Gerda Malaperis
Rakonto de Claude PIRON
Ekzercoj por ĉapitroj 11 - 15 (en Esperanto)

"La Gerda Kurso" en la reto kun demandoj kaj ekzercoj post ĉiu ĉapitro.
Ĉi tiu paĝo havas la ekzercoj por ĉapitroj 11 - 15
Estas 25 ĉapitroj entute.
Kopiita 14 novembro 1999 de:
http://www.esperanto.org/gerda/

Versio 31 julio 2005

Libro. Kompleta libro, en unu paĝo, 25 ĉapitroj.

Vortaro. Estas vortaro por la tuta libro, por ĉiu ĉapitro.

Ĉapitroj:     1     6     11     16     21     Reveni


"Gerda Malaperis"
Rakonto de Claude PIRON

Ĉapitro   11   (dek unu)


Linda havas ideon

Linda ekhavis ideon. Ŝi aliris la junan blondan viron, dum li proksimiĝis al sia aŭto, kaj alparolis lin:

"Sinjoro, ĉu vi bonvolus helpi al mi?

Li turnis sin al ŝi kun vizaĝo ŝajne ne tre kontenta, kaj ŝin rigardadis dum longa senvorta minuto.

"Kiel mi povus vin helpi?" li fine demandis, kaj li tuj aldonis: "Bonvolu pardoni min, se mi respondas nee, sed al mi tempo vere mankas. Mi devas urĝe veturi al la urbo."

"Ĝuste tiel vi povas min helpi. Mia aŭto paneas. Io estas fuŝita en ĝi. Mi ne sukcesas ĝin irigi..."

"Pardonu min, sed mi ne sukcesus rebonigi la aferon, eĉ kun plej granda bonvolo. Pri mekaniko mi scias nenion. Ĉiam mi miras vidi, ke veturiloj entute funkcias. Kiam mi vidas motoron, ĉiam mirigas min, ke tia ŝajne senorda aranĝo de pecoj kaj objektoj igas aŭton iri. Mi..."

"Mi ne petas vin ripari mian veturilon, vi min miskomprenis. Mi demandas nur, ĉu vi bonvolus akcepti min en via aŭto ĝis la urbo."

La ideo de Linda estis jena: sekvi lin estus danĝere, sed se li veturos aŭte, mi petos lin akcepti, ke mi veturu kun li, kaj dum la veturado mi igos lin paroli. Mi diskrete faros ŝajne banalajn demandojn, kaj paroligos lin. Tiel mi scios kiel eble plej multe pri li.

"Nu, bone", li fine konsentas. "Konsentite, venu." Kaj li malfermas la pordon de la aŭto por ŝi.

"Dankon, vi vere estas tre afabla. Tio ege helpas min. Mi plej sincere dankas."

"Ne dankinde", li respondas, iom seke. Kaj li ekirigas la motoron.

"Mi ne ŝatas la ideon, ke mi devos venigi ripariston, mekanikiston", ŝi diras. "Mi tute ne ŝatas aŭtojn, fakte. Mi havas veturilon, ĉar estas tre oportune, sed mi ne ŝatas aŭtojn."

La alta junulo nur silentas.

"Ne estas facile igi lin diri ion", pensas Linda, iom zorge, sin demandante, ĉu estis saĝe enmiksi sin en tiun aventuron. Ŝi forte deziras lin paroligi, sed samtempe timas malkontentigi lin. Neniam estas facile trovi plene kontentigan manieron agi.

"Ĉu ĝenas vin, se mi parolas?" ŝi demandas, "vi eble estas silentema."

"Mi havas zorgojn", li respondas.

"Mi ne volas ĝeni vin. Estas jam tiel bonkore, ke vi veturigas min. Mi vere sentas grandan dankemon al vi."

"Ne dankinde", li ripetas, kaj silentas plu, pripensema.


Demandoj   11   (dek unu)

De kiu Linda petas helpon?

Ĉu la juna blonda viro estas kontenta?

Kien la blondulo volas veturi?

Kion volas Linda de li?

Ĉu la blondulo konsentas?

Pri kio Linda parolas dum la veturo?

Ĉu la blondulo estas parolema?


