|
|
La Instituto Zamenhof malfermis siajn pordojn en Lomeo,
Togolando, en septembro 2004. Dum la lastaj 10 jaroj la Instituto pli konstruiĝis. Tiel ili aldonis clasĉambrojn, instruistojn, kaj lernantojn. Nun, en 2015, ĝi havas 345 gelernantoj en la elementa nivelo, 160 lernantojn kaj 185 lernantinojn. En la meza nivelo ĝi havas 211 gelernantojn: 91 lernantoj kaj 110 lernantinoj. Instituto Zamenhof trovighas en la strato Passage des boeufs, en la kvartalo Be-Kpota Adidome, en la urbo Lomé, Togolando. |
|
|
|
In the year 1996, Gbeglo Koffi, a mathematics professor, and his friends launched the idea of building a neighborhood school to compensate for the lack of educational facilities in the country, create jobs, and provide a hopeful future for all children. | En la jaro 1996, profesoro pri matematiko Gbeglo Koffi kaj liaj amikoj lanĉis la ideon konstrui najbaran lernejon por kompensi la mankon de edukaj organizoj en la lando, krei laborpostenojn, kaj provizi esperigan estontecon por ĉiuj infanoj. | En el año 1996, un profesor de matemáticas, Gbeglo Koffi y sus amigos lanzaron la idea de construir una escuela de barrio para compensar la falta de instalaciones educativas en el país, crear empleos y proveer un futuro de esperanza para todos los niños. |
In September 2004 the Institute Zamenhof opened its doors! in Lomé, Togo. It was founded in 2000 with the work of Gbeglo Koffi and support of Hans Bakker and Nelly Holevitch, from the Netherlands. There they teach Esperanto. There is a basic school (age 6-11), a middle school (age 11-15) and a high school (age 15-18). From 1995 to 2004, the UEA African Office (AO) was situated at Gbeglo Koffi's house. In 2004-2005 it was at the Zamenhof Institute. |
En septembro 2004 La Instituto Zamenhof malfermis siajn pordojn en Lomeo, Togolando. Ĝi fondiĝis en 2000 per laboro de Gbeglo Koffi kaj subteno de Hans Bakker kaj Nelly Holevitch el Nederlando. Tie oni instruas Esperanton. Tie estas baza lernejo (aĝo 6-11), meza lernejo (aĝo 11-15) kaj supera lernejo (aĝo 15-18). De 1995 ĝis 2004, la Afrika Oficejo (AO) de UEA situis en en la domo de Gbeglo Koffi. En 2004-2005 ĝi gastis en Instituto Zamenhof. |
En septiembre de 2004, el Instituto Zamenhof abrió sus puertas en Lomé, Togo. Fue fundado en 2000 por la obra de Gbeglo Koffi y el apoyo de Hans Bakker y Nelly Holevitch de Holanda. Allí se enseña Esperanto. Allí hay una escuela básica (6-11 años), una escuela media (11-15 años) y una secundaria (15-18 años). De 1995 hasta 2004 la Oficina Africana (AO) de UEA estuvo en la casa de Gbeglo Koffi. En 2004-2005 estuvo en el Instituto Zamenhof. |
On September 13, 2004, the Institute Zamenhof in Lomé, Togo, opened its doors. They learn the normal curriculum of Togo and also the Esperanto language. | La 13-an de septembro 2004 malfermiĝis la pordoj de la Instituto Zamenhof en Lomeo. Ili lernas la normalan instruprogramon de Togolando kaj krome Esperanton. | El 13 de septiembre de 2004 el Instituto de Zamenhof en Lomé, Togo, abrió sus puertas. Allí se enseña el curriculo normal de Togo, y también el idioma Esperanto. |
Recent posts in Facebook Zamenhof Institute, a School in Lomé, Togo, Africa; written in French and Esperanto. If you don't understand, please go down the whole page to see 49 pictures. (Please don't click on the advertising) Flickr Fotoj, Paĝo de 2008, TIETO Dutch Page. | Lastaj komentoj en Facebook Zamenhof Instituto, Lernejo en Lomeo, Togolando, Afriko; skribita en la franca kaj Esperanto. Se vi ne komprenas, bonvolu rigardi la tutan retpaĝon por vidi 49 fotoj. (Bonvolu ne alklaki la reklamojn) Flickr Fotoj, Paĝo de 2008, TIETO Paĝo en la nederlanda. | Últimos comentarios en Facebook Instituto Zamenhof, una escuela en Lomé, Togo, Africa; escrito en francés y en Esperanto. Aunque no entiendas, puedes mirar las 49 fotos a lo largo de la página. (Trata de no cliquear en los avisos) Fotos Flickr, Página de 2008, TIETO Página en holandés. |
