Paĝoj de Enrique   (V 20171028)
                    Instituto Zamenhof     Lomeo, Togolando         Aktualigo (28 okt 17)



The best use of Esperanto outside the Esperanto world
El mejor uso de Esperanto fuera del mundo de Esperanto
La plej bona uzado de Esperanto ekster la esperanta mondo

La Instituto Zamenhof malfermis siajn pordojn en Lomeo, Togolando, en septembro 2004.

Dum la lastaj 10 jaroj la Instituto pli konstruiĝis. Tiel ili aldonis clasĉambrojn, instruistojn, kaj lernantojn.

Nun, en 2015, ĝi havas 345 gelernantoj en la elementa nivelo, 160 lernantojn kaj 185 lernantinojn.

En la meza nivelo ĝi havas 211 gelernantojn: 91 lernantoj kaj 110 lernantinoj.

Instituto Zamenhof trovighas en la strato Passage des boeufs, en la kvartalo Be-Kpota Adidome, en la urbo Lomé, Togolando.

English        
Esperanto        
Español        
In the year 1996, Gbeglo Koffi, a mathematics professor, and his friends launched the idea of building a neighborhood school to compensate for the lack of educational facilities in the country, create jobs, and provide a hopeful future for all children. En la jaro 1996, profesoro pri matematiko Gbeglo Koffi kaj liaj amikoj lanĉis la ideon konstrui najbaran lernejon por kompensi la mankon de edukaj organizoj en la lando, krei laborpostenojn, kaj provizi esperigan estontecon por ĉiuj infanoj. En el año 1996, un profesor de matemáticas, Gbeglo Koffi y sus amigos lanzaron la idea de construir una escuela de barrio para compensar la falta de instalaciones educativas en el país, crear empleos y proveer un futuro de esperanza para todos los niños.

In September 2004 the Institute Zamenhof opened its doors! in Lomé, Togo.

It was founded in 2000 with the work of Gbeglo Koffi and support of Hans Bakker and Nelly Holevitch, from the Netherlands. There they teach Esperanto. There is a basic school (age 6-11), a middle school (age 11-15) and a high school (age 15-18).

From 1995 to 2004, the UEA African Office (AO) was situated at Gbeglo Koffi's house. In 2004-2005 it was at the Zamenhof Institute.


En septembro 2004 La Instituto Zamenhof malfermis siajn pordojn en Lomeo, Togolando.

Ĝi fondiĝis en 2000 per laboro de Gbeglo Koffi kaj subteno de Hans Bakker kaj Nelly Holevitch el Nederlando. Tie oni instruas Esperanton. Tie estas baza lernejo (aĝo 6-11), meza lernejo (aĝo 11-15) kaj supera lernejo (aĝo 15-18).

De 1995 ĝis 2004, la Afrika Oficejo (AO) de UEA situis en en la domo de Gbeglo Koffi. En 2004-2005 ĝi gastis en Instituto Zamenhof.


En septiembre de 2004, el Instituto Zamenhof abrió sus puertas en Lomé, Togo.

Fue fundado en 2000 por la obra de Gbeglo Koffi y el apoyo de Hans Bakker y Nelly Holevitch de Holanda. Allí se enseña Esperanto. Allí hay una escuela básica (6-11 años), una escuela media (11-15 años) y una secundaria (15-18 años).

De 1995 hasta 2004 la Oficina Africana (AO) de UEA estuvo en la casa de Gbeglo Koffi. En 2004-2005 estuvo en el Instituto Zamenhof.

On September 13, 2004, the Institute Zamenhof in Lomé, Togo, opened its doors. They learn the normal curriculum of Togo and also the Esperanto language. La 13-an de septembro 2004 malfermiĝis la pordoj de la Instituto Zamenhof en Lomeo. Ili lernas la normalan instruprogramon de Togolando kaj krome Esperanton. El 13 de septiembre de 2004 el Instituto de Zamenhof en Lomé, Togo, abrió sus puertas. Allí se enseña el curriculo normal de Togo, y también el idioma Esperanto.

    Recent posts in  Facebook

Zamenhof Institute,  a School in Lomé, Togo, Africa; written in French and Esperanto.
If you don't understand, please go down the whole page to see 49 pictures.
  (Please don't click on the advertising)  Flickr FotojPaĝo de 2008TIETO
    Dutch Page.

    Lastaj komentoj en  Facebook

Zamenhof Instituto,  Lernejo en Lomeo, Togolando, Afriko; skribita en la franca kaj Esperanto.
Se vi ne komprenas, bonvolu rigardi la tutan retpaĝon por vidi 49 fotoj.
    (Bonvolu ne alklaki la reklamojn)
Flickr FotojPaĝo de 2008TIETO
    Paĝo en la nederlanda.

