Paĝoj de Enrique   (V 20140505)
Esperanto   Español   English  

Parolu Esperanton flue

Ĉiuj 4-jaraj geinfanoj ĉirkaŭ la mondo parolas flue kun malgranda vortprovizo, ne gravas kiu ajn estas sia lingvo.

La ĉefa celo de Esperanto estas paroli Esperanton. Ni devas koncentriĝi pri la flueco ... kun malgranda vortprovizo. En la komenco estas pli bone ne provi enmemorigi listojn de vortoj. Post atingi fluecon, vortprovizo povas esti etendita per legado kaj aŭskultado. Sed ni devas komenci per legaĵoj verkitaj speciale por komencantoj.

"Kontakto" gazeto estas verkita uzante nur 875 vort-radikoj. Ili povas skribi pri iu ajn temo uzante nur tiujn vortojn. Kelkaj el iliaj artikoloj estas verkitaj per ankoraŭ pli malgranda vortprovizo de malpli ol 500 vortoj.

Koni la signifon de tiuj vortoj helpos al ni atingi fluecon.

La plej rapida maniero por lerni tiun vortostokon kaj kiel uzi tiujn vortojn, estas studi bazan kurson. Tiam, oni ne bezonas lerni ĉiujn detalojn pri gramatiko.

* * * * *    
  1.   Listo de 1000 vortoj de la revuo "Kontakto".
  2.   Facililo:  Editor por skribi laŭ la listo de Kontakto.
  3.   Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto.pdf
  4.   Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto de Wouter F. Pilger (2500 vortoj)
  5.   Lernu Esperanton per nur aŭskultado.

* * * * *    

1. Listo de   1000 vortoj   de "Kontakto" revuo.

Ĉi tiuj estas la 1000 plej oftaj vortoj.
La vortoj en dikaj literoj estas pli oftaj ol la aliaj.
La verboj skribitaj ruĝe estas netransitivaj.
Blovi, fumi, koleri, soifi, kaj suferi estas ambaŭ transitivaj kaj netransitivaj.
La aliaj verboj estas transitivaj.
Klakante ajnan vorton donas sian signifon en Esperanto.

Ĉi tiu listo estis kreita de Anna Löwenstein por kontribuantoj de revuo Kontakto kiuj verkas en facila Esperanto por komencantoj.

* * * * *    
3. Ilustrita  Oficiala Radikaro Esperanta  por Lernanto.pdf

Baza Radikaro Oficiala de la Akademio de Esperanto kun difinoj.
Ĉirkaŭ 2500 vortoj.

Se la ligilo ne funkcias,  provu ĉi tie  (Download original PDF file, 2118 KB)

* * * * *    
4. Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto de Wouter F. Pilger.

Ĉiu vorto havas numeron de 0 ĝis 9, kaj X.
0: afiksoj, gramatikaj finaĵoj.
1-9: radikoj laŭ ofteco.
X: ne estas en la listo Akademio.
La plej oftaj, numeroj 0-6 estas proksimume 950.
La tuta radikaro havas proksimume 2900 radikojn.

Ekzistas diversaj versioj:

Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto, Unicode U8    1      2 
  

(IA5) ^c ^g    ASCII-TXT (^G), IA: Internacia alfabeto

Latino 3   

Bazaj radikoj Esperanto-Angla, en 10 grupoj, Unikodo U8  
    Havas kelkajn ligilojn    pli da ligiloj   

* * * * *    

5. Lernu Esperanton per   nur aŭskultado  


Bazita sur la libro "Gerda Malaperis" legita en Esperanto kaj ĝia tradukado al la hispana. Ĉiu linio ripetiĝas kvar fojoj:
  1.  En Esperanto.
  2.  Hispana tradukado.
  3.  Denove en Esperanto.
  4.  Silento, por ke vi ripetu en Esperanto.



  Hejmpaĝo   de Enrique.
  20 Kialoj   por lerni kaj uzi Esperanton.
  Rimedoj   por lerni kaj uzi Esperanton.

Aktualigita de Enrique,   5  majo  2014