17-a Leciono

Vi jam konas la historion: "Petro amas Marian kaj Maria amas Petron"

Ili amas unu la alian.

Ili amas sin reciproke.

Petro iris ĉe ĵuveliston kaj aĉetis du orajn ringojn (= ringoj el oro), kaj petro fariĝis fianĉo kaj Maria fariĝis fianĉino. Ili gefianĉiĝis (ge = li + ŝi).

La gefianĉoj estas strangaj homoj kaj ili agas strange.

Fianĉo iras ĉiam elegante vestita kaj zorge kombita kaj razita, kaj faras multajn donacojn al sia fianĉino -- florojn, bombonojn, ĵuvelojn -- kaj ofte invitas ŝin al kinejo aŭ teatro. Kaj ĝuste tion ankaŭ faras Petro.

Bedaŭrinde ofte ankaŭ venas la patrino aŭ la frateto de Maria. La patrino malŝatas la plenajn aŭtobusojn kaj preferas veturi per taksioj (= taksiaŭtoj) kaj la frateto ĉiam elektas la plej karajn glaciaĵojn.

Maria ankaŭ faras donacojn al Petro. Ŝi faras stranga-kolorajn kravatojn por sia amato. Sed ili estas feliĉaj kaj ŝatas promeni kun la mano en la mano sub la luno, aŭ prefere sen luno...

En unu bela tago Petro kaj Maria staris antaŭ la pastro kaj fariĝis edzo kaj edzino. Ili fariĝis geedzoj (= geedziĝis).

La patrino de Maria estas nun la bopatrino de Petro, kaj la kara frateto nun fariĝas la bofrato de Petro.


Post kelke da tempo la cikonio faris viziton al la hejmo de Petro. Nun la gepatroj de Petro kaj Maria fariĝis avoj, ĉar ili havas novan nepon. Kaj la frato de Petro nun estas lia onklo. La juna Petreto estas lia nevo. Kaj la filoj de la frato de Petro estas kontentaj, ĉar ili ricevis tute novan kuzon.

Ho, la familio!

Sed ne nur la homoj geedziĝas, ankaŭ la bestoj tion faras. La koko havas multajn edzinojn. Sed ĝi estas feliĉa, ĉar ili jam estas vestitaj de la naturo mem.

La filojn de la koko ni nomas la kokidoj.

Juna ĉevalo estas ĉevalido. La rondetaj rozkoloraj idoj de la porko estas la porkidoj.

Vi memoras ke mi estis skribonta leteron al mia frato kiam envenis Petro.

La leteron mi skribis kaj sendis en la posta tago.

La skribitan leteron mi metis en koverton (= mi enkovertigis), skribis la adreson, gluis la poŝtmarkojn sur la koverton kaj fermis la koverton.

Mi iris al la poŝtoficejo (= poŝtejo) kaj metis la leteron en leterkeston (= mi enpoŝtigis la leteron). Kaj nun mi atendas la respondon.

Leterportisto disportas la leterojn.

Kion mi faris per la skribita letero?

Ĉu vi ŝatas ricevi leterojn de viaj amikoj?

Ĉu vi akurate respondas?

Ĉu vi kolektas poŝtmarkojn?

Ĉu vi estas filatelisto?

 

2-AKTA DRAMO

-- kun epilogo --

1-a akto

S-ro direktoro sidas sur komforta seĝo antaŭ sia skribotablo. En la ĉambro estas nur unu seĝo, tamen la ĉarma, blonda oficistino ankaŭ sidas kaj skribas.

La direktoro estas feliĉa.

2-a akto

La adzino de la direktoro eniras. Ŝi estas nek ĉarma nek blonda; ŝi estas furioza.

La fraŭlino ne plu sidas.

La direktoro ne plu estas feliĉa.

Epilogo -- laŭ via plaĉo.

Kio okazos poste, morgaŭ?

Morgaŭ la edzino batos la edzon.

Morgaŭ la direktoro maldungos la oficistinon. (Ĉu tio estus justa?).

Morgaŭ la sinjoro aĉetos belan juvelon por la edzino.

Kiu fino estas ĝusta, laŭ via opinio?

Ĉu vi havas fantazion?

Ĉu vi plaĉis la vi la dramo?

Kion vi estus farinta en simila kazo?

Ĉu vi estus forkurinta?

Verku alian epilogon.


VOCABULARIO

ADRESODIRECCIÓN,
DOMICILIO
RECIPROKARECÍPROCO
AKTOACTO
(TEATRAL)
SIMILASIMILAR
AVOABUELO STRANGAEXTRAÑO,
NO COMÚN
CIKONIOCIGÜEÑA  
EDZOESPOSO APOGIAPOYAR
FIANĈONOVIO DONACIREGALAR,
DONAR
GLACIOHIELO DUNGIEMPLEAR
GLUOCOLA DE
PEGAR
MALDUNGIDESPEDIR
JUVELOJOYA ELEKTIELEGIR
KESTOCAJA,
CAJÓN
INVITIINVITAR
KOVERTOSOBRE KOLEKTICOLECCIONAR,
REUNIR
KUZOPRIMO PREFERIPREFERIR
NEPONIETO SENDIENVIAR
NEVOSOBRINO GLACIAĴOHELADO
(COSA HECHA
DE HELADO)
ONKLOTIO LETERKESTOBUZÓN (CAJA
PARA CARTAS)
OROORO KION VI ESTUS  
FARINTA?
¿QUÉ HABRÍA
HECHO UD.?
PASTROSACERDOTE  
POŜTOCORREO  
POŜTMARKO   SELLO
DE CORREO
  
RINGOANILLO  
ĈARMAENCANTADOR     
JUSTAJUSTO 


LA INSTRUISTO PAROLAS

ILI AMAS UNU LA ALIAN = ILI AMAS SIN RECIPROKE.