    Últimos comentarios en  Facebook

Instituto Zamenhof,  una escuela en Lomé, Togo, Africa; escrito en francés y en Esperanto.
    Aunque no entiendas, puedes mirar las 49 fotos a lo largo de la página.
    (Trata de no cliquear en los avisos)  Fotos FlickrPágina de 2008TIETO
    Página en holandés.

TEK, the Esperanto-Kongreso in Lomé, Togo, was held on December 19-20, 2014, at the Zamenhof Institute, for the third time. Follow some pictures.


TEK, Togolanda Esperanto-Kongreso en Lomeo, Togo, okazis la 19-an kaj 20-an de decembro 2014 en Instituto Zamenhof, por la tria sinsekva fojo. Sekvas kelkaj fotoj.

TEK, el Kongreso de Esperanto en Lomé, Togo, se celebró del 19 al 20 de diciembre de 2014, en el Instituto Zamenhof, por tercera vez. Siguen algunas fotos.









20 - 21 decembro 2013

* * * * *    

    Profesoro Gbeglo Koffi, Direktoro de Instituto Zamenhof,
verkis por Esperanto Revuo, aprilo 2015:
Afriko
Instituto Zamenhof

    Kie oni lernas ne por la
  diplomo, sed por la vivo

La 13-an de septembro 2004 malfermiĝis Instituto Zamenhof (IZo). Tiam ekis parto de ĝiaj laboroj: helpi al infanoj de nepagipovaj gepatroj lerni skribi kaj legi; instrui Esperanton al gelernantoj dum normalaj kurshoroj kaj ankaŭ al plenkreskuloj perkoresponde aŭ surloke; labori por Esperanto en Afriko. Kun la paso de la tempo realiĝas aliaj partoj: ebligi al gejunuloj havi vivtenon, helpi la gelernantojn rilati kun samaĝuloj tra la mondo, uzante komputilon kaj Esperanton, organizi vesperan kurson por analfabetoj, kiujn oni instruu ankaŭ pri ĉiutagaĵoj (higieno, konduto en la familio, respondecoj en la komunumo, edukado de infanoj, mediprotektado ktp.). Prizorgi ankaŭ infanojn/junulojn ne kapablajn lernejaniĝi, krei mondonajn aferojn por la nepagipovaj gepatroj ne estas ekster la taskaro de IZo*.

  Genezo de Instituto Zamenhof

IZo ŝuldas sian naskiĝon al du homoj, kaj sian ekzistadon al multaj personoj. Jam en 1996 la ideo venis de GBEGLO Koffi, kiu, vivinte siajn lernejanajn jarojn en vere malfacilaj kondiĉoj, facile rekonas, kiel instruisto, problemojn de lernantoj.

“Se estus E-lernejoj tra Afriko, kie la gelernantoj lernus krom la objektoj de la nacia programo, ankaŭ Esperanton, tio povus ege helpi al la disvastiĝo de Esperanto en Afriko”, rakontis Koffi al Hans Bakker. La ideon Hans trovis ambicia, kaj ĝin nek akceptis nek rifuzis. Kaj la tagoj pasadis trankvile. Koffi daŭrigis sian laboron instruistan kaj ankaŭ sian agadon Esperantan kaj tute alproksimiĝis la jaro 2000. Nelly Holevich, kiu longe kunlaboris kun Hans Bakker, diris: “Ĉu ne estus bone fari ion por marki la 20-jariĝon de lia afrika agado?” Nu, oni sin ĵetis en la realigon de la projekto, kun la apogo de multe da organizaĵoj kaj homoj. Rezulte, ekde la 13-a de septembro 2004 tie lernas pli ol ducent infanoj kaj gejunuloj. Parto el ili lernas, krom la tradiciaj fakoj, ankaŭ Esperanton, kun la konsento de la gepatroj.

Tiel iras nun la aferoj: la asocio Une École au Togo, en Francio, kaj diversaj homoj esperantistoj kaj neesperantistoj, finance helpas la lernejon, kio ebligas al la prizorgantoj de IZo pli kaj pli bonigi la lernejajn laborojn.

  Lernejaj laboroj

En la duagrada nivelo ne ĉiu klaso, sed ĉiu lernobjekto havas sian respondecan instruiston. Krome estas ankaŭ aliaj pri kudrado,muziko, informadiko, Esperanto, desegnado kaj sporto. Informado pri sana nutrado ĉiam okazas (ne)formale. IZo disponigas fruktojn al ĉiuj, kaj kuracistoj estas je ĉies dispono.

