Paĝoj de  Enrique   (V 20221225)
Kantoj de Amira Chun kaj Amuze    
Aŭskultu dum vi legas    

Ĉi tiuj kantoj estas bonaj por praktiki Esperanton.    
Menuo 
Estas ikono por aŭskulti, ligilo al YouTube, mp3 dosiero
por elŝuti aŭ aŭskulti, kaj la tuta teksto en unu ekrano.


Amira Chun


Membroj de Amuze: Amira, Feliĉa, Suna, Lumina, Feliĉo, Matena, Jesa,
Glara, Brila, Inda, Kanguruo, Sanulo, Tamara, Blanko, Jasmeno, Glorina,
Arbo, Zelkova, Verda, Sofia, Pano Amuze              
(supren)

Al mia kara 
Al Zo 
Arirang & Verda Arirang 
Ĉiamverda arbo 
Esperanto estas senkondiĉa amo
Folifala elegio 
Heredaĵo 
Iris Knabineto 
Kalinka 
Kisu min multe 
Klementin’ 
La espero 
La koloroj de la vento 
La lingvo por ni 
La vojo 
Mara donis vivon 
Panjo, mi volas 
Renkonto 
Revenu vi al Busan kajo 
Revo de ansero 
Vi levas min 

Esperanto-Koncerto
Amira kun Amuze & Elkore
(16:10 kaj 59:24)
 


          YouTube        mp3         (supren)
          Al mia kara   (내사랑에게)

Muziko: Nobukuni Hirosi
Teksto: Kawamoto Hiromi & Nobukuni Hirosi
Piano: Go Suĝin
Kantas: Amira Chun

Ne forgesas vin ĉiam mi
eĉ se mi estus ĉe l' fin' de l' ter'
Flugas kiel stel' la ampasi'
al mia kara, ho mia kara
Kiam tuŝas min via man'
sur ka harar' kaj nuk' en tener'
La korbat' aŭdeble laŭtas pli
al mia kara, ho mia kara
Amas mi vin, eterne amas mi vin
Jen krias la kor', ho mia kor'
Ĉiel agos min por vivi kun
viaj rideto kaj varmo kaj am'
Mia tuta vol' en la mondo

Amas mi vin, eterne amas mi vin
Jen krias la kor', ho mia kor'
Ĉiel agos min por vivi kun
viaj rideto kaj varmo kaj am'
Mia tuta vol' en la mondo
ho mia kara!


        YouTube        mp3        
(supren)
          Al Zo   에스페란토로 듣는 J에게   Amira kaj Amuze

Verkis kaj komponis: Lee Segeon
Tradukis: Choe Taesok
Kantis: Amira kaj Amuze

Z, se en tuŝanta vent’,
Z, montriĝas via form’,
vin ĉi-tage en silent’
ree volas mia kor’.

Z, en nokta ĉi mallum’,
Z, mi sonĝe vidis vin;
vi torente restas nun
en la fund’ de mia sin’.

Z, beltagoj de l’ somer’,
ho ve! jam malaperis for,
Z, tamen mia am’
nune ja estas en fervor’.
Z, mi ne forgesas vin,
Z mi ĉiam amas vin.

Z, la vojon de memor’,
Z, iritan de ni du
jen ĉi-nokte sola mi,
sola mi laŭiras plu.

Z, beltagoj de l’ somer’,
ho ve! jam malaperis for,
Z, tamen mia am’
nune ja estas en fervor’.
Z, mi ne forgesas vin,
Z, mi ĉiam amas vin.

Z, la vojon de memor’,
Z, iritan de ni du
jen ĉi-nokte sola mi,
sola mi laŭiras plu,
sola mi laŭiras plu.


        YouTube        mp3        
(supren)
          Arirang & Verda Arirang

Kantas: Amira Chun

Arirang - Korea popolkanto
Tradukis CHOE Taesok

Arirang, Arirang, Ararijo
Arirang monton transiras la hom’.
Multas steloj en klara ĉiel’,
Multas esperoj en nia korplen’.
Arirang, Arirang, Ararijo
Arirang monton transiras la hom’.

