Paĝoj de Enrique   (V 20200416)
Esperanto   English 
Kial Eŭropo ne povas kontroli la Covid-19 epidemion?

26 Marto 2020

La epidemio de COVID-19 estas la plej grava krizo en la vivo de nia generacio. Indas do analizi kiel orientaziaj landoj, ĉefe Ĉinio povas sukcese kontroli kaj malgrandigi la epidemion, kaj kial Eŭropo tute ne povas fari tion. En la 2020-03-17 s-ro Peng Zhengming (Trigo) detale analizis la kialojn de la sukceso de Ĉinio en la „El Popola Ĉinio”, kaj nun mi provas klarigi, kiel Eŭropo fiaskas en tiu tereno.

Se ni rigardas la epidemian situacion en diversaj landoj de la mondo sur la retpaĝo     https://www.worldometers.info/coronavirus/     tiam evidentiĝas ke en Orienta Azio Japanio, Koreio kaj Ĉinio sukcese kontrolas la epidemion. En Ĉinio aperis nur 46 novaj malsanuloj hieraŭ, kaj en ĉina urbo Wuhan (kie la epidemio komenciĝis) dum la lastaj tagoj preskaŭ ne estiĝis novaj malsanuloj. Sed en multaj Eŭropaj landoj (ĉefe en Italio) centoble pli multaj homoj malsaniĝas dum unu tago. Italio estas relative malgranda lando kompare al grandega Ĉinio, tamen en Italio pli da homoj mortis pro la epidemio dum la lastaj semajnoj, ol en Ĉinio dum la tuta tempo de la epidemio. Estus grave kaj interese kompreni kial okazas tiel?

Laŭ mi la plej grava kialo originas en la multcentjara kultura diferenco inter Eŭropo kaj Orienta Azio. Tio signifas, ke en Orienta Azio homoj estas tradicie obeemaj kaj lojalaj al la registaroj, sed en Eŭropo individualismo gravas. Tio signifas, ke en Eŭropo multaj politikaj partioj, sociaj movadoj kaj tielnomataj „civilaj organizaĵoj” kuraĝigas la loĝantaron protesti kontraŭ la decidoj de la centraj kaj lokaj registaroj. Sekve de tio amasoj de la loĝantaro ne emas obei al la registaraj ordonoj celantaj kontroli kaj malgrandigi la epidemion. Por klarigi tiun fenomenon mi mencias kelkajn konkretajn faktojn.

• Je la komenco de la epidemio en Lombardio (provinco en Norda Italio) aperis la viruso, kie amase malsaniĝis la loĝantaro. Estis do logika kompreni, ke por malgrandigi la epidemion la provinco devus esti blokita, tamen multaj homoj opiniis, ke ili havas individuan rajton decidi, ĉu ili restu en kvaranteno, aŭ ĉu ili forlasu la provincon. Tiel okazis, ke multaj homoj elvojaĝis el Lombardio, inkluzive s-ron Silvio Berlusconi, iama ĉefministro de Italio. Mi informiĝis en la internacia medio, ke la itala registaro ordonis, ke ĉiuj homoj en Lombardio restu en sia provinco, tamen kelkajn horojn post tiu registara ordono la tuta mondo povis vidi, ke centoj, eĉ miloj da homoj iris al la stacidomo por vojaĝi al aliaj partoj de Italio. La rezulto de tiu agado estis, ke post kelkaj tagoj la viruso aperis amase en la tuta lando. Tie la situacio nun estas netolerebla kaj nekontrolebla. Tiom multe da malsanuloj estiĝas ĉiutage, ke ne estas loko por ĉiuj malsanuloj en la hospitaloj. Pro tio kuracistoj devas decidi kiujn malsanulojn ili akceptu en la hospitalojn, kaj al kiuj aliuloj oni ne donu ŝancon por vivo. Dum la lastaj tagoj tiom multe da homoj mortis, ke oni ne kapablis normale veturigi la mortintojn al tombejoj, sed militistoj faris tion dum noktoj.

