Vojaĝo en Esperanto-Lando 
  Verkita de   Boris Kolker  
Recenzoj kaj intervjuoj
Enrique

   paĝo 48  
21 februaro
2007



Recenzo aldonita 21 februaro 2007:

Recenzo de Betty Chatterjee, Esperanto en Danio, 2007, numero 1

Recenzoj aldonitaj 14 januaro 2007:

Recenzo de Nikolao Gudskov, Eventoj numero 0047, 1 februaro 1994
Recenzo de Ĵenja AMIS, TEJO Tutmonde, 2006, numero 1

Recenzoj aldonitaj 8 majo 2006:

Recenzo de Miroslav Malovec, gazeto Starto (Ĉeĥio) n-ro 1/2006 (218)
Recenzo de Liu Zijia, reta gazeto El Popola Ĉinio, aprilo 2006
Recenzo de Vytautas Šilas, revuo Litova Stelo, januaro-februaro 2006 1(167)




Valore Inspira Libro

Recenzo de Betty Chatterjee

Recenzo en la gazeto “Esperanto en Danio”, 2007, N-ro 1

Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Tria eldono reviziita, kun indekso de nomoj, riĉe ilustrita. Eldonis Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 2005. 280 paĝoj. ISBN 92 9017 088 3. Prezo: 18 eŭroj + afranko.

En septembro 2005 post la plenumo de la baza kaj la meza kursoj ĉe la Projekto Nesto, mi ankoraŭ sentis min kiel malspertan esperantiston. Evidente, mi bezonis plibonigi la lingvoregon. Plue, estante scivolema pri la historio, la kulturo, la filozofio kaj la literaturo, mi volis daŭrigi la Esperantan studadon. La tiama instruisto Enrique Ellemberg rekomendis al mi, ke mi kontaktu Boris Kolker kun la celo aliĝi lian retkurson, kiu estas bazita sur la libro "Vojaĝo en Esperanto-lando". Senhezite mi tiel faris, kaj post mallonga tempo mi fariĝis membro de la klubo "Esperanto-lando".

Figure la titolo estas tre taŭga. La libro konsistas el dudek ses ĉapitroj, kaj en ĉiu el ili la verkinto prezentas al la leganto tipan kunvenon en modela Esperanto-klubo. Legante la programojn, mi vetas, ke kiu ajn esperantisto dezirus membriĝi en tian klubon! Ekde la unua paĝo la leganto, kiel membro de tiu ĉi klubo, komencas sian vojaĝon tra la historio de la movado. La unua renkontiĝo, kompreneble, estas kun Ludoviko Zamenhof, kiu rakontas per propraj vortoj pri la naskiĝo de Esperanto. Poste, oni konatiĝas kun Izrael Lejzerovicz kaj Vasilij Eroŝenko. Finfine la fikciaj klubanoj spektas videofilmon pri Parizo kaj aŭskultas deklamon de versaĵo de Leonard Newell pri Parizo. Por multaj legantoj sufiĉas, ke ili ĝuas la tekstojn kaj belajn ilustraĵojn. Por la malsupraĵaj scivolemuloj valoras la penon, ke ili legas la detalan komentaron pri la temoj.

Kia agrabla enkonduko, kaj dum la sekvantaj dudek kvin ĉapitroj la verkinto ne perdas la fadenon! La tekstoj, kiujn li elektis, provizas al la leganto larĝa-spektran enkondukon pri la lingvo, la historio, la kulturo kaj la nuntempa strukturo de la Esperanto-movado. En "Vojaĝo en Esperanto-lando" troviĝas granda vario de fikciaj kaj nefikciaj tekstoj, jen originale Esperantaj, jen tradukitaj. Iom post iom, legante tiujn ĉi erojn, mi miris pri la potencialo de nia juna lingvo. Tiom da verkistoj ekde la pioniroj (Zamenhof, Lejzerowicz, Eroŝenko, Baghy, Lapenna ktp) ĝis la nunepokuloj (Bronŝtejn, Ŝtimec, Piron, Steele ktp) montras per sia verkado la diverskapablon de Esperanto. Ĉi tie troviĝas amuzaj, seriozaj, viglaj, kortuŝaj, teknikaj, sportaj ktp verkoj. Tiuj ĉi tekstoj estas legendaj kaj legindaj. Mallonge, la libro "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas trezorujo por iu ajn, kiu volus ĝisfunde informiĝi pri la Esperanta afero.

