| Paĝoj de Enrique 
      
Esperanto - USA 59-a Jarkongreso
 17 - 20   Junio   2011
 
Hotel   Hyatt Summerfield SuitesEmeryville, California, Usono
 Proksime de San Francisco
 
 Atako de la Lunaj Zombioj
 nova filmo en Esperanto
 
 Venonta kongreso, 2012
 
 
 
   8266. Kelkaj kongresaj ĉeestantoj
 
Por ke nekongresanoj, precipe komencantoj, sciu pri kiom 
da diversaj programeroj okazas dum kongreso.
 El la Kongresa Libro:
 
 Bonvenon!
 Saluton al ĉiuj, kaze de nia 59a Landa Kongreso!
 
 
 
La ĉijara kongreso temas pri Esperanto kiel alia "verda" 
movado, sed vere, esperanto havas rajton fanfaroni kiel 
esti unu el la fruaj de tiuj "ekologiaj" movadoj. De la 
komenco, la celo de nia lingvo estis kunigi la homaron en 
unu grandan familion. Per Esperanto, oni povus trakti 
komunajn bezonojn, respekti malsimilajn kulturojn, kaj 
plenumi la "verdan" promeson de paco kaj amikeco 
ĉirkaŭ la mondo.
 Certe ke ni Esperantistoj, ĝis nun, ne atingis la finan 
venkon, sed ni klopodas. Kaj ĉi kongreso estos almenaŭ 
paŝeto al tiu direkto.
 
 Bonvenon al Emeryville. Ni esperas ke vi ĝuos la "verdan" 
etoson inter ni!
 Kongresaj programeroj:
 
 Vendredo, la 17a de junio 2011
 
 
• Malfermita kunsido de la Estraro de Esperanto-USA.Sabato, la 18a de junio 2011.• Kunsido de Esperantic Studies Foundation (nur invititoj).
 • Kelkaj promenaj ekskursetoj proksime de la kongresejo.
 • Tagmanĝo.
 • Registrado.
 
 
   8205.   Atendante novalvenintojn.
 
 • Vespermanĝo.
 • Interkona Vespero kun kantado de Ĵomart kaj Nataŝa.
 
 
   8174. Jomart kaj Nataŝa kantas dum la Interkona Vespero.
 
    Du malsamaj mondoj inspiris la belsonajn kantojn de 
    Ĵomart kaj Nataŝa. La duo venas de Kazaĥio, kiu 
    antaŭe estis parto de Sovetunio, sed ekde la komenco 
    de la 90-aj jaroj loĝas en Stokholmo, Svedio. Gitaro kaj 
    bekfluto akompanas la melodian, ofte dolĉe melankolian, 
    partokantadon. Do, ĉi tiuj kantoj estas por vere aŭskulti. 
    La espero estas ĉiam ke la aŭskultanto sentu aŭ 
    komprenu la esencon de la kanto.
 
• Solena Malfermo kaj plenkunsido de Esperanto-USA.Dimanĉo, la 19a de junio 2011.• Ĉefprelego: "Nova Vojo por Esperanto".
 • Bonveno al komencantoj, ludoj, kantoj.
 • Diskuto: "Ĉu Esperanto ludas socian rolon, kiun ĝi 
    meritas?"
 • "Kion mi deziras, ke vi sciu pri la 'Reto'". 
    Por retaj komencantoj kaj progresantoj
 • Tagmanĝo
 • Libroservo, vendeblaj esperantaj libroj.
 • Filmo: "The Universal Language" kaj pridiskutado.
  Sam Green, reĝisoro de la filmo• Muzikumado: lernu amuzajn kantojn, danc-ekzercado.Ĉi tiu filmo montras iom pri la historio de Esperanto, sed 
ne montras ĝian progreson. Je la fino oni pensas ke 
Esperanto ne plu vivas. Mi ne rekomendas ĉi tiun filmon.
 • Energi-fontoj kaj medio-protektado: nuntempo kaj 
    estonteco.
 • Konatiĝu kun Esperantic Studies Foundation!
 • Vespermanĝo.
 • Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa.
 
 
• Jogo: Solsticaj suno-salutoj por sunamantoj.Lundo, la 20a de junio 2011.• Matena ekskurso. Promena aŭ bicikla ekskurso ĉirkaŭ 
    la urbeta centro de Emeryville, ege kvieta dimanĉa 
    mateno. Ĝuu la naturo.
 • Kunkantado: infanaj kantoj kaj Kajto-kanonoj.
 • Esperanto por Unuiĝitaj Nacioj.
 • Ekskurseto. Promenado al Marina Parko ĉe la golfbordo, 
    plaĝludoj, pikniko.
 • La stato de Esperanto en Interreto.
 • "La Rivero Kolumbio kaj la Grandaj Inundoj de la Glacia 
    Epoko".
 