• Serioza socia problemo estis kaj estas en Eŭropo la amasa popolmigrado. Tio signifas, ke milionoj da afrikanoj kaj sudazianoj klopodas enmigri la Eŭropan Union, kaj ili havas nek pasportojn, nek aliajn dokumentojn. Sekve de tio neniu povas kontroli, kiuj ili estas, kaj el kiuj landoj ili alvenis. Ili kutime trairas la landlimojn kaŝe dum noktoj. En la jaro 2015 pli ol unu miliono da enmigrantoj alvenis tiamaniere. La oficiala ŝtatpolitiko de Hungario estas ke Hungario, same kiel la Eŭropa Unio devas protekti siajn landlimojn kaj pro tio Hungario konstruis dratbarilon ĉe sia landlimo. Sed multaj okcidenteŭropaj kaj skandinaviaj landoj forte kritikis Hungarion pro tio, ĉar ilia ŝtatpolitiko estas akcepti rifuĝintojn kaj enmigrantojn amase. Ankaŭ multaj tiel nomataj „civilaj organizaĵoj” kiuj estas finance subtenataj de alilandaj registaroj kaj sociaj fondaĵoj, protestis pro la fermiteco de Hungario. Ili preferus konstrui malfermitan Eŭropan Union sen bariloj. Ankaŭ la plimulto de la parlamentanoj de la Eŭropa Unio samopinias, kaj pro tio ili akceptis eŭropan parlamentan decidon kontraŭ Hungario. Nuntempe, kiam oni ĉiutage devas batali kontraŭ la epidemio, estus serioza tasko de ĉiuj landoj kontroli la internacian migradon, ĉar la kaŝita migrado de nekonataj homoj sen iu ajn kontrolo havas seriozan sanriskon, ili povas kunporti viruson el landoj al aliaj landoj.

• En Hungario la unuaj malsanuloj ne estis hungaroj, sed ili estis studentoj el Irano. Kiam evidentiĝis, ke kelkaj el ili havis la kronviruson en sia korpo, tiam la aŭtoritatoj ordonis, ke ili restu en kvaranteno en hospitalo dum du semajnoj. Sed ili protestis en la hospitalo, sen permeso forlasis la ĉambron kie ili devis resti, ne obeis la ordonojn de la kuracistoj, eĉ komencis forĵeti seĝojn el sia ĉambro tra la fenestroj. Pro tio oni devis peti helpon de policistoj. Sed eĉ tio ne estis sufiĉa, krom policistoj oni devis peti ankaŭ helpon de la ambasadejo, kaj oni invitis ankaŭ interpretistojn. Ĉar la problemo ne solviĝis, post kelkaj tagoj la kompetentaj aŭtoritatoj ordonis sendi tiujn studentojn vojaĝi hejmen al Irano. Sed la studentoj kontraŭstaris, kaj petis ke civilaj organizaĵoj turnu ilin al juĝejo, ĉar ili havas indivuan rajton resti en lando kie ili volas.

• La problemo en Eŭropo estas tre serioza ne nur pro malobeemo de ordinaraj homoj, sed eĉ estroj kaj gvidantoj emas malobei la decidojn aŭ proponojn de la registaroj. En Hungario estas fama universitato, kies iama prezidanto estis Nobel-premiita medicinisto, kiu malkovris vitaminon „C”. Temas pri la Szegeda Universitato, kies nuna prezidanto (en hungara lingvo: rektoro) pasigis tempon en Aŭstrio antaŭ nelonge, kie tiam la epidemio jam disvastiĝis. Pro tio la registaro proponis, ke homoj kiuj pasigis tempon en danĝeraj landoj, do ankaŭ en Aŭstrio, restu izolite en hejma kvaranteno dum du semajnoj. Sed tiu universitata ĉefo ne obeis, li ne restis hejme, sed iris al sia universitato, organizis kunvenojn kun aliaj profesoroj kaj estraranoj, eĉ operaciis malsanulon en sia universitata hospitalo. Post du tagoj evidentiĝis, ke ankaŭ li ricevis la viruson en Aŭstrio. Pro tio nun ĉiuj liaj kontaktpersonoj devas resti en izolitaj lokoj por observi, ĉu ankaŭ ili ricevis la malsanon, aŭ ne.

• Antaŭ kelkaj tagoj la hungara registaro decidis bloki la landon kaj malpermesis, ke alilandanoj eniru Hungarion, celante ke oni protektu la sanon de la hungara popolo. Sed multaj alilandanoj ne emis akcepti tiun decidon kaj ili amasiĝis ĉe la hungara-aŭstria landlimo. Ili protestis kontraŭ tiu registara ordono kaj postulis, ke la hungaraj landlimgardistoj lasu ilin eniri la landon. Ĉar ili opinias, ke ili havas individuan rajton libere moviĝi el loko al alia loko. La amaso de tiuj homoj kaj iliaj aŭtoj estis 24 kilometra longa, do inter Vieno, la aŭstria ĉefurbo kaj la aŭstria-hungara landlimo ili plenigis la aŭtovojon. Pro tio post unu tago la registaro devis modifi la ordonon, kaj pro humanaj kialoj oni permesis, ke tiuj alilandanoj eniru la landon dum nokto. Ankaŭ Ursula von der Leyen, prezidantino de la Eŭropa Komisiono proponis, ke la hungara registaro solvu tiun problemon humane, do laŭeble lasu eniri tiujn alilandanojn en Hungarion.

