Gerda Malaperis
Rakonto de Claude PIRON
Ekzercoj por ĉapitroj 1 - 5   (en Esperanto)

"La Gerda Kurso" en la reto kun demandoj kaj ekzercoj post ĉiu ĉapitro.
Ĉi tiu paĝo havas la ekzercoj por ĉapitroj 1 - 5
Estas 25 ĉapitroj entute.
Kopiita 14 novembro 1999 de:
http://www.esperanto.org/gerda/

Versio 31 julio 2005

Libro. Kompleta libro, en unu paĝo, 25 ĉapitroj.

Vortaro. Estas vortaro por la tuta libro, por ĉiu ĉapitro.

Ĉapitroj:     1     6     11     16     21     Reveni

Si desea que un instructor lo ayude
con el curso escríbame a Enrique:


"Gerda Malaperis"
"La Gerda Kurso" en la red
(sekvas la saman tekston en Esperanto)

"La Gerda Kurso" es un curso intermedio de Esperanto en la red. Incluye todo el texto del libro "Gerda Malaperis!" de Claude PIRON, el cual ya se ha usado mucho para instruir en clases de principiantes. El libro es un romance policial, usando un vocabulario muy controlado, de manera que las palabras mas importantes de uso frecuente aparecen al principio del libro. También la gramática se va introduciendo gradualmente. Para aquellos que han terminado el curso gratis por correo electrónico, los primeros capítulos son muy fáciles, pero hasta el final del curso se aprenden las mil palabras mas importantes y mas útiles de Esperanto de manera natural, sin aburrirse, y se ejercita el pensamiento, la lectura y la escritura en Esperanto.

El curso consiste de 25 capítulos. Para cada capítulo hay preguntas acerca del contenido (para controlar la comprensión y ejercitar la escritura) y ejercicios diversos. También existe el vocabulario en varios idiomas con todas las palabras necesarias con traducción y explicación. Lo ideal es que toda comunicación entre estudiante y maestro se haga en Esperanto, y que todo el material sea en Esperanto, menos el vocabulario y la introducción al curso. En la práctica, a veces conviene explicar algunas cosas en el idioma del alumno, lo cual se puede hacer.

Si Usted desea mejorar su Esperanto usando el curso de Gerda, escríbame. Yo lo pondré en contacto con un esperantista experto, que le enviará las lecciones y lo guiará a lo largo del curso.

Edmund GRIMLEY EVANS
edmund
  @  
esperanto.org

(Coordinador "La Gerda Kurso" en la Red)
(Solamente en idioma inglés, o en Esperanto)


"Gerda Malaperis"
"La Gerda Kurso" en la reto

"La Gerda Kurso" estas daŭriga Esperanto-kurso por la komputila reto. Ĝi uzas kaj inkluzivas la tekston de la libro Gerda malaperis! de Claude PIRON, kiu estas jam tre vaste uzata por klasa instruado al komencantoj. La libro estas krimromaneto kun zorge kontrolita vortprovizo, tia, ke la plej gravaj kaj oftaj Esperantaj vortoj aperas plej frue en la libro. Ankaŭ la gramatiko estas enkondukata laŭgrade. Por fininto de SEK (Senkosta Esperanto-Kurso per retpoŝto) la unuaj ĉapitroj estas iom tro facilaj, sed ĝis la fino de la kurso oni lernas la plej gravajn kaj utilajn mil vortojn de Esperanto en natura kaj malteda maniero, kaj oni ekzerciĝas pri pensado, legado kaj skribado en Esperanto.

La kurso konsistas el 25 ĉapitroj. Por ĉiu ĉapitro estas demandoj pri la enhavo (por kontroli komprenadon kaj ekzerci skribadon) kaj diversaj ekzercoj. Ekzistas ankaŭ vortlisto en pluraj naciaj lingvoj kun ĉiuj bezonataj vortoj kun tradukoj kaj klarigoj. La idealo estas, ke ĉia komunikado inter lernanto kaj instruanto estu en Esperanto, kaj ke ĉiuj materialoj estu nur en Esperanto escepte de la vortlisto kaj unu enkonduka dosiero. Praktike tamen ofte estas konvene iom "krokodili", do tion oni ne malpermesas!

