TKEK 2006

        TutKalifornio Esperanto Konferenco
        Davis, Kalifornio, Usono.   24 - 26  marto  2006


Esperanto
English    

La rekontiĝo okazis en la salono "Sequoia" de la hotelo "Hallmark Inn", en la koro de la urbocentro de Davis, universitata kaj agrokultura urbo, 25 kilometrojn okcidente de Sakramento, la ĉefurbo de la Ŝtato Kalifornio, en la sudokcidenta Usono.


        Vendredo, 24 marto 2006

Je la 17-a horo jam komencis babiladon dum la organizantoj finis la lastajn detalojn. Ni estis du grupoj, kelkaj en la drinkejo de la hotelo, kelkaj en la salono. Je la 19-a horo la oficiala programo komencis per "Interkona vespero". La dua parto de tiu programo estis ludoj kiuj preskaŭ ĉiuj partoprenis. Tiu programo ĝustatempe finis je la 22-a horo, kiam la gardisto de la hotelo venis por ŝlosi la salonon.



Foto 2592   Dum la Interkona vespero:

      Pli da fotoj


        Sabato, 25 marto 2006, matene

Sabato matene ni komencis la matenmanĝon en la hotelo inter la 7:00 kaj 7:30. Je la 8:30 ni jam pretis komenci la oficialan programon en la salono. Kelkminutoj post la komenco, oni multe kontentiĝis, kiam oni devis alporti pli da seĝoj, ĉar ne estis sufiĉaj por ĉiuj. La fina kalkulo montris pli ol 50 partoprenantojn.

La programo:

La lingvo azteka kaj la strebo al skribsistemo
David Jordan.

Unuaj hispanoj en Meksiko renkontis interlingvon -- la Naŭa (Nahuatl) -- malsimila al aliaj de ili konataj, kaj sen plena skribsistemo. Tuj ili eklernetis la lingvon kaj skribis ĝin en latinidaj literoj, uzantaj ĝis nun. Ni esploros la lingvon kaj ĝian antaŭhispanan loknoman "prasistemon" similan al unuaj fazoj de aliaj praskribsistemoj.

D. K. Jordan, emerita profesoro pri etnologio (cultural anthropology) ĉe UCSD (Kalifornia Universitato ĉe San Diego), ekesperantistiĝis gimnaziane en 1959 kaj partoprenis en Esperantujo kiel instruisto, verkisto, kaj vojaĝanto ĝis hodiaŭ. Kvankam profesie li aparte okupiĝas pri Ĉinio/Tajvano, tamen li instruas pri multaj temoj. Pri Esperanto li verkis la libron "Being Colloquial in Esperanto" kaj en Esperanto la libreton "Rakontoj Prapatraj."


Travivante kiel juna Esperantisto
Eric Lesh

Vivi kiel esperantisto en mondo sen scio de Esperanto ne estas facila. Vivi kiel junulo kiu parolas tiun lingvon en la mondo de juneco estas eĉ pli malfacila. Kiel oni travivas lernejon, ekkonas amikojn, kaj praktikas Esperanton estas ege interesa kiam oni estas juna.

Mi havas 18 jarojn kaj estas en la kvara jaro de altlernejo. Mi eklernis Esperanton antaŭ ses jaroj. Min interesas komputiloj, lingvoj, kaj muziko. En la sekvanta jaro, mi espereble komencos universitaton (mi ne scios kiun specifan ĝis majo).


Foto 2612   Prezentisto Julie Spickler kaj preleganto Eric Lesh


Konsilo al novaj aviadaj teknikistoj
Andrea Monticue

Kiam oni pripensas aviadistojn, oni pripensas pilotojn kaj servistinojn, kaj eble aero-trafikajn direktistojn. kompreneble oni pripensus la teknikistojn sole kiam la aviadilo rompas. Ĉi tiu prezento informos pri la bezonoj de tiu laboro, kaj donas amuzajn konsiletojn al la novaj aviadilaj teknikistoj. Prezentota de iu kiu ĉirkaŭis la flughavenon kelkfoje.

