12-a Leciono

En la mateno mi lavas min, mi kombas min kaj mi rigardas min en la spegulo.

Vi rigardas vin en la spegulo.

Li rigardas sin en la spegulo.

Ŝi rigardas sin en la spegulo.

Ĝi (la kato) rigardas sin en la spegulo.

Ni rigardas nin en la spegulo.

Vi rigardas vin en la spegulo.

Ili rigardas sin en la spegulo.

En la mateno Petro lavas siajn manojn, sian vizaĝon. Li kombas siajn harojn.

La patrino lavas sian filon. Ŝi lavas lian vizaĝon, liajn manojn, ŝi kombas liajn harojn.

Kion faras Petro matene? Kion vi faras matene? Kion faras la patrino? Kion ŝi lavas? Ĉu via patrino lavas vin?

Karlo ne iras ĉe la razisto. Li mem razas sin per sia nova razilo.

Li razas sian barbon per sia razilo. Sed ankaŭ li razas Petron. Li razas lian barbon per sia razilo.

Foje Petro razas sin per la razilo de Karlo: li razas sian barbon per lia razilo.

Ĉu vi mem razas vin? Ĉu Karlo razas vin?

 

Mi libertempas ĉe mia frato. Li loĝas en la kamparo. Tra la fenestro mi rigardas kaj vidas grandan arbon. Pli malproksime estas multaj arboj; ili formas arbaron.

Sur la ĉielo unu, du, tri, kvar... multaj birdoj, tuta birdaro flugas en granda V.

 

Dum la libertempo mi legas. Mi aĉetis dikan libron. En ĝi estas listo de vortoj kun difino de ĉiu vorto: ĝi estas vortaro.

Jen feliĉulo. Li ne laboras. Li kuŝas sur la verda herbo, sub arbo, kaj dormas. Li dormas kaj sonĝas. En la sonĝo li havas multan monon (multe da mono): li estas riĉulo. Dum la dormo lia fantazio libere flugas.

Ĉu vi ankaŭ havas fantazion?

Do, kion vi farus se vi estus riĉa? Ĉu vi vojaĝus tra la tuta mondo? Ĉu vi aĉetus blankan elefanton?

Se vi ne laborus, ĉu vi ankaŭ kuŝus sub arbo, sur la freŝa herbo?

"Se mi estus riĉa mi estus feliĉa", diras sana malriĉulo.

"Se mi estus sana mi estus feliĉa", diras malsana riĉulo.

Rigardu tiun ĉi sinjoron: li demetis siajn vestojn, li estas nuda.

Dum tiu ĉi sinjoro ne surmetas siajn vestojn, ni parolos pri la homa korpo.

Ni komencu de la kapo. Sur ĝi estas la haroj (= hararo), kiuj povas esti brunaj, blondaj, ruĝaj, grizaj, nigraj aŭ blankaj. Foje la haroj tute ne estas... La vizaĝo, "spegulo de l´ animo", estas fronte de la kapo. Sub la frunto estas du fenestroj, la okuloj, tra kiuj ni rigardas. Inter la okuloj estas la nazo. En la buŝo estas la dentoj kaj la lango. Per la buŝo ni spiras, parolas manĝas, trinkas, Ĉe la buŝo estas la lipoj, supra kaj malsupra. Per la lipoj oni kiŝas -- interesa laboro! Ambaŭflanke de la kapo estas la oreloj.

Inter la kapo kaj la trunko estas la kolo. La supra parto de la trunko estas la brusto. En ĝi estas la pulmoj kaj la koro. Malsupre estas la ventro kaj en ĝi la stomako kaj intestoj. La malantaŭa parto de la trunko estas la dorso.

Brakoj kaj kruroj (= gamboj) estas niaj membroj, supraj kaj malsupraj. Kruroj kaj piedoj subtenas kaj portas nin. Per la brakoj kaj manoj ni laboras. Tra la tuta korpo fluas la ruĝa sango. La skeleto (= ostaro) konsistas en multaj malmolaj ostoj.

Sur la tuta korpo estas natura vesto; ĝi estas la haŭto. La haŭto povas esti blanka, bruna. La haŭto de la negroj estas nigra aŭ ĉokoladkolora. Interesa maŝino la homa korpo, ĉu ne?

Kia kolora estas via hararo? Kian koloron havas viaj okuloj? Kio estas la "spegulo de l´ animo"? Ĉu vi kisas per la nazo? Ĉu via hundo ŝatas ostojn?

Sed nia amiko devas vesti sin. Unue li surmetos la subvestojn: kalsono kaj ĉemizeto (= subĉemizo). Ĉe la piedoj li surmetas la ŝtrumpojn. La ĉemizo estas simpla kotona ĉemizo, sed kun bela silka kravato. La pantalono kaj la jako -- la kostumo -- estas el lano. La ŝuoj estas vestoj por al piedoj. Ŝuoj kaj gantoj estas el ledo.