Studante la libron mi eltrovis aliajn ne atenditajn rekompencojn.

Boris Kolker ne kontentiĝas, ke la lernantoj nur fariĝas lertaj uzantoj de la lingvo; li atendas, ke ili respondece mem cerbumu, ekzemple, pri tio, kial ili fariĝas esperantistoj, kiel ili intencos agadi, pri la signifo de la interna ideo, la argumentoj pri demokratio kontraŭ totalismo ktp. En ĉiu "lingva praktiko" estas inkludita "temo por diskuto aŭ rakonto", kiu ĉiam temas pri etika aŭ socia problemo. Ekzemple: "Ne doloras frapo sur fremda kapo". Verdire, dum tiu ĉi studado oni fariĝas ankaŭ pensulo. Por estontaj agadantoj kaj verkistoj ktp la filozofia sereneco estas granda avantaĝo.

Se oni nur legas ĝin, kiel la proverban glacimonton, oni spertas nur dekonon de ties kvintesenco. Laŭ mia opinio, la plej valora defio estas la lingva praktiko fine de ĉiu leciono. Per verkado de tiuj ĉi taskoj, krom la lingva pliboniĝo, oni lernas verkistajn kaj retorikajn fakojn. Plue oni relernas la emfazon de la imagpovo. Por tiuj, kiuj volus serioze agadi en la Esperanta movado kaj por tiuj, kiuj volus verki artikolojn, literaturon, tradukojn ktp, tiaj fakoj estas netakseblaj.

La virtuala vojaĝo tra la mondo ankaŭ estas plezura afero. Oni aŭdas pri la samideanoj kaj la vivmanieroj en multaj landoj. La unua eldono de tiu ĉi libro aperis en 1992, kaj ekde tiam multo okazas en la Esperanta mondo; ekz., la evoluo de la Esperanta movado en Afriko kaj Irano. Laŭ mia opinio, estus tre interese, se estonta eldono de tiu ĉi valora libro enhavus informojn pri tiaj projektoj.

Kutime revenante post longa vojaĝo, mi sentis min lacega. Tamen tiu ĉi vojaĝo ne lacigis min! Kontraŭe! Ĉar mi ankoraŭ entuziasmas pri Esperanto, kaj la estontaj Esperantaj planoj ne mankas al mi. Pensu! La libroj, kies erojn mi jam ĝuis dum la kurso, nun atendas min. La fabeloj de Eroŝenko, kiujn dum longa tempo mi jam intencis anglen traduki, atendas min. La geamikoj en la vera Esperanto-lando, kiujn mi ĝis nun ne konas, atendos min.

Dankegon, Boris Kolker, pro via valore inspira libro kaj pro via agrabla gvidado.

    Betty Chatterjee, Danio




Ĝua kaj kleriga vojaĝo

Recenzo de Nikolao Gudskov

Malnova recenzo pri la unua eldono de "Vojaĝo".
Eventoj numero 0047, 1 februaro 1994, retpoŝta versio

Nova esperantisto ne ĉiam scias la vojon al la Esperanto-komunumo, kaj ofte kurs -- kaj klubgvidantoj ne bone scias montri tiun vojon. Tio estas unu el la kialoj, pro kiuj perdiĝas novaj entuziasmaj esperantistoj. Povas helpi al ili, kaj al organizantoj de la kluba laboro -- nova libro de Boris Kolker "Vojaĝo en Esperano-lando", dediĉita al tiuj, kiuj jam kontentige posedas la lingvon, sed nur komencas partopreni la esperantistan vivon.

