Paĝoj de Enrique             Kongreso 2012   K1   K2   K3   Kio   Vizitoj al   Hanoi   Seoul  

Kio okazis en la Kongreso
Universala Kongreso de Esperanto, en Hanojo, Vietnamio
28 julio   al   4 aŭgusto   2012

Kongresa Kuriero estis bulteno kiu aperis ĉiutage.
Legu aŭ elŝutu la 7 bultenojn: 01   02   03   04   05   06   07

Verda Mesaĝo   El Vietnamio.   Bulteno de Vjetnama Esperanto - Asocio.
Pri la Universala Kongreso en Hanojo.


Festoparolado dum Solena Malfermo,   Kuriero 01   P. 1
Probal Dasgupta, Prezidanto de UEA  


Kongresa Temo
Esperanto - ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo.

Se Esperanto estas ponto, ĝi estas ponto ne jam finita, sed ankoraŭ konstruata. Kaj ni mem estas la konstruistoj.

Kiel do plukonstrui nian Esperanto-ponton, por atingi tiun transan bordon de la homa historio, kie paco, amikeco kaj prospero disfloras? Kiel atingi, ke ĉiutage la ponto etendiĝu iom pli? Kiel ankri ĝin tiel fortike, ke ĝi eltenos la longan konstruperiodon?

Mirakle, la temo jam proponas respondon: Ni lernu konduti pli amike, pli pace, kaj kun pli da atento al disvolviĝo justa kaj daŭropova. Se per Esperanto ni volas atingi tiun pli bonan mondon, tiam nia ponto mem devas esti konstruita laŭ samaj principoj.

Sed kio do estas amikeco, paco, disvolviĝo? Kiel ni spertas ilin ĉiutage, en niaj diversaj familioj, laborejoj, urboj, landoj? Kaj ĉu niaj spertoj en Esperantujo estas iel malsamaj? Kio diferencas inter supraĵa kaj profunda amikeco? Inter paco gardata de polico kaj juĝejoj, kaj paco radikanta en la civilizo mem? Inter disvolviĝo mezurata per mono kaj tekniko, kaj disvolviĝo taksata laŭ homa kaj ekologia bonfarto? Jen kelkaj el la demandoj, kiuj povas nutri niajn diskutojn.

En la diversaj kunsidoj pri la kongresa temo, ni aŭdos de niaj samlingvanoj, kiuj jam laboras sialoke por paco, amikeco, disvolviĝo. Tiu laboro havas tre diversajn formojn kaj direktojn. Ne ĉiam devas temi pri laboro per Esperanto, ĉar ni povas ankaŭ pripensi la spertojn de movadoj por senkoloniigo, por mediprotektado, por la rajtoj de virinoj, etnaj minoritatoj kaj infanoj ... kaj tiel plu. Se Esperanto celas esti ponto por ĉiuj, ni devas esti pretaj lerni de tiuj aliaj pontokonstruistoj.

Tiu lernado okazos plurmaniere. Unue, ni havos ŝancon aŭskulti raportojn pri diversaj projektoj en diversaj landoj. Due, ni ĉiusesie disiĝos en pli malgrandajn grupojn por diskutado kaj planado de novaj iniciatoj. Trie, en la lasta kunsido pri la temo, ni provos resumi la konkludojn el niaj diskutoj kaj elformuli koheran programon. Kion ni povas fari por fortikigi la amikecon inter esperantistoj je monda skalo? Kiel ni plej bone kontribuu al la solvado de konfliktoj kaj la kreskigo de interkultura kompreno? Kiujn pordojn ni povas malfermi al solidarecaj helpagadoj kaj daŭropovaj entreprenoj, kiuj respektas la sociajn kaj ekologiajn bazojn de la homa esto?

La defioj estas grandaj. Sed nia ponto - tiu juvelo de inĝeniera arto - estas ankaŭ siamaniere granda, kapabla porti multajn homojn antaŭen al pli plaĉa, amikeca, daŭropova mondo. Venu kunpensi, kiel.

Mark Fettes
Reĝisoro de la Kongresa Temo.


Bonveniga Mesaĝo de Nguyen Thi Doan,   Kuriero 02   P. 1
Vicprezidantino de la Vjetnama Socialisma Respubliko,

Kleriga lundo,   Kuriero 02   P. 1
Renato Corsetti, Nguyen Xuan thu, Cho Chaoming, Johan Derks, Hori Jasuo, Ana Montesinos, Francesco Maurelli, Rafael Henrique Zerbetto, Michael Boris Mandirola, Francesco Maurelli, Amri Wandel, Stella Lindblom, Humphrey Tonkin, Neil Blonstein, Stefano Keller, Renée Triolle, Lee Jungkee, Heidi Goes, Judita Rey Hudeček, Bharat Ghimire, Kristin Tytgat, Prof. Paulo Pereira Nascentes, Ziko van Dijk.

Aŭtoraj duonhoroj,   Kuriero 02   P. 4
Anna Löwenstein, Hisasi Kitagawa, Humphrey Tonkin, Michela Lipari, Trevor Steel, Judita Rey-HuDeček.