Ofte religio dividas homojn. En IZo ĉiuj komprenas, ke la homo estas la centro de la agado. La edukado estas tute sekulara.

La gelernantoj de IZo ĉiam atingis brilan rezulton en la ŝtata ekzameno. Instruistoj de aliaj lernejoj asertas: “La laboroj en Izo estas tiom bone organizataj, ke malsukceso de la gelernantoj estas preskaŭ neebla”. Kio tiel paroligas la homojn? IZo ne nur lernigas legi kaj skribi, sed ankaŭ zorgas pri la tuta personeco de la gelernantoj. Ĝi havas propran magazinon kun la nomo IZo en Marche.

La sukceso dependas de du aferoj: organiza kapablo kaj monrimedoj. IZo estas privata lernejo, sed tute ne komerccela. Tial ĉi la etan monrimedon, kiun ĝi havas, ĝi uzas por bone organizi la laborojn. La organiza kapablo tute ne mankas en la gvidantoj. Ne estas dubo, ke ĉio iras bone, ĉar IZo tiel reklamas pri si.

  Esperanto kaj Instituto Zamenhof

IZo estas vivanta propagandilo por Esperanto. Tiu ĉi estas instruata dum normalaj kurshoroj al gelernantoj. Krome aliaj kursoj okazas ekster la lernejaj periodoj, dum ferioj, en semajnfino.

La Instituto disponigas lokon por la komitatkunsidoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto kaj por la sidejaj bezonoj de ASELT (Asocio Sennacieca de Esperantistojlaboristoj en Togolando) kaj ACE (Afrika Centro Esperantista). Necesas aldoni, ke IZo povas gastigi esperantistojn vizitantajn Togolandon en siaj gastoĉambroj. Ĝi helpas al vizitontoj en la havigo de vizo por Togolando. Preskaŭ ĉiuj laborantoj de la Instituto parolas Esperanton. La gelernantoj ŝatas paroli kun la eksterlandaj vizitantoj. IZo estas mikrokosma Esperantujo en la togolanda kaj tutmonda makrokosma Esperantujo.

  Spirito de la lernado en Instituto Zamenhof

La rezultoj de la ekzamenoj ĉiam estas bonaj, certe pro la spirito, en kiu okazas la lernado. Jen la principoj elpensitaj de Hans Bakker:


1) Konsciu ke ni faras ne ordinaran lernejon, sed 
      modelan lernejon;

2) Necesas krom faka kompetenteco de la instruisto 
      ankaŭ aliaj ecoj:

  - instrui en spirito de toleremo kaj frateco;
  - instrui en spirito de scivolo pri la mondo, la homo 
      kaj la naturo; 
  - instrui kun ĉiama atento al sano, higieno kaj ordo;
  - instrui pedagogie: t.e. ne per punado sed per 
      kuraĝigado; 
  - instrui kunlaborante kun la plej maturaj lernantoj; 
  - instrui uzante interreton por tutmondaj kontaktoj, 
      i.a. per Esperanto;
  - ne nur instrui sed ankaŭ labori por ke la lernejo 
      enspezu ekonomie;
  - krei kun la lernantoj kaj la kolegoj komunumon 
      por la plu-ekzistado de la lernejo;
  - serĉi bonajn rilatojn kun la gepatroj, por ke tiuj 
      interesiĝu pri la lerneja vivo kaj helpu ĝin;

3. Oni lernas ne por la diplomo sed por la vivo.

 * Pliajn informojn petu de  130izo2004gmail.com 
* * * * *    
Aktualigo   28 oktobro 2017

La Nova Lernojaro 2017 - 2018 en Instituto Zamenhof (IZo)
Programite por okazi la 25-an de septembro 2017, la lerneja rekomenco finfine okazis la 2-an de oktobro 2017. Tiun tagon, en Instituto ZAMENHOF, multnombraj estis la gepatroj kaj la gelernantoj kiuj ĝoje revenis al la Instituto en belaj kaj novaj vestaĵoj por rekomenci siajn lernejajn laborojn. La tre bonaj jarfinaj rezultoj de la antaŭa lernojaro 2016-2017 estis motivigo por multaj gepatroj enskribigi siajn gefilojn en Instituto ZAMENHOF. Post la periodo dediĉita al la enskribiĝoj la lernantaro de Instituto ZAMENHOF aspektas jene.