La libro konsistas el 26 "lecionoj" (kiuj samtempe estas iuj modelaj klubkunsidoj), kaj al la aŭtoro, kiu mem estas eminenta esperantisto, "helpas" en tio aliaj eminentuloj (L. Zamenhof, G. Waringhien, K. Kalocsay, E. Privat, J. Wells...), kies tekstoj estas abunde uzataj en la libro.

Oni povas multon ekscii pri historio, literaturo, stilo de Esperanto, konatiĝi kun bone elektitaj beletraĵoj, pecoj pri vivo kaj moroj en diversaj landoj. Ĉiu teksto estas abunde provizita per tre utilaj komentoj; post ĉiu leciono troviĝas ekzercoj por studemuloj, sed faritaj tute ne dokte-tede, sed tiel, ke la homo ĝuu la ekzercadon...

La libro estas kompilita laŭ la sperto de la kluborganizanto en Rusio, pro tio ĝi enhavas multe da materialoj pri tiu lando, ties aktualaĵoj (iom, bedaŭrinde, malnoviĝintaj) kaj e-movado. Eble, tia akcento estas manko por la internacia leganto, tamen spertoj de multjara sukcesa movadorganizanto nepre utilos sendepende de la lando kaj kontinento.

Do, progresantoj, instruistoj kaj klubgvidantoj, aperis libro nepre utila kaj bezonata por vi!

    Nikolao Gudskov

http://www.eszperanto.hu/eventoj/arkivo/eve-047.htm




Oni trovos en ĉi tiu libro ĉion, kio faras
Esperanto-parolanton vera esperantisto.

Recenzo de Ĵenja AMIS

Gazeto "TEJO Tutmonde", 2006, numero 1

Vojaĝo en Esperanto-lando. Boris KOLKER. Rotterdam: UEA, 2005. 280 p. 240x150. ISBN 929017088-3. Aĉetebla de la libroservo de UEA – www.uea.org/katalogo

Ni esperantistoj fieras pri nia literature – kaj ni havas ĉiujn kialojn por tio. Ni havas originalan kaj tradukitan literaturon de ĉiuj ĝenroj, ĉiajn vortarojn kaj lernolibrojn, librojn por komencantoj... Sed ĉiam restis granda manko en tiu ĉi listo: ni ne havis librojn por progresintaj esperantistoj. Aŭ, pli precize, ni ja havis kelkajn (kiel Paŝoj al Plena Posedo de William AULD) – sed eĉ post legado de ili, novaj esperantistoj ofte perdiĝis en la Esperanto-komunumo, plena je subtilaĵoj, nomoj, faktoj, aludoj kaj la tuta aro da mallongigoj ne konataj al la komencantoj. Ja daŭras sufiĉe longe akiri (de E-libroj, revuoj, instruistoj) ĉiujn informojn por esti bone edukita esperantisto, kiu konas la bazajn faktojn kaj ankaŭ malpli konatajn informojn pri Esperanto kaj ĝia historio...

Tiel estis... antaŭ la publikigo de Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris KOLKER. Tiu ĉi libro estis tiel sukcesa ke ĝi fariĝis la plej vendata Esperanto-libro, kaj en 2005 UEA publikigis la trian eldonon de tiu ĉi unika libro (la unua eldono estis publikigita en 1992 en Moskvo, la duan eldonon publikigis UEA en 2002 – ĝi estis elĉerpita ene de malpli ol du jaroj).