Ekzercoj   11   (dek unu)

Ekzemplo:

Tio facil[iĝ / ig]as la laboron. La laboro facil[iĝ / ig]as.

---> Tio faciligas la laboron. La laboro faciliĝas.

Faru vi:

Mi volis aspekti pli bele ol normale. Mi [iĝ / ig]is min pli bela antaŭ la promenado. Antaŭ la promenado, mi [iĝ / ig]is pli bela. Penjo ridis pri mi, ĉar mi plibel[iĝ / ig]is min. Ni veturis en la urbon. Vetur[iĝ / ig]is nin Penjo. Ŝi [iĝ / ig]is mia amiko tuj post mia unua tago en la laborejo. Antaŭ la forveturo, ŝi trovis min en mia ĉambro, kie mi plibel[iĝ / ig]is.

La urbo trov[iĝ / ig]as tro malproksime de nia laborejo por iri piede. Penjo ne havas aŭton, sed ŝi sukcesis hav[iĝ / ig]i al si la aŭton de Bob.

Post longa promenado en la urbo, ni volis eksidi en trinkejo. Tuj post kiam ni sid[iĝ / ig]is ĉe tablo, iu ulo turnis sin. Li turn[iĝ / ig]is al ni kaj ekrigardis nin. Ni eksentis nin malbonaj. Lia rigardado malbonsent[iĝ / ig]is nin. Ni devis agi. Ni ne plu restis sidaj, ni restar[iĝ / ig]is, tiel dev[iĝ / ig]ante lin forturni sin. Li komprenis, ke li ĝenis nin ade rigardante al ni. Ni kompren[iĝ / ig]is al li, ke rigardado povas esti maldiskreta.

Mi lernas multon en la urbo. Ĝi lern[iĝ / ig]as min pri la vivo. Multhoma kunvivado lern[iĝ / ig]as kvazaŭ aŭtomate en la urbo.


Ĉapitro   12   (dek du)


Bob ege soifas

Bob duone malfermas la okulojn, ilin refermas, ilin malfermetas denove, ilin refermas, ĝemas, kaj finfine malfermas ilin tute larĝe.

"Donu al mi ion por trinki", li diras.

"Trinki? Kion vi deziras trinki?", demandas Tom.

"Ion ajn. Brandon. Donu al mi glason da brando."

"Kiel vi sentas vin?", diras fraŭlino Marta, la flegistino.

"La kapo doloras", Bob respondas ĝeme. "Mi petas vin, bonvolu doni al mi ion por trinki."

"Ĉu vi bonvolas iri", Tom petas la flegistinon, "kaj alporti al li glason da brando?"

La flegistino iom hezitas, sed fine kapjesas.

"Ĉu mi ankaŭ voku la policon?", ŝi diras. "Li ja ricevis baton, baton sufiĉe fortan, por ke li iĝu senkonscia. Laŭ mia opinio, tio pravigas, ke oni venigu la policon. Ĉu vi ne konsentas?"

"Ankaŭ akvon", diras Bob, antaŭ ol Tom trovas la tempon respondi al Marta. "Mi tre soifas. Mi trinkos brandon plezure, sed unue mi trinku akvon. Bonvolu alporti al mi tre grandan glason da akvo kaj iom grandan glason da brando."

"Jes. Estus saĝe voki la policon", Tom respondas al la flegistino.

"Se vi ne alportos al mi ion por trinki, mi iros mem", diras Bob. "Mi tre soifas. Vi ne povas imagi, kiom soifa mi min sentas. Mi tuj iros trinki akvon. Kaj poste mi iros aĉeti brandon. Ĉu oni povas ricevi brandon en la memserva restoracio?"

"Ne, tute ne", Marta respondas, "sed mi havas brandon en mia ĉambro. Mi alportos ĝin al vi. Aŭ venu mem, se vi povas. Ĉu vi povas stariĝi?"

"Mi povas", diras Bob, tre malrapide stariĝante kun la helpo de Tom kaj de la flegistino, "kvankam dolore."

Ili iras al ŝia ĉambro.

"Trinku tiom da akvo, kiom vi deziras", ŝi diras. "Kaj poste mi donos brandon al vi. Eksidu sur tiun seĝon, ĝi estas tre komforta, vi vidos."