Verda Arirang
Komponis LEE Jiun
Teksto de Amira CHUN

Ari ari arirang Verda Arirang
Vi kaj mi, ni kantu por paca mond’.
Ari ari arirang Verda Arirang
Ni kantu kun amo por espera mond’.
(Senhalte senpauze kien vi iras
Ni iras serchante revon kaj vojon
Montojn kaj riverojn ni trans iras
Finfine ni venos bela verda mond')


        YouTube        mp3        
(supren)
          Ĉiamverda arbo

Kantas: Amira Chun kaj Amuze
Verkis kaj komponis: Kim Mingi
Tradukis: Choe Taesok

Rigardu en la kamp' verdan pinon vi; 
ne estas ajna hom', kiu zorgas ĝin. 
Blovas pluvovent', batas neĝoŝtorm', 
sed plene verdas ĝi ĝis la fin' de l' mond'. 

Pasintaj tagoj jam kun amar' kaj trist' 
neniam venu plu ree do al ni, 
tial ŝvitos ni, komprenigos ni; 
sur tiu kruda kamp' iĝos pino ni. 

Eĉ kvankam havas nun tre malmulte ni, 
la manon en la man’ kune larmas ni. 
Foras nia voj’, malebenas ĝi, 
sed iros ni kun sci', venkos ni ĉe l' fin'.


        YouTube        mp3        
(supren)
          Esperanto estas senkondiĉa amo

Kantas: Amira Chun kaj Amuze
Redaktis Suĝin Go
Tradukis: Choe Taesok

Cara cara Esperant'
cara cara Esperant'
ja estas senkondiĉa am'.
Cacara cara cara cancancan
Se vi min bezonas tuj alvoku min
iam ajn mi kuros al vi.
En tago bone en nokto bone
iam ajn mi kuros al vi.
Se aliaj homoj vokos min al si,
pri tio longe pripensos ja mi.
Se vi do tamen min al vi vokos,
mi kuros sen kondiĉ' al vi.
Al vi nun direktita mia am'
ja estas senkondiĉa am'.
Al vi nun direktita mia am'
estas ja ekspresam'.
Malgraŭ iro al trans Pacifiko,
Atlantiko kaj la Hinda ocean'.
Se vi alvokos min, kuros mi al vi,
tuj nepre kuros mi al vi.
Cacara cara cara cancancan



        YouTube        mp3        
(supren)
          Folifala elegio

Kantas: Amira Chun
Verkis: Petro Palivoda
Muzikigis: Liven Dek
Harmonizis: Antero Ávila

Melodi' de la vento plu tristas,
Oras pro foliaro la tero.
Kaj nenio enmonde ekzistas.
Sole ĉi folifala vespero.
Estingiĝas espero kaj flamo,
Grizaj nuboj kovradas la sunon.
Mi revenos al vi, mia amo,
Iam en la plorantan aŭtunon.

Kaj kirliĝos sub la firmamento
Ornamaĵoj por la flava balo.
Kun folioj portataj de l' vento
Ni valsados en la folifalo.

Melodi' de la vento plu tristas,
Oras pro foliaro la tero.
Kaj nenio enmonde ekzistas.
Sole ĉi folifala vespero.
Sonas de la aŭtun' elegio,
Ploras nuboj, malgajas la koro.
Kaj ekzistas enmonde nenio,
Sole ĉi folifala angoro ...

Melodi' de la vento plu tristas,
Oras pro foliaro la tero.
Kaj nenio enmonde ekzistas.
Sole ĉi folifala vespero.


        YouTube        mp3        
(supren)
          Heredaĵo

Kantas: Amira Chun
Teksto: Ewa Grochowska
Muzikigis: Liven Dek
Harmonizis: Antero Ávila

Milion', milion', milion', da kisoj
Milion', milion', milion'.
Milion', milion', milion', da mirindaĵoj
La emo al ver' kaj al esper'
estas mia heredaĵo.

La stelojn vi montris, la paŝojn subtenis,
Vi helpis min ĉe nova, malfacila vort',
Forvuŝis vi larmon, incitis la ridojn,
La forton lernigis kontraŭ malbona sort'.

Ni blovis la malvajn vezikojn el sapo,
Ni kuris tra la vastaj kampoj en somer'
Ĉirkaŭe odoris la fojno tranĉita
Dum vi plezurigis min per la ruĝa ber'.

Milion', milion', milion', da kisoj
Milion', milion', milion'.
Milion', milion', milion', da mirindaĵoj
La emo al ver' kaj al esper'
estas mia heredaĵo.

La freŝan montaran aeron ni spiris.
La neĝon ni profitis en la vintra hor',
En ĉiuj sezonoj ripetis vi ame:
"Ja vi estas mia perlo kaj kor-trezor'"

Nun glore mi kantas, ho kara patrino,
Vi montris al mi kiel belas nia mond'.
Mi scias la homojn rigardi fratece,
ĉar vi min allogis al esperanta rond'.

