Ĉirkaŭ la Mondo
per Esperanto

Kiam ili parolis al mi en la angla
estis ĉar ili volis vendi ion al mi.
Kiam ili parolis Esperanton al mi,
estis ĉar ili volis esti miaj amikoj.

Ĉi tion mi aŭdis de usonaj
Esperanto-parolantoj revenantaj
hejme el vojaĝoj al eksterlando.    

Mi komencis verki librojn pri Esperanto. La unua libro estos en la angla lingvo, la dua libro estos en la hispana, la tria en Esperanto.

Komence mi pensis ke la esperanta libro estos nur por inciti la Esperanto-parolanton por ke ili sendu kontribuojn al la aliaj libroj. Nun mi vidas ke mi bezonas duan esperantan libron, kiu havos preskaŭ la saman tekston kiel la hispana aŭ la angla.

En ĉi tiu paĝo mi aldonos la rakontojn de la angla aŭ hispana, tiel frue kiel mi atingos iliajn tradukojn. Mi provos havi la samajn rakontojn en la tri libroj, sed tio estos malfacile. La rezulto dependas en kiu lingvo venas la originalo, kaj pli bone se tiu originalo venas en pli ol unu lingvo.

Bonvolu sendi viajn rakontojn, raportojn, komentojn, korektojn, kritikojn al

      Enrique       Enrike che aol punkto com

* * * * * * *

Por tiuj kiuj ankoraŭ ne parolas Esperanton:

Post pli ol 40 jaroj en kiuj mi ĝuis Esperanton, mi volas sciigi vin pri ĉi tiu mirinda lingvo, por ke vi ankaŭ povu uzi ĝin kaj sperti ĉiujn plezurojn kaj profitojn atingitajn per ĝia uzado.

Mi esperas ke ĉi tiuj paĝoj respondos multajn el viaj demandoj, kaj samtempe krei novajn demandojn en via menso. Bonvolu sendi al mi tiujn demandojn, aŭ komentojn, por ke mi povu respondi ilin.

Ĉi tiuj paĝoj estos ofte aktualigitaj. Bonvolu reveni por trovi pli da respondoj kaj alporti pli da demandoj.

Novaj artikoloj, komentoj, korektoj, kritikoj, estas bonvenaj. Bonvolu sendi viajn komentoj al

      Enrique       Enrike (at) aol (dot) com

Ĉi tiu libro ankaŭ ekzistas en Español kaj Esperanto.

paĝo a

 
Paĝoj de Enrique

Esperanto  
Español  
English


1. Por lerni
    Esperanton

2. Plej bona maniero
    por studadi

3. Kio estas
    Esperanto

4. Esperanto ne
    estas tiel facila


Enhavo

  1.   Kiel mi Malkovris Esperanton.   Enrique

  2.   Mia unua renkontiĝo.   Enrique

  3.   Celo.   Enrique

  4.   Multaj agrablaj memoroj.
        Claude Piron, Geneva, Svislando.

  5.   Mem-farita turismado.
        Betty Chatterjee, Danlando.

  6.   Pensoj de juna ĉinino.
        Lina Chen, Pekino, Ĉinio.

  7.   Kiel mi perdis 5 jarojn el mia esperantista vivo.
        D-ro Lajos Molnár, Hungario.

14.   Okazis en Ŝanhajo.   Enrique

20.   Ĉu Esperanto malfacilas por azianoj?
        10 atestoj.

21.   Mallongaj atestoj

61.   Kiel Esperanto decidis pri mia estonta edzo
        Jana Holcová, Mělník, Ĉeĥio.

62.   Kiel mi trovis ĉi tian mirindan lingvon
        Daniel Bebelacqua, Montevideo, Urugvajo.

63.   Danke al Jarlibro
        Jarmila Rýznarová, Ĉeĥio.

72.   Pasporta Servo
        Ŝlosilo por kultura vojaĝado.

81.   La Kulturo de Esperanto
        Ronald J. Glossop,
        Sankta-Luizo, Misurio, Usono.

82.   Kial usonano uzas Esperanton?
        Joel Brozovsky, Usono.

83.   Kial oni devus lerni Esperanton?
        Ronald J. Glossop,
        Sankta-Luizo, Misurio, Usono.

98.   Via rakonto estos ĉi tie.

99.   Informado pri Esperanto.
        Kiel lerni Esperanton?
        Kiel uzi Esperanton?

paĝo b


Kiel mi Malkovris Esperanton

Iu tago, kiam mi estis 20-jara, dum mia pliaĝa frato legis la ĵurnalon, li komentis: "Morgaŭ estos senpaga prelego pri Esperanto en la urbocentro. Ĉu vi volas iri?"

Mi ĉiam sciis ke "Esperanto" estis la "internacia lingvo" ... kaj mi estis bonŝanca ĉar neniu iam demandis pli pri tiu temo, ĉar mi sciis nenion plu. Mi komprenis ke ĉi tiu estos bona okazo por lerni iomete pli pri Esperanto, kaj mi respondis "Jes".

La sekvonta tago ni iris al la urbocentro ... per malsamaj vojoj. Li promesis renkonti min ĉe la prelego, sed mi ne vidis lin tie.

La preleganto parolis dum 45 minutoj pri Esperanto, ĝia deveno, ĝia celo, ĝiaj parolantoj. La sekvontaj 30 minutoj li parolis nur en Esperanto, per bone elektita vortprovizo. Ni ĉiuj komprenis lin, kaj eĉ respondis kelkajn el liaj demandoj en Esperanto. Mi multe ŝatis kion mi aŭdis tie. Sekve mi faris ... nenion.

Du semajnoj poste mi devis iri al la publika biblioteko. Mi prunteprenis 3 librojn kaj foriris. Kiam mi jam estis for de la konstruaĵo, mi memoris pri Esperanto. Mi reiris en la bibliotekon, trovis lernolibron pri Esperanto, kaj mi iris hejme. Tiu lernolibro restis sur breto.

La sekvonta semajno mi iĝis bonŝanca: mi malsaniĝis. Mi restis dum du tagoj en la lito. Kiam mi vekiĝis tiu mateno, mi ne sentis min bone. Mi restis en la lito, kaj mi vidis la lernolibron. Mi povis fari nenion alian. Mi komencis legi ĝin. Mi ne povis halti. Mi finis la libron dum tiuj du tagoj. Mi supozas ke mi legis iomete pli ol 20 horoj. Post tiuj du tagoj, mi jam konis la strukturon de Esperanto, kaj mi povis legi kaj kompreni ĉiujn legaĵojn en la lernolibro.

    Enrique

paĝo 1


Mia Unua Renkontiĝo

Mi prunteprenis esperantan libron, novelon, kaj mi legis ĝin tute, kun helpo de malgranda vortaro. Mi rekonis preskaŭ ĉiujn vortojn. Mi komprenis preskaŭ nenion. Mi prunteprenis duan libron. Ĉi tiu fojo mi komprenis iom pli. La trian libron mi komprenis tute. Poste mi komprenis ke tio estis eraro. Mi devis komenci per facila legolibro, libro por komencantoj.

Denove mi bonŝancis. Malpli ol du monatoj post mia unua esperanta leciono, nacia kongreso de Esperanto okazis proksimume je du kilometroj de mia domo. Mi ĉeestis dum la du tagoj de la kongreso. Mi ne povis kredi ke mi kapablis kompreni parolatan Esperanton, kaj eĉ mi povis paroli mian novan lingvon. Tie, la plimulto el la 200 partoprenantoj parolis nur Esperanton.

Kelkaj el tiuj ĉeestantoj iĝis miaj amikoj por ĉiam. Ĉiu fojo ke ni renkontiĝis, ni parolis nur en Esperanto. Ĉi tio komencis antaŭ pli ol 45 jaroj.

Mi trovis korespondantojn en aliaj landoj, kiel Ĉinio, Pollando, Bulgario, kaj Usono. De kiam mi sendis leteron al Ĉinio ĝis mi ricevis respondon, eble ses monatoj pasis. Sed mi daŭre skribis kaj gardis ĉiujn ricevitajn leterojn.

Iam mi havis du korespondantojn el Usono. Unu el ili komencis rakonti pri kiel bonege estis loĝi kaj vivi en Usono, kaj li incitis min translokiĝi. Tiam tio ŝajnis neebla, sed la penso restis en mia menso. Kvar jaroj post mia eklernado de Esperanto mi vojaĝis al Novjorko urbo, en kiu mi loĝis dum 29 jaroj.

Kiam mi atingis Novjorkon urbon, mi kapablis legi kaj kompreni la lokan ĵurnalon "The New York Times" (la novjorkaj tempoj) tre bone. La alia, pli populara ĵurnalo, "The Daily News" (la ĉiutagaj novaĵoj) estis iomete pli malfacila. Mi bezonis kelkajn jarojn por alkutimiĝi al la sono de la angla lingvo. Post mia denaska hispana, la unua lingvo kiun mi uzis en Novjorko urbo estis Esperanto.

    Enrique

paĝo 2


Celo

La celo de ĉi tiu paĝo estas informi la ĝeneralan publikon pri la avantaĝoj kaj la ĝuo kio devenas de la ebleco interkomuniki per Esperanto.

Pro tio, mi petas al la legantoj kiuj jam ĝuis tiujn okazaĵojn, bonvolu sendi al mi mesaĝon en kiu vi rakontas tiujn okazaĵojn. Kiam mi havos sufiĉe da teksto por plenigi libron, mi ofertos ĉi tiun libron al la ĝeneralan publikon.

Tiuj homoj interesitaj pri Esperanto lernado, devas kompreni ke la studado de Esperanto malsimilas la studadon de aliaj lingvoj, en kiu oni laciĝas post kelkaj jaroj da studado kaj ankoraŭ estas nekapablaj komuniki per tiu lernata lingvo. Tio ne okazas kiam oni lernas Esperanton. Multaj komencantoj komencas skribi dum la unua monato de studado. Necesos iom pli da tempo por atingi fluecon por paroli kaj por skribi.

La interesitoj por lerni la lingvon povas rigardi ĉi tiujn retpaĝojn:

    Paŝoj por lerni kaj uzi Esperanton:

        http://www.esperantofre.com/eeo/lern.htm

    Lernu.net

        http://www.lernu.net

Se vi komencas lerni Esperanton, bonvolu sciigi min, sendu mesaĝon al mi. Poste, vi povas sendi alian mesaĝon al mi, sed ĉifoje en Esperanto.

      Enrique       Enrike at aol dot com

paĝo 3


Multaj agrablaj memoroj

Sendita de Claude Piron, Geneva, Switzerland

Mia Esperanto-vivo tiom riĉas je agrablaj memoroj, ke, kiam mi decidis jesi al via peto, mia menso eksimilis svarmon da impetaj geknaboj, kiuj interpuŝiĝis, ĉar ĉiu volis venki la aliajn en la konkuro por esti elektita. Fakte, unu sukcesis superi kaj elstari, kvankam miaopinie ĝi ne havas pli da meritoj ol la aliaj. Jen ĝi.

Mi plurjare laboris ĉe Monda Organizo pri Sano. Kiam mi forlasis la organizon por starigi privatan kabineton, ĝi tamen plu dungis min unu- aŭ dufoje jare por mallongaj deĵoroj, ĉar mi povis fari fidindan protokolon de diskuto pri sanproblemoj uzanta kvar aŭ kvin lingvojn, inkluzive de la ĉina kaj rusa, kaj ne troveblis tiom da personoj kapablaj tion fari. Foje en la jaroj 1970-aj, ĝi demandis, ĉu mi konsentos vojaĝi al Alma-Ata (nun Almaty), en Kazaĥio, por labori kadre de internacia konferenco diskutonta pri la organizo de bazaj sanservoj. Al mi ĉiam plaĉas malkovri novajn landojn, mi do plezure konsentis. Tuj antaŭ la konferenco mi laboris en alia misio en Filipinoj, kaj kiam mi atingis la Manilan flughavenon por aviadili al Kazaĥio tra Delhio (Barato) kaj Taŝkento (Uzbekio), surprizis min tie renkonti kvar ekskolegojn ankaŭ flugontajn ĝis Alma-Ata. Ni ĉiuj uzis la saman flugon el Delhio al Taŝkento. Tiutempe Uzbekio kaj Kazaĥio ankoraŭ estis partoj de Sovetunio.

Kiam mi devas vojaĝi, mi ĉiam ekrilatas kun lokaj Esperanto-parolantoj, ĉar tio estas bona rimedo ekkoni landon per persona kontakto. Mi do antaŭe skribis al la UEA-delegito en Taŝkento por informi lin pri mia alveno. Li respondis, ke li akceptos min en la flughaveno -- tio estis pura afableco, ĉar delegitoj ne estas supozataj tiagrade ĝeni sin -- kaj li petis, ke mi sendu foton por povi tuj rekoni min. Kiam nia grupeto atingis la alvenhalon, nur kvar personoj staris tie atende al alvenantoj. Du staris en la maldekstra angulo, du en la dekstra. La kontrasto inter iliaj vizaĝoj kaj sintenoj estis okulfrapa. La du unuaj aperis deprimitaj, senĝojaj, superŝutitaj de zorgoj, la du aliaj plenaj je viglo kaj entuziasmo.