Se vi volas plulerni Esperanton per "La Gerda Kurso", skribu al mi. Mi kontaktigos vin kun sperta esperantisto, kiu sendos al vi la lecionojn kaj gvidos vin tra la kurso.

Edmund GRIMLEY EVANS
edmund
  @  
esperanto.org

(Kunordiganto de "La Gerda Kurso" en la Reto)
(Nur en Esperanto aŭ la angla)

"Gerda Malaperis"
Rakonto de Claude PIRON

Ĉapitro   1   (unu)


En universitata restoracio

Tom: Saluton, Linda.

Linda: Saluton, Tom.

Tom: Diru al mi: kiu estas tiu?

Linda: Kiu?

Tom: Tiu alta, blonda, juna viro...

Linda: Kiu?

Tom: Tiu, kiu sidas en la angulo.

Linda: Ho, tiu!

Tom: Jes, tiu.

Linda: Mi ne scias. Mi ne scias, kiu li estas. Nova studento, verŝajne.

Tom: Li estas tute sola.

Linda: Ne. Rigardu. Bela knabino iras al li.

Tom: Ne bela. Juna, eble, sed ne bela. Nur vi estas bela, Linda.

Linda: Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj...

Tom: Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda? Nur vi estas vere bela.

Linda: Nu, nu...

Tom: Estas fakto. Nur vi estas bela, Linda. Mi estas sincera. Venu kun mi!

Linda: Sed...

Tom: Venu. Al la granda spegulo. Rigardu. Jen estas Linda, la plej bela virino en la mondo, la plej bela virino en la tuta mondo.

Linda: Kaj jen estas Tom, la plej malserioza knabo en la tuta universitato.


Demandoj   1   (unu)

Diru al mi:

Kiu sidas en la angulo?
(Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro)

Kiu iras al li?
(Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro)

Al kio iras Tom kaj Linda?
(al la angulo / al granda spegulo / al la nova studento / al la blonda viro)

Kiu estas (eble) la plej bela virino en la mondo?
(Tom / Linda / blonda viro / bela knabino / maljuna viro)

Kiu estas (eble) la plej malserioza knabo en la universitato?
(Tom / Linda / blonda viro / bela knabino / maljuna viro)


Ekzercoj   1   (unu)

Ekzemplo:

{ -a al -as grand- ir- mi -o spegul- }

---> Mi iras al granda spegulo.

Jen:

{ -a -as est- grand- li -o vir- }

{ -a -as en est- li -o restoraci- student- }

{ -a jen labor- nov- -o }

{ -a -as nenio nun okaz- special- }

{ -as bel- est- kio -o ? }


Ĉapitro   2   (du)

Kio okazas?

Linda: Tom!

Tom: Kio okazas al vi? Vi estas pala! Bela, sed pala.

Linda: Tom! Ne rigardu!

Tom: Kio okazas?

Linda: Strange! Okazas io stranga, io tre stranga. Tiu ulo, tiu nova studento... Ne, Ne, mi petas vin, ne rigardu. Estu diskreta.

Tom: Diable! Diru al mi. Kio estas tiu mistero?

Linda: Lia mano agas strange. Rigardu, se vi volas, sed plej diskrete. Turnu vin iomete, eble, sed tute nature. Li ne vidu, ke vi rigardas al li.

Tom: Vi pravas. Io stranga okazas. Dum ŝi ne rigardas al li -- ŝi nun rigardas al la granda spegulo -- lia mano iom post iom, tre tre malrapide, proksimiĝas al ŝia taso...

Linda: Estas io en lia mano.

Tom: Mi ne vidas. Li estas tro malproksima. Diable! Tiu alta forta knabo nun staras inter ili kaj mi. Mi ne plu vidas.

Linda: Sed mi vidas. Mi vidas bone. Mi vidas tre bone. Mi vidas tute bone. Ej!

Tom: Kio okazas?

Linda: Ŝi rigardas al li nun, kaj lia mano haltas.

Tom: Kaj kio plu? Diru al mi!

Linda: Nun li parolas al ŝi. Li montras al la pordo.

Tom: Eble li volas, ke ŝi rigardu al alia direkto, ke ŝi ne plu rigardu al li.