Milion', milion', milion', da kisoj
Milion', milion', milion'.
Milion', milion', milion', da mirindaĵoj
La emo al ver' kaj al esper'
estas mia heredaĵo.


        YouTube        mp3        
(supren)
          Iris Knabineto

Pola Popolkanto
Tradukis: Roman Dobrzyński

Knabineto arbareton iris kun la ĝoj’,
iris kun la ĝoj’, iris kun la ĝoj’,
kaj renkontis ĉasisteton sur la sama voj',
sur la sama voj', sur la sama voj'.
La la la la la la la la la la la la

Ĉasisteto, samvojano, mi salutas vin,
mi salutas vin, mi salutas vin.
Vi ricevus buterpanon, sed mi manĝis ĝin,
sed mi manĝis ĝin, sed mi manĝis ĝin.
La la la la la la la la la la la la

Se vi manĝis, do vi manĝis, ne incitu min,
ne incitu min, ne incitu min.
Se mi havus bastoneton, do mi batus vin,
do mi batus vin, do mi batus vin.
La la la la la la la la la la la la


        YouTube        mp3        
(supren)
          Kalinka

Kalinka, kalinka, kalinka maja!
Bela frambo, jen malinka, malinka maja!
Kalinka, kalinka, kalinka maja!
A! Sub la verdaj branĉoj pinaj
nu dormon ĝui lasu min!
aj lyuli lyuli, aj lyuli lyuli,
nu dormon ĝui lasu min!
Kalinka, kalinka, kalinka maja!
donu manon al mi tuj!
Kalinka, kalinka, kalinka maja!
Bela frambo, jen malinka, malinka maja!


        YouTube        mp3        
(supren)
          Kisu min multe

Muziko: Consuelo Velazquez
Kantas: Amira Chun
Piano: Soojin Go

Kisu min, kisu min multe
Kvazaŭ la amon finiĝos por mi ... ...



        YouTube        mp3        
(supren)
          Klementin’

Usona kanto
Tradukis: H. W. Holmes

En kaverno, en kanjono laborante je la min',
estis patro, vere mastro, de filino Klementin’.

Mia kara, mia kara, mia kara Klementin’,
vi perdiĝis nun ĉiame, bedaŭrinde, Klementin’.

Elefante tre gracia delikata pezulin',
pakaĵkesto, taŭga vesto por pied' de Klementin’.

Refreno
Anasidojn al la akvo ŝi kondukis laŭ rutin’,
falis glite kaj subite subakviĝis Klementin’.

Refreno
La vezikoj el la buŝo bobelsone tiris sin.
Mi kuraĝas, sed ne naĝas, tiel dronis Klementin’.

Refereno
Ŝia patro velkis tage ĉar li tiel perdis ŝin.
Li deziris kaj li iris esti apud klementin.’

En la sonĝoj ŝi aspektas tre ampleksa marvirin',
Faras geston ,kisugeston, sed "Ne, dankon,Klementin'."

Al mi mankis dolorige; al mi mankis Klementin'.
Ŝin forgesas, mi konfesas pro la kisoj de fratin'.

Mia kara, mia kara, mia kara Klementin’,
vi perdiĝis nun ĉiame, bedaŭrinde, Klementin’.


        YouTube        mp3        
(supren)
          La Espero, Himno de Esperanto

Verso: L. L. Zamenhof

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.


        YouTube        mp3        
(supren)
          La koloroj de la vento   전경옥 에스페란토로 듣는 바람의빛깔

Kantas: Amira Chun
Tradukis: Choe Taesok
Muziko: El Pokahontas

Bonvol ne paroli simple tion
ke pensi povas nure la homar’.
Eĉ arbo, roko aŭ malgranda birdo
ja senti povas mondon en real’.

Bonvolu ne ignori nur pro tio,
ke malsama aspektas ĝi ol vi.
Se vi malfermas pordon de via kor’,
tuta mondo belvidiĝas al vi nun.
Ĉu vi scias, kion diri volas hurla kri’
de l’ lupo rigardanta al la lun’?
Ĉu vi scias pri la voĉoj de la montoj?
Ĉu vi scias pri l’ koloroj de la vent’?
(…) Pri l' belegaj multkoloroj de la vent’?