Infanvartejo (CI)

Estas 39 gelernantoj: 15 knaboj 24 knabinoj

Elementa nivelo

Estas en la
- 1a klaso (CP1): 47 gelernantoj (18 knaboj 29 knabinoj)
- 2a klaso (CP2): 37 gelernantoj (17 knaboj 20 knabinoj)
- 3a klaso (CE1): 47 gelernantoj (26 knaboj 21 knabinoj)
- 4a klaso (CE2): 35 gelernantoj (13 knaboj 22 knabinoj)
- 5a klaso (CM1): 39 gelernantoj (24 knaboj 15 knabinoj)
- 6a klaso (CM2): 39 gelernantoj (24 knaboj 15 knabinoj)

   Elementa:   244 gelernantoj (122 knaboj 122 knabinoj)

Mezgrada nivelo (Kolegio)

Estas en la
- 1a klaso (6ème): 62 gelernantoj (35 knaboj 27 knabinoj)
- 2a klaso (5ème): 54 gelernantoj (27 knaboj 27 knabinoj)
- 3a klaso (4ème): 50 gelernantoj (26 knaboj 24 knabinoj)
- 4a klaso (3ème): 50 gelernantoj (31 knaboj 19 knabinoj)

    Mezgrada:     216 gelernantoj (119 knaboj 97 knabinoj)

     Entute:       460 gelernantoj (241 knaboj 219 knabinoj)

Kompare kun la pasintaj jaroj, estas altigo de nombroj de gelernantoj en iuj klasoj kaj malaltigeto en aliaj. La altigo aperas ĉefe en la sesa klaso de la elementa nivelo kaj en la kvara klaso de la mezgrada nivelo. Okazis tiel pro la fakto, ke:

- En Instituto Zamehof (IZo) la rezultoj de la jarfinaj ekzamenoj de la sesa klaso elementa kaj de la kvara klaso mezgrada estis tre bonaj kaj ebligis al la kandidatoj ricevi siajn finstudajn diplomojn en la niveloj.

- La malaltigeto de nombro en iuj klasoj, precipe elementnivelaj, kaŭzis la fakto, ke nun kreiĝas ĉie neleĝaj lernejoj (kvazaŭ nigrmerkaĵoj) en la urbo Lomeo. Tiuj neleĝaj lernejoj ne havas permeson de la ŝtato por funkcii. Plie, ili ne pagas imposton al ŝtato, nek asekurigas siajn instruistojn. La instruistoj de tiuj lernejoj havas salajrojn nur dum la lernotempo, kaj neniom dum la ferioj. Eĉ mankas necesejoj en tiaj lernejoj. Male, Instituto Zamenhof estas tute leĝa lernejo, kiu asekurigas ĉiujn siajn laborantojn. La lernokotizo en la neleĝaj lernejoj estas pli malaltaj ol tiuj de Instituto Zamenhof. Jen do iuj gepatroj, kiuj komprenas neniam preferas neleĝajn ( NIGRAJN au SOVAĜAJN) lernejojn por pagi malpli, tute forgesante, ke la kvalito estas pli bona ol la kvanto. Sed, kiam la gelernantoj atingas ekzamenajn klasojn, gepatroj petas ilian enskribiĝon en IZo. Tamen Instituto Zamenhof havas tre bonajn nombrojn de gelernantojn.

Oni povus demandi pri la sorto de Esperanto en Instituto Zamenhof.
Jes, la lingvo estas regule instruata. Ĉiujare IZo havas pli ol 60 novajn gelernantojn, kiuj la tutan lernojaron studas Esperanton. Tiel funkcias tiu sistemo de 2004 ĝis nun 2017-2018 kaj pli poste. Tio klarigas parte la Esperanto-nivelon bonan de togolandanoj, ĉar preskaŭ ĉiuj junaj esperantistoj togolandaj eklernis Esperanton en Instituto Zamenhof. Eĉ en Benino kaj Kotdivuaro estas nun junaj esperantistoj kiuj eklernis Esperanton en IZO, kaj ne nur tion.

La informadika kurso regule okazas por ĉiuj gelernantoj de la kolegio. Ili lernas teksprilaboron kaj la uzadon de aliaj programoj, jes ankaŭ la utiligadon de interreto.

Komprenindas la kvazaŭ devizo de la lernejo "En Instituto Zamenhof, oni lernas ne por la diplomo, sed por la vivo......." ( la tuta medidtaĵo aperas sube). La instruado en Instituto Zamenhof koncernas la formadon de kompleta homo. Tion ĉi atestas gepatroj, kiuj asertas, ke la gelernantoj de IZo havas tute alian konduton kompare kun gelernantoj de aliaj lernejoj. Ho jes, ankaŭ gelernintoj de IZo ion tian rakontas. Tiel ili montras sian dankemon al tiu lernejo, kiu taskas al si kontribui en la formado de homo kompleta pere de siaj lecionoj diversaj.