Cuando la acción es recíproca o mutua se usan estas formas.

El sentido de "él se hirió" es claro, pero "ellos se hirieron" puede significar que cada uno de ellos se hirió (en un accidente), o que se hirieron entre sí, recíprocamente (en un combate).

Para evitar esta ambigüedad es que diremos en Esperanto: ili sin vundis en akcidento (= ĉiu el ili sin vundis -- cada uno de ellos se hirió) y ili sin vundis reciproke o ili vundis unu la alian -- se hirieron mutuamente.

Sólo como licencia poética podrá encontrarse: La dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas -- los dientes muerden la lengua, y sin embargo se aman.

GE -- este prefijo tiene la virtud de reunir a los dos sexos: miaj gepatroj -- mis padres (= mi padre y mi madre), lernejo por geinfanoj (= geinfana lernejo) -- escuela mixta (para niños y niñas), ili geedziĝis -- ellos se casaron (se hicieron esposo y esposa).

BO -- este prefijo indica el parentesco político, resultante del matrimonio -- Bopatrino -- suegra, bofilo -- yerno, bofrato -- cuñado, boparencoj -- parientes políticos.

-ID es sufijo que señala el descendiente, el cachorro, el pichón: koko -- gallo, kokido -- pollo, porkido -- lechón, Izraelido -- israelita (descendiente de Israel). Ido es hijo, descendiente. Johano loĝas tie kun sia vasta idaro -- Juan vive allí con su vasta prole.

LAŬ -- según, conforme con: agu laŭ via plaĉo -- obre según su gusto. Laŭ mia horloĝo estas la oka -- según mi reloj son las ocho. Mi marŝis laŭlonge de la fervojo -- yo caminé a lo largo del ferrocarril, laŭlarĝe -- a lo ancho.

PLU -- más -- con sentido de duración en tiempo o espacio: mi ne laboras plu -- yo no trabajo más, kion plu vi scias? -- ¿qué más sabe? Trinku unu pluan taseton -- beba una tacita más. Kaj tiel plu (= ktp) -- y así más (= etcétera).

ŜATI -- PLAĈI. Ya conocemos bien el verbo ŝati. Es verbo transitivo y señala nuestro gusto personal, subjetivo. Tiu domo estas plaĉa sed mi ne ŝatas ĝin -- esa casa es agradable (= placentera) pero a mi no me gusta.

PLAĈI es verbo intransitivo y significa agradar, ser agradable en su cualidad placentera: tio plaĉas al mi -- eso me gusta (me agrada). Plaĉa muziko -- música placentera. Kiel plaĉas al vi la ĝardeno? -- ¿Cómo encuentra el jardín?

VERKI es componer o escribir obras literarias, musicales, etc.: verki libron -- escribir (componer) un libro, verkisto -- un escritor, teatra verko -- obra teatral. Leteron mi skribas sed rakonton mi verkas.

ZORGI es cuidar de algo, preocuparse por algo: ne zorgu pri mi! -- no se preocupe por mi! Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj ol dek infanoj pri unu patrino -- cuida más una madre de diez hijos (niños) que diez hijos de una madre. Zorge farita -- cuidadosamente hecho. Senzorga -- descuidado, despreocupado.

AGI es obrar, actuar: agi juste -- obrar justamente (con justicia), justa ago -- acción justa. Zorgu pri viaj agoj! -- ¡Cuidado con lo que hace!

ORACIÓN PASIVA. Podemos usar también nuestro conocimiento de los participios para verificar si un verbo debe o no ser seguido por el acusativo.

Sea la oración:

Petro manĝas panon -- Pedro come pan.

Si la oración puede ser vuelta por pasivo, será transitiva: irá seguida de -n.

La pano estas manĝata de Petro. El pan es comido de Pedro.

Probemos con: Petro kuŝas sur la lito -- Pedro yace sobre la cama.

Vemos que si tratamos de ponerla en forma pasiva, la oración pierde su sentido. Se trata, pues, de una oración intransitiva.

La pano estas manĝata de Petro. Vemos que después de la forma pasiva usamos de para designar al agente, al que hace: Esperanto estas lingvo kreita de Zamenhof (kreita porque está ya creada, terminada de crear).

Rozkolora es color de rosa. Y del mismo modo se forma violkolora -- color violeta, oranĝkolora -- color anaranjado, citronflava -- amarillo limón.

Ludi es jugar (ludilo -- juguete). Pero lo mismo que en inglés y francés, este verbo significa, además, interpretar un papel teatral -- ludi teatran rolon, y tocar un instrumento -- ludi pianon.


Komenco     16-a Leciono     18-a Leciono     23-a Enhav-tabelo     24-a Vortaro

Enrique, 2 septiembre 2000