"Saluton!". La vorto laŭte reeĥis en la halo. Ĝi venis el la dekstra angulo. Ambaŭ viroj, kiuj tie staris, venis al mi preskaŭ kure kaj varme ĉirkaŭbrakis min, kvazaŭ ni estus amataj parencoj, kiuj ne vidis unu la alian dum du jardekoj aŭ eĉ pli. Miaj kolegoj miregis. Ili ne kapablis imagi, kiuj estas tiuj du viroj, ŝajne familianoj de kolego, kiu neniam diris, ke li konas iun ajn en Soveta Centra Azio, eĉ dum ni tien flugis. Estis des pli nekredeble, ĉar apud kvindekjarulo, kiu aspektis -- krom la vestoj -- kiel iu ajn eŭropa ordinarulo, staris uzbeko eble 25-jara, kun nigregaj haroj, oblikvaj okuloj kaj trajtoj klare orientaziaj. Li estis sciencisto kaj la prezidanto de la loka Esperanto-klubo; lia kunulo estis la UEA-delegito, ukraino laŭdevene.

Kiam nia triopo komencis babili en rapida Esperanto, la du malgajuloj proksimiĝis al nia grupo. Ili klarigis, ke ili estas kuracistoj laborantaj por la Uzbekia San-Ministrejo, kaj ke ili estis senditaj flughavenen por bonvenigi nin. Ili alparolis nin en iom mallerta angla lingvo elparolata laŭ ege rusa prononco.

"Ni iru manĝi, mi invitas vin, la tutan grupon!" diris la juna uzbeko -- estis tempo vespermanĝi -- sed kiam mi tradukis por miaj kolegoj, ili hezitis. "Ni malakceptu. Li ne konas nin, kial li invitu nin?" Kiam mi klarigis ilian malvolon, la juna prezidanto petis min diri, ke tio estas uzbeka gastamo, kaj li gvidis nin al najbara restoracio. Ni ĉiuj sekvis lin, ankaŭ la du doktoroj el la ministrejo, kiuj aspektis pli kaj pli malkomforte.

La manĝo estis plej plaĉa. Je mia fino de la tablo ni diskutis pri politiko kaj sociaj aferoj en flua Esperanto. Miaj kolegoj ne komprenis ĉion, sed ili rimarkis sufiĉe da internaciaj vortoj por scii, pri kio ni parolas. Ili diris al mi poste, ke ili ne povis kredi al siaj oreloj. En Sovetunio, diskuti tiajn temojn videble sen eĉ plej eta inhibo… kiel tio eblis?

"Vi vere parolas tiun esperanton!" diris kolego Mauri, survoje hotelen. Mauri kaj mi laboris en la sama unuo dum almenaŭ sep jaroj, kaj mi ofte emfazis la bonegajn kvalitojn de Esperanto, akcentante, kiel bone ĝi taŭgas por internacia komunikado. Ofte mi diris al li, ke la lingvo estas kaj facila kaj riĉa, ke mi havis neniun problemon por atingi bonan nivelon en ĝi, kaj ke mi parolas ĝin ofte, ĉar mi kunlaboras hejmlande kun Kultura Centro Esperantista. Pri mia scipovo li do devus scii. Sed antaŭ ol aŭdi min tiuvespere, li ne prenis serioze miajn dirojn. La diferenco inter mia ripetita atesto kaj lia bildo pri la lingvo -- projekto, fora idealo, ŝatokupo sen praktika valoro -- frapis min kiel io vere interesa. Ŝajnas, ke Esperanto, eĉ se priskribita surbaze de persona sperto, situas en la sfero de nekredindaj aŭ nekredeblaj rakontoj.

La lokaj aŭtoritatoj planis, ke la morgaŭon la MOS-grupo faros oficialan urboviziton kune kun la du malĝojaj doktoroj.

"Ne iru kun ili, ni vizitos la urbon private", la juna sciencisto diris al mi post la vespermanĝo, kaj li efektive alvenis al nia hotelo la sekvantan matenon. Miaj kolegoj eniĝis en Inturist-minibuson, dum mi enaŭtiĝis en la veturilon, kiun la uzbeka esperantisto prunteprenis de sia oficejo. Dum kelkaj minutoj ni sekvis la turisman minibuson, sed baldaŭ ni elektis alian vojon. La juna uzbeko montris al mi aferojn -- ekzemple aĉ-aspektajn kvartalojn kun fuŝkonstruitaj domaĉoj -- kiujn la "oficiala" grupo neniam vidis. Foje ni pasis sur ponto, kaj mi demandis mian novan amikon, kiel nomiĝas la rivero, super kiu ni veturas. "Ne estas rivero," li respondis. "Estas kanalo. Ĝin konstruis Ciro [Koreŝo] antaŭlonge, kiam ni ĝuis la feliĉon aparteni al Persio."

Bedaŭrinde, mi ne disponis multan tempon. Post kelkaj horoj mi devis esti ree en la flughaveno por trafi la Aeroflotan flugon al Alma-Ata. Tie mi alfrontis neatenditan problemon: kiel trovi en mia jam ĝisrande plenŝtopita sako lokon por la ampleksa akvomelono, kiun la juna uzbeko nepre volis, ke mi kunprenu, deklarinte, ke tiu estas la regiono kun la plej bonaj fruktoj el la tuta USSR. Mi esperas, ke li neniam legos ĉi tiun tekston, ĉar mi honte konfesas, ke, trovante neniun solvon al la problemo, mi lasis la akvomelonon sur benko en la flughaveno.

En la aviadilo mi konstante cerbumis pri lia fido. Ĉi tio estis Sovetunio, en tempo, kiam la komunisma reĝimo ĉasadis "malĝustajn opiniantojn" kun febra senkompato. Li ne povis scii, ĉu mi estas aŭ ne komunisto kapabla denunci lin. Ĉu li simple estis senzorgema facilanimulo, kies moto estus "mi fajfas pri ili"? Neverŝajne. Tiaj homoj ĝenerale estas supraĵaj, kio li tute certe ne estis. Dum ni diskutis, ni diskutis profunde, sentabue, kaj ni serioze pritraktis seriozajn temojn. Estas vere, ke je la unua sekundo, kiam ni renkontiĝis en la flughaveno, ni sentis spiritan komunecon. Multon oni povas transdoni kaj ricevi en nur unu rigardo. Tamen, ĉu eblas riski sian vivon, aŭ almenaŭ sian liberecon, surbaze de simpla intuicio? Eble pro tiu lia fido al mi ĉi tiu travivaĵo elstaras inter la multaj memoraĵoj.

    Claude Piron

paĝo 4


Mem-farita turismado

Sendita de Betty Chatterjee, Danlando

Mi deziregis viziti Pollandon. Pollando kaj Danio estas najbaroj, kaj normale estas, ke najbaroj vizitas unu la alian. Plue, en tiu lando naskiĝis la avo kaj la avino, la gepatroj de la patrino. Ili translokiĝis/forkuris Anglion antaŭ 107 jaroj. Ili mortiĝis antaŭ longa tempo kaj mi neniam ilin konis.. Verŝajne pro tio mi revis viziti ilian gepatran landon. Du fojojn mi jam vizitis tiun landon, sed mi malkontentiĝis, pro la manko de vera kontakto kun la Pollandanoj. Mi klarigu.

En 2003 kaj 2004 mi transveturis Pollandon per Danaj turistaj aŭtobusoj. Ni treniĝis en multaj belaj urboj: Varsovio, Krakovio, Poznano kaj Zakopano ktp. Ĉie ni laŭtvoĉe admiris la impresajn monumentojn. Ankaŭ ni vizitis du koncentrejojn kaj la vintrajn ĉambrojn de Hitlero, tie ni silentis pro abomeno. Ni traveturadis grandegajn arbarojn kaj ni entuziasmis pri la cikonioj, kiuj ankoraŭ transvivis en Pollando. La danianoj estas tre sentimentalaj pri cikonioj, ĉar tiuj birdoj ne plu ekzistas ĉi tie.

Kie ajn la gvidisto paroladis pri la historio, la kulturo kaj la geografio de Pollando. En kiu ajn hotelo, kie ni gastis, la akceptistinoj ridete disdonis la ŝlosilojn kaj informis al ni pri la numeroj de ĉambroj. Poste en la restoracio ni renkontis la gekelnerojn, kiuj ĝentile priservis la tagmanĝojn ignorante la klientajn malgentilecojn. Danio kaj Pollando estas najbaroj, sed pro la lingva problemo la interkomunikado ne bone funkcias. Mallonge, dum la restado neniam okazis amikaj interparoladoj. Kvazaŭ estis, ke la pollandanoj estis nevideblaj. Kiam mi revenis hejmen post la dua feriado, mi decidis, ke la venontan fojon, mi sola vojaĝos Pollandon kaj mi mem aranĝos la itineron, kies ĉefa celo estos la renkonto kun la indiĝenoj.

En aŭtuno 2004 mi ekkomencis plani la vojaĝon. Tiam mi ne estis esperantisto. Tamen mi estas 'tro privilegia anglistino', kaj pro tio, per
www.hospitalityclub.org,
mi skribis konvinkajn leterojn al potencialaj gegastigantoj en Pollando. Mi ricevis du promesojn el gastigemaj familioj en Varsovio kaj Lodzo.

Intertempe mi konatiĝis kun agrabla kaj maljuna esperantisto, kiu esperantiĝis antaŭ kvindek kvin jaroj. Li nomiĝas Georg Kustoscz. Ambaŭ Georg kaj mi tre interesiĝas pri lingvoj kaj humanismo. Georgo naskiĝis en Breslau, kiu tiam estis en Germanio. La patro estis Kristano kaj la patrino estis Judino. Pro tio li devis forkuri Danion antaŭ la milito. De kiam li revenis viziti Wroclaw (nova nomo), kiu nuntempe estas en Pollando. Li multe vojaĝis per biciklo kaj la Pasporta Servo en tiu lando. Li konvinkis min, ke Esperanto estas bona afero pro la kulturo kaj pro la vojaĝmaniero.

En januaro 2005 mi esperantiĝis kaj en marto mi ekkomencis korespondi kun esperantistoj en Lodzo kaj en Bydgoszczo en Pollando. Poste mi aĉetis la Pasportan Servon, kaj per telefono mi kontaktis esperantistinon per nomo Stanja en la urbeto Solec Kujawski, proksime al Bydgoszczo. Stanja ankaŭ estas emerita instruistino. Mi antaŭĝojis renkonti ŝin kaj miajn plum-amikojn en Bydgoszczo kaj en Lodzo.

La 18-an majo mi alvenis Varsovion per aviadilo, kaj tie mi loĝis ĉe ĉarma kaj gastema familio dum kvar tagoj. Ni angle parolis. Wojtek, la edzo, estas bone informitaj kaj li multe rakontis pri la ĉefurbo kaj ties historio. Ili ankaŭ ege deziris, ke mi korektu iliajn anglajn erarojn. Mi ankaŭ klarigis al ili, ke mi estas esperantisto. 'Ĉu plu vivas Esperanto?', ili demandis. Por ili estas granda surprizo! 'Sed, nuntempe angla estas la internacia lingvo, ĉu ne?' 'Skeptikismo ŝajnas esti normala reago, kiam oni rakontas pri la internacia lingvo.

La unuajn tri tagojn de la restado en Varsovio la familio estis okupataj pro laboro, do mi piede esploris la urbegon. La tombo de Zamenhof estas en la Juda Tombejo en Varsovio. Senprobleme mi trovis lian tombon, kiu trankvile kuŝis en verda aleo, proksime al la enirejo. Kristanoj metas florojn sur tombojn, anstataŭ estis juda kutimo meti ŝtonojn. Pro tio el Danio mi portis plurajn belajn, strandajn ŝtonetojn por meti sur lian tombon.

Mia venonta celstacio estis Lodzo. Ĉi tie mi loĝis ĉe gastema familio, kiu ankaŭ parolas anglan. Pro ŝia laboro, la edzinon tre interesas angle pliboniĝi, kaj denove mi dankis pro la gastemeco per lingva korektado. En Pollando estas 20% senlaboreco, pro tio la pliboniĝo estas gravega afero. Ilia dek tri jara filino, kiu estas tre diligenta, libertempe lernas svedan kaj anglan konversacion. Ŝi jam decidis, ke iam ŝi fariĝos kuracisto en Svedio. Ankaŭ tiu familio konsterniĝis pri mia esperanta intereso!

Zamenhof Strato    
Zamenhof Strato

Ulica Ludovika
Zamenhofa
en Lodzo
en Pollando

En Lodzo mi renkontis plurajn esperantistinojn. Antaŭ tri monatoj mi jam korespondis kun Mirka, kaj ni faris rendevuon ĉe ŝi. Mirka kaj mi havas komunajn interesojn. Ni estas samaĝulinoj, esperantaj komencantoj, fieraj avinoj kaj ni ambaŭ longtempe eksedziniĝis. Sen probleme mi trovis ŝian apartamenton kaj ĝustatempe alvenis. Sur la tablo estis hejmbakitaj kukoj kaj kafo. Ni eksidis kaj komencis la babiladon. Mirka parolas rusan, polan kaj esperantan. Mi parolas anglan, danan, francan kaj esperantan. Pro tio ni ne povis krokodili. Kia miriga babilado!