    Resumo: En la baseno de la rivero Kolumbio en la ŝtatoj 
    Vaŝingtono kaj Oregono troviĝas multaj indikaĵoj de 
    grandaj inundoj, pli grandaj ol tiuj de la historia epoko. 
    Okazis dum la lasta glacia epoko. Tiuj inundoj grave 
    ŝanĝis la teron en tiu regiono, kaj la malkovro de la 
    inundoj ŝanĝis ideojn en la scienco de geologio. 
    En tiu historio estas lecionoj por niaj nunaj ekologiaj krizoj.
• "Ĉio kion vi volis scii pri Esperanto, sed ne kuraĝis 
    demandi". Lingvaj aspektoj de Esperanto. • Tagmanĝo.
 • Oficiala afer-kunsido de Esperanto-USA.
 • Jar-kunveno de AAIE, asocio de instruistoj de Esperanto.
 • Pri evoluo kaj direkto de Esperanta Vikipedio.
 • "Kiel savi la bibliotekojn?"
 • Kriptografio: modernaj uzoj kaj metodoj.
 
    Kriptografio ne plu apartenas al spionado aŭ krimaj 
    rakontoj. Ĝi estas grava parto de komputilaj retaj 
    aktivecoj, inkluzive monaj interŝanĝoj, kaj uzas 
    komplikajn matematikajn metodojn. Serioza problemo 
    estas produktado kaj sekura sendado de aleatoraj 
    ŝlosiloj, kaj tion ebligi la fundamenta invento:• Ludoj, preparo de distra prezentaĵo por la bankedo.Malsimetria kriptografio.
 • Libroservo, vendeblaj esperantaj libroj.
 • "Projekto Leksilo", www.panles.org/epo
 • La arto de arkpafado.
 • Akcepto por la delegitoj de UEA.
 • Fotado de la ĉeestantoj.
 
 
   8264. Kelkaj kongresaj ĉeestantoj.
 
 
   8269. Ĵomart, Enrique, kaj Nataŝa.
 
 • Kongresa bankedo.
 • Programero pri diversaj laŭlandaj parolmanieroj.
 • Infana dancado.
 • Aŭkcio de esperantaĵoj.
 • Esperanta filmo: Atako de la Lunaj Zombioj.
 
 
• Promena/bicikla ekskurso.• Ekzamenoj de AAIE, 3 niveloj.
 • Solena Fermo kaj plenkunsido de Esperanto-USA.
 
 
   8317.   Foriranta kaj alveninta prezidantoj.
 
 •       Posttagmezaj ekskursoj:
 
 • Vizito al la Centra Oficejo de Esperanto-USA. (Malpli ol 
kilometro. 10-minuta promenado)
 • Vizito al San Francisco.
 • Bicikla ekskurso.
 • Ekskurso al vin-fara regiono.
 • Vizito al la nova konstruata "Pendoponto".
 
 
   8330.   Preparo por la ekskurso sur boato al konstruata 
ponto.
 
 
   8351.   Sur la boato sub la konstruata ponto.
 Maldekstre: nova ponto, dekstre: malnova ponto.
 
 
 * * * * *
 
 Esperanto - USA
 60-a Jarkongreso
 22 - 25   Junio   2012
 
Universitato de Teksaso en Dalaso (UTD)Richardson, Texas, Usono
 15 mejloj norde de la urbo-centro de Dalaso
 
 
 
 * * * * *     
 
• Verda Filmejo
  Filmoj kun esperantaj subtitoloj• Kino sen Limoj 
  Kino Festivalo
 • Eo.org 
  Ligiloj al Esperantaj retejoj.
 • 
http://esperanto-usa.org    
La usona organizo pri Esperanto
 
 * * * * *     
Videoj por lerni Esperanton.
 3 animaĵoj, preskaŭ 3 horoj entute, 
kun la tuta teksto.
 Pasporto, en youtube, pli ol 7 horoj.
Aktoroj el 12 landoj.
 
 http://esperantofre.com/indexeo.htm   
Hejmpaĝo de Enrique
 Aliaj paĝoj de Enrique.
 Mapo de la retejo de Enrique.
 
 Aktualigita de 
Enrique,   
20  julio  2011
 
 |