Bob sidiĝas sur la seĝon, iom ĝemas, kaj ricevas grandan glason da akvo kun videble grandega plezuro. "Doloras al mi la kapo", li diras.

"Diru", petas Tom, "kio okazis. Ĉu finfine vi klarigos al ni? Ni estas ege scivolaj."

Bob pripensas iomete, trinkas iom da akvo, metas la manon al la kapo kun dolora esprimo survizaĝe, kaj fine respondas:

"Mi ne povus klarigi. Nenio estas klara. Mi estis tie apud Gerda. Mi aŭdis nenion, mi aŭdis neniun bruon. Kaj subite ĉio eksplodis en mia kapo kaj mi mortis."


Demandoj   12   (dek du)

Kion Bob tuj deziras?

Kie oni povas trovi brandon?

Kion Bob trinkas unue?

Ĉu li povas bone klarigi, kio okazis?

Ĉu li aŭdis bruon?

Ĉu Bob vere mortis?


Ekzercoj   12   (dek du)

Forigu la vortojn kun "{}"!

Ekzemploj:

Marko ŝatas {la} aŭton {de Marko}.

---> Marko ŝatas sian aŭton.

{Petro} ŝatas {la} aŭton {de Ivano}.

---> Li ŝatas lian aŭton.

Por vi:

{Linda} rigardas al {Linda} en la spegulo.

{Tom} rigardas al {la blondulo}.

{Tom} rigardas al {la} kunulo {de Tom}.

{Tom} rigardas al {la} kunulo {de la blondulo}.

{La} amiko {de Bob} amas {Lindan}.

{La} amikino {de Tom} rigardas {la amikinon de Tom} en la spegulo.

{La} amikino {de Ivano} amas {Ivanon}.

{La blondulo} estas en {la} aŭto {de la blondulo}.

Gerda estas en la aŭto de {la} amiko {de Gerda}.

{Petro kaj Ivano} kaŝas {Petron kaj Ivanon} sub la tablo.


Ĉapitro   13   (dek tri)


Kara spionino!

La vojo ŝajnas longa, kiam oni silentas la tutan tempon. Linda estas parolema; krome, ŝi deziras ricevi informojn pri sia stranga kunulo; ŝi do tute ne ŝatas tiun longan silentadon. Kial ne provi denove? Ŝi decidas, ke ŝi rekomencos paroli. Se li ne ŝatos, nu, li esprimos sian malŝaton, kaj ili plu veturos senvorte, kaj la vojo plu ŝajnos longega.

"Vi diris...", ŝi komencas, ne sciante, kiel ŝi finos, sed feliĉe ideo tuj venas: "Vi diris, ke vi havas zorgojn. Nu, ofte oni sentas sin pli bone, kiam oni esprimas siajn zorgojn al iu."

"Vi estas scivolema, ĉu ne? Nu, mi ne volas esti malafabla kun tiel bela knabino, kiel vi. Pardonu, se mi ne montras min pli amikiĝema. Sed miajn zorgojn mi ne povas klarigi."

"Ĉu vi estas certa? Oni ofte imagas, ke afero estas neebla, ĉar oni ne scias, kiel komenci, sed..."

"Ne. Kiom koncernas min, ne estas tiel. Mi ne povas rakonti pri miaj zorgoj, ĉar ili koncernas personojn, pri kiuj mi ne rajtas paroli. Oni devas esti diskreta, ĉu ne? Ĉu vi ŝatus, ke viaj amikoj rakontu ĉion pri vi al nekonato?"

"Kompreneble ne. Mi bone komprenas vin. Fakte, mi ne estas speciale scivola. Mi komencis diri tion nur, ĉar mi trovis la silenton peza kaj la vojon pli kaj pli longa. Sed mi tute ne volus maldiskreti."

"Estas fakto, ke oni kutime interparolas, kiam oni veturas kune. Mi verŝajne ne estis tre ĝentila, lasante tiun silenton daŭri kaj daŭri pli kaj pli peze por vi. Mi eĉ ne rimarkis, ke silento estiĝas kaj daŭras. Mi estis absorbita de miaj pensoj, de miaj zorgoj, kaj ankaŭ de la vojo. Oni devas atenti la vojon, kiam oni ŝoforas, ĉu ne? Strange, kvankam vi estas tre bela kaj sidas tuj apud mi, plej proksime al mi, mi tamen forgesis pri vi. Nur ekzistis por mi la vojo en miaj okuloj, kaj la zorgoj en mia kapo."