Solene malfermiĝis la 97a Universala Kongreso,   Kuriero 03   P. 1
Probal Dasgupta

Aŭtoraj duonhoroj,   Kuriero 03   P. 2
Hori Jasuo, Michela lipari, Harald Schicke, Stano Marček, Margherita Bracci-DenTi, Amri Wandel, Katalin Kovács, Stefan Macgill, Probal Dasgupta.

Prezentado de vjetnama tradicia robo,   Kuriero 03   P. 2
Venuso-Klubo.

Oratora Konkurso
Ker-ekzamenoj
Publika kunveno de la Akademio de Esperanto
Okazis arbo-plantado
Antaŭkongreso   Kuriero 03   P. 3

Movada Foiro
Impona estis la fino al belega ILEI-konferenco
Surstrate verdaj flagoj   Kuriero 03   P. 4

Aŭtoraj duonhoroj,   Kuriero 04   P. 1
Amri Wandel, Stefan MacGill, Probal Dasgupta.

Esperanta Jura Asocio
Katemuloj, atentu!
Belartaj Konkursoj   Kuriero 04   P. 1

Ekumena diservo
Nacia Vespero
Tri hajkoj   Kuriero 04   P. 2

Ni vizitis la militan Historian muzeon
Nova libro memore al la Kongreso
Nia kongreso aperis sur ĵurnalo   Kuriero 04   P. 3

Mesaĝo de Louis Christoph Zaleski-Zamenhof al la 97-a UK
Saluto de la israela ambasadoro s-ro Amon Efat
okazis bankedo gaja
Internacia Arta Vespero   Kuriero 04   P. 4

Komuna kunsido de IKUE kaj KELI
Gravaj informoj pri la KER-ekzamenoj
Aŭkcio atendas vin!
Kunveno de Ateistoj
Kvinbesta gimnastiko   Kuriero 05   P. 1

La prezantado de akvo-pupoj!
Okazis prezentado de "aozajoj" (vjetnamaj virinaj roboj)
Kongresa Balo
LSG aktivas
Bona novaĵo por sciencamikoj
Pri ĝemelurba agado   Kuriero 05   P. 2

Eŭropa Komisiono de UEA
Al vjetnamaj partoprenantoj!
Indioneziaj kongresanoj
Aperis Novaĵletero de Esperantista KATamikaro/Rondo "Kato"   Kuriero 05   P. 3

Vietnamio Sonĝo Mia ...
Deklogoj (versoj)
Kiel verki Esperantan Hajkon
Novaj aliĝintoj de la kongreso
Salutmesaĝo de La Esperanto-urbo Herzberg am Harz   Kuriero 05   P. 4

Teksto de la kongresa rezolucio
125-jara, Esperanto konstruas pontojn al pli justa kaj paca mondo
Invito al Koncerto
Akva Pupteatro Thang Long en Esperanto
Subkomitato pri landa agado   Kuriero 06   P. 1

Esperanta Jura Asocio (EJA)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2012
Raporto de UMEA-kunveno   Kuriero 06   P. 2

Internacia Infana Kongreseto?
Karavane de Moskvo al Hanojo per Trasiberia Fervojo
Respekto al Maljunuloj   Kuriero 06   P. 3

Hanojo (Poemo)
Kongresaj flagoj kaj informaj strat-bendoj
Loa!   Kuriero 06   P. 4

Solena Fermo
Ferma saluto de la prezidanto de UEA   Kuriero 07   P. 1

Raporto pri la faka kunsido "Ŭonbulismo"
Raporto pri la filmo "Tibor Sekelj"
Oratora konkurso   Kuriero 07   P. 3

Raporto pri lIBE-kunsido
Raporto pri "Surakva marioneto" prezentita en Esperanto
Tago de Vjetnamio   Kuriero 07   P. 4

Raporto de la prelego pri vegetarismo
Internacia Arta Vespero   Kuriero 07   P. 5

Fotoj de partoprenantoj en postkongresaj ekskursoj
Internacia Arta Vespero   Kuriero 07   P. 6



2990.

* * * * *    
  Monda Kongreso 2012     K1   K2   K3   Kio
  Vizito al Hanoi-urbo   Vizito al Seoul-urbo  

  USA Kongreso 2007,
San Diego kaj Tijuana, Meksiko, 25 - 30 Julio 2007.

  Visiting Canada, Alaska, Japan, Russia, South Korea, China,
  Pli ol 300 fotoj, September 12 to October 10 2009.

  Videoj por lerni Esperanton.
  3 animaĵoj, preskaŭ 3 horoj entute, kun la tuta teksto.
  Pasporto, en youtube, pli ol 7 horoj. Aktoroj de multaj landoj.

  Hejmpaĝo: http://esperantofre.com/indexeo.htm
  Aliaj paĝoj de Enrique.
  Mapo de la retejo de Enrique.

  Aktualigita de Enrique,   3  oktobro  2012