Paĝoj de Enrique Español Esperanto English http://esperantofre.com/edu/kino01e.htm
Videoj por lerni Esperanton
Ĉu eblas lerni lingvon per nura spektado de videoj? Ŝajnas ke jes, eblas, se tiu lingvo estas Esperanto.
Post kvar semajnoj de spektado de la videoj, po duonhoro, unu aŭ du fojoj semajne, mi aŭdis mian 6-jaraĝan nepinon instrui Esperanton al sia vartistino.
Priskribo de la videoj
Aŭskultu "Gerda Malaperis" en Esperanto, mp3.
Por plibonigi vian Prononcadon de Esperanto.
Ĉi tiuj 3 videoj estas nur en Esperanto.
Ili estas animacioj. La unua video daŭras 77 minutojn. Originale ĝi celas infanojn, sed ĝi jam estis uzata por Esperanto-kurso en la Universitato de Rochester, en la Ŝtato Novjorko, en Usono, ekde aŭtuno 2006.
Por spekti aŭ elŝuti la videojn en dosieroj .avi
Dosieroj .avi havas pli bonan kvaliton. Se oni kopias ilin en DVD-on, ĝi povas funkcii per ludilo por televid-aparato.
Video 1.avi 270 MB Video 2.avi 277 MBLa dosieroj Video 1 havas la unuan videon de 77 minutoj. La 95-minutaj dosieroj Video 2 havas la duan videon de 80 minutoj kaj la trian videon de 15 minutoj.
Video 1.mp4 78 MB Video 2.mp4 91 MB
La grandeco de la dosieroj .mp4 estas nur unu triono de tiuj .avi, sed la kvalito estas pli malalta kaj funkcias nur per komputilo.Ĉi tiu video daŭras 7 horoj kaj duono
Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo
estas Esperanto-kurso, kiu konsistas el 15 tridekminutaj lecionoj, celitaj al individua aŭ grupa studado. La 16a leciono enhavas resumon, historion de la projekto kaj originalan muzikon. Ĉiu leciono okazas tute en Esperanto kaj enhavas tri partojn: enkondukon, dialogon kaj resumon. La temo estas pedagogia bazita kaj estas amuza, por faciligi la lernandon. Ĉi tiu video estas verkita de Esperanto-USA.
Ĝi estas videbla en Youtube, dividita en 47 partoj de ĉirkaŭ 10 minutoj.
Kompleta listo Unua parto el 47
Kompleta listo laŭ lecionoj
Ekzistas DVD-a versio aĉetebla nun, kiu havas 4 DVD diskojn kun 4 lecionoj en ĉiu disko, plus 2 kompaktaj diskoj. Unu havas la tekstojn de la lecionoj kaj la alia havas ekzercojn, ambaŭ en formato PDF.
Por elŝuti kaj legi la tekstojn de la videoj:
Tekstoj de la dua kaj tria videoj.
Por elŝuti kaj legi la tekston de la unua video:
(kiel libro, kun bildoj)
Ĉi tiu estas la teksto de la unua video, de 77 minutoj. La teksto estas en 12 dosieroj .pdf po 4 paĝoj en ĉiu dosiero. La paĝoj estas duongrandecaj. Tiel ĝi presas du paĝojn en ĉiu flanko de papera folio. La teksto de la video esta nur en Esperanto, sed estas kelkaj klarigoj en la angla.Paĝoj: (scenoj) (grandeco en KB)
01-04 (1.1-1.2) (319) 05-08 (1.3-1.7) (297)
09-15 (1.8-2.2) (448) (presu paĝo 15 el la sekvanta dosiero)
15-20 (2.3-2.9) (222) 21-24 (2.10-3.2) (208)
25-28 (3.3-3.8) (256) 29-32 (3.9-4.1) (184)
33-36 (4.2-4.7) (177) 37-40 (5.1-5.8) (190)
41-44 (5.9-6.2) (219) 45-48 (6.3-6.8) (232)
49-52 (6.9-6.13) (202)
Priskribo de la rimedoj
en la retejo de la Kurso de Esperanto ĉe la Universitato de Rochester.
