Enrique's pages   (V 20200608)
Esperanto  Español  English 
Post la fino de la unua kurso

Nun estas tempo por praktiki, konatiĝi kun la uzo de Esperanto kaj akiri fluecon. Estas multaj manieroj praktiki:
Spektu  filmetojn.
Legu  komencu per facilaj legaĵoj aŭ libroj.
Aŭskultu  radiojn kaj podkastojn.
Aŭskultu  kantojn.
Parolu  kun aliaj Esperanto parolantoj.
Altnivelaj  kursoj.
Pri mi,  Enrique.
Pliaj detaloj

            Bonvenon al Esperantio! la mondo de Esperanto.

* * * * *    
Spektu filmetojn                   (Reen)

La ĉefaj filmetoj por lerni Esperanton estas:

    Mazi 1, 76 minutoj.           Spektu
    Mazi 2 kaj 3, 95 minutoj.
    Esperanto, pasporto al la tuta mondo, 16 x 28 minutoj = 7.5 horoj

    China Radio Internacia   havas multajn filmetojn kun aktualaĵoj.

Estas multaj videoj en YouTube. Ilia kvalito ne ĉiam estas la plej bona. Estas ankaŭ kelkaj longdaŭraj filmoj.

* * * * *    
Legu, komencu per facilaj legaĵoj aŭ libroj.
                  (Reen)

Komencu kun ĉi tiu paĝo, de la supro. Legu ĉiujn lecionojn sinsekve. Vi povas aŭskulti dum vi legas. Provu legi laŭte iujn alineojn. Provu diveni la signifon sen uzi vortaron. Post kelkaj ripetoj, vi povus rigardi la tradukadon. Vi povas malfermi 2 fenestrojn, kun la Esperanta versio ĉe la maldekstra fenestro kaj la Angla versio sur la dekstra fenestro.

    12 + 3 Facilaj Tekstoj kaj 6 Kantoj  Teksto kaj sono.  English  Español.

Certigu, ke vi komprenas plej multajn legaĵojn kaj kantojn en ĉi tiu paĝo. Vi ankaŭ provu kompreni kiam vi aŭskultas sen legi. Sed vi povus antaŭeniri eĉ se vi ne komprenas ĉion.

Daŭre Legu, sed, dum iom da tempo, legu nur librojn vrkitajn speciale por komencantoj. Kiam vi ne komprenas vorton, notu ĝin en paperpecon. Kiam vi havas 10 vortojn sur via listo, aŭ kiam vi finos la legaĵojn, konsultu vortaron, por ĉiuj 10 vortoj.

    Libroj por komencantoj

    Multaj diversaj libroj

* * * * *    
Aŭskultu podkastojn
                  (Reen)

Radioj ne estas por komencantoj, sed ili helpas vin alkutimiĝi al la sono de Esperanto. Eventuale vi komencos kompreni. Pli bone ne uzi vortaron. Se vi ne komprenas, ne gravas. Ekzistas multaj paĝoj kiuj havas radiojn kaj podkastojn.
Mi rekomendas komenci kun   Radio Verda,   kiu havas 201 podkastojn:

    Pliaj podkastoj

* * * * *    
Aŭskultu kantojn
                  (Reen)

    Pli ol   500 kantoj   de pli ol 100 kantistoj aŭ grupoj.

    85 kantoj   de Manŭel Rovere, kun siaj tekstoj.

* * * * *    
Parolu kun aliaj Esperanto parolantoj.
                  (Reen)

La apliko   Amikumu.com   por la telefono, ebligas trovi la 100 esperantistojn plej proksimajn al vi. Ĝi ankaŭ permesas trovi parolantojn el iu ajn alia lingvo ... sed ...

Ĝi trovos nur tiujn homojn, kiuj registriĝis. Mi kredas, ke plej multaj el la uzantoj parolas Esperanton. Por aliaj lingvoj, la apliko ankoraŭ ne estas tre populara, sed ĝi funkcias.

* * * * *    

Altnivelaj kursoj
                  (Reen)

NASK     La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto.
ESF     Esperanto-USA     (Elektu Esperanto aŭ English je la dekstra supro)
NASK 2020, virtuala, $75. Junio 29 al Julio 3 kaj Julio 6-10.   in English   en Esperanto

Kastelo Greziljono  
Baugé-en-Anjou, France.  
    Kursoj    Pliaj kursoj kaj aliĝilo.   

Interkultura Centro Herzberg
  en Herzberg am Harz, Germanio.     Kursoj

Reta Instruista Trejnado  
ĉe   Edukado.net  
Multaj kursoj   ĉe Edukado.net  

Summer Esperanto Study   (SES 2020)

Tatoeba   estas kolekto de frazoj kaj tradukoj. Ĝi estas kunlabora, malferma, senpaga kaj eĉ dependiga. Ĝi havas milojn da   esperantaj frazoj   tradukitaj al aŭ de aliaj lingvoj.

Italki   konektas vin kun Esperanto-parolantoj por parolata praktiko en Skype. Vi povas pagi esperantajn gvidistojn por (malaltekostaj) personaj videaj lecionoj, aŭ trovi senpagan lingvan interŝanĝan partneron!

* * * * *    
Pri mi
                  (Reen)

Mia nomo estas Enrique.
Mi lernis Esperanton en aŭgusto 1959, antaŭ pli ol 60 jaroj. Mi ĉiam uzis ĝin. Mi parolis Esperanton en 31 landoj kun homoj el pli ol 100 landoj.
    Miaj 31 landoj
 

Mia retejo estas vasta, multaj paĝoj. Vi povus trovi multajn materialojn en ĝi. Plej multaj paĝoj estas en Esperanto, la hispana kaj la angla. Jen kelkaj paĝoj:

    Mia hompaĝo:   Esperantofre.com  

    Enkonduko al Esperanto  

    20 Kialoj   por lerni kaj uzi Esperanton.

    Krozoŝipo al Ĉinio,   kun Vilma, mia edzino, septembro, oktobro, 2009. 33 paĝoj, 330 bildoj.
Ni komencis en Vankuvero, Kanado; kaj haltis en Alasko, Japanio, Rusio, Sud-Koreio, Ĉinio.
"Diamond Princess" estas la ŝipo, kiu havis problemojn kun Coronavirus, je februaro 2020.

    Pliaj vojaĝoj  

    Miaj retpaĝoj   ne kompleta listo.

    Kontaktu min  


            Bonvenon al Esperantio! la mondo de Esperanto.
                  (Reen)



* * * * *    




Aktualigita de  Enrique,  8  junio  2020                 Ĉi tiu paĝo