Linda: Prave, tute prave. Jen ŝi rigardas al la pordo. Li plu parolas kaj parolas. Dum ŝi ne rigardas al lia direkto, lia mano plu proksimiĝas al la taso. Ej!

Tom: Kio? Kio okazas?

Linda: Lia mano revenas, tute diskrete, kvazaŭ tute nature.

Tom: Ĉu estas io en lia mano?

Linda: Nenio plu. Sed tute certe nun estas io en ŝia taso.


Demandoj   2   (du)

Linda estas ___.
(malserioza / nova studento / bela kaj pala / io stranga)

Kio okazas?
(Linda rigardas al la spegulo. / Malalta viro staras inter Tom kaj la pordo. / La blonda viro agas strange. / La nova studento proksimiĝas al Tom.)

Ĉu estas io en lia mano?
(jes / ne)

Al kio montras la mistera ulo?
(al la spegulo / al la pordo / al Linda / al Tom / al la angulo)

Al kio rigardas la juna knabino, kiu estas kun li?
(al la spegulo / al la pordo / al Linda / al Tom / al la angulo)

Ĉu nun estas io en la taso?
(jes / ne)


Ekzercoj   2   (du)

Ekzemplo:

Turnu vin iomete, [ĉu / se] vi volas.

---> Turnu vin iomete, se vi volas.

Jen:

Mi ne vidas, [ĉu / se] la junulo parolas al la knabino, aŭ [ĉu / se] li nur rigardas al ŝi.

Vi vidas lin tute bone, [ĉu / se] ne?

[Ĉu / Se] li agas strange, li estas strangulo.

Mi alparolas knabinojn, [ĉu / se] ili rigardas al mi.

Mi ne scias, [ĉu / se] mi alparolu ŝin aŭ ne.

[Ĉu / Se] ŝi parolas al mi, [ĉu / se] mi reparolu al ŝi?

Li estas en universitato, [ĉu / se] li estas studento.

Mi ne certas, [ĉu / se] li estas studento. Li estas tro maljuna.


Ĉapitro   3   (tri)

Amdeklaro

Bob: Diable! Kio okazas? Vi aspektis kiel spionoj. Ĉu mi povas sidi kun vi?

Linda: Saluton, Bob.

Tom: Bonan tagon, Bob.

Bob: Bonan tagon, Linda. Bonan tagon, Tom. Pardonu, ke mi ne salutis vin tuj.

Linda: Ne gravas. Nun vi salutis, kaj mi pardonas vin.

Bob: Ĉu vi permesas, ke mi sidu ĉe via tablo?

Linda: Kompreneble, vi sidu kun ni.

Bob: Mi tamen ne volas esti maldiskreta. Eble Tom parolas pri amo kaj preferas esti sola kun vi.

Tom: Mi ne parolis pri amo.

Linda: Li nur diris, ke mi estas la plej bela virino en la tuta mondo.

Bob: Li pravas. Tio ne estas amdeklaro, tio estas simpla fakto.

Tom: Prave. Simpla fakto.

Bob: Nu, certe, Linda estas tre bela, sed ne tio gravas nun.

Linda: Ne gravas, ĉu? Ne gravas, ke mi estas bela, ĉu? Jen bela deklaro!

Bob: Pardonu min. Mi volas diri, ke io estas pli grava.

Tom: Kio? Pri kio vi parolas? Kio estas pli grava?

Bob: Vi ne vidis min, dum mi proksimiĝis al vi, sed mi vin rigardis

Linda: Mi ne komprenas, pri kio vi parolas.

Bob: Mi parolas pri via vizaĝo.

Linda: Kio pri mia vizaĝo? Ĉu ĝi ne estas bela?

Bob: Ho jes, ĝi estas bela, ĝi estas la plej bela en la mondo. Sed ĝi estis mistera!

Linda: Mistera? Ĉu mia vizaĝo estis mistera?

Bob: Jes. Via vizaĝo estis mistera. Fakte, viaj vizaĝoj estis misteraj. Mistera vizaĝo de spionino ĉe mistera vizaĝo de spiono. Vi aspektis strange. Vi aspektis mistere. Mi bone rigardis vin, dum mi proksimiĝis al vi, kaj estis mistera esprimo sur via vizaĝo, Linda, kaj ankaŭ sur via, Tom. Kiel mi jam diris, vi aspektis kiel spionoj.


