. Mi preferus ke estu vi, ĉar vi estas pli juna, kaj ĝuste junulon mi bezonis, sed nun estas tro malfrue."

Kial mi agas tiel kontraŭe al mia propra bono? Se vi demandos min, kial mi ne iris, mi eĉ ne povos respondi. Mi ne scias. Ŝajnis al mi, ke mi havas tempon. Kial decidi rapide, mi diris al mi. Morgaŭ sufiĉos. Sed nun mi perdis tiun mirindan okazon. Ili pagus al mi multe pli, por ne pli da laborhoroj, ol mi nun ricevas. Kaj eĉ ŝajnas al mi ke tiu laboro estas pli facila. Kelkfoje, en simila okazo, kiam mi rimarkas, ke mi agis malĝuste, mi deziras frapi min, kiel patro malbonan filon, tiel malŝatinda mi trovas min. Sed tio ne estas la unua fojo. Tre ofte en la vivo mi perdis bonajn okazojn. Kelkfoje mi min demandas, ĉu mi vere volas plibonigi mian vivon, aŭ ĉu io en mi malhelpas min agi por iĝi feliĉa.

Vi memoras pri Nadja, ĉu ne? Mi parolis pri ŝi la lastan fojon, kiam mi venis. Mi vizitis ŝin refoje ĵaŭdon, kiam Sofia diris, ke ŝi ree renkontas sian iaman samĉambrulon. Mi bezonis vidi Nadjan, ĉar mi malkontentis pri Sofia. Mi ne komprenis tion tuj. Nur mi sentis fortegan deziron revidi Nadjan. Necesis tempo, por ke mi komprenu, ke tiu deziro rilatas al la fakto, ke por unu vespero Sofia ŝajne pli deziras Jankarlon. Jankarlo, tio estas la knabo kun kiu ŝi estis antaŭe, ĉu mi jam diris lian nomon al vi? Mi ne memoras. Fakte, mi celis kuŝi kun Nadja. Estis vere infaneca reago: "Sofia iras al Jankarlo, mi iros al Nadja kaj havigos al mi plezuron kun ŝi." Kia homo mi estas! Ne tre bele, ĉu? Mi pretas uzi homon kiel ilon, sen zorgi pri la sekvoj por tiu, aŭ por la alia. Nun, kiam mi diras tion, mi vidas la aferon multe pli klare. Mi ne sciis ke mi povas agi tiel senrigarde al aliulaj sentoj! Grave! Mi ne ŝatas, kion mi ekvidas pri mi. Ne tiel mi igos Sofian feliĉa, kaj min kun ŝi. (Ĉu vi bone aŭdis? Mi diris: kun ŝi, ne per ŝi aŭ pro ŝi. Kun si, nur kun ŝi mi volas feliĉi.) Unuafoje en mia vivo mi amas kaj amo ne estas ludo. Estas io vera. Kiam mi trovas, ke ŝi agas malĝuste - ekzemple pri tiu fakto ne havi la forton forpreni sin el la rilato kun Jankarlo - mi diras mian opinion al ŝi, eĉ se mi scias, ke tio ne plaĉos. Kaj ŝi dankis min! Por mi, tio estas nekredebla. Antaŭe mi ĉiam pensis ke, por ke oni amu min, mi devas ne malplaĉi, aŭ neniam diri ion kion la knabino ne ŝatos. Ŝi ne ŝatis, kiam mi eldiris mian opinion pri ŝia ne-malligebla ligo kun Jankarlo, sed ŝi akceptis ĝin, kaj dankis al mi. Mi ŝanĝiĝas. Estas mirige rimarki, ke oni fariĝas alia, eĉ se ege malrapide, eĉ se nur iom post iom. Jes, estas mirige. Kaj ege feliĉige.

Ĉu mi diris al vi ke mi estas feliĉa? Neniam antaŭe mi estis tiel feliĉa en rilato kun virino. Mi ĉiam estis knabeto, infaneto, kiu timis la reagon de la virino, kvazaŭ ŝi estus timinda patrino. Nun ne plu. Sofia estas tiu kiu rigardas al mi kiel al iu forta kaj alta. Kredu min, tio estas ege nova por mi, eĉ se tio aperas natura al la plimulto el la knaboj. Vi scias, estas ege plaĉe senti, ke oni antaŭen-iras. Mi ĝenerale havis tute alian senton, nome, ke tagoj forflugas unu post la alia, kaj mi restas samloke. Estis io senesperiga en tiu sento. Kia plezuro rimarki, ke la vivo ŝanĝiĝas! Mirige, mi sentas dankemon al la tuta mondo. Tamen mi scias, ke la tuta mondo tute ne zorgas pri mi, kaj tute ne rilatas al mia nuna feliĉo. Sed tiel mi sentas...

