13-a Leciono

--Saluton, samideano! Hieraŭ mi atendis vin en mia hejmo. Kial vi ne venis?

--Mi ne iris, ĉar mi estis iom malsana.

--Kia bedaŭro! Sed kial vi estis malsana?

--Ĉar mi ĉeestis feston kaj manĝis tro da fritaĵoj, tro da sukeraĵoj kaj drinkis tro da alkoholaĵoj.

Dum mi restis hejme malsana mi legis la lastan numeron de "Heroldo de Esperanto". Tie mi trovis multajn novaĵojn kaj interesajn legaĵojn.

Kial la samideano ne vizitis sian amikon? Kial la samideano estis malsana? Kion li manĝis? Kion li trinkis? Ĉu vi ŝatas sukeraĵojn (bonbonoj, ĉokolado, k.t.p.)? Ĉu vi ŝatas alkoholaĵon (rumo, viskio, konjako, k.t.p.)? Ĉu vi aŭskultas la novaĵojn per radio?

Bone, samideano, mi esperas, ke baldaŭ vi estos tute sana kaj vizitos min. Vi vidos mian katon kaj mian hundon. Ili ne estas ordinaraj bestoj: ili vivas ne "kiel hundo kaj kato"; ili vivas en bona amikeco, en bona kamaradeco. Vi admiros la belecon de miaj du bestoj: la blankecon de mia hundo kaj la nigrecon de mia kato. La haroj de mia kato estas nigraj kaj silkecaj (havas la kvaliton de la silko), dum la haroj de mia hundo estas lanecaj (havas la kvaliton de lano). La hundo estas fidela amiko. Mi ŝatas la fidelecon de la hundo.

Dum la infaneco oni faras infanaĵojn. Dum la juneco oni faras heroaĵojn. Dum la maljuneco oni... memoras.

Ĉu vi bone memoras pri via infaneco? Ĉu vi ankoraŭ faras infanaĵojn?

--Ĉu vi spiras per la oreloj?

--Ne, sinjoro, mi spiras per la nazo kaj la buŝo.

Oni spiras tra du truoj (naztruoj). Per tiuj du truoj ankaŭ oni flaras la odorojn. Per la orelo ni audas kaj per la fingroj ni tuŝas. Kaj per la lango -- ĉiam malseka en la buŝo -- ni gustumas la manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

--Bone, gustumu tiun ĉi oranĝon. Kia ĝi estas?

--Fi!... tro acida; ĝi tute ne estas manĝebla!

Marakvo (= akvo de maro) ne estas trinkebla.

Tiu ĉi skribaĵo estas tre malklara. Ĝi estas preskaŭ nelegebla.

Dum hela vetero la montoj estas klare videblaj.

--Ĉu vi komprenas la signifon de la sufikso "aĵ"?

--Jes, mi komprenas. La sufikso "aĵ" montras konkretajn objektojn, aferojn, kiuj estas videblaj, tuŝeblaj, aŭdeblaj, fareblaj, senteblaj.

Per kio vi aŭdas? Per kio vi vidas, flaras, tuŝas, gustumas?

Ĉu varmega afero estas tuŝebla per la mano? Ĉu vi klare skribas?

Ĉu vi ŝatas helajn vestojn?

Per la sufiksoj , ec, ebl, oni formas vortojn. Aĵo signifas objekton, eco signifas kvaliton, ebla, eble signifas "povas esti".

Kiel forgesema mi estas! Mi ne scias kie mi metis miajn aĵojn, eble mi lasis ilin ĉe Antono, eble ili estas en la oficejo. Mi ne memoras. Ĉu vi memoras kie vi lasas viajn aferojn?

LA HUNDETO

Petro estis tre malgaja. Karlo diris al li:
--Petro, kial vi estas tiel malgaja?
--Ĉar mi perdis mian karan hundeton.
--Kial vi ne metas anoncon en la ĵurnalon?
--Ĉar estus tute senutile, Karlo; mia hundeto ne scias legi!

Kial Petro estas malgaja? Kion diris Karlo? Kial Petro ne volas meti anoncon?

NEMANGEBLA SUPO

Sinjoro sidis ĉe tablo de restoracio kaj mendis supon. Kiam la supo estis sur la tablo li diris:

--Tiun ĉi supon mi ne povas manĝi.

--Mi tuj alportos alian, sinjoro, diris la kelkero.

Kiam la nova supo alvenis la sinjoro denove diris:

--Tiun ĉi supon mi ne povas manĝi.

Tuj venis la mastro kaj demandis:

--Sed kio okazas, sinjoro, ĉu la supo ne estas bongusta? Ĉu eble ĝi estas tro malvarma, tro varma?

--Ne.

--Kial do, vi ne povas manĝi tiun ĉi supon?