Por mi estis la unua esperanta konversacio. Ni sukcesis malrapide paroli pri multaj temoj: ŝatokupoj, komputiloj, malsanoj, samideanoj, infanoj, genepoj kaj (fi)eksedzoj. Sen Esperanto ni neniel emus interparoli. Verŝajne ne estis profunda konversacio, sed ni egale ĉeestis. Bedaŭrinde nin interrompis la telefono. Estis la eksedzo, kiu hazarde estis en urbo kaj deziris tuj ŝin viziti. Tiel finfiniĝis nia interparolo! Tamen Mirka aranĝis renkonton kun aliaj esperantistoj en Lodza kafejo la venontan tagon. Ankoraŭ estis bonega okazo renkonti samideanojn.

La lasta celstacio estis Solec Kujawski, tie mi restis ĉe Stanja. Ŝi renkontis min en stacidomo, kaj ni veturis per buso ĝis la parkejo. Dum la busveturo ni senĉese interparolis. Stanja bone parolas Esperanton, kaj ŝi ne timas fari tion. En la buso estis junulino, kiu fiksrigardis nin. Eble, neniam ŝi aŭdis tian strangan lingvon! Ĝentile Stanja informis ŝin pri la internacia lingvo. Poste, multajn fojojn mi spertis, ke ŝi ekkaptis ĉiun ŝancon reklami pri la afero. Kompreneble ŝi estas bonega heroldino.

Betty kaj Stanja    
Betty kaj Stania

Solec Kujawski,
15 kilometrojn
oriente de
Bydgoszcz
en Pollando

Dum la restado ĉe Stanja ankaŭ mi 'preskaŭ forgesis, ke mi estas fremdulo'. Mi sentis min, ke mi tute partoprenis en ŝia ĉiutaga vivo. Mi renkontis la tutan familion escepte de la filino, kiu loĝas en Londono. La 26-an majo en Pollando estas la tago de patrino kaj ni vizitis la patrinon de Stanja. Ni malferme parolis pri multaj temoj, kaj ni neniam krokodilis, ĉar Esperanto estis nia sola komuna lingvo.

Mi ankaŭ vizitis aliajn esperantistojn. Mia plumamikino Eva kaj ŝia familio kaj Johano kaj lia familio loĝas en Bygdoszczo, proksime al Solec Kujawski. Ili estis bonegaj ĉiĉeronoj kaj tre gastemaj. Johano estas esperanta eldonisto kaj presisto. Li donis al mi plurajn librojn, inkluzive 'Kantu kaj lernu Esperanton'. La lastan nokton en Solec Kujawski ni sidis en ĝardeno. La vetero estis bela, kaj ili instruis al mi polajn kantojn en Esperanto.

La venontan tagon mi elveturis per trajno al Varsovio. La lastan nokton en Pollando mi gastis en hotelo proksime al la flughaveno. Estas komforta, teda kaj vana. Mi rememoris la antaŭajn Polajn feriojn.

Jen estis la rakonto pri mia unua vojaĝo per 'Pasporta Servo'. Nun mi revas pri la venonta aventuro. Tiam mi esperas, ke mi pli bone parolos la lingvon, ĉar ju pli parolfacila ĝi estos, des pli utila ĝi estos. Intertempe mi ĝojas akcepti vojaĝantojn. La venontan jaron mi partoprenos en la 'Pasporta Servo'. Antaŭ du monatoj, la familio en Lodzo jam vizitis min. Ĉina esperantisto min jam vizitis. La familio en Varsovio promesis iam min viziti. Stanja alvenos en Majo 2006. Ĝis la revidoj ni nutros niajn amikecojn per la retpoŝto kaj per la telefono.

    Betty Chatterjee

paĝo 5


Pensoj de juna ĉinino

Sendita de Lina Chen, Beijing, Ĉinio.

Mia avo, kiel intelektulo, diradis al mi en mia infaneco, ke la angla lingvo estas la internacia lingvo kaj stimuladis min, ĝin diligente lerni por ke mi povu traveturi la mondon kaj komuniki kun iu ajn. Tial mi unuafoje komprenis la koncepton pri lingvo.

Kiam mi ankoraŭ estis en la mezlernejo en la urbo de miaj gepatroj, mi renkontis fremdlandan turiston. Li demandis min kiel iri al turisma vidindaĵo Qingshui Yan. Li tamen ne parolis angle sed alilingve. Pro la nekompreneco inter ni, li fine skribis la nomon de la loko laŭ prononcado kaj desegnis skizon de la loko.

Tial mi finfine komprenis lin kaj direktis lin al la ĝusta loko. Post tio, mi komprenis, ke la angla lingvo ne estas ĉiuokaze uzebla. Tiam mi decidis lerni pluan lingvon uzata ĉirkaŭ la mondo.

Hazarte, en mia 2-a universitata jaro, oni varbis studentojn por lerni Esperanton. Mi tuj registriĝis kaj estis akceptita. De la komenco de la lernado, mi tuj trovis, ke Esperanto estas relative facilege lernebla, ĝuste pro tio, mi rapide gajnis progreson kaj ĝue legis multajn novelojn. Post unujara lernado, mi jam povis legi dikan romanon kaj libere esprimi miajn pensojn kaj komunikiĝi kun aliaj.

En julio de 2004, post mia unujara lernado de Esperanto, mi partoprenis en la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino kiel volontulino. Ĉu vi povas imagi, 2000 homoj el pli ol 50 landoj libere komunikiĝi inter si? Ekster mia atento, mi povis komunikiĝi kun tiel multe da alilandanoj sen lingvo-problemoj.

Dum tiu Universala Kongreso mi persone spertis la uzeblecon kaj praktikecon de Esperanto. Mi samtempe ĝuis la interkomunikado alportita de Esperanto.

Mi estis unu el la ĉiĉeroninoj kiuj akompanis geesperantistojn al diversaj vidindaĵoj, ekzemple la Granda Muro de Ĉinio. Mi devis rakonti al la esperantaj turistoj pri la historio de la lokoj kiujn ni vizitis. Ĉiuj el ili bone komprenis min. Mi trovis la esperanto-parolantoj tre simpatiaj kaj bonkoraj.

Enrique & Lina    
Enrique
kaj Lina

Granda Muro
de Ĉina ĉe
Badaling,
Norde de
Pekino

Post la Universala Kongreso mi multe korespondadis kun homoj el multaj landoj kaj konis multajn interesajn kaj utilajn aferojn kaj kutimojn de fremdlandanoj. La plejmulto el miaj korespondantoj ne scipovas la anglan lingvon, tamen ĉiuj scipovas Esperanton.

Tial, por ni, Esperanto estas sufiĉe por libera interfluo kaj nature, estas la perfekta elekto.

Post esperantiĝo, mi ĉiam admiras ne nur la logikecon, relativa simplecon kaj regulecon de Esperanto, sed ankaŭ ĝian internan ideon, kiu alportas humaneco, fratecon kaj pacon.

    Lina Chen

paĝo 6


Kiel mi perdis 5 jarojn
el mia esperantista vivo

Sendita de D-ro Lajos Molnár.

En la lernojaro 1959/60 mi vizitis sud-hungarian, provincan, medicinan universitaton. Somere de 1960, en julio mi devis partopreni "socian laboron" en iu vilaĝa agrikultura kooperativo, kaj fine de la unua monato de la someraj ferioj mi estis korpe-anime sufiĉe laca. Mi serĉis "spiritan nutraĵon", kiam mi -- promenante sur la Malgranda Bulvardo de Budapeŝt -- rimarkis en la montrofenestro de Librovendejo de la Pedagogoj maldikan Lernolibron de Esperanto, kies aŭtoro estis Julio Baghy.

Ĝis tiam mi sciis pri Esperanto nur la kutiman frazon, ke -- "Ĝi estas ia artefarita lingvo." La libreto estis tre malmultekosta, do mi riskis 14 forintojn kaj aĉetis ĝin. (Mia monata stipendio estis tiutempe 700 forintoj.) Veturante hejmen, jam en la trajno mi scivole tralegis la Antaŭparolon kaj la Gramatikan enkondukon. Tie min kaptis la melodio de Esperanto, kiam mi legis strofon el la fama poemo "Fine de septembro" de Sándor Petőfi, nia poeto-liberecbatalanto:

    Jen floras ankoraŭ la floroj en valo,
    Jen verdas ankoraŭ la poploj ĉe l' font',
    Sed vidu, jam tie la vintra vualo,
    La neĝo ekkovris la supron de l' mont'.

La unuan tagon mi ellernis la Enkondukan lecionon, la alfabeton kaj la fonemojn, la vokalojn kaj la konsonantojn, ilian prononcon, la akcenton kaj la bazajn regulojn de la ortografio.

La duan tagon mi pasigis per lernado de la unua leciono, la trian tagon per alproprigo de la dua leciono, kaj ĉiutage -- dum 6-8 horoj -- mi ellernis unu lecionon…

Ĝis la fino de aŭgusto mi trastudis la tutan lernolibron, kaj mi estus povinta paroli Esperanton mezgradnivele, se mi havintus esperantistan partneron. Neniu alia lingvo donis al mi tiel grandan sukcestravivaĵon, kian la lernado de Esperanto rezultigis. Bonhumore kaj feliĉe mi komencis la duan studjaron. Fiere mi rakontis al nia universitata, gvidanta lektoro pri fremdlingvoj mian someran, lingvistikan esperanto-aventuron.

Kiel malvarmega duŝo tuŝis min la opinio de la ŝatata kaj respektata sinjoro lektoro: -- "Ludoviko, komprenu bone, ke Esperanto tute ne estas lingvo. Ĝi estas stultaĵo. Serioza homo ne okupiĝas pri Esperanto. Lernu anstataŭ Esperanto normalan lingvon, ekzemple la italan!…"

Tiel okazis, ke en la sekvantaj kvin jaroj mi tute ne okupiĝis plu pri la internacia lingvo Esperanto.

Do en la dua studjaro de la universitato -- laŭ la propono de la sinjoro lektoro -- mi komencis lerni la italan lingvon.

(Dum la unua studhoro mi surprizite konstatis, ke ĝuste la sinjoro lektoro instruas la italan lingvon. Tiu ĉi lingvo ŝajnis al mi tre facila: "La lingua italiana è molto facile per me." Nek la sinjoro lektoro, nek miaj samgrupanoj volis kredi, ke antaŭe mi neniam lernis la italan lingvon. Ili pensis kaj diris, ke mi mensogas asertante, ke vere, mi neniam lernis ĝin. Nur nun, post jardekoj de senĉesa uzado de Esperanto mi malkovris, ke tiutempe mi spertis la kapabloevoluigan, "preopedeŭtikan" efikon de Esperanto, la fakton, ke helpe de Esperanto oni povas facile alproprigi la metodikon de la lingvolernado.)

Dum la sekvintaj 5 jaroj la maldika lernolibro de Julio Baghy kuŝis ie sur mia librobreto. Mi provis uzi la germanan, anglan kaj rusan lingvojn dum miaj universitataj studoj, -- sed mi ĉiam sentis la malkomfortan fakton, ke parolante kun denaska germano, anglo kaj ruso mi estas kaj eterne restos "duaranga lingvouzanto", kiu neniam diras tion, kion volas, sed nur tion, kion povas.

Post mia duonjara soldata servo, en 1966 mi komencis mian kuracistan praktikon en la budapeŝta Hospitalo Ladislao por Infektaj Malsanoj, en la sekcio de ĉefkuracisto D-ro Kolomano Kalocsay. Mi estis deĵoranto iun posttagmezon, kiam la ambulancanoj enportis maljunulon en la sekcion. Sur la dokumentoj de la paciento mi ekvidis la nomon Julio Baghy.

    De kie mi konas ĉi tiun nomon?

Post mallonga cerbumado mi malkovris, ke mi vidas la aŭtoron de la iama, maldika Esperanto-lernolibro…

Depost nia unua, persona renkontiĝo mi ofte vizitis la "Paĉjo"-n, Julion Baghy, ĉe lia hospitala lito. La maljuna, malsana, sufokiĝanta homo plibeliĝis, kiam li parolis pri Esperanto. Li rakontis la historion de sia vivo, la militkaptitecon en Siberio, la vojaĝojn dise en Eŭropo, kiam li ĉie instruis Esperanton. Li rakontis pri la poeto-amikeco kun Kolomano Kalocsay, pri la revuo Literatura Mondo, pri la universalaj kongresoj de Esperanto. Li donacis al mi la esperantlingvan Faraono-n de Bolesław Prus. La tri-voluman romanon mi baldaŭ tralegis kaj grandparte komprenis. Tio estis mia dua, granda sukcestravivaĵo kaŭzita de Esperanto.

Jen, koncize la historio de mia "aventuro" kun Esperanto. Mi fariĝis la lasta disĉiplo de Julio Baghy, kiu transdonis al mi sian amon kaj entuziasmon rilate al Esperanto.

En la jaro 1969 ni fondis kaj ekde tiu jaro ni funkciigas la Budapeŝtan Medicinan Esperanto-Fakgrupon.

Kaj fine de tiu ĉi historieto permesu al mi la kara Leganto tiri la plej gravan konkludon el mia "aventuro".