"Ĉe mi okazis la malo. Mi daŭre pensis pri vi. Mi rimarkis, ke vi ne aspektas tre ĝoje. Vi ŝajnis malfeliĉa. Mi min demandis, ĉu mi povus helpi. Vi ja tre afable konsentis min veturigi. Mi sentas min danka. Mi volus redoni al vi similan servon. Mi opiniis, ke se mi helpas vin vortigi vian malĝojon, tio eble senpezigos vin, kaj mi estos kontenta agi helpe. Eble estas stulte, sed mi ĉiam deziras feliĉigi la homojn."

"Vere, vi estas tre bonkora. Mi ege bedaŭras, ke mi ne povas jesi al via propono. Sed, kiel mi jam diris, miaj zorgoj koncernas aferojn, pri kiuj mi ne rajtas rakonti. Nu, jen ni alvenas. Kie vi deziras, ke mi lasu vin?"

"Kien precize vi iras? Kie vi haltos? Kie vi lasos la aŭton? Vi povus lasi min tie. Estos plej facile por vi."

"Ĉiam scivola, ĉu ne? Vi ŝatus scii, kien mi iras", li diras ridante, dum Linda sentas sin ruĝiĝi, ĉar similan rimarkon ŝi tute ne atendis. Dum momento, ŝi ne scias, kiel respondi. Ŝi sentas sin stulta.

"Tute ne", ŝi fine diras, malvere. "Kien vi iras, tio tute ne interesas min. Mi proponis tion nur, ĉar tio ŝajnis plej facila. Sed se ĝenas vin, ke mi scios, vi povas lasi min ie ajn en la centro. Ekzemple ĉe la Internacia Hotelo, aŭ ĉe la Granda Teatro. Ĉiaokaze, mi treege dankas vin kaj mi facile trovos mian vojon. Jen. Tie ĉi estas perfekte. Koran dankon, kaj ĝis revido, kara sinjoro."

"Ĝis revido, kara spionino!"

La aŭto forveturas, kaj Linda ne povas forturni la okulojn de ĝi. Kara spionino, vere! Kion li volis diri? Ĉu li suspektus? Nia kompatinda Linda ne scias, kion pensi.


Demandoj   13   (dek tri)

Kie sidas Linda?

Kial ŝi volas paroli kun la blondulo?

Ĉu la blondulo volas klarigi siajn zorgojn?

Kiel Linda klarigas sian scivolon?

Kien precize veturas la blondulo?

Kie nun staras Linda?

Kion ŝi timas vidante la forveturantan aŭton?


Ekzercoj   13  (dek tri)

Ekzemplo:

faradi:

---> faradi: agi

Trovu la vortojn!

antaŭa parto de la kapo:
atentinda:
centro de supera instruado:
ĉi tiam:
diri "bonan tagon":
dudek kvar horoj:
eltrovisto de sekretoj:
en la tempo de:
faradi:
fina parto de brako:
havanta ĝustan opinion:
irigi laŭ la ĝusta vojo:
juna vira homo:
kiun oni amas aŭ ŝatas:
konsenti, ke iu faru ion:
lernanto ĉe universitato:
malnormala:
ne konata, ne komprenata:
ne la sama:
ne ludema, grava:
nek kuŝi, nek sidi, nek iel moviĝi:
pala koloro de haroj:
peti informon:
pli ŝati:
sciigi, ke oni volas ion ricevi:
sin movi piede:
ŝajni laŭvide:
ŝategi:
tie, kie muroj kuniras:
videbligi:

La vortoj estas:

agi, alia, ami, angulo, aspekti, blondo, demandi, direkti, dum, grava, iri, kara, knabo, mano, mistera, montri, nun, permesi, peti, prava, preferi, serioza, saluti, spiono, stari, stranga, studento, tago, universitato, vizaĝo


Ĉapitro   14  (dek kvar)


En la forlasita domo

"Kie diable mi troviĝas?" diris al si Gerda, kiam ŝi vekiĝis. Ŝi kuŝis sur lito -- sur malkomforta, tro mallarĝa lito -- en ĉambro nekonata, en domo nekonata.