Tre longa pasinte, en galaksio tre fora, mi lernis piloti aviadilojn. Poste mi ĉeestis lernejon por gajni permesilon de la FAA pro turni ŝraŭbojn je flugmaŝinoj. Mia unua laboro kiel aviadila teknikisto estis je la B-2 ĉe Northrop en Palmdale, Kalifornio. Nuntempe mi laboras ĉe Aircraft Technical Publishers en Brisbano, Kalifornio (iomete sude de San Francisko, apud la San Franciska flughaveno), kiel Supera Aviadila Fakulo.


        Paŭzo

Dum la paŭzoj, la libroservo malfermis:


Foto 2616

      Pli da fotoj


Kvindek jaroj de spertoj en Esperantujo
Jim May

Ni vojaĝos tra diversaj dekjaroj da uzo de nia kara lingvo: interalie uzo diverslande, la Havarda Esperanto grupo 1962 - 1964, mia unua UK en 1966 en Budapeŝto, nia Esperant-parolinta eldonkompanio en Novjorkurbo, kaj multaj aliaj interesaj aferoj en Esperantujo.

Jim May ekinteresiĝis pri Esperanto en Sakramento antaŭ li estis plenaĝulo kaj eklernis ĝin tiam preskaŭ sole. Serioza ĉiutaga uzo de la kara lingvo okazis kiel studento de Harvard (1962 - 1964). Tie estis tre vigla klubo kun Humphrey Tonkin, Jonathan Poole, Joe Knowles, kaj aliaj Esperantistoj. En la dua jaro Humphrey estis la samĉambrano de Jim kaj ili parolis preskaŭ ĉiam esperante. Dum la sama periodo li partoprenis en tre vigla TEJO grupo kaj post Harvard li translokiĝis al Novjorko kaj komencis eldonejo kun Novjork-TEJO estro Dick Kollin, kiu estis ankaŭ sia samĉambrano ĝis sia edziĝo en 1967. Post foriro de Novjorko en 1972 ĉiutaga uzo de Esperanto ĉesis. Sed li neniam forgesis la lingvon kaj nun ekaktiviĝis en Esperantujo.


Vojaĝu Esperante en 2006
Lusi Harmon

Vojaĝoj en Esperantio estas tre informplenaj, kompare malmultekostaj kaj mez-komfortaj, tamen amuzaj, kaj tre helpaj al vi kaj al la movado. Ĉi jare ni havas eblecojn vojaĝi ne nur al TKEK, kaj la ELNA Kongreso en Novjorko urbo, sed ankaŭ al antaŭ kongresoj de UK en Italio, la UK en Florenco, kaj post kongreso en Malto. Ankaŭ okazos la kutimaj regionaj kunvenoj en la oriento kaj NOREK. Ĉi jare ankaŭ okazos la 22-a Internacia Simpozio pri Esperanto-Turismo en San Francisko, Seatlo, kaj kroze norden al Anchorage, Alasko.

Lusi esperantiĝis kaj edziniĝis (al relative fama Esperantisto) en la sama jaro, 1962 proksimume. Ŝi estas malbona studento pri lingvoj, tamen pro tiom da envolviĝo en la movado kaj pro la fakto de ŝi jam estis "esperantisto en la koro" antaŭ ol ŝi aŭdis pri ĝi, ŝi nun sufiĉe bone funkcias en la lingvo. Ŝi ekkomencis multe interesiĝi pri vojaĝoj kiam ŝi loĝis en Japanio kaj estis petata akompani usonajn grupojn de tie al kelkaj landoj en Azio. Ŝi fariĝis vojaĝ-agento antaŭ multaj jaroj, kaj jam aranĝis ekskursojn al 27 landoj por esperantaj grupoj. Ŝi ankaŭ multe vojaĝas kun la familio.


        Sabato, 25 marto 2006, postagmeze

Deklamo de "Hari Poter kaj la ŝtono de la saĝulo"
Steve Schwichow

"Hari Poter kaj la ŝtono de la saĝulo" estas la esperantigo de la fama unua libro de J. K. Rowling. La deklamo prezentos la tekston, kaj sciigos pri la terminoj por magiaj aferoj.