Kiel 20-jara junulo mi senvorte kaj senkritike akceptis la opinion de la ŝatata kaj respektata universitata lektoro. Mi supermezure estimis la aŭtoritaton. Dum la pasintaj preskaŭ kvin jardekoj mi ellernis la lecionon: ĉiu homo devas elformi sian pensmanieron kaj opinion. Ĉar estas ĉiam pli facile akcepti alies opinion, ol malrapide, malfacile, turmentiĝante krei sian propran starpunkton.

"Se la devigan disciplinon anstataŭigus la memdisciplino, nur tio povus certigi la estonton de la homaro." (Profesoro D-ro Owe Bruno Fahlke)

La 14-an de februaro, 2007

    D-ro Lajos Molnár, prezidanto de la
    Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo

paĝo 7


Okazis en Ŝanhajo

Sendita de Enrique.

En julio 2004 mi partoprenis la Universalan Kongreson de Esperanto en Pekino, Ĉinio. Dum la fina tago de la kongreso mi ekkonis Profesoron Ji Yingeng de Ŝanhajo. Li invitis min tranokti ĉe si dum mia vizito al sia urbo. Unu semajno post la kongreso, mi vizitis Ŝanhajon.

Profesoro Ji Yingeng lernis Esperanton jam de multaj jaroj. Lia edzino de kelkaj jaroj, neniam lernis ĝin. Profesoro Ji Yingeng atendis min ĉe la flughaveno, kaj de tie ni vojaĝis per urba buso ĝis lia nova apartamento, kie li kaj lia edzino loĝis malpli ol du jaroj.

Dum du tagoj mi restis kun ili. Profesoro Ji Yingeng kaj lia edzino promenigis min tra la urbo. Ili montris al mi multajn diversaj lokojn. Tiel mi konis la pli novan parton de la moderna urbo kaj ankaŭ kelkajn kvartalojn kiu havis tre malnovajn domojn, kiu ŝajne apenaŭ povis resti starantaj.

Ni kune vizitis belan butikon en kiu oni vendis ĉinajn memoraĵojn al la turistoj, kies posedanto estis amikino de miaj gastigantoj. Poste ni vizitis aliajn amikojn en iu el tiuj malnovaj domoj, kiu ŝajne ne estis tro belaspekta, kie oni invitis nin por vespermanĝo.

Kiam mia gastigantino volis paroli al mi, ŝi devis paroli la ĉinan, sia nura lingvo. La edzo devis traduki tion al Esperanto por mia kompreno, kaj mia Esperanto al la ĉina, por ŝia kompreno.

Post du tagoj de kunvivado, kiam ŝi komprenis ke la edzo kaj mi bone povis interkomuniki per Esperanto, ŝi diris al mi:

-- Nun mi komprenas ke Esperanto estas lingvo por homoj. Mi lernos ĝin.

Eble ŝi pensis ke Esperanto estis skribita lingvo, ĉar la edzo havis esperantajn librojn kaj revuojn. Ŝajnas ke ŝi neniam antaŭe vidis homojn kiuj babilis en Esperanto. Nun, dum du tagoj, ŝi vidis ke Esperanto estis bona rimedo por komunikado inter ŝia edzo kaj mi, kaj tiel ŝi trovis ke Esperanto estas lingvo por homoj ...

Ekde tiu momento, ŝi komencis ripeti ĉion kion mi diris, kaj mi certas ke ŝi komprenis nenion de tio kion ŝi diris. Ŝia prononcado estis sufiĉe bona. Ŝi montris deziron lerni Esperanton, lingvo por homoj ...

    Enrique

page 14


Ĉu Esperanto malfacilas por azianoj?

Sekvas serion de atestoj de azianoj, por kiuj Esperanto montriĝis ege pli facila kompare kun la angla aŭ aliaj lingvoj.

1. Nuntempe mi instruas organizon kaj administradon de bibliotekoj en unu el la tokiaj universitatoj. En Japanio oni oficiale instruas Esperanton en deko da universitatoj, kvankam bedaŭrinde tiel ne estas en la mia. Evidente, Esperanto estas multe pli facila ol eŭropaj lingvoj. Japanoj studas la anglan dum pli ol dek jaroj, sed ili ne sukcesas paroli ĝin, eĉ por tute simpla konversacio.

    Ueda Tomohiko


2. Lerninte la elementan Esperanton, kompreneble mi sopiras lerni plu. Sed mi preskaŭ ne povas trovi librojn pri Esperanto en ĝeneralaj libro-vendejoj. Do mi devas eniri malnovlibro-vendejojn por serĉi. Bonŝance kelkajn lernolibrojn, vortarojn kaj aliajn pri Esperanto mi trovis, kaj mi tuj aĉetis ilin tute ne hezite. Mi soife legadis tiujn librojn. Danke al la legado mi grade ekpovis ĝui Esperantajn literaturaĵojn. Antaŭnelonge, kiam mi legis sentimentalan romanon en Esperanto, mi larmis kortuŝite. Mi tre plezuras pro tio. Kaj mi neniam tiel sentis agrablon kiam mi legis anglajn librojn, kvankam mi lernis anglan lingvon por 7-8 jaroj kaj Esperanton nur 4-5 monatoj.

    Zhu Xin,
http://amuzulo.babil.komputilo.org/index.html
angligita el la Esperanto-originalo de Chuck Smith, originala teksto vidalvide de la angla en la retejo.


3. Ŝi diris al mi post kelkaj jaroj: "Mi surpriziĝis kiam mi malkovris ke nur post duonjaro lernante Esperanto, mi povis legi kaj skribi Esperanton pli facile -- kaj multe pli komforta -- ol mi povis en la angla lingvo post preskaŭ naŭjara studado." Fine ŝi instruis ne nur la anglan sed ankaŭ Esperanton en sia universitato -- en klasoj en kiuj ŝi ne povis permesi ĉiujn studentojn ĉar estis tro multaj por la grandeco de la klasĉambro.

    Don Harlow,
    http://www.webcom.com/~donh/don/don.html


4. Hodiaŭ en Ĉinio oni komencas studi la anglan en la kvina klaso de la elementa lernejo, sed post dek studjaroj granda nombro da studentoj ne kapablas flue paroli ĝin. Tuj, kiam ili malfermas la buŝon, ilin kaptas honto kaj timo. Ili diras, ke ili ne sentas sin kompetentaj por lerni fremdan lingvon. Sed Esperanto estas tre logika kaj facile prononcebla. Post mallonga tempo ili parolas ĝin flue. Tio kuraĝigas ilin kaj plibonigas iliajn rezultojn en la angla.

    Cui Jianhua, instruisto de la franca


5. Laŭ mia opinio, ĉinaj homoj lernas Esperanton multe pli facile ol aliaj eŭropaj lingvoj. Eĉ la ĉinoj kiuj jam lernis Esperanton ĝuas grandan avantaĝon kompare al aliaj homoj, kiam ili studas aliajn eŭropajn lingvojn.

    Xiao Peiliang


6. Ni azianoj lernas Esperanton, ne "pli facile", sed "dekoble pli facile" ol eŭropajn lingvojn!

    Ma Young-tae,
    Lektoro ĉe Dankuk-Universitato, Seulo, Koreio


8. Mi estas irana studento, kiu studas en Parizo cele al scienca doktoriĝo. Dum miaj studoj mi ĉiam studis la anglan, kaj poste, kiam mi venis Francion, mi eklernis la francan. Mi studis ankaŭ Esperanton, kaj mi devas konfesi, ke ĝi estas la sola lingvo, krom mia gepatra, en kiu mi sentas min bone, mi sentas min komforte (hejme) en neniu alia fremda lingvo. Esperanto donis al mi la povon aserti min kaj komuniki kun aliuloj. Miaopinie ĝi bone taŭgas por ĉiuj homoj, i.a. la azianoj.

    Behrouz Soroushian, Ĥemia-fizika Laboratorio,
    Universitato de Sud-Parizo, Orsay, Francio


9. ... La edzino Nan devenas de loko proksima al Hongkongo. En 1999 ŝi aŭdis pri Esperanto ĉe la radio kaj ŝi asimilis la lingvon memlerne. "Por mi estis simple lerni ĝin. Kaj ke oni ĉiam atendas, ke la homoj scipovas la anglan, estas neamike", diras la 27-jarulino.

    Lia Venn,
    "Por 500 infanoj en la mondo Esperanto estas
    gepatra lingvo"   _Frankfurter Rundschau_ ,
    13 septembro 2002


(Paĝo ne finita)

paĝo 20


Mallongaj atestoj

Sendita de Pierre Bertrand, Francio.

Esperanton mi eklernis antaŭ du jaroj. Pri la lingvo mi jam sciis, kaj mi delonge konsentis pri ĝia homara filozofio. Sed mi dubis pri sia efiko. Krome, mi ne volis lerni plian "malvivan lingvon". Sufiĉis la latina. Prefereble mi lernus la italan, tiun belsonan lingvon. Sed mi ne havis sufiĉan tempon por lerni la italan. Dume, amiko mia esperantista instigis min lerni la internacian lingvon. Unue mi rifuzis pro la menciitaj kialoj, sed iom poste mi pensis, ke la plej bona maniero ekscii pri la efiko de Esperanto estas lerni ĝin.

Surprize, mi malkovris belan, riĉan lingvon, kiu ebligas esprimi ĉiajn ideojn kaj sentojn, kaj kiu havas agrablan flekseblecon. Ĝi estas kiel ludo lingva, ĝi estas nekredeble kaj logika, kaj literatura artaĵo. Ĝis nun mi neniam partoprenis en internacia kunveno, sed mi jam amikiĝis kun korespondamikoj el la tuta mondo. La lingvo revivigis mian emon vojaĝi kaj renkonti aliajn homojn.

Mi certas ke la klopodoj de la esperantistaro helpas konsciigi homojn kaj pri nia valorega homa diverseco, kaj pri la profunda homa unueco. Ĉiu paŝo al paco estas bonvena.

    Pierre Bertrand

* * * * * * *

Sendita de Donald J. HARLOW, Pinole, Kalifornio, Usono

Konatulino mia kiu estis instruisto en lernejo en La Honda, malgranda komunumo en la arbaro, on la duoninsula montetoj sude de San Francisco, iam decidis ekinstrui Esperanton al siaj lernantoj, sed antaŭ fari tion, ŝi bezonis permeson de la lerneja estraro. Pro tio ŝi parolegis al ili pri kiom multe Esperanto helpos la anglan lingvon de la lernantoj. Poste ŝi diris ke neniu estis pli surprizita ol ŝi mem kiam iu el la estraranoj iu tago venis al ŝi surstrate kaj diris al ŝi: "Vidu, ĉion kion vi diris al ni pri Esperanto? Ĝi funkcias! Mia infano nun korektas mian anglan lingvon!"

    Donald J. Harlow

paĝo 21


Kiel Esperanto decidis
pri mia estonta edzo

Sendita de Jana Holcová, Mělník, Ĉeĥio.

Se vi atendas, ke mi en mia junaĝo elektis por edzeco iun samideanon, mi vin seniluziigos.

Nun mi estas pensiulino -- vidvino, sed antaŭ jaroj mi estis juna, bela kaj memstara fraŭlino. Feliĉe mi tiam akiris malgrandan loĝejon en distrikta urbo proksime de Prago kaj malproksime de mia naskiĝurbo, kie mi antaŭe vivis kun mia tre aŭtoritata patrino. Mi konatiĝis kun juna viro, kiu tre plaĉis al mi kaj mi supozis, ke ni geedziĝos. Mi decidis prezenti lin al mia patrino. Mallonge antaŭ tiu ĉi decido mia patrino donacis al mi malnovan kudromaŝinon LADA kaj ordonis al mi aliĝi min al kurso por lerni kudri. Ĉar mi estis obeema filino, mi iris en mia nova loĝloko en Kulturdomon, kie oni aranĝis diversajn kursojn. Sur muro estis granda afiŝo, kie oni proponis instrui la anglan, germanan, hispanan kaj ankaŭ Esperanton, krom kurso por kudrado.

Pri Esperanto mi iomete sciis el gazeto JUNÁK kaj tuj mi decidis uzi eblecon lerni tiun tre allogan lingvon. Mi eniris kaj demandis oficistinon, ĉu mi povus aliĝi al la kurso por kudrado kaj ankaŭ en la kurson por lerni Esperanton. Ŝi jesis, ĝojis, ke ŝi havas unu animeton por du kursoj kaj komencis plenumi la formularon por pago. Sed subite ŝi ekmemoris, ke ambaŭ kursoj okazas en la sama tago, je la sama horo. Kion fari? Ŝi proponis al mi lerni aliajn lingvojn kaj komencis klarigi al mi iliajn preferaĵojn. Tiutempe ne multaj interesiĝis lerni fremdan lingvon. Alie estis por la kudra kurso, por tiu estis tre multe interesantinoj. Mi iomete pripensis aferon kaj mi decidis alie, ol ŝi rekomendis al mi. Mi elektis Esperanton kaj por kudrado mi promesis aliĝi venontece.

