-- Diru al mi, sinjoro; ĉu vi estas la instruisto?
-- Ne, sinjoro, mi estas lernanto.
-- Jes, vi estas persono kiu lernas, vi estas lernanto.
Antaŭ tri monatoj vi diris: "Mi lernos Esperanton",
tiam vi estis lernonto.
Kaj post du aŭ tri monatoj vi diros: "Mi lernis Esperanton",
tiam vi estos lerninto.
Ni ankaŭ povas diri: vi estas lernanta homo, vi estis
lernonta homo, vi estos lerninta homo.
Tiel la
persono kiu prezidas estas la prezidanto, la persono kiu amas estas amanto.
-- Pardonu, sinjoro, sed ankoraŭ mi ne tute komprenas...
-- La participoj ne estas malfacilaj.
Bonvolu, observi la jenajn ekzemplojn:
Petro estas homo tre akurata.
Li ĉion faras en la ĝusta momento. Ĉiutage je la kvina
horo, Petro trinkas tason da teo. Ni iru ĝis la kafejo, kie
Petro kutimas trinki sian teon kaj observu.

Estas kvin antaŭ la kvina.
Sur la tablo estas taso kun kulereto, tekruĉo kaj sukerujo.
La teo estas en la tekruĉo (= teujo).
Petro trinkos la teon.
Petro ESTAS TRINKONTA la teon.

Estas ĝuste la kvina.
La teo estas en la taso. Petro trinkas ĝin.
Petro ESTAS TRINKANTA la teon.
Jam estas dek kvin post la kvina.
La taso estas malplena. Petro jam trinkis la teon.
Petro ESTAS TRINKINTA la teon.
Se morgaŭ ni denove observos Petron en la kafejo ni vidos, ke je la kvara kaj
kvindek kvin.
Li ESTOS TRINKONTA la teon.
Je la kvina
Li ESTOS TRINKANTA la teon.
Je la kvina kaj dek kvin
Li
ESTOS TRINKINTA la teon.
Sed hieraŭ mi ankaŭ estis en tiu kafejo kaj vidis,
ke kvin minutoj antaŭ la kvina
Petro ESTIS TRINKONTA la teon.
Je la kvina
Petro ESTIS TRINKANTA la teon.
Je la kvina kaj dek kvin
Petro ESTIS TRINKINTA la teon.
Petro trinkas la teon kaj la teo estas trinkata.
Hieraŭ je la kvara kaj kvindek kvin
La teo ESTIS TRINKOTA de Petro.
Je la kvina
La teo ESTIS TRINKATA de Petro.
Je la kvina kaj dek kvin
La teo ESTIS TRINKITA de Petro.
Nun je la kvara kaj kvindek kvin
La teo ESTAS TRINKOTA de Petro.
Je la kvina
La teo ESTAS TRINKATA de Petro.
Je la kvina kaj dek kvin
La teo ESTAS TRINKITA de Petro.
Kaj morgaŭ je la kvara kaj kvindek kvin
La teo ESTOS TRINKOTA de Petro.
Ĝuste je la kvina
La teo ESTOS TRINKATA de Petro.
Je la kvina kaj dek kvin
La teo ESTOS TRINKITA de Petro.
La trinkota teo estas ankoraŭ en la teujo.
La trinkata teo estas en la taso.
La trinkita teo ne plu estas en la taso; ĝi estas en la stomako de Petro (la
trinkinto).
Ĉu je la 5-a Petro estas trinkinta la teon?
Ĉu je la 6-a la teo estas ankoraŭ trinkota de Petro?
El kio estas faritaj viaj ŝuoj?
Lernonto aĉetas libron.
Lernanto uzas libron.
Lerninto metas la libron en la bibliotekon kaj
portas sur la brusto la verdan stelon.
Amonto rigardas la fraŭlinon, esperas.
Amanto razas sin ĉiutage, skribas parfumitajn
leterojn, vidas ĉion rozkolora.
Aminto ĵetas leterojn kaj portretojn en la fajron.
LERNANTO RAKONTAS...
Hieraŭ mi estis sidanta antaŭ mia skribotablo. Mi jam estis lerninta la 15-an
lecionon de mia lernolibro kaj estis skribanta leteron
al mia frato, kiam Petro eniris en la ĉambron.
-- Kiel vi fartas? -- Li diris. La vetero estas agrabla.
Ĉu vi volas promeni kun mi tra la parko?
-- Jes, kial ne? La leteron mi skribos vespere -- mi respondis.
Mi surmetis mian jakon kaj ni foriris kune.
Dum ni estis marŝantaj sur la strato li klarigis al mi la koncerton,
kiun ni estos aŭskultontaj. Tiu koncerto jam estis ludita en
la pasinta dimanĉo, sed pro la sukceso ĝi estos
ripetata (reludata) hodiaŭ.
En la parko ni vidis la statuon de Mendoza, la fondinto de Buenos Aires.
En aliaj urboj estas monumentoj al Zamenhof, la kreinto de Esperanto.
Multaj promenantoj ĝuis la belan veteron.
En la koncertejo jam multaj ĉeestantoj sidis. La ludontaj muzikistoj estis jam
kun siaj instrumentoj.
Dum la koncerto la aŭskultantoj silentis.
Kiam ni revenis hejmen la suno estis malaperanta ĉe la horizonto.
Kaj ĉu mi diru al vi sekreton? La leteron, kiun mi estis skribonta al mia frato mi
ne skribis; ĝi estas ankoraŭ skribota.
Kion mi estis faranta, kiam venis Petro?
Kion diris Petro dum ni estis marŝantaj?
Kien ni iris? Kion ni vidis tie?
Kiu estis Mendoza? Kiu estis Zamenhof?
Kiu sidis en la koncertejo?
Kion faras la aŭskultantoj?
Nun vi povas kompreni la signifon de la vorto Esperanto.
D-ro Zamenhof ne subskribis sian unuan libron per sia nomo, sed per
pseŭdonomo "D-ro Esperanto", t.e. (tio estas),
la doktoro kiu esperas, kiu havas esperon.