Io alia estas miriga en mi: mi ne scias kiam mi povos pagi vin, ĉar Sofia kostas al mi multon. Kaj tamen mi sentas min tute libera. Mi dankas vin pro via helpo iĝi pli feliĉa, sed mi ne sentas devon pagi vin. Vere, mi liberiĝas. Kiu antaŭe kredus, ke mi povus tiel libere rilati al mono, kiun pagi necesas?

        * * * * *

Ne ĉiu psikanaliza renkonto estas same bela kaj sunplena, kiel ĉi tiu. Fojfoje estas tre malsimple, aŭ plene je malamo, ankaŭ al la psikanalizisto. Mi ŝatus scii, kara leganto, se tia raportado interesas vin. Mi povus prezenti pliajn psik-analizajn raportojn al vi. Vi tiel vidus kiel malsimilaj homoj estas inter si, kaj samtempe, ankaŭ, kiel similaj. Por mi estas tre facile pretigi tian legaĵon, ĉar mi rimarkis ke en tiu tre speciala situacio de psik-analizo (aŭ aliaj formoj de psik-helpado, pri kiuj mi same bone povus paroli), la homoj ĝenerale uzas tre simplajn vortojn, plej ĉiutagajn, eĉ por esprimi vere gravajn travivaĵojn. Tion eble kaŭzas la fakto, ke en tiu situacio oni iomete revenas al pli infaneca estmaniero. Mirige, per tiu reinfaniĝo oni fariĝas vera plenkreskulo: oni prilaboras siajn problemojn, siajn travivaĵojn, ankaŭ siajn memorojn pri delonge forfluginta tempo, per pensaj kaj sentaj iloj same simplaj, kiel tiuj de infano, kaj oni tiel kaptas ilian signifon pli bone. La sekvo estas, ke oni pro tiu nova kompren- aŭ sentmaniero, reorganizas sin al personeco, kiu funkciu pli bone. Nu, ne gravas la kaŭzo, gravas la fakto ke en tiu situacio homoj parolas pri ĉio per tre simplaj vortoj. Ne malfacilus al mi esperantigi tiun aŭ alian parton de tiuj parolhoroj, kiuj prezentiĝas ĉe mi. Ĉu interesas vin aŭ ĉu por vi legi ion similan estus pura tempoperdo?

        * * * * *

NOVAJ VORTOJ: okupo, kaŭzo, psik-analizo, frapi, traduko, forlasi, festo, prepari, plezuro, esprimi, fluginta, signifo

  *   *   *

        Timiga Diro, de Claude Piron    
(29)           (supren)

Estis priplorinda travivaĵo. Vi scias ke mi decidis diri al miaj infanoj, ke mi foriros. Kiam mi decidis, mi tute ne imagis, ke estos tiel malfacile. Fakte, en la momento kiam mi volis iri paroli al ili, mi komprenis ke mi ne povas. Jen, venis la horo iri al iliaj ĉambroj por informi ilin, kaj mi sentis min tiel malbone, ke mi ekploretis. Mia tuta kuraĝo estis for. Komprenu min. Ĉu eblas al homo normalkora aliri siajn infanojn kaj diri: "Mi havas novaĵon por vi. Baldaŭ mi foriros. Baldaŭ via patro foriros el ĉi tiu domo por ĉiam..." Kiel oni povas tion diri al infanoj kiujn oni amas?

Kaj tamen mi devis. La afero estis decidita. Mi devis ĝin fari. Ne estis alia vojo, ĉu? Mi provis plikuraĝigi min, trovi en mi fortojn novajn, per volpovo havigi al mi la forton superi miajn sentojn de timo kaj malespero, por fari mian devon.

Ne estis facile. Sed mi havis la senton, ke iom post iom la forto kiun mi deziris envenis en min.

Mi komence parolos al la knabino, mi decidis. Ŝi estis en sia ĉambro kaj faris iun laboron por la lernejo. Ŝi rigardis min per miroplenaj okuloj. Tute certe ŝi sentis ke io estas nenormala. Neniam mi havas tian esprimon kiam mi iras diri ion al ŝi.

La tuta situacio igis min plejpleje zorga. Tamen, mi ne povis eligi min el ĝi nun. Mi aliris ŝin. "Klara", mi diris, "mi...mi devas informi vin pri io... Malĝojiga novaĵo, tre malĝojiga".

