Date: Mon, 13 Mar 2006 16:31:32 +0100
  From: Renato Corsetti 
Subject: 22 ISET - USONO - KANADO

de: "Internacia Klubo" info ĉe esperanto-turismo.com


22 INTERNACIA SIMPOZIO PRI ESPERANTO TURISMO 
"KALIFORNIO -- ALASKO"

Luksa Krozado per ŝipo "Diamond Princess" -- 2670 
pasaĝeroj de  Vancouver (Kanado) al Anchorage (Usono)

30.08 -- 14.09.2006 -- Vojaĝo tra Kalifornio kaj Alasko por 
promocii Esperanto-turismon

30.08 (merkredo) -- Flugo de Varsovio al do San Francisco, 
loĝigo, Interkona Vespero.

31.08 (ĵaudo) -- Inauguro de la 22 Internacia Simpozio pri 
Esperanto Turismo "Kalifornio -- Alasko" kaj vizitado de 
San Francisco ia. Union Square, Civic Center, Cable Car, 
Fishmarket, Golden Gate, ĉina kvartalo

1.09 (vendredo) -- Vojaĝo al Oakland kaj flugo al Seattle, 
vizitado de Seattle kun Pike Market, tranokto.

2.09 (sabato) -- Vojaĝo per buso el Seattle al Kanado, al 
Vancouver -- ĉefurbo de Brita Kolumbio, vizitado kaj 
enŝipiĝo al la ekskursa ŝipo "Diamond Princess".

3.09 (dimanĉo) -- Scenika krozado tra Inside Passage.

4.09 (lundo) -- Vizitado de Ketchikan (6.30 -- 14.00)

5.09 (mardo) -- Vizitado de Juneau (8.00 -- 21.00)

6.09 (merkredo) -- Vizitado de Skagway (7.00 -- 20.30)

7.09 (ĵaudo) -- Scenika krozado tra Nacia Parko Glacier Bay 
(Glaciera Golfo)  (6.00 -- 15.00)

8.09 (vendredo) -- Scenika krozado tra College Fjord 
(17.30 -- 20.30)

9.09 (sabato) -- Alveno al Whittier kaj vojaĝo al Anchorage, 
urbo-vizitado kaj enloĝigo.

10.09 -- 11.09 (dimanĉo-lundo) -- Fakultativa busa ekskurso 
al fama Nacia Parko Denali en Alasko kosto ĉ. 250 USD au 
per panorama trajno kosto ĉ. 400 USD.

12.09 (mardo) -- Vespere reveno al Anchorage kaj nokte 
flugo al Seattle au Chicago au Novjorko -- vizitado.

13/14.09 (merkredo-ĵaudo)  - Revena flugo el Ameriko al 
Varsovio.

Varianto KA (Kalifornio - Alasko) - 
prezo: 1950 USD +  flugbiletoj al San Francisco kaj el 
Anchorage ekde 1000 USD.

En la prezo -- vojaĝoj kaj pli frue menciita programo kun 
loĝado en hosteloj -- ĉambroj 4-personaj. Ĉefan prezon 
formas semajna luksa krozado per ŝipo "Diamond Princess" 
de 2-9 de septembro 2006 r. kun plena manĝado, multaj 
atrakcioj sur la ŝipo kaj loĝado en 2-personaj kajutoj en 
promocia prezo 858 USD kune kun havenaj taksoj.

Ni invitas al neripetebla Krozado al Alasko!

La promociajn aliĝojn kun pago de 1950 USD akceptas ĝis 
la 18-a de marto 2006:

Internacia Klubo "Esperantotur"

str. M.Sklodowskiej-Curie 10

PL-85-094 BYDGOSZCZ, Pollando

tel./fakso: +48 52 3461151,

rete: info (ĉe) esperanto-turismo (punkto) com

Banka konto n-ro:  80 1320 1117 2034 0100 2000 0001 SWIFT 
kodo: POCZPLP4 - por Internacia Centro pri Kulturo kaj 
Turismo en Bydgoszcz, str. M.Sklodowskiej-Curie 10, 
Pollando.

Se vi loĝas en Ameriko, au vi volas mem aranĝi la flugojn 
al San Francisco kaj el Anchorage -- vi povas aliĝi ĉe la 
ĉeforganizanto de la 22 ISET -- 
S-ino Lucille Harmon en Usono rete: 
      lusiharmon (ĉe) aol (punkto) com

Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
renato.corsetti (ĉe) esperanto (punkto) org

Updated by Enrique,   March  27  2006