Do, mi komencis lerni Esperanton kaj mi havis vere tre bonan instruiston, samideanon Josef Vítek. Post unu monato okazis la unua vizito de mia fianĉo al mia patrino. Ni estis tre embarasitaj, ni tre timis, kion diros mia patrino. Sed ĉio estis en ordo, mia patrino estis kontenta, ke mi elektis eble bone. Dum la babilado ŝi demandis min, ĉu mi jam lernas kudri en la kurso. Mi diris veron, ke mi rezignis je kudrado, ĉar mi komencis lerni Esperanton. Kolereme diris mia patrino al mia fianĉo, por ke li ordonu al mi ŝanĝi mian stultan decidon. Sed mia kara Karlo tiam diris: "Mi konas multe da virinoj, kiuj scipovas kudri, sed neniun, kiu scias Esperanton. Mi estis kontenta, ĉar ni jam eĉ komencis lerni kune, ŝi decidis tre bone."

Tio al mi tre plaĉis. Kvankam mi iomete hezitis edziniĝi, mi nun kredis, ke viro, kiu staras kun mi kontraŭ mia patrino, estas certe por mi tre konvena edzo. Se li tiam estus konsentita kun mia patrino kaj devigis min lerni kudri, mi certe ne edziniĝis al li. Daŭre obei la patrinon kaj krome ankaŭ edzon mi vere ne plezure ŝatus.

Pasis kelkaj monatoj... kaj mia patrino dum sia vizito ĉe ni diris al ni, ke ŝi vojaĝadas ĉiusemajne en Poděbrady al samideano Pytloun por ankaŭ lerni Esperanton kaj en Hradec Králové ŝi aĉetis por mi esperantajn librojn. En ordinaraj librovendejoj tiu tempe ne estis esperantaj libroj aĉeteblaj.

Post kelkaj jaroj en nia familio okazis granda festo -- niaj geonkloj solenis sian "oran edziĝ-feston". Nia filino partoprenis kiel fianĉknabino. Dum agrabla festo mi rakontis pri kialo, kiu iam definitive decidis, ke ĝuste mi elektis Karlon por mia edzo. Je mia surprizo kaj miro Karlo ekridetis kaj rakontis: "Mia patrino vidviĝis, kiam mi estis 13-jaraĝa knabo. Ŝi hejme kudris kaj ŝiaj tri filinoj estis profesie kudristinoj. Mi devis ĉiam ripari iliajn kudromaŝinojn kaj pro tio mi tute ne havis tempon por propraj hobioj, ĉefe por muziko. Krom tio estis hejme multe da ŝtofoj, fadenoj, detranĉaĵoj, venadis klientinoj kaj tion mi ne ŝatis. Tiuj kudristinoj en unu familio sufiĉis al mi."

Kaj vere sufiĉis. Baldaŭ komencis kudri mia filino, kiun instruis ŝia avineto mem. Krom tio nia filino faris perskriban kurson de Esperanto por komencantoj, por ke ŝi povu kun miaj eksterlandaj gastoj babili.

Mi neniam bedaŭris, ke mi en mia juneco tiel decidis. La kurson kaj edzon mi elektis bone. Ankaŭ mia patrino, nun pli ol okdek-jara, ŝatas partopreni diversajn esperantajn renkontiĝojn, ĉar ŝi havas daŭre kaj plezure "verdan koron".

    Jana Holcová

paĝo 61


Kiel mi trovis ĉi tian mirindan lingvon

Daniel Bebelacqua, Montevideo, Urugvajo.

Mia nomo estas Daniel. Antaŭ multaj jaroj -- mi ne diros kiom da, por ke vi ne pensu ke mi estas maljunulo -- mi aŭdis ion pri Esperanto: ke ĝi estis universala lingvo, aŭ almenaŭ projekto pri internacia lingvo. La jaroj pasis, kaj iam iu menciis Esperanton dum nia babilado. Eble ĝi ne sukcesis, mi pensis, ĉar neniam plu mi aŭdis pri ĝi. Ankaŭ ne mia interparolanto havis novaĵojn pri ĝi. Kelkaj jaroj poste, antaŭ la pordego de la ŝtata universitato, sur la trotuaro, staris arbo. Sur la arbo iu metis afiŝon: "Lernu Esperanton, la latino de la demokratio". Ĉu Latino? Malfacila lingvo por lerni. Se Esperanto estas tiel malfacila kiel Latino, eble pro tio ĝi ne sukcesis. Mi ne intencis lerni ĝin, sed almenaŭ mi jam sciis ke Esperanto ankoraŭ ekzistis.

Unu aŭ du jaroj poste, mi iris al kvartala biblioteko, serĉante distrigan libron, kaj tute hazarde mi trovis lernolibron pri Esperanto. Trarigardis mi la unuajn paĝojn, kaj legis la enkondukon, kie la aŭtoro diris ke oni ne povas lerni Esperanton sen kono pri gramatiko. Tio ne allogis min, kaj lasis la libron denove sur la ŝrankon kaj kunportis hejmen sciencfikcian libron, sed reveninte hejmen, mi rakontis al mia filo pri la eltrovo de la libro pri Esperanto. Je la sekvanta semajno mi iris denove al la biblioteko, sed ĉifoje akompanita de mia filo. Mi redonis la sciencfikcian libron kaj serĉis alian. Subite, mia filo alvokis min: Paĉjo! Mi trovis du librojn pri Esperanto ĉi tie! -- kaj fingromontris ŝrankon. Ĉu jes? -- mi demandis. Jes -- respondis mia filo, kaj daŭris -- sed atendu... estas aliaj libroj!... kvar, kvin, eble ses libroj kiuj temas pri Esperanto! Venu! Rigardu!

Mi alproksimiĝis, kaj vere estis kelkaj lernolibroj pri Esperanto. Mi trarigardis ilin kaj elektis du por alporti hejmen. Mia filo ne multe interesiĝis, ĉar li estis interesita nur en la angla, sed volonte li helpis min studi. Mi lernis la prononcadon kaj instruis al li. Poste li legadis la demandojn de la ekzercoj kaj mi respondadis. Li faris la korektadon, legante la respondojn kiuj aperis en la libroj. Li ankaŭ helpis min en la memorigado de la tabelo de korelativoj. Kiam mi finis la librojn, mi alportis unu post la alian ĉiujn librojn pri Esperanto el la biblioteko. Kiam mi finis ĉiujn, mi volis legi ne lernolibrojn, sed librojn pri io ajn en Esperanto. Sed mi ne trovis ilin. Mi serĉis en aliaj bibliotekoj, sed mi malsukcesis. Mi memoris ke preskaŭ ĉiuj lernolibroj kiujn mi legis estis malnovaj; la plej nova estis de 1970 proksimume. Ĉu ankoraŭ ekzistas Esperanto? -- mi demandis min. Eble mi lernis lingvon jam ne ekzistanta. Nu, mi nur perdis tri aŭ kvar monatojn -- mi konsolis min.

Iun tagon, post kiam oni diris al mi pri la ekzisto de nova serĉilo en Interreto, mi eniris ĝin por provi la rapidecon de la serĉilo kaj por testi kiom da informoj ĝi povas trovi pri iu ajn temo. Mi provis trovi kelkajn vortojn, kaj poste mi diris al mi: mi provu kun pli malfacila afero, kiun vorton mi povus serĉi? Kaj ideo venis al mia kapo: mi serĉu la vorton Esperanto! Aperis multego da paĝoj pri aŭ en Esperanto. Nekredeble! Mi legis kelkajn el tiuj paĝoj. Ili estis en Esperanto aŭ pri Esperanto. Tiuj lokoj temis pri instruado, aŭ tekstoj -- ĉefe verkoj -- tradukitaj al Esperanto. Mia koro tute rapide metis sin je la flanko de Esperanto. Tiel, mi ekamis la lingvon.

Daŭrigante la serĉadon mi trovis la lokon EKS
(Esperanto Koresponda Servo), kiu havis grandan liston da geesperantistoj kiuj volis korespondadi. Mi skribis kelkajn leterojn, sed la plimulto ne respondis, aŭ la retadresojn jam ne plu estis funkciantaj. Mi metis mian nomon en la listo. Post iom da tempo, aperis rusoj, hungaroj, sloveno, italoj, kolombiano, kiuj volis interkorespondadi kun mi. Mi estis tre feliĉa. Dume, mi serĉis la vorton "Urugvajo" kune kun la vorto "esperanto" kaj trovis la lokon de la Urugvaja Esperanto Societo.

Nekredeble! Ankaŭ en Urugvajo -- mia lando -- ekzistas Esperanto. Mi skribis al unu el la respondeculoj sed min ne atingis respondo. Mi provis kun alia, kaj rapide li respondis kaj diris ke li invitos min kiam okazos iun kunsidon. Mi dankis sed ne atendis alian leteron de ili. Sed malmultaj tagoj poste, oni skribis al mi, por inviti min al la sekvonta kunsido. Alvenis la tago de la kunsido. Mi ĉeestis frue. Oni ricevis min per saluto en Esperanto, kaj poste krokodilante, donis la bonvenon al mi. Alvenis aliaj membroj de la grupo. Ili komencis babili inter si en Esperanto, kaj suprize por mi -- mi komprenis preskaŭ ĉion, kion ili diris. La unuan fojon kiam mi aŭdis aliajn homojn paroli esperante, kaj mi komprenis preskaŭ ĉion! Estis la pruvo, kiun mi bezonis por certigi al mi pri la facileco de Esperanto.

Ankoraŭ mankis al mi aliaj pruvoj, kiel paroli kun alilandanoj, kies devena lingvo ne estas la hispana, sed tio restos por aliaj rakontoj...

    Daniel Bebelacqua

paĝo 62


Danke al Jarlibro

Jarmila Rýznarová, Ĉeĥio.

Pezaj nuboj akumuliĝis sur la ĉielo tiun decembran matenon en la jaro 1939, kiam la panjo de la malgrandaj Jarmila kaj Ladislav en kellavejo lavis tolaĵojn por la familio. Tiutempe tia laboro estis pli komplika ol nun. Tiu ĉi laboro por kvarnombra familio postulis en ĉiu dua semajno preskaŭ tutan tagon en kellavejo.

Montriloj sur horloĝo montris ĵus la dekan, tamen la laboro de la panjo estis eĉ ne duonpreta. Panjo subite eksentis grandan lacon kaj nekutiman nervozon. Tre ofte ŝi komencis ĉesadi sian laboron kaj rigardis la pordon, kvazaŭ iu starus en ĝi. Ne, neniu estis en la lavejo kun ŝi, tamen vana estis ŝia klopodo plu normale labori. Kio okazis? Kiu pensas pri ŝi? Ĉu ŝi komencas freneziĝi? Ĉu la infanoj en lernejo estas en ordo? Ĉu io okazis al ŝia edzo Jan, ĉu li pensas pri ŝi?

Ŝi ne povis elteni en la kelo. Trakurante pluajn kelojn, ŝi konvinkiĝis, ke neniu estas proksime. Preskaŭ transflugis ŝtuparon por atingi loĝejon en la unua etaĝo. Senspira ŝi levis telefonaŭdilon kaj vokis oficejon de sia edzo por aŭdi lian voĉon. En la telefono ekparolis kolego de ŝia edzo tremvoĉe: "Vian edzon ĵus forkondukis du gestapanoj."

La panjo, tiun ĉi tagon, ne finis la lavadon. Ŝi estis proksima al kolapso, sen forto, sen ia espero. Ŝia edzo estis inter tridek viroj, kiujn la saman tagon forprenis gestapo. Sed kial? Kial? Ŝi ne sciis kialon.

"Kun etikedo 'familio malamika' kiel ni vivos? Ĉu mi trovos laborlokon por vivteni la familion anstataŭ mia edzo? Ĉu la edzo revenos sana, ĉu li eltenos ĉion? Se gestapanoj venos ankaŭ por mi, kiu prizorgos la infanojn???"

Kiu povus respondi tiom da demandoj? Nur gepatroj klopodis trankviligi ŝin helpante laŭ siaj ebloj en tiu malbona situacio. Naziismo furiozis en la tuta lando. Ĉiutage estis arestataj pluaj homoj pro tiel nomata ŝtatperfido. Najbaroj kaj konatuloj timis kontakti kun familio, se iu el ĝi estis arestita.

Multaj homoj ne revenis hejmen kaj multaj el ili estis trenitaj en gaskamerojn. Sed feliĉe en la jaro 1943 la edzo Jan, post kvar jaroj revenis hejmen malsana kaj malforta. La puno okazis pro skribmaŝina multobligado de kontraŭfaŝismaj flugfolioj. Gestapo ordonis, ke panjo devas pagi duonprezon de la tuta kvarjara loĝado kaj vivteno en prizonulejo, ĉar li estis liberigita. Do, la familio perdis belan koncertan pianon, tajpmaŝinon, valorajn bildojn kaj ĉiun monon el ŝparbanko.

Ses turmentaj jaroj de la dua mondmilito pasis. Iom post iom ĝiaj sekvoj mildiĝis kaj trankviliĝis kaj la ĉeĥa nacio komencis libere labori per ĉiuj siaj fortoj kun espero je pli bona vivo en mondpaco.

