Paĝoj de Enrique
P1
P2
P3 P4
P5
P6
P7
P8
P9
F1
F2
F3
F4
F5
F6
F7
F8
F9
F10
F11
F12
F13
F14
Esperanto - USA
55-a Jarkongreso - Paĝo 4
27 - 30 Julio 2007
29 de julio, dimanĉo matene:
Kurso por komencantoj, Profesoro Ronald J.
Glossop.
NASK, Historio, ŝanĝoj kaj konstanteco.
5881. NASK, Historio, ŝanĝoj kaj konstanteco, Ellen Eddy.
NASK, Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto,
estas Esperanto kursaro fama tra la mondo. Studantoj
de diversaj landoj partoprenas ĉiun jaron. Gastigante
dum multaj jaroj de Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe
San Francisko, ĉi jaron UCSD, University of California,
San Diego, gastigas ĝin.
Ellen Eddy estas la
administranto kaj prizorganto de NASK: trovi
kunvenlokon, plani kursojn, inviti instruistojn, varbi
studantojn, ktp. En ŝia libertempaj momentoj ŝi estras
la senpagan paper-poŝtan kurson de ELNA.
Verkoj de William Auld, Don Harlow
Ĉefe Don prezentos specimenajn poemojn kaj
tradukaĵojn de Auld, ekde la kvindekaj jaroj ĝis la
fino de la 20a jarcento, kun komentoj.
Don Harlow estas Esperantisto
ekde 1959, prezidanto de ELNA (1993-1996), kaj
eksdirektoro de la Centra Oficejo de ELNA (du fojojn).
Li respondecas pri la
"Indekso
de Esperanta Literaturo en la Reto",
retpaĝaron de ligiloj al Esperantaj rimedoj, inkluzive
grandan aron de senkostaj verkoj en Esperanto.
Plue, li estas verkanto de nefikciaj, sciencfikciaj,
recenzaj, kaj tradukitaj verkoj Esperante.
Pasporto al la Tuta Mondo
5883. Pasporto al la Tuta Mondo, Dr-o Grant Goodall.
Dr-o Grant Goodall uzas la video-kurson (DVD's)
"Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo" kiel instruilo
en Esperanto kurso ĉe la Universitato de Kalifornio
ĉe San Diego. Li priskribos siajn spertojn kaj la
reagojn de la studentoj en tiu kurso.
Dr-o Grant Goodall estas
Profesoro en
la fako de Lingvistiko, kaj Direktoro de la Lingvistika
Lingva Programo ĉe UCSD. Li instruis en NASK per
la pasporta video-kurso, kaj ĉi tiun jaron li estas Rektoro
de NASK. En ELNA li jam estris kiel vicprezidanto
dum 6 jaroj.
Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo -- Ĉu vere?
Lusi Harmon
Ĉu la kurso, "Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo"
estas vera pasporto al la tuta mondo? Kaj se jes,
kiel ĝi estas tiel valora? La cel-grupo de ĉi tiu prelego
estas tiuj, kiuj ne konas la kurson -- aŭ tiuj, kiuj tute
ne komprenas kiel ĝi povas malfermi la mondon al si.
Se la mondo jam estas tute malferma al vi, kaj vi mem
ne volas instrui al aliaj Esperanton, eble vi povus
trovi ion pli interesan por fari.
Mi estas jam veterano de uzado de la lingvo kaj
vic-prezidanto de la organizo, Veteranoj de UEA.
(Tio signifas ke mi komencis buĉi nian lingvon
antaŭ 40 jaroj). Mi ne facile lernas fremdajn lingvojn.
Mi trovis mankon da bonaj instruiloj kaj komencis
pensi pri kiel krei bonegan.
Esperanto en Meksika Universitato
(UNAM) Universidad Nacional Autónoma de México
Luis Cordova-Arellano
5903. Esperanto en UNAM, Luis Cordova-Arellano.
Luis Cordova-Arellano priskribis siajn spertojn pri
starigo en 2003 de Esperanto kurso en UNAM, kaj
instruado de Esperanto ekde tiam. Li esperas ke la
ELNA-Kongreso helpos lin, por ke gelernatoj
daŭrigu la lernadon de Esperanto.