Se arbon tranĉos jam vi,
ne ekscios vi, kiom kreskos ĝi.
Diferencas la koloroj haŭtaj inter ni,
sed tamen tio ne estas grava.
Necesas la okulo, kiuj kapablas jen
vidi la kolorojn fare de la vent’.
Se la belkoloran mondon ekvidos ni kune,
unuiĝi ja povos jam ambaŭ ni.


        YouTube        mp3        
(supren)
          La lingvo por ni   에스페란토노래   (Amira kaj Amuze)

Muziko: skota popolkanto Bring Back My Bonnie to Me.

Sur montoj kaj step' indianoj
Ĉasadas kun ruĝfamili'
Kaj se vi postulas parolon,
Kanjone eĥiĝas la kri'

Esperanto estas la lingvo por ni, por vi.
Esperanto estas la lingvo por ni.

En densa afrika ĝangalo
La bonaj amikoj de ni
Jam solvis la lingvan problemon
Tamtame resonas la kri'

Esperanto estas la lingvo por ni, por vi.
Esperanto estas la lingvo por ni.

Ĉe norda poluso eskimoj
Vivadas en neĝ' kaj glaci'
Se ili bezonas parolon
Aŭdigas tutsame la kri'.
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi.
Esperanto estas la lingvo por ni.

Sur tuta la vasta terglobo
En urboj de ĉiu naci'
Troviĝas samideanaro
Kaj sonas de buboj la kri'.

Esperanto estas la lingvo por ni, por vi.
Esperanto estas la lingvo por ni.


        YouTube        mp3        
(supren)
        La vojo   에스페란토노래

Verso: L. L. Zamenhof
Muziko: Hirosi Nobukuni
Kantas: Amira Chun
Piano: Soojin Go

Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sortoj, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l'obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
ni semas kaj semas konstante.
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, –
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos".

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
al cel' unufoje signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.


      YouTube      mp3      Partituro      
(supren)
        Mara donis vivon   에스페란토로 듣는 백만송이의 장미  

Verso: Leons Briendis, 1981
Komponis: Raimons Pauls, 1981
Esperantigis: Belmonto. 2017-08-06
Kantas: Amira Chun
Piano: Soojin Go

Kiam infano estis mi ofte oni klaĉe vundis min.
Tiam mi kuris al patrin' por konsoliĝi en la sin'.
Min akceptis ŝi kun grandanim' en la brakoj antaŭ tukveste,
kaj ŝi min diris en ridet' pri mia vivo en mister'.

Donis ŝi, donis ŝi, donis ŝi, Mara la filinon, la filinon
forgesis, forgesis, forgesis tamen
Ŝi, al filin', al filin', al filin', feliĉon.
(Davaja, davaja, davaja Marina la filinon, mian karan
vien Meitinai, meitinai, meitinai laimiti.)

Pasis jam tempo frue tro, mun patrin' ne estas apud mi.
Mi devas solvivadi nun, decidante ĉion per mi mem.
En momento, ĉiu momente, Kiam, patrinon sopira mi,
Tiam mi trovas mem reciti samijn versojn el momor' al ŝi.

Dum forpaso de la longa temp', mi jam forgesis pri la afer'.
Jen surpriz' frapis min ĉe kor' je la kanto de la filin'.
Ĉar aŭdis, aŭdis mi reciton, forgesitan kantoj, de filin',
tradician heredaĵon ŝi kantas kun rideto sen hezit'.


        YouTube        mp3        
(supren)
          Panjo, mi volas

Originala titolo: Mamãe eu quero
Komponis: Jararaca kaj Vicente Paliva
Tradukis: Andre Tiago (Brazilo)

Pa. pa. pa. panjo. Panjo, mi volas.               엄마 나
Panjo, mi volas suĉi. Donu la suĉilon.        쪽쪽이 주세요
Donu suĉilon, donu suĉilon.                        쪽쪽이 주세요
Donu suĉilon, ke la bebo ne ploru plu.       아기 더 이상 안울게 노리개 쪽쪽이 좀 주세요
Dormu fileto, ho de mia kor’.                       사랑하는 내 아가야 어서 자거라
Prenu suĉbotelon kaj ven’ al mia danc’.     네가 젖병을 물어야 내가 춤추러 가지
Mi havas fratinon, kiel bela estas ŝi.           나는 여동생이 있는데 무척 예쁘답니다
Ŝi belege kantas kaj la edzo estas stulte.   노래도 잘하는데 남편은 어리석게도 그걸 모르네