TEK, the Esperanto-Kongreso in Lomé, Togo, was held on December 19-20, 2014, at the Zamenhof Institute, for the third time. Follow some pictures. | TEK, Togolanda Esperanto-Kongreso en Lomeo, Togo, okazis la 19-an kaj 20-an de decembro 2014 en Instituto Zamenhof, por la tria sinsekva fojo. Sekvas kelkaj fotoj. | TEK, el Kongreso de Esperanto en Lomé, Togo, se celebró del 19 al 20 de diciembre de 2014, en el Instituto Zamenhof, por tercera vez. Siguen algunas fotos. |
Afriko Kie oni lernas ne por la diplomo, sed por la vivo
La 13-an de septembro 2004 malfermiĝis Instituto Zamenhof (IZo). Tiam ekis parto de ĝiaj laboroj: helpi al infanoj de nepagipovaj gepatroj lerni skribi kaj legi; instrui Esperanton al gelernantoj dum normalaj kurshoroj kaj ankaŭ al plenkreskuloj perkoresponde aŭ surloke; labori por Esperanto en Afriko. Kun la paso de la tempo realiĝas aliaj partoj: ebligi al gejunuloj havi vivtenon, helpi la gelernantojn rilati kun samaĝuloj tra la mondo, uzante komputilon kaj Esperanton, organizi vesperan kurson por analfabetoj, kiujn oni instruu ankaŭ pri ĉiutagaĵoj (higieno, konduto en la familio, respondecoj en la komunumo, edukado de infanoj, mediprotektado ktp.). Prizorgi ankaŭ infanojn/junulojn ne kapablajn lernejaniĝi, krei mondonajn aferojn por la nepagipovaj gepatroj ne estas ekster la taskaro de IZo*.
|
La gelernantoj de IZo ĉiam atingis brilan rezulton en la ŝtata ekzameno. Instruistoj de aliaj lernejoj asertas: “La laboroj en Izo estas tiom bone organizataj, ke malsukceso de la gelernantoj estas preskaŭ neebla”. Kio tiel paroligas la homojn? IZo ne nur lernigas legi kaj skribi, sed ankaŭ zorgas pri la tuta personeco de la gelernantoj. Ĝi havas propran magazinon kun la nomo IZo en Marche. 1) Konsciu ke ni faras ne ordinaran lernejon, sed modelan lernejon; 2) Necesas krom faka kompetenteco de la instruisto ankaŭ aliaj ecoj: - instrui en spirito de toleremo kaj frateco; - instrui en spirito de scivolo pri la mondo, la homo kaj la naturo; - instrui kun ĉiama atento al sano, higieno kaj ordo; - instrui pedagogie: t.e. ne per punado sed per kuraĝigado; - instrui kunlaborante kun la plej maturaj lernantoj; - instrui uzante interreton por tutmondaj kontaktoj, i.a. per Esperanto; - ne nur instrui sed ankaŭ labori por ke la lernejo enspezu ekonomie; - krei kun la lernantoj kaj la kolegoj komunumon por la plu-ekzistado de la lernejo; - serĉi bonajn rilatojn kun la gepatroj, por ke tiuj interesiĝu pri la lerneja vivo kaj helpu ĝin; 3. Oni lernas ne por la diplomo sed por la vivo. * Pliajn informojn petu de 130izo2004gmail.com |
Aktualigo 28 oktobro 2017Programite por okazi la 25-an de septembro 2017, la lerneja rekomenco finfine okazis la 2-an de oktobro 2017. Tiun tagon, en Instituto ZAMENHOF, multnombraj estis la gepatroj kaj la gelernantoj kiuj ĝoje revenis al la Instituto en belaj kaj novaj vestaĵoj por rekomenci siajn lernejajn laborojn. La tre bonaj jarfinaj rezultoj de la antaŭa lernojaro 2016-2017 estis motivigo por multaj gepatroj enskribigi siajn gefilojn en Instituto ZAMENHOF. Post la periodo dediĉita al la enskribiĝoj la lernantaro de Instituto ZAMENHOF aspektas jene.