Luis Cordova-Arellano
naskiĝis en Meksikali, Malalta
Kalifornio. Li esperantiĝis en 1999, fariĝis advokato
ekde 2000, kaj nun estas profesoro de Internacia
Juro-UNAM. Li komencis instrui Esperanton en
UNAM-o dum 2003, nur petante spacon al la
Direktoro de la Jura Fakultato-UNAM-o.
Amerika Komisiono
5888. Amerika Komisiono, D-ro Steven Brewer.
Amerika Komisiono estis starigita de Universal Esperanto-Asocio(UEA) en 1994, por prizorgi la
Esperantan movadon en amerikaj landoj. Venu, kaj
informiĝu pri la celoj de Amerika Komisiono kaj pri kiel
vi mem povus kontribui al la agadoj de tiu instanco.
Steven Brewer estas
Vicprezidanto de
ELNA, kaj Profesoro ĉe la Universitato de Masaĉusetso,
kaj Direktoro de la Biologa Komputila Rimedo-Centro.
Li evoluigas spertecon por efektivigi teknologion rilate
al la instruado de biologio. D-ro Brewer publikigis
artikolon pri biologio en la Esperanta eldono Scienca
Revuo. Krom siaj teknikaj interesoj, ŝajnas, ke li estas
ankaŭ amanto de poezio kaj poemverkado.
Enmigrado al Kalifornio kaj lingva egaleco:
argumentoj kontraŭ hispan-angla dulingveco.
D-ro Orlando Raola:
Laŭ konsisto (precipe etna deveno) de la loĝantaro,
Kalifornio estas unika fenomeno. Laŭlonge de la
historio, malsimilaj lingvoj kaj kulturoj okupis plej
altan statuson ĉi regione. Tamen la grandega
demografia enfluo okazis dum periodo kiam la
angla lingvo superregis senrigarde ilian devenon.
Dum la lastaj jardekoj, hispanlingvaj enmigradoj iom
ŝanceligas tian lingvan situacion kaj aperis fortoj kiuj
celas havi la hispanan oficiale agnoskitan kiel duan
lingvon de Kalifornio. Mi argumentas kontraŭ tiu ideo,
ĉar ĝi malagnoskas milionojn da homoj ĉi tie
loĝantaj por kiuj la angla estas ankaŭ dua lingvo.
La solvoj al tiu ĉi problemo ne estas memevidentaj,
krom la unusola logika solvo, kiun multaj homoj
ankoraŭ rezistas: "Ĉiu popolo kun sia lingvo kaj
Esperanto por ĉiuj!"
Orlando diplomiĝis pri Kemio
(1978) kaj Juro (1986) ĉe Universitato de Havano, Kubo,
kaj doktoriĝis pri Kemio ĉe Universitato de Kalifornio
Santa Barbara (2005), kie li studis la kemiajn kaj
fizikajn ecojn de nanokristaloj. Li estas Profesoro
pri Kemio (Ĝenerala kaj Analiza) ĉe Sankta Rosa
Komunuma Altlernejo. Li esperantiĝis en 1984,
kaj loĝante en Usono ekde 1994, servas kiel ELNA
estrarano ekde 1998.
29 de julio, dimanĉo posttagmeze:
Esperanto kiel helplingvo por
genealogio, Charles Hall
Charles Hall uzis Esperanton kiel esplorilon dum
genealogia studado en Orienta Eŭropo dum la jaroj
1989-1994. Ĉu ĝi estis efika? Ĉu ĝi estus efika ankaŭ
en aliaj mondopartoj? Venu kaj aŭdu pri liaj spertoj
uzi Esperanton en profesia laboro.
Charles Hall naskiĝis en la
jaro 1930, en la ŝtato de Wyoming. Li edziĝis en 1957
kaj havas 6 infanojn. Dum la jaroj 1958-1972 li instruis
fremdajn lingvojn. Poste dum 20 jaroj li estis profesia
genealogisto. Esperantiĝante aŭtodidakte en 1983,
li estris la ELNA-kongreson en 2001 en Sallagurbo
(Salt Lake City).