Demandoj   3   (tri)

Kiuj aspektas kiel spionoj?
(Linda kaj Tom / Linda kaj Bob / Bob kaj Tom / Gerda kaj la blondulo)

Ĉu Bob salutas ilin tuj?
(jes /ne)

Ĉu Linda kaj Tom permesas, ke Bob sidu ĉe ilia tablo?
(jes / ne)

Kiu ne volas esti maldiskreta?
(Bob / Tom / Linda / Gerda / la blondulo)

Kio estas sur la vizaĝo de Linda?
(bela deklaro / bona tago / mistera esprimo / io pli grava)


Ekzercoj   3   (tri)

Ekzemplo:

{ -as aspekt- ĉu kiel la -o -o student- ul- ? }

---> Ĉu la ulo aspektas kiel studento?

Jen:

{ -as -bon- mal- ne -o pardon- -ul- }

{ -e -is mi post- re- -ven- }

{ -a- al -as -in- -j -j jun- knab- -o -o- parol- vir- }


Ĉapitro   4   (kvar)

Kiu estas tiu Gerda?

Bob: Diru al mi sincere, pri kio vi parolis.

Tom: Ni parolis pri tiu ulo.

Bob: Kiu ulo?

Tom: Tiu viro ĉe la angulo. Tiu juna viro.

Bob: Pri kiu vi parolas? Ĉu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda?

Linda: Gerda! Vi do scias, ke ŝia nomo estas Gerda! Vi do konas ŝin!

Bob: Nu, mi ne vere konas ŝin. Mi scias, kiu ŝi estas. Tio estas alia afero.

Linda: Kiu do ŝi estas?

Bob: Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. Ĉu vere pri tiu blonda junulo vi parolis?

Tom: Jes. Pri li.

Bob: Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antaŭe.

Linda: Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda?

Bob: Ŝi venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte. Kriptaĵoscienco.

Linda: Kio? Kiel vi diris? Krip-ta-ĵo-sci-en-co, ĉu? Kio estas tio?

Bob: Ĉu vere vi ne scias, kio estas kriptaĵoscienco? Oni diras ankaŭ "kriptografio".

Linda: Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. Ĉu vi scias, Tom?

Tom: Ĉu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesaĝo?

Bob: Prave. Jen ŝia fako. Fakte, ŝia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj.

Tom: Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri malnovaj sekretaj lingvoj?

Bob: Ankaŭ mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la profesoro pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko.

Linda: Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, ĉu vi ne konsentas?

Bob: Jes. Ĝi aspektis strange ankaŭ al mi, kiam oni parolis pri ĝi.

Linda: Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li. Ĉu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla?

Tom: Mi jam diris al vi, ke ŝi ne estas bela. Nur vi estas bela.

Bob: Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke ŝi estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaŭ Gerda estas bela, iom malpli bela, sed tamen bela; ĉu vi konsentas?

Tom: Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda ekzistas kiel bela virino.

Bob: Ĉu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo?

Tom: Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo.

Bob: Diable! Vi verŝajne amas ŝin.


Demandoj   4   (kvar)

Respondu:

Pri kio Linda kaj Tom parolis?
(pri Bob / pri amo / pri la blondulo / pri kriptaĵo-scienco)

Kiu sidas kun la viro, pri kiu Linda kaj Tom parolis?
(Gerda / Ronga / blonda junulo / Bob / neniu)

Kiu scias, kiu estas Gerda?
(Bob / Linda / Tom)

Ĉu Bob konas la blondulon?
(jes / ne)

Kion instruas Gerda?
(novajn lingvojn / lingvistikon / kriptaĵo-sciencon)

Kiu estas profesoro pri lingvistiko?
(Bob / Linda / Tom / Gerda / Ronga / la blondulo)

Kiu estas la sola bela virino en la tuta mondo, por Tom?
(Gerda / Linda / Ronga / la knabino en la angulo)


Ekzercoj   4   (kvar)

Ekzemplo:

[Mi / Min] diris [tio / tion] al [vi / vin].

---> Mi diris tion al vi.

Jen:

[Ili / Ilin] demandas [mi / min].

[Multo / Multon] diras [li / lin] al la studentoj.

Al la studentoj li demandas [tio / tion], [kio / kion] [li / lin] ne scias, sed [ili / ilin] diras [nenio / nenion].