        YouTube        mp3        
(supren)
          Renkonto   (Elkore)

Kantas: Elkore
Elangligis: Choe Taesok

Ho nia renkont' estas ne la hazard'
Estas ĝi nia vol' kun firmo kaj ard'
Ne forgesebla el kor' estas ĝi mia sort'
Estas ne mia vol', sed forbrulu eon'
Ne retrovidu vi, ne pribedaŭru vi
Ho neniam larmon plu elmontru do vi
Amas mi, amas mi ja vin
Ja vin amas mi


        YouTube        mp3        
(supren)
          Revenu vi al Busan kajo

Kantas: Amira Chun
Tradukis: Choe Taesok
Filmis: So Jinsu

Kun florar' Dongbek insul'
printempiĝas jam.
Sed sen la frat' sur Busan kaj'
ploras nur mevar' pro malgaj'.
Ĉe Oruk al forira ĉiu pramoŝip'
Mi vokas ĝis raŭkiĝo,
tamen ne respondas ja vi.

Revenu vi al Busan kaj'
amata frat, mia sopir'.

Pro irvol' sufoke mi
vokis al strat' ĉi
kaj pro sopir' jam estis ĝi
la longtempa revo de mi.
Eĉ ĉiam senparola tiu marondar'
malĝojis kunpuŝiĝe kaj al mia voj' estis bar'.

Revenu vi al Busan kaj'
amata frat, mia sopir'!


        YouTube        mp3        
(supren)
          Revo de ansero

Verkis: Lee Jeok
Komponis: Kim Dongryul
Tradukis: Choe Taesok

Mi la revon havis nun,
Pro ŝiro kaj ignor' mi estis en ĉifon',
sed mi en mia kor'
funde tenis ĝin kiel la trezor'.
o, eĉ kiam iu hom',
sensence mokis min malantaŭ mia dors' en foj'.
mi devis toleri ĝin, toleri povis ĝin
ja por tiu tag'.

Hom' kvazaŭ zorge diras jen:
kun van' la revo venenas,
kaj la mond' samkiel libro kun la fin'
ne estas jam returni sin ebla realec'
Ja tiel. Mi la revon havas nun.
La revon kredas mi.

Vi pririgardu min.
Al tiu mur' de sorto,
kiu frida staras nun,
potence vidalvidi povas mi
kaj iam do, irinte trans la mur'
alflugi povas mi alte al la ĉiel'.
Eĉ ĉi pezega mondo
ja ne povas laĉi min.
En mia vivofin',
ho kiam ridos mi, kunestu vi.


        YouTube        mp3        
(supren)
          Vi levas min   (You Raise Me Up)

Verkis: Brendan Graham
Komponis: Rolf Lovland
Elangligis: Choe Taesok

Se tristas mi kaj lacas la animo,
se venas ĝen' kaj pezas mia kor', 
senmove mi atendas en silento,
ĝis venos vi kaj sidos apud mi. 

Vi levas min, ke staru mi sur monto.
Vi levas min por ir' sur ŝtorma mar'.
Fortas mi, se ja sur via ŝultro.
Vi levas min al pli ol povas mi.

Vi levas min, ke staru mi sur monto.
Vi levas min por ir' sur ŝtorma mar'.
Fortas mi, se ja sur via ŝultro.
Vi levas min al pli ol povas mi.

Vi levas min, ke staru mi sur monto.
Vi levas min por ir' sur ŝtorma mar'.
Fortas mi, se ja sur via ŝultro.
Vi levas min al pli ol povas mi.

​ Vi levas min, ke staru mi sur monto.
Vi levas min por ir' sur ŝtorma mar'.
Fortas mi, se ja sur via ŝultro.
Vi levas min al pli ol povas mi,
vi levas min al pli ol povas mi.


        YouTube        mp3        
(supren)
          Esperanto-Koncerto   Amira kun Amuze & Elkore (16:10) (mallonga versio)

        YouTube        mp3        
(supren)
          Esperanto-Koncerto   Amira kun Amuze & Elkore (59:24) (plena versio)









* * * * *

Pli ol 560 kantoj  de 110 grupoj aŭ kantistoj   
(supren)

Aliaj manieroj  por praktiki Esperanton

20 Kialoj por lerni kaj uzi Esperanton.  Ĝi montras kiel ni uzas Esperanton.
Retpaĝoj de Enrique

          Aktualigita de Enrique,   25  decembro  2022       Ĉi tiu paĝo