La ŝanĝoj inter la dua kaj la tria eldonoj ne estas tre signifaj: la tuta stilo, ege ŝatata de esperantistoj, estas konservita: estas la sama kolorplena kovrilo, la samaj belaj ilustraĵoj de Francisco VEUTHEY – eĉ la kvanto de paĝoj restas la sama! Do, kio novas? Unue, la formato: ĝi fariĝis pli granda (kvankam la prezo estas la sama kiel por la antaŭa eldono), do, la tekstoj estas pli facile legeblaj. La ilustraĵoj kaj la fotoj aspektas pli bone en la pli granda versio kaj estas pli kontrastaj; iuj fotoj kaj bildoj estis aktualigitaj; estas ankaŭ kelkaj novaj ilustraĵoj. Krome, la libro fariĝis malpli dika kaj malpli peza je preskaŭ triono, pro la uzo de malpli dika papero – tamen, la kvalito neniel suferis pro tiu ĉi ŝanĝo.

Esperantujo ne restas sur unu loko – aperas novaj libroj, retpaĝoj ŝanĝas siajn adresojn, iuj famaj esperantistoj forpasas... Ĉiuj ŝanĝoj kiuj okazis en Esperantujo de 2002 ĝis 2005 estas spegulitaj en la libro – ĉiuj tekstoj kaj klarigoj estas aktualigitaj kaj korektitaj; estas tie ankaŭ mencio pri la novaj libroj (kiel Sed homoj kun homoj de Z. Sikosek), freŝaj faktoj, ekzemple, pri la interreto kaj la retpaĝoj pri Esperanto. Krome, estas tie kelkaj novaj tekstoj (kiel ĉarma kanto En nia mondo – Valso por vojaĝantoj verkita speciale por la libro, elĉerpaĵo de Neniu ajn papilio de Trevor STEELE, informoj pri planlingvoj, klarigoj pri neologismoj kaj neoficialaj vortoj kaj afiksoj en Esperanto). Sed la plej signifa ŝanĝo por multaj esperantistoj estas aperigo de indekso de nomoj, kio tre faciligas la uzadon de la libro.

Sed kial ĝuste tiu ĉi libro fariĝis la plej bone vendata libro en Esperantujo? La respondo, verŝajne, estas kaŝita en la nomo de la libro: "Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta Kulturo". La libro estas ne nur lernolibro por tiuj kiuj finis la elementan kurson kaj bezonas ne tro malfacilajn tekstojn por lega praktiko: ĝi estas eta, sed tre informplena enciklopedio de Esperanto – kiu certe estas pli ol simple lingvo. La legantoj trovos respondojn al multaj demandoj pri la historio kaj kulturo de Esperanto, pri la faktoj kaj mejloŝtonoj de Esperanto-historio – la vivo kaj filozofio de ZAMENHOF, pioniroj de la E-movado, E-organizaĵoj kaj la plej gravaj E-eventoj. Ili konatiĝos kun E-muzeoj, radioj, revuoj kaj paroloj de la plej eminentaj esperantistoj. Krome, oni trovos "tradukojn" de la plej gravaj mallongigoj uzataj de esperantistoj – unuvorte, oni trovos en la libro ĉion, kio faras Esperanto-parolanton vera esperantisto.

Aldone al la tekstoj pri Esperanto kaj esperantistoj, oni trovos en la libro ankaŭ fragmentojn de iuj famaj verkoj de E-literaturo (prozo kaj poezio, ekde klasikaj ĝis nuntempaj) kaj ankaŭ tekstojn pri diversaj interesaj temoj – ekz., pri la populara scienco, stilistiko kaj eĉ am-kaptiloj! Estas tie ankaŭ multaj tekstoj pri diversaj landoj, kiujn mi persone ŝatis plej multe. La plejparto de la tekstoj estas verkitaj originale en Esperanto, kelkaj el ili – speciale por la libro; kelkaj tekstoj estis pruntitaj de E-revuoj kaj kelkaj estis tradukitaj de ne-E-aj fontoj. Ĉiuj tekstoj progresas de simplaj ĝis sufiĉe malfacilaj. Fine de ĉiu ĉapitro estas demandoj por sinkontrolo.