[Ili / Ilin] ne scias.

[Linda / Lindan] ne sidas sole. Venas [bela / belan] [junulo / junulon].

[Tio / Tion] certe estas la [universitato / universitaton].

La [studentoj / studentojn] montras al [mi / min] la [studenta / studentan] [restoracio / restoracion].

[Mi / Min] petas [vi / vin], diru al [mi / min] [tio / tion].

La [blondulo / blondulon], [kiu / kiun] staras en la [restoracio / restoracion], estas [stranga / strangan].

[Ili / Ilin] ne pardonas la [nova / novan] [studento / studenton].

[Li / Lin] ne komprenas. [Tio / Tion] estas [mistera / misteran].

[Li / Lin] preferas [sinceraj / sincerajn] [junuloj / junulojn].


Ĉapitro   5   (kvin)

Iu mistera substanco

Bob: Nu, vi ankoraŭ ne diris al mi, kio okazis, dum vi spione rigardis tiun paron.

Linda: Okazis io vere stranga.

Tom: Vere stranga, fakte. En la mano de tiu junulo estis io.

Bob: Kio?

Linda: Ni ne povis vidi. Io tre eta. Malgranda afero. Afereto.

Tom: Kaj dum ŝi ne rigardis, lia mano alproksimiĝis al ŝia taso.

Linda: Kaj kiam ŝi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis.

Tom: Tiam li montris ion al ŝi. Evidente, li deziris forturni ŝian atenton.

Linda: Kaj li sukcesis. Li plene sukcesis. Ŝi rigardis al la pordo. Kaj dum ŝi rigardis for, lia mano subite estis super ŝia taso, dum unu sekundo, ne pli, kaj tute nature revenis. Malplena.

Bob: Ĉu ĝi estis plena antaŭe?

Tom: Ne plena. Kompreneble, ĝi ne estis plena. Sed estis io en ĝi, kaj post kiam ĝi estis dum sekundo super la taso de Gerda, estis plu nenio en ĝi.

Linda: Certe estas iu mistera substanco.

Tom: Iu drogo.

Bob: Kiel vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero?

Linda: Li ne agus tiel kaŝe, se estus nur sukero.

Tom: Cetere, ĉi tie ne estas peca sukero. Estas nur pulvora sukero, en sukerujoj.

Bob: Eble li havis sukerpecon en la poŝo kaj...

Tom: Ĉu vi ofte promenas kun sukerpecoj en via poŝo?

Bob: Vi pravas. Tiu ideo estas absurda. Tamen...

Linda: Rigardu! Jen ŝi ekstaras, kaj ekiras for.

Bob: Ŝi ŝajnas tute normala. Verŝajne vi imagis ion draman, dum temas pri tute simpla, tute natura okazaĵo.


Demandoj   5   (kvin)

Kio estis en la mano de la blondulo antaŭe?
(sukerpeco / la taso de Gerda / io tre malgranda / la taso de Linda / nenio)

Kio estis en lia mano poste?
(sukerpeco / la taso de Gerda / io tre malgranda / la taso de Linda / nenio)

Kio estas en la sukerujoj tie?
(sukerpecoj / pulvora sukero / iu drogo / mistera substanco / sekreta lingvo)

Ĉu estas normale promeni kun sukerpecoj en la poŝo?
(jes / ne)

Kiu ekiras for?
(Linda / Gerda / Tom / Bob / la blondulo)


Ekzercoj   5   (kvin)

Ekzemplo:

[Kiam / Se] li estus studento, mi lin konus.

---> Se li estus studento, mi lin konus.

Por vi:

Mi ne scias, [kiam / se] ŝi venos al ni.

Mi tre multe laborus, [kiam / se] mi povus.

[Kiam / Se] li estas studento, li estas en la universitato.

[Kiam / Se] Tom estis juna, Gerda jam lernis kriptografion.

Mi volas paroli ankaŭ pri vi, [kiam / se] vi permesas.

Mi parolis kun ŝi, [kiam / se] ŝi sidis en la restoracio.


Ĉapitroj:     1     6     11     16     21     Libro     Vortaro     Reveni

Enrique Ellemberg
Fremont, CA, Usono

20 januaro 2008