--Ĉar la kelnero ne portis al mi kuleron.

Ĉu la supo estis manĝebla? Kion diris la mastro? Kial la sinjoro ne povis manĝi la supon? Ĉu vi povas manĝi supon sen kulero?


VOCABULARIO

ALKOHOLOALCOHOL GUSTUMIDEGUSTAR,
PROBAR
FEROHIERRO MENDIENCARGAR,
PEDIR
HEROOHEROE METIPONER
KAMARADOCAMARADA ODORIEXHALAR
UN OLOR
KELNEROMOZO DE CAFÉ       RESTIQUEDAR
KULEROCUCHARA SENTISENTIR
OBJEKTOOBJETO SIGNIFISIGNIFICAR
ORANĜONARANJA TUŜITOCAR
RESTORACIO       RESTAURANTE KIALPOR QUÉ (POR
QUÉ RAZÓN)
TRUOAGUJERO ĈARPORQUE (POR
ESA RAZÓN)
ACIDAÁCIDO,
AGRIO
BALDAŬPRONTO,
EN BREVE
HELACLARO
(color, luz)
TUJEN SEGUIDA
KLARACLARO
(comprensible)
DRINKIBEBER POR
VICIO
LASTAÚLTIMO DRINKEJOTABERNA
ADMIRIADMIRAR SALUTON
(mi salutas vin=
mi esprimas
mian saluton)
YO LO SALUDO,
LE EXPRESO
MI SALUDO
¡SALUD!
ALPORTI
(AL-PORTI)
TRAER ALVENI
(AL-VENI)
LLEGAR
BEDAŬRILAMENTAR,
DEPLORAR
ESPERIESPERAR, TENER
ESPERANZA
ANONCIANUNCIAR ATENDIAGUARDAR
FLARIOLER KIO OKAZAS?       QUÉ OCURRE
QUÉ PASA?
FRITIFRITAR   


LA INSTRUISTO PAROLAS

-AĴ indica lo material, la cosa hecha por la materia expresada en la raíz, lo que se manifiesta concretamente: dolĉaĵo -- un dulce, una cosa dulce; sukeraĵo -- cosa hecha con azúcar; legaĵo -- material de lectura; skribaĵo -- un escrito; trinkaĵo -- brebaje; fritaĵo -- fritura; novaĵo -- una nueva (noticia); amikaĵo -- una prueba de amistad, un acto amistoso; infanaĵo -- una niñería, una chiquillada. Aĵo -- cosa.

-EC expresa lo inmaterial, la cualidad abstracta que a veces se expresa en castellano con palabras terminadas en ez o idad (vejez, acidez, fidelidad). Mola -- blando, moleco -- blandura, molicie; juneco -- juventud; blankeco -- blancura; silkeca -- sedoso; silkeco -- sedosidad; homeco -- (cualidad de humano) hombría, humanidad, que no debe confundirse con homaro -- la humanidad -- conjunto de hombres. Eco -- cualidad, propiedad.

Peko kaj eraro estas ecoj de l´ homaro -- el pecado y el error son cualidades de la humanidad.

-EBL indica posibilidad. Legebla -- legible; nemanĝebla -- incomible. Vitro estas travidebla kaj facile rompebla -- el vidrio es transparente (es posible ver a través) y fácilmente rompible (fácil de romperse). Videbleco -- visibilidad (cualidad de lo que es visible). Ebla -- posible; eble -- posiblemente; ebleco -- posibilidad: neeble -- imposible. Nekredebla novaĵo -- una noticia increíble.

KE es la conjunción "que": oni diras ke -- se dice que. Diru al Petro ke li venu -- dile a Petro que venga. Mi vidas ke vi laboras -- yo veo que tú trabajas.

No confunda "que" conjunción con "que" pronombre relativo.

Creo que vendrá -- Mi kredas ke li venos.

El señor que (el cual) vino es Pedro -- La sinjoro, kiu venis estas Petro.

El libro que (el cual) comprastre es interesante. -- La libro, kiun vi aĉetis estas interesa.

(Ver nota en la lección complementaria).

k.t.p. (=kaj tiel plu) -- etcétera (y así lo demás).

SENUTILA es inútil (= no útil), malutila es perjudicial, lo contrario de útil: senutilaj vortoj -- palabras inútiles; malutilaj vortoj -- palabras perjudiciales. Recuérdese que mal expresa lo diametralmente opuesto a lo expresado en la raíz y que los términos medios deben expresarse por sen, ne, iom: riĉa -- neriĉa, iom riĉa, o con et, beleta -- bonita, malsaneta -- algo enfermo, decaído.


Komenco     12-a Leciono     14-a Leciono     23-a Enhav-tabelo     24-a Vortaro

Enrique, 2 septiembre 2000