George Baker, la tradukanto kaj SFERO-ano, profesias kiel inĝeniero, kaj gvidis desegnon por nova pendponto trans la Oaklanda Golfo. Steĉjo Schwichow estas administranto en la Oficejo pri Dungataro de la Kalifornia Ŝtata Advokat-Organizo, nuna prezidanto de SFERO, kaj fanatikulo pri la knabo Hari Poter, traleginte la tutan serion multfoje, kaj ege ŝatas la Esperantan tradukon de sinjoro Baker.


Kaj la nuna EsperantoZ
Keneĉjo Goldbergo

Muziko: Ni kantu kune kun Ĵomart kaj Nataŝa -- "Nia trajno", el kasedo "Debuto en eksterlando", registrita koncerte, 1989, ĉe Internacia Junulara Semajno, Szonok, Hungario (unu el la unuaj sonbendoj el sovetiaj esperantistoj), kaj versio tute alia, de alia kasedo, kaj "Ĝis".

Poemo: "Doroteo dancas", por Doroteo Holland, de Keneĉjo, ĉeestinto de TKEK 2005; eldonis "La Naska Fasko", ĉiutaga ĵurnalo de NASK la 8an de julio 2005.

Impreso: "Memoro spirata en kvin kontinentoj"; eldonis "Esperanto USA" 2005/2, 3, 4.

Monologo: "La Ŝlosilo", verkite kiel klasprojekto dum la unua tago de NASK, 2005.

Nia rondo "Projekto: Esperanto, Losanĝelo" jam kunvenis tridek ses monatojn sinsekve. En julio mankis mi, sed sendis mi leteron al la rondo el NASK. Tie legis, aktoris, diskutis ni klasanoj esperantistajn teatraĵojn. Reveninte al rondaj miaj, estas mi unu el la laŭtlegantoj de "La Truo", teatraĵo komedia de Julian Modest.


Ĉarpentado por infanoj de ĉiu aĝo
Sandy Thacker

Mi neniam deziris simple frivole ludadi kun ligno. Mi volis, ke la junaj studantoj lernu kiel uzi verajn ilojn kaj konstrui utilajn lignaĵojn. Dum la kunsido mi montros al la ĉeestantoj kelkajn ilojn, demonstros kiel mi helpas infanojn lerni konstruadon, kaj montros kelkajn lignaĵojn. Poste, mi invitos la ĉeestantaron kunhelpi konstrui lignan enigmon.

Dum pli ol dudek jaroj, Sandy instruas ĉarpentadon al infanoj en elementaj lernejoj. Sandy komencis instrui la germanan lingvon en gimnazio. Tiam ŝi fondis privatan mezlernejon en Oaklando. Poste ŝi laboris kiel ĉarpentisto kaj kunlaboris en konstruo de du grandaj domoj. Tre plaĉas al ŝi instrui al junaj infanoj kiel labori kun ligno kaj kiel konstrui interesajn kaj belajn lignaĵojn.


Foto 2620   Sandy instruas ĉarpentado

      Pli da fotoj


        Paŭzo

Libroservo malfermis


Nanoteknologio: faktoj aŭ fantazioj?
Orlando Raola

Dum la lasta jardeko nanoscienco kaj nanoteknologio akiris sufiĉe gravan statuson ĉe universitatoj kaj esplorinstitutoj tutmonde. Multe de revuoj kaj konferencoj estas dediĉitaj al ili. Mi mallonge elstarigos la ĉefajn atingojn ĉi kampe, precipe fare de sciencistoj en la Universitato de Kalifornio. Tamen, por multaj eksteruloj la nuntempaj atingoj estas foje miksitaj kun puraj fantazioj, kreitaj de verkistoj kaj amaskomunikiloj. La prelego celas prilumi la limon inter realo kaj revoj.

