Paĝoj de Enrique   (V 20180129)
Esperantaj Projektoj

Atingitaj per kunlaboro de multaj esperantistoj
(*) En tiuj projektoj kun steleto, ankaŭ mi kunlaboris

Ĉi tiu retpaĝo ne estis aktualigita ekde 8 julio 2007
Nova aktualigo  komencis 29 januaro 2018

      (npf)  Retejoj kiuj ne plu funkcias


Instruado

lernu.net grandega projekto por la instruado kaj uzado de Esperanto. Ĝi havas multajn diversnivelajn kursojn. Multaj homoj kunlaboris por tradukado al pli ol 40 lingvoj. Ne ĉiuj lingvoj jam pretas.  (*)

edukado.net grandega projekto por la instruado kaj uzado de Esperanto. Kolekto de materialoj por instruado kaj ekzercado, ankaŭ korespondado.

Kurso de Esperanto de Karlo Pereira, el Brazilo.
Multaj homoj kunlaboris por tradukado al pli ol 20 lingvoj.  (*)

Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo
Multimedia kurso de Esperanto en 4 DVDoj kaj 2 KDoj.
Multaj homoj kaj organizoj kunlaboris kiel mecenatoj.
Multaj homoj kunlaboris kiel artistoj (roluloj kaj desegnistoj).
Multaj homoj kunlaboris per tradukado kaj alimaniere.  (*)

Springboard Projekto komencita en Britio por instrui Esperanton en la publikaj lernejoj kiel helpilo al la lernado de aliaj lingvoj.
Prezentado de la projekto en Esperanto revuo, marto 2007.
Lingvolanĉilo
Aplikado de la samaj principoj por instrui Esperanton en la lernejoj de Eŭropo.  (*)

AKEL - Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj, naskiĝis por pliprofundigi la eŭropcivitanecon, enkadre de Eŭropa Unio, per Esperanto.

Fazenda Escola "Bona Espero", AltoParaiso de Goias, Brazilo. (fotoj) Ĝi estas lernejo por malriĉaj infanoj kaj farm-bieno, fondita en 1957. En Bona Espero, esperantistoj protektas, edukas kaj instruas infanojn plej ofte sen familioj, aŭ kiuj spertas ege mizerajn vivkondiĉojn.
Multaj homoj kaj organizoj kunlaboras kiel mecenatoj.
Multaj homoj vizitas dum semajnoj por helpi la laboron.

Afrika Centro Esperantista, A. C. E.
Instituto Zamenhof, Lomé, Togo, Afriko. (fotoj)
Lernejo por togolandanaj infanoj, kiuj multe profitas per lernado de Esperanto kaj ĉiuj aliaj lernejaj fakoj.
Multaj homoj kaj organizoj kunlaboras kiel mecenatoj.
Eŭropaj kaj afrikaj homoj kunlaboras por iliaj funkciadoj.
Pliaj informoj pri lernejo Instituto Zamenhof (En la nederlanda lingvo) kaj dissendolisto el Togo.

Aliaj afrikaj lernejoj. Ekzistas aliaj esperantaj lernejoj en Afriko, en diversaj landoj, ne eblaj sen la helpo de esperantistaj mecenatoj. Mi ne povis trovi retpaĝojn pri tiuj lernejoj. Se vi scias pri tiaj retpaĝoj, bonvolu sciigi min.
Dissendolistoj pri   Afriko   kaj   Helpantoj.

Gerda Malaperis estas detektiva rakonto kaj la baza teksto por "La Gerda Kurso". Oni povas elŝuti la tekston, la kurson, aŭ la sonon, aŭ aŭskulti la tutan tekston de la libro, 25 ĉapitroj, klakante la ciferojn de 1 al 25 meze de mia paĝo. Ĝi estas legita de kelkaj brazilanoj kaj kolombiano.  (*)

Esperanto Elektronike, la plej ampleksa kaj la plej multflanka Esperantaĵo. (5.7 GB) Alia retpaĝo. Tiu ĉi DVD estis kreita kun la celo informi pri Esperanto (informado), ebligi al la interesiĝantoj lerni ĝin (instruado) kaj prezenti erojn de la Esperanta kulturo (utiligado). Ĝi kovras ĉiujn 3 agadkampojn de UEA. Ĉi tiu DVD estas frukto de kunlaborado inter multege da homoj kaj organizoj.