Sur la kapo ni portas ĉapelonĉapon.

Jupo kaj subjupo kaj bluzoj estas virinaj vestoj.
Virinoj portas silkajn aŭ nilonajn ŝtrumpojn.


VOCABULARIO

ANIMOALMA NILONONYLON
BLUZOBLUSA OKULOOJO
BRUSTOPECHO ORELOOREJA
ĈEMIZOCAMISA OSTOHUESO
DENTODIENTE PULMOPULMÓN
DORSOESPALDA,
DORSO
SILKOSEDA
FANTAZIOFANTASÍA SKELETOESQUELETO
FRUNTOFRENTE SONĜOSUEÑO
GAMBOPIERNA SPEGULOESPEJO
HERBOHIERBA STOMAKOESTÓMAGO
INTESTOINTESTINO ŜTRUMPOMEDIA
JAKOCHAQUETA,    
SACO
ŜTRUMPETO   CALCETÍN
SUBJUPOENAGUA ŜUOZAPATO
KOLOCUELLO,
PESCUEZO
TRUNKOTRONCO
KOSTUMO   TRAJE VENTROVIENTRE
KOTONOALGODÓN VEROVERDAD
KRAVATOCORBATA VIZAĜOCARA,
ROSTRO
LANGOLENGUA
(órgano)
LIBERALIBRE
LEDOCUERO SUPRASUPERIOR
(en el espacio)
LIPOLABIO MALSUPRAINFERIOR
(en el espacio)
MONDOMUNDO PRESKAŬCASI


LA INSTRUISTO PAROLAS

PRONOMBRE REFLEXIVO. Cuando decimos: María se mira en el espejo, queremos decir: María mira a María en el espejo. La palabra se (a sí) que reemplaza a María es un pronombre reflexivo de la tercera persona. Es en la oración, el "reflejo" del sujeto, como la imagen en el espejo es el reflejo de María.

Es primera persona la que habla (yo, nosotros). Segunda persona es con quien se habla (tu, vosotros) y tercera persona, de quien se habla (él, ella, ello, ellos). En el modelo comparado que sigue se advertirá que también en español usamos el pronombre reflexivo se, en la tercera persona (él, ella, ello).

Mi lavas min    

Yo me lavo

Vi lavas vin

Tú te lavas

Li lavas sin

El se lava

Ŝi lavas sin

Ella se lava

Ĝi lavas sin

Ello se lava

Ni lavas nin

Nosotros nos lavamos

Vi lavas vin

Vosotros os laváis

Ili lavas sin

Ellos, ellas, se lavan

Observe que:

Ŝi lavas sin      

Ella se lava

Ŝi lavas ŝin

Ella la lava
(a otra persona)        

ADJETIVO REFLEXIVO. Sia es el adjetivo reflexivo que corresponde al pronombre reflexivo si: Maria rigardas sian vizaĝon en spegulo -- María mira su rostro en un espejo.

Su es aquí el adjetivo reflexivo de tercera persona (de quien se habla). Al igual que si, sia es más preciso que el correspondiente "su" castellano; en la frase "El duerme en su pieza", su indica solo vagamente al poseedor de la pieza (su de Ud., de él, de ella); en Esperanto no hay lugar a dudas: Li dormas en sia ĉambro (en la propia), en via (de Ud., tuya), en ŝia (de ella) en ilia (de ellos), etc.

María rigardas lian vizaĝon en spegulo (lian -- su de él, el rostro de otra persona). Petro promenis kun Karlo kaj lia patro (lia -- de él, de Karlo). Petro promenas kun Karlo kaj sia patro (sia -- suyo, del sujeto de tercera persona, de Petro).

--US expresa condición. En el modo condicional la acción se efectúa si se cumple cierta condición: Se ne pluvus, mi povus promeni -- si no lloviese, podría pasear. Se mi havus tempon, mi mem farus ĝin -- si yo tuviera tiempo, yo mismo lo haría.

SE -- si (conjunción condicional). Se li ne pagas, mi ne laboras -- si él no paga, yo no trabajo. Se li ne pagus, mi ne laborus -- si él no pagase, yo no trabajaría. Se vi volas -- si tú quieres.

MEM -- mismo. Mi mem vidis la reĝon -- yo mismo vi al rey. Mi vidis la reĝon mem -- yo vi al mismo rey. Memamo = sinamo -- amor propio.


Komenco     11-a Leciono     13-a Leciono     23-a Enhav-tabelo     24-a Vortaro

Enrique, 2 septiembre 2000