La Nova Lernojaro 2017 - 2018 en Instituto Zamenhof (IZo)
Infanvartejo (CI)
Estas 39 gelernantoj: 15 knaboj 24 knabinoj
Elementa nivelo
Estas en la
- 1a klaso (CP1): 47 gelernantoj (18 knaboj 29 knabinoj)
- 2a klaso (CP2): 37 gelernantoj (17 knaboj 20 knabinoj)
- 3a klaso (CE1): 47 gelernantoj (26 knaboj 21 knabinoj)
- 4a klaso (CE2): 35 gelernantoj (13 knaboj 22 knabinoj)
- 5a klaso (CM1): 39 gelernantoj (24 knaboj 15 knabinoj)
- 6a klaso (CM2): 39 gelernantoj (24 knaboj 15 knabinoj)
Elementa: 244 gelernantoj (122 knaboj 122 knabinoj)
Mezgrada nivelo (Kolegio)
Estas en la
- 1a klaso (6ème): 62 gelernantoj (35 knaboj 27 knabinoj)
- 2a klaso (5ème): 54 gelernantoj (27 knaboj 27 knabinoj)
- 3a klaso (4ème): 50 gelernantoj (26 knaboj 24 knabinoj)
- 4a klaso (3ème): 50 gelernantoj (31 knaboj 19 knabinoj)
Mezgrada: 216 gelernantoj (119 knaboj 97 knabinoj)
Entute: 460 gelernantoj (241 knaboj 219 knabinoj)
Kompare kun la pasintaj jaroj, estas altigo de nombroj de gelernantoj en iuj klasoj kaj malaltigeto en aliaj. La altigo aperas ĉefe en la sesa klaso de la elementa nivelo kaj en la kvara klaso de la mezgrada nivelo. Okazis tiel pro la fakto, ke:
- En Instituto Zamehof (IZo) la rezultoj de la jarfinaj ekzamenoj de la sesa klaso elementa kaj de la kvara klaso mezgrada estis tre bonaj kaj ebligis al la kandidatoj ricevi siajn finstudajn diplomojn en la niveloj.
- La malaltigeto de nombro en iuj klasoj, precipe elementnivelaj, kaŭzis la fakto, ke nun kreiĝas ĉie neleĝaj lernejoj (kvazaŭ nigrmerkaĵoj) en la urbo Lomeo. Tiuj neleĝaj lernejoj ne havas permeson de la ŝtato por funkcii. Plie, ili ne pagas imposton al ŝtato, nek asekurigas siajn instruistojn. La instruistoj de tiuj lernejoj havas salajrojn nur dum la lernotempo, kaj neniom dum la ferioj. Eĉ mankas necesejoj en tiaj lernejoj. Male, Instituto Zamenhof estas tute leĝa lernejo, kiu asekurigas ĉiujn siajn laborantojn. La lernokotizo en la neleĝaj lernejoj estas pli malaltaj ol tiuj de Instituto Zamenhof. Jen do iuj gepatroj, kiuj komprenas neniam preferas neleĝajn ( NIGRAJN au SOVAĜAJN) lernejojn por pagi malpli, tute forgesante, ke la kvalito estas pli bona ol la kvanto. Sed, kiam la gelernantoj atingas ekzamenajn klasojn, gepatroj petas ilian enskribiĝon en IZo. Tamen Instituto Zamenhof havas tre bonajn nombrojn de gelernantojn.
Oni povus demandi pri la sorto de Esperanto en Instituto Zamenhof.
Jes, la lingvo estas regule instruata. Ĉiujare IZo havas pli ol 60 novajn gelernantojn, kiuj la tutan lernojaron studas Esperanton. Tiel funkcias tiu sistemo de 2004 ĝis nun 2017-2018 kaj pli poste. Tio klarigas parte la Esperanto-nivelon bonan de togolandanoj, ĉar preskaŭ ĉiuj junaj esperantistoj togolandaj eklernis Esperanton en Instituto Zamenhof. Eĉ en Benino kaj Kotdivuaro estas nun junaj esperantistoj kiuj eklernis Esperanton en IZO, kaj ne nur tion.
La informadika kurso regule okazas por ĉiuj gelernantoj de la kolegio. Ili lernas teksprilaboron kaj la uzadon de aliaj programoj, jes ankaŭ la utiligadon de interreto.
Komprenindas la kvazaŭ devizo de la lernejo "En Instituto Zamenhof, oni lernas ne por la diplomo, sed por la vivo......." ( la tuta medidtaĵo aperas sube). La instruado en Instituto Zamenhof koncernas la formadon de kompleta homo. Tion ĉi atestas gepatroj, kiuj asertas, ke la gelernantoj de IZo havas tute alian konduton kompare kun gelernantoj de aliaj lernejoj. Ho jes, ankaŭ gelernintoj de IZo ion tian rakontas. Tiel ili montras sian dankemon al tiu lernejo, kiu taskas al si kontribui en la formado de homo kompleta pere de siaj lecionoj diversaj.