Krom ĉio ĉi, la libro helpas disvolvi la personajn ecojn: oni trovos tie diversajn ekzercojn ne nur pri la lingvouzo, sed ankaŭ por rezonado kaj disvolvado de bona literatura gusto (ekz., verki eseojn pri diversaj temoj). Iuj ekzercoj estas seriozaj (ekz., klarigi aŭ skribi prepoziciojn kun paronimoj – similsonaj, sed malsam-signifaj vortoj, kunigi partojn de E-proverboj ktp.), iuj estas humuraj (ekz., krei artefaritan lingvon kaj verki amleteron en ĝi).

Laste – sed ne balaste! – estas tre elstara stilo de la libro: ĝi estas verkita en la nomo de gvidanto de E-klubo. Ĉiu leciono estas renkontiĝo en virtuala klubo "Esperanto-lando", kun multaj "gastoj" kaj aktivaĵoj, planoj por la estonteco, ferioj – senlima inspiro kiel organizi aktivaĵojn de via loka grupo! Iuj kritikantoj diras, ke la bildo pri E-aktivaĵoj en la libro estas tro "idealisma" – jes, eble, sed ni ĉiuj povas strebi al ideala klubo kaj adopti kelkajn "aktivaĵojn" de "Esperanto-lando"!

Mi rekomendas tiun ĉi libron al ĉiuj kiuj ankoraŭ ne havas ĝin: ekde freŝbakitaj komencantoj ĝis la plej spertaj esperantistoj, por uzi ĝin dum siaj lecionoj kaj eble eĉ lerni ion novan. La sola afero kiun mi volus vidi en la venontaj eldonoj (kaj mi certas ke ili estos!) estas indekso de terminoj kaj gloso de mallongigoj.

    Ĵenja AMIS




Vojaĝo en Esperanto-lando

de Boris Kolker estas la plej populara libro de la lastaj jaroj. UEA aperigis en 2005 jam la trian reverkitan eldonon.

Recenzo de Miroslav Malovec
en Starto (Ĉeĥio) numero 1/2006 (218)

En 26 lecionoj riĉe ilustritaj la libro prezentas Esperanto-kulturon kaj historion, proponas legaĵojn el la E-literaturo kaj historio. El ĉeĥaj aŭtoroj aperis poemeto de Ŝtefo Urban kaj la 25-a leciono estas enkondukita per foto pri planto de E-arbo en Znojmo en la jaro 2000. Ĉiun lecionon finas kontrol-demandoj pri la lernata temo. Multaj malmulte konataj fotoj pri Zamenhof.

    Miroslav Malovec




Ekregu Esperanton tiel perfekte kiel vian gepatran lingvon per

Vojaĝo en Esperanto-lando

Recenzo de Liu Zijia
en la reta gazeto EL POPOLA ĈINIO, aprilo 2006

Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Tria eldono reviziita, kun indekso de nomoj, riĉe ilustrita. Eld. Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 2005, 280 paĝoj. ISBN 92 9017 088 3.

Tuj kiam mi unuafoje ekvidis la libron Vojaĝo en Esperanto-lando, mi ekamis ĝin, same kiel knabino enamiĝas al sia amato je la unua rigardo.

Verkita de Boris Kolker, Vojaĝo en Esperanto-lando estas perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Ĝi konsistas el pli ol 100 tekstoj – rakontoj, poemoj kaj artikoloj, kaj estas dividita en 26 lecionojn, kiuj enhavas meze po kvar tekstojn kun abundaj komentoj kaj lingvaj ekzercoj.

La unua eldono de la libro aperis en Moskvo en 1992; la dua -- en Roterdamo, en 2002. Iuj lecionoj estas enretigitaj. Plejparto de la libro estas tradukita en la japanan lingvon. Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) produktis kompaktan diskon kun voĉlego de la libro.