Sed transiro al socialisma reĝimo alportis pluajn malfacilaĵojn. Negrandaj privataj vendejoj, metiejoj, fabriketoj estis naciigitaj kaj monreformo okazis 50:1. Frato de panjo, loĝanta en Prago ne repaciĝis post naciigo de sia eksportentrepreno. Lin oni lasis labori nur kiel provizoran estron ĝis tempo, kiam nacia komitato akceptos iun pli konvenan homon, prefere de la laborista deveno. Kiam panjo intencis lin viziti neatendite kun siaj infanoj, trovis lian vilaon ĉerande de Prago malfermita, malplena. Najbaroj klarigis al ŝi, ke la frato kun edzino fuĝis eksterlanden kaj ekipo de la domo estis disŝtelita. Nur en angulo sub fenestro restis granda malnova kofro plena de albumoj el lia junaĝo. Ektimo kaj konsterniĝo en nia familio estis terura. La frato nenion diris aŭ skribis, por ke la familio ne havu ĝenaĵojn. Precipe gepatroj malbone sentis perdon de la filo: ĉu eblas, ke jam neniam ili ekvidos lin? Ĉu li revenos post jaroj en patrujon? En kiu lando nun li vivas kaj kiel li fartas? Kaj aliaj pensoj akompanis iliajn mensojn dum longa malĝoja tempo senĉese.

Intertempe la infanoj de la panjo plenkreskis kaj finis faklernejojn, trovis okupojn. Ladislav fariĝis elektrikisto, Jarmila laboris en elektroentrepreno kiel oficistino. Tie ŝia kolegino ricevadis belajn bildkartojn, kiujn dum liberaj momentoj ili komune rigardis. Kolegino korespondis pere de internacia lingvo Esperanto kun la tuta mondo. Jarmila dum rigardo sopiris scii en kiu lando loĝas ŝiaj geonkloj nun.

Post ia tempo la geavoj de Jarmila ricevis bildkarton el Bombajo kun kvar vortoj: Srdečný pozdrav posílá Mirek - Koran saluton de Mirek. Kiel grandan feliĉon ĝi kaŭzis! Ilia filo vivas! Jes, malproksime! Sed lia skribmaniero estas senduba. Sen readreso... Kiamaniere ligi kontaktojn? Certe li ne skribis pli multe pro timo ne malbonigi situacion de la gepatroj kaj parencoj.

Foje la kolegino de Jarmila alportis krom belaj eksterlandaj broŝuroj kaj bildkartoj ankaŭ malgrandan libreton kaj rakontis, ke en ĝi troviĝas delegitoj de UEA kun precizaj adresoj kaj telefonnumeroj el 80 landoj. Delegitoj senpage helpas al aliaj esperantistoj solvi dezirojn kaj problemojn. Neniu alia asocio havas similan tiel eminente organizitan reton de deligitoj en tiom da landoj.

Jarmila kun granda intereso foliumis libreton, kiu nomiĝis Jarlibro 1953 kaj trovis landon Hindujo. Leginte pli atente, ŝi trovis urbon Bombajo kaj nomon kaj adreson de la delegito. Tuj ekkreskis ŝia intereso, kiam kolegino konsentis kun propono komuniki al tiu delegito pro helpo serĉi la onklon.

Jarmila decidis eklerni Esperanton. Ŝi komencis venadi ĉiusemajne en esperantan klubon kaj ŝia afabla instruisto povis baldaŭ laŭdi ŝian diligentecon. Post du monatoj li helpis al ŝi skribi unuan leteron al delegito de UEA al Bombajo.

Ses monatoj pasis, la sopirata letero ne venis. Jarmila ekkorespondis ankaŭ kun aliaj esperantistoj en aliaj landoj por perfektigi sian lingvoscion. Sed subite venis bildkarto el Bombajo kaj sur ĝi nur unu frazo: adreso de sinjoro Smith. Ĉu la nomo estas ĝusta? La onklo nomiĝas Skácel. Ĉu li devis ŝanĝi nomon? Jarmila preferis diri hejme nenion, ĉar ŝi ne tro kredis, ke la adreso estas ĝusta. Tamen ŝi kreis leteron, la instruisto nur iomete helpis, kaj la letero estis forsendita. Ĝi enhavis proponon por reciproka korespondado kaj priskribo de Jarmila kaj la tuta familio.

Proksimume post tri monatoj Jarmila ricevis leteron kun fotoj el Bombajo. Ŝi tre ĝojis pri tio kaj surprizis la familion. La familio estis feliĉa.

Eble vi demandas, ĉu sinjoro Smith konis Esperanton. Memkompreneble ne. El pli postaj leteroj Jarmila eksciis, ke post alveno de unua letero la onklo vizitis delegiton de UEA, kiu tradukis la leteron.

Preskaŭ unu jaron tiamaniere ili interŝanĝadis la leterojn kaj dumtempe la situacio pliboniĝis kaj ĉeĥoj jam povis korespondi per sia propra lingvo kaj geavoj povis mem skribi al sia filo.

Geonkloj Smith translokiĝis de Bombajo al Aŭstralio. La onklo laboris sur grandaj ŝipgruoj. Liaj interesaj leteroj similis romanojn, kiuj proksimigis vivon en tiu fora lando al la tuta geparencaro.

Sed la familio neniam plu revidis la onklon kun la edzino. Ambaŭ jam mortis en fora lando. Kaj jaroj pasis... pasis... Jarmila plu restis fidela al la internacia lingvo, kiu firme enmiksiĝis en ŝian vivon. Ŝi ekamis ĝin, eĉ same ŝia propra familio, kiun ŝi kreis. La ideon de la internacia lingvo ŝi disvastigas senlace.

    Jarmila Rýznarová

paĝo 63


Pasporta Servo

Tutmonda gastiga reto per Esperanto.
Internacia gastiga servo

Ŝlosilo por kultura vojaĝado.

        Kopiita el la ret-paĝo de Pasporta Servo

        http://tejo.org/ps/ps_lingv/ps_en.htm

Kiumaniere vi ferias?

Se vi ŝatas:

* pagi multekostajn hotelojn
* ferii kun via najbaro (aŭ iu alia kiun vi vidas tutjare)
* viziti la landon nur per la fotoj kiujn vi faris
* plendi ke la lokaj homoj ne komprenas kion vi diras
* "fari Eŭropon" en unu semajno

tiukaze ĉi-paĝo certe ne estas por vi.
Ne plulegu! Bonvolu foriri.

Sed se vi ŝatas:

* pagi malmulte aŭ nenion por loĝado
* renkonti novajn kaj interesajn homojn,
      kiuj akceptos vin en siaj hejmoj
* viziti la lokojn kiujn nur la lokaj homoj konas
* eviti lingvajn problemojn
* dediĉi tempon al konatiĝo kun la lando kaj la homoj

tiukaze eble Pasporta Servo estas por vi. Plulegu.

Kio estas Pasporta Servo?

Pasporta Servo estas gastiga reto, kiu nun konsistas el proksimume 1350 gastigantoj en pli ol 85 landoj ĉirkaŭ la globo. Por aliĝi kiel gasto, sufiĉas aĉeti la liston, kiu estas jare aktualigata. Ekde tiam vi povas uzi la servon. Ĉiu gastiganto indikis kelkajn kondiĉojn, kiel ekzemple la nombron da gastoj aŭ tagoj, aŭ antaŭa sciigo. Gastigantoj ne petos monon, multaj eĉ proponos al vi matenmanĝon aŭ bongustan vespermanĝon, sed se vi venas tutan semajnon kvarope, vi komprenos kelkaj petos malgrandan kontribuon. La prezo de la listo kovras niajn administrajn kostojn.

Ne eblas. Kion vi kaŝis?

Nu, bone, ekzistas grava kondiĉo. Vi devos lerni Esperanton. La aliĝilo estas en Esperanto, la adresaro estas en Esperanto, kaj ĉiuj gastigantoj parolas Esperanton. Ne, atendu! Ne estas tiom malbone kiom ŝajnas esti. Esperanto estas facila lingvo. Facila gramatiko, neniuj esceptoj, rekoneblaj vortoj, ĉion kion vi dezirus pri lingvo. Vi povas lerni ĝin en ses monatoj. Se vi estas brila lingvostudento, unu monato povas sufiĉi por baza konversacia nivelo.


        Kopiita el la ret-paĝo de Pasporta Servo

        http://www.tejo.org/ps/ps_lingv/ps_inf_eo.htm

Pasporta Servo: la tutmonda gastiga reto

Kio ĝi estas?

Esperanto en la praktiko

Pasporta Servo de TEJO estas unika servo, kiu jam ekzistas dum pli ol 30 jaroj, ekde 1974. Ĝi servas ne nur al ĝiaj Esperanto-parolantaj gastigantoj kaj gastoj, sed ĝi samtempe facile kaj klare montras al ekstera publiko ke Esperanto utilas kaj funkcias. Eblas eĉ varbi per Pasporta Servo. Multaj homoj lernas Esperanton nur ĉar ili volas vojaĝi per Pasporta Servo. Ĉu vi ne jam aŭdis pri ĝi? Mi klarigu.

Malmultekosta vojaĝado

Per Pasporta Servo eblas malmultekoste vojaĝi. Ĝi estas internacia gastiga reto. Vi povas senpage tranokti ĉe la 1364 gastigantoj en 89 landoj kiuj aperas en eldono 2005. Komence de ĉiu jaro aperas nova listo da gastigantoj. Se vi aĉetas la liston, vi rajtas uzi la servon. Tute simple, ĉu ne? Kaj se vi petveturas, restas nur manĝokostoj dum via vojaĝo. Jen bonega maniero por ekkoni landojn kaj homojn per Esperanto. Ni mem ekzemple gastis ĉe finnino el Mikkeli, kiu montris al ni la malsanulejon kie ŝi laboris, ĉe la urbestro de Kassel, kie ni kampadis en la ĝardeno, kaj ni rajtis uzi la saŭnon de gastiganto el Helsinki.

Agrabla gastigado laŭ viaj propraj kondiĉoj

Eblas eĉ ŝpari la kostojn de la listo. Se vi mem fariĝas gastiganto, vi ĉiujare senpage ricevas la novan liston de gastigantoj, kaj do ankaŭ senpage rajtas uzi la servon. Kaj krom tio, vi akceptos interesajn gastojn en via hejmo. Kompreneble, gastigado okazas laŭ viaj propraj kondiĉoj, kiujn vi presigas en la listo. Multaj gastigantoj ekz-e postulas antaŭan skriban peton, dum aliaj simple diras 'venu proprariske, sed mi ofte forestas'. Multaj diras 'kunportu dormsakon, vi devos dormi surplanke, kaj mi havas nur unu ĉambron', sed kelkaj ofertas gastliton en aparta ĉambro. Preskaŭ ĉiuj gastigantoj mencias maksimumajn nombrojn da gastoj kaj tranoktoj. Ofte nur unu gasto dum unu nokto, sed foje 10 gastoj dum monato! Multaj gastigantoj eĉ ofertas matenmanĝon, dum kelkaj petas modestan rekompencon por tio. Ni mem ekzemple gastigis kelkajn hungarojn, kiuj malfeliĉe lasis sian (tre bongustan!) kolbason en nia fridujo, du koreanojn, kiuj finmanĝis nian ujon da hispana pipro jam dum la matenmanĝo, du germanojn, kiuj volis sekiĝi post pluraj tagoj da tendumado en nederlanda pluvego, familion da svedoj, kun kiuj ni ĵonglis sur la herbejo, grupon el Taĝikio, kun kiuj ni kantis kaj gitarludis, kaj usonanon, kiu tre miris pri la fakto ke nederlandanoj "malgrandigas" ĉiujn vortojn.

Por ĉiuj aĝoj

Pasporta Servo estas interesa por ĉiuaĝaj homoj. Junuloj gastigas en siaj studentaj ĉambroj, kaj petveture aŭ trajne malkovras la mondon dum la feriaj monatoj. Foje ili gastas ĉe Esperantistoj kiuj havas kvaroblon de la propra aĝo, sed tio ne malhelpas agrablan babiladon kaj interesan interŝanĝon de spertoj kaj ideoj. Familioj ofte pretas gastigi plurajn personojn, kaj mem uzas la servon sammaniere. Malpli junaj homoj havas multan tempon por vojaĝado, kaj preferas la pli komfortajn gastigajn adresojn. Kaj kiam la aĝo iom post iom malfaciligas vojaĝadon, ili daŭre povas akcepti interesajn gastojn en siaj hejmoj.

Ĉiaj gastigantoj

La listo enhavas tre variajn gastigantojn. Gastiganto en Cotonou, Benino, volonte gastigas 10 personojn dum unu monato, sed (prave) ne ofertas manĝadon. Iru al Taŝkent, Uzbekio, nur se vi estas sperta Esperantisto, aŭ por rapide majstri la lingvon: "Kiu malbone parolas Esperanton, tiu estos instruata per bastona metodo kaj lernolibro". Se vi ŝatas insulojn, elektu inter Malto, Reunio, Samoo kaj Hawaii! Restu dum 7 tagoj en suda Francio ĉe ekologia duopo, se vi dumtage helpas en montara laboro, kaj vespere helpas muzikadi. Gastiganto en Santa Barbara, Filipinoj, avertas vin kunporti moskitoreton. En Hannover, Germanio eblas prunti kaj parki biciklon. Gastiganto el Cochabamba, Bolivio, skribas ke portantoj de kokaino estos tuj pafitaj. Kaj gastigantino en Rusio skribas "Venu se vi ŝatas trankvilecon de arbaroj, belecon de arbarlagoj, kolekti arbarberojn kaj fungojn, kaj se vi laciĝas de la bruo de grandaj urboj." Kaj tiel plu...