• S-ro Peng Zhengming skribis en sia eseo, ke ankaŭ ĉinaj telekomunikaj kompanioj kontribuis al la ĉesigo de la epidemio. Ĉar kun datumbazo de 1,6 miliardoj da saĝtelefonoj de Ĉinio, tiuj kompanioj povis koni homfluojn en provincoj kaj urboj. Tiuj datumoj helpis la lokajn registarojn antaŭvidi la direkton de epidemia propagiĝo kaj alpreni taŭgajn rimedojn. Tiu entreprena-registara kunlaboro estiĝis utila en Ĉinio por batali kontraŭ la epidemio. Sed laŭ la tradicia eŭropa pensmaniero ankaŭ tia kunlaboro ne povas okazi en Eŭropo. En Hungario ekzemple la registaro volis pliefikigi la publikan administradon antaŭ multaj jaroj, kaj pro tio donis personan identigilan numeron al ĉiuj civitanoj. Oni pensis, ke tiamaniere ĉiuj ŝtatoficejoj povas facile kaj simple identigi la civitanojn. Sed poste la Konstitucia Kortumo (la plej alta kortumo en Hungario) nuligis tiun registaran decidon, dirante, ke en tiu kazo homoj ne povas konservi privatecon. Kaj konservo de privateco estas grava individua rajto de homo laŭ tiu kortuma decido. Sekve de tio ekde tiam la diversaj ŝtatoficejoj (ekzemple impostoficejoj, landregistraj oficejoj, publikaj sekurecaj oficejoj, ktp.) devis krei siajn proprajn identigilajn numerojn por ĉiuj civitanoj.

• Nuntempe estas kutime havi videokamerojn en multaj publikaj lokoj preskaŭ ĉie en la mondo. Sed en Hungario parlamenta oficisto (nomata „ombudsman”) dum longa tempo malpermesis, ke oni uzu tiujn videokamerojn en publikaj aŭtobusoj. Ĉar li opiniis, ke en tiuj aŭtobusoj homoj ne povas konservi privatecon, do ili ne povas kaŝi sin, se ili volas kaŝite vojaĝi. Sed mi vidis, ke en Ĉinio ankaŭ tiuj videokameroj estis utilaj en la batalo kontraŭ la epidemio. Ĉar kiam aperis nova malsanulo, tiam oni pli facile povis trovi siajn kontaktpersonojn, kun kiuj li kune vojaĝis en la sama aŭtobuso. Tiamaniere oni povis efike malgrandigi la epidemion kaj savi la vivon de multaj homoj en Ĉinio.

En tiu situacio videblas, ke oni tute ne povas ĉesigi la epidemion en Eŭropo tiel efike, kiel Ĉinio povis fari. Nun multaj eŭropaj gvidantoj emas akcepti tiun situacion. Ili pensas, ke en Eŭropo la epidemio ne estos ĉesigebla en la proksima estonto. Laŭ prognozo de la Robert Koch Publika Saninstituto Angela Merkel, gvidantino de Germanio anoncis, ke antaŭvideble 60-70 procentoj de la Eŭropa loĝantaro malsaniĝos pro la kronvirusa epidemio dum la venontaj du jaroj. Tio signifas, ke pli-malpli tricent milionoj da homoj malsaniĝos en la Eŭropa Unio (kun Britio) dum la venontaj du jaroj kaj multaj milionoj mortos.

Mi konkludas, ke laŭ la tradicia individualisma eŭropa pensmaniero oni emas protekti multajn homajn rajtojn (konservo de privateco, homaj rajtoj por libera vojaĝo, ktp.) sed oni forgesas, ke la plej grava homa rajto estas la rajto por vivo. Kaj en tiu situacio multaj homoj, kiuj mortis, mortas kaj mortos pro la epidemio, ne povis, povas kaj povos havi sian plej gravan rajton, la rajton por vivo.

D-ro MÁRKUS Gábor
Prezidanto de Eŭrazia Kultura Centro kaj
Honora Prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio



* * * * *    

Updated by  Enrique,   April  16  2020       This page
Paĝoj de Enrique:     Listo     Faktoj     Libroj de Dro. Márkus