Orlando E. Raola (Havana, Kubo, 1955) estas doktoro pri kemio (Universitato de Kalifornio Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri ĝenerala kaj analiza kemio ĉe Santa Rosa Junior College kaj Sonoma Ŝtata Universitato. Liaj esplorinteresoj rilatas al aplikado de sinkrotrona x-radia spektroskopio kaj neŭtrona difraktado por studo de nanomaterialoj kaj aliaj specimenoj gravaj por naturmedia protektado. Li ankaŭ interesiĝas pri la apartaj bezonoj je kemia instruado al estontaj sciencistoj.


Lingvo Forumo
Alexander Shlafer

Post mallonga enkonduko de Alex pri unu aŭ du lingvaj temoj, sekvos libera (sed regulita) diskuto. Ĉifoje Alex proponos du temojn: "Ĉu Esperanto estas lingvo konservativa?", kaj "Kiom interdependas lingvo kaj pensado?" La formato de la programero estos fleksebla: oni povas kunporti ĉiajn lingvajn demandojn.

Aleksander Shlafer estas fakulo pri matematiko, komputiko kaj lingvistiko. Li doktoriĝis en 1987 (Rusio) pri la fako "Matematika logiko, algebro kaj nombro-teorio". Li okupiĝas profesie kaj lekciis interalie pri matematika kaj komputa lingvistiko, problemaro de artefarita intelekto (inkluzive perkomputilan tekstoprilaboron), matematika logiko, semiotiko, formalaj modeloj de scioj, kaj ankaŭ pri teoria kaj ĝenerala lingvistiko, interlingvistiko, esperantologio kaj filozofio. Li multe instruis Esperanton, ankaŭ profesie.


        Bankedo
        Sabato, 25 marto 2006, vespere

William R. Harmon, bankedestro

Naskita en 1927 en Kansaso; Vilĉjo Harmon post MM II profesiiĝis en la trasporta fako. Li emeritiĝis en 1990 kiel vicprezidanto de Matson Navigation Company. Krom edzino Lusi, lia familio konsistas el tri filoj, sep genepoj, kaj ses pragenepoj. Harmon lernis Esperanton en 1939 en Los Angeles kaj estis aktiva tie ĝis milita servo en 1944.

Harmon estis aktiva en ELNA ekde ties komenco en 1952. Li estis estrarano de ELNA entute 35 jarojn; prezidanto de ELNA 6 jarojn. ELNA nomis lin Honora Membro en 1992. Li estas Komisiito pri Testamentaj Aferoj de ELNA, kaj ĉefdelegito de UEA en Usono. UEA nomis lin Honora Membro en 1998.


Foto 2638   Dum la aŭkciado post la bankedo

      Pli da fotoj


        Dimanĉo, 26 marto 2006, matene

Kion Esperanto donis al mi
Moloud Saghafian

Estas multe da bonkoraj Esperantistoj kiuj helpis ŝin lerni kaj uzi Esperanton. De Irano al Eŭropo kaj reen ŝi trapasis belan kaj sekuran ponton konstruita de tiuj mondaj esperantistoj. Ŝi parolos pri tiuj spertoj kaj la homoj kiuj traktis ŝin tiel afable.

Moloud Sagafian estas irana naskiĝinta instruistino. Ŝi eklernis Esperanton en 1975 en la kurso de Doktoro Sahebzamani. Li kuraĝigis ŝin studi plu. En 1976 ŝi komencis sian unu-jaran studadon de Esperanto dum restado en kelkaj Eŭropaj landoj: tri monatoj en Nederlando ĉe la Denhag-Esperanto Instituto; tri monatoj en Germanio ĉe la Paderbon-Esperanto Instituto; kaj ses monatoj en Francio ĉe la internacie konata Esperanta instruistino Sinjorino Haudbin en Parizo por lerni la Cseh metodon.

Noto de la paĝestro: Moloud venis al TKEK por rakonti ĉion kion Esperanto kaj esperantistoj faris por ŝi. Ŝi ne sciis ke en ĉi tiu vera loko, ŝi renkontos alian iraninon kiu lernis Esperanton kune kun ŝi en Irano, kaj neniam revidis dum 30 jaroj.