Mankis al ŝi forto, kaj ŝia tuta korpo iom doloris; ŝi estis laca, kvazaŭ ŝi estus laborinta multajn horojn sinsekve en la kampoj, kvazaŭ ŝi estus movinta pezajn rokojn kaj ŝtonojn dum multaj kaj multaj tagoj, sen eĉ horo da dormo, kvazaŭ ŝi estus marŝinta dum multaj kaj multaj semajnoj sur malfacila monta vojeto. Unuvorte, ŝi estis lacega, kaj ŝajnis al ŝi, ke ĉiuj muskoloj de ŝia korpo plendas pri troa laboro, nehome peza, nehome malfacila, nehome laciga.

Kaj tamen ŝi sciis, ke ŝi faris neniun korpan laboron; ŝi sentis sin malĝoja; ŝiaj okuloj malsekiĝis; ŝi ploris.

Ne estis multe da lumo en la ĉambro. Kvankam ŝi sentis sin tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis ŝian deziron plu kuŝi. Ŝi sekigis siajn okulojn kaj ellitiĝis. Ŝi iris al la eta fenestro, esperante malfermi la dikajn fenestrokovrilojn, kiuj malhelpis la envenon de lumo. Ŝi ankaŭ esperis, ke ŝi vidos la sunon. Krome, estis tre varme en la ĉambro, kaj estus saĝe malfermi la fenestron por enlasi iom da pura aero. Sed ŝi ne sukcesis. Io malhelpis, ke tiu malnova fenestro moviĝu.

Ŝi iris al la pordo; ĝi estis ŝlosita, kaj ŝlosilo nenie videblis.

La ĉambro estis malbela, ne tre pura. Apud la muro staris tablo kaj seĝo. Ŝi sidiĝis sur la seĝon, metis la brakojn sur la tablon, la kapon en la manojn, kaj ploris. "Enŝlosita mi estas", ŝi pensis. "Oni enŝlosis min!"

Antaŭe ŝi ne multe pensis pri la plezuro esti libera. Liberi estis io perfekte natura: ŝi iris, kien ŝi deziris, sen iu ajn malhelpo, kaj tiu libereco ŝajnis rajto evidenta. Kaj nun oni malliberigis ŝin malantaŭ ŝlosita pordo. Ŝi, kiu tiom ŝatis ĝoji, ridi, kanti, kiu tiom ŝatis ludi kaj promeni sub la suno, nun ne plu trovis en si la humuron, kiu tiom ofte helpis ŝin en la malfacilaj horoj de la vivo. Ŝi ne povis vidi la eksteran sunon, kaj same en ŝia koro ne plu lumis la kutima suno de ĝojo.

Kaj jen subite ŝi reagis: ŝi iris al la pordo kaj ĝin batis kun plej granda forto; ŝi faris timigan bruon, sed nenio okazis. Ŝi vokis pli kaj pli laŭte, kriis, kriegis, samtempe piedbatante la pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago. Senespera, ŝi revenis al la lito kaj rekuŝiĝis, pli laca ol iam ajn. Dum multaj horoj ŝi restis tiel, kuŝe, kaj fine, tro laca, ŝi ekdormis.

Vekis ŝin infana voĉo; ĝi venis el iu alia ĉambro, en la sama domo, tute certe; ĝi diris: "Neniam diru nek al via patro nek al via patrino, ke ni venis en la forlasitan domon. Estas malpermesite ludi ĉi tie. Se ili scius..." Alia voĉeto respondis: "Mi neniam diros. Nek al mia patro, nek al mia patrino. Ne havu zorgojn. Neniam oni scios, ke ni venis ludi ĉi tie."

Gerda diris: "Infanoj, ĉu vi aŭdas min?" Ŝia koro batis espere.

"Iu parolis", sonis unu el la infanvoĉoj, sed aŭdeble la knabo ne parolis al Gerda, nur al sia kunulo. "Ĉu vi aŭdis?"