Spirito de la lernado en Insituto Zamenhof
Kion ni sciu pri niaj instrualaboroj en Instituto Zamenhof, tio estas:
1. Konsciu ni, ke ni faras ne ordinaran lernejon, sed modelan lernejon.
2. Necesas krom faka kompetenteco de la instruisto ankaŭ aliaj ecoj:
- instrui en spirito de toleremo kaj frateco
- instrui en spirito de scivolo pri la mondo, la homo kaj la naturo
- instrui kun ĉiama atento al sano, higieno kaj ordo
- instrui pedagogie: t.e. ne per punado sed per kuraĝigado
- instrui kunlaborante kun la plej maturaj lernantoj
- instrui uzante interreton por tutmondaj kontaktoj, i.a. per Esperanto
- ne nur instrui sed ankaŭ labori por ke la lernejo enspezu ekonomie
- krei kun la lernantoj kaj la kolegoj komunumon por la plu-ekzistado de la lernejo
- serĉi bonajn rilatojn de gepatroj, por ke tiuj interesiĝu pri la lerneja vivo
- kaj helpu ĝin
3. Oni lernas ne por la diplomo sed por la vivo.
Kompilis Dzifa kaj Koffi GBEGLO
* * * * *
Instituto Zamenhof Nova Instituto Lomeo, Togolando
Une école au Togo Histoire d'une amitié
IZO en Marche Revuo Ligiloj, fotoj
Videoj: Une journée à l'institut Zamenhof 25:40 Vizito el Brazilo 2:08
Unuiĝo Togolanda por Esperanto Unuiĝo Togolanda por Esperanto ĉe UEA
Esperanto-Lernejo-JV Nomad’ kurso
Vojagho en Burkino kaj Togolando
Instituto Zamenhof Paĝo 2 Paĝo 3 de Posthuma
Paĝoj en kelkaj lingvoj: nederlanda, Esperanto, franca, sveda.
La 15a Kongreso en Togolando: 18 Partoj:
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18
Ĉi tiuj retpaĝoj ŝajnas similaj, sed tio estas nur la komenco de ĉiu paĝo.
Francisca el Brazilo 2:09 en Youtube
Prezentado 6:50 en Youtube
Zamenhof Instituto en FaceBook
Zamenhof Instituut Nederlanda
Evelyne Rotellini, 4 apr 2012 Unu tago ĉe Instituto Zamenhof (retpaĝo)
Nur la video 25:40 en Youtube
La video estas en la franca, sed estas en Esperanto ekde la
minuto 6:53, ĝis 10:10. Gbeglo Koffi intervjuas ekde 9:37 ĝis 16:30.
Improvements at Institut Zamenhof Mecenatoj
Enlargement of a school Mecenatoj
L’Institut Zamenhof de Sat-Amikaro en la franca
L’Institut Zamenhof une fois de plus en première place en la franca
Kongreslibro Kvina Afrika Kongreso de Esperanto organizata de
Afrika Komisiono de UEA (AK) Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE)
Scio Sen Bariloj (SSB) 29an de decembro 2013 - 4an de januaro 2014
Kotonuo, Benino ake-2013@yahoogroups.com
Kotona Gazeto: 1 2 4an januaro, 2014
Zamenhof Instituto en Libera Folio:
10 jul 2013 08 jul 2013 04 apr 2013 03 apr 2013 05 dec 2012 08 mar 2012 19 feb 2012
13 feb 2012 29 dec 2011 31 aŭg 2011 07 jul 2011 30 maj 2011 10 maj 2011 24 apr 2011
05 nov 2009 02 nov 2005 06 okt 2005 13 sep 2004 13 sep 2004 13 sep 2004 19 jul 200420 Kialoj por lerni kaj uzi Esperanton
* * * * *
Videoj por lerni Esperanton.
3 animaĵoj, preskaŭ 3 horoj entute, kun la tuta teksto.
Pasporto, en youtube, pli ol 7 horoj. Aktoroj de multaj landoj.
Hejmpaĝo: http://esperantofre.com/indexeo.htm
Paĝoj de Enrique: http://esperantofre.com/edu/eepag.htm
Aktualigita de Enrique, 28 oktobro 2017