Novjorko urbo, New York City,
Ciudad de Nueva York
Vendredo 21a - Lundo 24a de julio, 2006
Raporto de la Prezidanto Sinjoro (Filipo) Philip Dorcas
La estraro kaj la ĝenerala membraro tie aprobis unuanime la
buĝeton kaj laborplanon de ELNA. Tiu laborplano estis la
unua laborplano por ELNA dum la pasintaj kelkaj jaroj, kaj
donas klaran vizion por farendaj taskoj. En tiu laborplano
ni esprimas, ke ni havas grandajn celojn por akiri novajn
membrojn, ĉefe per pli aktivaj lokaj grupoj.
Rilate al tiu kreskado la laborplano ligas la kvanton da
membroj kun la kvanto da paĝoj en nia bulteno Esperanto-USA. Ekzemple, kiam ni atingos 800
membrojn, nia bulteno havos dek ses paĝojn anstataŭ la
nuna dek du.
Unu el la pli gravaj ŝanĝoj estas, ke ni aprobis monon por
reklamado sub la rego de la Komitato por Informado. La
ĉijara buĝeto montras du mil dolaran negativan saldon, kiu
signifas, ke ni devas puŝi forte por akiri novajn membrojn.
Ĝenerale ni estas en sufiĉe bona stato, kaj havas nenian
kialon por ne kreski.
Ni nomis komitaton por trovi novan direktoron de la Centra
Oficejo. Don Harlow, la direktoro de la CO anoncis ke li ne
plu povos labori pro malsano. Laŭplane, ni havos la novan
dungiton en la oficejo komence de novembro. Tiu kaj Don
laboros kune dum kvar monatoj por fari la ŝanĝon glate.
Elektitaj al la estraro estis Lusi Harmon (ree), Joel Amis (ree),
kaj Trevor Andrews (nova estrarano!). Ankaŭ Vilĉjo Harris
estas la kasisto denove. Ni havas bonan estraron por ELNA,
sed memoru, ke la ĉefa laboro restas ĉe la lokaj grupoj.
Tie la membroj agas aktive kaj daŭre.
Ni unuanime aprobis la proponon kongresi en Tiĥuana,
Meksikio, la 27an ĝis la 30an de julio, 2007. Tio estos la
55a landa kongreso de ELNA. Planu nun ĉeesti! Certe tio
estos ege bona kongreso, kaj eble la plej granda.
Ni aprobis, ankaŭ unuanime, proponon rekomendi kiel eble
plej forte partoprenadon en la Tut-Amerika Kongreso de
Esperanto (TAKE), kiu okazos en Kalgario, Kanado, la 20an
ĝis la 26an de majo, 2007. Notu tiun daton sur via kalendaro
kaj faru planojn ĉeesti.
Ni ĝuis ne nur la kunsidojn (plenkunsido de ELNA,
aferkunsido de AAIE, fakaj, ktp), sed ankaŭ la bankedon kun
bongusta manĝaĵo. Ĉe la bankedo ni aŭkciis donacitajn
aferojn por akiri monon por ELNA. Multajn dankojn al la loka
kongresa komitato (LKK), kaj aparte al Tomaso Eccardt kaj
Jim Henry, kiuj faris bonegan laboron por plani, organizi, kaj
realigi la kongreson. Vidu fotojn ĉe:
http://esperantofre.com/elna06/
La Retslamo, internacia poezia konkurso, okazis
dum la distra vespero. Por originala poezio, la 1an rangon
gajnis Leonido Ŝindeleviĉ, rusdevena kanada poeto. Por
ne-originala deklamado venkis Ĝerardo Tobias (el Pollando,
Usono). Okazis ankaŭ aliaj ludoj. Ĵenja kaj Joel Amis
gastigis amuzegan vort-ludon pri PIV (kontraŭ ne-PIV)
difinoj.
La kongreso okazis ĉe FIT, la Fashion Institute of
Technology. Kelkaj partoprenantoj tranoktis en la
dormejo ĉe la Nova Lernejo. Multaj ĉeestantoj
ekskursis en la urbo, ekz. al la supro de la Imperi-ŝtata
Konstruaĵo, al la Statuo de Libereco, al la Unuiĝintaj Nacioj,
kaj al Kafejo Esperanto. La kulturo en Novjorko, miksaĵo de
multaj naciaj kulturoj, estas ĉie, en muzeoj, en la metrooj, en
la busoj, surstrate, kaj certe en la multaj interesaj
restoracioj.
Unu el la plej gravaj eventoj estis, ke ni unuanime donis
honoran membrecon al Don Harlow, kiu sindone laboris
multe, ne nur en la Centra Oficejo de ELNA, ne nur kiel iama
prezidanto de ELNA, ne nur por tiu fama retpaĝaro pri
literaturo, sed multflanke por la movado en Usono kaj
tutmonde. Ni dankas, dankegas al Don por la bona laboro.
Ĉi tia raporto ne vere ĝustas, ĉar mankas la vortoj por
priskribi la riĉan etoson kaj feliĉan amikecon, kiujn la
samideanoj spertis dum la landa kongreso de ELNA, en
Novjorko, la Granda Pomo.
- raportis Filipo,
3926. ELNA Prezidanto Sinjoro (Filipo) Philip Dorcas.
En Novjorko, la granda urbo kie loĝas la Unuiĝintajn Naciojn,
la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko kongresis kun granda
kunlaboro, granda ĝojo, granda amikeco, kaj granda espero.
Okdek ok partoprenis la 54an landan kongreson de ELNA.
Phil Dorcas, prezidanto de ELNA
Programo: 1 2 110 fotoj: 3 4 5 6 7 8Aktualigita de Enrique, 18 septembro 2006