Paĝoj de Enrique
P1 P2 P3 P4 P5 P6 P7 P8 P9   F1 F2 F3 F4 F5 F6 F7 F8 F9 F10 F11 F12 F13 F14

Esperanto - USA

55-a Jarkongreso - Paĝo 2

27 - 30 Julio 2007

Hotelo Pueblo Amigo, Plaza Pueblo Amigo
Zona Río, Tijuana, Meksiko




28 de julio, sabato matene:


    Solena Malfermo


5784. Solena Malfermo, Philip Dorcas.

        Bonvenigo de Philip Dorcas

    Philip (Filipo) Dorcas   Esperantistiĝis komence de 1998, kaj servas la movadon en la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso, AAIE, UEA, kaj ISAB, Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo. Li estas la ĉefa inĝeniero por Omega Airline Software, kie li laboras kiel softvar-programisto. La 14an de junio, 2008, okazos la geedziga ceremonio por Filipo kaj Beth Magallon. Filipo ŝatas sidi en sia Zamenhofa Memoriga Ĝardeno, legante Esperantajn librojn pri aliaj kulturoj. Filipo estas la prezidanto de ELNA, kaj forte kredas je la pli granda movado en Usono kaj tutmonde.

        Raporto pri la kongreso, de Philip Dorcas



    Amikeco trans landlimoj


5785. Duncan Charters. Amikeco trans landlimoj.

Duncan Charters liveris la enkondukan prelegon kiu traktis la kongresan temon por la ELNA Kongreso 2007.

    Duncan Charters   gajnis B. S. kaj M. S. de Universitato Cambridge kaj PhD. de Universitato Indiana. Li estas profesoro pri fremdaj lingvoj ĉe Universitato Principia en Elsah, Ilinois, kie li instruas ekde 1974. Precipe interesas lin la hispana lingvo kaj literaturo, kaj instruado. En 1993, li instruis en Svislando por trejni lingvajn instruistojn. Li ankaŭ instruis Esperanton, Instrumetodojn, en NASK kaj aliloke. En Hispanio li estris kongrestemon de la Universala Kongreso de UEA, "Edukado por la 21-a jarcento". Li ankaŭ estis Prezidanto de ELNA.



    Grup-fotado de la partoprenantoj     Grup-fotoj



5789. Hotelo Pueblo Amigo, Tijuana, Meksiko, kaj flagoj.



5792. Kvin flagoj: Unuiĝintaj Nacioj, Esperanto, Meksiko, Usono, AAA.



    Libroservo


5806. Libroservo, Vilĉo Harris, Don Harlow.



5808. Libroservo.



    Kurso por komencantoj


5814. Kurso por komencantoj, Dr-o Ronald J. Glossop.

    Dr-o Ronald J. Glossop instruis sep-horan klason por komencantoj. Li disdonis al la lernantoj kelkajn foliojn kaj du libretojn. Kvar-paĝa kolekto de folioj enhavas ĉiujn bazajn informojn pri la lingvo:

1. la alfabeto kaj prononcado de la literoj,
2. la 16 bazaj reguloj,
3. klarigo de la sistemo por konstruado de vortoj
    per radikoj kaj afiksoj kaj finaĵoj,
4. kelkaj oftaj vortoj kaj grafikaĵo de la korelativoj.

Alia folio enhavas vortojn por "Ruĝa Pomo", la Kanto de la Koloroj, kiun ni kantos, kaj "kelkaj oftaj mallongaj esprimoj" en la angla kaj Esperanto. La du libretoj estas "Flugu kun Petro" kaj "La Bela Planedo". (Ligiloj prenitaj el la paĝaro de "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo".)

    Dr-o Ronald J. Glossop   estas Profesoro Emerita pri Filozofio ĉe SIUE, Sud-Ilinojsa Universitato en Edwardsville, apud Sankta-Luiso. Li ankaŭ fondis la Programon por Pac-Studoj kaj servis kiel ĝia kunordiganto dum 25 jaroj. Li instruis Esperanton ĉe SIUE kaj ankaŭ en apudaj elementaj lernejoj. D-ro Glossop estas prezidanto de AAIE, Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto, kaj li respondecas kiel komitatano de ELNA por la projekto "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo".



    Parolu Pace!


5810. Parolu Pace!, Anna Bennett.

        Parolu Pace!, prelego de Anna Bennett.

    Neperforta komunikado estas alimaniera sistemo de komunikado inter homoj. La vorto "neperforta" estas konscience adoptita: temas pri la neperforta aktivado de Mahatma Gandhi. Tia komunikado celas honestecon kaj kompaton en rilatoj inter homoj.

  Anna Bennett   unue aŭdis pri Esperanto ĉirkaŭ 1970, kiel studento; kaj eklernis la lingvon dum la somero de 1994. Anna estas la kasisto de ELNA. Tiun postenon ŝi ankaŭ havis dum 1997-2000.



    Sekvanta paĝo 3

ELNA Kongreso 2007
Tijuana, Meksiko, 27 - 30 Julio 2007

    Paĝoj:   1   2   3   4   5   6   7   8   9
    Fotoj:    1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14  

ELNA Kongreso 2006,
Novjorko Urbo, 21 - 24 Julio 2006.

TKEK 2006,
TutKalifornio Esperanto Konferenco, 24 - 26 marto 2006


Aktualigita de Enrique,   30  aŭgusto  2007