E@I estas vere internacia organizo! Ni estas junaj homoj kiuj ŝatas okupiĝi pri buntaj projektoj rilataj al Edukado@Interreto.


Aliaj Retaj Projektoj

Vikipedio estas reta enciklopedio verkita de multege da esperantistoj. Ĝi jam havas pli ol 85000 artikolojn.

Amikumu, Ĝi estas la unua interkona retejo en Esperanto. Ĝi jam havas 1423 membrojn en 88 landoj kaj 3115 fotojn. (8 jul 2007). Ĝi estis lanĉita dum la Semajno de Internacia Amikeco, 19-26 februaro 2007.

Esperanto Koresponda Servo. Jam de la 18an de julio de 1996 helpas esperantistojn trovi esperantajn amikojn ĉirkaŭ la mondo.  (*)

STEB. Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko.
Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La utiligo en fakaj terenoj postulas ne nur fakajn partnerojn, organizaĵojn, sed ankaŭ terminarojn kaj fakajn tekstojn. Se oni volas uzi la lingvon en fakaj aferoj aŭ volas verki, traduki fakajn tekstojn, anticipe oni devas ekkoni la koncernajn fakajn terminojn. Ĝuste en tiu tereno volas helpi nia projekto, la virtuala biblioteko STEB.

Projekto Gutenberg. Ĝi estas grava neesperanta projekto por enretigi librojn en multaj lingvoj. Esperantaj kunlaborantoj tradukas librojn al la esperanta lingvo. En ĉi tiu paĝo estas listo de la senpage elŝuteblaj esperantaj libroj.

Multaj Revuoj, Radioj, Retejoj, dependas de iliaj kunlaborantoj por plenumi siajn programojn, kaj de la legantoj kaj aŭskultantoj por subteni siajn ekzistadojn, ekzemple, la retejo de ELNA, kiun redaktas multaj esperantistoj.

Multege da videoj.
FarbSkatol'   Kataluna Informa Servo TV
YouTube Esperante   YouTube Esperante 2
Emilio Cid   VideoArkivo
ArcoirisTv   Botelo

Pli ol 200 esperantaj blogistoj.


Aliaj Projektoj

kiuj jam bone funkcias sen helpo de interreto.
(Sed interreto ĉiam povas helpi)

UEA. Universala Esperanto-Asocio.
La plej granda monda asocio de esperantistoj.  (*)

Delegita Reto. Delegitoj estas la lokaj reprezentantoj de UEA en miloj da urboj tra la mondo.  (*)

Multaj organizaĵoj ene de UEA, ekzemple, "La Akademio de Esperanto".

ESF. Esperantic Studies Foundation, subtenas esploradon kaj instruadon de Esperanto kaj de rilataj temoj kadre de interlingva komunikado, aparte en rilato kun alta edukado en Norda Ameriko.

SAT. Sennacieca Asocio Tutmonda, celas helpi al progresemuloj tra la mondo: interkompreniĝi, informiĝi, kleriĝi, plibonigi la vivon, interrilati por "batali" kontraŭ subpremo.

Esperanta Civito deklaras sin subjekto de internacia juro, kun federisma strukturo kiu celas reprezenti la Esperantio-anaron. (En vikipedio).

BEMI Biciklista Esperanto Movado Internacia.
Ekzistas multaj asocioj de esperantistoj pri diversaj fakoj.

Pasporta Servo, estas la tutmonda gastiga reto.
Pli ol 1300 homoj de 85 landoj kunlaboras kiel gastigantoj.
Miloj da esperantistoj kunlaboras kiel gastoj.

Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo, estis kreita de Charlotte Kohrs, kiu mortis en 2002, sed multaj homoj kaj geinfanoj kunlaboris en tiu organizaĵo.  (*)

Muziko en Esperanto. Multaj esperantistoj kuniĝis por formi diversajn grupojn, por krei kaj disvastigi esperantan muzikon.
Vinilkosmo kunlaboras per produktado kaj vendado de muzikaj kompaktaj diskoj.
MusicExpress (npf)  priskribas (portugale) kelkajn grupojn kaj helpas VinilKosmo-n.


