4-a Leciono

--Fraŭlino, ĉu vi dormas en la ĝardeno?

--Ne, sinjoro, mi ne dormas en la ĝardeno, sed en ĉambro. En dormoĉambro. Ĉambro por dormi estas dormoĉambro.

--Ĉu vi manĝas en dormoĉambro?

--Ne, sinjoro, sed en la manĝoĉambro.

KIE vi dormas? Kie estas la litoj? Kie la birdoj dormas? Kie ni estas?

Tablo por skribi estas skribotablo.

Vi manĝas sur manĝotablo kaj laboras sur labortablo.

Sur la maro iras multaj ŝipoj : velŝipoj, vaporŝipoj, motorŝipoj, militŝipoj.

Tie laboras fortaj maristoj.

--Ĉu vi laboras sur ŝipo, sur la blua, bela maro?

--Ne, sinjoro, mi laboras en ĉambro kun multaj paperoj. Mi estas oficisto kaj laboras en oficejo. Mi skribas per skribmaŝino.

Ĉu vi skribas per elektramaŝino?

--Ne, mi skribas per simpla krajono, sed en mia hejmo mi lavas per elektra lavmaŝino. Mi lavas per varma akvo.

En la maro la akvo ne esas varma, ĝi estas malvarma. Kio estas en la maro? Tie estas fiŝoj.

La fiŝoj estas bestoj, kiuj vivas en la maro. Ili ne flugas, sed naĝas.


Kio estas en la taso? En la taso estas varma kafo. En la nigra kafo estas blanka, dolĉa sukero.

Ankaŭ la koro de la fraŭlinoj estas dolĉa kaj varma.

Ĉu la kafo estas en la ĉapelo? Kie estas la kafo?

Ĉu vi povas naĝi? Ĉu la fiŝoj povas paroli? Ĉu vi povas paroli en Esperanto? Kiu povas paroli?

Kie vivas la fiŝoj? Kie vi naĝas? Ĉu la malvarma kafo estas malbona?

Kiu, kio, kie, kia, estas demandaj vortoj.

Kiu li estas? -- Li estas sinjoro Perez.

Kio li estas? -- Li estas dentisto.

Kie li estas? -- Li estas en la ĝardeno.

Kia estas sinjoro Perez? -- Li estas alta, blonda, juna,bonkora.

Kiu vi estas?  
Kio vi estas?

Kie vi estas?
Kia vi estas?


VOCABULARIO

AKVOAGUA BLONDARUBIO
ĈOKOLADO   CHOCOLATE BRUNAMORENO, MARRÓN
FIŜOPEZ DOLĈADULCE
HEJMOHOGAR ELEKTRA   ELÉCTRICO
KAFOCAFÉ MULTAJMUCHOS
KOROCORAZÓN SIMPLASIMPLE
KRAJONOLAPIZ VARMACALIENTE
MAROMAR   
MAŜINOMÁQUINA LABORITRABAJAR
MILITO GUERRA LAVILAVAR
MOTOROMOTOR LERNIAPRENDER
OFICEJOOFICINA MANĜICOMER
SUNOSOL NAĜINADAR
SUKEROAZUCAR POVIPODER
ŜIPOBARCO VIVIVIVIR
TASOTASA   
TEO KIEDONDE
VAPOROVAPOR TIEALLÍ, ALLÁ
VELOVELA (de barco)         


LA INSTRUISTO PAROLAS

PALABRAS COMPUESTAS. Al formar palabras compuestas la raíz principal va detrás, y la raíz que hace el calificativo se coloca delante: lavmaŝino -- máquina de lavar; vaporŝipo -- barco (idea principal) a vapor (califica la idea de barco).

DORMĈAMBRO es una palabra difícil de pronunciar. En casos como éste agregamos una vocal -- en este caso o-, a la primera raíz: dormoĉambro, skribtablo = skribotablo, etc.

Dormoĉambro   -- dormitorio.
Manĝoĉambro -- comedor.
Laborĉambro -- habitación de trabajo
Skribotablo -- (mesa) escritorio.
Velŝipo -- barco de vela.
Lernolibro -- libro de enseñanza.

Esas palabras compuestas son sustantivos, pero también pueden formarse adjetivos, verbos, etc.

Bonkora -- bondadoso (de buen corazón).
Marblua -- azul marino.
Ĉielblua -- azul celeste.
Maŝinlavi   -- lavar a máquina.
Marbluo -- sería el nombre de este color. (el azul marino).

-- IST es un prefijo que indica oficio, profesión: dentisto -- dentista; maristo marin(er)o; laboristo -- trabajador, obrero; instruisto -- maestro; instruistino -- maestra.

SED -- pero, sino (conjunción adversativa): la domo estas nova, sed ĝi ne estas moderna -- la casa es nueva, pero no es moderna. Mi ne dormas en la ĝardeno, sed en dormoĉambro -- yo no duermo en el jardín, sino en un dormitorio.

PER -- por medio de, con. Mi skribas per krajono -- yo escribo con (por medio de) un lapiz. Pero recuerde: Mi parolas kun Petro -- yo hablo con Pedro, Karlo iras kun Maria -- Carlos va con (en compañía de) María.

POR -- para. Tablo por skribi -- mesa para escribir; tio estas por li -- eso es para él.


Komenco     3-a Leciono     5-a Leciono     23-a Enhav-tabelo     24-a Vortaro

Enrique, 2 setiembre 2000