Ĉi tiuj retpaĝoj estas nur en la angla.2006
Septembro (18KB) Oktobro (28KB)
Novembro (16KB) Decembro (7KB)
Por elŝuti la vortarojn por ĉiuj scenoj:Memorigilo (nur en Esperanto kaj bildoj) (2324KB)
Scenoj (Vortaro Esperanto-angla) (grandeco en KB)
1.1-1.6 (056) 1.7-2.2 (073)
2.3-2.9 (068) 2.10-3.2 (1540)
3.3-3.8 (243) 3.9-4.1 (074)
4.2-4.7 (069) 5.1-5.8 (196)
5.9-6.2 (190) 6.3-6.13 (201)
Kvizoj por traduki.
Teksto en Esperanto kun traduko al la angla.Por elŝuti la kvizoj: (grandeco en KB)
1 (111) 2 (97) 3 (109) 4 (111)
Rakonto pri Amanda, la junulino el Kalifornio, kiu trairis Eŭropon dum 16 monatoj, vizitante esperantistojn en pli ol 10 landoj, sen pagi hotelojn,en la angla. Alia versio de la sama rakonto en Esperanto.
Por spekti aŭ elŝuti la videojn el youtubeLa partoj 01 - 08 faras la 77 minutajn videon 1. La partoj 09 - 17 faras la 80 minutajn videon 2. En la parto 17 ankaŭ komencas la 15 minutaj video 3. Entute estas 173 minutoj en 18 partoj. Ĉiu parto daŭras proksimume 10 minutoj. Estas dosieroj inter 21 y 24 MB.
Parte 01 02 03 04 05 06 07 08 09
Parte 10 11 12 13 14 15 16 17 18
Por plibonigi vian prononcadon de EsperantoPraktiku kaj kontrolu vian propran prononcadon.
Profesoro Emilio Cid, nia kara instruisto el Brazilo, preparis programon nomitan
"Laboratorio de Prononcado" ... sed tiu retpaĝo estas en la portugala lingvo.
Vi povas elŝuti la programon rekte de ĉi tie: PrononcoSetup.exe
Kaj poste vi povas instali ĝin en via komputilo.La klarigoj estas en la portugala lingvo ... sed vi ne bezonas ilin.
En la unua fenestro, malsupre dekstre elektu lecionon (1 - 5)Por komenci klaku la verdan trianguleton meze maldekstre en la sekvanta fenestro. Aŭskultiĝos frazo en Esperanto ... tiu frazo kiu estas meze de la fenestro. Ĵus poste, vi havos ŝancon ripeti ĝin en vian mikrofonon. La programo ripetos unue la voĉon de la instruisto kaj poste vian propran voĉon ... tiel vi povos kompari ilin.
Ĉe la dekstra flanko estas 3 ikonoj:
Mikrofono: ripetos la proceson kun la sama frazo.
Aŭskultiloj: ripetiĝos nur la aŭskultado.
Sago: ripetos la proceson kun nova frazo.En la unua fenestro, malsupre maldekstre troviĝas butono por montri klarigojn en la portugala lingvo.
Klarigoj en la hispana troviĝas en ĉi tiu retpaĝo.
Por eliri la programon, atendu ke la programo haltu kaj klaku la "x" supre dekstre. Se la klakado okazas dum la programo ankoraŭ laboras, ĝi provos eliri kaj okazigos eraron.
Aŭskultu grupon de brazilaj esperantistoj
legante la libron "Gerda Malaperis"Ligiloj por elŝuti ...
La traduko de la unuaj 3 ĉapitroj
al la hispana kaj al la angla25 dosieroj mp3 en Esperanto, unu
por ĉiu ĉapitro, kaj kelkaj instruiloj
en la hispana kaj en la angla.La tuta teksto de la libro "Gerda Malaperis", ĝia
vortaro, kursoj, kaj iom pli, estas en la dosieroj
DktH0809.zip en la hispana kaj
DktA0004.zip en la angla.
Ĉefpaĝo: Esperanto Fremont
Aktualigita de Enrique, 8 junio 2009