Naskiĝinta en 1939, Boris Kolker estas instruisto de lingvoj kaj tradukisto. Rusiano kaj iam sovetiano, ekde 1993 -- usonano. Doktoro pri lingvoscienco, li verkis disertacion esperantologian. Aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj (la aliaj du libroj estas Esperanto en 16 Tagoj kaj Lernolibro de la Lingvo Esperanto en la rusa lingvo), interlingvistikaj artikoloj kaj recenzoj. Membro de la Akademio de Esperanto. Honora Membro de UEA. Kunredaktoro de la internacia gazeto "Monato". Dum du jardekoj li gvidis amasan korespondan kurson en Rusio, en kiu diplomiĝis preskaŭ 900 personoj. Nun gvidanto de la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK) . Li prelegis kaj publike parolis en pluraj Universalaj Kongresoj de Esperanto (ekde la 48-a UK en la jaro 1963). Dum la 89-a UK en Pekino li gvidis du seminariojn en la Kleriga Lundo.

Laŭ la antaŭparolo, la libro celas perfektigi krean lingvoregadon, prezenti en facile digestebla formo la Esperantan kulturon kaj igi la vivon de Esperanto-kluboj multe pli varia kaj interesa. Sed tio ne estas ĉio. "Vojaĝo" instigas aĉetadon kaj legadon de bonaj libroj kaj klare nomas tiujn librojn. Ĝi preparas la studanton por la internaciaj ekzamenoj. La ekzercoj en la "Lingva praktiko" estas nebanalaj, ili evoluigas ĉe legantoj memstaran pensadon kaj imag-povon. Tiu neordinara lernolibro trejnas la studantojn por ke ili fariĝu kompetentaj kursgvidantoj, klubestroj, prelegantoj, redaktoroj, verkistoj, tradukistoj, lingvaj reviziantoj, esploristoj, aktivuloj kaj gvidantoj de landaj kaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj.

Antaŭ ol verki tiun ĉi artikolon, mi korespondis kun Boris Kolker, kiu liveris al mi abundajn rilatajn materialojn pri la libro. Mi ankaŭ petis lin skribi ion por nia reta revuo El Popola Ĉinio; jen lia respondo:

Estas por mi granda plezuro alparoli ĉinajn kaj alilandajn legantojn de El Popola Ĉinio, unue, ĉar antaŭ jardekoj mi estis loka peranto de tiu revuo; kaj due, ĉar mi konservas varmajn rememorojn pri la 89-a Universala Kongreso de Esperanto, pri Pekino kaj pri ĉinoj – esperantistoj kaj neesperantistoj. Estas mia revo, ke mia libro kontribuu al plialtigo de lingva nivelo en Esperantujo kaj speciale de ĉinaj esperantistoj, kiuj ludos ĉiam pli gravan rolon en Esperantujo. Kaj por la fino – citaĵo el la Antaŭparolo:

"La homo, kiu perfekte regas Esperanton, profunde konas ĝiajn kulturon kaj idearon, neniam forlasos Esperanto-landon. Statistika esploro montris, ke esperantistoj vivas pli longe ol averaĝaj socianoj: do Esperanto estas eliksiro de longviveco. Ni vivu longe kun Esperanto kaj Esperanto vivu ĉiam kun ni!"

Ni dankas Boris Kolker pro lia kontribuo al nia Esperantujo kaj gratulas pro la apero de la tria eldono de Vojaĝo en Esperanto-lando.


Opinioj pri Vojaĝo en Esperanto-lando

Ligoj pri Vojaĝo en Esperanto-lando

Bonvolu rigardi:

http://www.chinareport.com.cn/z06-05e/05e-09/05-9-1.htm

http://esperanto.china.org.cn/world/shi-read/index1.htm

Boris Kolker en la 89-a UK




KIEL SPERTIĜI EN ESPERANTO?