"Estis kvazaŭ voĉo de virino", diris la alia.

"Infanoj, venu, helpu min, mi estas mallibera, oni ŝlosis la pordon, mi estas enŝlosita, venu, mi petas, mi petegas, liberigu min", Gerda plu petegis. Sed la reago de la infanoj estis plej senkuraĝiga.

"Venu!" kriis unu. "Estas fantomo!"

"Vi pravas", la dua respondis, "oni ĉiam rakontis pri fantomo en ĉi tiu forlasita domo. Fantomino, oni diris, kaj la voĉo estis ina. Ni rapide forkuru!"

"Mi timas", ankoraŭ diris la unua, dum la bruoj klarigis al Gerda, ke la du knaboj forkuras kaj lasas ŝin sola, sola, sola...


Demandoj   14   (dek kvar)

Ĉu Gerda sciis, kie ŝi estas?

Kiel aspektis la ĉambro, en kiu Gerda kuŝas?

Kial Gerda estis lacega?

Ĉu ŝi ŝatis sian malliberecon?

Kiel ŝi provis liberiĝi?

Kio vekis ŝin?

Pri kio la infanoj parolis?

Kial la infanoj ne helpis ŝin?

Kun kiu Gerda estis post la forkuro de la infanoj?


Ekzercoj   14   (dek kvar)

Ekzemplo:

parto:

---> parto: peco

Trovu la vortojn!

afero:
akiri scion:
aspekti:
diri reage al demando:
dormigilo:
en kiu tempo:
enhavanta ĉion enhaveblan:
facile videbla, komprenebla:
fari por si ideon pri io:
havi ideon pri:
havi similan opinion:
io el tre malgrandaj partetoj:
io, kio restu kaŝita, ne konata:
iradi pro plezuro:
komunikaĵo:
kontraŭ la normala saĝo:
lernigi:
malgranda:
malmontri:
malproksima:
parto:
pensaĵo:
pli alta ol:
rapida, ne atendita:
rilatanta duo:
sciigi, konigi:
tio, pri kio io estas:
veraĵo:
voli havi:
vorto, per kiu persono estas konata:

La vortoj estas:

absurda, aĵo, deziri, drogo, eta, evidenta, fakto, fora, ideo, imagi, instrui, kaŝi, kiam, komuniki, koni, konsenti, lerni, mesaĝo, nomo, paro, peco, plena, promeni, pulvoro, respondi, sekreto, subita, super, ŝajni, temo


Ĉapitro   15  (dek kvin)


Preciza raporto

"Bonan matenon, ho plej bela, ĉu vi bone dormis?"

"Bonan matenon, Tom. Mi ne dormis tre multe. Kaj vi, ĉu vi dormis kontentige?"

"Perfekte, kara, perfekte. Sed diru do al via plej fidinda amiko, kial vi ne sufiĉe dormis."

"Ĉu ne estas klare al vi? Mi tro pensis. Mi pensadis dum la tuta nokto pri ĉio, kio okazis hieraŭ."

"Estas fakto, ke mi ne revidis vin hieraŭ, post kiam mi eliris kun Bob por okupiĝi pri Gerda. Ni lasis vin en la memserva restoracio kun la tasko observi la blondulon. Kiam mi revenis, vi estis for. Kien vi iris? Ĉu vi faros al mi precizan raporton?"

"Kun plezuro, sed ankaŭ vi raportos al mi poste, ĉu ne? Nu, mi veturis al la urbocentro kun tiu junulo. Mi rakontis al li, ke io fuŝa okazis al mia aŭto, kaj mi petis lin min veturigi. Li hezitis, sed fine decidis jese. Mi deziris lin paroligi, por ekscii pri li kiel eble plej multe, sed mi ne sukcesis. Ni diris unu al la alia nur tre banalajn aferojn."

"Ĉu vi almenaŭ scias, kien li iris en la urbo, laŭ kiuj stratoj, al kiu domo?"