Praktika libreto

La listo unuavice estas praktika. Ĝi estas kompakta, malpeza, A5-formata libreto, kiun oni facile konsultas dum vojaĝo. La lasta eldono premas 23 mapojn, 1364 adresojn, enkondukon kaj indekson en 224 paĝojn, kaj pezas nur 155 gramojn. Malgraŭ tio, vi ne bezonos lupeon por legi ĝin. La listo aĉeteblas ĉe la libroservo de UEA, kontraŭ EUR 15, kun triona rabato se vi mendas tri aŭ pli. Aldoniĝas sendokostoj je 10% kun minimumo de EUR 2,25. EUR 15 estas multe, sed pripensu ke per vendado de la listo ni devas kovri ĉiujn kostojn de Pasporta Servo, inter kiuj presado, kaj senpaga sendado al pli ol 1000 adresoj tutmonde! Kalkulu mem... Cetere, kelkaj libroservoj kaj Landaj Organizantoj aŭ Landaj Sekcioj de TEJO vendas ĝin kontraŭ pli favoraj prezoj. Rapidu, ĉar la eldono ĉiam rapide finvendiĝas!

Aktualaj informoj

Dum la jaro tiu ĉi TTT-hejmpaĝo de Pasporta Servo informas pri adresŝanĝoj kaj novaj adresoj al posedantoj de la listo.

Kiel fariĝi gastiganto?

Se vi parolas Esperanton, vi povas aliĝi al la servo kiel gastiganto. Tiukaze vi ricevos la liston, kaj vi povos senpage uzi la servon.

Sendu mesaĝon por peti elektronikan aliĝilon per retpoŝto. Menciu ekzakte "Pasporta Servo Aliĝilo" en la temlinio!

        Vi ankaŭ povas rekte plenigi retan aliĝilon.

        http://www.tejo.org/ps/aligxilo.htm

Limdato (strikta!) por la venonta eldono estas la unua de novembro.

Kiel aĉeti la liston?

Se vi volas uzi la servon kiel gasto, vi povas aĉeti la liston. La lasta eldono aperis en januaro.

Sendu mesaĝon por aĉeti la liston. Menciu viajn paperpoŝtan adreson kaj pagmanieron (ekz-e vian uea-kodon). La Kompila Teamo ne vendas la liston!

© 2005 Derk EDERVEEN 22 januaro 2005


Por aktualigita informo pri Pasporta Servo, bonvolu rigardi la originalan retpaĝon:

        http://www.tejo.org/ps/ps_lingv/ps_eo.htm


Informoj pri lernado de Esperanto ĉe la fino de la libro.

paĝo 72


La Kulturo de Esperanto

Ronald J. Glossop, ILEI-konferenco, Kaunas, Litovio,
4 Aŭgusto 2005 (reviziita kaj iom pligrandigita por INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO, kie ĝi aperis en numero 05/4 [jarkolekto 35], paĝoj 3-6)

Ĉu Esperanto havas kulturon? Se jes, kio estas ĝia karaktero? Kiuj estas ĝiaj eroj?

Kelkaj homoj, aparte tiuj kiuj kontraŭas Esperanton, insistas ke Esperanto ne havas kulturon. Tial ĝi ne estas vera lingvo kiel la naciaj lingvoj. Ŝajne tiuj homoj ne povas kompreni ke oni povas havi kulturon kiu ne estas nacia kulturo. Ili pravas ke Esperanto ne havas nacian kulturon, sed tio ne signifas ke Esperanto ne havas ian kulturon. Esperanto ja havas kulturon, sed ĝi estas internacia aŭ tutmonda kulturo.

Oni devas konstati ke ĉe Esperanto la rilato inter la lingvo kaj la komunumo estas inversa al la kutima situacio. Kutime la membroj de komunumo loĝas kune en unu loko, kaj la uzo de ĝia lingvo estas unue nur buŝa. La skribita lingvo ekekzistas nur multe pli malfrue aŭ en kelkaj kazoj neniam. Male Esperanto unue estas skribita lingvo, kaj oni uzas ĝin en diversaj lokoj kiuj eble ne estas tre proksimaj unu al la alia. Ĉe Esperanto la skribata lingvo naskas la buŝan lingvon! Iom post iom tiuj kiuj uzas Esperanton formas ne-en-unu-lokan komunumon kaj komencas konstrui ankaŭ novan specon de nenacia kulturo.

En kio konsistas la karaktero de la kulturo de Esperanto? Kiel jam dirite, ĝi ne estas nacia kulturo, sed Esperanto havas internacian aŭ tutmondan kulturon. Sekve ĝi devos antaŭenigi internacian kompreniĝon kaj toleron al malsamaj vivmanieroj. Esperantistoj devas respekti la kutimojn kaj lingvojn de ĉiuj grupoj tra la tuta mondo.

La diversaj naciaj kulturoj devos esti konservataj ankaŭ en tempo, kiam nova tuttera, vastanima kulturo estos konstruata kun novaj, specialaj terglobaj sentoj, kaj samtempe sen limigo de aliroj kaj perceptadmanieroj.

Malsimile al la situacio ĉe multaj naciaj kulturoj, la adeptoj de Esperanto havas nek malsaman specon de kostumoj, per kiuj vestus sin nur Esperantistoj, kiujn nur Esperantistoj surhavus, nek unikan specon de nutraĵoj, kiuj estas konataj kiel nutraĵoj tipaj de esperantistoj. Male, ĉe Esperanto grava parto de la kulturo efektive estas la ekzisto de multaj diversaj specoj de vestoj kaj multaj diversaj specoj de nutraĵoj el la diversaj mondopartoj.

Alia malsama aspekto de la kulturo de Esperanto estas la tendenco rigardi al la estonteco pli ol la pasinteco. Kompreneble, ĉiu kulturo devas atenti sian historion, sed ĉe la Esperanto-komunumo, male al la kutima situacio por naciaj komunumoj, la esperoj por la estonteco estas multe pli gravaj ol la memoroj de pasintaj eventoj.

Nia respektita Zamenhof, la fondinto de Esperanto, ja nomis sin Doktoro Esperanto, kaj ankaŭ liaj sekvantoj estas esperantoj.

Ankoraŭ alia aspekto de la kulturo de Esperanto estas la preteco uzi novajn teknikojn por vojaĝi kaj komuniki. Ĉar la koncerna komunumo ne plu estas en unu loko sed ekzistas tra la tuta planedo, membroj de tia komunumo devas uzi la plej modernajn manierojn veturi kaj sendi informon unuj al la aliaj.

Ĉar la Esperanto-komunumo estas internacia kaj tuttera, ĝiaj membroj ankaŭ volas kunlabori kun internaciaj kulturaj organizaĵoj kiel UNESKO kaj kun diversaj internaciaj ne-registaraj organizaĵoj, inkluzive internaciajn religiajn organizaĵojn. Kompreneble ankaŭ naciaj kaj landaj komunumoj ofte volus fari tion, sed ne ĉiam. Ĉe la Esperanto-komunumo tia kunlaboro estas ĉefa celo, ne nur sekundara aŭ hazarda afero.

Simile al la naciaj kulturoj, Esperanto havas sian literaturon. Ekzistas ne nur multaj tradukoj el gravaj verkoj de diversaj naciaj kulturoj sed ankaŭ originalaj verkoj de diversaj specoj. Kelkaj el la pli konataj aŭtoroj estas L. L. Zamenhof el Pollando (la iniciinto de la lingvo), Kálmán Kolacsay kaj Julio Baghy el Hungario, William Auld kaj Marjorie Boulton el Britio, Gaston Waringhein kaj Raymond Schwartz el Francio, Baldur Ragnarsson el Islando, Ueyama Masao el Japanio, kaj S. J. Zee el Ĉinio. (Pardonu min ke mi ne menciis multajn aliajn, sed oni devas ĉesi ie.)

Efektive, ĉar Esperanto dependas tiom de sia skribita formo, la kvanto de la skribita materialo en Esperanto ofte estas granda surprizo al ne-Esperantistoj. Feliĉe, ni havas niajn specialajn bibliotekojn, kiuj kolektas tiujn materialojn, kaj niajn vendistojn, kiuj estas pretaj vendi la novan literaturon. Oni povas konatiĝi kun la kulturo de Esperanto ne nur en libroj kaj amaso de magazinoj sed ankaŭ en kantoj kaj teatraĵoj kaj per la interreto, videobendoj, kompakt-diskoj, kaj elsendoj de radio- kaj televid-stacioj en multaj landoj kiel Pollando, Ĉinio, Aŭstrio, Italio, Brazilo, kaj Koreio.

Krom la diversaj haveblaj skribitaj materialoj, estas kelkaj aspektoj de la lingvo mem kiuj kontribuas al la kulturo de Esperanto. Ekzemple, la uzo de afiksoj permesas la kreon de novaj vortoj, eĉ pere de infanoj. La prefikso "mal" indikas la kontraŭon de la sekva radiko, kaj la vorto "trinkas" signifas ke oni prenas likvidon en la korpon. Tial oni povas uzi la tute novan vorton "maltrinki" anstataŭ uzi la pli kleran vorton "urini." Efektive, tiu nova vorto nun estas pli ofte uzata, aparte de la infanoj.

Per la uzo de la afiksoj ĉiu ajn povas krei novajn vortojn, kiujn aliaj Esperantistoj tuj povas kompreni. Foje unu el miaj studentoj, dum ekzameno, ne povis memori la vorton "forte" rilate al la verbo "neĝis." Li lerte kreis novan esprimon "neĝis maldolĉe." Tio estas tuj komprenebla esprimo kaj iom eĉ poeta, ĉu ne? ĉu komencantoj povas simile krei novajn bonajn vortojn en aliaj lingvoj? Mi dubas pri tio. Alia ekzemplo de la uzo de la afiksoj, kiun oni ne ofte trovas en aliaj lingvoj, estas la ebleco krei vortojn el akronimoj kiel "ILEI-anoj" kaj "SAT-anoj."

La kulturo de Esperanto enhavas specialajn simbolojn, ornamojn, kaj agadojn, kiel la verdan stelon, la verdan flagon kun la stelo, la Pasportan Servon, la himnon "La Espero," la jarajn Universalajn Kongresojn, kaj krome multajn aliajn internaciajn kunvenojn tra la tuta mondo kie ĉiuj havas ŝancon uzi Esperanton. Alia parto de la kulturo de Esperanto estas la ekzisto de kelkaj vortoj, kies signifo estas tuta mistero al ne-Esperantistoj, verboj kiel "krokodilas" kaj "kabeis", kiujn oni ne povas simple traduki en aliajn lingvojn. Miaopinie ĉi tiuj trajtoj kune kun la literaturo kaj aliaj intelektaj kaj artaj materialoj pruvas, ke Esperanto ja havas kulturon eĉ se tio ne estas nacia kulturo.

Iom post iom la Esperanto-komunumo ekevoluigas eĉ specialajn gestojn! Ekzemple nun ekekzistas gesto, kiun oni povas uzi por indiki "ĝis la revido!" Antaŭ kelkaj jaroj ĝi komenciĝis en San-Francisko je la fino de la Nord-Amerika Somera Kursaro. Kelkaj studentoj, kiuj venis al Usono el aliaj landoj, jam estis en la aŭtobuso por foriri al la flughaveno. Ekirironte ili metis la manojn super la kapon por formi ĉapelon similan al la ĉapelo super la litero "ĝ" en la esprimo "ĝis la revido." Tiuj kiuj spektis ilin tra la fenestroj de aŭtobuso tuj kaptis la signifon de tiu gesto kaj faris la saman. Ŝajnas, ke tiel eble ekekzistis nova adiaŭa gesto tute unika al la kulturo de Esperanto.

En Septembro 1992 Claude Piron verkis ses-paĝan leteron en la angla lingvo, en kiu li respondis al la komento en la libro EUROPE FOR EVERYBODY (EŬROPO POR ĈIUJ) ke al Esperanto mankas kulturaj radikoj. Piron argumentas, ke kvankam al la lingvo certe mankis kulturo kiam Zamenhof unue iniciatis ĝin, tio ne plu estas la situacio. La nuntempa Esperanto, pro sia fleksebla karaktero, povis senprobleme sorbi influojn de diversaj naciaj kulturoj, eĉ de ne-Eŭropaj landoj kiel Japanio kaj Ĉinio. Piron komentas ke "se Esperanto ankoraŭ ekzistas, tio estas ĉefe pro siaj kulturaj radikoj. Homoj, kiuj restas en la komunumo de Esperanto, faras tion pro sentoj rilate al la kulturo, ne pro la racieco de la lingvo. Ili spertas interkulturan etoson, kiun oni ne povas trovi aliloke."