Ŝia vizaĝo aliiĝis: mira antaŭ unu momento, ĝi nun fariĝis zorga. Mi ne scias ĉu ŝi atendis ion similan, aŭ ĉu miaj vortoj estis tute neatenditaj por ŝi. Ŝia vizaĝo ekesprimis maltrankvilan atenton.

"Vi scias... Certe vi rimarkis ke via patrino kaj mi... nu... nia rilatado ne estas bona. Ni... kiel diri?... Ni ne plu sukcesas rilati ame. Ni... Estas malfacile por unu vivi kun la alia, tagon post tago, horon post horo, minuton post minuto. Via patrino estas tre bona patrino, helpema, bonkora, klarpensa. Iumaniere mi plu amas ŝin. Sed kunvivi en la sama domo ne plu estas eble. Ni decidis ke mi foriros... Ne timu, mi revenos vidi vin, ludi kun vi, paroli kun vi. Kiel eble plej ofte. Sed mi vivos en alia domo".

Ŝi rigardis min. Mi sentis min senkorulo kiu senigas hometon de la plej kara havaĵo.

"Se vi kaj la patrino tion decidis..." ŝi komencis, kaj estis io tre malĝoja en ŝia voĉo. Mi rimarkis ke ŝi volus plori, sed kun granda malfacilo sukcesas superi la ploron. Ŝi aldonis nur: "Nu, estas tiel". Kaj post ekrigardo al mi, en kiu nek malamo, nek timo vidiĝis, sed nur malfeliĉo, ŝi el sia ĉambro eliris, kaj tuj poste el la domo.

Mi sentis min laca, ege laca. Kaj mi faris nur duonon de la devo! Mi serĉis Alanon, la knabon. Mi pli antaŭtimis ĉi tiun intervidon ĉar Alano estas pli juna kaj pli senta. Ankaŭ pli malferma, pli preta esprimi sin.

Kiam mi aliris lin, li ludis per siaj etaj aŭtoj. Alano havas specialan ŝaton al tiuj malgrandaj veturiloj. Li oftege ludas per ili. Li okazigas al ili plej neimageblajn aventurojn. Mi decidis fini la dolorigan momenton kiel eble plej tuje. "Mi venas sciigi ion tre gravan al vi", mi diris per voĉo plej serioza. La veturiletoj tuj haltis, kaj Alano direktis al mi siajn belajn, bluajn okulojn, tiom plenajn de trankvila amo, ke mia koro ekdoloris. Li havas al mi grandegan amon. Mi estas por li la Patro kun granda P. Patro estas liapense plej aminda fortulo: ulo kuraĝega, ulo kiu havas la povon ĉiam ĉion superforti.

Kaj nun mi batfaligos tiun manieron min vidi. Miaj vortoj estos bato, post kiu nenio plu restos el la imago pri mi. Jes ja, tiu maniero min vidi estas pure imaga, ĝi ne estas ĝusta. Mi estas fakte nur simpla homo, kun fortoj kaj malfortoj, ne la grandegulo, kiun la knabo imagas. Sed ĉu estas bone, ke per unu bato, per unu timiga bato, mi faru ke tiu bildo pri karega fortulo subite perdu la ekziston? Ĉu post tiu falo li povos restariĝi? Kaj tamen mi devis paroli.

Ree mi kunigis la tuton de miaj troveblaj fortoj kaj ekparolis: "Alano, mi baldaŭ foriros. Mi ne plu vivos kun vi ĉi tie. Mi ne plu vivos ĉi-dome".

La knabo min rigardis kun hezita esprimo. Kaj li ekridis.

Mi atendis ion ajn, sed ne tion. Li ne akceptis min serioze! Por li, patro estas tiel klara, neforigebla duono de la karega paro, ke tiu duono ne povus serioze foriri kaj lasi la alian duonon sola. Por li, klare, paro estas tuto, paro estas unuo, ne du aĵoj, kiujn eblas malkunigi. Ke mi foriru, tio estas tute simple neebla. Tiu diro de la patro povis esti nur luda.

Tamen, mi devis komprenigi al li la veron. Baldaŭ mi ne plu estos en la domo. Baldaŭ mi havos mian vivon aliloke, for de lia patrino, de Klara, de li.

