La Grandeco de Doktoro
L. L. ZAMENHOF
de D-ro Ivo Lapenna (Jugoslavio, poste Britio)

Versio 31 aŭgusto 2005

Reveni

Antaŭ 100 jaroj - precize la 15an de decembro 1859- naskiĝis homo, kiu supervivis sin mem. La spertoj de intergenta sangado en Bjalistoko de lia infanaĝo inspiris lin al la suproj de sublime altruisma sindediĉo por la bono de ĉiuj homoj. La kruelaj malfeliĉoj, sunverŝitaj grandparte de lingvodiferenco sur tiun terpeceton inter Okcidento kaj Oriento, kuraĝigis lin serĉi kaj trovi solvon por la lingvo problemo en kadroj mondaj.

Lazaro Ludoviko Zamenhof estis judo: membro de tiu popolo suferanta, kiun jarcenta persekutoj kaj torturoj hardis kaj mulrilate nobligis, kaj kies filoj donis al la kulturo kaj ĝenerala progreso nombron da eternaj valoroj. Lia patrolando estis Pollando, sed en la oficialaj registroj li estis enskribita kiel civitano de la Rusa Imperio, ĉar la krucumo de Pollando donis tiun regionon al la caroj. Sed Zamenhof, restante fidela al sia gento kaj patrujo, samtempe tamen leviĝis super sia popolo, super sia ŝtato kaj fariĝis loĝanto de la mondo, apartenanto de la homaro.

Naskita en medio modesta, humila laŭ sia karaktero, li grandiĝis per sia verko kaj fariĝis personeco de formato tutmonda. Kaj hodiaŭ, cent jarojn post lia naskiĝo, lia nomo estas solene festata en ĉiuj landoj.

Prezidantoj de respublikoj, ĉefministroj kaj ministroj, grandaj sciencistoj, lingvistoj kaj Nobelpremiitoj, artistoj, verkistoj kaj poetoj, edukistoj kaj kulturaj agantoj de diversaj landoj, de malsamaj politikaj sistemoj, religiaj kredoj kaj filozofiaj konvinkoj unuiĝis por patroni omaĝon de la homaro al homo, kies tuta vivo, ĉiuj intelektaj energioj kaj fizikaj fortoj estis dediĉitaj al ĝia pli granda feliĉo.

En kio konsistas la grandeco de Zamenhof?

En julio de la jaro 1897 aperis en Varsovio, la unua lernolibro de la Internacia lingvo por rusoj.

La 40-paĝa libreto konsistas el antaŭparolo, plena gramatiko kaj vortaro Internacia-Rusa kun klarigoj pri ĝia uzo. Ĝi estis la rezulto de multajara laborado.

El tiu malgranda semeto elkreskis en iom pli ol sep jardekoj fortika arbo kun profundaj radikoj, abundaj branĉoj kaj densa foliaro. Ĝi estas nekontestebla fakto. Spiteante ĉiujn obstaklojn - antaŭjuĝoj, rasismo kaj ŝovinismojn, militojn, misprezentojn, rektajn malpermesojn kaj ne malofte persekutojn- la Internacia Lingvo traboris al si la vojon en ĉiujn partojn de la mondo, penetris en ĉiujn sociajn tavolojn, konstante riĉiĝadis per nova kultura enhavo kaj, paralele, daŭre interne evoluadis. El genia projekto ĝi transformiĝis en nuancoplenan instrumenton de pensado kaj komunikado. Ĝi fariĝis vivanta lingvo, kun tute propra spirito, de vivanta internacia kolektivo.

Antaŭ Zamenhof multaj -- inter ili kelkaj veraj gigantoj de la homa penso-- serĉis konvenan solvon de la lingva kaoso. Post Zamenhof pluraj aliaj klopodis -- ĉu pro persona gloremo, ĉu pro nescio aŭ nekompreno de la problemo-- ankoraŭfoje malkovri jam malkovritan Amerikon. Kelkfoje tiuj provoj elvokis iom da publika interesiĝo kaj krei iom da konfuzo. Plej ofte ili restis seneĥaj. Neniu el ili sukcesis firmiĝi. Neniu transprenis la limojn de teorie pli aŭ malpli taŭge planita projekto.

Neniu socie enradikiĝis. Kaj pli aŭ malpli baldaŭ - kutime depende de la disponeblaj financaj rimedoj- ili malaperis unu post la alia en la mallumo de la forgeso.

Kial, do, Esperanto sukcesis, dum ĉiuj aliaj projektoj de komuna lingvo, kvankam kelkfoje verkitaj de rekonitaj lingvistoj kaj apogataj de famaj homoj, fiaskis?

La kaŭzo estas pluraj, sed el ili tri ŝajnas al mi esencaj:

1. Zamenhof bone komprenis, ke lingvo internacia devas konsisti el elementoj maksimume internaciaj. Tial li metis en ĝian vortaron radikojn jam internaciiĝintajn kaj signis la vojon por plua riĉiĝo de la lingvo per novaj internaciaj esprimoj. Sed li ankaŭ perfekte komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el vortoj; plue, ke unuflanke, ne ekzistas absoluta internacieco de la vortoj- nek laŭenhave, nek laŭforme. kaj ke, aliflanke, por atingi facilecon estas necese ordigi kaj sistemigi tiun internacian lingvomaterialon kaj liberigi ĝin de balastaj akcesoraĵoj kaj absurdaĵoj.

Nur iom post iom Zamenhof solvis tiujn demandojn, pri kiuj li okupiĝis ekde siaj plej junaj jaroj. Lia grandioza verko estas sendube rezulto de eksterordinara talento, sed tamen tiel ankaŭ de senfina pacienco kaj diligento. En la komenco la komplikaj gramatikoj de la lingvoj, kiujn li sciis, kaj iliaj dikegaj vortaroj timigis lin. Kelkfoje li efektive malesperis, sed ĉiam denove li provadis, kreadis, serĉadis la solvon. Lernado de la angla lingvo montris al li, ke eblas simpligi la gramatikon ĝis maksimumo. Hazarda rimarko de surskribo "sukeraĵo" donis al li la ideon kiel, per none planita sistemo de afiksoj, solvi la problemon de tro multaj vortoj. Restis ankoraŭ la demando de la vortradikoj. Unue li pensis, ke la vortojn oni povas tute simple inventi. Nur poste li rimarkis, ke granda nombro da vortoj jam internaciiĝis en la normala evoluprocezo de la lingvoj. "Mi baldaŭ rimarkis - li skribis al Barovko- ke la nunaj lingvoj posedas grandan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia- kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoro."

Surbaze de tiuj principaj, kies ĝustecon li mem elprovadis dum multaj jaroj tradukante kaj verkante en sia lingvoprojekto, la fundamento de la Internacia Lingvo ricevis sian definitivan formon. Ĉio en tiu fundamento estas bone pripensita kaj antaŭe elprovita en la praktiko. Ĉio celas krei bazon de plena lingvo, efektive internacia laŭ sia interna strukturo kaj ĝis maksimumo facila. Tial, ekzemple, Esperanto havas fonetikan ortografion. Tial en ĝi ĉiu elemento ricevis definitan signifon kaj la tuta lingvo aglutinan karakteron kun plej simpla gramatiko.


Enrique Ellemberg
Fremont, CA, Usono

Aŭgusto 31a, 2005
Hejmpaĝo
Vokita fojoj.

Paĝo finis