Recenzo de Vytautas Šilas

Revuo "Litova Stelo"
januaro-februaro 2006 1(167)

En la pasinta, la 2005-a, jaro aperis jam la tria eldono de la ilustrita grandformata libro Vojaĝo en Esperanto-lando. Subtitole: Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Modeste dirite, ĉar grandparte ĝi estas supera kurso. Temas pri instrua kaj eduka verko por progresinto (ne komencanto), kiu deziras draste spertiĝi en Esperanto.

La aŭtoro estas doktoro pri lingvoscienco, membro de Esperanto akademio Boris Kolker, iama sovetiano nun loĝanta en Usono. Mezaĝaj kaj pliaĝaj litovoj memoras lin kiel aktiva partprenanto, konstanta preleganto de E-universitatoj en Baltiaj E-tendaroj (BET), en Sovetuniaj junularaj E-tendaroj (SEJT).

La libro, kiun eblas uzi unu -- aŭ multope (en kursoj), estas dividita je 26 lecionoj kaj enhavas verkojn de preskaŭ 80 pli aŭ malpli konataj talentuloj de E-mondo. Malgraŭ bunteco de la temoj, ĝi ne pretendas esti ia antologio. La verkoj – prozaĵoj, poeziaĵoj, eseoj pri la Esperanto-movado, rememoraĵoj, lingvistikaj kaj popolarsciencaj traktaĵoj, konsiloj pri E-agado prezentas varian vortaron. Ĉiun lecionan legaĵon sekvas la Komentario (ĉefe kun enciklopediaj personaĵoj de tiuj, kiuj estis menciitaj en la teksto) kaj la Lingva praktiko (kun diversaj taskoj). Ĉiuj personaj nomoj prezentitaj en la legaĵoj (ne en Komentario) estas listigitaj en la Indekso de nomoj. Tiel estis registritaj 208 personoj, preskaŭ ĉiuj esperantistoj. Estas interese, krom la aŭtoro mem, plej ofte kun la leganto renkontiĝas L.Zamenhof – sur 47 paĝoj, E.Bokarev – sur 16 paĝoj, K.Kaloczay – sur 12 paĝoj, G.Warienghien – sur 11 paĝoj, E.Privat – sur 10 paĝoj, W.Auld kaj J.Baghy – ĉiu sur 9 paĝoj.

Sciis B. Kolker kolekti kolektivon da interesaj kaj kompetentaj rakontistoj. Tial la gvidlibro, laŭteme tre varia, estas jen amuza, jen pensiga, sed ĉiam instrua. Ĉiuj tekstoj de la lecionoj prezentas bonan, klaran, maltedan lingvaĵon. Vere, ĝi ne ĉiam estas konsiderinde simpla – ĝi ja celas altigi la lingvokulturon de la leganto. La atenta leganto havas bonan okazon riĉigi sian vortprovizon. Jen mi, renkontis en la gvidlibro pli ol dekon da vortoj, kies signifon mi devis kontroli en PIV. Nu, ekzemple, pocio (likva medikamento), punto (delikata plektaĵo el fadenoj), stinki (fiodori), trampo (malsorgita senhejmulo).

Por ke miaj impresoj pri la Gvidlibro similetu recenzon, mi devus prezenti al vi almenaŭ kelkaj ĝiajn mankojn aŭ erarojn. Ho ve, la tasko estas ne por mi. Ja ĉi tiu eĉ 280-paĝa libro enhavis nur kelkajn tute ne menciindajn preserarojn. Ankaŭ nur kelkajn apenaŭ gravajn malĝustaĵojn. Ekz., en la Komentario pri la Zamenhofa Vejseje (pĝ.87) superfluas erariga vorteto "nun" en la aserto "Nun tiu urbeto troviĝas en Litovio kaj nomiĝas Veisiejai / Vejse`jaj/..." Ja la urbeto (tiam grandvilaĝo) ĉiam estis en Litovio (tiam eksŝtato, tamen etnografia areo), sed ne en Pollando malgraŭ tiama aparteno al Suvalka gubernio, kiu siavice eniris la ruscaran Varsovian generalgubernion.