Piron tiam mencias ke la kulturo de Esperanto eĉ evoluigis du originalajn specojn de poezia formo kiuj tute ne ekzistas en aliaj kulturoj. Unu unikan formon uzitan de Johán Valano (tio estas, Claude Piron) en la libro MALMALICE [eldonita de Literatura Foiro, Kuopio kaj Pisa, 1977] usona Profesoro Pierre Ullman [en angla-lingva artikolo "Schizoschematic Rhyme in Esperanto" en Papers on Language and Literature, 1980] nomas "schizoschematic rhyme" ("skizoaranĝa rimo"). En tiu formo la rimoj estas ne inter la lastaj vortoj en diversaj linioj sed nur inter la lastaj radikoj en la diversaj linioj, radikoj kiuj estas sekvitaj de malsamaj finaĵoj. Tia poezia formo tute ne povas ekzisti en aliaj lingvoj ĉar ĝi dependas de la unika sistemo de radikoj kaj sufiksoj en Esperanto. Kiel iu ajn povas diri, ke Esperanto ne havas kulturon kiam ĝi eĉ havas siajn proprajn unikajn poeziajn formojn? En tiu bonega letero verkita en 1992 Piron konkludas, ke tiuj "lingvaj spertuloj," kiuj opinias ke Esperanto ne havas kulturon, simple ne konscias pri la faktoj.

    Ronald J. Glossop

paĝo 81


Kial usonano uzas Esperanton?

Joel Brozovsky, Usono

El la revuo "Nova Vojo" de Oomoto

Nove renkontitoj foje esprimas surprizon kiam ili ekscias ke mi, usonano, uzas Esperanton anstataŭ la anglan en Japanio. Foje oni eĉ ne kredas ke mi efektive estas usonano, ĉar ili aŭdis min paroli nur Esperanton.

Nu, estas vere ke la plimulto el la usonanoj preferas uzi la anglan. Multaj usonanoj opinias ke la angla sufiĉas, kaj ke ĉiu en la mondo devus lerni ĝin. Kial do mi preferas uzi Esperanton por komuniki kun neusonanoj? Jen kelkaj kialoj:

Amikeco. Dum longaj vojaĝoj mi rimarkis ke la plimulto el la homoj kiuj alparolis min per la angla, ne interesiĝis pri mi kiel homo, nek pri mia kulturo. Ili interesiĝis unuavice pri mono. Aŭ ili volis vendi ion al mi, aŭ ili volis lerni la anglan de mi, por povi ricevi pli bonan edukon kaj pli altsalajran postenon, aŭ ion alian. Kontraste, granda procento de la homoj kun kiuj mi parolas Esperante, interesiĝas pri mi kiel homo, aŭ pri mia kulturo. Multaj el ili deziras amikiĝi, kaj efektive multaj el ili fariĝas amikoj.

Egaleco. Se mi parolas angle kun japano aŭ iu alia kies denaska lingvo ne estas angla, mi ĉiam, nepre, havas la pozicion de spertulo pri la lingvo, kaj, negrave kiom multe tiu alia persono studis la anglan, li aŭ ŝi nepre parolas el malpli alta pozicio, kiel lernanto al instruisto aŭ subulo al estro. Se anstataŭe ni interparolus per la lingvo de mia kunparolanto, ekzemple la japana, la situacio estus sama sed inversa. Tia malegaleco tre malhelpas la interamikiĝon.

Pordmalfermo. Dum mia longa mondvojaĝo, Esperanto malfermis multegajn pordojn al mi, figure kaj laŭvorte. Mi tranokte gastis en 150 hejmoj de esperantistoj dum la trijara vojaĝo, kaj nur unu nokton mi pagis en hotelo! Pere de Esperanto kaj esperantistoj, mi povis ĝui tre riĉan kulturon, renkonti multajn diversajn homojn kaj konatiĝi intime kun iliaj vivoj, kulturoj, hejmoj, pensoj ktp.

Kelkaj el miaj bonaj amikoj, post jaroj da amikeco, konfesis al mi ke, antaŭ ol renkonti min, ili malŝatis usonanojn. Do, se mi uzus la anglan, mi certe ne povus ekamikiĝi kun tiuj homoj, kiuj nun estas tre karaj amikoj. Esperanto ja malfermis la pordon al ili.

Helpi la mondon. Laborante por disvastigi Esperanton, mi havas la senton ke mi faras ion utilan al la mondo. Se homoj tra la mondo povos libere interkomuniki kiel egaluloj, kaj interamikiĝi per Esperanto, certe la mondo fariĝos pli bona, pli justa, pli simpatia. Mi ne imagas ke Esperanto sola solvos ĉiajn mondproblemojn, sed ĝi ja povas helpi la homojn ellabori solvojn.

Kreemo. Mi tre amas uzi Esperanton, ĉar ĝi kondukas al plia kreemo. Pro la granda fleksebleco en la lingvo, mi sentas liberiĝon verkante aŭ parolante en Esperanto kompare kun la angla, kies strukturo kaj vortstoko estas relative fiksitaj. La ebloj krei novajn esprimojn en Esperanto estas preskaŭ senlimaj; estas granda ĝojo esplori ilin, kaj trovi trafajn esprimojn, uzante jam ekzistantajn erojn.

Valoraj spertoj kaj memfido. Trairante pordojn malfermitajn per Esperanto, mi ricevis multajn valorajn vivspertojn kiujn mi ne facile povus havi sen Esperanto. Tiaj riĉaj vivspertoj multe kontribuis al mia memfido, kaj preparis min pli kompetente agadi en la mondo.

Nova mondkoncepto. Eble la plej grava profito kiun mi ricevis el mia uzado de Esperanto, estas drasta ŝanĝo de mia mondkoncepto. Antaŭe mi imagis ke la mondo plenas je fremduloj -- homoj tre malsamaj kaj ne alireblaj. Kun "fremduloj" oni ne povas multe simpatii, ĉar ili ja estas fremdaj, ĉu ne?

Tamen, pro miaj travivaĵoj uzante Esperanton, mi malkovris ke tiu imago estis tre erara. La mondo plenas ne je fremduloj, sed je homoj, samaj kiel mi kaj miaj familianoj. Kaj plue, tre multaj el tiuj homoj deziras esti miaj amikoj, se ili havas la okazon renkontiĝi kaj konatiĝi kun mi. Do, ili estas ne fremduloj, sed amikoj aŭ estontaj amikoj.

Kia granda diferenco! Nun mi sentas min reale ligita al homoj tra la mondo. Kaj mi ne plu sentas min katenita al nur unu parto de la mondo, al nur unu lingvo, nur unu kulturo. Mi estas libera interagi kun homoj tra la mondo, ĉar ĉie troviĝas amikemaj homoj, kaj ĉar Esperanto donas al mi la rimedon facile interparoli kun ili.

    Joel Brozovsky

paĝo 82


Kial oni devus lerni Esperanton?

Ronald J. Glossop, Sankta-Luizo, Misurio, Usono,
aŭtoro de la libro "Confronting War" -- 4-a eldono -- por la "Tago de la Lernejo" ĉe la Universala Kongreso de Esperanto, Gotenburgo, Svedio, 29 julio 2003.

"Kial oni devus lerni Esperanton?" Kompreneble, la respondo ne estas la sama por ĉiu persono. Plue estas diversaj specoj de kialoj. Mi volas diskuti kun vi kelkajn el ili en tri kategorioj. Tiuj tri specoj de kialoj estas

1. la praktikaj kialoj,
2. la mens-pligrandigaj kialoj, kaj
3. la moralaj kialoj.

La unua praktika kialo, kiun mi volas mencii, estas por amuzi vin. Per Esperanto vi povas renkonti kaj konatiĝi kun multaj bonkoraj, interesaj, kleraj, lertaj, talentaj personoj, vojaĝi al diversaj landoj tra la tuta mondo, ĝui vere internaciajn festojn, kaj aŭskulti muzikon kaj danci dancojn de multaj kulturoj. La tuta planedo povas iĝi via ludejo.

La dua praktika kialo estas por havi konatajn (kaj eĉ ĝis nun nekonatajn) samideanajn amikojn, kiuj salutos kaj bonvenigos vin ie ajn en la mondo. Kelkfoje ili eĉ invitos vin manĝi kaj resti en siaj domoj en foraj landoj. Kiel Esperantistoj ofte diras, "Se vi volus gajni monon, studu la anglan ; sed se vi volus havi amikojn, lernu Esperanton." Sendube estas vera aforismo, ke Esperantistoj havas bonajn amikojn ĉie. Preter tio, ne forgesu, ke kelkfoje Esperantistoj eĉ trovas edzon aŭ edzinon, ĉar ili estas parto de la Esperanta komunumo.

La tria praktika kialo lerni Esperanton, speciale por infanoj en anglaparolantaj kaj Aziaj landoj, estas, ke Esperanto provizas bonan manieron komenci la studon de alia lingvo krom la denaska lingvo. Diversaj eksperimentoj montras, ke lernantoj povas pli rapide lerni la laŭregulan lingvon Esperanton ol Eŭropajn naciajn lingvojn kiel la anglan kaj la francan. Plue oni povas observi, ke lernantoj, kiuj unue studas Esperanton anstataŭ pli malfacilajn lingvojn, poste pli avide lernas aliajn lingvojn. Ili sentas, ke ili havas la kapablon fari tion. Male, la studado de pli malfacilaj lingvoj kiel la latina kaj la angla ofte malkuraĝigas la lernantojn provi lerni aliajn lingvojn.

Nun mi turniĝu al la dua speco de kialo studi Esperanton, nome, por pligrandigi vian menson per pli bona kompreno de la mondo. Kiel bone diras Kanada Esperantisto Doktoro Stevens Norvell el Nov-Skotio, Esperanto estas "fenestro al la mondo." Kiam oni kapablas legi kaj aŭdi nian lingvon, oni povas informiĝi pri aliaj landoj, aliaj kulturoj, kaj aliaj vidpunktoj per libroj, ĵurnaloj, revuoj, sonbendoj, vidbendoj, radiaj kaj televidaj elsendoj, retejoj, kaj ret-mesaĝoj. Oni povas informiĝi el neŭtrala vidpunkto pri kio okazas tra la tuta mondo.

Plue ne estas nur specifaj informoj, kiujn vi povas ekscii. Oni gajnas ankaŭ pli bonan mondkoncepton ĝenerale. Oni ne plu estos tiel ligita per lingvo al malgranda parto de la Tero kaj la vidpunktoj de tiu lingva aŭ kultura komunumo. Oni konatiĝas kun la tuta homa komunumo.

La tria speco de kialo lerni Esperanton estas por mi la plej grava. Ĝi estas la morala kialo, kaj ĝi havas du flankojn.

Unue, oni povas havi rilaton kun aliaj personoj tra la tuta mondo sur bazo de egaleco kaj justeco ĉar oni uzas tutteran neŭtralan lingvon anstataŭ la propran nacian lingvon. Vi ne postulos ke aliuloj uzu vian lingvon, kaj ili ne postulos, ke vi uzu ilian lingvon. Sekve ekzistas sento de egaleco kaj justeco inter vi kaj aliuloj.

La dua aspekto de la morala speco de kialo lerni Esperanton estas la fakto, ke, kiel Esperantisto, oni helpas krei evoluantan harmonian tutmondan komunumon. Per Esperanto oni iĝas parto de tre grava historia movado, kiu antaŭenigas la solidarecon inter ĉiuj homoj. Esperanto ne estas nur lingvo. Ni Esperantistoj konstituas tute novan specon de universala komunumo bazita sur la uzo de nia tutmonda lingvo. Ni nun kune moviĝas preter la inter-naciismo de la dudeka jarcento al la tutmondismo de la dudek-unua jarcento. Tamen ni samtempe helpas konservi la multajn naciajn lingvojn en la diversaj mondpartoj ; tiel ni konservas la lingvan diversecon.

Sendube estas aliaj kialoj lerni Esperanton, kiujn mi ne menciis. La situacioj kaj motivoj de homoj estas tre diversaj. Tamen mi esperas, ke la ideoj, kiujn mi prezentis ĉi tie, helpos vin persvadi aliulojn, ke ili devus lerni Esperanton kaj aliĝi al nia evoluanta tutmonda komunumo.

    Ronald J. Glossop

paĝo 83


Via rakonto estos ĉi tie

Ĉi tiuj estos libroj por homoj kiuj ankoraŭ ne malkovris la valoron de Esperanto. Se vi jam spertis la ĝuon pro kono de Esperanto, bonvolu sendi al mi rakonton pri viaj spertoj.

    Kiel verki rakontoj por mia libro:
http://esperantofre.com/book/libro47.htm

Mi jam publikis kelkajn paĝojn de la librojn en la reto. En la komenco estos nur kelkaj paĝoj, sed mi aldonos ĉiujn recivitajn rakontojn.   La libroj troviĝas en

    In English:
http://esperantofre.com/book/index.htm

    En Español:
http://esperantofre.com/book/bookh.htm

    Esperanta paĝo
http://esperantofre.com/book/libro42.htm

Nun vi legas la libron en Esperanto kiu troviĝas en

http://esperantofre.com/book/booke.htm

paĝo 98


Kiel lerni Esperanton?  
Kiel uzi Esperanton?  

    Paŝoj por lerni kaj uzi Esperanton:

    http://esperantofre.com/eeo/lern.htm

    Vi povas komenci ĉi tie: Por lerni Esperanton

Bonvolu sekvi la ligilojn en Esperanto.

Se vi regas la hispanan, vi ankaŭ povas sekvi la ligilojn en Español.

paĝo 99

    Aktualigita de Enrique,  31 decembro 2007
    Komentoj al     Enrike cxe aol punkto com
    Ĉi tiu paĝo:     http://esperantofre.com/book/booke.htm