"Alano", mi rekomencis kaj mi provis igi mian voĉon kiel eble plej senrida. "Alano, mi ne ridas, ĉi tio ne estas ludo. Mi komprenas ke vi ne kredis min tuj, ĉar vi tutforte esperas, ke mi ne diris la veron. Sed estas vere, Alano, mi foriros. Vi restos ĉi tie kun patrino kaj Klara. Kaj mi ne plu vivos kun vi. Mi..."

Li sentis nun, ke ĉi tio ne estas imaga rakonto, ke mi diras la puran veron. Sed li ne povis akcepti ĝin. Li rigardis min. Li subite ege paliĝis. Li iĝis tiel eta, tiel malforta, tiel senhelpa, ke mi sentis, kvazaŭ la tuta ĉambro turniĝus kaj mi apenaŭ ne svenis.

"Mi mortigis lin", mi pensis, kaj tiu penso, kiom ajn neakceptebla, restadis dolore en mia kapo. "Mi mortigis lian koron, lian ĝojon, eble lian povon ami kaj feliĉi. Mi estas la mortigisto de mia knabo." En unu minuto, ĉio fariĝis nekredeble malvarma en mi. Alano ekkriis. Li elmetis siajn etajn brakojn, siajn etajn manojn, batis min kun fortega, longa, nehoma krio, kaj post kelkaj ekbatoj al mi, forkuris ploregante.

Mi staris tie, senpensa, sensenta. Mi ne imagis, ke eblas porti tian pezon de malfeliĉo. Mi sentis min la plej malaminda dolorigisto en la mondo. Mi pensis pri Diana, la virino kun kiu mi deziris kunvivi. Pro Diana mi deziris forlasi tiujn du belegajn, sanegajn infanojn kaj ilian patrinon. Sanegajn? Jes, ĝis nun. Sed ĉu ili povos resti same sanaj post tia videble preskaŭ mortiga bato?

Ĉu mi perdis la saĝon, mi demandis al mi. Ĉu Diana povas doni al mi veran feliĉon? Aŭ ĉu por feliĉo kiun mi nur imagis, mi nun malfaras unubate feliĉon kiun ni malrapide, iom post iom kunmetis?

Mi ne plu sciis, kiu mi estas, kion mi faru, kien direktiĝas mia vivovojo. "Ĉu vere tion mi volas?" mi demandis al mi. Sed de nenie venis respondo.

NOVAJ VORTOJ: imagi, forlasi, esprimi, neatendita, aventuro, serioza, hezita, paliĝi, turniĝi, sveni, brako, pezo

  *   *   *

Rimarko:   Mi trovis ĉi tiun libron en la  МИР  retejo.
Mi kopiis ĝin kaj konvertis el la "H sistemo" al ĉapelitaj literoj. Mi ankaŭ korektis multajn erarojn kiujn mi supozas venis de optika rekono de karakteroj (OCR). Ili estis:   m anstataŭ r n (lemi anstataŭ lerni).   i anstataŭ l (L malgranda) kaj inverse.   l (L malgranda) anstataŭ i majuskla.   j anstataŭ i.   ago anstataŭ aĝo.

  *   *   *

Lernu Esperanton laŭ la Zagreba Metodo:          
(supren)

Zagreba Metodo    Kurso en:   Español   English

Esperanto en 12 tagoj   (en 18 lingvoj)   Interaga (Interaktiva)   Ĝi havas nur la 12 lecionojn.   Ĉiu leciono havas sonon, vortaron, gramatikon, kaj ekzercojn.
Tuŝu iun ajn vorton por vidi sian signifon en via lingvo.

Lernu.net  en multaj lingvoj.  Ĝi havas nur la 12 lecionojn.
Alklaku iun ajn vorton por trovi sian signifon en via lingvo.

Post la fino de iu ajn el ĉi tiuj ZM kursoj, bonvolu daŭrigi per

    12+3 facilaj tekstoj kaj 6 kantoj   Bonvolu certigi ke vi komprenas ĉiujn vortojn
        en ĉi tiu retpaĝo.   Aŭskultu dum vi legas.

Poste bonvolu legi kelkajn el la

    Libroj por komencantoj

verkitaj por la Zagreba Metodo. Tiam vi estos preta por legi aliajn multajn librojn ankaŭ troveblaj en la sama retpaĝo.

1000-word Eo-Eo vocabulary     vortoj per dikaj literoj estas pli oftaj.
                      Alklaku iun vorton por trovi sian signifon en Esperanto.
2500-vortoj angla-eo vortaro     en grupoj laŭ ofteco. (signifoj en la angla)


  *   *   *


    Aktualigita de Enrique,   18  februaro,  2017     Retpaĝoj de Enrique