Mi rimarkis, ke en la ĉapitroj Komentario kaj Lingva praktiko preskaŭ forestas lingvaj komentoj kiuj atentigu pri sukcesaj parolturnoj k.t.p. Ĉu ni tion traktu kiel instigon al la leganto, ke tiu estu pli atentema? Aliflanke, la aŭtoro trouzas ekzercojn kun vortoj kiuj enhavas sufiksojn kaj sufiksosimilajn vortkombinojn (ekz. kolego-kunaganto kaj kolego-dika kolo). En la procedo de studodaŭro tiaj ekzercoj devus transformiĝi al pli solidaj taskoj. Ankoraŭ unu rimarketo – la aŭtoro laŭ la soveta moro kelkloke uzas epiteton "faŝista" por la hitlertempa Germanio (ekz.,pĝ.15;273). Ekssovetianoj ĝis nun kredas, ke ili militbatalis "kontraŭ faŝistoj". Sed tiuj ja agis en Italio, en Germanio – nazioj (nacionalsocialistoj)! Malgraŭ fanforanado de rusoj la faŝismon venkis ne ili, sed britoj kaj usonanoj...

Ĉar oni aŭguras al la verko la kvaran, eĉ pli bonan eldonon, mi eldiru mian konsilon. Naciaj personnomoj en siaj naciaj (ne adoptitaj) formoj estas fremdvortoj en Esperanto kaj oni ne povas ilin legi laŭ reguloj de Esperanta fonetiko. Kiel ilin legu la leganto, kiu ne scipovas legi certan nacian lingvon? B.Kolker "savas" la nepoliglotan leganton -- li prezentas proksimuman prononcon en la ĉapitro Komentaro. Laŭ mi tion oni devus fari jam tuj kiam certa nacia personnomo aperas unue en la teksto!

Finfine, mi respondu la titolan demandon, kiel spertiĝi en Esperanto. Estas simple – akiru la gvidlibron "Vojaĝo en Esperanto lando" kaj atente, kun krajono enmane, legu ĝin. Vi nepre atingos la celon!

Vytautas Šilas /Vitaŭtas Ŝilas



Prezento de la reviziita tria eldono okazis dum la jubilea 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno (23-30 de julio 2005) kaj havis rekordan vendiĝon en la Kongresa Libroservo. Ekde la 5-a de julio 2005 la libro estas aĉetebla en ĉiuj landaj libroservoj kaj en la Libroservo de UEA:

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4296

http://katalogo.uea.org/

Parto de la tria eldono troviĝas en la retejo "Lernu!":

http://eo.lernu.net/kursoj/kolker/

Aktualaj informoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj pri la komunumo de "vojaĝantoj" estas troveblaj en la retpaĝo:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Vojagxo



Okemo hejmpaĝo
40 Fotoj 201-217
41 Fotoj 218-230
42 Fotoj 232-250
43 Fotoj 247-266
44 Raporto
45 Recenzoj pri Vojaĝo
46 Recenzoj pri Vojaĝo
47 Recenzoj pri Vojaĝo
48 Recenzoj pri Vojaĝo
Aliaj paĝoj de Enrique:

Mia malnova paĝo pri Esperanto   http://eeo.8k.com/
Mia nova paĝo pri Esperanto         http://esperantofre.com/indexeo.htm
Libro pri la uzado de Esperanto    http://esperantofre.com/book/libro42.htm
Esperanto Koresponda Servo       http://esperantofre.com/eks
Detala   priskribo de miaj paĝoj   http://esperantofre.com/eelinke.htm
Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo                  http://icxlm.org/

Aktualigita de Enrique   21 februaro 2007