La publika liberverkaro de Esperanto: nuna kaj estonta
5898. La publika liberverkaro de Esperanto.
La publika liberverkaro de Esperanto: nuna kaj estonta,
D-ro Robert Read.
Vi povas legi
la resumon de la prelego.
La ideo de publika liberverkaro ĉiam estis Zamenhofa
ideo. Nun, per interreto, ni povas realigi kaj plenumi
ĝin. Robert argumentas, ke ni kreu vastan publikan
liberverkaron, kaj diskutas la ilojn por fari ĝin:
Project Gutenberg, Vikipedio, YouTube, RadioArkivo,
ktp.
Robert Read naskiĝis en 1965,
kaj doktoriĝis pri komputa scienco je 1995.
Li estas edzo kaj havas du gefilojn. Li esperantiĝis
en 2003 kaj estas estrarano de ELNA, laborante
iom pri la retpaĝaro, la kongresoj, kaj la komitato
de informado.
La pliplorinda landlimo inter kaj Meksiko kaj Usono.
Doktororo Rubén Feldman-González
Pro edzina malsano, Doktoro Rubén Feldman-González
ne venis al la kongreso.
Anstataŭ, Luis Cordova-Arellano legis la prelegon
kiun Ruben donis al li.
Doktoro Rubén Feldman-González:
Rubén priskribis vivkondiĉojn kaj problemojn kiuj
rezultas pro malhelpo de transirado trans la landlimo
por trovi laboron kaj unuiĝi al familianoj.
Doktoro Rubén Feldman-González
(Cronología,
en la hispana)
estas kuracisto (kirurgo, infankuracisto, psikiatro,
neŭrologo). Li laboris kiel kuracisto en Argentino,
kaj en kelkaj usonaj ŝtatoj. Li fondis klinikon en
Meksiko, kaj verkis pri Unueca Perceptado.
Ni verku Rengaon!,
D-ro Steven BREWER
Rengao estas poezio karakterizata de "ŝanĝeco kaj
noveco". Kutime, en rengaofesto partoprenantoj
kontribuas strofojn vice. Ĉiu strofo sinsekve
enkondukas ion novan kaj malsaman, kaj la direkto
de la poemo daŭre ŝanĝas. Venu, kaj ni kune verku
Rengaon!
AAIE Aferkunsido, Profesoro Ronald J. Glossop.
5905. Ron, Dorothy Holland.
Usonanoj/Meksikanoj: Ĉu ni povas interkomuniki?
Dr-o Grant Goodall
5908. Ĉu ni povas interkomuniki? Dr-o Grant Goodall.
Usonanoj/Meksikanoj: Ĉu ni povas interkomuniki?
Homoj el tiuj du najbaraj landoj ofte interparolas
sed malofte vere komprenas unu la alian. Ĉu ni
esperantistoj povas instigi pli profundan
interkompreniĝon?
Nanoteknologio kaj molekulaj maŝinoj: Kien la evoluo?
D-ro Orlando Raola
Nanoteknologio celas kreadon de utilaj materialoj kaj
pecoj laŭ skalo kiu implicas manipuladon de materio
poatome/pomolekule. La plej revemaj sciencistoj kaj
verkistoj antaŭvidas mirindajn evoluojn rilate al
molekulaj maŝinoj. Tiu ĉi prezentado klopodas
respeguli la nunan staton de la afero kaj iom sobrigi
la ĝeneralan esperojn tiurilatajn.
Filmo, Henry Studer
Pied-ekskurso al Tijuana urbocentro
5933. Estas multege da grandaj apotekoj.
5939. Strat-vendistoj.
5947. Strat-orkestro.
5951. Por tiuj kiuj deziras piediri al Usono (U. S. A.)
Sekvanta paĝo 5
ELNA Kongreso 2007
Tijuana, Meksiko, 27 - 30 Julio 2007
Paĝoj:
1
2
3 4
5
6
7
8
9
Fotoj:
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
ELNA Kongreso 2006,
Novjorko Urbo, 21 - 24 Julio 2006.
TKEK 2006,
TutKalifornio Esperanto Konferenco, 24 - 26 marto 2006
Aktualigita de
Enrique,
19 aŭgusto 2007
|