Aliaj manieroj de kunlaborado
Ĉiu esperantisto kiu aliĝas, kunlaboras kun la organizantoj de:

Ĉiu Esperanto Klubo.

Ĉiu kongreso de Esperanto.

Ĉiu renkontiĝo.

Esperantaj organizoj en la retejo de lernu.net

Esperantaj eventoj en la retejo de Eventoj.hu
Plena kalendaro de Esperanto-aranĝoj de la antaŭaj 10 jaroj kaj de la venonta jaro.

Esperantaj dissendolistoj en la retejo de Eventoj.hu
Pli ol 300 esperantaj grupoj, aŭ dissendolistoj.




La plejmulto el ĉi tiuj menciitaj projektoj estas sukcesaj projektoj. Neniu el tiuj projektoj eblus sen kunlaboro de multaj esperantistoj.

(*) Mi kunlaboras kun kelkaj el ĉi tiuj projektoj:

Mi multe tradukis lernu.net al la hispana lingvo antaŭ du jaroj. Poste ili aldonis multajn retpaĝojn al tiu retejo. Nun mi iomete klopodas aktualigi tian tradukadon. Multaj esperantistoj kunlaboris por traduki ĝin al pli ol 30 lingvoj.

Mi iomete kunlaboris kun edukado.net, sed ne sufiĉe por meti steleton ĉe ĝi.

Mi faris kompletan tradukon de Kurso de Esperanto de Karlo Pereira. Multaj aliaj tradukis al pli ol 20 lingvoj.

Mi tradukis kelkajn partojn de "Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo" al la hispana. Multaj aliaj tradukis ĝin al multaj lingvoj.

Mi ankaŭ kunlaboris kun la korektado de la laŭt-voĉ-legado de "Gerda Malaperis". Multaj esperantistoj kunlaboris diversmaniere. Nun mi havas tiun legadon kaj la kurson en mia paĝo.

Mi estas la kunordiganto de Esperanto Koresponda Servo.

Mi estas la retestro de Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo.

Mi estas unu el la preskaŭ 2000 delegitoj de UEA. Mi estas delegito por Fremont, California, Usono.

Mi estas unu el kelkaj miloj da individuaj membroj de UEA.

Mi estas unu el la centoj de membroj de ELNA. Esperanto Ligo por Norda Ameriko.

Mi estas membro de SFERO. San-Franciska Esperanta Regiona Organizo.

Multaj esperantistoj kaj mi kunlaboras kun RadioAktiva, Ĉina Radio Internacia, Pola Radio, kaj aliaj radioj kaj revuoj.

Ĉi tie estas unu el miaj kunlaboroj kun Ĉina Radio.

  *   *   *
Nova aktualigo

ILEI  Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Asocio de Instruistoj de Esperanto  (*)

TEJO  Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Ekparolu  Dekoj da instruistoj kaj veteranaj esperantistoj pretas konversacii kun komencantoj.

Duolingo  Multaj esperantistoj kontribuis al la traduko de Duolingo al la angla kaj la hispana. Nun alia grupo kontribuas pri la portugala,  kiu eble publikiĝos je la 31-a de marto de 2018.
Je la 29-a de januaro de 2018, estis 1 200 000 registritaj lernantoj per la angla lingvo kaj 294 000 per la hispana, kaj 27 737 interesitoj por la portugala, 1 521 737 entute, pli ol unu miliono kaj duono.

Filmoj  Grupo de esperantistoj, precipe usonanoj, tradukas blankanigrajn filmojn el la angla al Esperanto, kaj poste laŭtlegas ilin. La regisoro produktas  DVD-ojn  kiuj oni povas spekti en la angla aŭ en Esperanto.



  *   *   *
    (Supren)

Retpaĝoj de Enrique  (Listo)     Ĉefpaĝo:  eo  hi  an    Libroj:  eo  hi  an    
Aktualigita de Enrique,   29  januaro  2018     (Antaŭa aktualigo 8  julio  2007)