"Atendu. Mi rakontos ĉion. Por ke mia peto ŝajnu natura, mi petis lin lasi min en la centro. Li lasis min ĉe la dekstra flanko de la Granda Teatro, kaj li veturis plu. Mi ne sciis, kion fari. Mi promenis en la urbo, pensante, ke mia ideo ne estis tiel bona: mi eksciis nenion pri li, kaj troviĝis sen aŭto en la mezo de la urbo. Fakte, mi sentis min iom stulta. Mi promenis de strato al strato, provante elpensi planon, kaj jen subite mi vidas lin eliri el la poŝtoficejo. Mi estis nekredeble bonŝanca. Imagu! Se mi estus troviĝinta nazon-al-nazo kun li ĝuste kiam li eliris el la poŝt-oficejo...! Sed mi vidis lin sufiĉe frue por min kaŝi."

"Feliĉe, ke vi vidis lin sufiĉe frue!"

"Kiel mi diris: mi estis bonŝanca, mi vidis lin ĝustatempe. Nu, li iris piede, kaj mi decidis lin sekvi. Ĉu vi konas tiun grandan magazenon, kiu vendas kvardek malsamajn specojn de pano kaj ĉiaspecajn ĉokoladojn kaj aliajn dolĉaĵojn? Sur la maldekstra flanko de la strato, kiu iras al la Ĉefa Sportocentro. Estas granda vendejo de mebloj apude. Nu, ne gravas, ĉu vi konas aŭ ne. Li eniris tiun panejon, aŭ tiun dolĉaĵvendejon, aŭ tiun... nu... tiun pan- kaj dolĉaĵvendejon, kaj eliris post minuto portante paperan sakon, kiu aspektis plenplena. Ŝajnis, ke li aĉetis la tutan magazenon. Mi devas diri, ke ili vendas tre bonajn aĵojn en tiu ejo. Mi, kiu tiom ŝatas ĉokoladon kaj dolĉaĵojn, ofte irus tien kaj aĉetus multon, se mi ne timus dikiĝi. Nu...e... kion mi rakontis?"

"Vi raportis pri via spiona sekvado, sed vi devojiĝis de la ĉefa vojo de via raporto al flankaj konsideroj pri pano kaj ĉokolado. Fakte, ĉu vi deziras iom pli da pano? Kion vi trinkas ĉi-matene? Teon, mi vidas. Ĉu vi ŝatus, ke mi replenigu vian tason?"

"Jes, dankon. Mi trinkos plezure plian tason da teo. Dankon, Tom, kara. Nu, do..."


Demandoj   15   (dek kvin)

Kun kiu parolas Tom?

Ĉu ŝi bone dormis?

Ĉu Tom raportas unue?

Ĉu ŝi sukcesis paroligi la blondulon en la aŭto?

Kie ŝi poste vidis lin?

Kion la blondulo aĉetis?

Kial Linda ofte irus al la vendejo por multon aĉeti?

Kial ŝi tamen ne faras tion?

Kion trinkis Linda?


Ekzercoj   15   (dek kvin)

Ekzemplo:

ne alia :

---> ne alia: sama

Trovu la vortojn!

al ekster:
atente rigardi:
ĉiuj el la du:
danĝero, necerteco:
daŭre esti en la sama loko:
ekmalhavi:
esti senkonscia, sed sana:
faciligi la agadon:
fina parto de kruro:
interparoli pri io:
io, kio funkcias per si mem:
iri malantaŭ io:
laŭte peti, ke iu venu:
malbela aŭdaĵo:
maltago:
motora veturilo:
ne alia:
ne en:
ne esti mortinta:
noktiĝo:
parto de domo:
parto de la korpo, kie estas la okuloj:
pensanta:
post mallonga tempo:
resanigi:
doni sciigon:
sep tagoj:
tio, kion oni pensas pri iu temo:
tomatokolora:
zorgi pri malsanulo:

La vortoj estas:

ambaŭ, aŭto, aŭtomato, baldaŭ, bruo, ĉambro, diskuti, dormi, ekster, el, flegi, helpi, informi, kapo, konscia, kuraci, nokto, observi, opinio, perdi, piedo, resti, risko, ruĝa, sama, sekvi, semajno, vespero, vivi, voki


Ĉapitroj:     1     6     11     16     21     Libro     Vortaro     Reveni

Enrique Ellemberg
Fremont, CA, Usono

Julio 31a, 2005

Vokita fojoj.

flago

Esperanto Flago