Spirito de la lernado en Insituto Zamenhof

Kion ni sciu pri niaj instrualaboroj en Instituto Zamenhof, tio estas:

1. Konsciu ni, ke ni faras ne ordinaran lernejon, sed modelan lernejon.

2. Necesas krom faka kompetenteco de la instruisto ankaŭ aliaj ecoj:
- instrui en spirito de toleremo kaj frateco
- instrui en spirito de scivolo pri la mondo, la homo kaj la naturo
- instrui kun ĉiama atento al sano, higieno kaj ordo
- instrui pedagogie: t.e. ne per punado sed per kuraĝigado
- instrui kunlaborante kun la plej maturaj lernantoj
- instrui uzante interreton por tutmondaj kontaktoj, i.a. per Esperanto
- ne nur instrui sed ankaŭ labori por ke la lernejo enspezu ekonomie
- krei kun la lernantoj kaj la kolegoj komunumon por la plu-ekzistado de la lernejo
- serĉi bonajn rilatojn de gepatroj, por ke tiuj interesiĝu pri la lerneja vivo
- kaj helpu ĝin

3. Oni lernas ne por la diplomo sed por la vivo.

Kompilis Dzifa kaj Koffi GBEGLO

* * * * *    
Instituto Zamenhof   Nova Instituto   Lomeo, Togolando

Une école au Togo               Histoire d'une amitié    
IZO en Marche  Revuo          Ligiloj, fotoj

Videoj:     Une journée à l'institut Zamenhof  25:40     Vizito el Brazilo  2:08

Unuiĝo Togolanda por Esperanto       Unuiĝo Togolanda por Esperanto  ĉe UEA

Esperanto-Lernejo-JV       Nomad’ kurso  

Vojagho en Burkino kaj Togolando  

Instituto Zamenhof   Paĝo 2   Paĝo 3
    de Posthuma
Paĝoj en kelkaj lingvoj: nederlanda, Esperanto, franca, sveda.  

La 15a Kongreso en Togolando: 18 Partoj:
 1    2    3    4    5    6    7    8    9   10   11   12   13   14   15   16   17   18

Ĉi tiuj retpaĝoj ŝajnas similaj, sed tio estas nur la komenco de ĉiu paĝo.


Francisca el Brazilo   2:09 en Youtube

Prezentado   6:50 en Youtube

Zamenhof Instituto   en FaceBook

Zamenhof Instituut   Nederlanda

Evelyne Rotellini, 4 apr 2012   Unu tago ĉe Instituto Zamenhof     (retpaĝo)
Nur la video  
25:40 en Youtube

La video estas en la franca, sed estas en Esperanto ekde la
minuto 6:53, ĝis 10:10. Gbeglo Koffi intervjuas ekde 9:37 ĝis 16:30.

Improvements at Institut Zamenhof  
Mecenatoj

Enlargement of a school   Mecenatoj

L’Institut Zamenhof   de Sat-Amikaro   en la franca

L’Institut Zamenhof   une fois de plus en première place   en la franca

Kongreslibro   Kvina Afrika Kongreso de Esperanto organizata de
Afrika Komisiono de UEA (AK) Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE)
Scio Sen Bariloj (SSB) 29an de decembro 2013 - 4an de januaro 2014
Kotonuo, Benino   ake-2013@yahoogroups.com

Kotona Gazeto:      1       2      4an januaro, 2014

Zamenhof Instituto   en Libera Folio:

10 jul 2013       08 jul 2013       04 apr 2013     03 apr 2013     05 dec 2012     08 mar 2012     19 feb 2012    
13 feb 2012     29 dec 2011     31 aŭg 2011     07 jul 2011       30 maj 2011     10 maj 2011     24 apr 2011    
05 nov 2009     02 nov 2005     06 okt 2005     13 sep 2004     13 sep 2004    13 sep 2004     19 jul 2004    





* * * * *    
    20 Kialoj por lerni kaj uzi Esperanton

    Videoj por lerni Esperanton.
    3 animaĵoj, preskaŭ 3 horoj entute, kun la tuta teksto.
    Pasporto, en youtube, pli ol 7 horoj. Aktoroj de multaj landoj.

    Hejmpaĝo: http://esperantofre.com/indexeo.htm
    Paĝoj de Enrique: http://esperantofre.com/edu/eepag.htm


    Aktualigita de Enrique,   28  oktobro  2017