Foto 2630   Du iraninoj

      Pli da fotoj


Amuzaj ideoj por instrui Esperanton
Marta Cárdenas-Loutzenhiser

Marta diskutos la rolon de instruistoj en la esperanta movado; kiel subteni la instruadon kaj lernadon de la lingvo; haveblaj rimedoj: edukado.net, esperantoEducation.com, lernu.net, ktp; diversaj instrumetodoj: parkeri kontraŭ kompreni; kiel uzi ludojn kaj jumuron por pli efike instrui Esperanton; kaj elmontro ke kelkaj lingvaj ludoj por instrui bazajn konceptojn (numeraloj, literojn, matematikon, esprimojn, ktp).

Ŝi naskiĝis en Meksiko kaj finis la gimnazion tie. Laborante por la Usona Mararmeo dum 7 jaroj (1984 - 1991), ŝi loĝis kun sia familio en Japanio dum tri jaroj. Poste ŝi akiris universitatan titolon kiel Negocadministranto kaj Librotenisto en 1993, titolon en Interkultura Edukado kaj tri instruistajn akreditaĵojn en 2002. Marta estas instruistino en publika lernejo kaj profesia tradukisto. Ŝi havas pribatan lernejeton por helpi lernantoj plialtigi sian matematikan nivelon. Ŝi eklernis Esperanton antaŭ unu jaro.


Foto 2640   Marta montras libron de ludoj por lerni, hispane

      Pli da fotoj


Parolante Esperanton Kun Mia 3-jara Filino
Amanda Higley Schmidt

Mi parolos pri mia sperto pri "denaskiĝo" de mia infano. Ekde kiam ŝi estis eta bebo, mi parolis nur Esperanton al ŝi, kaj nun ŝi komprenas ĉion kaj eĉ parolas ĝin iomete. Renkontu ŝin kaj aŭdu kial mi decidis fari tion ĉi.

Amanda eklernis Esperanton kiam ŝi estis 20-jara ĉe NASK (Norda Amerika Somera Kursaro de Esperanto) en San Francisko. Poste dum 16 monatoj ŝi vojaĝis sola en Eŭropo per la Pasporta Servo. Reveninte hejme Amanda prelegis pri ŝia vojaĝo al junuloj tra Nordameriko. Ŝi aktivis en USEJ kaj estis la "Socia Direktoro" ĉe NASK en 2001. En 2002 Amanda iĝis edzino kaj patrino de filino, Aŭtuno.


Foto 2645   Amanda kaj Aŭtuno ludas en Esperanto

      Pli da fotoj


        Dimanĉo, 26 marto 2006, matene

Ekskurso al la universitata tereno
Henry Studer

Unue ni vizitos la vitejojn de la Universitato. Videblos vitoj jam pritonditaj kaj aliaj kiuj ankoraŭ retenas la sarmenton. Ni havos ideon pri la grandega laborkvanto necesa por ĉi tiu ĉiujara tasko en Kalifornio. Poste, ni vizitos muzeon kaj la riparejon kie "fanatikuloj" renovigas antikvajn maŝinojn.

Mi estas emeritiĝinta esploristo pri agrikulturaj maŝinoj ĉe la Universitato ĉe Davis. Aparte interesis al mi maŝinoj por rikolti vinberojn, sekvinberojn, tomatojn, kaj berojn tutspecajn.

Ĉi tiu programero estis samtempa kun la aliaj programeroj de la dimanĉo matene.


        Dimanĉo, 26 marto 2006, meztage

Pikniko en la parko

Por adiaŭi la partoprenantoj, ni renkontiĝis en la parko post la eliro de la hotelo.


Foto 2649   Pikniko en la Parko


      40 fotoj:     1   2   3   4       14 pliaj fotoj


Bonvolu rigardi mian paĝon pri mia nova   Projekto
Eble vi povas helpi min


Aktualigita de Enrique,   29  Marto  2006